Volver

Jesús Ángel.

Vivu Respubliko!

Vivu respubliko! Publikigis mi ĉi tiun verkon surpapre, en la hispana, en malaperinta eldonejo Sombra del Arce, de Barcelono (kiun mi dankas pro la bildoj, kiujn ili ĝentile cedis al mi). Poste aperis dua eldono per eldonejo Murcia Libro multe malpli koste kaj la tria eldono aperis en Amazon kontraŭ nur €1.

Temas pri baza, urĝa manlibro pri tio, kio respubliko estas, sed verkite kvazaŭ infanrakonto, tiel, ke eĉ infano povas legi kaj kompreni ĉion, ĉar estas historieto pri bonuloj kaj malbonuloj, sen difinitaj trajtaroj, estante ĉiu persono prototipo, same kiel okazas en infanrakontoj tipaj.

Mi opinias, ke tiu verketo estas bezonata al hispana popolo por kompreni tion kio respubliko esgas, kaj kion povus ĝi alporti al popolo hispana per sia organizo sociala.

La rakonton organizas kantoj anstataŭ ĉapitroj, por ke la afero estu pli malteda. La kantoj estas tiuj ĉi (se vi deziras aŭdi ilin —en la hispana— sufiĉas al premu la ligojn provizatajn):

Se vi volas skribi al mi.
La filino de Johan' Simon'.
El Katalunio venas mi.
Nin ne movos oni.
Ne ĵetu min, Indire'.
Ververa amo.
Aldonu ĉerizojn al la meleagro.
La kvar mulistoj.
La kanto de kantoj.
Himno de Riego.
¡Kara trinkejo el tiuj tempoj!


Por legi la tutan noveleton, sufiĉas premi ĉi tion.
Volver