Reiru

Portada de *La Federación.Jesuo Anĝelo.

La Federacio..

Verkita inter 2017 kaj 2018, tiun ĉi novelon mi dediĉis al tiuj, kiuj scias, ke spaco estas la sola realo, kiu vere ekzistas.

La rakonto temas pri arbo, kiu meditas pri tio, kiom mirinda vivo estas, kiam li vidas aparaton fali el ĉielo apud ĝi. Li sukcesas interagi kun aparatanoj, kaj sekve li trovas, ke la universo estas multe pli vasta ol tio, kion li sukcesas senti ĉe si. La rakonto disvolvas ĝis la universo denove estas hejmo de la kompatinda arbo.

Jen la enhavo:

Enhavo:

  1. La evento.
  2. Kontakto.
  3. Polholo.
  4. Fera ŝipo.
  5. Kapitanino.
  6. Hurlo kaj Hurlio,
  7. La Floto Fera.
  8. La forto federacia.
  9. Tempo tabulo.
  10. Li, roboto.
  11. Stranga navigilo Fnkcriĉ'
  12. Nova vivo, malnova kulturo.
Fino.

2 Kontakto.

Tiam mi komprenis, ke pere de sentoj mi povus komuniki kun ŝi. Subite mi sendis radion de bonfarto al ili du. Ŝi rigardis al mi, preter mi, super mi kaj ĉirkaŭ mi.

—Pol', —diris komandanto, —kio okazis?
—Komandanto! Vi estas viva! Danke al Dio!
—Jes, —li diris ekstarante. —Mi subite sentis elektran atakon. En tiu ĉi stranga planedo kreskas arboj kaj estas natura elektro.
—Jes, sed estas bonfarto ĉi tie. Ĉu vi ne fartas bone, komandanto?
—Plej bone el dum mia tuta vivo! Eble ĉi tie estas fera paradizo.

Pol' ridis. Plaĉis al mi tiu ridado. Freŝa, eleganta, melodia...

—Feliĉe ne estas fera serpento, komandanto.

Mi ne komprenas, ke la nomo de Pol' estas tiom mallonga, kaj tiu de la alia estas kvaroble longa, Komandanto. Sed tiam mi ekkomprenis, ke ili venas de loko, kiun mi neniam priaŭdis. Laŭ ilia babilado, mi komprenis, ke ili venas el planedo, kiu ne estas tiu mia. Mi ekkomprenis, ke mia mondo ne estas la universo, sed estas aliaj mondoj en universo. Almenaŭ tiu mia kaj tiu de ili, kiu havis alian nomon, Tero. Sed poste mi komprenis, ke la planedo de Pol' ne estis Tero, do estas tri en la universo, Tero, Klato, kaj tiu mia, kiu ankoraŭ ne ricevis nomon. Eble Komandanto kaj Pol' nomos ĝin, kaj ĝi cesos esti La Mondo, por mi, kaj en la universo estas tri planedoj: Tero, Klato kaj tiu mia.

Ankaŭ mi komprenis, ke teranoj kaj klatanoj havas du seksojn, kaj Pol' estas ino kaj Komandanto estas viro. Poste mi lernis, ke viro kaj virino povas kuniĝi ekscite, kaj poste naskiĝos eta persono, kiun ili du devas prizorgi kelke da tempo, ĝis kiam ĝi funkcios efike per si mem. Sed Komandanto kaj Pol' ne kuniĝis tiel, ĉar ili venas el diversaj planedoj, kaj ili timas, ke siaj specoj ne kongruas. Komandanto havas klarkoloran hararon, kaj Pol' havas mallongan, densan kaj nigran. La okuloj de Pol' estas tre nigraj, kaj tiuj de Komandanto estas bluaj kiel ĉielo.

Dum tuta jaro li estis ĉe mi, kaj kiam sezono ŝanĝis kvinfoje, ili decidis foriri. Dum tiu jarperiodo ili iris kaj revenis pere de sia lifto kaj fortranĉis pecojn de fero el grundo kaj faris novan ŝipon, en kiu ili enhavigis diversajn aferojn, kiujn ili kolektis el mia planedo, inter ili kelkajn ekzemplerojn de bestoj kaj vegetaĵoj. Mi provis diri al ili, ke la bestoj mortos se ili estas for, sed tiutempe mi ankoraŭ ne povis paroli al ili, ĉar ilia lingvo estis tre fremda al mi. Iom post iom mi komprenis ĝin pli kaj pli bone laŭ la jaro, sed mi ne sukcesis paroli al ili.

Pol' ne ofte venis. Sed venis multaj aliaj homoj de ambaŭ seksoj fari diversajn funkciojn sur mia grundo. Ili eĉ finfine sukcesis tranĉi brakon al mi, kaj miris ili, ke preskaŭ tuje mi denove anstataŭigis ĝin per nova. Jes, ili rimarkas, ke mi estas tie de la komenco, sed ili ne komprenis, ke mi estas inteligenta.



Verkoj