Reiru
Avo kaj nepo, kovrilo de la rakonto.



Avo kaj nepo

de

Jesuo Anĝelo









Dediĉite
al mia nepo
Miĥaelo.

Indekso

Unua parto: Subiro.
La komenco.
La erodado.
Rakontoj por Ĥuljan'.
Dua parto: Saŭdado.
Rigardante maltantaŭen nostalgie.
Alia perspektivo.
Legante raran lingvon.
Klarvidfrapo.
Senfinita rakonto.
Fino.
Bibliografia noto.
Malkovrilo.


ISBN 978-84-941371-2-9
Depósito Legal: MU973-2013
© 2012 Jesuo Anĝelo, rakonto.
© 2016 Jesuo Anĝelo, traduko en Esperanton.
Estas malpermesite tutan aŭ partan kopion sen antaŭa, skribita permeso de la aŭtoro.
© Kovrilfoto: Fotolia.

Unua parto: Subiro

La komenco.

Mi riparas mian aŭtejon kiam oni telefonis min. De kelkaj jaroj ĉio estis malordigita tie, kaj tio igis min perdi multe da tempo serĉante tion, kion mi bezonas en ĉiu momento.

Estas bofilo: mi estis ĵus aviĝonta! Mi sidiĝas, kaj ĝuas dolĉamaran senton. Neniu ŝatas tion, ke oni subite nomu lin avo ĝuste, sed samtempe mi estis kontenka pro la novaĵo: finfine mi havos nepon, individuon de mia dua generacio. Eble puŝita de nervozo, mi daŭrigis la organizadon de mia aŭtejo, metante ĉiun aferon en ĝian lokon, ĉar ne sciis mi kiam mi denove havos aŭ volos la ŝancon fari tion, kaj kam jam ĉion estis je mia ŝato, mi eniris mian domon kaj diris al edzino: :

«Flor': ni ekiru, ĉar vi aviniĝas».

Kompreneble ŝi saltis pro ĝojo, kvazaŭ ŝi estu eta infanino. Post momento ŝi pretiĝis kaj ni ekiris al kliniko vidi la etulon de nia etulino. Kiam ni venis ankoraŭ estis ŝi en naskejo, kaj pro tio ni parolis al kunbopatroj, kiuj estis tie antaŭ ni venis. Virinoj tuj ekparoladis pri aferoj siaj, dum la alia bopatro rigardadis tra la fenestro, pensema, kaj mi ankaŭ eniris en la profundecon de miaj propraj pensoj. Neniu scias ankoraŭ, sed mi ĵus publikigis erotikan novelon sub plumnomo. Estas tiu libro tre erotikdensa, tiom multe, ke kiam mi vidis la unuan ekzempleron, mi sentis tiom multe da honto, ke mi volis konvinkigi min mem pri tio, ke tiu William Teller (Vilhelmo Rakontanto) ne estas mi, sed individuo fremda al mi mem. Mi faris tion por mono, kompreneble, sed tio ne fierigas min ekzakte. Kaj tie, meze de tiu atendoĉambro, kune kun tiom multe da homoj, kiuj amas min kaj kiun mi amas, promesis al mi, ke mi ne ripetos la aferon malgraŭ la du mil eŭrojn, kiujn donis al mi la publikigado dum la unua semajno post la apero de la libro. Ekde nun mi verkos nur aferojn, kiujn mi povos montri al mia nepo. Kaj al ties patrino.

«Ŝajnas, ke malfruas», mia kunbopatro diris.

«Malfruas», mi respondis.

«Temas pri via unua nepo, ĉu ne, Mateo?», insistis kunbopatro.

«Prave».

«Estas kompreneble, ke vi havas iluzion», diris Marjo, la kunbopatro. «Mi ankoraŭ memoras pri nia unua nepino: ni estis nervozaj dum multe da tempo. Kaj dezirante, ke ili bezonos nin, ĉar ni ĉiam estis pretaj.

Ho, tedaj geavoj!, pensis mi. Se tio estas devige, oni malprenos al mi la diplomon pri avo rapide. Sed ne, oni ne forprenis tion de mi, kvankam pli ol unu el tiuj tie tiam kritikos min poste kiel avo sennaturiĝinta. Ĉiam estis malfacile por mi alkutimiĝi al novaj situacioj. Tio okazis al mi kiam maij gefiloj naskiĝis. Kiam mia unua venis en la mondon, mi diris al mi: nu, jen ĉi tiu, kaj sekve? Mi bezonis jarojn alkutimiĝi al la unua, kaj ankaŭ ĉiuj, kiuj venis poste. Pro tio, mi opinias, ke mi ne estas viktimo de konvencioj: homojn mi amas, mi kutimas diri, pro tio, kion ili donacas al mi kaj permesas al mi donaci ilin, kaj ne tial, ke la Libro de Familio devigas min.

«Mi komprenas», mi simple diris.

Bonŝance venis flegistino elirigi nin el tiu stulta dialogo:

«Familio de Ronsendin' Heredja!»

Mi estis la lasta, kiu rimarkis. Mi preferas preni bonajn novaĵojn pace, ĉar malbonaj rapidigas onin ĉiam. Ne estis primorto-viva kazo, sed nur priviva.

Ŝi jam naskis belan knabon. Oni povas viziti nur duope, sed nur malmulte da tempo, ŝi dirintis. Al mi ne ĝenus, ke la aliaj geavoj vizitus ilin unue, sed Flor' neniam permesus ne iri la unuaj, do ni du vizitis la novnaskiton unue. Tuj kiam mi vidis lin, mi prenis mian fotilon kaj prenis la unuajn imagojn de la vivo de mia nova nepo.

«Jen bona ideo, paĉjo!», Rosendin' diris. «Ni forgesis pri fotilo pro la rapido».

«Mi tion supozis, filino. Mi neniam iras ien ajn sen mia poŝfotilo, ĉar oni neniam scias pri tio, kiam la bona foto aperas».

Flor' ĉi tie senrimarkeble paŝis sur mian piedon, por ke mi atentu al tio, kion mi diras. Mi neniam komprenis iun ajn el ili, sed bone, tio estas unu el tiuj aferoj al kiuj oni alkutimiĝas dum kvardek jaroj de geedziĝo, do mi ne parolis pri malnovaj vundoj, kaj mi kontentiĝis per rideto feliĉa.

Tiun tagon estis festumado. Dum Rosendin' estis en hospital, Flor' vizitis ŝin ĉiun tagojn, kaj restis kun ŝi praktike ĝis kiam oni devis forpeli ŝin de tie. Sed mi iris nur la lastan tagon, ĝuste, kiam mia filino devas reiri ĉe ŝin. Ŝia edzo estis irinta preni la aŭton, tiel ke mi venis en la plej oportuna momento.

«Prenu, filino amata», diris mi donante al ŝi pakedeton tuj post mia patra kiseto saluta. Temis pri sandviĉo de ŝinko de la urbeto Ĥabugo, disfamigita pro la plej alta kvalito ŝinka, kiun mi eksprese aĉetis por ŝi, ĉar mi sciis, ke dum naŭ monatoj ŝi ne gustumis ŝinkon ĉar, laŭ ŝi, estis pruvita, ke estas io en ŝinko, kiu povas okazigi raran malsanon en infano antaŭ li aŭ ŝi venas en mondon. Ja naŭzas scii tiom multe, ĉu ne, leganto?

«Dankon, paĉo! Vi jam scias ĉion!»

La erodado.

Dum la unuaj du jaroj, mia interagado kun la nepo estis vere malabunda, ĉar vere mi vidis lin nur tiam, kiam liaj gepatroj deziris veni vidi min. Mia edzino, male, vizitis ilin ĉiutage, kun granda ĝojo de liaj gepatroj, ĉar ŝi vere iris tien labori: ŝi lavis la bebon, akompanis ilin, zorgis pri li kiam ili devis labori, aŭ ĉiam, kiam ili volis iri en kinoteatron. Mi ridaĉis al ŝi, ĉar kiam niaj gefiloj estis malgrandaj, neniu zorgis pri ili, sed ni mem. Sed Flor' jam alkutimiĝis al tiaj primokoj, kaj kuŝi surplanke kun nepo estas tion pleniga por ŝia animo, ke ŝi rigardis al mi kun granda komprenemo ŝarĝita de kompato.

Sed mi, malgraŭ tio, ke mi jam emeritiĝis, ne havis tempon enui. Krom ripari la aferojn, kiuj ĉian difektiĝas aŭ rompiĝas en hejmo, multe legas, kaj ĉefe verkas. Mi ĉiam notas aferojn en kajereton, kiu mi portas en la malantaŭa poŝo de mia pantalono tiel, ke kiam mi venis ĉe mi ili venis en la rakonton, kiun mi verkas en tiu momento, unue al kajero permane, kaj poste al mia komputilo. De kiam la infano naskiĝis mi ne plu verkis ion erotikan, ĉar mi skrupiliĝis stulte,se oni konsideras, ke dum la du jaroj, kiuj venis de kiam mi verkis mian lasta erotikan libron, La skruploj de Jacinto donis tridek mil eŭron al mi. Ne malbone por laboro de monato da verkado, ĉu? Jes, mi disvolvis specialan virton meti en vortojn tion, kion aliaj homoj prisonĝis je la plej diskreta loko de sia menso, de kie ĝi neniam venus pro simplaj honto aŭ hipokriteco, kaj poste, ne estante sufiĉe al mi paroligi tion, mi artismigis tiujn vortojn, tiel ke la leganto kredu, ke li aŭ ŝi vidas tion, kion mi, tio estas William Teller, rakontas per mia libro.

Sed laŭ la du jaroj jam pasintaj mi ne kapablis fini verki ion ajn. Jes, mi pripensis tri novelojn erotikajn, mi eĉ kompletigis ilin ĉe cerbo mia, sed mi promesintis al mi mem ne fari ion ajn, kion mia nepo ne povus legi, kaj mi nur notis aferojn por historia novelo pri la Milito de Sendependiĝo de Kubo. Mi dokumentiĝis tre bone, sed la argumento ne progresis. Tio, kion mi ja pensis estis senfino da rakontetoj erotikeskaj laŭ mia reserĉado pri la maniero esti de la popolo de tiu kariba insulo.

Sed dume la nepo kreskas. Ĉiun dimanĉon li venis kun siaj gepatroj manĝi ĉe ni. Nu, liaj gepatroj manĝis kun ni, ĉar li sufiĉe eltiris el la mamo de sia patrino. Kiam li vidis min, okazis io stranga: li ridetis, kaj, se li estis plorante, li eksilentis tuj, kiam li vidis min. Al mia gesto, li indikis al mi per siaj braketoj, kvazaŭ li diras, ke li volas, ke mi prenu lin je miaj brakoj, kaj tuj kiam mi prenis lin, li tuŝis mian vizaĝon. Li prenis miajn okulvitrojn, kiam li jam estis sepmonataĝa, kaj ĵetis ilin surplanken. Ili preskaŭ rompiĝis. Sed mi lernis lecionon: se Ĥuljaneto alproksimiĝas, okulvitroj devas esti for de lia atingo. Mi parolis al li kvazaŭ li komprenas min, kaj fojfoje mi kredis, ke li tion faris: li ridetis al mi, kaj diris Gubugu'!, aŭ ion similan, kaj mi daŭrigis mian paroladon. Kiam mia filino aŭdis min tiel, ŝi pensis, ke mi freneziĝis: "Paĉjo!", ŝi protestis, "Ĉu vi opinias, ke la bebo komprenas vin?"

"Filino, oni lernas paroli parolante. Nune estas mi tiu, kiu parolas, sed venos la tago, kiam ni ne havos tiun ŝancon".

Sed mi ne estis tre konvinkema, ĉar aldone al paroli pri la aferoj, kiujn oni vidas tra la fenestro, kiel arboj, kiujn la vento lulas, aŭ birdoj, kiuj flugas inter branĉoj, mi ankaŭ parolis al li pri la Altpromenejo de Havano, pri la organizita krimado en tiu lando, kaj pri la novelo, kiun mi ankoraŭ ne malŝtopis de kelkaj monatoj.

Ĝis kiam venis la tago, kiu surprizis nin ĉiujn:

"Ao", diris li.

Mi ne povis kredi tion. La unua vorto, kiun li diras, estas avo! Kaj la dua estis ne malpli surpriziga:

"Bana, ao bana".

Abuelo kaj Habana. Ne malbone por kaŝnomo, mi pensis. Sed ne, jam sufiĉas kaŝnomoj. De nun William Teller kaj similuloj jam mortis. De nun verkos Mateo Heredja, kvankam la sono estas malpli bela. Sed jen nomo mia, kaj mi esperis, ke ĝi sonos sekve en la kulturaj medioj de nia lando.

Rakontoj por Ĥuljan'.

Plej utila komputilo siatempe, tiu komputilo kreis verkistojn.Kaj iom post iom, kaj pro la konversacioj kun mia nepo Ĥuljan', mi kreis libron de rakontoj. Ili estis cent dudek ses, kiu okupiĝas pli ol kvar cent paĝojn entute, kaj post malmulte da tempo, kiam la infano estis nur dujaraĝa, mi povis publikigi ĝin: Rakontoj por lerni legi. Ĝi estis vojaĝo laŭ la spiraloj de mia menso, rakontoj, kiujn instigis al mi la klaĉoj kun mia nepo dimanĉo post dimanĉo. Ĉar la interdimanĉajn tagojn mi uzis por promeni, viziti geamikojn, fantaziumi, kaj malpurigi paperojn kies enhavon poste mi kopiis per mia anktikva komputilo MacIntosh Classic.

Tiuj rakontoj estis mallongaj, sed ili estis verkitaj per klara kaj konciza lingvaĵo, por ke la menso de juna infano povu kompreni, eĉ se ne estas bildoj sur tiuj paĝoj. En nia aktuala societo estas troiga gusto por imago, oni aldonas bildojn kaj fotojn al ĉio. Sed imagoj, kiujn oni vidas fojfoje estus pli bone, ke ili ne ekzistus, ĉar ŝato de malbelo estas pli vasta ol dezirate. Kaj male, imagopovo estas defio al penso: tiu kiu imagas aferojn, povas pensi pli rapide, kaj komprenas pli bone aferojn, kiujn lingvo prezentas al oni, sen apogi sin sur alia afero, kiun alia homo imagis kaj realigis per bildo antaŭ li. Pro tio mia nepo Ĥuljan' lernis pensi, kaj legi, antaŭ aliaj infanoj sukcesis fari tion.

Li aĝis nur du jarojn kaj duonon kiam li surprizis min per sia korektado dum mi legas rakonton, kiun mi verkis por li:

«Avĉjo, tie oni ne diras velki, sed veki».

«Kaj kiel vi scias tion?», mi diris post konstati, ke la infano pravas.

«Ĉat tion diras la libro. Ĉu vi vidas?: v-e-k-i.

«Bone, prenu la libron kaj daŭrigu vi la legadon»,

«Jes, avĉjo».

Kaj per tremanta voĉo, tre malrapide pro tio ke estis la unau fojo, kiam li legas por alia homo, li daŭrigis:

«Kaj eta Tomaso komencis veki sin, dirante profundan "ooohhh". Kaj tuj li petis matenmanĝon al panjo. Sed panjo ne estis tie, ĉar ŝi tiam laboras. Lia prizorgantino rigardas televidon, do Tomaseto devis stari kaj vestiĝi tute sola. Kaj iris en la televidĉambron kaj komunikis la infanzorgantinon: "Menĉu', vi estas sendungata". Kaj jam legita, ĉi tiu rakonto jam estas finita».

Tiu ĉi ne estis unu el miaj plej bonj rakontoj, sed surprizis min tio, ke la kompatinda Ĥuljan' povis fini legi ĝin tiom malrapide, preskaŭ vortumante literon post litero, sed per persisto tre promesplena, li plenumis la taskon. En la estonto estis li ĉiam tiu, kiu legis la rakontojn al mi, kaj poste li lernis komenti kaj kritiki ilin. Tio helpis min multe plibonigi mian stilon, kaj iom post iom mi akiris nomon kaj prestiĝon iner la plej bonaj aŭtoroj de libroj por infanoj. Sed meritis ankaŭ Ĥuljan', kies imagopovo estis pli fruktodona ol tiu de sia avo.




Dua parto: Saŭdado.

Rigardante malantaŭen nostalgie.

Mi aĝis jaron post jaro kiel stultulo vidante kiel mia nepo Ĥuljan' supreniras dum mi subenvenas.

Unue estis lernejo, kiel li havis malmulte lerni, se ne societumi, ĉar konon li jam estis duonlerninta pro sia ega scivolemo kaj soifo pri kono. Tion, kion mi ne sciis, kio estis multo, ni serĉis en aliaj lokoj, en libroj kaj en interreto, kvankam mi instruis lin dubi pri tiu lasta, ĉar tie verkas multe da ignorantoj.

Poste venis mezlernejo, kaj tie mi trovis pli dure helpi lin, ĉar miaj konoj ne estis tiom enciklopediaj kiel dezirite. Sed en subjetkoj, kiuj baziĝas sin sur skriboarto, li elstaris tuj pro du aferoj, kiujn mi instruis al li: bona kaligrafio kaj alkutimiĝo al legado, kiu prenis lin legi homojn, kiuj bele verkis, kiel klasikulojn kaj nobelpremiitojn, kvankam tre ofte ili prezentis verkojn tro komplikajn aŭ tiklajn por lia infana menstato.

Kiam li atingis bakalaŭron, mi estis emociigita de tio, ke li legis la tutan klasikaron, kiu ankoraŭ mankis al li, krom tiuj, kiujn li devis legi pro sia studoj.

Kaj finfine venis la momenton decidi pri tio, kion fari kun vivo sia, kaj li ne sciis kion fari. Krom beletrojn, li ŝatis matematikon. Pro tio li finfine studis kaj Matematikon kaj Hispanan Filologion ĉe universitato, samtempe. Lia iluzio estus dediĉi sian tutan tempon verki librojn, sed mi konsilis al li ne tion fari, ĉar per tiu ĉi metio neniu riĉiĝis ĝis nun.

«Avo, kion mi studos?», li demandis la tutan someron. Same li demandis siajn gepatrojn.

«Kion plaĉus al vi pristudi?»

«Mi ne scias: plaĉas al mi ĉio».

Fine de l' somer' li ankoraŭ ne decidis. Pro tio li registriĝis en ambaŭ karieroj, ĉar li ne povis decidi ĉu pri matematiko, ĉu pri hispana lingvo. Kaj kiam li finis universitaton, li dcidis lasi Destino decidi, kaj li faris la ekzamenojn iĝi katedrulo pri Matematiko kaj Hispana Lingvo. Li sukcesis facile, ĉar li jam sciis la temarojn antaŭ li finis siajn karierojn. Sed li akiris postenon nur pri Matematiko, ĉar pri Hispana Lingvo estis tro multe da aliaj konkurantoj kun multaj jaroj da instruado sur si, kaj li estis ĵusalvenanto. Sed pri matematiko ne ĉiuj studis la Diplomon Matematikan, kaj neniu havis la nivelon, kiun mia nepo havis: cento pro cento en ĉiuj subjektoj de sia kariero, kaj eĉ ne unu makulo en sia ekzameno. Li estis sendita al Ĥaen', urbo Baez', al lernejo kie iam instruis dum sep jaroj fama hispana literaturulo, Antonjo Maĉado.

Kaj mi decidis viziti lin por kontroli ĉu ĉio iras bone.

«Avo», li diris al mi kiam mi manĝas kun li la unuan fojon en la urbo, «enirante la klasĉambron de la poeto, mi sentis, ke li rigardas al mi. Ĉu vi scias, ke kiam li foriris li forgesis sian ombrelon tie? Ĝi ankoraŭ pendas tie, el la ombrelilo en la klasĉambro».

«Ĝi devas esti bonkvalita, se ĝi ankoraŭ ne rompiĝis»

«Ne, azeno! Neniu uzas ĝin».

«Ho, danke al Dio!»

Mi estis ĉe li du semajnojn. Ĝis kiam mi decidis reveni en mian domon, konstatinte, ke mia nepo fartis bone kaj tre efike zorgis pri si mem. Fakte mi devintus reveni la unuan tagon, kiam mi estis tie, sed temas pri mi, ke ne ĉiel bone fartis mi. Mi notis, ke mi laciĝas iomete... Nu, , mi diris al mi mem, eble verkante iom mi venkos tion...

Kaj venas Ĥuljan' el sia lernejo, kaj ektimante diras al mi:

«Avo! Ne plaĉas al mi via vizaĝo! Kion vi matenmanĝis?»

«Mi ne emis manĝi, fileto: nenion».

«Mi prenas vin en Urĝejon. Sed mi prenas vin al Úbeda', kiu havas pli bonan hospitalon.

Kaj li venigis min al Hospitalo Sankta Johano de la Kruco. Ne estas strange, ke li enzorgas pri mi, ĉar mi jam jaraĝas naŭdeke, kaj mi estas la plej maljuna persono, kiun li konas. Mia Flor' forlasis min antaŭ dek jaroj kaj lasis min sola, kun miaj aferoj kaj miaj gefiloj. Kiam Ĥuljan' kreskis, mi sekrete reprenis mian brilan karieron kiel veristo erotika, kaj kiam miaj porinfanaj libroj ne plu interesis al nepo, mi oficiale ĉesis verki. Mi daŭrigis mian legadon ĉiateman, mi vojaĝis plej eble kiel multe, kaj neniam mankis al mi mia promenadeto ĉiutaga. Sed mi revivigis sekrete verkiston William Teller, kiu daŭre donis al mi sukcesojn, famon kaj monon. Sed mi ne verkis pro tio (kaj fakte nenie estas foto de William Teller), sed por esti okupata. Mi jam estis en aĝo en kiu ĉu mi uzegas mian cerbon ĉiun tagon, ĉu mi perdas ĝin.

Sed tmaen, la Montoĉeno de Ĥaen' trovis min tro maljuna.

La doktoro Sanĉo, kies unua nomo estis historia Ĉindasvinto, rigardis al mi per tre malĝoja mieno.

«Ne estas problemo», li diris, tamen, «ni rekaptos vin denove, avo».

Estis tie flegistino, kiu ne eskapus min, se mi estus nur dudek jarojn pli juna. Ŝia nomo estis Belen': brunulino, tre seksalloga, kaj parolema. Post dek minutoj ŝi jam rakontis al mi sian vivon kaj tiujn de siaj kunantinoj. Multe pli ol tio, kio interesis al mi. Sed mi aŭdis ŝin ĉar ŝi estis tre belaspekta kaj alloga.

De la UZI oni prenis min en la etaĝon pneŭmologian, kiun kunhavis alia fako, kiun mi ne plu memoras.

La sekvintan tagon venis Ĥuljan', kaj li restis kun mi. Subite mi vidis lin tro serioza:

«Avo, diru ion!»

«Nepo, ne tedegu min».

«Vi timigis min...»

Sed li serioziĝis eĉ plie.

«Aveto!, avĉjo, ne mortu!»

Diable, kiom kriema ekiĝis tiu nepo mia! Neniam mi fartis pli bone. Ĉu morti mi? Kion diable tiu stultulo priparolas? Ne, nenio doloras al mi. La kuracisto diris al mi lastan nokton ion pri la koro. Sed nun mi fartas bone. Mi tre komforte sentas. Mi nur sentas dormemon. Mi deziras ripozi.

«Ĥuljan', tedulo, silentu. Mi volas dormi..., dormi..., dormi...

Alia perspektivo.

Ĥuljan' ne plu estas. Finfine. Kiom bruema li ekiĝis. Kaj li estas tridek jaraĝa. Kaj mi naŭdek. Pro tio li troigas, ĉar mi ne povas stari kaj bati lin. Sed li jam estas... Kiom silente, kiom pace, kiom trankvile estas ĉio nun!

Tio ja estas dolĉa vivo! Mi ne kuraĝas malfermi miajn okulojn, ne trovi lin tie, kriante kaj plorante. Same kiel knabino.

Paco, trankvilo. Ĉi tiu hospitalo estas bonega. Oni forpelis Ĥuljan' kaj oni malŝaltis la lumon. Bone. Nun mi povas ripozi. Pro tio, ke al hospitalo homoj venas ripozi, kaj resaniĝi. Kompreneble!

Sed paco mia rompiĝas iom post iom... Je la komenco, mi estis bonege ĉi tie, sed poste mi komencis aŭdi motorbruon, dekomence tre mallaŭte, kaj ĉiam regule. Mi ne povus diri ĉi temas pri lifto. Diable, oni povus doni al mi ĉambron pli for el ties maŝino, ĉu ne? Poste mi komencis vidi strangan klarecon,kiun mi vidas eĉ se mi fermas la okulojn. Sed tio ne ĝenas min multe, kvankam ne estas dece. Kaj mia lito moviĝis. Malmulte, sed tamen mi rimarkas. Nu, ĉi tie mi fartas bone, sed mi ne tro fidas. Mi ne volas malfermi la okulojn, ĉar mi ne volas vidi mian nepon plorantan. Estas multe da belulinoj eĉ sen eliri la hospitalon, kaj tiu ulaĉo devas esti ĉi tie, kriante kaj plorante...

Io poste mi sentas iom da angoro: io puŝas min malantaŭen. Ĉu estas tertremo? Oni puŝas min al pordo, kaj oni devigas min eliri pere de malgranda loko. Jen stranga pordo... Mi ne scias kiel mi povis elliri. Dio mia!, mi ektimis!

Kaj subite mi vidas lumon, kaj du kuracistojn maskitajn per verdaj roboj kaj maskoj. Mia stulta nepo certe diris ilin, ke ili operaciumi min pri io. Kiam mi vidos lin, mi batados lin. Ulaĉo!

Sed kio faras tiu stultulino? Ŝi turnigas min kaj sidvangofrapas! Ŝi al mi!

«Degenerita!», mi malbonediras al ŝi. «Kiam mi eliros, mi denuncos vin!»

Mi rigardas la aliajn kuracistojn kaj flegistinojn, kaj ĉiuj krias kaj ridas.

«Merduloj, putingeidoj, forrabistoj!», nun mi vere koleras.

Sed ili nur ridas pli. Unu el ili prenas min en plasktikan banejeton kaj banas min, kio trankviligas min iomete. Mi ĉesas krii, sed mi ade planas venĝon.

«Stultaĉoj. Tuj, kiam mi vestos, vi ekscios kio okazas. Fuŝuloj! Seninkigitaj kalmaroj! Marsupiuloj de la Norda Poluso!»

Tiam mi vidas ion, kiu stultigas min: la hospitalo estas plenplena da homoj, kiuj parolas nekonatan lingvon. Kiam tio ĉi haltis esti Ubeda' kaj iĝis Fremdolando?

Ili ĉiuj estas stranguloj.

«¡Ĥuljan'! Helpu min! Venu rapide! Kaj prenu policon!»

Sed ili ĉiuj ridas kiel stultuloj. Kaj unu el ili, juna knabino, kiu estas tre bela, malfermas sian ĉemizon kaj elirigas mamon! Bone, io agrabla finfine. Sed tiu ulino prenas sian mamon kaj metas ĝin je buŝo mia. Mi neege komprenas! Mia buŝo estas malferma pro miro, kaj la cico invadas ĝin. Mi ne plu memoras kion oni faru en tiuj kazoj. Sed mi aŭtomate fermas mian buŝon kaj ne lasas eskapi mian predon: tiu cico jam estas mia, ulino; ne plendu, ĉar vi donis ĝin al mi. Sed el ĝi venas nektaro stranga. Ŝajnas citronsuko kun ambrozio. Mi ne memoris, ke mi malsatas. Mi ne manĝis de antaŭ la tago, kiam Ĥuljan' prenis min en la hospitalon de Ubeda'. Sed tio ne estas tiu urbo. Tio estas..., damne, mi ne scias! Mi nek scias, nek gravas tio al mi. Tio ĉi estas mamo. Kaj buŝo mia. Kaj nun tiu mamo estas mia.

Mi certe ekdormis, ĉar mi havis mamon en mia buŝo kaj subite mi kuŝas vizaĝplafonen. Mi ne povas movi. Sed mi vidas. Kaj aŭdas. Mi ankoraŭ estas en hospitalo. Mi aŭdas fajfojn. Kaj telefonojn. Pordojn. Kaj fremdan lingvon. Mi aŭdas la fremdan ĉiel ajn. Mi komprenas eĉ ne unu vorton.

«Ĥuljan'! ¡Vi venu, diable!»

Sed Ĥuljan' ne venas. Anstataŭ venas unu el tiuj frenezulinoj. Ŝi ridas al mi stultege.

«Jes, vi ridu nun, sed poste vi vidos, psitago».

Ŝi prenas min al loko, kie estas la bel-ulino (mi mallongigu tiun vorton al Bino), kiu konektas mian buŝon al sia alia mamo. Dio, nun ambaŭ mamoj jam estas miaj! Kia plezuro! Mi suĉas, suĉas, suĉas dum tio daŭru. Kiam venos la frenezul-flegistoj kaj forpenos ŝin, ne plu estos suĉo. Sed oni ne povos forpeni min la plezuron, kiun mi jam havis. Aŭ suĉis.

Sed tiaj flegistoj ne venas. Nek Ĥuljan'.

«Ĥuljan'! Vi venu, stultulaĉo!»

Sed la stultulaĉo ne venas. Li bone faras. Se mi povus, mi forkurus de ĉi tie, ankaŭ. Sed mi prenus kun mi la binon, ankaŭ. Mi lernigos ŝin paroli bone.

Mi ekdormas denove. Esti maljuna estas maldece. Sed malgraŭ mia maljuneco, nenio doloras al mi. Mi fartas bone. Mi neniam antaŭe fartis tiom bone.

Mi vekiĝas en aŭto. Oni prenas min aliloke. Sed mi ne havas vestaĵojn sur mi. Oni metis koverton sur mi, tiuj merduloj. Por ke mi ne eskapu kaj diru ĉion al policanoj. Nu, eble ili ne atentos. Venĝado estos dura.

Ni venas en domon strangan. Mi neniam antaŭe estis tie. Oni prenas min al ĉambro en la unua etaĝo. Ili estas kun mi ĝis kiam mi dormas.

Noktomeze mi vekiĝas. Mia stomako doloras. Mi fekis.

«Fek'!, merduloj! Donu sandviĉon ian al mi, mi malsatas!»

Lumo ekbrilas kaj venas bino. Denove cico invadas mian buŝon, kaj mi suĉas ĝis kiam mi ekdormas denove.

Kaj tiel pasas tagoj kaj tagoj. Mi devas fiparoli laŭte por ke ili venu kaj donu al mi mamon, la mamon, kiun mi ŝatas tiom multe. Mi jam iĝis mamadikto. Mamo kaj dormo. Kaj tiel miaj tagoj pasa. Dio mia!, mi devas esti tre malsana, perversa, stulta, ĉar mi komprenas neniun malgraŭ la tempon mi jam pasigis kun tiuj idiotoj; kaj aldone, mi estas ekdormemulo. Devas resti al mi nur momentojn da vivo.

Kaj Ĥuljan'... Kie diable estas tiu stultulo? Kaj mia porka filino, kie feke estas ŝi? Kial diable ŝi ne forlasis sian laborejon veni vidi sian patron en hospitalo? Ho ve, multaj demandoj por tiom malmulte da cerbo... Falanten en dormon mi denove notas konatan vizaĝon. Ŝajnas, ke estas Ĥuljan'. Finfine li ĝenis sin veni vidi min. Sed mi vidas, ke li estas maljuna, malsana... Mi ankaŭ vidas Rosendinon, mian filinon, sed ŝi estas pli juna ol li. Damne, mondo estas inverse! Mi preferas ekdormi, kaj poste mi revenos, mondo!

Kiam mi revekas, mi estas sola, kaj la ĉambro estas malluma. Post kelke da tempo rigardante strangajn formojn sur la plafono, subite mi notas malagrablan senton en mia ventro:

«Bino, venu!»

Bino venas kaj suĉigas min denove per mamo sia. Bone ne estas same kiel fiki, sed tiu afero pri suĉi mamon estas tre interesa. Mi suĉas iom da tempo, ĝis mi tusas. La maldekstra mamo estas iomete pli malgranda, sed mi ŝatas ĝin. Fakte mi ŝatas ambaŭ du mamojn.

Plenplena da lato, ĉar mi jam prenas bonkvalitan lakton de mamo, mi ekdormas. Jes, mi ne denuncos la binon. Ŝi estas bona homo, kaj ŝi havas bonajn mamojn. Mi konservos ilin. Sed tiun stultan barbulon, kiu deĵoras kun ŝi gardi min, mi malŝatas. Jes, tiun mi denuncos.

Mi pasigas tiel kelkajn tagojn, mi ne scias kiom da ili. Kaj finfine venas la tago kiam neatendite aperas Ĥuljan'! Sed diable, Ĥuljan', kiom maljuna vi estas!

«Ĥuljan', knabo vi ŝajnas merdo!»

«Agu'»

«Agu'u vian fekon. Vidu, mi estas via avo. Kial vi prenis min en tiun hospitalon kaj malaperis? Tia nepo!»

Ĥuljan' parolas la fremdan lingvon kun tiuj stultuloj, kaj poste foriras. Diable. Mia ununura konekto al eksteramondo malaperas kaj lasas min kun tiuj forrabistoj.

Li desapontis min. Ankaŭ, mi vidas, ke li difektiĝas. Estas kvazaŭ li maljuniĝis multe dum tiuj lastaj tagoj. Povas esti, ke tio okazas, kiam oni vivas sola en alia loko kaj onia avo venas vidi onin kaj malsaniĝas tiom multe, ke oni devas lasi lin al kuracistoj, kaj tiuj sendas in hejme ĉar tie estas nenio fari por oni. Nu, mi preferas dormi...

Mi vekiĝas suĉante mian fingron. Mi ne faris tion de kiam mi estis malgranda. Tiuj stultaj forrabistoj kredas, ke baroj en mia lito malebligos min eskapi. Mi staras, sed subite venas Bino kaj enŝaltas sian mamon en mian buŝon. Abortas mia plano pri fuĝo. Tiu mamo devas havi izotropan efekton sur min, ĉar mi ekdormas ĉiun fojon, kiam mi suĉas ĝin. Tre diabla tiu ĉi skemo estas. Mi rigardas la maldekstran mamon antaŭ mi ekdormas.

Sed tagoj pasas kaj mi fartas multe pli bone. Mi jam sukcesis stari. Ne malbone por maljunulo kiel mi, kiu preskaŭ mortis.

Kaj mi profitas la okazon, kiam oni lasas min sur la planko hazarde, por stari kvarkrure kaj ekrapidi. Ankoraŭ estas lacige por mi.

Ili vokas fremde, kaj diras ion strangan, simile al mat, aŭ mt. Mi kaŝas maltaŭ kurteno. Mi tenas la tukon por peni stari kaj salti tra la fenestro kaj veni en policejon, sed la tualo eskapas de miaj manoj, kaj mi falas planken.

«Fia patrino de di'!», eskapas el miaj lipoj. Ververe, mi estas tre fuŝa eskapinto.

Subite la kurteno moviĝas kaj forrabisto prenas min kaj metas min denove en mian liton barplenan.

«Lasu min, suĉulo! Kiam mia nepo trovos vin, li batados vin, putinaĉido!»

La forrabistino kisetas min kaj enŝaltas sian mamon denove. Si estas porkulino, sed tiu lakto, kiun ŝi donas al mi senpage, trankviligas min. Mi jam provis mordi la cicon, sed mi ne havas dentojn. Mi ne memorias kie mi lasis miajn artefaritajn dentojn, kiujn mi havas de antaŭ pli ol dudek jaroj.

Nun mi konstatas, ke oni metis drapon sur min. Oni ŝanĝas ilin nun, kaj mi rigardas: mi vidas, ke oni senharigis miajn koĥonojn dum mi dormis. Aŭ ĉu tio okazis en la hospitalo? Diable, kiu situacio tiom hontiga!

«Glub, blurrr, glub!», diras la porka Bino dum ŝi frapetas mian dorson. Sed mi ruktegas al ŝia vizaĝo. Kaj la stultulino ridegas. Kaj poste ŝi enlitigas min.

Denove pasas tagoj kaj neniu venas vidi min. Nek polico, nek mia nepo Ĥuljan'.

Sed tagon Bino prenas min kaj portas in al domo de mia nepo. Li jam estas pli aĝa kaj edziĝis. Mi konas la vizaĝon de lia edzino. Ŝi nomiĝas Fli, aŭ io simila. Ŝi estas bela. Ŝi rigardadas min kun neinteligenta mieno.

«Fli», mi diras.

Ili ĉiuj ŝajnas kontentiĝi multe. Ĥuljan' ridas. Li prenas min en siaj brakoj, kaj etas min plafonen. Mi preskaŭ atingis ĝin.

«Aŭ! Ne faru tion, azeno!», mi diras. Mi rigardas al li kun malkontenta vizaĝo. La du virinoj rigardas al li kun malkontento, ankaŭ, sed li ridas. Li furzas kaj eliras la ĉambron. La du virinoj estas eĉ malpli feliĉaj. Mi furzas, ankaŭ, sed ili ridegas kvazaŭ ili freneziĝs. Kiu komprenas virinojn?

Denove pasas la tempo kaj finfine mi rehavas pli da forto pere de la magiaj mamoj de Bino, kaj mi jam povas stari.

Oni prenas min al hejmo de Ĥuljan' fojfoje. Mi vidis lin tajpi per mia komputilo. Mi jam konis ĉi tiun domon. Ĝi estas hejmo mia. Sed tiu tablo, kiun mi ĵetis antaŭ dudek jaroj, ankoraŭ estas tie. Kaj la malpuraj manuskriptoj netajpitaj akoraŭ oni vidas en la neŝlosita ŝranko¿?

Mi jam komprenas iom da fremda lingvo. Ĥuljan' parolas multe al mi.

«Ŝan bela lai, Martz».

«Viajn mortintojn».

Ili ridas ĉar mi parolas, sed ili ne komprenas min. Iom post iom mi lernas paroli tiun lingvon tiom strangan.

«Panjo», mi diras unu tagon al Bino. «Panjo mamo».

Kaj ĉiuj ekkontentiĝas.


Legante raran lingvon.

Jam pasis du jaroj de la momento, kiam mi suferis tiun koratakon en Ubeda'. Aŭ ĉu estis Toledo? Nu, estas same. Nun Ĥuljan' sidigis min sur lin kaj malfermas libron. Ŝi estas skribita en la ĉina lingvo. Tiujn strangajn signojn mi ne komprenas. Sed li legas al mi de tiu libro.

«Jen kateto, kiu estis tre trista pro tio, ke ne estis musoj en sia urbo. Kaj katoj manĝas musojn, same kiel ni manĝas bovinojn...»

Estis idiota rakonto. Tiom idiota, ke la aŭtoro ŝajnis al mi, ke estis Ĥuljan' mem. Tiu rakonto estas simila al tiuj, kiujn mi verkis.

Sed okazis mirinda afero: ju pli multe mi lernis tiun lingvon, despli multe mi forgesis la aferojn, kiujn mi faris. Forlasis mian memoron eĉ gravaj aferoj, kiel la nomo de mia edzino, aŭ de miaj gefiloj. Baldaŭ mi eĉ ne sciis, ke mi estis edzo.

Kaj iom post iom mi lernis tiun lingvon tiom malbelan kaj strangan, kaj mi forgesis mian propran lingvon. Tio ofte okazas: vortoj foriras lasi lokon al novaj. Memoraĵoj foriras, kaj novaj travivaĵoj venas.

Mi lernis diri aferojn. La unuan, kiun mi diris estis la nomo de la edzino de Ĥuljan', ĉar ŝi estas la plej dolĉa al mi, kaj ĉar ĝi estis facila:

«Flo», diris mi. Kaj ĉiuj festumis la aferon. Multe.

La kvara vorto, kiun mi diris, estis gluita al ekzotika ideo, kiu esprimas protekton, farti komforte kaj bone nutrita. Mi diris tion, kompreneble, al bino, kiu permesis al mi suĉi siajn mamojn:

«Panjo».

Kaj mi suferis la unuan krizon pri identeco. Mi ne plu scias, kiu mi estas. Kaj mi nur ripetis aferojn, kiujn mi aŭdis. Kaj en mia cerbo la vortoj de la lingvo fremda signifas ion, iom post iom, tion, kion tiuj stultuloj komprenas per ili.

«Kiom xxxnnlmmn li estas».

Post kelke da tempo mi komprenis, ke xxxnnlmmn signifas lerta. Kaj kiam mi aĝis ĉirkaŭ tri jarojn, post aŭdi tiom da fremda, mi ne plu memoris mian lingvon.

«Ao», diris mi iam.

«Avo, li diris avo!», diris, kontentega, panjo.

Kaj Ĥuljan' daŭre sidigis mi sur siaj genuoj kaj ade legis al mi tiujn rakontojn idiotajn, kiujn mi ne plu taksis tiom idiotaj. Kelkajn mi eĉ trovis belajn. Ĉar mia ao estis la homo kiu plej atentis al mi el la tuta familio, kiam oni venigis min ĉe li. Oni dirus, ke oni portis min tie, por ke li atentu al mi.

«Avo, tie oni ne diras velki, sed veki».

«Kaj kiel vi scias tion?»

«Ĉar tion diras la libro. Ĉu vi vidas?: v-e-k-i.

«Bone, prenu la libron kaj daŭrigu vi la legadon»,

«Jes, avĉjo».

Tia Ĥuljan' ĉiam estas stulta. Kaj nun, ke li estas maljuna, li estas pli stulta ol neniam.

Do, mi prenis la libron kaj daŭrigis:

«Kaj eta Tomaso komencis veki sin, dirante profundan "ooohhh". Kaj tuj li petis matenmanĝon al panjo. Sed panjo ne estis tie, ĉar ŝi tiam laboras. Lia prizorgantino rigardas televidon, do Tomaseto devis stari kaj vestiĝi tute sola. Kaj iris en la televidĉambron kaj komunikis la infanzorgantinon: "Menĉu', vi estas sendungata". Kaj jam legita, ĉi tiu rakonto jam estas finita».

Verdire, estis malfacile por mi fini legi la rakonton. Mia lango fojfoje rifuzis movi sufiĉe rapide, mankis salivo al mia buŝo, kaj eĉ mia propra voĉo rompiĝas fojfoje. Sed ni konsideru, ke de kelkaj jaroj mi ne legis laŭte. Ankaŭ, la fremda lingvo ne estas tiu mia.

Sed Ĥuljan' festumis la aferon kvazaŭ usonanoj ĵus paŝis sur La Lunon.

«Mirigas vi min! Kiel vi povis legi tion?! Vi aĝas nur du jarojn kaj duonon»

Ĥuljan' jam estis preter espero. Kompatindulo. Mi devas aĝi ĉirkaŭ 94, kaj pro tio mi forgesas aferojn. Sed li estis multe pli juna ol mi.

Li prenis mian manon kaj irigis min al manĝoĉambro kun li:

«Vidu! ¡Ĥuljan' jam legas!»

«Ĉu Ĥuljan'? Kretenaĵo. Ĥuljan' estas vi, kaj mi estas Mateo!»

Mi eknervoziĝis tiom multe, ke miaj vortoj ne venis klare, kaj tio ekfrustriĝis min preterlime.

«Silentu, Mateo!», diris lia edzion. «Vi jam plorigis la infanon!»

Tiu bona virino, tiom dolĉa, brakumis min kaj ekkantis ion al mi, ion dolĉan, kiu forgesigis min pri mia kolero kaj tio, kio kaŭzis ĝin.

«Paĉjo, vi timigis la infanon».

«Ne atentu la avon, Ĥuljan'. Venu, Mateo, kisetu la nepon».

«Aŭ, aŭ, aŭ, Ĥuljaneto, vi pasas de ĝojo al ploro. Vidu, kiom multe amas vin aveto via».

«Silentu, Mateo, ne timigu lin denove».

«Ne, rigardu: li ĵus legis al mi rakonton».

«Troigulo».

«Ne, rigardu: diru al mi, Ĥuljan', kion oni diras ĉi tie?»

«Tomaseto komencis veki sin».

«Ĉu vi vidas?»

Ambaŭ virinoj miriĝis buŝplene.

«Ĉu jes?»

«Bone», diris mia panjo, «ne premu lin, paĉjo. Li jam lernos kiam li iros lernejen».

Mia avo estis persono, al kiu plaĉas verki. Ĉiun tagon li portis al mi novan rakonton. Fojfoje ni legis ĝin el libro, sed aliajn fojojn li prenis la rakonton printitan de li mem en sia printilo hejme, aŭ eĉ manskribita. Iom post iom mi lernis respekti mian avon, ĉar lia elpensopovo estis tre bona. Li verkis pri temoj, kiuj estis tre belaj: kateto; papilio, kiu ne volas flugi; ĉevalo mallaborema; la infanoj, kiuj scias tro multe; kaj pri aliaj aferoj, kiujn mi ŝatis multe.

Unu tagon li venis tre kontente kun libro, kiu montris en sia koverto ĉevalon kaj papilion, kaj ene de ĝi estis ĉiuj rakontoj, kiun li diris al mi, tiujn, kiujn li igis min legi, kaj tiom multe da aliaj, kiujn mi ne konis. La libro estis tre granda, kaj kiam li montris ĝin al mi, li diris:

«Rigardu, Ĥuljan', legu: kio estas tio?»

Kaj mi prenis la libron en miajn manojn kaj legis:

«Rakontoj por lerni legi».

Kaj pli sube, per flavaj literoj pli malgrandaj:

«Mateo Heredja Sandoval'». Tiel nomiĝas mia avĉjo.

En la libro, je la unua paĝo, mi povis legi skribite per printitaj literoj:

Mi dediĉas ĉi tiun rakontolibron al mia nepo Ĥuljan', kiu lernis legi per ili.

Tre kontenta estis mia avo pro sia libro, eĉ se ĝi ne estas la unua, kiun li publikigis. Li publikigis alian iam, sed kiam mi petis de li, ke li montru al mi, li diris, ke li forgesis ĉe sia alia domo, en la marbordo, aŭ ke li forvendis ĉiujn ekzemplerojn. Pro tio li volas montri tiun ĉi al mi. Kaj li diris al mi, ke tiu ekzemplero estas donaco por mi el mia avĉjo. Ne al ĉiuj infanoj siaj avoj donacis libron. Ĉefe, se li mem verkis ĝin. Inter ĉiuj aferoj, kiujn oni donacis al mi en mia tuta vivo, tiu estas mia plej ŝatata trezoro.

Post tiu libro, mia avo verkis aliajn kvardek librojn da rakontoj por infanoj en la sekvintaj ok jaroj. Ok libroj jare. Ankaŭ li verkis aliajn aferojn, ĉar li ĉiam verkas. Sed li ne montris ilin al mi.

«Temas pri plenkresulaj aferoj», li diris. «Kiam vi estos plenkreska, mi montros al vi».

Kiam li montris al mi sian lastan libron de rakontoj, Rakontoj por lerni lerni, mi jam iris al mezlernejo. Mi jam aĝis dekdu jarojn. Ili estis rakontoj malpli naivaj ol tiuj, kiujn li verkis dekomence. Oni povus diri, ke li verkis por mia komprenokapablo, kiu kreskas kun tempo. Per tiuj rakontoj mi ĉiam lernis ion: kial aerostato flosas en aeron, kiel funkcias pafilo, kial volkanoj ekaperas en kelkaj lokoj, kaj ne en aliaj, kaj multajn aliajn aferojn. Nu, eble ne multaj, ĉar tiu libro, tiom dika kiel siaj aliaj, ne plu enhavas 126 rakontojn, sed nur dekses pli longaj. Sed mi ankoraŭ admiras mian avon. Li estis nekredebla.

En mezlernejo mi gajnis geamikojn, kaj kiam finfine mi venis en bakalaŭron, mi havis ion similan al fianĉino, Fiona, mirinda knabino, kaj mi vidis malpli al mia avo pro tio.

Kiam mi finis bakalaŭron, mi tedis ĉiujn familianojn pri mia zorgego, pri kion mi studos en universitato:

«Avo, kion mi devos studi?»

«Nepo, studu tion, kion vi plej ŝatas».

«Nu, mi preferas Matematikon, sed Hispanan Lingvon, ankaŭ».

«Sekve, kial vi ne studas ilin ambaŭ? Vi povas».

Tio pensigis min dum tutajn semajnon: ĉu mi povus fari du karierojn samtempe? Miaj konatuloj diris al mi, ke unversitato ne estas same kiel mezlernejo. Tie sufiĉas studi regule, kaj oni eĉ havas tempon por si mem. Ĉe universitato oni devas studi la tutan tempon, kion oni havas, kaj eĉ tiel, oni ne povas lerni ĉion.

Sed Amelja kaj Jakvo estis miaj geamikoj, kiuj jam studas ĉe universitato: ŝi studas Matematikon, kaj li studas Hispanan Lingvon. Ili du pruntedonis siajn librojn pri la unua kurso al mi, kaj mi dediĉis iom da tempo kaj atento dum du semajnoj. Mi litere drinkis ilin. Nu, Amelja devis klarigi al mi kelkajn aferojn, kiujn mi ne komprenis. Sed ŝi diris, ke Matematiko estas facila por mi. Ŝi diris, ke mi bedaŭros, se mi ne elektos Matematikon kaj iam malkovros tion, pri kio temas, ekzakte.

Siaflanke, Jakvo diris al mi, ke beletro estas mia fako. Mi jam legis, propravole, preskaŭ ĉiujn librojn, kiujn oni rekomendas por la unua tuta jaro de la karero, escepte de la Libro de la bona amo, de Arcipresto de Hita, kaj ankaŭ mi jam legis la duonon de la libraro, kiun mi devos legi, se mi entreprenos tiun karieron, Hispanan Lingvon. Pro tio mi komprenis, ke eblas, ke mi provos ambaŭ karierojn samtempe. Se mi devos elekti, mi elektos poste, kiam mi jam komprenos pri kio temas ĉiu kariero.

Dum kvar jaroj mi ĉeestis la universitaton matene je fako pri Matematiko, kaj posttagmeze tiun pri Hispana Lingvo. Kvin jarojn poste mi jam finis ambaŭ mastrajn gradojn pri ili du.

Kun tia bagaĝo surdorse mi ĉeestis ekzamenojn pri la posteno de mezlerneja instruisto pri ambaŭ subjektoj, kaj mi sukcesis pri ili du, sed mi gajnis postenon nur pri Maematiko en urbeto Baeza', Ĥaeno, Andaluzio. Pri Hispana Lingvo mi ne sukcesis havi postenon, ĉar krom sukcesi la ekzamenon, mi ankaŭ devintus havi sperton kiel instruiston, kaj mi neniam antaŭe instruis. Verdire mi jariĝis nur dudek tri jarojn.

Kam mi venis en Baezan plaĉis al mi ekscii, ke en tiu sama mezlernejo, iam universitato, instruis la francan lingvon unu el miaj plejŝatataj verkistoj, la aŭtoro de Kampoj de Kastilio kaj Solecoj, S-ro Antonjo Maĉado Rŭis. Mi sentis plezuron riverencan esti tie, en lia klasĉambro, dum mi vidas la nigran tabulon sur ku li skribis, la ombrelon, kiun li forgesis, kiam oni donis al li translokiĝon al Segovjo, la pupitrojn, kiujn okupis liaj gelernantoj, dum mi sidiĝas ĉe la sama tablo el kiu li instruis siajn klasojn..., ĉio, ĉio havas la magion, kiun ĝi ricevis el kontakto kun tiu granda homo, la kreinto de la fama Saeto kantita de tiom da famaj kantistoj en lia estonteco...

Baezo estas turisma loko, ĉar venas multaj fremduloj kaj hispanoj, por ke oni parolos al ili pri la miljara historio de la urbo, kaj ankaŭ pri S-ro Antonjo Maĉado. Sed ne estas multe fari tie por junulo kiel mi estas. Mi venis dudek tri jaraĝa, ĵus fininte mian karieron kaj gajninte mian ekzamenon. Sep jaroj poste, kiam mi jam estis ĉi tie tiom da tempo kiel Maĉado, mia avo aperis.

Klarvidfrapo.

Mia avo ĉiam havis envieblan sanstaton. Se li jam aĝis naŭdekjare. Antaŭ kelkaj jaroj mortis mia avino, bonkora Flor', kaj de tiam la kompatinda homo estis misgvidata. Li neniam sciis kiom multe li amis sian edzinon ĝis kiam li troviĝis sen ŝi. Multe mankis ŝi al li. Iris li ofte al cemeterio viziti ŝin, ĝis kiam li alkutimiĝis al nova situacio, iom post iom. Liaj vizitoj iĝis malpli kaj malpli oftaj. Li surprizigis nin per nova libro titolita Konfesoj, en kiu li skribis, li diris, ĉion, kion li devintus diri al sia edzino, sed kion li neniam trovis la momenton aŭ decidon diri al ŝi. Unu el la plej belaj paĝoj de la libro diris tiel:

Edzino, mi neniam diris, ke vi ŝajnis al mi la plej bela afero, kiu okazis al mi en mia vivo. Kiam mi konis vin, mi petis, ke vi estu mia edzino tuj kiam mi ekvidis vin, ĉar tio estis la plej logika afero fari. Vi ridis, kaj diris, ke oni ne ŝercu pri afero tiom serioza kiel tiu. Sed mi insistis dum jaro kaj duono, la tempo, kiun vi bezonis kompreni, ke mi ja volis edziĝi al vi, serioze. Ĝis kiam ni iris en la geedziĝan vojaĝon vi ne konvinkiĝis pri tio, ke mi estis serioza pri tio, ke mi volis edziĝi al vi de la momento, kiam mi vidis vin. Vi timis la certiĝon pri aferoj miaj. Kaj mi timis, ke vi ne memoros aliajn aferojn. Ĉar vi kaj mi, Flor', jam trapasis kune aliajn vivojn. Ni amis unu la alian antaŭe, ni jam kunhavis aliajn vivojn. Ni amis unu la alian antaŭe, kaj dum tiuj lastaj sesdek jaroj mi denove estis la plej feliĉa homo el la mondo. Ĉar vi kaj mi estas faritaj unu por la alia, kaj ni trairis ĉi tiun vojon kune antaŭe. Pro tio mi ne ploris vin tiom senkonsole, ĉar mi scias, ke ni denove vidos unu la alian. Vi jam estis mia patrino, mia filino, kaj mia instruistino en aliaj vivoj. Ĝis kiam, en ĉi tiu vivo, mi finfine sukcesis edziĝi al vi. Mi esperas, ke mi sekvos vin esti kune dum eterneco. Mia amata edzino, mia ĝemela animo, Dio benu vin.

Li venis vidi min en Baeza, kiel mi diris antaŭe, pasigi kelke da tempo kun mi, laŭ sia diro. Du monatojn, eble tri.

Sed iam, veninte mi el lernejo, mi vidis lin iomete pli pala ol kutime.

«Avo..., kiom malbonan vizaĝon vi havas! Kion vi matenmanĝis?»

«Mi ne malsatis, filo. Mi ne matenmanĝis. Fakte, pensi pri manĝaĵo naŭzigas min».

«Kaj kion vi faris dum la tuta mateno?»

«Nenio. Mi verkis en mia kajero. Rakonteto kiel tiuj, kiujn mi legis al vi, kiam vi estis infano. Ĝi estas ĉi tie...»

Kaj mi vidis, ke li koliziis kun aero, pro neniu kialo, kiam li provis venigi al mi sian malnovan kajeron.

«Mi prenas vin al urĝejo, avo. Mi en ŝatas la vizaĝon, kiun vi havas. Sed mi portas vin al Úbeda, kiu havas pli bonan hospitalon».

Malgraŭ la protestoj de mia avo, mi puŝin lin en mian aŭton, kaj dek minutojn poste ni estis en la ĝenerala hospitalo de Úbeda, Sankta Johano de la Kruco.

Doktoro Ĉindasvinto Sanĉo ekiĝis tre serioza kiam li vidis lin kaj rapide li ordonis, ke oni metu lin en UZI (Unuo pri Zorgoj Intensivaj) rekte. Mi povis esti kun li nur kelkajn minutojn. Tre simpatia flegistino, Belen', venis al mi en atendoĉambro. Ŝi estis tre serioza, kaj diris, ke D-ro Sanĉo volis paroli kun mi.

«Estas infarto», li diris. «Bedaŭrinde vi ne prenis lin al ni pli frue».

«Mi prenis lin ĉi tien tuj kiam mi vidis lin, reveninte el mia laborejo».

«Certe li suferis ĝin almenaŭ du horojn antaŭ vi vidis lin. Eble li perdis konscion kaj li ne rimarkas, se li kuŝis aŭ sidiĝis tiam. Ni povas konservi lin viva pere de kuraciloj, sed ni ne povas doni al li novan koron. Eĉ se ni havus ĝin, mi dubas, ke lia korpo rezistus la agreson de tiu operacio».

«Do, kion ni povas fari?»

«Ni sendos lin en intensivozorgan ĉambron. Vi povos esti kun li dum vi volos, sed mi promesas nenion pri lia sano».

Tiun nokton mi pasigis kun mia maljuna avo. Mi ne dormis eĉ unu minuton. Mi sidiĝis apud li, rigardante kiel la guto malsupreniris ene de la gutilo malarapide. Fojfoje Belen' venis, aŭ ŝia kunantino, Anĝelino, meti ion en la aparaton, aŭŝanĝis la botelon. Je la mezo de la mateno mia avo parolis al mi:

«Ĥuljan', vi devintus iri hejme dormi. Mi ne volas ke vi ne ĉeestu vian laboron pro mi».

«Trankviliĝu, avo, mi ferias».

«Ho, bone. Plaĉas al mi, ke vi estu kun mi nun. Tiuj lokoj estas tre malvarmaj kiam familiano ne estas kun vi».

Sed mia avo haltis paroli. Liajn lastajn vortojn li diris per tre mallaŭta voĉo, kaj tio zorgigis min.

«Avo, diru ion al mi!»

«Nepo, ne estu tiom tedega», diris li per eĉ pli mallaŭta voĉo.

Kaj li ĉesis respiri.

«Avo!, ne mortu!», diris mi kun larmoj en miaj okuloj.

Sed mia avo jam estis foririnta. Kaj li lasis min tie, sola. Mi notis, ke parto de mi foriris kun li.

Mi vokis la flegistinon, kiu venis kun la kuracisto. Ili provis resvivigi lin, ili faris diversajn provojn sur lin, sed finfine D-ro Sanĉo diris al mi per tre serioza mieno:

«Mi bedaŭras komuniki al vi, ke tio neevitebla jam okazis... Mi vere bedaŭras kaj akompanas vin en vian senton».

Sed mi atentis nek al doktoro nek al flegistino. Ŝi rimarkis, ke io ne bone funkcias ene de mi, kaj alproksimiĝinte al mi, ŝi brakumis min. Kiam ŝia longa brakumo finiĝis, ŝi forlasis la ĉambron, dirinte eĉ ne unu vorton. Fojfoje simpla gesto diras multe pli ol longa parolado. La doktoro jam estis for.

Mi organizis la funebran servon, kaj telefonis mian patrinon. Tiun nokton panjo kaj mi akompanis lin, kaj la sekvintan tagon ni entombigis lin en Baeza, kiam miaj geonkloj kaj ceteraj famlianoj venis. Al mia avo plaĉintus vidi nin ĉiujn tie, kune.

Senfinita rakonto.

Du semajnojn poste mi trovis la kajeron, kiun mia avo volis doni al mi tiun tagon, kiam li mortis. Kiam mi perforte irigis lin en la Hospitalon. Mi malfermis la kajeron, kaj legis la lastan rakonton de mia avo, lian lastan verkon, rakonton senfinitan:

La kato malfeliĉa

Iam, en Katolando, estis kato nigra kiel nokto sed kun blanka makulo en sia frunto.Tiu makulo malfeliĉiĝis lin, ĉar li preferus esti same kiel aliaj katoj: tute bruna, tute greiza, tute blanka, tute nigra... Sed ne: li estis preskaŭ tute nigra, eĉ sub liaj piedoj, sed li portas makulon blanan je la mezo de sia frnnto.

Pro tio la aliaj gekatoj primokis lin, kaj kiam li kreskis neniu kato volis esti lia amiko ĉar li estis makululo. Katinoj ne volis lin ankaŭ, pro tio, ke ili diris, ke malpura kato ne povus helpi ilin venigi en la mondon katon puran, kun bona raso kaj familio...

Kaj tie ĉi finis la pecon de la lasta rakonto de mia avo. Kompreneble, mankas la solvon. Ĝi estis simple la enkonduko de la rakonto kaj la montro de la problemo. Mankas la solvo.

Mi malgaje ridetis... Kompatinda avo mia, laborante ĝisfine... Post dudek jaroj, kion plu volis li? Ĉu publikigi sian kvardekunuan volumon pri infanaj rakontoj? Por kiu? Por kio? Li havis pli da mono ol tiu, kiun li povis elspezi. Lia porna verkaro estis disvendita dudek jarojn post kiam li verkis ĝin. Kaj liaj rakontoj infanaj, oni miru pri tio, estis bona negoco, kiu disvendiĝas eĉ pli ol la porna verkaro. Devas esti, ke estas multe pli da geinfanoj en la mondo, ol gesekssemuloj. Aŭeble patrinoj emas pago por bonaj libroj ol voluptaj omoj por siaj sekretaj legadoj. Jes, oni faris filmon pri kelkaj erotikaj rakontoj de mia avo, kaj tio donis al li multe da mono, sed liajn rakontojn infanajn oni printis senĉese. Kaj nun mia patrino kaj geonkloj estis la heredintoj de mia avo, kaj tial ili nun estas milionuloj.Kaj mi ankaŭ, ĉar laŭ lia testamento, mi ricevis la trionon de ĉio, kion li havis.

Mia avo komencis verki por distri sian menson kiam li emeritiĝis. Li ne intencis alian aferon, ĉar li kaj avino povis bone vivi per sia pensio. Sed amiko kuraĝigis lin publikigi sian unuan libron pere de plumnomo, kiun li mem elpensis, William Teller. Kaj ĝi estis sukceso tuj de sia apero. La erotika merkato estis plena ĝis tiam, de verkoj de fuŝuloj. Mia avo, tio estas, William Teller, uzis belecon tie, kie aliaj diris fivortojn. Ekzemple, anstataŭ piĉo, li uzis frazojn kiel kaverno de plezur', aŭ sancta sanctorum, aŭ eĉ la pordo de Venus'. Liaj frazoj havis bonan konstruadon, kaj estis plezuro legi liajn librojn, eĉ se oni ne ŝatis la temon.

Kaj subite li ĉesis skribi tiajn porkaĵojn. La halto koincidis kun mia naskiĝo. Kelkajn jarojn poste, kiam mi hazarde eksciis kiu estas tiu William Teller, kies verkojn oni rekomenis al mi kelkaj amikoj, mi aĉetis ĉiujn tiajn verkojn siajn. Dek jarojn antaŭ li mortis li denove venis en la metion, kaj dum tiu tempo li sukcesis verki dudek librojn tiustilajn. Tio estis la epoko dum li ĉesis verki ĉar li ne plu estis sufiĉe forta por tio. Ne, ververe li ne plu havis forton reserĉi kaj verki aferojn kiel La lasta toasto de Balmaseda, historian eseon noveligitan pri la lasta reganto Kubo kiel hispana provinco.

Kaj subite mi ekkomprenis, ĉiu venis unufrape: mi memoris pri tiu bino kaj la nutra procedo kiun ŝi suferigis min, kaj, pli ol tio, mi memoris pri mia kolera reago al tiu traŭma situacio en kiun mi vidis min subite, meze de tiuj stranguloj kiuj parolas la lingvon raran. Tio estis kvazaŭ bombardo pri memoraĵoj, kiuj disvolviĝas ene de mia cerbo, kvazaŭ ili evitis min, puŝitaj eble de la deziro klarigi al mi mian aktualan realon kiel instruiston katedran pri Matematiko ĉe unu el la plej gravaj mezlernejoj en la tuta Hispanio. Ĉar mi estis en la utero de mia patrino naŭ monatojn. Mia patrino, mia filino. Mi ekmemoris kiel mia unua nepo ne lasis min trankvila. Pri tio, ke mi lasis lin parolante al mi. Pri tio, ke li estis tre kontenta kiam mi venis viziti lin en Baeza, post tiom da doloro pro la morto de mia Flo, mia amata edzino. Pri tio, kiel mi lernigis mian nepon legi pere de la libroj, kiujn mi verkis aparte por li... Jes, tio estis kvazaŭ oni vidas filmon kontraŭtempe, de la fino al komenco. Ĝis kiam..., ĝis kiam..., venis la tago de mia emeritiĝo. Sed tio ne plu gravis al mi: mi jam memoris sufiĉe, eble tro multe por mia mensa saneco. Fulme al fulme, el rapida sinsekvo de fotoj gluitaj en fotolibro, kies paĝojn oni turnas de la fino al la komenco, paĝo post paĝo, foto post foto. Tio ne estis sinsekva tuto, sed salto post salto. Sed tio sufiĉis. Finfine mi komprenis mian avon. Kaj mia avo komprenis min.

Sekve, mi sidiĝis, prenis plumon, tiun plumon, kiun mia avo uzis la lastajn tridek jarojn, kaj verkis en lia kajero:

Kaj la kato kuris kaj kuris, kaj foriris la lokon. Post preteriri kelkajn murojn kaj tri kvartalojn diversajn, li troviĝis en malluman seneliran strateton, kie tri malpuraj katoj kverelis pri blanka katino,bela kiel suno, kiu eble eskapis riĉan familion.

«Fuuuu!», nia kato diris. Li estis pli granda ol ili, kaj pro tio tri el ili forkuris. Sed la aliaj du alfrontis lin.

Nia kateto, kiun ni nomu Zas', venis kiel fulmotondro kaj per ungofrapo unuokuligis kaj vundis unu el ili, kaj turnis ataki la alian, kiu malantaŭen paŝis iom post iom ĝis kiam li troviĝis ekster la atingo de Zas kaj tiam li malaperis. La unuokululo jam foriris miaŭante pro doloro.

«Dankon», diris al li dolĉa voĉeto per la kata lingvo.

Zas turnis sin kaj vidis molan kaj belan katinon. Ŝi estas tute blanka, sed meze de ŝia frunto ŝi havas nigran makulon.

«Mi nomiĝas Zig. Kaj vi?»

Christopher Talker.

Fino

Armilla, Granada,
je la 17:45 horo de
la 17ª de decembro
de 2012.
Finesperantigita la 21an
de aŭgusto de 2016
je la 11:03ª horo,
de la aŭtoro mem.


Bibliografia noto:

Se vi ĝuis ĉi tiun libron, eble plaĉos al vi legi aliajn de la sama aŭtoro:

  1. Infana rakonto, aŭ La soldato kaj la sorĉistino: ĝi havas du partojn: unua estas por geinfanoj kaj la dua por plenkreskuloj. Mi verkis la rakonton festumi la Internacian Infanan Libron la 2an de aprilo de 2012. Ankaŭ estas hispana kaj angla versioj. Tiu ĉi estas mia plej mallonga verko.
  2. La peko de l' taliban: fervora kredanto ebligas ŝtonigon kaj poste bedaŭras tion dum sia tuta vivo. Tamen Dio estas kompatema kaj li povas korekti tion..., ne senkoste.
  3. Estu tiel: mallonga novelo pri tio, kio okazas post kiam oni mortas. Publikigita de Eldonejo La fantomo de sonĝoj en la hispana surpapere.
  4. La jaro kiam mi estis virino. Maljunulo iĝas virino juna. Ĉi tiu estas mia unua longa noveleto verkita origine en la angla lingvo. Nun vi povas legi ĝin en Esperanto. Mi esperas, ke vi ŝatos ĝin. Eldonita en la angla de The Dream Ghost Editions (El fantasma de los sueños) surpapere.
  5. La psikologistino: la heroo ekkonas strangan virinon, kiun aliaj personoj ne povas vidi, apud arbo en parko. Li kredas, ke li estas freneza, do li vizitas la plej bonan psikologistinon en sia urbo, kiu vere surprizas lin. Mi verkis tiun rakonton en februaro de 2015 originale en la angla, kaj nun prezentas al vi en Esperanto. Se vi preferas legi ĝin la angla, vi ankaŭ povas trovi ĝin en la koncerna ligo. En la hispanan mi tradukis ĝin poste, kvankam mi ankoraŭ ne publikigis ĝin, nur ĉapitre kiel La libron de la monato.
  6. Aliaj verkoj: se vi regas la hispanan, vi povas legi miajn aliajn 45 verkojn. Sed ne indas, ke vi lernu la hispanan por legi min, ĉar mi tradukos ĉion en la Internacian Lingvon, Esperanton, iom post iom, tiel ke vi senpage povos legi min.





Malkovrilo:Kio estas animo?

Dum sia tuta vivo multe da homoj zorgas pri la momento de morto, tiu momento en kiu vivo finiĝas. Tiuj, kiuj diras, ke animo estas realo, pretigas sin por sia rigardo pri tio, kio poste venos; tiuj, kiuj diras, ke animo ne ekzistas, vivas sian tutan vivon kiel kompletan periodon de ekzisto sia, provante esti plej eble kiel feliĉa.

Sed tamen la afero estas aktuala: ĉu existas io post nia vivo? Ĉu ni aldonas karmon aŭ darmon dum nia tuta vivo, pri kio ni devas malbalasti aŭ konservi dum posta vivo? Aŭ ĉu ĉio finas kun morto, inkluzivante karmo kaj darmo?

Ĉi tiu libro analizas unu el tiuj eblecojn. Kaj analizas ĝi ĝin el la unua vico, de la eksperto de avo sesdekjaraĝa kaj de tiu de sia nepo ĵusnakita, kiuj laŭ la libro disvolvas siajn ideojn kaj opiniojn, ĉiam sanĝantajn, ĉiam malfermajn, serĉante vivoplenan sperton, kiu kreskigas ilin kaj eniri komunan projekton, kiun oni rivelas al ni je la fino de la libro, montrante nin laŭ ĝi kiel ili du sukcesis ĝui tion, kio unuigas ilin: ĝojo por vivo kaj amo por literaturo.




[Daŭrigita kaj finita!]


Reiru