Reiru

INdalesjo vojaĝas tra la modo mane de la kronistino.Jesuo Anĝelo.

La kronistino.

Tiu ĉi libro estis La libro de la monato de de 2016, sed pro tio, ke la tradukado en Esperanton kaj en la anglan estas tiom longa pro la dikeco de la libro (ĉirkaŭ 400 paĝoj surpapere), mi decidis, ke ĝi estas la libro de la jaro, kaj pro tio oni povas legi ĉi tie senpage ĝis la kompletigo de la tradukado..

La unua trilogio, kiun mi komponis, venis el tiu ĉi novelo, kiun mi komencis verki je la jaro 2009 kaj finis je 2011. Mi memoras, ke mi estis sola en mia domo plaĝa aŭskultante la murmuron foran de marondoj, kiam mi ekpensis verki ion pri sciencfikcio. Ion, kiu levigu la pacon internan, kiun mi sentis tiam,kaj kiu povus levigi ĝin al miaj eblaj legontoj. Sciencfikcio estas vasta, ceret, kaj pro tio mi volis komenci el tio, kion mi jam konas pri tiu genro, ne ripeti tion, kio mi jam sciis pri tio. Pro tio mia verko devis inkluzivi vojaĝojn tra tempo, tra la spaco, inkluzivi senmortecon, kaj ĉefe ĝi devas esti rakonto transcenda, rompigema. Kaj tiu donis al mi ŝlosilon al novelo: mia rakonto estos rompiga denaske.

Tiu verko supozis, ankaŭ la religado de sonĝo, kiun mi havis dum multe da jaroj: kiam mi emeritiĝos, mi rondiros la mondon per aŭto. Fakte mi palnis la aferon tre zorge, mi provis, ke aŭtokonstruistoj financos mian projekton, aŭ almenaŭ donos al mi veturilon fari tion..., kaj mi trovis, ke oni jam faris tion antaŭe multe da fojoj, kaj pare kaj unuope, kaj ke aŭtovendistoj ne plu intereseiĝas pri la temo. Estas bone por ili, ke oni avertos pri liaj aŭtoj, sed ili ne pretas pago pri tio. Sen perdi mian koraĝon fari tion, mi decidis daŭrigi per miaj propraj rimedoj, per mia propra aŭto, kies fabriknomon mi ne diris page al manko da intereso montrita de tiuj komercistoj de aŭtoarto. Sed poste mi vidis per televido, ke aktivuloj de neregistara organizo estis forrabitaj en Maŭritanio, kaj la registaro de Hispanio, tiam prezidita de Zapatero, devis pagi milionon da eŭroj por ke oni liberigos ilin. Mi ĵus finis mian virtualan rondiron al la mondo pere de Google Earth, kaj mi trovis, ke de la suod e Moroko al nordo de Maŭritanio estis peco de 25 kilometroj de ŝoseo, kiun neniu vojaĝplanisto konsilas preni. Ili ne avertas kontraŭ ĝi, sed ili simple konsilas fari 1500 kilometroj tra la Sahara Dezerto anstataŭ, eĉ se mi vidas per Google Earth, ke la ŝoseo de tiuj 25 kilometroj estas bona kaj pavimata... Tamen tio, kio ĉirkaŭflankas la ŝoseo, estas densaj arbaroj kie armeo da banditoj povas kaŝi facile, kaj eble la polico nek de Moroko nek tiu de Maŭritanio havas rimedojn garantii sekurecon tie, kaj pro tio estas pli bone fari tiun 1500 kilometrojn anstataŭ la 25 kilometropecon. Jes, Afriko ŝajnis al mi sovaĝa kontinento, nesekura kaj neniel rekomendinda se mi iras tute sola, se ne per aviadilo kaj programo. Aldone, mi vidis foton de urbto en Ghano, sur kiu inter domaĉoj tre malriĉaj en strato senpavimo estis kelkaj viroj kun malbonaj vestaĵoj kaj sen ŝuouj, sed kun kalaŝnikovpafiloj sur siaj ŝultroj. Tiam mi decidis, ke tiuj pafmantoj ja povas atendi min..., sed sidante.

Pro tio mi decidis ke, anstataŭ iri mi mem ĉirkaŭ la mondo per mia aŭto, tion faros Indalesjo Garsia, emerita insturisto de Cjezo, urbo de la provinco de Mursjo, Hispanio, per sia malnova Ford Fiesta, aŭto, kiun oni ne plu faras, sed kiu tre plaĉis al mi kiam ĝi aperis, ne la sepdekaj jaroj de la lasta jarcento. Indalesjo ne estis forrabita per iu ajn, se ne la inteligenteco kaj bonkoreco de Vanesino, ĉar lasante Afrikon por la fino de sia vojago..., nu, de Eŭropo li iris en Azion, sekvante la marbordon, kaj kiam li jam estis en Madras' (alidirite Cenaj'), Hinda Unio, li hazarde konis tiun strangan virinon, Vanesinon, naskita en Tartesos, kiun li prenas kiel tamilinon, kaj de tiu supraĵa rilato venas la nodon de tiu ĉi rakonto, vere densa kaj tamen klarigita per tiom multe da simpleco, kiel mi eblis, kaj kiu disvastiĝas laŭ spaco de la tuta mondo nia kaj ties satelito, kaj laŭ tempo de dek miliono da jaroj, proksimume.

La kronistino enhavas tri partojn: Trejnado, Disvolvo, kaj  Transgredo (rompado), kiu nomigas la tutan trilogion. En la unua, ni atestas la ekkonon de la protanonisto kaj Vanesin', la tempovirino, kiu montras al li sian mondon laŭ dudek ĉapitroj; en la dua parto, Indalesjo jam komencas kuri per si mem, ekenamiĝas kaj havas du gefilojn, kaj finas la rondiradon al la mondo ne unu, sed tri fojojn, en dek ĉapitroj de diversa vasteco; en la tria parto, la plej densa, en nur tri ĉapitroj ni atestas la veran transgredond e materio, realigita de nia ĉefrolulo kaj sia helpantino, kiu aperis en la dua parto. Entute esas 429 paĝoj plenaj de sonĝoj, labortaskoj kaj celoj, kiujn niaj roluloj atingas iom post iom, kvankam la ĉefa, kiun mi esperas, ke mi atingis, estas distri kaj amuzi la leganton.

Por legado de la tuta libro, klaku ĉi tie.

Por informado pri ĝi, daŭrigu la legadon.


Mi sekve montras al vi la indekson kaj unu ĉapitron de mia verko:


Indekso

Alfabeta rolaro 7

Unua parto: La trejnado 13

Komencon. 13

La kronistino. 26

Timigo. 29

Dua leciono. 36

Vojaĝo en estonton. 46

La mondo de Vns. 55

Salto. 70

Ĉe Ŝostris. 72

Resavo. 74

Posttagmezon kun Jules 76

Deflankigante. 84

Trukante la tempon. 86

Drinkante kun Edgar'. 92

Eksperto. 97

La problemoj de l' Mesio. 103

La estonto de homaro. 109

Tomaso. 110

Homo salutans. 112

Demando sen respondo. 114

La Dua Krampo. 116

Luninfluo. 121

Sorpresa agridulce. 130

Esti patro. 131

Heksono. 132

Centjara amo. 134

Longaĝeco. 136

Unua krampo. 140

Atenco madrasa. 143

Problemo pri tempovojaĝo. 145

Anselmo Selenjo. 148

Birmanio kaj mi. 153

Paradokso de Elkin'. 161

Kio okazas al mi, doktoro? 162

La solvo. 172

Foriro. 174

La sinjorino de Rangun'. 179

Mein-kalei. 180

La demono en karcero. 186

Khin' La Rompita. 190

Fino de etapo. 192

Filipinoj. 193

Utol de animo mia. 195

La kazo de la inspektoro mafia. 196

Feliĉa fino. 199

Reveno en hejmon 202

Mia kariero literatura. 203

Emeritiĝo. 210

Reiro en futuron 211

Rozo fuĝanta. 212

Vanesin' prizorgas. 214

Dua parto: Disvolvo 220

Rozo de mia ĝardeno 220

La adio de Vanesin'. 232

La kialoj deVanesin'. 233

Funebroj. 234

Intervjuo al murdisto. 236

Kvardek tagoj kaj kvardek noktoj 239

Kialoj resti. 239

En la lando de la danco de l' ventro. 240

Komenco de bona amikeco. 243

La danco de la sklavino de Zuma. 250

La doktoro de Babilonjo. 261

La trejnatino. 267

La akcidento. 268

La aĉeto de la sklavino. 270

Ŝebin' konfesas. 274

Odontologio. 279

Kuracisto fama. 281

La reklamacia. 284

Adiaŭo. 292

Pagante ŝuldon. 295

Saluton, Mario. 299

Trejnado. 300

La karpentisto de Nazrto. 303

La geedziĝo. 307

La anoncado. 315

Ŝebin' futuriĝas. 322

La filo de l' karpentisto. 329

La mondo de Ŝebin'. 337

Doktorin' Ŝebin'. 338

Indalesjo riveliĝas. 343

Reiro en Tarteson 348

Krucumado. 350

La mesa. 350

La renaskiĝo. 351

En la orĉaro de l' Segur'. 352

Paradokso mensogema. 354

Ŝebin' atingas mirlandon. 357

La flugiloj de la anĝelo. 358

La cirklo fermiĝas 363

La kanto de la diino. 365

Trista kanto. 374

Tial amas mi vin. 379

La filino de Ŝebin'. 379

Tempo pasas 383

Damil' la marist'. 386

Anakoreto en Babilonjo. 395

Fino de Fasto. 398

Vidvino. 404

La dua rondo al mondo. 404

La tragedio. 405

Funebro. 408

Memoroj. 412

Lernante geografion. 414

Rivera vojaĝo. 418

La tria rondiro al la mondo 423

Pretigado. 423

Registrigo de la Rozo. 430

En lando de Minotaŭro. 435

Rumbo al Tarteso. 436

La koncerto. 442

Simiaro. 448

La patro Atlantiko. 450

La influo de la Lando Plena. 451

Recivante sencon. 458

Eŭropo Norda. 462

Ursiĝante. 466

La maroj de la sudo. 468

Tria parto: Transgredo. 475

Filozofia afero. 475

Persekutante penson 477

La problemo. 479

La metamorfozo 481

La granda salto. 486

Salto Mortiga. 489

Preter Tanatoso. 490

Ekveko de la diino. 494

Ankaŭ vi povas esti dio 497



Kaj nun sekvas fragmento de La kronistino, aŭ La mastroj de l' tempo, la unua volumo, pri kiu mi estas plej orgojla. Temas pri la naŭa parto de la dekkvar kiu estas en ĉapitro 22ª el la 34-aj, kiuj formas la libron, kiel ni vidis antaŭe, en tri ĉefajn partojn.

En tiu teksto, kiun mi estas legontaj, vi vidos la kolizion inter du diversaj kulturoj, du pensmanieroj, kvankam la ĉefrolulo, Indalesjo, jam spertis  sufiĉe da tempo por minimumi la impreson, kiun tio povas okazigi al menso, kiu alkutimiĝis  ankoraŭ al tre eta parto de la homa eventeco, analfabeta persono, kvankam ŝi multe scias pri sia fako: ventrodancado. Mi esperas, ke la leganto konscios pri al literatura libereco, kiun mi permesis al mi verkanti tiun ĉi libron, kaj ankaŭ pri tio, ke laŭ la antaŭaj 21 ĉapitroj kaj ok partoj mi jam klarigis la ideojn, kiuj povas danci strange ne la menso de la leganto. La emerita isntruisto estas nun multe pli maljuna, li adoptis nomon diversa or miksiĝi kun subuloj de malnova Babilono, li enamikiĝas al babilonano grava, kiu gastigas lin ĉe li kaj ke eĉ finfine fendos sklavvinon al li por ke ŝi helpos lin en sia negoco, kuraca konsultejo, kiun li malfermas en urbocentro.

Ŝebin' konfesas
Danzarina.Dum la reveno hejmen, mi demandadis ŝin:

«Diru al mi, Srat': kial vi estis tiom serioza, kiam ni estis ĉe Eleazar'?»

«Mastro, mi ricevis el sinjoro Eleazar' nenion, krom batojn kaj admonojn. Li tute ne ŝatis tion, kion mi faris, ĉion mi faris malbone, laŭ li. Li ne estas same kiel vi».

«Ĉu same kiel mi? Kiel mi estas, bela infanino?»

«Vidu!: li neniam vokus min bela. Vi estas ĝentila al servistoj, kaj se ne plaĉas al vi io, kion mi faras aŭ diras, vi ne dubas diri al mi, sed sen malŝato por mi. Mi rimarkis la unuan nokton, kiun ni pasigis kune, mastro».

«Mi ne scias kial vi diras tion, Srat'».

«Vi neniam insultis min, mastro. Via parolo kaj manieroj estas ĝentilaj. Oni plezure ĉeestas al vi».

«Ho, jes... Vidu, mi diros ion al vi, kiu eble ĝenos vin, sed pro tio, ke ni traktas la aferon, mi diros: mi ne volas, ke vi diru al mi tion: mastro».

«Ĉu ne?», ŝi diris surprizite. «Mi estas via, kaj tion mi diras, kiam mi diras al vi mastro. Kiel vi volas, ke mi diru al vi?»

«Diru al mi Damil'. Tio estas mia nomo».

«Mi ne povas, sinjoro. Tio signifcus, ke mi estas libera, kaj mi ne estas tia. Aŭ ke vi estas sklavo, Marduk' neniam volu tion, mastro».

«Nu..., ni vidu. Ĉu ĝenos al vi diri al mi majstro

«Ne, kompreneble, majstro. Estos honoro por mi diri al vi majstro».

«Ĝi sonas multe pli bone. Kaj mi ŝatas tion multe pli. Kaj ĉu vi scias kial?»

«Ne».

«En mia lando tio estas kio mi estis: majstro, instruisto. Sed ankaŭ mi instruos al vi mian arton, Srat'. Pro tio, kiam vi jam lernis ĝion, ankaŭ vi estos kuracistino. Kaj vi estos libera. Mi promesas tion al vi».

La kompatinda inabino ne estis preta por la novaĵo. Ŝi surgenuis sur la grundo antaŭ mi, kaj brakumis miajn krurojn dirante:

«Majestro, ne faru tion: kien mi iros se mi ne havas vin? Promesu al mi, ke vi neniam forlasos min».

«Leviĝu, Srat'. Kaj timu nenion. Mi promesas, ke vi neniam estos malpli bone ol kun mi».

«Ne pli bone, mastro», ŝi diris forgesante la jon, «mi volas esti ĉiam kun vi. Mi estas via. Mi ne volas aparteni al Eleazar' denove, aŭ al alia homo, kiel li».

«Kio timigas vin tiom multe pri via lasta mastro?»

«MI jam diris, ke li batis min, kaj li neniam estis feliĉa kun mi».

«Nu, bone, ne suferu pli, knabino. Mi ne vendos aŭ donacos vin. Kaj mi ankaŭ ne batos vin».

«Mastro, batu min ĉiam, kiam mi ne plaĉos al vi, ĉar tiel mi scios kiu estas via volo kaj mi neniam misprenos mian lokon».

Tio estis pli malbone ol mi timis. Sed ŝi apartenas al alia kulturo, multe pli subevolua ol tiu mia, senrimarke al tio, ke oni volis laŭdi en la lernejo kiam mi estis infano, kiam oni parolis al mi unuafoje.

Mi prenis ŝiajn ŝultrojn, kaj tiris el ŝi supren, ĝis kiam ŝi denove staris. Mi ridetis al ŝi, kaj ŝi ridetis al mi tra siaj larmoj.

«Ankaŭ majstro», ŝi aldonis  duonmokeme, «estas alia trajto via, kiun mi multe ŝatas: vi estas pli alta ol mi».

Ridis ni kune al ŝia komento. Jes, mi jam pensis, ke eble la malamo de Eleazar' al tiu ĉi sklavino venis el tio, ke li estas pli malalta ol ŝi, kaj li ne ŝatas tion. Sed tio ne eksplikas kial li iĝis tiom amika al mi..., ĉar mi estas multe pli alta ol ŝi estas.

Ni daŭrigis la marŝadon, kaj iom poste ni venis ĉe ni, kie ni eniris silente. Alia strangaĵo mia, ŝi rimarkigis al mi pñoste, estas, ke anstataŭ fermigi ŝin hejme, li fidis ŝin sufiĉe por doni al ŝi la ŝlosiloj de la domo, kaj ne kontrolis, ĉu ŝi iras en aŭ el la domo. Neniam oni fidis ŝin tiom multe, kaj ŝi dankegas al mi pro tio.

«Kaj kien vi irus, se vi eskapus, Srat'?»

«Dum mi estis eleazara, mi pensis foriri ofte. Sed nun mi estas via, kaj vi pravas, mastro: nenie mi estos pl ibone ol ĉe vi».

Mi estis kortuŝita de la lojaleco de tiu knabino, kaj meditis pri la afero. Evidente, Srat' estas tre bone edukita sklavina, ĉar ŝi ne kuraĝis diri ion ajn, kiun mi ne demandis specife. Ŝi neniam parolas sen permeso, se ne plenumante ordonon aŭ devo sia, kiel ekzemple kiam ŝi demandas al mi pri tio, kion mi deziras manĝi la venontan tagon.

Sed kiam mi venis ĉe mi mi konstatis, ke mi ne ŝatas la nomon de mia sklavino: Srat' estas malagrabla vorto al mia orelo, do mi diris: 

«Sklavin', mi ne ŝatas vian nomon. Ĉu vi ĉiam nomiĝis Srat'?»

«Ne, mastro. Oni ŝangis al mi kelkfoje. Kiel infano mi estis Sahil', sed Eleazar' ŝanĝis ĝin lastfoje al Srat', ĉar kiam li estis infano, lia zorgantino nomiĝis tiel, kaj li diris, ke mi aspektas same kiel ŝi».

«Li ne devis ŝati multe ŝin pro la maniero, per kiu li traktis vin. Ĉu tiu cikatro en via dorso estis farita de li?»

«Jes, mastro. Per vipo».

«Nu, bone, mi ŝanĝos vian nomon. Mi volas nomi vin per io pli bonsona kaj bela. De nun via nomo estu Ŝebin'».

«Estu volo via, majstro», ŝi diris ridetante. «Sed memori, ke vi devas fari novan dokumenton deklarante la ŝanĝon, kvazaŭ vi vendas denove al vi mem, kun la ŝanĝodeklaro pri la nomo, kaj vi devas lasi kopion en la templo de Iŝtar».

Kiam la skribisto forlasis mian domon, la sekvintan tagon, mi donis al Ŝebin' la dokumenton, por ke ŝi konservos ĝin: belan kuiritan kotan briketon sur kiu oni povas legi tekston tgre simila al tiu de ŝia aĉeto, sed al kiu mankis la nomon de aĉetanto. Tio estis kvazaŭ ĵurita deklaracio per kiu oni deklaras, ke la sklavino Srat', kies priskribo fizika estis skribita tie, de la tago de la dato nomiĝas Ŝebin' pro volo de ŝia mastro, Damil de Ur. De sia prudento, ŝi neniam demandis al mi kial Ŝebin' kaj ne alia nomo, kio evitis al mi klarigon, kiun eble ŝi ne komprenus: pro ŝia maniero movi, firmeco je ŝia maniero marŝi kaj paroli, ŝi memorigis min aktorinon, kiun mi iam vidis en filmo, kie ŝi rolis la Reĝinon de Saba, aŭ Ŝebino en la originala lingvo. Sed tiu aktorino ne dancis eĉ duonbone kiel mia nova sklavino.


Mi jam diris al vial vi, ke tiu novelo estas la unua de trilogio. Dum la unua, Indalesjo evoluas kaj kreskas kiel persono, kaj je la fino li atingas estaton logikan kaj neeviteblan; sed je la fino de la verko, mi emis pluverki pri tiu temo, do mi daŭrigis la verkadon, kaj sekve finis tion, kio estus volumoj 2ª kaj 3! de tiu ĉi trilogio, kiun mi nomis Transgredo ĉar nia heroo sukcesas tie, kie aliaj provis kaj fiaskis, tiel ke la sekvojn oni vidas en la  dua volumo, Trikronio, kies vorton mi mem elpensis, kvankam eble aliaj verkistoj ankaŭ povas esti priparolintaj pri ĝi. Mi nur asertas, ke mi ne kopiis el ili, sed elpensis ĝin per mi mem. Tio estas beze, esti samtempe trifoje en la sama loko sed kun tri diversaj agoj. La ideon mi vidis en filmo La knabo, aktorigita de Brus' Ŭilis, en kiu okazas konversacio de la ĉefrolulo kiam li jaraĝas 70ª, 40ª kaj 7ª, kun si mem, kompreneble. La koncepto ankaŭ ekzistas en rakonto, kiun mi legis antaŭ multe da jaroj, Me, Myself and I (Mi, mi mem, kaj mi), sed nek en la filmo nek en la rakonto oni baptis la ideon per nomo, kion mi ja faris per la titolo mem de la libro.

La tria volumo ne estas tiom rilatita al la aliaj du, sed la ĉefroluloj estas nun malĉefaj, kaj etose ebligas la ĉefan rakonton, en nova stelsistemo kie planedoj Irkil' kaj Rodjo moviĝas laŭ najbaraj orbitoj, kaj kies enloĝantoj militas unu kontraŭ la aliaj, ĉar la unuaj volas manĝi la duajn, kiuj konsideras la unuajn diabloj kaj sekve defendas sin de ili..., sed dioj intervenas kaj... Mi ne rakontas pli, ĉar mi deziras, ke vi ĝuu la rakonton.


En tiu ĉi libro mi faris eksperimenton, kiun mi neniam plu faris en miaj aliaj libroj: mi inkluzivis kelkajn muzikaĵojn, kiujn mi mem komponis, ne vundi la kopirajtojn de liaj aŭtoroj. Mi inkluzivas ĉi tie ligon al danco, kiun Ŝebin', tiam Srat', en kiu Indalesjo, tiam Damil', ekkonas pri ŝi. Tio okazas en la kavara parto de ĉi tiu samaĉapitro (22ª), kiu nomiĝas Kvardek tagojn kaj kvardek noktojn: La danco de la sklavino de Zuma.  Zuma estas la edzino de Eleazar', la babilona amiko de Damil'.

MI esperas, ke plaĉis al vi la fragmenton muzikan, kaj ke ĝi movis vin aĉeti la libron. Se vi faras tion, plaĉos al mi legi kaj profiti la kritikojn, kiujn vi volos fari al mi. 



Reiru