Reiru

La psikologistino, fantazio.JESÚS ÁNGEL.

La psikologistino.

Ricky Langstrom havas problemojn. Li estas timemulo, kiu havas multe da malfacilo paroli al virinoj. Subite li trovas belulinon en parko, sub arbo, kaj ŝi parolas al li! Ili paroladas dum horoj, kaj poste ŝi foriras. Li dubas, ĉu li iam renkontis ŝin, tio devas esti revo. Li kredas, ke li estas freneza, kaj sekve li vizitas psikologon..., kaj tiam li komprenas, ke liaj problemoj ĵus komencas.

Ĉi tiu estas la kvara rakonto, kiun mi verkis rekte en la angla, la unua estinte The singer's complaint, (Plendo de kantisto); la dua,  Lust (Seksavido); kaj la tria Sloth (Pigro), apartenante la du lastaj al pli long projekto, The Seven Deadly Sins (La sep ĉefpekoj). Mi esperas, ke ili plaĉas al vi, kiam mi finos la serion. Nun mi verkas ilin, kaj mi esperas, ke post kelkaj monatoj mi finos ĝin. Se vi deziras esti informata kiam mi finos ĝin, diru al mi. Tamen mi publikigos ĉion ĉi tie, por ke vi tute senpage povos legi ĝin..., ĝis kiam mi decidos translokigi in al Amazon, tiel ke oni devos pagi por legi mian verkaron.

Dume, vi nur povas legi la jenan fragmenton: 

La vizito

Tuj kiam mi venis en ŝian oficejon, mi vidis, ke ĝi estas tre pura: ĉio estas en sia loko, la komputilo estis malgranda portebla, kaj ĝi estis preta por tajpado. Nur la psikologistino ne estis en sia loko: ŝi staras dorse al mi, rigardante tra la fenestro.

"Sidiĝu, S-ro Langstrom", ŝi diris. "Mi estos kun vi post kelkaj minutoj".

"Saluton, D-ino Burns".

"Ho, ne estu ni tiom formalaj. Vi povas diri Sam al mi".

"Bonorde, Sam. Rick estas mi".

"Minuton, Rick. Mi bezonas mediti kelkajn minutojn inter ĉiuj du pacientoj, por rekomenci mian menson..."

"Jes, kompreneble, Sam".

"Dume, vi povas organizi viajn pensojn. Uzu tiun kajeron kaj plumon skribi viajn ĉefajn punktojn. Tiuj, kiujn vi volas, ke ni prilaboru".

Mi ne povis kredi tion. Mi ne scias multe pri plumoj, sed tiu havis blankan stelon je la pinto. Tio signifas, ke temas pri Montblanc, la plej multekosta plumo en la mondo. Oni ne permesas al strangulo skribi per ĝi. Ne se vi ne rigardas. Mi povus preni ĝin kaj forkuri kun ĝi en mia poŝo. Eble tio estas parto de ŝia kuraca metodo.

Sekve, mi malfermis ĝin kaj skribis per ĝi sur la kajeron:


1. Mi trovis virinon, kiun mi ne povas forgesi.
2. Mi dubas, ĉu tiu virino ekzistas.
3. Mi ĉiam sentis min nervoza antaŭ virino.
4. La ununura virino, kiun mi vere amis estis panjo.
5. Mi ĉiam batalis miajn fratinojn.  De kiam mi estas plenkreskulo, mi neniam vidis ilin.
6. Mia frato mortis antaŭ dek jaroj,  kvar antaŭ paĉjo.
7. Mi ne scias kion mi vere faras ĉi tie.
8. Mi ĉiam sentis timon, timemon, malsekuron.

Kiam mi finis skribi, ŝi sidas sur sia seĝo, kaj rigardis al mi.

"Tio ne eblas!", mi kriis.

"Saluton denove, Rick. Kio ne eblas?"

"Estas vi! Mi trovis vin en parko! Mi venis en psikologiejon ĉar mi ne povis forpreni vin de mia menso!"

"Tio estas interese, Rick. Nu, vi trankviliĝu, ĉu? Mi povas certigi al vi, ke mi neniam vidis vin antaŭe, ĉu en parko, ĉu aliloke ajn. Bonvolu, ĉu vi povas skribi vian nomon je la angulo de la kajero, kiun vi tenas nun, kaj doni al mi?"

Mi faris tion, kaj ŝi ridetis al mi:

"Kaj la plumo, bonvolu".

Mi metis mian manon je  mia ĉemizpoŝo kaj sentis, honteme, ke la Montblanc estis tie, kune kun mia malmultekosta Pilot Vball Pen. Mi ne povas esti sen skribilo, kaj pro tio mi ĉiam havas unu sur mi. Pro tio mi havas la aŭtomatan kutimon meti mian skribilon je poŝo mia tuj post skribi. Pro tio nun mi finis skribi kaj metis la skribilon en sia loko, sen pensi, ke ĉifoje ne temas pri mia plumo.

"Me ege bedaŭras", mi diris, "Mi ĉiam skribas per mia plumo, kaj estas mia kutimo meti ĝin en mian poŝon. Mi ne rimarkis, ke ĉi foje temas pri via".

"Ho, ne gravas, Rick. Vi ja ne ŝajnas rabisto. Mi komprenas. Tio ankaŭ okazas al mi, kiam mi prunteprenas plumon".

Dum kelkaj minutoj ŝi legis tion, kion mi donis al ŝi, kaj substrekis kelkajn vortojn en diversaj lokoj. Poste ŝi prenis alian Montblanc plumon, pli maldika kaj blanka, kaj skribis kelkajn minutojn per ruĝa inko.

"Bone, Rick", ŝi diris kiam ŝi finis, "ŝajnas, ke vi amis vere vian patrinon. Tiom multe, ke ne estas loko por alia virino en via koro".

"Nu, jes, tio povas esti tiel".

"Ĉu vi iam havis koramikinon?"

"Ne ekzakte. Mi havas amikojn, sed mi neniam amindumis".

"Kial estas tio?"

"Mi supozas, ke mi ankoraŭ ne trovis la ĝustan virinon".

"Aŭ eble ili ne trovis la veran koron vian, Rick. Ĉu vi iam konsideris, ke la problemo ne estas ilia?"

"Mi certas, ke ili ne kulpas".

"Mi donos al vi kelkajn ludkartojn, unu post la aliaj. Vi diros al mi pri tiuj, kiujn vi ŝatas pleje. Sincere".

Ŝi diris al mi ĉirkaŭ kvin dek ludkartojn, unu post la alia, kiel ŝi diris. Ĉe ĉiu karto estis  foto de virino kaj nombro. Iliaj okuloj kaj aliaj trajtoj ŝanĝis multe. Je la fino mi selektis dekkvin el tiuj kvin dek.

"Dek kvin el kvin dek", ŝi diris kontinte ilin, "interese. Unu brunulinon, du ruĝharulinojn, sep blondulinojn kaj kvin blankharulinojn..."

Mi ragardadis al ŝi pro verdikto.

"Nun diru al mi", ŝi daŭrigis, "kial vi ŝatas ilin".

Mi diris al ŝi, ke mi ŝatas ilin pro iliaj okuloj, en kelkaj kazoj, en aliaj pro ilia hararo, kelkaj pro iliaj lipoj, kaj la ceteraj pro ilia frunto.

"Bonorde", ŝi aldonis pense, kiam mi diris al ŝi.

Poste ŝi tajpis ion en sia komputilo kaj post kelkaj minutoj ŝi printis foton kaj montris al mi.

"Ĉu vi konas ŝin?"

Mi estis eksurprizita: jes, la virino sur tiu foto estis mia patrino! De kie ŝi pruntis ĝin?

"Nu, jes. Kiel vi eksciis tian, kia mia patrino estas?"

"Verŝajne vi serĉas vian patrinon en tiu virino, kiun vi konas, Ricky. Ĉu mi aspektas kiel via patrinon, ankaŭ?"

"Nu..., mi ne povas diri tion. Sed estas io pri vi..., vi parolas same kiel ŝi parolis".

"Aha'. Kio pri la okuloj?"

"Viaj okuloj estas verdaj. Tiuj ŝiaj estis pli klaraj ol viaj, sed ankoraŭ verdaj".

"Mi vidas..."

"Kaj via mentono estas same kiel ŝia".

"Bone. Sed tiu bildo, kiun vi havas sur viaj manoj, tute ne rilatas al mi, Ricky".

"Ricky..., mia patrino kutimis nomi min tiel. Neniu alia faras tion. Tio estas stranga, ankaŭ".

"Pardonu, Rick. Mi ne intencis ŝajni tro formale al vi..."

"Bonorde, Sam. Plaĉas al mi, ke vi faras tion. Bonvolu, faru tion".

"Konsentite. Sed konsciu proi tio, ke mi NE estas via patrino, Ricky".

"Jes, panjo..., mi celas diri, Sam".

Ŝi ridetis, kaj poste demandis:

"Kiel nomiĝis via patrino?"

"Samantha".

"Mia Dio! Jen stranga koincido... Diru al mi pri fratinoj viaj".

"Mi havas du fratinojn, Marilou kaj Ruth. Ili estas malsanoj".

"Kion vi celas diri per malsanoj?"

"Ili estas egoismaj kaj kverelemaj. Kiam ni estis geinfanoj, ili ĉiam kverelis kaj mensogis al mia gepatroj tiel ke mi kaj mia frato estos punitaj, kaj de kiam ni kreskis ili ĉiam provis preni mono el mi, kaj kiam ili vidis, ke venos neniu, ili daŭrigis kvereladon kaj fiparolis al mi".

"Verŝajne vi ne estis bonŝanca kun virinoj en via familio".

"Ne. Tial mi neniam serĉis edzinon, mi supozas".

"Tial vi serĉis sekson nur".

"Ne ekzakte. Nu, mi vizitis putinejojn fojfoje, sed ne regule".

"Diru al mi pri via unua fojo tie".

"Ŝi estis tre juna. Dek ok jaraĝa, eble dudek. Sed ŝi mastrumis sian metion. Mi sentis honton".

"Ĉu vi opinias, ke vi ne faris bone per tiu vizito?"

"Unue jes, sed poste mi konsideris, ke tio estas pli malmultekoste ol pagi drinkaĵojn por amikino, kiu eble post vespermanĝo sendos min for per survanga kiso".

"Aha',  vi pravas. Vi scias, socialaj  konvencioj estas ofte multekostaj pro vi, knaboj".

"Nu, se mi estus pli sukcesa pri virinoj mi ne zorgus pri tio. Sed je mia situacio mi povas havi mian monon por mi".

"Mi vidas", ŝi diris dum ŝi skribas sur ŝian kajeron.

Finfine ŝi haltis, rigardis al mi, ridetis kaj diris tre malrapide, kvazaŭ ŝi devas pensi pri ĉiu vorto:

"Nu, Ricky..., ŝajnas al mi, ke vi sentis profundan amon por via patrino kaj vi timis ne trovi ŝin en iu ajn knabino, kiun vi konos".

"Hmm, jes, mi supozas, ke tio estas vere".

"Nu, mi diros al vi ion: neniu estos kiel via patrino, eĉ proksimume. Sed vi povas ankoraŭ doni korinklinon al aliaj virinoj. Aparte al tiu, kiu naskos viajn gefilojn".

"Gefiloj! Kiu volas ilin?"

"Tiu estu demando, por ke vi respondu vi mem, Rick.  Demnadu al vi eĉ se vi ne volas ilin, ĉu tio estos problemo por vi. Sed se vi decidas havi bebon, vi bezonas knabinon kunhavi ĝin".

"Sekve, neniu bebo, neniu knabino".

"Vi decidu. Komprenema virino povas helpi kreskigi la bebon, kiun vi havas ene de vi, Ricky. Knaboj kreskas kaj malgraŭ tio, ke ili ne forgesas siajn patrinojn, ili helpas aliajn virinojn esti patrinojn, tiel ke novaj homoj havas la bonŝancon esti vivaj".

"Bonancon. Mi neniam konsideris, ke estas bonŝance esti viva".

"Nu, certe vivo estas la plej bona donaco, kiun vi iam ricevos. Tial vi amas vian patrinon tiom multe".

"Mi vidas".

"Tio prenas nin je la fino de nia tempo, Ricky. Venu denove la venontan monaton".

"Aha', bone, Sam. Kiom mi devas pagi al vi?"


La tasko

“Ne zorgu pri tio nun. Ĵus faru tion: ĉiun fojon, kiam vi trovos knabinon surstrate, virinon senrigarde al ŝia aĝo, pensu ĉu vi povus esti vona edzo por ŝi. Ne pensu pri bona edzino por vi, sed pri ĉu la viro ene de vi estus bona edzo por la virino, kiun vi trovas. Post tridek tagoj vi diros al mi ĉu vi sentis, ke vi estus bona edzo por iu ajn el la sinjorinoj, kiujn vi trovis, kaj kial".

"Konsentite. Sed diru al mi kiom estas via mono, bonvolu".

"Kutime mia kosto estas $200, sed la unua fojo estas bonvena ĝentilaĵo al nova kliento, do vi devas doni al mi nenion. Mi vidos vin venontan monaton, Ricky. Tiam vi povos pagi $200 al mi pro via vizito".

“Sed..., sed.."

"Ho, ne sedu min, Ricky. Ĝis", ŝi finis la viziton ekstarante kaj premante mian manon.

Mi iris en la halon, kaj tie la sekretariino malfermis la pordon por mi kaj adiaŭis min per agrabla rideto. Mi dubis, ĉu mi estus bona edzo por ŝi, sed mi decidis lasi mian hejmtaskon por la venonta tago.

Dum unu monato mi praktikis la ekzercon, kaj trovis, ke mi estus bona edzo por neniu knabino, kiun mi vidis, aŭ por neniu virino, kiun mi jam konis. Eĉ tiuj, kiujn mi vidis je la alia trotuaro, ŝajnis tre multe ekster mia atingkapablo.

Unu semajnon post mia vizito al Dr-ino Burns, mi sentis senesperon, kaj tial mi iris al ŝia konsultejo denove, sed estis neniu tie. Eĉ ŝia nomo ne estis sur la muro. Mi devis atendi tri semajnojn pli por vidi ŝin denove.



Mi esperas, ke vi ŝatis tiun fragmenton. Oni trovas la tutan novelon ĉi tie. Bonvenigata vi estu legi ĝin nun, se vi havas la tempon kaj la emon.



Reiru