Mi komencis verki je 2005, produktinte du verkojn je la momento, kiam mi emeritiĝis, je 2010, du verkojn en la hispana lingvo: La dommastro kaj La versio de Tirolino, aŭ La servanto de Romio (kiujn oni povas legi nur en la hispana).
De junio 2014, kiam mi jam verkis pli ol 30 verkojn, ĝis junio 2015 mi ĝuis mian Anglan periodon, tiel dirite ĉar dum ĝi mi verkis nur per tiu lingvo. Tiutempe mi komencis mian Trilingvan periodon, versiigante ĉion, kion mi jam verkis (kaj verkos) kaj per la hispana, kaj per la angla, kaj per Esperanto. Mi ankaŭ havas la projekton lerni la svedan kaj verki per tiu lingvo, sed tio estu mia venonta periodo.
Nun, ĵus produktinte ekzakte
80 verkojn en la hispana, mi sukcesis traduki 10 novelojn en
Esperanton, kiujn oni trovos sube. La
ceteraj ligoj irigas vin al enkonduko en miajn aliajn, tradukotajn
verkojn.
Per tiu ĉi paĝo vi trovos mian verkaron en Esperanto, la Internacia Lingvo, kun ligoj al ili. Ĝis kiam Amazon' entenos verkojn en nia bela lingvo, oni trovos ilin tute senpage ĉi tie. Mi nur petas de vi, leganto, ke vi sendos al mi viajn sincerajn komentojn pri la verkoj, kiujn vi legis. Kompreneble, la senpageco rilatas nur al elektronikaj versioj, ĉar la surpaperaj verkoj havas eldonajn kaj afrankajn kostojn.
La
libro
de kronikoj anĝelaj kaj anekdotoj demonaj (2018an):
origine verkita en la hispana (El
libro de las crónicas angélicas y las anécdotas diabólicas)
, mi finis la tradukadon je aŭgusto, kaj ĝi estis trilingve disponebla
laŭ la tuta jaro 2017. De la 1ª de januaro 2019 mi tradukas novan
libron, sed ĉi
tiun oni ĉiam povos legi en Esperanto. La libro enhavas 20
rakontojn miajn, krom La balado de
Elvis, de Jack Crane; La
veto, de Gema Gimeno Giménez; kaj Ŝtuparo
al Eden', de Anne Lake. Mi eble aldonos aliajn rakontojn en
la estonto, por fari pli buntan rakontaron.Kaj tiel plu. Je la momento, kiam mi skribas ĉi tion, mi jam kreis 80 verkojn en la hispana, kiujn mi tradukas iom post iom en Esperanton kaj la anglan. Mi esperas, ke leganto trovos ilin legindaj kaj utilaj.