Mia verkaro.

  Kovrilo de *La jaron, kkam mi estis virino*.

Enkonduko
 

 
 

 La jaron, kiam mi estis virino

 
 


 

 



 

 

Rakonto en dekdu ĉapitroj, 

de Jesuo Anĝelo,
kun bildoj  de
Ŝatini Martines Rodriges

  
    
















 
  
 


 

 
  
    
 

 Enkonduko.
 

Kio povus okazi, se maljunulo havus la ŝancon iĝi junulino?

Ĉi tiu rakonto esploras tiun eblecon, kaj helpos vin bele pasigi la tempon kun la aventuroj de Karlo ene de la korpo de Karolino.

Sed sub tiu vizaĝo da amuzo kaj bonfarto estas ĉiam iom da manĝaĵo por penso, pri la rolo kaj kondiĉo de virino kaj sia cirkonstancaro en profunda Dudekjarcenta Hispanio, kaj kiel aferojn oni povas plibonigi, se oni vere deziras tion fari. Kaj pri la fakto, ke kelkaj homoj estas fiaj, ĉar ili ne havis la ŝancon esti alimaniere..., aŭ ili simple ne havis la kuraĝon fari tion!

Tiu ĉi estis mia unua longa rakonto originale verkita en la angla, post kiam mi jam verkis pli ol aliajn 30 en la hispana. Ni esperu, ke mi povos verki multe pli. Ĝi ankaŭ estas la unua, kiun mi elangliĝas en Esperanton, ĉar La soldato kaj la sorĉistino estas traduko el la hispana. Mi promesas, ke mi iam verkos originale en Esperanto. Eble post ne longa tempo.

 

Indekso

     
  1. Klaĉo kun genio. 
  2. Mia ina flanko. 
  3. Brila Rajmond'. 
  4. Mia romantika vivo. 
  5. La lernejestro. 
  6. Ĉefa instruistino. 
  7. Predanto predato. 
  8. La plezuro patriniĝi. 
  9. La prezo esti virino. 
  10. La barakto. 
  11. La premio.
  12. Fina rimarko.
  13.  
  
    
    
   
 
 


 

  
 
I Klaĉo kun genio
 
 

Kovrilo pri *La jaron, kiam mi iĝis virino*.«Jes, sendube virinoj estas mirindaj», tiu ulo diras al mi. Li sidas ĉe apuda tablo en senplafona trinkejo, ĝuante tagmanĝon, same kiel mi. Estas suna aprila tago, kaj ni rigardadis du belulinojn, kiuj sidante ĉe proksima tablo al tiuj niaj, klaĉas inter si. En tiu momento mi sopiris al penso pri mia pasinta vivo, pri kiom malmulte da sukceso mi ĉiam havis pri virinoj, eĉ pri mia mortinta edzino, kiu neniam komprenis min, eĉ se estas ne tiom multe kompreni pri mi: bona manĝado, bona amindumado, kaj ŝi povintus farigi min pri io ajn, kion ŝi volus... Nu, certe mi amis ŝin, mi supozas. Male, mi divorcintus multe da tempo antaŭ ŝi mortis. Sed mi fieras, ke mi ne faris tion. Nun mi ne povus vivi kun tiu pezo sur mian animon. Mi estis lojala al ŝi ĝis kiam ŝi lasis min por Pretervivo.

Nur antaŭ dudek jaroj mi povus inviti tiujn knabinojn por trinkado, paroli al ili, kaj poste..., nu, kiu scias? Mi povintus havi rendevuon kun unu el ili, eble kun ambaŭ ili.

«Jes, sinjoro?», mi demandis pri la subita demando de mia najbaro.

«Mi diris, ke virinoj estas mirindaj».

«Ho, jes, sinjoro. Se ili nur ne estus tiom komplikaj...» 

«Ho, ĉu vi estas edzo, sinjoro?»

«Mi estis. Permesu al mi enkonduki min mem al vi, sinjoro: Mi estas Karlo. Karlo Kastelo.

«Plezuro koni vin, Sr-o Kastelo. Mi estas Johano Donn'»

«Ho, same kiel la verkisto

«Certe, jes. Mi vidas, ke vi aŭdis pri li. Tio ne estas kutime ĉi tie».

«Nu, mi estas emerita instruisto pri la angla lingvo en lernejo de ĉi tiu urbo, Albaceto».

«Ho, bone... Mi estas anglo, vi eble upozis, ke mi ankaŭ estas emerita, kaj mi vizitas la urbon».

«Ne multe vidi en Albaceto».

«Nu, la urbo estas trankvila, kaj tio gravas al mi».

«Sed vi diris, ke virinoj estas mirindaj. Kial vi diris tion?»

«Nu, ili estas agrabalaj, allogaj, ili igas vian vivon inda vivi, se vi nur scias kiel agi al ili...»

«Nu, tio signifas, ke mi ne sciis tion fari, ĉar mia vivo kun mia edzino estis ĉia krom agrabla kaj vivinda».

«Ĉu vi divorcis?»

«Ho, no, sinjoro! Homoj en mia generacio ne divorcas. Oni marteladis tiun nocion en nin, Ĝis morto apartigos nin».

«Nu..., tio estas maldeca. Vi devintus divorci kaj provi alian virinon».

«Mi pensis pri tio pli ol unu fojo, Johano, sed mi neniam decidis pri tio: mi ne volis alian katastrofan geediziĝon kiel tia, kian mi jam havis. Mi jam konis la trukojn de mia edzino. Mi lernis vivi kun ŝi, kaj ĉio iris glate dum la lastaj 25 jaroj antaŭ ŝi mortis».

«Ho, mi bedaŭras aŭdi tion. Ĝi devis esti dure por vi».

«Tre dure. Mi kutimis kaŝi kaj plori dum la lastaj jaroj de ŝia vivo. Ŝi suferis teruran malsanon, Alzheimer».

«Do vi malŝparis vian vivon, sinjoro, se mi povas diri tion».

«Jes, mi supozas, ke jes».

«Tamen, mi devas insisti: virinoj ne estas tiom komplikaj, finfine».

«Kiel vi scias?»

«Nu, mi konas kelkajn».

«Ĉu vi iam estis edzo, Johan'?»

«Ne. Neniam edziĝis mi. Sed mi ĉiam opiniis, ke virinoj estas mirindaj».

«Tial vi opinias tiel, Johan': vi neniam edzinigis unun el ili».

«Nu, mi kredas, ke mi komprenas ilin tre bone. Vi devus provi iam».

«Nu, vidu, Johan': mi jam sesdekkvinjariĝis. Kiu atentos al mi?»

«Sesdekkvin! Vi tute ne aspektas tion. Mi kredis, ke vi aĝas ĉirkaŭ kvindek».

«Ho, dankon. Sed kruela realo diras aliel: mi laciĝas facile, mi forgesas aferojn, kiujn mi konis bone... Mi eĉ perdas la vojon fojfoje».

Ni parolis tiel dum longe da tempo. Je la mezo de nia diskutado, la du belilunoj apud mi staris kaj foriris. Sed antaŭ ili malaperis, la blondulino rigardis al mi kaj diris: «Adio, sinjoro!»

Tio surprizis min. Verŝajne ŝi flankenrigardis al mi. Mi ŝatas rigardi belulinojn kiam mi trovas ilin surstrate, sed mi provas esti diskreta kaj nerimarkata. Ŝajnas, ke tiu blondulino estas eĉ mi diskreta, ol mi estas.«Mi kredas, ke ŝi ŝatas vin, Karlo. Vi devus doni ŝancon al ŝi morgaŭ».

«Ĉu mi? Kompreneble ne, Johan'. Mi ne scius kion fari kun ŝi. Ankaŭ, devas esti junulo, kiun ŝi ŝatas, kaj kiu eble pasigos ŝian tempon multe pli bone ol maljunulo, kiel mi estas».

«Kial vi ne lasas ŝin decidi tion? Ŝi aspektas tre ĉarma, bona juna Brenda...»

«Ĉu Brenda? De kie vi scias ŝian nomon?»

«Nu, mi havas orelojn. Ŝia amikino vokis ŝin tiel».

«Kiel nomiĝas ŝia amikino, sekve?»

«Mi kredas, ke ŝi estas Barbara».

«Bone..., plaĉegus al mi, ke mi havus la aĝon, la sintenon aj la bonan presencon, kiuj ebligus al mi ekhavi unun el tiaj virinoj».

«Mi ne povas fari tion por vi, Karlo», diris Johano tre serioze. Li estis ridetante la tutan tempon, sed nun ŝanĝis sian esprimon subite. «Sed mi povus fari ion alian por vi: mi povus doni al vi unu deziron, se vi volas».

«Ĉu unu deziron? Ĉu vi estas genio botela, kiel tiu de Ali' Baba'?», mi diris moke, ĉar liaj vortoj ŝajnis tiom strangaj al mi eke. Mi decidis daŭrigi lian blagon. Kial ne? Mi havis nenion pli bone fari, kaj la du belulinoj jam estis for.

«Ne, Karlo. Mi ne estas genio. Mi estas impo. Tio ĉi estas mia metio: vi nur petu deziron al mi, kaj mi donacos al vi, sed kun kondiĉo, ke vi ne rajtos redoni al mi. Mi ne akceptas redonon».

Mi sentis malkomforte.

«Bone, Johano, jam sufiĉas. Mi ne konas vin, kaj vi primokas min».

«Vi nur provu min», li diris tiom serioze, kiel antaŭe.

«Bone, konsentite, laŭ via peto», mi diris ridegante. Li ni ne ridis, tamen.

Tiam mi pensis pri io vere petola: «Konsentite, mia impo, tio estas kion mi petos de vi, mia nura kaj sola deziro: mi ŝatus esti virino dum unu jaro».

Li ridetis ĝentile. Poste, li kapjesis. Kaj finfine li demandis: «Kiun jaron en via vivo vi deziras ripeti kiel virino, Karlo?»

Mi pensis, ke mi parolas al frenezulo, do mi penis ne forlasi la blagon, kaj sekve mi aldonis: «Mi kredas, ke mia plej bona jaro estis mia trideka. Je tiu jaro mi edziĝis. Mi provos ne geedziĝi ĉifoje...»

«Kiel vi volos, Karlo. Vi aŭdos pri mi. Nun mi devas foriri».

Ni manpremis, kaj poste disiĝis. Li sekvis la saman vojon, kiun la du belulinoj prenis pli frue.

Mi levis miajn ŝultrojn por esprimi mankon da intereso al mi mem. Mi vokis la kelneron, pagis kaj iris hejmen. Dum mia irado mi pensis, ke frenezulejoj estas pli malplenaj ol necesas bona socio. Eble tiu homo povas murdi iun, se oni ridos al li. Jes, mi bone faris sekvante lian blagon. Mi venis hejmen, tagmanĝis, kaj dum mia manĝado mi pensis pri la impo. Impoj supozeble estas speco de fiaj aŭ almenaŭ petolaj nanoj, kiuj malfaciligas la vivojn de decaj homoj. Sed Johano ne havis pintajn orelojn, kaj li ne estas malalta, eĉ se li ankaŭ ne estas tre alta, kaj li ne povis silenti dum multe da tempo. Ne, li ne estas impo. Bone, dio mia! Kial diable mi pensas pri impoj?

Mi finis mian dezerton, lavis pladojn kaj poste iris dormeti.

 


 
II Mia ina flanko
 

Kiam mi vekiĝis, mi notis diferencon. Mi malfermis miajn okulojn kaj ne rekonis la noktotableton unue. Ĝi estas pli malgranda. La vekigilo estas diversa, ankaŭ, kaj ĝi ne montras la sesan horon, sed la okan. Dio mia! Mi dormis tro multe. Ĉinokte mi ne povos dormi bone, mi pensis.

 

Las surprizo de la maljunulo.Mi staris, kaj havis strangan sensacion en mia brusto. Mi tuŝis ĝin, kaj mi trovis, ke mi havas du mamojn! Miaj haroj ekstaris pro timo, mi sentas hororon. Sankta Patrino de Di'! Kio diable okazis al mi? Mi saltis el mia lito kaj iris en necesejon. Mi ŝaltis la lumon, kaj mi ne povas kredi tion, kion mi vidas en la spegulo: blondulino. Tre simila al Brenda, tiu, kiun mi ŝatis tiom multe, kiam mi vidis ŝin en la kafejo, kie mi kutimas matenmanĝi: belaj brunaj okuloj, pala haŭto, flaveskaj brovoj kaj hararo... Mi nudiĝis tute kaj rigardadis al mia korpo dum multe da tempo: sendube, mi estas virino. Ne estas trajton viran en mia korpo. Mi havas tre malmulte da haroj tie, kie miaj kruroj unuiĝas. Mia sekso ne estas tre granda, sed miaj mamoj ne estas tro grandaj, ne tro malgrandaj ankaŭ. Mi povus ami knabinon tian, kian mi rigardas en la spegulo. Ŝi rigardas al mi nun. Mi movas mian dekstran manon, kaj la knabino en la spegulo faras same. Kiu estas vi?, mi diras. Sed la nura respondo estas eĥo neceseja. Mi ridetas, kaj ŝi ridetas same. Mi tuŝas miajn mamojn, kaj mi havas strangan senton, kaj en miaj manoj kaj en miaj mamoj. Mia korpo estas nun pli svelta ol tiu, kiun mi havis antaŭe. Ĉi tiu ne estas tre dika, ne tre maldika. Mi supozas, ke ĝi estas tio, kion virinoj diras Kelkaj kiletoj troe, sed tio estas sensencaĵo. Mi ŝatas tiun korpon. Mi rigardadas al ĝi atente, iom post iom, dezirante lerni ĝi parkere, por ke mi memoru kiam mi vekiĝos. Ĉar tiu ĉi momento devas esti sonĝo. Aŭ koŝmaro. Aŭ..., nu, mi ne povas decidi: ĉu koŝmaro, ĉu stranga sonĝo. Mi neniam volis esti virino..., nu, mia dio! Jen tio, kio estas: La impo.

 

Ĉu Johano Donne estis impo, finfine? Fia genio, kiu komplikas mian vivon? Sed li ne estis malbela aŭ malhela..., ĉu li estas fia spirito, vere?

 

Mi revenis en la dormejon kaj serĉs mian identigilon. Mi trovis ĝin ene de tio, kion mi supozis mia sako: mia nacia identokarto montris nomon: Karolino Petra, kaj ankaŭ mian adreson, naskiĝloko kaj dato: la sepan de julio de 1947, Santa Cruz de Tenerife, Kanariaj Insuloj. Mi ankaŭ trovis mian stirpermesilon, kies renoviĝo devos okazi du jarojn poste, ŝlosiloj por aŭto, kaj kelke da mono, ĉirkaŭ dek mil pesetojn1. Mi trovis ĵurnalon de tiu tago, La Tago, datumigita je la 14ª de aprilo de 1977. Tiun tagon mi aĝis tridek jarojn kaj unu semajno. Sed mi devas esti freneza, aŭ eble je la mezo de neebla sonĝo.

 

Mi serĉis mian poŝtelefonon, sed tiam mi memoris, ke ili aperis malfrue en la okdekaj jaroj, do mi ne povas havi ĝin ankoraŭ. Mi denove eniris la banejon, duŝis, kaj poste mi malfermis mian ŝrankon kaj vidis multajn belajn vestaĵojn, kiujn mi ne sciis eĉ kiel meti sur min. Do mi elektis blankan kalzonetojn, blankan mamzonon kaj ruĝan ĉemizon kaj bluan pantalonon. Poste mi metis miajn piedojn en ruĝajn ŝtrumpetojn kaj sportajn ŝuojn, dum mi konstatas, ke mia grando malpliiĝis el 46 al 36! Dum mi matenmanĝas, mia telefono sonis.

 

«Jes?»

 

«Karolino? Jen Kristino. Mi vokas diri al vi, ke mi iomete malfruos por nia tagmanĝo je Konsul'. Ni renkontu je la unua kaj duono anstataŭ je la unua, ĉu bone?»

 

«Konsentite, Kristino. Mi venos antaŭ vi, do».

 

Mi selektis sportan bluan braksaketon, kaj metis en ĝin mian identigilon, la ŝlosilon de mia aŭto, kaj ankaŭ iom da mono. Mi ne estis en Kanariaj Insuloj de antaŭ tridek jaroj..., bone, en la sepdekaj jaroj mi estintis dek jaroj for de tie, sed mi vivis tie preskaŭ dudek jarojn en tiu urbo ĝis kiam mi forlasis ĝin, je 1967. Mi havas bonajn memoraĵojn en la urbo, kaj nun, danke al impo, mi povas ĝui sonĝon, agrablan kaj pacan sonĝon en la lokoj, kie mi promenis kiel infano kaj junulo. Mi dankis dion por tio, kaj eliris. Mi trovis min en la Ramblo de Pulido, unu el la plej bonaj lokoj en la urbo. Mi promenis al haveno, kaj kiam mi venis en ties finon, mi revenis kaj eniris la konstruaĵon de la Postoficejo, kiun mi vizitis tiom ofte kiam mi estis knabo, kiam mi komencis skribi al plumamikoj de Britio kaj aliaj landoj. Mi promenadis tie, laŭ tiuj samaj lokoj, kiam mi estis infano kaj junulo, sed nun mi trovas, ke estas granda diferenco se vi estas virino, kiu promenas sola: kelkaj viroj estas sufiĉe stultaj diri al vi malgrablajn vortojn nur pro tio, ke ii ŝatas vin. Diri komplimenton al strangulino estas, almenaŭ, strange kaj nekonvene. Sed se la komplimento, kiu teorie serĉas aprobon de komplimentato, fakte estas turpa kaj malagrabla, ĝi nur ĝenas. Mi sciis, ke kelkaj viroj faras tion ĉiam: ili celas diri, ke ili ŝatas vin. Sed mi ne bezonas la ŝaton de tiuj stultuloj, kaj fakte mi sentas malĝentile persekutata de tiuj idiotoj. Kelkaj eĉ parolis rekte al mi kaj demandis ĉu mi deziras iri kun ili. Mi nun komprenas kiel oni sentas sin kiam oni diras nevolatajn mesaĝojn al oni, specon de surstrata spamo. Do, la plej bona afero, kiun mi povis fari estis ignori ilin, kvankam mi viglis, ĉu eble mi devas piedbati la ovojn de unu el tiuj aĉuloj. MI ankaŭ mense notis, ke mi devas preni ŝtrumpeton plena de moneroj por uzi ĝin kiel batilo por tiuj bastardoj kaj ties buŝoj. Tamen, mi ne lasis ilin malebligi min ĝui la muzikon de la sonoriloj de la Turo de Kabildo Insula, ĵus fronte al la Postoficejo. Poste mi revenis hejmen, sed anstataŭ eniri mian domon, mi prenis aŭtobuson al la urbo La Laguna, en kies universitato mi studis. Mi eniris la ejon, sed mi ne vizitis la fakultaton pri la Angla, sed tiu pri Ĥemio. Subite mi sentis min pli komforte tie. Jes, mi vidis homojn, kies vizaĝoj estis pli konitaj de mi. Kelkaj eĉ salutis min senvorte. Mi ne povus diri iliajn nomojn, sed mi havis memoron pri ili.

 

Post longa promenado laŭ la plej aĝa civito en Kanariaj Insuloj, mi revenis per buso al la Placo de Hispanio, kie mi devis tagmanĝi kun Kristino, por ke ŝi rakontu al mi pri mia nova vivo.

 


 

III Brila Rajmond'

 

Mi vidis Kristin' veni la terason, kiam ŝi salutas min per sia karakterizaj rideto kaj ĝojo. Mi eksciis, ke estas ŝi, tuje vidante ŝin: se mi estis la blondulino mi vidis kiam mi trovis la genion, Kristin' estis la brunulino, kiu estis kun ŝi tiun tagon. Tio surprizis min.

«Saluton, Kristin'! Vi aspektas belega hodiaŭ!»

«Ho, saluton, Karolin'! Vi estas tre ĝentila».

Post saluti unu la alian per duo da kisoj, ni sidiĝis kaj mendis nian manĝaĵon de la kelnero. Mi sentis, ke mi amas mian amikinon, sed mi ne havis la senton, kiun mi havis tiun tagon en Albaceto: Kristin' estas bela kaj alloga, sed mi ne povis eĉ pensi pri enlitiĝi kun ŝi. Ne, mia sento estis tiu pri virina allogo, la sento pri tio, ke mi estas je ŝia flanko kaj ni ambaŭ povas kalkuli unu la alian por iu ajn celo, solvi ian ajn problemon, kiun la alia povus havi. Mi ankaŭ havis la senton, ke ni estas amikinoj de multe da jaroj, eble de kiam ni du ĉeestis la unuagradan lernejon. Ŝi ĉiam estis bona amikino mia, kaj ni viriniĝis je la sama tempo, pli-malpli... Diable, kion mi pensas? Mi ĵus nun ekviriniĝis! Ĉi tio esta freŝa sonĝo mia, kaj sekve mi ne povas esti trovinta ŝin antaŭ dudek jaroj. Mia dio! Ĉu mi nun troviĝas en frenezulejo kaj imagas ĉion?

«Mi neniam povus imagi, ke vi ne plu estas kun via edzo, mia kara Karolin'», Kristin' diris.

«Ni ĉiuj vidis, ke vi ŝajnas esti feliĉaj kune. Vi estis la perfekta paro».

 Mi sopiris. «Nu, mia kara Kristin'», mi diris, «mi havas nenian sekreton por vi, sed ne plaĉus al mi, ke vi ripetos tion, kion mi estas dironta al vi». Aĉa enfer'! Kiom mi estis ekinventonta? Sed nu, trankviliĝu mi, mi diris al mi mem, kial ne lasi min mem elparoli? Bonorde..., mi aŭdu min mem...

«Certe, Karlin'. Mi oreliĝas, sed mia buŝo ŝtampiĝas. Ĉu vi celas diri, ke vi ne estis feliĉa kun Rajmond'?»

«Ĉu vi memoras pri tiu akcidento, kiun mi suferis lastan jaron?», mi diris malrapide, kun multe da malgajo en mia voĉo.

«Jes, vi hospitaliĝis dum tuta semajno. Vi falis laŭ la ŝtuparo ĉe vi».

«Mi ne falis, tute ne. Via brila Rajmond' batadis min. Poste li puŝis min sur la ŝtuparon, sed mi ekprenis la apogilon, kaj ne falis».

«Kion vi celas diri al mi, kara?!»

«Tiu fiulo devigis min ne rakonti al iu ajn, kaj mi estis tro terurigita ne obei lin».

«Kial vi ne diris al polico?»

«Mi diris al policanoj ĉe policejo post liaj antaŭaj batadoj, sed ili nur akompanis min ĉe mi kaj admonis lin. Bedaŭrinde, ili diris al mi, ke ili ne povas fari ion ajn alian. Mi ne povas lasi lin, ili diris, ĉar tio estus rezigni pri miaj rajtoj, kaj oni ne taksos min bone, eĉ familio mia».

«Mia kompatinda Karolin'. Mi bedaŭras, ke vi ne diris al mi».

«Mi timis multe. Mi povis diri neniun. Se mi dirintus al miaj fratoj, ili povus murdi lin, kaj poste mi fartus tre malbone. Do, mi silentis esperante ke mia situacio pliboniĝos per tempo».

«Kial li batis vin?»

«Li drinkas. Kiam li ebriiĝis, li ekplendis pri ĉio kaj post koleri li vangofrapis kaj batis min. Unue, mi kontraŭstaris lin, sed li iĝis tre agresema. Poste mi provis silenti, sed tio estis eĉ malpli bone, ĉar li kuraĝiĝis pro mia trankvila sinteno kaj komencis frapi kaj pugnobati min. Policanoj diris, ke ili povas fari nenion, ĉar leĝo diras, ke mi devas estis lojala edzino kaj ne kolerigi lin».

«Tamen vi sukcesis forpuŝi lin de via vivo... Kial vi realigis tion?»

«Nu, li ne volis tion. Li diris, ke li posedas min pro la sankta sakramento de geedzeco. Li diris, ke tion, kion Dio unuigas, neniu povas malunuigi. Kaj li frapis min nur pro tio, ke li volas. En la ĉeesto de aliaj homoj li ĉiam estis la ĉarma, lerta edzo, kiun vi konis. Sed en la privateco de nia hejmo li estis porko».

«Mia kompatinda Karolin'. Vi timigas min ĝisoste. Kio okazis, poste?»

«Nu, mallonge, kiam mi venis el hospitalo, ni venis per lia aŭto. Survoje li dankis al mi pro tio, ke mi ne kontraŭdiris la rakonton, kiun li diris al doktoro, pri tio, ke mi falis laŭ la ŝtuparo ĉe ni...»

«Bedaŭrinde vi ne diris al policanoj tiam».

«Nu, ili povas fari nenion ĉar leĝo estas masklisma en tiu ĉi lando. Mi esperas, ke tio ŝanĝos iam. Oni ne scias kiom da edzinoj estas batataj ĉiun tagon en siaj hejmoj. Aŭ kiom da geinfanoj kreskas kun tiu traŭma bildo en siaj mensoj, kiam ili vidas sian patron bati sian patrinon».

«Estas domaĝe, jes. Mi ĝojas, ke mi neniam edziniĝis...»

«Nu, mi ne kredas, ke ĉiu viro agas same. Eble peljmulto da ili estas mirindaj personoj, kiuj neniam metos sian manon sur virinon aŭ infanon. Sed tiel estas aferoj en Hispanio en la sepdekaj jaroj. Tiom multe da jaroj da evoluo, kaj ni ankoraŭ havas kavernulojn en niaj hejmoj».

«Do, kio okazis, kiel vi povus eliri tiun spiralon da perforto, mia kara?»

«Bone, mi diris nenion survoje al nia hejmo. Sed mi pensadis ĝin dum mi estis en hospitalo. La problemo ne estas nur tio, ke li drinkas. Kiam oni ebrias, oni perdas sian senton pri prudento kaj honto, kaj onia vera esto aperas. Vi scias, ke Rajmond' estas iom malpli alta ol mi. Li ankaŭ estas malpli brila persono: li neniam finis sian karieron ĉe universitato, male al mi. Li sentis ĵaluzon pri tio, kion mi atingis, li sentis, ke li estis malsupera al mi, kaj tio malbonfartiĝas lin. Kaj iel li sentis sin supera al mi kiam li batadis min. Mi pensis pri tio profunde, kaj mi havis ion tre klare en mia kapo: mi neniam eltenos tion denove».

«Kaj vi pravis! Sed kiel?»

«Nu, la minuton, kiam ni eniris nian hejmon kaj li fermis la pordon, mi prenis seĝon kaj rompis ĝin kontraŭ lia kapo, dirinte nenion. Mi tenis nur pecon da seĝo en mia mano, kaj antaŭ li reagis, ankoraŭ starante tie nekredante pri tio, kio okazas, rigardante al mi per stulta vizaĝo, mi daŭre batis lin per tiu peco da ligno ade kaj ade. Mi piedfrapis liajn koĥonojn kaj faligis lin surplanken kaj sinsekve piedfrapis lian koron senfine. La sola afero, kiun mi diris, estis: «Mi mortigos vin, infano de putino!»

«Mia dio! Mi ne povas imagi vin tiel, Karolin'! Kion li diris?»

«Li kovris sian kapon per ambaŭ brakoj kaj ekploris kaj kriis: Bonvolu, ne batu min. Mi ne faros tion denove! Mi faros tion, kion vi volos. Do mi haltis la batadon, sed ne lasis la pecon da ligno, kiun mi ankoraŭ tenis per mia mano. Kaj tiam diris al mi miajn kondiĉojn».

«Ho. Kion diris vi al li?»

«Mi diris al li, ke li devas forlasi la domon tuje. Ĝi estas nur mia de tiu momento. Se mi iam vidas lin denove, mi mortigos lin, ĉar malliberejo estas pli agrabla loko ol la enfero, kiun li igis mian vivon al mi».

«Ĉu li konsentis?»Kiel maledziniĝi en profunda 20jarcenta Hispanio...

«Mi ankoraŭ havis la seĝpecon en mia mano. Li konsentis. Mi diris al li, ke mi atendos lin je la ejo de nia advokato kun apartiga dokumento, kiun li devos subskribi, kaj de tiu momento ni neniam plu vidos unu la alian».

«Ĉu li akceptis tion?»

«Li ploris, kaj promesis al mi ĉion, kaj ĵuris, ke li ŝanĝos tiel, ke ni estos feliĉaj. Sed mi ordonis lin foriri, ĉar mi ne plu povas ami viron, kiu trouzas sian edzinon, kaj la minuton, kiam mi denove vidos lin, mi mortigos lin. Mi diris al li, ke mi ne amas, sed malamas lin».

«Kaj tiam diris li kion?»

«Li mallevigis sian kapon kaj foriris. Verŝajne, li vidis ion teruran en mia vizaĝo, ĉar li ektimis kaj iris for. La alian tagon li subskribis la dokumenton kaj mi neniam vidis lin denove».

«Mia kompatinda Karolin'... Plaĉus al mi, ke vi kunhavis tion al mi antaŭe».

«Nu, mi devis resanigi mian animon, amikino mia. Per la mono, kiun li donas al mi ĉiun monaton, mi vojaĝis eksterlande, mi vizitis lokojn kaj konis homojn. Mi havis kelkajn amrilatojn en diversaj lokoj, sed nenio serioza, kaj nun mi venis denove ĉi tien ĉar mi sentas, ke mi superis ĉion».

«Ĉu vi vere mortigos lin, se vi vidos Rajmond'n denove?»

«Mi dubas, sed mi batos lin se li ne dece agas».

«Nu, mi vidis lin antaŭ kelkaj semajnoj. Li promenis kun knabino, kiun mi ne konas».

«Kompatinda virino...»

 


 

IV Mia romantika vivo

 

Revenante hejmen, mi miris pri tio, kion mi ĵus rakontis al mia amikino Kristin'. Mi estis dirinta tion kvazaŭ mi vivis ĝin. Eble tio estis en la pakedo, kiun la impo vendis al mi, kaj nun mi konscias pli kaj pli, ke mi ne vivas sonĝon, sed li vere donacis al mi unu jaron de vivo kiel virino. Eble tio estas antaŭa oferto al vera servado pri tio, kion impoj povas fari por homoj. Eble la vera negoco venos poste. Kaj tamen, min persekutas la ideo, ke mi estas freneza, kaj eble ligita al lito per ŝnuroj en frenezulejo ĉar mi suferas la efektojn de drogoj kuracaj por trakti skizofrenio mia...

 

Mi venis hejmen kaj duŝis, kaj poste mi kuŝis sur mian liton, tute nuda. Mi devas ĝui tiun ĉi belan korpon plej eble kiel longe. Mi ne sentis aparte erotike, sed ĝuis la estetikon vidi nudan inan korpon. Mi estis tre feliĉa pri tiu mia. Kaj subite mi ekvidis du fotolibrojn en mia libraro ĉe la alia parto de la ĉambro.

Mi staris kaj prenis ilin. Ili estis faritaj el kartono, kaj a fotojn oni gluis je la anguloj al dikaj folioj, kiuj formis la librojn. Neniel tio rilatas al virtualaj fotaroj, kiujn oni trovos en interreto en la sekvanta jarcento... Tio igis min senti miron al istempo. 

Vivo estas multe pli simpla nun ol ĝi esgtos en la venonta jarcento. Ne estas interreto, mi eĉ ne havas omputilon, sed ili du ne mankas al mi. pro tio mi devas esti kontnta pri simplaj plezuroj de vivo. Mi neniam ŝatis televidon, do mi elektis furumi la memoraĵojn de tiu ĉi mirinda virino, kiun mi devenis, Karolin' Petra2.

La fotoj de la vivo de Karolin'Pro tio mi malfermis la unuan fotolibron, kaj mi vidis multe da fotoj. Ili temis pri mia familio. Mia patro kaj patrinoj estas vere la samaj, kiujn mi memoras de mia alia vivo kiel masklon. Jes, mia patro ne estis tre agrabala, sed fojfoje li estis ĉarma. Mia patrino estis tiom mirinda, kiel patrino povas esti. Kaj poste mi vidis mian plej aĝajn fratojn, Alberton kaj Marjon, kaj mia plej junan fratinon, Felison, kiu aĝis ses kiam mi aĝis dek jam. Ni havis hundon, Felikson, kiu estis tre bruema por ke ni karesu lin. Alberto estis foririnta en la armeon kiel voluntulon kiam li aĝis dekses jarojn, ĉar li ne deziris studi. Mia patro ne akceptis tion facile, do estis gravaj problemoj pri tio. Marjo estis multe pli helpema kiel frato kaj filo. Sed fojfoje li koleris kaj oni povis havi nenion el li, ĝis kiam li paciĝis denove. Mi kutimis malnervozigi lin per forta brakumado dum mi diras al li kiom stulta li estas, asertante, ke la sola persono en la tuta mondo, kiu amas lin estas mi, lia kara fratino Karolin'.

Nun estas la vico de miaj geavoj. Ili vivis en Malago, ĝis kiam ili mortis. Unue mia avnjo, kaj avĉjo venis vivi kun ni dum kelkaj jaroj, sed poste li reiris en Malagon kaj luis domon, kie li loĝis kun Neljo, la nura filino fraŭla, kiun li havis, ĝis kiam li mortis, kelkajn jarojn poste. Mi amis mian avon. Mi vivis kun li kelkajn jarojn, sed sufiĉis por kompreni, ke li estas bona homo, vere, unu el tiuj personoj, kiuj lasas ĉiaman ŝpuron en la animo de tiuj, kiuj konis ilin. Lia nomo estis Jesuo, kaj li estis tiom bona kiel Dio mem.

Poste mi vidis kelkajn fotojn de panjo kun ŝia plejŝatata frato, Manfredo. Li estis policano ĝis kiam li emeritiĝis. Kaj mi vidis multe da fotoj de la ceteraj familianoj, kiuj estis multaj, ĉar mia familio ja estis granda. Ni estis kvar geinfanoj: du viroj kaj du virinoj. Mi estis la tria infano, la plej aĝa fratino. Feliso estis la plej bona studento el ni, kaj ŝi insistis kontraŭ la opinio kaj deziroj de niaj gepatroj kaj fronte al miro de miaj fratoj kaj tiu mia, iĝi arĥitektino.

Jes, estis bone memori tiujn karajn jarojn de mia infaneco kaj juneco. La libro finis la jaron, kiam mi komencis universitaton. Do, mi supozis, ke la alia libro enhavas pli ĵusajn fotojn.

Fakte la unuaj paĝoj estis pri miaj universitataj jaroj. Per tutpaĝa foto mi vidis la momenton, kiam mi ekhavis mian diplomon je la fino de mia studado pri Ĥemio. Kompreneble, mi memoris tiujn geulojn kiam mi vizitis universitaton: ili estis miaj geinstruistoj. Poste mi vidis foton kun mia fianĉo: Alano, la plej aroganta homo el la tuta mondo. Tamen, li havis ion, kiu igis lin ĉarma. Mi memoras lian unuan kison. Ĝi fajrigis min. Mia cerbo diris, ke tiu rilato gvidos min nenien, sed mi sentis flamojn ene de mi kiam li tuŝis min. Finfine mi rompis la rilaton ĉar mi vidis lin kisi Anamarion, mian amikinon. Mi malamis ŝin dum kelke da tempo, ĝis kiam mi komprenis, ke ne ŝi kulpis pro tio. Mi neniam kuŝis kun Alano, sed mi preskaŭ faris tion. Je la sesdekaj jaroj oni ne faris tion en Hispanio. Esti graveda estis honto por via familio kaj tio markus vin kiel putinon por la cetera parto de via vivo. Iom da kisado estis bone, sed nenio pli.

Kaj tuj poste mi vidas fotojn pri Franko. Ho, Franko! Li estis bonorde: li estis atleto, li konkuris en ne profesia ligo de naĝuloj, kaj ofte li iris en la ĉeflandan Hispanion, kiun oni nomas La Duoninsulo, konkuri. Mi ŝatis lin vere. Li gastigis min al kinoteatro ofte, kaj iom post iom ni korinkliniĝis unu al la alia. Li estis tre komfortiga knabo, kaj kun li mi perdis mian virgecon. Ni iris ĉe li tagon, kiam lia patrino estis for vidi sian maljunan onklinon kaj ne venos ĝis kelkaj horoj poste. Ĝi estis interesa sperto, kvankam ne tro plezuriga por mi. Sed la duan fojon estis multe pli premianta al mi, kiel li promesis, ĉar mi sentis nenian doloron. Tamen, nia rilato daŭris nur unu jaron.

Poste mi vidis du senfotajn paĝojn en la libro. Mi estis diŝirinta la fotojn tie, ĉar mia edzo estis en ili. Li estis la plej ĉarma viro en la mondo..., ĝis ni geedziĝis. Tiam mi konstatis, ke li havas tre grandan egon. Li provis konvinki min ne fini mian karieron, ĉar li havas monon, por ke ni ambaŭ vivos bone. Ankaŭ, li diris, kun niaj gefiloj vi estos pli okupata ol vi esperas. Sed mi ne aŭdis lin, kaj metis la kondiĉon por edziniĝi, ke mi devas fini mian karieron antaŭ kompromiti al li. Li prenu aŭ lasu tion. Mi konsideras, ke la plej inteligentaj momentoj de mia vivo estis miaj decidoj fini mian karieron kaj ne havi bebon. Tuj je la momento, kiam mi vidis tiun mankon da senco en li, kaj kiel malbone li traktis min private, mi vidis doktoron kaj petis de li pilulon ne gravediĝi. Je tiuj jaroj doktoroj ne ŝatis tion. Sed mi diris, ke se mi gravediĝos, mi iros en Brition havi aborton, kaj tiu peko estos kulpo de la doktoro. Tial li konsentis mendi tiajn pilulojn por mi. Post sep jaroj kaj kelkaj batadoj mi prenis sufiĉe da braveco provi mortigi lin kaj tiel mi gajnis mian liberecon. Ha, mi estis luktanto por libereco en diktatora Hispanio!

Poste mi vidis fotojn pri Italio: Romo, Firenzo, Venezio, eĉ Naplo. Ho, Naplo: tie mi konis Roberton. Li estis pli juna ol mi: mi jariĝis 28e, kaj li nur 20e. Ni havis interesan amrilaton dum tri tagoj, kaj unuafoje mi travivis orgasmon kiel virino. Mi eksentis nun la strangan senton, ke mia vivo kiel viro nun ŝajnas fora, kvazaŭ mi neniam havis ĝin, kaj nur impo rakontis al mi. Mi nur memoras ĝin kvazaŭ ĝi estas filmo, kiun mi vidis antaŭ longe... Nu, kiam mi revenis hejmen ni sendis unu la alian kelkajn leterojn, kaj poste nia amikeco, kaj ĉiuj aliaj aferoj, velkis kaj mortis. Kaj poste estis Valerjo, la intelekta knabo, kiu neniam kuraĝis diri ion nekorektan ne esti admonita. Mi perfortis lin. Tio estis re amuza. Sed kiam li estis en lito, li estis tre pasia. Li volis seriozan rilaton, sed mi ne volis tiam, ĉar mi jam havis sufiĉe el Rajmond', la ulaĉo, kiun mi devis preskaŭ mortigi por rehavi mian liberecon.

Dum mi vidas miajn foton, Rajmond', kiu ankoraŭ estas mia laŭleĝa edzo, revenas hejmen, ebria, kaj diras, ke li parolis al advokato, kiu diris al li, ke li rajtas havi sian hejmon kaj sian edzinon, kaj li devas bati min denove por vidigi veron al mi. Mi miras, ke mi aŭdis lin tiom longe. Mi prenis basbalan bastonon, kiun mi havas sur muro kiel ornamaĵon, kaj komencis bati lin tiom dure, ke li denove kuros savi sian vivon. Venontfoje vi ne eskapos tiom facile, putinido!, mi diris laŭte, kaj diru al tiu advokataĉo via, ke li venu kun vi, ke mi havas ion por li, ankaŭ! Kaj subite konstatante, ke mi ankoraŭ estas nuda, mi fermis mian pordon denove. Kaj mi decidis ŝanĝi la seruron, por ke la ŝlosilo, kiun mi forgesis preni de li, ne plu povos malfermi mian pordon.i estas tre feliĉa virino. Neniu dirus, ke mi ĵus mortintus viron, malestimatan Rajmondon...


V La lernejestro.

Sed mi ne povis reiri al mia fotospektado, ĉar nun mia telefono eksonas. Estas Ĥuljan', la estro de lernejo kie mi petis laboron kelkajn monatojn antaŭe. Li diras al mi, ke instruisto ĵus mortis, je la mezo de la lernojaro, kaj li sindemandas, ĉu mi ankoraŭ interesiĝas pri laboro ĉe lia lernejo. Mia rankoro kaj kolero mortas tuj: labori kiel instruistino pri Ĥemio estas mia plej kara iluzio, do mi promesas, ke mi iros vidi lin nun. Jes, duono de horo estos bone por mi. Mi elektas mian plej belan vestaĵon, mi uzas ŝminkon por la unua fojo en mia vivo, kaj sentas tiom nervoza, ke mi devas iri per taksio anstataŭ stiri mian propran aŭton al la lernejo. Nun mi estas tre feliĉa virino. Neniu dirus, ke mi ĵus mortintus viron, malestimatan Rajmondon...

Kiam mi finfine vidas lin, mi vidas, ke estas tre afabla homo, kaj li diras al mi, ke estas kelkaj aliaj kandidatoj, tri viroj kaj alia virino. Sed vi povas havi la postenon, li diras, se vi akceptas miajn kondiĉojn

Mi tute ne atendis tiajn kondiĉojn li priparolis, post la afableco, kiun mi vidis ĉe li: liaj kondiĉoj estis seksaj. 

Tiutempe virinoj sentis sin insultataj per tiuj ofertoj. Mia juna fratino, Felisa, diris al mi iam, tre kolera pro simila propono, ke ŝi ne studis universitatan karieron por iĝi putino. Sed mi venas el alia sekso kaj jarcento, sekve mia etiko fontas el multe pli larĝa vidpunkto. Kiel tio plaĉos al vi?, mi respondis. Ĉar tiu posteno jam estas mia, mi pensis. La kompatinda stultulo estus feliĉa per suĉado. Tuj kiam mi komprenis pri tio, kion li deziras, mi ridetis, staris kaj iris al pordo. Li diris: Pensu pri via futuro, junulino! Kaj mi respondis dolĉe: Jes, mi tion faras. Poste mi revenis al li kaj diris: Mi nur devis fermi la seruron. Ni ne volas atestantojn, ĉu? Mi vere ne estis tiumomente tre bona pri tiuj aferoj pro la evidenta kialo, ke mi neniam faris tion antaŭe. Estis tiu mia unua fojo kiel virino kaj kiel suĉanto, ĉar mi ne havis tiun memoraĵon pri eksamantino mia. Sed li estis tre feliĉa pro mia agado. 

Tiel arakno faras sian tualon.Se vi faras tion ofte, vi havos postenon ĉi tie dum mi estas lernejestro, Karolino. Vi estas mirinda!, li diris. Sed mia decido estis pli troiga: Se vi havas bonan postenon por mi, mi donos al vi tutan servadon tiam, kiam vi volos, mi diris kun larĝa rideto. 

Kaj li volis la venintan semajnfinon. Lia edzino devis iri al najbara insulo, La Palmo, viziti sian patrinon, kaj ne revenos ĝis kvin tagoj poste. Sekve, la kompatinda stultulo prenis min ĉe sia hejmo. Mi parkeris ĉiun aĵon, kiun li havis tie: la meblojn, la pentraĵojn sur la muroj, eĉ la purigilaron, kiun lia edzino uzas por aranĝi la domon. Lia amindumado estis subaveraĝa. Mi ne miras, ke li trovas tiom malfacile ekhavi amantinon, ke li devas uzi sian postenon kiel lernojestron havi fikon fojfoje. 

«Diru al mi, Ĥuljan'», mi diris kiam li finis sian orgasmon, «ĉu vi amindumas kun via edzino regule?»

«Ne«, diris li. «Unu fojon monate, eble monatedue. Kial?»

«Nenial, nur scivolas mi pri tio. Kiom ofte vi intencas uzi min?»

«Ŭaŭ, kontrolu vian manieron paroli. Mi ne ŝatas tion, Karolin'»

«Konsentite, mastro. Kiom ofte vi esperas havi min?»

«Mi ne scias. Mi diros al vi poste. Sed se vi estas agrabla al mi, via posteno estas sekura».

«Bone, estro, vi povas fiki min tiom ofte, kiom vi volos«, mi diris celante diri povos anstataŭ volos, ĉar la kompatinda viron ne mastrumis la aferon tiom bone, kiel li pensas. 

Sed li vere estas aĉulo, kaj mi devas zorgi pri tio, por ke li ne daŭrigu tion, ĉar aliaj virinoj povas havi seriozan problemon pro li. 

«Interkrampe», demandis mi post la sekvinta fiko, «ĉu vi enlitigas aliajn virinojn, krom vian edzinon kaj min?»

«Nu, jes, estas kelkaj».

«Mi divenu...«, mi diris, «Ĉu Belindo?»

Li ridetis. 

«Ho, Ĥuljan, vi estas terura! Belindo estas edzino!«

«Kaj..? Ŝi havas postenon, same kiel vi, kaj ŝi ne havas plenan horaron, kiel vi havas».

«Bone. Mi pensu denove... Ĉu Antonino?»

«Jes. Kaj ŝi estas fraŭlino». 

«Jes, mi scias. Kion vi faros, se iu el ni gravediĝas de vi?»

«Nu, tio ne estos mia problemo. Vi povas iri al Anglio por aborto, aŭ vi povas havi la bebon, se vi volas esti patrino». 

«Nu..., kiom da virinoj vi rendevuas je la sama maniero, kiel min?»

«Vi estas kvin». 

«Vi estas Don Juan, Ĥuljan'», mi diris. «Sed vi devas fini tion. Vi povas havi min, sed neniun pli krom vian edzinon«

«Kaj kial estas tio?» 

«Ĉar tio ne decas».

«Ĉu vi celas diri ion al mi?»

«Ne. Sed imagu, ke via edzino ekscias pri tio. Kio okazos tiam?» 

«Nu, eble ŝi petos apartigon laŭleĝan».

«Mi supozis tion».

«Ĉu vi diros al ŝi?»

«Ne, kompreneble ne! Kiel vi povas diri tion, Ĥuljan'? Mi amas mian postenon».

Fakte miaj gelernantoj estis tre atentemaj kaj obeemaj. Ili neniam antaŭe havis instruistinon pri emio. Ili faris bone ĉiun taskon, kiun mi petis de ili, kaj je la fino de la jaro nur unu el ili estis fiaskonte. Mi donis al li ekstrataskon por somero, kaj kontraŭ lia promeso, ke li faros ĝin, mi nun donas al li sukcesan noton. Tio signifis, ke li malsukcesis nur pri Fizika Edukado, sed la instruisto decidis sukcesigi lin, ankaŭ, tiel ke lia subjekto ne estos la sola fiasko de la kompatinda knabo.

De la unua tago, miaj gelernantoj kaj mi ŝatis unu la aliajn. Tiu estis mia unua laboposteno kiel instruistino, kaj mi igis ilin ami Fizikon, la scienco, kiu klarigas ĉion, kion oni povas vidi, aŭdi kaj tuŝi, kaj ankaŭ Ĥemion, la pristudo de la interno de materio. Mi rakontis mian subjekton kvazaŭ ĝi estus rakonto por infanoj, kaj iom post iom mi sukcesis igi miajn dudek knabojn kaj sep knabinojn en ĉiu klasĉambro (averaĝe) ami ĝin. La unua afero, kiun mi diris al ili en nia unua klaso estis, ke ne estas libro por aĉeti, kondiĉe, ke ili lernos ĉion, kion mi diros al ili en klasĉambro. MI ankaŭ organizis ekskurojn al kamparo je semajnfinoj. Je la 21ª jarcento pristudaj vojaĝoj iĝis preskaŭ devigaj, sed ke la sepdekaj jaroj de la dudeka oni neniam eĉ aŭdis pri ili. La aliaj du geinstruistoj en mia departamento koleris iomete ĉar ili vere ne volis fari tion, kaj fakte ili plendis al lernejestro pri mi, sed igi lin have eksterlernejajn agojn avantaĝis min, certe.

Pri la gepatroj de miaj gelernantoj, mia rilato al ili estis bona: mi estis la unua instruisto, kiu vokis ilin por renkontiĝo. Nur duono da ili venis, sed kiam mi vidis ilin, mi gratulis ilin kaj ne plendis pri iliaj geinfanoj, kaj tio altiris ilin al mi. Je la fino de la unua renkontiĝo uno el patrino komentis, ke ĉiu instruisto devus fari same kiel mi... Kaj tiumomente mi demandis min, ĉu mi faris la korektan aferon... 


VI Ĉefa instruistino

Je la fino de mia unua lernojaro, en somero, mi iris al Madrido fari la ekzamenon por iĝi tuteregistrita instruisto. Je la kolero de mia lernejestro, mi sukcesis. Fakte mi gajnis la unuan postenon por la metio pri Fiziko kaj Ĥemio, Katedron, kio signifas, ke mi estos la plej grava instruisto pri Fiziko kaj Ĥemio en la lernejo. Katedrulo estas la ĉefa instruisto, kaj sekve li aŭ ŝi estas la natura kandidato al posteno de lernejestro laŭ elekto de la ceteraj geinstruistoj. Kiam mi venis en la lernejon, la ununura katedrulo estis Ĥuljan', kaj tial li estis estro. Ankaŭ katedruloj estas la naturaj departamentestroj, kaj en tiu mia estis du aliaj geinstruistoj, kiuj jam instruis de multe da jaroj. Sed nun mi iĝis la unua instruistino, eĉ se la pasintan jaron mi estis la lasta. Jen la leĝo en Hispanio: de la lasta mi subite iĝis la unua instruisto en mia departamento. Nur pro tio, ke mi sukcesis pri kelkaj ekzamenoj, kiujn ili eĉ ne faris.

«Nu, Ĥuljan'», mi diris al li la unuan fojon, kiam mi vidis lin denove en sia oficejo kun neniu atestando: «nun ĉio jam finis. Vi ne prenos alian instruistinon en vian liton, aŭ vi havos problemojn». 

«Ĉu vi minacas min?»

«Ne, ne vere. Mi nur diras al vi amikan averton. Vi devigis min havi sekson kun vi. Vi estis sufiĉe stulta preni min ĉe vi. Se vi promesas al mi, ke vi jam finis tion, nenio malbona okazos al vi. Alimaniere, mi parolos al via edzino».

«Vi povas pruvi nenion». 

«Ho, ne estu stulta: ni virinoj devas pruvi nenion. Ni scias kiam alia virino mensogas, kaj kiam ŝi diras veron. Mi diros al ŝi datojn kaj nomojn. Se ŝi prosekutas vin, ĉiu instruistino, kiu vizitis vian liton, diros al juĝisto la veron, kaj vi estos ekster via edziĝo kaj metion, ĉar fiuzi povon en nia metio estas la plej grava afero, kiun civilservanto povas fari en Hispanio. Fakte, vi estos bonŝanca, se vi ne iras en karceron».

Jaro pasis, kaj mi neniam bedaŭris esti en la lito de Ĥuljan', ĉar finfine mi lernis ŝati lin, malgraŭ ĉio. Sed li estis vere fiulo, kaj post iom da tempo li komprenis, ke mi vere savis lian profesian kaj familian vivojn.

«Sed mi ne estas malbona persono, Ĥuljan'», diris mi al li montaton poste. «Rigardu, preni virinon vi ne bezonas minaci ŝin aŭ avantaĝi vian postenon».

Li ankoraŭ estis kolera al mi. Mi ridetis al li kaj diris, ke miaj kondiĉoj ŝanĝis:

«Nu, ni estu geamikoj, Ĥuljan'. Rigardu, mi pensas estri la lernejon, kiam via periodo finos. Sed vi ne malamu min pro tio».

«Kio?!»

«Nu, vi scias,ke mi nun estas katedrulino, do mi rajtas la postenon kiel lernejestrinon. La instruistaro elektu inter ni du».

«Mi dubas, ke oni elektos vin...»

«Ĉu pro tio, ke mi estas virino? Ebe virinstruistoj pensos, ke tio estos bona novaĵo, kaj instruistinoj preferos unu el ni je la kapo de la lernejo. Kaj viaj devigataj amantinoj scias, ke mi garantios siajn postenojn sen tio, ke ili venos en mian liton».

«Nu, ni vidos...»

«Sed tiel ajn, mi volas esti via amikino, Ĥuljan'. Mi scias, ke vi havas multajn amikojn en la instruistaro, sed mi dubas, ke vi havas eĉ unu amikinon, krom mi».

«Nu, mi ne agas malbone al ili...»

«Ne, ĝenerale ne, vi ne volis ĉiujn virinojn en via lito, mi scias. Sed aŭskultu: vi devigis kelkajn seksumi kun vi. Kaj homoj parolas. Vi devas esti inteligenta. Pensu, ke mi ne ĉiam estos lernejestro. Kiam vi ne plu estos tia, oni diros terurajn aferojn pri vi. Kion vi faros tiam?»

«Nu, mi diros ion al vi», li diris mallaŭte, «mi amindumis nur unu fojon kun ĉiu el ili. Nur kun vi mi amindumis multfoje. Sed vi volis, ankaŭ. Mi agis tre dece al ili. Kaj ili scias, ke ili ŝuldas ilian postenon al tio, ke ili plaĉas al mi».

«Ho, jes, vi pravas. Mi ne obĵetas al via lito, eĉ se vi ne estas tiom bona, kiom vi kredas. Sed amindumante kun vi mi iĝis amikino via. Kaj estas kortuŝe tio, ke vi ne troigis vian troigon».

«Kion vi celas diri?»

«Nu..., virinoj...»

«Ĉu virinoj ne rajtas havi orgasmon? Ĉu via edzino neniam havis orgasmon?»

«Ne. Mi ne konas pri tio, almenaŭ».

«Mi vidas. Pro tio neniu atentas al vi. Vi devus montri ŝin, ke vi amas ŝin pere de la orgasmoj, kiujn vi donos al ŝi. Vi povas suĉi ŝin, ankaŭ».

«Mi neniam faris tion».

«Nu, vi povas praktiki kun mi ĉinokte».

«Kio? Mi kredis, ke vi ne plu volos fari tion kun mi. Nun vi havas plenrajtan postenon per vi mem. Vi ne devas fari tion por sekuri vian postenon».

«Ĉu vi certas, ke mi faris tion pro la posteno? Bone, mia unua suĉado estis ekzakte pro tio, sed poste mi daŭrigis ĉar mi volis. Mi ne havas fianĉon, aŭ edzon, do mi povas fari tion, kion mi volos. Ni ambaŭ estas plenkreskuloj, kaj se vi mensogas al via edzino, tio ne estas mia afero. Do, ĉu vi venos vidi min ĉinokte, aŭ ne?»

«Diru al ŝi, ke vi devas viziti La Palmojn por io ajn».

«Jes, mia patro vivas tie».

«Do ni iros viziti lin».

«Kial?»

«Ĉar via edzino ne estas stulta. Ŝi povas telefoni sian bopatron. Do ni iros kaj dormis ĉe hotelo, ne ĉe patro via».

«Kial vi faras tion ĉi?».

 

VII Predanto predato.


«Nu, la afero ne estas ekzakte, ke mi ekenamiĝis al vi, Ĥuljan'. Besto kiel vi ne povas okazigi amon en la koro de virino. La afero estas, ke mi decidis havi bebon de vi».

«Kio?!»

«Vi diris antaŭ kelkaj monatoj, ke se mi gravediĝas, tio estos mia problemo. Sed mi volas tiun problemon en mian vivon». 

«Aŭskultu, mi neniam lasos mian edzinon por vi».

«Bonege! Se vi lasus ŝin, mi neniam prenus vin. Mi opinias, ke tiu ĉi rilato estas ideala: ni fikas, kaj poste vi reiras hejmen, al edzino via. Tio estas bonege por mi. Lasu ĝin elteni vin, ne mi. Vere ŝi promesis tion en ĉeesto de atestantoj, dum mi neniam estos tiom turpa fari tion».

«Mi ne sekvas vin...»

«Vi ne bezonas, tamen. Vi nur komprenu tion ĉi: mi edukos nian bebon. Kvankam io diras al mi, ke vi estos bona patro».

«Ne estas ofte, ke fraŭlino havas bebon».

«Sed mi ne estas fraŭla, Ĥuljan': mi apartigis mian edzon antaŭ malpli ol unu jaro. Neniu scias, ĉu ni fojfoje vidas unu la alian ankoraŭ».

Mi jam estis virino dum ses monatoj. Mi estis veninta el Madrido kaj dirinta al mia lernejestro, ke mi ĵus gajnis postenon kiel katedrulino pri Fiziko kaj Ĥemio, sed neniu pli scias ankoraŭ. Fakte ankoraŭ ne finis ekzamenoj pri aliaj subjektoj, kiel tiuj pri la Angla Lingvo, kiun Ĥuljan' instruas.

Li diris al sia edzino, ke li devas renkonti kelkajn amikojn de la militservo tiun nokton por vespermanĝo, kaj li sekve revenos malfrue hejmen. Li vere ne kredis, ke mi daŭre volas havi sekson kun li senpage

Sed post nia tiunokta fikado, ni havis konversacion, dum li nervoze fumis cigaredon post cigaredon.

«Vi ne devus fumi tiom multe, Ĥuljan'. Vi povus havi kanceron pro tio».

«Mi prifajfas».

«Ĉu vi prifajfas? Vi devas esti freneza».

«Ĉu mi? Mi kredas, ke vi estas freneza. Kion vi celas diri, ke vi naskos mian bebon?»

«Nu, tio estas la sonĝo de ĉiu virino, Ĥuljan', esti patrino. Mi ne estis tio kun mia edzo, kaj nun tio ne eblas pro kialoj, kiujn mi ne diros al vi. Sed vi estas sana viro kaj mi povas elteni seksumado kun vi, kaj..., ne gravas, vi ne intervenos en la edukado de mia ido. Jes, mi scias, ke mi povas peti aliajn virojn esti la patro de mia bebo, sed mi jam konas vin kaj mi certas, ke vi ne prezentos problemojn aŭ danĝeron por mi, kaj ankaŭ, ke mi povos ĉiam paroli klare al vi. Mi nur petas, ke vi suferos serion de klinikaj testoj por esti komplete certa pri tio, ke via genetika tabulo estas bona. Mi ne volas strangan malsanon por nia bebo..., pardonu min, mi celis diri MIA bebo. Se vi volas, mi subskribos dokumenton asertante, ke vi ne havas ian ajn respondecon, devigon aŭ ŝuldon al mi aŭ al la bebo, kiun mi naskos. Mi ne petos monon helpi eduki lin aŭ ŝin, kvankam vi povos viziti nin kiam vi volos. Vi povos esti eĉ bapto-patro se vi kaj via edzino konsentas pri tio. Bone, kion vi diras? Ĉu mi serĉu alian masklon por fekundigi min, ĉu vi pretas volonte plenigi mian ventron per nova vivo?»

«Nu..., mi devas pensi pri tio. Ĉu mi rajtas pensadi tion dum la semajnfino? Tio estas tro densa por mi. Kaj, ankaŭ, mi devas diri al mia edzino...»

«Certe ne! Ni neniam diros al iu ajn, eĉ al bebo. Vi povas esti la bapto-patro aŭ ne, se vi insistas, sed neniu krom ni du iam scios, ke vi estas la patro..., se vi estas tio, kompreneble».

La viro estis konfuza. Li kutime igis virinojn fari tion, kion li volis, sed nun mi igis lin manĝi el mia mano, kvazaŭ li estus kolombeto... Mi scias, ke li ne havas infanojn, eble ĉar lia edzino ne povas, sed ankaŭ eblas, ke li mem ne kapablas. Eble pro tio li persekutas sekse junulinojn instruistajn. Nun estas instruistino, kiu persekutas lin sekse celante havi lian bebon. Mi scias sufiĉe pri liaj metodoj por problemigi lin se li ne obeas mian volon; kaj, aliflanke, tio ĉi estas lia ora ŝanco scii ĉu lia geedziĝo ne havas bebon pro lia aŭ ŝia kulpo. Tial mi povis diri al li tiel:

«Konsentas mi, karulo mia: vi havas tutan semajnfinon por pensadi la aferon. Lundon vi diros al mi ĉu vi sekskovros min ĉu ne. Se vi decidas ne esti mia virbesto, mi serĉos aliloke la masklon, kiu gravedigos min. Sed mi ja havos tiun ĉi infanon, ĉu vi scias? Mi estas femalo en fajro, kiu volas naski».

«Vi parolas kvazaŭ vi estus besto, Karolin'!»

«Nu, mi estas. Ni estas. Mi estos via femalo kaj vi estos mia masklo en tiu ĉi procedo. Mi ne volas vin, sed vian spermon. Sekso estas amuzo kun vi, sed vi havas nenion pli, kiu interesas al mi».

Tiam mi lasis lian lernejan oficejon dum li pensas pri tiu stranga propono de lia freneza Katedrulino pri Fiziko kaj Ĥemio.

Lundon mi vizitis lin ĉirkaŭ tagmezo.

«Mi pensadis tion la tutan semajnfinon, Karolin'», diris li ekvidante min, «kaj mi pretigis tiun ĉi dokumenton kune kun mia advokato ĉi tiun matenon. Vi subskribu ĝin, kaj poste mi estos via ĝis kiam vi gravediĝos».

La dokumento diris jene: 

 

Per ĉi tiu dokumento S-ino Karolino Petra rezignas pri ĉiu ajn postuloj al kiuj ŝi rajtus el S-ro Ĥuljan' Lupa kiel ebla patro de iu ajn infano, kiun ŝi povas naski en la estonto, eĉ se klinikaj testoj pruvos, ke la patro estas S-ro Lupa.

 

Kion ŝi kaj li subskribas sub nenia devigo en ĉeesto de advokatoj S-ro Jakvo Anderson' kaj S-ino Johanin' Afton'

 


«Konsentite, Ĥuljan'», diris mi. «Pruntedonu al mi plumon, kaj mi subskribos ĝin nun». 

«Atendu, atendu, bonvolu. Jakvo kaj Johanin' devas esti ĉi tie!»

«Mi prifajfas pri tio. Sed mi volas kopion. Kaj vi devas subskribi ĝin ankaŭ».

«Nu..., mi ne scias...»

«Ho, Dio mia! Bone, ulo, telefonu ilin. Mi atendos ĉi tie. Mi havas nenion pli gravan fari».

Ili venis duonhoron poste. Jakvo Anderson' estis vere notario, do mi diris al ili, ke mi ne plu postulas kopion, kaj je la surprizo de ili tri, mi diris, ke mi subskribos la dokumenton tuj, kaj neniu kopio por mi estas necesa. Jakvo ridetis aŭdante tion, ĉar li scias, ke leĝo devigos lin doni al mi kopion de tiu dokumento iam ajn se mi demandas tion de li. Tamen, li demandis:

«S-ino Petra, ĉu vi certas pri tio, kion vi subskribas?»

«Kompreneble, S-ro Anderson'. Ĝi estas kristalklare al mi».

Tiam li legis ĝi laŭte denove kaj prezentis du kopiojn al mi. 

«Kial du kopiojn?», Ĥuljan volis scii.

«Unu estas por vi, mia kara amiko. La alia esta por la Ĝenerala Registro Ŝtata».

«Sed mi volas, ke neniu sciu!»

«Ne zorgu pri tio, Ĥuljan': tiu ĉi dokumento estas protektata de la Leĝo pri Sekretoj Privataj; do se homo kiu ne estas unu el vi du diras pri ĝia ekzisto, estos punata».

«Ĉu vi ne fidas min?», diris mi. «Mi neniam diros iun ajn, ke mi estis tiom stulta subskribi tiun ĉi paperaĵon».

«Bone, vi venkas», li diris. Kaj poste li subskribis la dokumenton, ankaŭ.

Kiam la geatestantoj foriris, li demandis: 

«Bone, Karolin', kion vi pripensis? Kion ni faru?»

«Diru al via edzino, ke vi devas juĝi la ekzamenojn de kandidatoj al posteno de Instruistoj pri la Angla en Madrido, ĉar iu malsaniĝis subite, kaj vi devis anstataŭi lin. Vi eble scias, ke la ekzamenoj pri Fiziko kaj Ĥemio jam finis, sed tiuj pri Angla Lingvo estas komencontaj baldaŭ, kaj finos post unu monato. Sekve ni du estas irontaj al Marido por viziti dum la tago kaj fiki la cetaran parton de la tago kaj de la nokto».

«Ĉu tio estas ĉio?»

«Jes, rezume, jes».

«Do vi pensis pri ĉio, ĉu ne?»

«Jes».

«Sed mi ankoraŭ povas diri ne».

«Mi dubas», mi diris kun larĝa rideto. «Vi faros tiel, kiel mi diros, mia kara lernejestro. Vi sentos nun kiel sentas esti predanto predata. Mi scias sufiĉe pri viaj aĉaj aferoj por sendi vin ekster la sistemo eduka, kaj eĉ en karceron. En Hispanio oni povas apartigi vin el civila servado nur per du kialoj: se vi rabas monon de via lernejo (kion mi ne scias, kaj vere prifajfas) aŭ se vi estas en seksa skandalo rilate al via posteno. Se estas kazo kontraŭ vi pro tio, eble dek aŭ dek du virinoj aliĝos mian akuzon. Mi trovis iliajn nomojn kaj eĉ parolis al kelkaj el ili pri la temo. Nur tiuj tri, kiuj estas edzinoj, silentos. Vi estis sufiĉe stulta lasi ŝpurojn malfirmajn pri viaj petolaĵoj, karulo. Kaj via edzino scios, ke ŝi estis for ĉiun fojon, kiam vi ekspluatis tiujn virinojn. Vi sukcesis ekspluati min nur pro tio, ke mi soifis labori, unue, kaj esti patrino, poste».

«Ĉu vi celas diri..?»

«Nu, mi ne scias, ĉu mi jam gravediĝis, ĉu ne; sed mi mensogis al vi kiam mi diris al vi, ke mi havas pilulon. Mi ne havas ĝin de kiam mi lasis mian edzon, idioto».

«Nu, sekve, kial vi subskribis tiun ĉi dokumenton?»

«Ĉar mi ne volas, ke mia bebo rilatos al tia bastardo kia vi estas». 

«Se mi estas bastardo, kial vi volas havi mian bebon?»

Ŝi venkas semdonanton.«Ĉar mi scias, ke ĝi neniam estos via infano. Vi estas simpla donanto ĉar mi scias, ke viaj genoj estas bonaj, vi estas sana kaj inteligenta, kvankam ne tre lerta». En tiu momento mi ridetis al li, staris, venis al li, kisis liajn lipojn kaj diris adio: «Ĝis revido, mia kara semdonanto. Vi scios pri mi tre baldaŭ. Pretigu vian edzinon por via subita vojaĝo, kiu okazos post unu aŭ du tagoj».

Du tagoj poste mi diris al li, ke li devas iri al vojaĝagentejo pagi la biletojn kaj la hotelon en Madrido.

Estis agrable flugi denove tiel, kiel homoj flugis en la okdekaj jaroj: neniu sekureco en flughavenoj, oni diras vin SinjoroSinjorino elkore, kaj oni donas al vi bonan manĝadon dum on vojaĝas. Kompreneble, la bileto estis kosta, sed mi prifajfis pri tio, ĉar mia taŭro pagas ĉion. 

Ni povintus vojaĝi ĉirkaŭ la lando, sed mia intenco dum la vojaĝo estis klara: fari bebon, se bebo ankoraŭ ne estas ene de mi. Tuj kiam ni eniris la ĉambron, mi nudiĝis kaj nudis lin komplete, kaj ni spertis ĉiun seksan fantazion, kiun mi lernis de pornografiaj filmoj, kiujn mi jam vidis dum pli ol kvindek jaroj, de la libroj, kiujn mi legis, kaj de ĉio, kion mi spertis kun miaj seksaj paroj dum mia longa maskla vivo. Mi scias kiel seksvivigi masklon ĉar mi estis tio dum pli ol sesdek kvin jaroj. Oni servis manĝojn al ni en nia ĉambro, kiun ni ne lasis dum la tuta tempo, kiun ni estis en la ĉefurbo de Hispanio.

Kiam ni revenis en la insulojn, mi iris hejmen kaj dormis dum tri kompletaj tagoj. Poste mi iris al la plaĝo La Kristanoj, je la suda parto de la insulo de Tenerifo, kaj pasigis la tutan monaton Aŭgusto kune kun Kristin' ĉe la apartamento de ŝiaj gepatroj. Ni du havis hazardajn fikojn kun kelkaj knaboj, kiuj kredis, ke ili konkeris nin, kaj je Septembro ni revenis al niaj laboroj.

Kiam mi denove vidis mian estron, li demandis al mi pri miaj novaĵoj, sed mi nur ridetis:

«Nu, Ĥuljan', mi ne havis menstruon de antaŭ tri monatoj, sed tio okazis al mi antaŭe. Mi estis en La Kristanoj kaj..., bone, vi scias, ankoraŭ estas tro frue por scii».

«Tro frue..! Kial vi ne faras gravedteston?»

«Ho, ne. Mi volas vidi vin regule ĝis kiam mi certas pri mia kondiĉo».

«Sed...»

«Ne. Tio estas mia decido. Do la venontan fojon, kiam vi ŝanĝos sekson por via favoro kiel lernejestro, memoru, ke vi povas trovi frenezulinon, kiu sklavigos vin je la sama maniero, per kiu mi tion faris».

«Jes, sklavigita mi estas», li diris per mallaŭta voĉo.

Mi sciis, ke mi havas lin sub mia ŝuo. La kompatinda diableto eble neniam havis bonan sekson ĝis kiam li trovis min. La suĉado, kiun li petis de mi je la komenco estis tio, kion ĉiu masklo estas sonĝanta de ĉiam. Kaj la fakto, ke mi neniam havas tro multe da li eble surprizias lin. Kaj eĉ tio, kion ĉiu knabino timegas, gravediĝi, ne nur ne estas mia timo, sed mia deziro, kaj tio estis preter lia povo kompreni.

«Ĉu vi certas, ke vi volas havi vian bebon sola?»

«Jes, Ĥuljan'. Tiu ĉi estos mia bebo, ĉar nur mi volis havi ĝin».

«Ĉu vi neniam diros al ĝi kiu ĝia patro estas?»

«Nu, tio ne estas en miaj planoj. Ankaŭ, kiel povus mi scii tion? Vi ne estis unika en mia lito».

«Kio!?»

«Je Aŭgusto mi prenis tri knabojn en mian liton. Vi scias, mi estas moderna knabino».

«Vi estas putino!»

«Ho, kara, kontrolu vian lingvaĵon, ĉu, predanto? Certe mi povus diri pli malagrablajn aferojn pri vi, kaj ne nur al vi, memoru. Ankaŭ, mi ne estas putino nur pro tio, ke vi diras tion».

«Ho, jes, pardonu min. Vi surprizas min ĉiun fojon, kiam vi parolas al mi. Kial vi venis en mian vivon tiom malfrue..?»

Mi ŝajnigis, ke mi ne aŭdis tiun amdeklaracion, sed daŭrigis:

«Ho, mia taŭro, tamen neniu aminto mia ekvalas vin en lito. Sed mi ankoraŭ volas vian spermon ĝis kiam mi scios, ke mi iĝos patrino».

«Kio?»

«Vi ne estas mia Sinjoro Perfekta, karulo, sed vi ankoraŭ estas mia semanto. Kaj eĉ post kiam mi scios, ke mi estas graveda, mi povas decidi ankoraŭ havi vin en mia lito, ĉar via seksumado estas tiom bona...», mi aldonis kun soifanta vizaĝo dum mi tuŝas lian bruston. Mi vidis lian terurigitan mienon dum unu minuto, kaj poste li ridis laŭte kaj diris: «Bone, sinjorino, estos mia plezuro servi vin».

Mi diris nenion, sed turnis, iris al la pordo de lia oficejo kaj seruris ĝin, kaj tiam mi revenis al li, senvestiĝante dum mi alproksimiĝas al li. Kiam mi estis denove proksime al lia tablo mi havis mian kalzoneton en mia mano kaj metis ĝin antaŭ li, sur lia skribejo, kaj apartigis miajn brakojn, esprimante la fieron ne havi ion ajn sur mi, sed nur mian allogan rideton. Li ĵetis surplanken ĉion, kio estas sur la tablo per unu brako sia, kaj per la alia li tiris min sur la tablon kaj prenis min sovaĝe, kiel besto, dum mi ridas. Estas klare, ke neniu el ni povas havi tro multe de la alia.

Malgraŭ ĉio, ni ne devis atendi tro longe. Je la fino de Septembro, kiam ni pretigas por la venonta lernojaro, mi ne plu povis kaŝi la aferon al li, kiu vidas min nuda ofte: mi jam sciis de antaŭ tri monatoj, ke mi gravediĝis. Mi diris al li, ke mi sciis nur tri tagojn antaŭe, kaj ke la doktoro diris al mi, ke estas strange, ke tio estis tiom malmulte evidenta ĝis nun. Mi scias, ke li ne kredis min, sed tio ne gravis al mi. Kaj mi kredas, ke ankaŭ li prifajfis pri la afero:

«Nu, karulino», li diris, «jen tio, kion vi volis. Mi volas esti la unua, kiu gratulas vin».

«Dankon, karulo», mi respondis ridentante.

«Sed mi ne volas», li aldonis, «ke aferoj inter ni...»

«Kiuj aferoj?»

«Tio, ke mi estas via semanto..., mi ŝatas la metion».

«Kial tio devas ŝanĝi? Ha, ne, Ĥuljan'! Mi esperas, ke vi kovros min ĝis la tago de nasko, se vi povas».

Jen stranga propono, sed mi sciis, ke li donus al mi ĉion en tiu momento, ĉar nun li tuŝas kun sia mano la pruvon, ke li ne estas senfrukta, kiam lia mano apogas sin sur mia nuda ventro. Finfine li havos filon!

«Jen filo mia, Karol'», li diris. Li estis la ununura homo, kiu nomas min tiel, kaj li estis vere kontenta.

«Kiel vi scias? Mi diris al vi, ke je Aŭgusto...»

«Jes, tial. Tio estis nur antaŭ unu monato, kaj vi gravediĝis antaŭ tri monatoj. Do kiam vi seksumis kun tiuj knaboj, se vi tion faris, vi jam estis graveda. De Madrido».

«Nu», mi agnoskis, «mi opinias, ke nian bebon ni faris ĉi tie, antaŭ ni vojaĝis al Madrido. Tamen, ili estis la plej bonaj ferioj en mia tuta vivo».

«Same por mi», li diris. «Karol', mi timas, ke mi ekenamiĝis al vi...»

«Vi estas dolĉa, Ĥuljan'. Sed mi jam diris al vi, ke ni ne vivos kune».

«Sed kial? Nenio ligas min al Agedin', mia edzino».

«Mi ne estos kialo rompi geedziĝon, Ĥuljan'. Ankaŭ mi ankoraŭ estas laŭleĝa edzino al alia viro. Sed eĉ se ni povus vivi kune sen geedziĝi, mi neniam vivos kun viro denove. Se vi apartiĝas aŭ ne de via edzino, tio tute ne rilatos al mi.Vi neniam vivos kun mi. Mi vivos kun viro denove nur se mia bebo estas knabo, sed eblas nur 50% por tio. Viroj ĉiam estis malbonaj al mi: mia patro, miaj fratoj, kaj ĉefe mia edzo. Kiam mi konis lin, li estis anĝelo, kaj poste li estis diablo je la fino de nia rilato. Vi estis bastarda kiam mi konis vin, kaj nun vi estas agrabla. Plaĉus al mi, ke vi restu tiel al mi kaj al mia bebo. Kiam ajn vi bezonos virinon, vi estos akceptita ĉe mi, sed vi neniam dormos ĉe mi. Vi povas esti mia amiko, sed vi neniam estos mia fianĉo, kaj neniam estos kompromiso inter ni krom bona amikeco kaj seksumado. Vi prenu ĝin aŭ lasu ĝin. Sed», mi aldonis karesante lian frustritan vizaĝon, «plaĉus al mi, ke vi restos kun via edzino kaj feliĉigos ŝin. Ŝi meritas tion. Kaj, kiu scias?, eble vi estos la patro de mia venonta infano, ankaŭ...»

Li respondis per kiso kaj forta brakumado. «Patrino vi estas», li murmuris. «Vi ŝajnas esti mia patrino, ĉar vi lernigis al mi grandan lecionon hodiaŭ».

VIII La plezuro patriniĝi.


La bebo de Karolin'Finfine mi komprenis la zorgon de patrinoj pri siaj geinfanoj. Dum jardekoj mi kritikis kaj primokis mian edzinon pro siaj superreagoj pri niaj gefiloj. Nun estas mia vico havi vivon ene de mi, kaj mi sentas kiu ajn estas en mi estas parto de mi mem. Parteto, kiun kreskas kaj kreskas ĝis kiam mi ne povas enteni ĝin en mi kaj ĝi devos serĉi vojon el ventro mia en vivon, kaj batali por ĝi.

Semajno post semajno mi vidis mian ventron kreski, kaj mi sentis pli peza laŭ tempo pasas.

Semajno post semajno mi vidis mian ventron kreski, kaj mi sentis pli peza laŭ tempo pasas. Je Decembro mi vizitis miajn gepatrojn por pasigi Kristnaskon kun ili, kaj ili demandis al mi pri sia unua nepo. Mi diris al ili, ke ne estas ido de mia edzo sed mi diros al neniu tion, kiu la patro estas, do se ili volas kredi, ke ĝi estas de Rajmond', mi ne obĵetas al tio, sed havi bebon ne signifas, ke mi akeptas lin denove, sed, male, mia bebo estas alia grava kialo ne akcepti lin denove. Miaj gepatroj ne estis kontentaj pro mia sinteno, sed ili ŝajnis akcepti mian decidon finfine, ĉefe post kiam mia patrino akceptis tion. Tamen, Feliso sciis pri sia instinkto:

«La patro estas kolego via, mi scias. Eble unu el tiuj, kiujn vi admiras en via lernejo, mi certas».

«Mi diros al vi nur se vi promesas ne diri al iu ajn».

«Mi promesas».

«Mia lernejestro. Sed mi neos, se vi diras al ili. Ne estas ilia afero, kaj mi ne volas problemigi alies vivojn, nek tiun de paĉjo, nek tiujn de niaj fratoj, aŭ la vivon de la patro de mia bebo. Li jam proponis, ke ni vivu kune, sed mi rifuzis. Mi jam havis tro multe da sufero kun unu viro en mia lito. Mi volas neniun kun rajtoj sur min».

«Vi estas tre stranga, Karolin'. Sed ne zorgu, via sekreto estas sekura kun mi. Mi neniam diros, eĉ sub torturo», ŝi ridetis al mi, kaj subskribis nian pakton per paro da kisoj.

«Iam je Februaro aŭ Marto mi iĝos panjo», mi diris al ili kiel donacon novjaran. Estis amuze, ke mi estis la unua geedziĝi, kaj nun miaj gefratoj finfine geedziĝis ĵuse, sed tamen mi, la senedziĝita naskos la unuan nepon.

Mia panjo diris, ke ŝi aĉetos multe da vestaĵoj rozkoloraj kaj blukoloraj, ĉar oni ne scias, ĉu la bebo estos vira aŭ ina... «Ĉu vi preferos knabinon?», demandis mi al ŝi.

«Nu, al avino ne estas diferenco», ŝi diris. «Kaj ankaŭ al patrino ne devas esti».

«Jes, panjo, vi estas saĝa, kiel kutime», mi ridetis al ŝi. «De kiam mi gravediĝis, mi vidas ĉion pozitive. Mi opinias, ke la mondo estos pli bone ĉar mia knabino aŭ knabo naskiĝos. Mi naskos mian bebon kaj mi volegas fari tion. Mi opinias, ke virino ne estas kompleta ĝis kiam ĝi sukcesas patriniĝi».

«Nu, Karolin', vi estas tre volonta. Mi dezirus, ke mi estis tiom volonta, kiam mi havis vin kvar... Interkrampe, kiom da beboj oni naskos al ni, karulino?»

«Mi ne pensis pri tio. Estas unu por komenco. Poste Feliso venigos ion, kaj miaj fratoj faros ion pri tio, mi supozas».

Tiutempe, Kristnasko 1977, ĉiuj volis tuŝi mian ventron por senti la bebon movi. Tio estis tre agrable al mi, ĉar estis tre komforta gravediĝo.

Je Januaro mi ne povis reiri en la lernejon, ĉar la bebo estis tiom peza, kaj marŝi jam estis tro malfacile por mi.

Kaj finfine, la 19an de Marto mi naskis mian bebon. Estis knabino, kaj mi nomis ŝin Isabel', la plej bela nomo en la mondo. La nomo de mia karega edzino, kvankam je 1977 ŝi ankoraŭ vivas. Post bapti ŝin mi pensis, ke mi povis serĉi ŝin, kaj min, ankaŭ, ĉar ni geedziĝis tiun jaron. Mi memoris la daton: la 12an de Marto, kaj ni pasigis du semajnojn en la urbo, kiu vidis min kreski, Sankta Kruco de Tenerifo, la sama urbo, kie mi nun loĝas. Ni estis en Hotelo Mencey.

Naski bebon estis dolora, vere, sed mi estis tre feliĉa. Mi ĝuis ĉiun minuton. Oni ofertis al mi sendolorigajn pilulojn, sed mi rifuzis, ĉar mi volis gustumi ĉiun sekundon de nasko. Kiam mi sentis subitan doloron kaj vidis likvidon eliri min, mi vokis taksion kaj petis la ŝoforon preni min al hospitalo rapide. Dek minutoj poste flegistino zorgas pri mi, kaj doktoro venis kaj kontrolis, ke ĉio estas en ordo. La flegistino raportis, ke mia dilatado marŝas bonorde, kaj kvin horojn poste mia eta Isabel' ekplore vokis sian panjon. Oni lavis ŝin kaj testis ŝin, kaj poste donis ŝin al mi, kaj mi nature malkovris mian bruston al ŝi. Flegistino diris, ke estas tro frue, sed mi silentigis ŝin, kaj ni vidis, ke la bebo haltis ploradon kaj suĉis avide. Mi mamnutris ŝin ĉiam, kiam ŝi petis, misaŭskultante tion, kion la doktoro kaj la flegistino diradis al mi. En tiuj malhelaj tempoj de la 20ª jarcento kaj doktoroj kaj flegistinoj diris, ke bebo devas manĝi nenion dum la unuaj  dek du horoj post naskiĝo, kaj poste ili devas manĝi nur po ĉiuj tri horoj, sed ne pli frue, eĉ se ĝi ploras. Mi sendis kaj la doktoron kaj la flegistinon feki (aŭ pli ekzakte al plej fora loko de vualŝipo, al carajo) kaj mi faris tion, kion mi scias, ke estas plej bone por mia infanino. Tial mia bebino neniam ploris dum ni estis en hospitalo. Simpla ekĝemeto estis la danĝera averto por mi, tiam la plej bona panjo en la tuta hospitalo ĉar mi ne permesis al doktoroj diri al mi kion fari. La flegistino kiu proponis fari truojn en al oreloj de mia bebo por ke ŝi povos uzi orelringoj poste ricevis eĉ pli akran respondon de mi: iru trui vian panjon! Do, ne miru, ke mi estis en hospitalo tre mallonge, kaj kvar tagojn poste mi revenis hejmen. Mi ne plu estis sola: nun Isabeleto estis mia kunantino. Mia alia memeto. Ĥuljan' venis vidi min, and Agedin' kaj li akompanis min ofte promeni kun mia filino. Sed mi devis fari ion.

Mi iris en la Hotelon Mencey kaj demandis ĉe akceptejo ĉu Gesinjoroj Kastelo ankoraŭ estas en hotelo. Ili estas tiumomente en kafejo, kaj tien ni iris kvarope: Isabel', Ĥuljan, Agedin' kaj mi. Kaj tie mi vidis nin: la plej feliĉan paron en la mondo. Estis tie la pli juna versio de mi kaj Isabel', mia amata edzino jam mortinta. Mi ne povis forigi miajn okulojn de ŝi. Tuj ŝi venis kaj rigardis al mia filino. Poste ŝi vokis sian edzon (tio estas, mian masklan version) kaj ili ambaŭ diris agrabalajn aferojn al mia bebo, Isabel' diris, ke ŝi deziras havi filinon kiel mian iam. Mi ne povis ne diri al ŝi, ke ŝi havos du filinojn kaj unu filon, kaj ke ili havos longan, feliĉan vivon ĝis morto apartigos ilin. Je lia (mia) demando mi diris, ke estas eta sorĉistino en mi, kaj ke kun tempo ili vidos, ke mi pravas. Kaj tiel finfine mi komprenis, ke la antaŭdiro de tiu stranga kanaria virino estis vera tute. Revenonte hejmen, Isabel' kisis min dufoje, kaj mi ricevis tiujn kisojn kiel dolĉajojn venante de Dio mem. Mi ne povis ĉesi plori revenante hejmen, ĉar mi denove ricevis kisojn de la virino, kiun mi amis dum tiom da jaroj, dek jarojn post ŝi mortis.

Mia filino estis tre sana ĉar mi mamnutris ŝin kiam ŝi petis, ĉirkaŭ okfoje ĉiun tagon. Miaj mamoj doloris iomete, sed mi ĝuis tiun cican doloron kiel tributon al patrineco kaj al mia eta Isabel', kiun mi deziris, ke ŝi estu tiom feliĉa, kiel mia mortinta edzino, almenaŭ. Do mamnutrado estis speco de rito, kiun mi faris kiam mia filino kaj mi estis kune.

Ĥuljan' vizitis min ĉiun tagon kaj helpis min multe. Li kaj lia edzino estis bonaj bapto-gepatroj por Isabel', kaj ili promesis al mi, ke se io okazus al mi, ili provizus ĉion, kion Isabel' bezonos, kaj ili edukos ŝin kvazaŭ ŝi estus sia propra filino, kio fakte ŝi estis parte, ĉar ŝi estas filino de Ĥuljan', eĉ se Agedin' ne scias.


IX La prezo esti virino.

Maljuna denove.Kaj venis la horora dato, la 11an de Aprilo. Mi vere ne memoris. Tiun tagon mi nutris Isabelon dufoje dumnokte. Mi lernis dormi profunde, kaj tamen tuj kiam mia filineto komencis ĝemi, mi ekvekiĝis kaj pendis ŝin el mia mamo por nutri ŝin. Sed subite io stranga okazas: mi ne plu aŭdas ŝin! Maltrankvile, mi vekiĝas..., kaj mi ne rekonas la ĉambron. Miaj belaj kurtenoj ne plu estas. La ruĝa lulilo kun mia prezplena trezoro en ĝi ne plu estas. Neniu sono estas en la domo. Mi sidiĝas en mia lito, kaj mi vidas mian malnovan vekigilon. Ĝi montras la kvinan horon, kaj subite ĝi eksonas.

«Isabel'!», mi krias tiom laŭte, kiel mi povas. Mi iras en la necesejon, kaj mi ne ŝatas tion, kion mi vidas: estas malbela 65jaraĝa maljunulo, kiu rigardas al mi de la alia flanko de la spegulo. Unue mi ne rekonas min. «Kiu estas vi?», diras mi. Kaj poste mi memoras. Ĉion. Karolinon, Kristinon, Ĥuljanon, Agedinon, kaj ĉefe Isabelon, la plej gravan parton de mi mem. Mian karan filinon Isabelon. Nun ŝi devas esti tridek jaraĝa! Se ŝi vivas. Dio mia! Kie diable ŝi loĝas nun? Mi devas viziti la Kanariajn Insulojn, mi diras al mi mem, kaj certigi, ke ŝi fartas bone. Mi trovos ŝin. Mi diros al ŝi, ke mi amis ŝin, ke mi ankoraŭ amas ŝin. Kaj ke mi ne forlasis ŝin, sed mi nur revenis en mian propran tempon... Ne, ŝi vokos policon. Mi nur povos veni proksime de ŝi kaj diri al ŝi, ke mi konis ŝian patrinon antaŭ ŝi naskiĝis. Kaj diros pri tio, kiom multe ŝia patrino amis ŝin, eĉ se ŝi malaperis subite...

Do nun mi komprenis la kaptilon. Tio estis la sama procedo, kiun drogovendistoj faras: la unuan dozon pagas la vendisto. Poste oni devas havi ĝin, kaj oni devas pagi multekostan prezon. Kio estos mia prezo esti virino?

Ĉu la afero meritis la penon? Nun mi estis denove maljunulo, amara vidvo, kiu ankoraŭ ploras al morto de sia edzino, dek jarojn post kiam ŝi lasis lin. Plorante ankaŭ pro sia filino, la filino li forlasis tridek jarojn antaŭe. La filino, kiu devas esti ie ajn...

Mi duŝis, kaj dume mi volis konvinki mi, ke mi neniam estis virino, ĉar tio estis nur agrabala sonĝo, ĉar laŭ mia poŝtelefono mi dormis dum du horoj, do ne eblis, ke mi vivis tutan jaron. Se, tamen, mi sentis doloron en mia koro kaj pro mia edzino kaj pro mia filino Isabel'!

Mi revenis en la subĉielan trinkejon, kie mi trovis la impon. Li legas ĵurnalon dum li trinkas kafon. Li atendas min.

«Saluton, Karlo», diras li.

«Johano...», mi certigas.

«Kiel vi fartis dum via sabata jaro kiel virino?»

«Bonege!», mi diris. «Mi dezirus, ke ĝi estus pli longa».

«Tion mi povas aranĝi», li diris. «Vi povas havi tiun vivon anstataŭ ĉi tiun. Sed estas prezo...»

«Mi timis tiujn vortojn, Johano».

«Nu, neniu faras ion senpage».

«Nu, mi povas doni al vi mian pension, mian aŭton...»

«Al mi ne interesas ili».

«Nun ĉu vi diras al mi, ke vi deziras mian animon ĉar vi estas Diablo mem?»

«Preskaŭ, sed ne: mi estas vera impo, mi diris al vi, ne diablo. Mi ne mensogis al vi».

«Ĉu impo? Ĉu vi scias pri kio vi parolas? Impo estas magia estaĵo, kiu estas tre malbela kaj malgranda, kun akutaj oreloj, kaj kiu ĉiam imagas manierojn turmenti homojn. Sed vi aspektas normalan viron, ne aparte bela, sed ankaŭ ne malbela. Viaj oreloj ne estas akutaj, kaj via aspekto ne estas fia...»

«Nu, ni diru, ke mi estas impo, kiu deziras ĉesi esti tio, kaj ke mi estas sub trejnado. Fakte vi estas mia plej grava kazo. Sed se vi deziras vidi mian veran aspekton, jen ĝi». Li montris al mi foton pri tre malagrabla estaĵo, tre simila al tio, kion mi ĵus diris. «Mi ne povas uzi mian normalan aspekton ĉi tie ĉar homoj mortus pro timo, kaj ankaŭ mia trejnisto, Miĥaelo, ne aprobus tion. Sed se vi insistas, alian tagon mi povas montri al vi mian veran vizaĝon kiam vi estos sola. Nun mi ne povus eĉ se mi volus, ĉar estas tre dure prilabori tiun ĉi aspekton ne timigi homojn».

Subite mi haltis tiun ĉi konversacion per nur unu vorto:

«Isabel'!", mi murmuris. Kaj subite mi vidis ŝin rigardi al mi.

Ne ekzakte mia filino, sed la virino, kiun mi estis. Tie ŝi estis: bonda, nigrokula, bela, alta, altira. Kiam mi estis virino kaj mi vidis min mem en spegulo, mi kredis, ke se mi estus viro, mi ekenamiĝus al virino kiel mi. Nu, mi sentis amon al tiu blondulino nun, sed ne al ruĝharulino, kiu sidis en alia tablo, eĉ se ŝi estas bela, ankaŭ. Mi konstatis, tamen, ke estas io stranga en ŝi... Mi ankoraŭ ne komprenas, ke mi ne eksklamis Karolin'!, sed mia esprimo estis Isabel'!, la plej bezonata virino de mi en la mondo nun.

Tiam ŝi rigardis al mi kun surprizo kaj parolis al mi: «Ĉu vi konas min, Sinjoro?»

«Ĉu vi nomiĝas Isabel'?»

«Jes. Kiel vi scias?»

«Mi rigardis al impo kaj diris: «Do ŝi estis Brenda, mensogulo!»

Kaj al ŝi mi aldonis:

«Ne, Isabel' mi pardonpetas, ni parolas pri alia virino kiu havas la saman nomon, kiel vi, kaj vi aŭdis nin. Mi bedaŭras la miskomprenon».

«Ho, ne, sinjoro, ne senkulpigu vin. Estis mia kulpo. Mi ne intencis aŭskulti vian konversacion».

Kaj tiam mi vidis ion pli, kiu terurigis min:

«Ĥuljan'!», mi kriis.

«Kio?», la homo, kiu ĵus venis, diris: «Ĉu vi konas min, Sinjoro?»

«Ĉu vi estis instruisto en Tenerifo antaŭ tridek jaroj?»

«Jes, sinjoro. Kiel vi scias tion?»

«Mi iris por mia filo al via lernejo. Mi kredas, ke mi konis vin kiam vi estis la lernejestro pri problemo kun mia filo tiam».

«Mi ne memoras tion, Sinjoro. Mi vidis multe da gepatroj dum kvardek yaroj, gis kiam mi emeritiĝis. Kaj tiu ĉi estas Isabel', mia filino».

«Plezuro koni vin, Isabel'», mi diris je la limo de ekploro. «Kaj vin, Ĥuljan', plaĉas al mi revidi vin post tiom longe da tempo. Estis instruistino pri ĥemio tie..., mia filo diris, ke li amis ŝin... Kiel ŝi nomiĝis..? Atendu..., eble..., ĉu Karolin' Petra?»

«Jes, Sinjoro...»

“Kastelo, Karlo Kastelo. Kaj tiu ĉi estas mia amiko, Johano Neniu».

«Plezuro koni vin, S-oj Kastelo kaj Neniu», li diris.

Poste ŝi diris: «Tiu devas esti la plej bona amikino de miaj gepatroj, Karolin' Petra. Li parolas pri ŝi tre ofte, eĉ post tiom da tempo...»

«Nu, ŝi estis tre bela. Kaj tre ĝentila, mi memoras ŝin. Ŝi multe helpis mian filon», mi aldonis, «kaj ŝi prenis gelernantojn por ekskursoj en la kamparo. Tio estis tre ĝentile el ŝi».

«Kompreneble. Ĉi tie, mi ĉiam portas foton oni prenis de ni kiam ni vizitis Madridon kune. Ŝi faris tiam la ekzamenojn por iĝi instruistino pri Ĥemio».

Li montris foton proksime de la Fontano Cibeles, de Madrido. Ni ambaŭ ridetis en tiu foto. Ĝi kaŭzis tornadon da memoraĵoj kaj sentoj kiam mi vidis ĝin.

«Ĉu ŝi estas via edzino, sinjoro?», mi demandis al Ĥuljan'.

«Ho, ne», respondis ŝi. «Panjo estis alia virino». Tiam ŝi serĉis en sia mansako kaj montris al mi alian foton en sia iPhone. «Tiu ĉi estis panjo». Mi povis vidi foton de Agedin'. «Ŝi mortis antaŭ tri jaroj».

«Ho, mi bedaŭras», mi diris, konfuzita. Mi rigardis flanken al Johan' Neniu, kiu ridetis al me, kvazaŭ li diras Vi povas malfari tion ĉi.

«Kaj kion», mi aldonis, «vi faras ĉi tie, en Albaceto, tiom malproksime el via paradizo?»

«Nu, mi estas angla instruistino», ŝi diris, «same kiel paĉjo estis, kaj mi laboras ĉi tien, en mezlernejo. Kaj paĉjo venis viziti min».

«Mi vidas. Mi suponzas vi ne havas aliajn geinfanojn, sinjoro?»

«,Jes, vi pravas, sinjoro”.

«Ne miras mi, ke vi lasis vian paradizon por esti kune kun via trezoro, sinjoro. Se mi havus filinon kiel vian, mi forgesus mian vivon por esti kun ŝi...»

«Ho, ne, sinjoro», la viro finfine diris, «Mi estas ĉi tie nur vizite. Mi reiros hejmen post kelkaj tagoj».

«Kanariaj Insuloj. Mi vivis tie kelkajn jarojn. Jes, mi povus reiri tien denove», mi diris malgaje.



X La Barakto.

Ni parolis pli ol unu horo, kaj poste ili devis foriri.  Ĝi estis bona konversacio, kiun mi ĝuis, kun malnova amiko Ĥuljan' kaj lia filino. Kiam ŝi foriris aliloke dum kelkaj minutoj, mi diris al li: «Ŝia patrino estis belega, ĉu ne?»

«Kompreneble, Karlo. Mi neniam forgesos ŝin».

«Sed ŝi estas filino de Karolin', ĉu ne?»

«De kie vi scias?»

«De la foto, kiun vi montris. Ili estas tiom similaj kiel du gutoj da akvo».

«Jes, vi pravas. Mi miras, ke neniu pli rimarkis».

«Kaj ŝi tute ne similas al tiu virino, kiun ŝi montris al mi, via edzino».

«Jes, vi pravas».

«Sed vi neniam diris al ŝi».

«Ne. Mi ne kuraĝis. Kaj ankaŭ, kia diferenco estus? Vere ambaŭ virinoj jam mortis».

«Ĉu vi certas pri tio?»

«Ne, ne vere. Nu, mi ne scias. Agedin' mortis antaŭ tri jaroj, sed Karolin' malaperis subite. Ŝi estis tie, kaj la sekvinta momento ŝi ne plu estis. Tio okazis antaŭ tridek jaroj, kiam mia filino estis unu monataĝa. Mi tiam vizitis ilin ofte, kaj tiun tagon mi trovis Isabelon sola. Ŝi ploris, sed Karolin' ne plu estis tie. Estis bone, ke mi havis ŝlosilon».

«Do kion vi faris?»

«Mi prenis la bebon al mia hejmo kaj diris al Agedin', ke ni devas havi ĝin ĝis Karolin' aperos. Mi raportis ŝin al polico kiel perditan homon. Oni neniam trovis ŝin».

«Kaj ŝi mankas al vi eĉ hodiaŭ...»

«Jes, sinjoro, iel. Mi nur petas Dion, le mi denove trovos ŝin antaŭ mi mortos. Plaĉus al mi diri al ŝi kiom bona laboro mi faris kun nia filino...»

«Jes, paĉjo, vi faris bonan laboron», diris Isabel' sidante apud li. Ŝi staris malantaŭ ŝia paĉjo dum dek minutoj, sed mi ne movis kiam mi vidis ŝin: estis bona momento, por ke ŝi eksciu la veron finfine.

«Mia kara filino!», Ĥuljan' diris per tremanta voĉo. Estis nekredeble: ni estis samaĝuloj, sed lia vizaĝo estis multe pli faldita ol tiu mia; lia voĉo sonis maljunule, kaj li ploris facile. «Finfine vi scias. Mi ne volis morti sen diri al vi tion».

«Ne ploru, Isabel'», mi diris. «Ne zorgu: ni ĉiuj havas nur unu patrinon, sed vi havis du. Vi estis bonŝanca».

«Ho, jes, mia patrino, mi celas diri la edzino de paĉjo, estis bonega patrino, ĉiam tiom komprenema, tiom karesama, tiel, kiel patrino devas esti. Miaj geamikoj ĉiam diris, ke ili ŝatus, ke sia patrino estus same kiel tiu mia».

«Ho, Isabel', vi ne parolu pri Agedin' kiel la edzino de paĉjo», Ĥuljan' diris. «Ŝi estis bonega patrino al vi. Ŝi nur ne naskis vin, sed ŝi faris ĉion alian dum la unuaj dudek sep jaroj de via vivo».

«Pro tio vi portas la foto de Karolin' la tutan tempon, ĉu ne?»

Mi aldonis ion: «Mi supozas, Ĥuljan', ke Agedin' ne povis havi infanojn..., ĉar alimaniere Isabel' havus kelkajn ge­fratojn...»

«Jes, vi pravas. Ni geedziĝis dum kvin jaroj kaj ni ne havis infanojn, eĉ se ni tre vere provis. Kaj tiam mi trovis Karolinon en Madrido kiam ŝi faras sian ekzamenon por iĝi instruistino», li mensogis, «kaj ni havis rilaton. Post tio ŝi gajnis postenon en mia lernejo kaj ni amikiĝis tre profunde. Mi vizitis ŝin tre ofte, preskaŭ ĉiun tagon, sola aŭ kun mia edzino...»

«Ĉu via edzino sciis, ke temas pri via bebo, Ĥuljan'?»

«Nu, ŝi neniam diris al mi, sed ŝi devis supozi tion. Estis tre surprizige, ke mi vizitis ŝin kaj ŝian bebon tiom ofte, do ŝi venis kun mi en miaj vizitoj, kaj ŝi multe bedaŭris, ke ŝi ne povis doni al mi bebon tian. Ŝi diris al mi iam, ke ŝi petis de Dio, ke ŝi povos doni al mi filinon kiel Isabelon iam, sed eble estis la Diablo tiu, kiu malaperigis Karolinon, kaj poste Dio irigis min viziti Karolinon matene, anstataŭ vespere, kiel mi kutimis».

«Kompreneble!»

«Kaj tiam Agedin' kaj mi decidis zorgi pri Isabel' ĝis kiam Karolin' aperos denove. Mi trovis nenian paperon ĉe la domo de Karolin', kaj tio pensigis min, ke ŝi ankoraŭ ne registris la naskiĝon de la bebo, do mi iris en la regsitrejon kaj deklaris, ke Isabel' estis filino de Agedin' kaj mia, kaj tiel mi havis, danke al Dio, la eblecon eduki mian propran filinon».

«Vi bone faris, Ĥuljan'. Vi estas bonega persono».

«Li estas la plej bona patro el la mondo», diris la virino kun larmoj ĉe siaj okuloj.

«Ni, gemikoj, ni devas foriri», finfine diris Johano, kiu silentis la tutan tempon. «Ni havas rendevuon, Karlo, ĉu vi memoras?»

«Ha, la rendevuo..!, ĉu mi devas iri?»

«Jes, Karlo, vi devas, se vi scias kio via intereso estas».

«Ho, bone, Ĥuljan', vi memorigas al mi personon, kiun mi konis antaŭ longe, tre bona amiko mia. Ĉu mi povas havi vian telefonnumeron? Plaĉus al mi esti en kontakto kun vi».

«Paĉjo ne havas poŝtelefonon, S-ro Kastelo, sed mi povas diri al vi mian, kaj poste mi povos diri al vi lian emajlon por ke vi povos paroli. Li iros al Tenerifo post kelkaj tagoj».

«Kelkaj tagoj! Kial vi ne estas kun via filino por ĉiam, Ĥuljan'?»

«Mi farus, se mi povus. Sed mi devas zorgi pri mia panjo. Ŝi estas 98jaraĝa, kaj mi estas la sola parenco, kiun ŝi havas sur tero. Malfeliĉe mia fratino mortis antaŭ kelkaj jaroj, kvankam panjo ankoraŭ ne scias...»

«Nu, tiu ĉi estas mia poŝtelefono», diris mi al Isabel', dum mi donas al ŝi mian karteton. Poste mi aliĝis Johanon, kiu atendas min kelkajn metrojn fore, post kiam li adiaŭis patron kaj filinon.

«Ĉu meritis la penon?», Johan' demandis kiam ili ne plu povis aŭdi nin.

Mi silentis kelkajn minutojn, dum ni malproksimiĝas el tiu parto de mia vivo.

«Diru al mi, Johano: ĉu ili estas realaj?», mi demandis turnante por vidi ilin fore. Ŝi parolas al sia paĉjo, tiom bele, tiom agrable, tiom mirinde, tiom simile al sia patrino, tiom multe mia propra filino...

«La filino, kiun mi neniam kreskigis», diris mi al mi mem.

«Nu, vi povas. Vi ankoraŭ povas reiri kaj eduki ŝin kaj ŝiajn gefratojn, Karlo».

«Kion vi celas diri?»

«Ne ĉiu virino alfrontas patrinecon kun tiu soifo kaj volo, kiel vi montris dum via gravideco kaj naskigo. Vi ĝuis ĉiun sekundon da ili».

«Jes, vi pravas».

«Nu, vi povas repreni tiun vivon, se vi pagas la prezon».

«Kio estas la prezo, Johano? Ĉu mia animo?»

“Ne, sinjoro. Vi ne plu povas doni al mi vian animon. Vi jam donis ĝin al Isabel' antaŭ longe».

«Ĉu? Do kiun prezon vi postulas de mi?»

«Se vi volas vian vivon kiel virinon denove, Karlo, vi devas akcepti iĝi impo. Mi iam estis maljunulo kiel vi. Mi deziregis alian, pli bonan vivon, kaj iu en Mirlando devis aŭdi min, ĉar mi vidis vizitanton, kiu ofertis al mi tiun vivon. Dum kvin jaroj mi estis iu alia, kaj havis la vivon, kiun mi ĉiam volis havi, kaj tiam mia impo ofertis ion al mi: mi povus iri en mian malnovan vivon je la punkto, kiam li trovis min, aŭ teni mian deziratan vivon ĝis ĝia fino, ĉirkaŭ kvindek jaroj poste, kaj tiam mi iĝus impo. Kaj mi akceptis, tiel ke kiam mi mortis, mi vidis min mem ĉi tie, parolante al vi. Se vi akceptas, mi donos al vi mian impecon kaj mi povos resti pace por ĉiam. Se vi ne akceptas, mi devos serĉi alian homon, kiu akceptos mian oferton, kion ajn lia aŭ ŝia deziro povas esti».

Mi pensadis la oferton. Kiam mi estis kun Isabel', mi fartis tre bone, kompreneble. Mia filineto. Estis kruela doni ŝin al mi, kaj tuj preni min for de ŝi. Danke al Dio tiu iama bastardo sentis sian koron tuŝita de la fingro de Dio kaj iĝis feliĉa patro kaj edzo.

«Nu, vi volas, ke ni subskribu pakton, ĉu ne?»

«Nu, Johano, mi devas soni maldankema aŭ stulta, sed mi devas rifuzi vian sindonan kaj magian oferton: kiam mi akceptis vian antaŭan oferton, mi ne kredis, ke vi povas fari tion; sed nun mi ja certas pri tio, ke vi povas. Sed rigardu ilin». Ni denove rigardis patron kaj filinon, kiu ŝajnis diskuti nun. «Li faris tiom bonan laboron kun ŝi. Kaj Agedin', ŝi estis la patrino, kiu ne estis biologie, sed nur biologie. Karolin' devus lui iun zorgi pri sia filino dum ŝi instruas sed Agedin' estis plene dediĉita al ŝi, la tutan tempon. Ŝi ne povis mamnutri la bebon, sed ŝi faris ĉion alian por Isabel'. Ŝi ludis kun ŝi, ŝi ridis kun ŝi, ŝi ploris kun ŝi. Vi vidis kiel Isabel' amis sian panjon, sian realan panjon, Agedinon. Ne, mi ne povas fari tion al tiu familio, mia familio. Mi memoras Agedinon: ŝi estis tre bonkora virino, bonega persono. Ŝi sciis, ke sia edzo havis aferon, seriozan aferon, kun Karolin', kaj neniam diris eĉ unu vorton pri tio. Kaj akceptis la filinon de sia rivalino kiel sian propran filinon sen riproĉa vorto. Ne, Johan', mi ne povas detrui la belecon de tio: mi ne povas ŝanĝi la feliĉon de familio kontraŭ tiu mia. Tio estus tro mizere el mi. Rigardu ilin: ili du estas kvalita familia, eĉ se fojfoje ili havas diskuteton, kiel nun».

Jes, ili diskutas pri io. Eble ŝi ne volas, ke sia patro foriru hejmen tiom frue.

«Miĥaelo!», mia impo kriis subite.

«Saluton, Johano. Kiel vi fartas, Karlo? Do prezentado jam estas farita. Estas multe da tempo de kiam mi vidis vin, Johano».

«Ho, jes, Miĥaelo. Ĉirkaŭ kvarcent jaroj, pli-malpli».

«Sed tio signifas, la epoko de Ŝekspiro!», mi diris, senatentite de ili du.

«Jes, Johano, estas tiom longe, tamen tion mallonge...» Kaj poste, rigardante al mi, Miĥaelo diris: «Nu, Karlo, mi devas salutin vin kun miro: vi estas la unua, kiu rezignas sian sonĝon kaj personan gajnon pro la bono de aliaj. Tio estas tre malofta, kvankam ne unika, kompreneble. Mi aŭdis, ke kelkaj homoj faris tion antaŭ vi, sed mi neniam trovis ilin. Vi estas la unua, kiun mi trovas. Pro tio, mi devas gratuli vin ambaŭ. Johano, vi ne plu estas impo, kaj vi venos kun mi nun, hejmen. Vian laboron vi jam faris, kaj vi estos en Ĉielo kun mi. Pri vi, Karlo, vi estos donacata ion valoran nun. Traktu ĝin bone, kaj uzu ĝin saĝe, ĉar ĝi estas tre valora kaj neniu estos damaĝita».

«Sed ĉu mi povas scii pri kio temas la donaco? Ĉu mi povas akcepti aŭ rifuzi ĝin?»

Miĥaelo ridetis, kaj diris: «Mia kara muljunulo, elekti estas preni respondecon. Kiam vi naskiĝis neniu petis vian permeson. Mi ne petas vian permeson por la donaco nun. Mi devas obei, kaj mi certas, ke vi akceptos kun ĝojo»..



11 La premio.

«Vi pravas, paĉjo», mi diras al Ĥuljan'. «Pardonu min, paĉjo. Mi estas egoisma». Mi staris kaj kisis lin, mian karan maljunan patron. Mi pagis la konton kiam mi iris en la necesejon, kaj nun niaj du novaj amikoj foriras. Mi kredis vidi ilin malproksime, sed ili ne plu estis tie.

«Mi prenos vin al flughaveno morgaŭ, paĉjo. Avnjo havas la plej bonan filon en la mondo. Mi volus esti almenaŭ duonbona kiel filino, kiel bona filo vi estas».

Ni iris hejmen kaj ripozis iomete. Poste paĉjo iris dormi, sed mi ankoraŭ legis ion dum du aŭ tri horoj. Poste mi enlitiĝis, tre laca. Kiam ni vekiĝis la sekvintan matenon, mi pretigis matenmanĝon por ni du, kaj poste prenis lin al flughaveno de Alikanto per mia aŭto. Lia aviadilo ekis por Kanariaj Insuloj du horojn poste, sed paĉjo estas tia: li devas esti en flughaveno du horojn antaŭe. Li estas la plej akurata homo en la mondo.

Kiam mi revenis hejmen, mi banis kaj pensis pri tio, kio okazis dum la lastaj tagoj. Mi rigardis al mia korpo denove, kun tiom da zorgo, kiom mi faris tridek jarojn antaŭe, kaj mi vidis tion, kion mi vidis tiam. Ŝajnis, ke pordo malfermis en mia menso, kaj mi vidis man vivon kiel viron, tre longan vivon kun mia edzino, Isabel'. Poste unu jaron kiel Karolin' Petra. Kaj ankaŭ miajn tridek jarojn kiel Isabel' Lupa, la filino, kiun Agedin' ne povis havi, la filino, kiun Ĥuljan' Lupa ne kuraĝis havi eĉ se sia koro soifis pri tio. Mi memoris Agedin' botelnutrante min. Mi memoris kvazaŭ mi vidas en vidbendo. Mi memoris ŝin ludante kun mi la tutan tempon. Mia infaneco estis Agedin', ĉar ŝi estis kun mi la tutan tempon. Mi komprenas nun, ke paĉjo devis ĵaluzi fojfoje, sed poste li repensis tion kaj agis ĉiam kiel amanta patro, eble je la memoro de mia patrino, mi.

Jes, Miĥaelo pravas: tio estas premio, kiun mi ne povas facile rifuzi. Sed tiam mi maltrankviliĝis dum longa tempo, kaj mi sentis premita tiom multe, ke Miĥaelo devis reveni klarigi aferojn al mi.

Sed antaŭ mi rakontos pri tio, mi devas diri kion mi faris: kiam mi ne sciis, kiu mi vere estas, de kie mi venas, kaj kien mi iras, mi plenumis kelkajn petojn ĉe la lernejo, kie mi gajnis postenon kiel anglan instruistinon, pri nedifinita permeso ĉar mi devas iri zorgi pri mia patro kaj avino, kiuj estas tre maljunaj kaj malsanaj, kaj vivas pli ol mil kilometroj for de mia laborloko. Oni permesis tion al mi, kaj kelkajn tagojn poste venis Fernando anstataŭi min, kaj mi klarigis al li ĉion pri mia laboro al li, kaj poste mi vendis mian domon kaj aŭton, kiujn mi havis nur dum tri jaroj. Poste mi flugis al Tenerifo, mia naskiĝloko, kaj suprizis ilin, mian familion, plezurege.

«Ĉu vi venas vizite?», paĉjo demandis.

«Ne, paĉjo. Mi venis ĉi tien esti finfine bona filino kaj nepino, eble proksime al boneco kiel filo kaj patro, kiun vi ĉiam havis al avnjo kaj al mi, paĉjo».

Li brakumis min sufiĉe longe por ke mi ne vidas, ke li ploras, sed mi sentis same kiel li, kaj respektis tiun momenton de intima tenereco. Poste, kiam li trankviliĝis denove, mi salutis avinon.

«Avnjo, mi venas esti kun vi. Rigardu, mi prenis por vi donacon de Albaceto», kaj mi donis al ŝi fotolibron pri nia familia historio, inkluzivante miajn tri jarojn en Albaceto kaj la geedziĝo de miaj gepatroj. Estis cent fotoj. Mia vivo en cent fotoj. Avnjo ploris kiam ŝi vidis kelkajn el ili, kiel tiuj pri onklino Rebeko, kiu mortis pro kancero dek jaroj antaŭe, aŭ kiam ŝi vidis la du fotojn pri onklino Karolin'. Tiam mi eksciis, ke ŝi sciis la tutan tempon.

Mia avino havis la plej nekuraceblan malsanon, kiu ekzistas: maljunecon. Sed ĝi povis promeni ĉiun tagon. Ni marŝis kune, kelkajn tagojn paĉjo venis kun ni, sed kutime li restis kun siaj libroj kaj sia muziko, ĉar al li plaĉis multe legi kaj ludi pianon.

Estis en kafejo ĉe Parko García Sanabria, kie la flora horloĝo kuŝas, kie mi renkontis Miĥaelo denove. Mia avino ekdormis en sia seĝo, kaj kiam mi estis vekigonta ŝin, mi aŭdis lian voĉon:

«Ŝi fartas bone, Isabel', ŝi nur dormas».

Mi ĉirkaŭrigardis: estis neniu tie, nek ĉe alia tablo, nek sur proksima benko, nur maljunulo, kiu ankaŭ dormas.

«Miĥaelo!», mi eksklamis kun surprizo. Li estis tia, kian mi memoris lin, sed ŝajnis al mi, ke lumo venis el lia interno. «Do la superimpo venis viziti min...»

«Ne mi estas impo», diris li. «Mi vere estas arĥanĝelo, kaj mi venis klarigi ion, kiu zorgigas vin multe».

«Jes, Miĥaelo: kio okazis al vera Isabel'? Mi sentas, ke ŝi malaperis je la minuto, kiam mi prenis ŝian lokon».

«Nu, vi prenis la lokon de neniu, karulino. Ĉu vi preferus reiri en la vivon de tiu maljunulo kaj lasi Isabel' reveni al sia vivo se vi povus?»

«Ho, jes, bonvolu, okazigu tion».

«Nu, mi ne povas, Karlo, Karolin', Isabel'».

«Vi ne povas...», mi diris seniluzigite.

«Ne, mi ne povas, kara, pro tre baza kialo: Karlo Kastelo, Karolino Petra kaj Isabel' Lupa ne estas tri personoj, sed nur unu».

«Sed..., sed..., sed Isabel' naskiĝis dum Karolin' vivis, kaj poste ni vivis kune dum tuta monato, ne mencii la naŭ monatojn, kiujn mi pasigis en la ventro de Karolin'!»

«Ĉu vi iam aŭdis pri tempa salto?»

«Jes, tio okazas en sciencfikciaj libroj. Sed ni parolas pri seriozaj aferoj nun, Miĥaelo».

«Seriozaj. Konsentite. Rigardu, Karolin' kombinis ovolon sian kun spermatozoo de Ĥuljan' kaj la rezulto estis Isabel'. Tio estas baza biologio».

«Jes, sed mi ne povis esti mi kaj panjo samtempe».

«Diru, infanino, kio estas via unua memoraĵo?»

«Agedin' nutras min».

«Pli frue».

«Mi ne povas...», mi komencis pensi, kaj poste mi povis: en mia imago mi vidis panjon Karolinon mamnutri min malgraŭ la konsilo de flegistino, kiu koleris kontraŭ ŝi. Poste mi vidis panjon ludi kun mi hejme, ridi kun mi, kisi min... Mi prenis speguleton mi havis en mia mansako kaj rigardis: jes, mi estas Karolin'. Ekzakta kopio de panjo.

«Jes, Isabel' oni donacis al vi novan vivon kiel virinon, ĉar vi estis tiom sindona kiam oni ofertis vivon kiel junulinon. Tial oni ordonis al mi doni tion al vi. Tiu temposalto, kiun vi spertis, estas nur simpla truko, kiun mi povas fari. Fakte mi povas fari ĉion, krom unu simpla afero».

«Kio estas tio?»

«Decidi anstataŭ vi mem. Do nun vi povas elekti: vi povas reiri en la vivon de Karlo Kastelo denove, en tiun de Karolin' Petra kaj reskribi historion denove, kio estos tre simpla por mi, aŭ resti same kiel vi estas nun, Isabel' Lupa. Pensu zorge pri tio. Vi havas dudek kvar horoj decidi».

En tiu momento li frapis siajn palmojn kaj la flora horloĝo komencis movi denove, kaj avino diris subite al mi:

«Mia kara Isabel'! Vi ŝajnis dormi kun malfermitaj okuloj! Ĉu vi fartas bone?»

«Ho, mi bedaŭras, avnjo. Kiom longe estis tio?»

«Nur kelkajn sekundojn, sed tio nervozigis min».

«Ho, ne nervoziĝu, avnjo. Mi nur pensis pri panjo».

«Ho, bona maljuna Agedin', kiun Dio havu proksime de Li».

«Ne, avino, mi celas diri mia vera panjo. Mi kredas, ke vi scias. Ĉu paĉjo diris al vi, ke vi ne diru al mi?»

«Ho, bone, Isabel'. Ne. Estis mi, kiu petis lin ne diri al vi iam. Estus kruela diri tion al vi, ĉar vi ŝajnis tiom feliĉa kun via patrino Agedin'».

«Jes, sed mi iam trovis la identigilon de Karolin' Petra' kaj mi pensis, ke estis tiu mia, ĉar mi ne legis ĝin, sed nur rigardis la foton. Poste mi rimarkis la nomon. Se mi konfuziĝis, ĉiu alia ankaŭ povus. Mi estas ekzakta kopio de ŝi».

«Ne, Isabel', ŝia hararo estis pli hela ol tiu via. Ŝi ankaŭ havis lentugojn, kaj vi havas eĉ ne unu».

Mi ne pensis pri tio. Jes, la genoj de paĉjo ankaŭ gravis, kaj lasis influon en min.

«Ankaŭ, vi estas iom malpli alta ol ŝi. Kaj vi ne estas tiom brava, kiel ŝi estis. Ne, estas klare, ke vi ne estas Karolin', Isabel'».

«Ĉu vi konis sin?»

«Ne, sed via patro diris al mi iam kial li volis apartiĝi el Agedin' kaj iri vivi kun Karolin' ĝis li povos edziĝi al ŝi».

«Ŭaŭ, mi ne sciis tion!»

«Ne, neniu scias tion, nur ni tri, krom Karolin' mem. Mi konsilis al li ne fari tion, sed poste li diris al mi, ke la filino de Karolin' estas lia, la filino, kiun Agedin' neniam donos al li, kaj tial mi konis pri vi, infanino mia. Mi ne sciis kion diri, do mi brakumis mian filon kaj diris al li, ke lia panjo ĉiam apogos lin kion ajn li faros».

«Kio okazis?»

«Nu, mi ne scias ĉu li diris al Agedin', sed via patrino rifuzis lin. Kaj poste ŝi malaperis, kelkajn tagojn poste. Ni ne scias ĉu ŝi estis forrabita, murdita, aŭ simple eskapis. Sed kiam ŝi malaperis, ĉio venis en sian lokon. Mi kredas, ke Agedin' amis vin tiom multe, inter alie, pro rimorso pri la malapero de via patrino.  Pro tio ŝi iĝis via patrino kaj kelke alia».

«Sed ŝi ne respondecis pri tio!»

«Ne, je mia kono. Nu, ŝi devas esti dezirinte, ke Karolin' malaperu, kaj poste ŝia vivo ne ruiniĝis pro tio, ke ŝia deziro realigis. Eble tio malfermis ŝian koron al vi kaj ŝi donis al vi la tutan amon, kiun ŝi donintus al la geinfanoj, kiujn ŝi ne povis havi. Jes, la malapero de Karolin' estis bona por Agedin', kaj ŝi sentis kulpa, kvazaŭ Karolin' malaperis pro la deziro de Agedin'...».

«Dankon, avnjo, vi helpis min kompreni mian vivon iomete pli bone hodiaŭ».

«Kion mi ne komprenas estas kial vi rezignis al tiom bona posteno, kiun vi havis en Albaceto, por veni flegi vian maljunan avinon. Mi mortos ne longe de nun, kaj ankaŭ via paĉjo ne vivos multe, kaj tiam kion vi havos?»

«Multe, avnjo. Vian amon kaj korinklinon, kaj ankaŭ tiujn de paĉjo. Ili estas valoraj trezoroj por mi. Ankaŭ vi du havas iom da mono kaj posedaĵo. Kaj mi povas rehavi mian malnovan postenon iam ajn, kiam mi volos antaŭ mi estas 70jaraĝa, kaj aldone mi fidas, ke mia gvardanta anĝelo zorgos pri mi», mi konkludis per larĝa rideto.

«Vi estas dikredantino... Ni iru en preĝejon paroli kun Di', Isabel'. Mi ŝatas viziti preĝejon».

«Mi scias, avnjo».

Mi pagis la kafojn kaj poste ni iris en Strato Pilar' al Preĝejo Pilar'. Ni sidis sur benko proksime de la altaro kaj preĝis dum longa tempo. Poste ni eliris kaj revenis hejmen per taksio.

Mi duŝis kaj admiris la belan korpon, kiun mi nun havas, kaj konstatis la etajn diferencojn, kiujn avino diris al mi, ke estas inter mia korpo kaj tiu de panjo. Ankaŭ mi malkovris etan belgrajnon proksime de mia umbiliko, kiun panjo ne havis. Mi subite trovis absurde tio, ke mi parolas pri mia antaŭa esto kiel panjo. Sed fakte mi nun identiĝas multe pli kun la idino ol kun la patrino, kiu neniam estis. Bona Di'!, tio estis blanka mensogo, kiun mi diris avnjon. Mi neniam trovis la identigilon de panjo, fakte. Mi iris al apartamento de panjo en Rambla Pulido, sed la konstruaĵo mem ne ekzistis. Anstataŭ estas parkejo pluretaĝa, kiu okupas la lokon, kie kvar konstruaĵoj estis en la pasinto.

La venintan matenon mi vizitis la Oficejon de la Oficiala Registro kaj enketis pri Karolin' Petra. Oni povis diri nenion pri ŝi. Estis iuj Feliso Petra, Alberto Petra kaj Marjo Petra, el kiuj nur la unua ne mortis. Mi luis la servon de reserĉisto profesia, sed la rezulto estis same: Feliso Petra estas la patrino de Rosaŭro kaj Jakvo, kaj ili ĉiuj vivas en Ikod' de la Vinoj. Mi vizitis ilin, kja kiam mi finfine parolis al Feliso, ŝi diris al mi, ke siaj gepatroj havis filinon inter Marjo kaj ŝi mem, sed ŝi mortis kiam ŝi unujaraĝis. Pro morto subita, doktoro diris, ĉar oni vere ne scias kial ŝi mortis.  «Tiuj aferoj ankoraŭ okazas», Feliso diris. Mi diris al ŝi, ke mi faras enketon pri famialioj en la Kanariaj Insuloj por mia studoj en la universitato, kaj ke mi multe dankas al ŝi pro ŝia ĝentila respondado al miaj demandoj. Sed nun mi ne plu scias, ĉu ŝi estas mia onklino, ĉu ne, ĉar tiu Karolin' mortis en frua infanaĝo, kaj mia Karolin' estis personigita de mi mem. Feliso akceptis vivon tiel, kiel ĝi estis, kaj fakte ŝi neniam renkontis Karolin'. Kaj mi povas rehavi mian vivon nun. Kaj mi estas la feliĉa knabino kiu havis du patrinojn, anstataŭ nur unu.

«Miĥaelo!», kriis mi reirante al ĉefurbo Sankta Kruc'. Mi haltis la aŭton kaj paŝis ekster la ŝoseon. Tiam mi vokis mian privatan Arĥanĝelon.

«Miĥaelo, mi bezonas vin!», mi ploris.

«Vi ankoraŭ havas dek horojn pli por decidi, Isabel'».

«Ne, Miĥaelo, mi jam decidis».

«Kaj?»

«Mi volas esti Isabel', la virino kun du panjoj».

«Bone. Vi jus konis vian onklinon Felison, kiu nun denove havas tridek jarojn de komuna historio kun via panjo, kaj vi ĵus ŝparis viajn aliajn geavojn la egan doloron preni sian filineton en tombejon. Mi gratulas vin , Isabel', vi bele faris».

Min surprizis liaj vortoj.

«Vidu, karulino», li daŭrgis, «ĉion, kion vi elektas, havas sekvojn. Neniu povas elekti anstataŭ vi, sed viaj elektoj influas la vivojn de aliaj homoj la tutan temopn. Vi ĉiam memoru tion, Isabel'».

«Sed mi deziras memori miajn aliajn do vivojn, ankaŭ. Ĉu mi povas konservi tiujn memorojn?»

«Konsentite. Mi estis forviŝonta ilin, sed mi scias, ke vi estos prudenta kaj saĝa pri tiuj du antaŭaj vivoj viaj, infanino. Ankaŭ vi sciu, ke vi prenas respondecon, kiun neniu pli havas sur la mondo, kaj ke se vi misuzas ilin, vi forgesos ilin».

«, Dankegon, Miĥaelo..., ĉu vi venos al mi kiam mi bezonos vin?»

«Sendube».

«Do mi nur devos voki vin...»

«Ne».
«Sed vi ĵus diris...»
«Jes, kiam vi bezonos min, mi venos. Sed vi povus voki min kiam vi ne vere bezonos min. Se vi vokas min kaj mi ne venas, vi scios, ke vi vere ne bezonas min, eĉ se vi pensas, ke jes. Ankaŭ vi povas bezoni min kaj ne voki min. Tiukaze mi venos, kiel mi faris en la parko».

«Mi komprenas, Miĥaelo. Ĝis baldaŭ. Kaj danku Dion pro tio, ke vi du estis tiom bonaj al mi».
«Ho, kara, vi faru vi mem», li diris, kaj malaperis. Li ne fratis siajn palmojn ĉifoje, do mi pensis, ke li rapidis. Kaj tiam mi diris laŭte:

«Mi dankas al vi, Dio. Vi estas tre bona al mi. Kaj dankon pro lasi Miĥaelon kaj Johanon esti tiom agrablaj kaj bonaj al mi, ankaŭ».

Nu, Dio diris nenion, sed mi sentis, ke li respondis min, ĉar mi pleniĝis per tiom agrablan senton de paco kaj feliĉo, kiom mi neniam antaŭe sentis, en miaj tutaj vivoj. Tio estis speco de trankvila eŭforio, kiel la sento, kiun oni havas kiam oni scias, ke oni faris la korektan aferon kaj ke oni estas feliĉa pro tio. Sekve, mi aldonis:

«Dankon, Dio, por esti tie kaj ricevi mian preĝadon. Dankon Dio, ĉar mi finfine lernis preĝi. Dankon, Dio, pro tiu ĉi ora fadeno, kiu unuigas nin du. Via estas mia koro, ĉar vi loĝas en ĝin».

Ĉu ĉio estis nur sonĝo? Ne, kompreneble ne! Nun mi scias. Mi vidas klare kion mi devas fari.

Mi reiris en Ikod' de la Vinoj viziti onklinon Felison denove.

«Saluton, Isabel'!», ŝi diris al mi tre kontenta kvankam plendema. «Mi ne vidas vin de longa tempo!»

Tiam mi memoris, ke panjo prezentis min al la familio, kaj ili ĉiuj pridiskutis min ĝis la Lupaj, Ĥuljan' and Agedin', montris apartan intereson neniu pli ŝajnis havi pro bebo, kiun neniu atendis, do ili rezignis min al ili, aparte pro tio, ke li konfesis al ili, ke li estas mia patro, kaj ke li iros en kortumon, se li devas, por konservi min.  Feliso diris al siaj familianoj, ke Karolin' diris sekrete al ŝi, ke  Ĥuljan' estis mia patro, do ŝi konvinkis ĉiujn aliajn ne plendi oficiale aŭ persone, kondiĉe ke avoj kaj geonkloj neniam havos problemojn vidi min. Tial tiuj gemamikoj de miaj gepatroj venis tiom ofte manĝi kun ni, aŭ viziti nin kaj preni donacetojn por mi tiom ofte. Sed nun mi diris al Feliso, ke mi scias de longe, ke mi estas ŝia nevino kaj ŝiaj gefiloj estas miaj gekuzoj. Mi ĉeestis kun ili la tutan tagon komentante pasintajn anekdotojn, kaj mi revenis hejmen nokte.

Mia avino vivis dum dek jarojn pli, kaj mortis pro maljunaĝo kiam ŝi atingis sian 108an datrevenon. Paĉjo mortis kvin jarojn poste, kaj mi trovis min mem sola kiam mi estas en mia 45ª jaro. Sed mi povas ankoraŭ havi geinfanojn, kaj mi komencis rendevui virojn denove. Mi trovis laste iun interesan...

Murcia, Septembro, 13an 2014.
Fintradukis la 3an
de aŭgusto de 2016.


Fina rimarko.

Jen estas la originala novelo, kiun mi verkis antaŭ du jaroj. Tamen, dekdu tagojn poste mi aldonis naŭ ĉapitrojn pli, ĉar mi komprenis, ke la rakonto ne estis kompleta. Mi pripensos la aferon lasi la esperantan version tiel, kiel mi origine pensis ĝin. Mi povus kompleti ĝin en la estonto tiel ke ĝi rakontos same kiel la angla, originala, versio, laŭ petoj de legantoj. Sed tiel, kiel ĝi estas nun, ankaŭ estas interesa, tenera rakonto pri animo homa, ĉu ne?



Legu _denove.

Esperanta verkaro

 






 



 

 
  
 
Notoj.-
1 Li celas diri la faman verkiston britan John Donne, kiu verkis La perdita paradizo, inter alie.
2 Alidirite Peters, kiu estas la familia nomo, kiun la ĉefrolulino havas en la originala angla versio de ĉi tiu libro.