Mia verkaro

La psikologistino, fantazio.JESÚS ÁNGEL.

La psikologistino.

Enhavo

  1. Feino.
  2. La vizito.
  3. La tasko.
  4. La dua vizito.
  5. Nekutima ekkono.
  6. Mia dua knabino.
  7. La problemo.
  8. Duobla problemo.
  9. Miaj du fianĉinoj.
  10. La Reĝino de Koroj.
  11. Ĵaluzo.
  12. Hispana ferio.
  13. Lucio.
  14. Aleksandrino.
  15. Sam' atakas denove.
  16. Mi klarigas mian vivon.
  17. Mia skota nokto.
  18. Komuna vivo.
  19. Legado.
  20. La nova Marino.
  21. La lasta rendevuo.
  22. Panjo.
  23. Trovita fratino.
  24. Fina rendevuo.
  25. Ĉu la fino?
  26. Bibliografio.

© 2014 Jesuo Delas. Neniun parton de ĉi tiu verko oni povas kopii per iu ajn maniero sen antaŭa, skribita permeson de la aŭtoro.
© 2014 Kovrilo: Shatini Martines Rodriges.
© 2016 Esperanta versio de Jesuo Delas.


Feino.

La psikologistino, fantazio.

“Saluton”.

“Saluton. Ĉu vi estas la Feino de Aero?”

“Se vi volas”.

“Kiu estas vi?”

“Vi diru al mi”.

“Kio estas vi?”

“Kion ajn vi decidos. Tamen, ni ne hazarde renkontis”.

Mi promenas tre frue matene, kiel kutime... Tiam mi trovis tiun personon, mi ne povus diri se ĝi vere estas viro aŭ virino: se viro, liaj trajtoj estas vere inaj. Se virino, estas io vireca pri ŝi.

Ni komencis paroli proksime de arbo sur kiu ŝi (ni diru, ke temas pri ino) apogis sin. Ŝajnas, ke ŝi ripozas, kvankam kiam mi alproksimiĝis, mi vidis, ke ŝi tute ne estis laca. Ŝia rideto kaptis min, kaj mi salutis ŝin tute nature. "Ĉu ni konas unu la alian?” ŝi demandis. Sed mi certis, ke ni neniam vidis unu la alian. Kaj ankaŭ ŝi pensis tion. Sed estis io en ŝi, kio ne estis fremda al mi.

Ni parolis dum horoj, kaj kiam mi rigardis la tempon, mi konstatis, ke estis preter tagmezo. Kaj kiam mi levis denove mian rigardon el mia brakhorloĝo, mi vidis nur arbon, la arbon, sur kiu ŝi apogis sin dum la lastaj horoj. Kien iris ŝi? Kiel ŝi povis foriri sen fari bruon?

Mi pensis, ke mi estis freneza, ke tiu knabino neniam estis tie, kaj ke mi devus serĉi urĝe la helpon de psikologo. Do, kiam mi revenis hejmen, mi trovis bonan psikologon en telefonlibro. Mi konkludis, ke temas pri bona fakisto, ĉar la averto kovris duono de la paĝo, tiel ke oni ne mislegos la nomon. Kaj tie, per grandaj leteroj, mi legis:

Samantha Burns,
psikologistino
kaj Animsanantino.

La nokto antaŭ mia vizito mi havis strangan sonĝon: mi vidis ŝin, la virinon de mi imagitan, apogante sin sur la arbo denove. Mi memoris, ke ŝi ne havis mamojn, sed estas virinoj kies mamoj estas tiom malgrandaj, ke ŝajnas, ke ili ne havas. Mmi ne povis vidi siajn brakojn ĉar ili estis sur ŝia dorso, kvazaŭ ŝi apogas sin sur ili. Ŝi nur diris unu frazon: "Ni renkontos baldaŭ».

La venontan tagon mi telefonis mian estron kaj diris al li, ke mi ne povas iri laborejen, ĉar mi devas viziti la doktoron. Jes, mi diros al li la venontan tagon.



La vizito.


Tuj kiam mi venis en ŝian oficejon, mi vidis, ke ĝi estas tre pura: ĉio estas en sia loko, la komputilo estis malgranda portebla, kaj ĝi estis preta por tajpado. Nur la psikologistino ne estis en sia loko: ŝi staras dorse al mi, rigardante tra la fenestro.

«Sidiĝu, S-ro Longstorm'», ŝi diris. «Mi estos kun vi post kelkaj minutoj».

«Saluton, D-ino Burns».

«Ho, ne estu ni tiom formalaj. Vi povas diri Sam' al mi».

«Bonorde, Sam'. Rik' estas mi».

«Minuton, Rik'. Mi bezonas mediti kelkajn minutojn inter ĉiuj du pacientoj, por rekomenci mian menson...»

«Jes, kompreneble, Sam'».

«Dume, vi povas organizi viajn pensojn. Uzu tiun kajeron kaj plumon skribi viajn ĉefajn punktojn. Tiuj, kiujn vi volas, ke ni prilaboru».

Mi ne povis kredi tion. Mi ne scias multe pri plumoj, sed tiu havis blankan stelon je la pinto. Tio signifas, ke temas pri Montblanc, la plej multekosta plumo en la mondo. Oni ne permesas al strangulo skribi per ĝi. Ne se vi ne rigardas. Mi povus preni ĝin kaj forkuri kun ĝi en mia poŝo. Eble tio estas parto de ŝia kuraca metodo.

Sekve mi malfermis ĝin kaj skribis per ĝi sur la kajeron:


  1. Mi trovis virinon, kiun mi ne povas forgesi.
  2. Mi dubas, ĉu tiu virino ekzistas.
  3. Mi ĉiam sentis min nervoza antaŭ virino.
  4. La ununura virino, kiun mi vere amis estis panjo.
  5. Panjo forlasis nin kiam mi dekjaraĝis.
  6. Mi ĉiam batalis miajn fratinojn. 
  7. De kiam mi estas plenkreskulo, mi neniam vidis ilin.
  8. Mia frato mortis antaŭ dek jaroj,  kvar antaŭ paĉjo.
  9. Mi ne scias tion, kion mi vere faras ĉi tie.
  10. Mi ĉiam sentis timon, nervozon, malsekuron.


Kiam mi finis skribi, mi vidis, ke ŝi sidas sur sia seĝo, kaj rigardis al mi.

«Tio ne eblas!», mi kriis.

«Saluton denove, Rik'. Kio ne eblas?»

«Estas vi! Mi trovis vin en parko! Mi venis en psikologiejon ĉar mi ne povis forpreni vin de mia menso!» 

«Tio estas interese, Rik'. Nu, vi trankviliĝu, ĉu? Mi povas certigi al vi, ke mi neniam vidis vin antaŭe, ĉu en parko, ĉu aliloke ajn. Bonvolu, ĉu vi povas skribi vian nomon je la angulo de la kajero, kiun vi tenas nun, kaj doni al mi?»

Mi faris tion, kaj ŝi ridetis al mi:

«Kaj la plumon, bonvolu».

Mi metis mian manon je mia ĉemizpoŝo kaj sentis, honteme, ke la Montblanc estis tie, kune kun mia malmultekosta Pilot Vball Pen. Mi ne povas esti sen skribilo, kaj pro tio mi ĉiam havas unu sur mi. Pro tio mi havas la aŭtomatan kutimon meti mian skribilon je poŝo mia tuj post skribi. Pro tio nun mi finis skribi kaj metis la skribilon en sia loko, sen pensi, ke ĉifoje ne temas pri mia plumo.

«Mi ege bedaŭras», mi diris, «Mi ĉiam skribas per mia plumo, kaj estas mia kutimo meti ĝin en mian poŝon. Mi ne rimarkis, ke ĉi foje temas pri via».

«Ho, ne gravas, Rik'. Vi ja ne ŝajnas rabisto. Mi komprenas. Tio ankaŭ okazas al mi, kiam mi prunteprenas plumon».

Dum kelkaj minutoj ŝi legis tion, kion mi donis al ŝi, kaj substrekis kelkajn vortojn en diversaj lokoj. Poste ŝi prenis alian Montblanc plumon, pli maldika kaj blanka, kaj skribis kelkajn minutojn per ruĝa inko. 

«Bone, Rik'», ŝi diris kiam ŝi finis, «ŝajnas, ke vi amis vere vian patrinon. Tiom multe, ke ne estas loko por alia virino en via koro».

«Nu, jes, tio povas esti tiel».

«Ĉu vi iam havis koramikinon?»

«Ne ekzakte. Mi havas amikojn, sed mi neniam amin–dumis».

«Kial estas tio?»

«Mi supozas, ke mi ankoraŭ ne trovis la ĝustan virinon».

«Aŭ eble ili ne trovis la veran koron vian, Rik'. Ĉu vi iam konsideris, ke la problemo ne estas ilia?»

«Mi certas, ke ili ne kulpas».

«Mi donos al vi kelkajn ludkartojn, unu post la aliaj. Vi diros al mi pri tiuj, kiujn vi ŝatas pleje. Sincere».

Ŝi diris al mi ĉirkaŭ kvin dek ludkartojn, unu post la alia, kiel ŝi diris. Ĉe ĉiu karto estis  foto de virino kaj nombro. Iliaj okuloj kaj aliaj trajtoj ŝanĝis multe. Je la fino mi selektis dekkvin el tiuj kvin dek.

«Dek kvin el kvin dek», ŝi diris kontinte ilin, «interese. Unu brunulinon, du ruĝharulinojn, sep blondulinojn kaj kvin blankharulinojn...»

Mi ragardadis al ŝi pro verdikto.

«Nun diru al mi», ŝi daŭrigis, «kial vi ŝatas ilin».

Mi diris al ŝi, ke mi ŝatas ilin pro iliaj okuloj, en kelkaj kazoj, en aliaj pro ilia hararo, kelkaj pro iliaj lipoj, kaj la ceteraj pro ilia frunto.

«Bonorde», ŝi aldonis pense, kiam mi diris al ŝi. Poste ŝi tajpis ion en sia komputilo kaj post kelkaj minutoj ŝi printis foton kaj montris al mi.

«Ĉu vi konas ŝin?»

Mi estis eksurprizita:

Jes, la virino sur tiu foto estis mia patrino! De kie ŝi pruntis ĝin?

«Nu, jes. Kiel vi eksciis tian, kia mia patrino estas?»

«Verŝajne vi serĉas vian patrinon en tiu virino, kiun vi konas, Dikjo. Ĉu mi aspektas kiel vian patrinon, ankaŭ?»

«Nu..., mi ne povas diri tion. Sed estas io pri vi..., vi parolas same kiel ŝi parolis».

«Aha'. Kio pri la okuloj?»

«Viaj okuloj estas verdaj. Tiuj ŝiaj estis pli klaraj ol viaj, sed ankoraŭ verdaj». 

«Mi vidas...»

«Kaj via mentono estas same kiel ŝia».

«Bone. Sed tiu bildo, kiun vi havas sur viaj manoj, tute ne rilatas al mi, Dikjo».

«Dikjo..., mia patrino kutimis nomi min tiel. Neniu alia faras tion. Tio estas stranga, ankaŭ».

«Pardonu, Rik'. Mi ne intencis ŝajni tro formale al vi...»

«Bonorde, Sam'. Plaĉas al mi, ke vi faras tion. Bonvolu, faru tion».

«Konsentite. Sed konsciu pri tio, ke mi NE estas via patrino, Dikjo».

«Jes, panjo..., mi celas diri, Sam'».

Ŝi ridetis, kaj poste demandis:

«Kiel nomiĝis via patrino?»

«Samantha».

«Mia Dio! Jen stranga koincido... Diru al mi pri fratinoj viaj».

«Mi havas du fratinojn, Marilu' kaj Rut'. Ili estas malsanoj».

«Kion vi celas diri per malsanoj

«Ili estas egoismaj kaj kverelemaj. Kiam ni estis geinfanoj, ili ĉiam kverelis kaj mensogis al mia gepatroj tiel ke mi kaj mia frato estos punataj, kaj de kiam ni kreskis ili ĉiam provis preni monon el mi, kaj kiam ili vidis, ke venos neniu, ili daŭrigis kvereladon kaj fiparolis al mi».

«Verŝajne vi ne estis bonŝanca kun virinoj en via familio».

«Ne. Tial mi neniam serĉis edzinon, mi supozas».

«Tial vi serĉis sekson nur».

«Ne ekzakte. Nu, mi vizitis putinejojn fojfoje, sed ne regule».

«Diru al mi pri via unua fojo tie».

«Ŝi estis tre juna. Dek ok jaraĝa, eble dudek. Sed ŝi mastrumis sian metion. Mi sentis honton».

«Ĉu vi opinias, ke vi ne faris bone per tiu vizito?»

«Unue jes, sed poste mi konsideris, ke tio estas pli malmultekoste ol pagi drinkaĵojn por amikino, kiu eble post vespermanĝo sendos min for per survanga kiso».

«Aha', vi pravas. Vi scias, socialaj  konvencioj estas ofte multekostaj por vi, knaboj».

«Nu, se mi estus pli sukcesa pri virinoj mi ne zorgus pri tio. Sed je mia situacio mi povas havi mian monon por mi».

«Mi vidas», ŝi diris dum ŝi skribas sur ŝian kajeron. Finfine ŝi haltis, rigardis al mi, ridetis kaj diris tre malrapide, kvazaŭ ŝi devas pensi pri ĉiu vorto:

«Nu, Dikjo..., ŝajnas al mi, ke vi sentis profundan amon por via patrino kaj vi timis ne trovi ŝin en iu ajn knabino, kiun vi konos».

«Hmm, jes, mi supozas, ke tio estas vere».

«Nu, mi diros al vi ion: neniu estos kiel via patrino, eĉ proksimume. Sed vi povas ankoraŭ doni korinklinon al aliaj virinoj. Aparte al tiu, kiu naskos viajn gefilojn».

«Gefiloj! Kiu volas ilin?»

«Tiu estu demando, por ke vi respondu vi mem, Rik'.  Demandu al vi eĉ se vi ne volas ilin, ĉu tio estos problemo por vi. Sed se vi decidas havi bebon, vi bezonas knabinon kunhavi ĝin».

«Sekve, neniu bebo, neniu knabino».

«Vi decidu. Komprenema virino povas helpi kreskigi la bebon, kiun vi havas ene de vi, Dikjo. Knaboj kreskas kaj malgraŭ tio, ke ili ne forgesas siajn patrinojn, ili helpas aliajn virinojn esti patrinojn, tiel ke novaj homoj havas la bonŝancon esti vivaj».

«Bonancon. Mi neniam konsideris, ke estas bonŝance esti viva».

«Nu, certe vivo estas la plej bona donaco, kiun vi iam ricevos. Tial vi amas vian patrinon tiom multe».

«Mi vidas».

«Tio prenas nin je la fino de nia tempo, Dikjo. Venu denove la venontan monaton».

«Aha', bone, Sam'. Kiom mi devas pagi al vi?»


La tasko.

La psikologistino, fantazio.

«Ne zorgu pri tio nun. Vi nur devas zorgi pri via tasko: ĉiun fojon, kiam vi vidos knabinon surstrate, aŭ virinon senrigarde al kiom jaraĝa ŝi estas, pensi ĉu vi povus esti bona edzo por ĝi. Ne konsideru ĉu ŝi estos bona virino por vi, sed ĉu la viro en vi estus bona por la virino, kiun vi trovos. Post tridek tagoj vi doros al mi ĉu vi sentis vi estos bona por iu sinjorino, kiun vi trovis, kaj kial».

«Konsentite. Nun diru al mi vian monon, bonvolu».

«Normale mia vizito kostas £200, sed la unua estas kurtezio por nova kliento, do vi devas doni al mi nenion. Mi vidos vin post unu monato, Dikjo.. Tiam vi povos pagi al mi £200 por la venonta vizito».

«Sed..., sed...»,

«Ho, ne sedu min Rik'. Ĝis revido».

Mi staris kaj iris al enirejo. La flegistino jam malfermis la pordon por mi, kaj deziris al mi bonan tagon per bela rideto. Mi dubis, ĉu ŝi estus bona edzino por mi, sed mi lasis mian taskon por la venonta tago.

Dum monato mi praktikis la ekzercon, kaj trovis, ke mi ne estus bona edzo por iu ajn knabino, aŭ virino, kiun mi trovis. Mi pensis, ke ili ĉiuj estas preter mia atingo.

Kiam mi jam praktikis nur dum unu semajno, mi sentis senespera, do mi iris viziti D-inon Burnon, sed estis neniu tie. Eĉ la nomo sur la pordo ne estis ekster. Sekve, mi devis atendi  tri pluajn semajnojn vidi ŝin.


La dua vizito.

Je la fino de tiuj semajnoj, mi estis tie denove, sed ĉifoje mi vidis la nomon ĉe ŝia pordo:

Dr-ino. S. Burns,
psikologistino

Mi venis en ŝian oficejon, kaj trovis la flegistinon, kiun mi konis. Ĉifoje mi vidis, ke neniu atendas. Nur mi.

«Ĉu mi rajtas eniri?», demandis  mi la flegistinon.

«La doktorino diros al ni. Bonvolu sidiĝi tie, S-ro Longstorm'. Ŝi diros al ni, kiam ŝi pretos».

Post kvin minutoj telefono sonoris, kaj la flegistino diris al mi, ke mi povas eniri.

Mi trovis ŝin rigardante tra la fenestro denove.

«Sidiĝu, Rik'. Donu al mi minuton, bonvolu».

Mi sidiĝis kaj rigardis al ŝia tablo. Ŝia komputilo ne funkcias. Sed la kajero, sur kiu mi skribis, estas tie, rigardante ŝin. Mi pensas pri miaj aferoj, kaj rigardas al ŝi, poste al la muroj kaj la plankon. La muroj estas farbitaj blue, kaj la planko estas ligna, duonbruna, duonblanka, kun regulaj linioj diverskoloraj. Rigardi tiujn liniojn estas trankvilige.

«Nu, Rik, mi estas kun vi denove».

Min surprizis ŝia voĉo. Mi ekrigardis al ŝi. Mi ne rimarkis, ke ŝi sidiĝis.

«Saluton, Sam'».

«Ĉu vi faris vian taskon?»

«Mi faris».

«Kaj?»

«Nenio. Mi imagis min kvazaŭ la edzo de neniu knabino aŭ virino, kiun mi trovis».

«Kio pensigas vin tiel?»

«Mi ne vidis, ke mi zorgas pri ili ajn».

Sam' legis siajn notojn, kaj rigardis al mi denove.

«Aŭskultu, Dikjo: vi havas seriozan problemon. Vi ne povas senti agrablajn aferojn al virino, kiun vi konas, ĉar vi neniam havis fantazion kun iu el ili...»

«Kiel vi scias tion?»

«Nu, evidentiĝas al mi. Sed vi devas provi pli forte, Rik. Male, vi povos havi problemon».

«Ĉu vere? Kian problemon?»

«Vi povus voli mortigi virinon por via propra plezuro».

«Mortigi! Neniam!».

«Ne nun, kompreneble. Sed mi vidis tiun modelon antaŭe. Do via tasko por venonta vizito estas rendevui knabinon. Se vi provas, vi sukcesos havi rendevuon, Dikjo. Estu agrabla al ŝi, kaj ŝi estos agrabla al vi, ankaŭ. Se ŝi diras aŭ faras ion, kiu ne plaĉas al vi, ne koleru, sed prenu ĝin per rideto. Post via rendevuo decidu ĉu vi ŝatus vidi ŝin denove».

«Ĉu mi skribu raporton pri la rendevuo, ankaŭ?».

«Kompreneble jes, Dikjo: skribu ĉion».

«Aha', mi tion faros, tiel ke mi decidos ĉu mi petos novan rendevuon».

«Jes. Sed vi devas pensi, ke ŝi povas rifuzi, se vi ne estis agrabla aŭ interesa al ŝi».

«Do ŝi povas rifuzi min».

«Jes. Kaj vi rifuzas ŝin, se vi ne petas denove rendevuon».

«Konsentite. La problemo estas, ke mi estas timida, Sam'».

«Kaj tiu timideco kolerigas vin, kaj eble igas vin agresema».

«Jes... Tial mi ne petas knabinojn eliri».

«Tamen, vi bezonas knabinon en via vivo».

«Ĉu vere? Kial?»

«Diri al ili, ke estas loko konkerenda en vin».

«Mia timideco».

«Ekzemple. Sed la problemo povus ne esti tiu. Timo kutime okazigas timidecon».

«Ĉu?»

«Sed vi devas promesi al vi mem, ke rifuzo ne malfeliĉigos vin, aŭ timidigos, aŭ igos vin agresema».

«Mi provos».

«Se ŝi diras ne, ŝi perdos, ne vi. Memoru».

«Konsentite. Mi provos memori tion, Sam'».

«Bone. Donu la flegistinon la £200-n kiam vi eliras,  Rik'. Mi vidos vin post du monatoj».

«Konsentite. Interkrampe...»

«Jes?»

«Mi venis ĉi tie antaŭ tri semajnoj, sed mi ne povis trovi vian oficejon».

«Ĉu vi certas?», ŝi ridetis. «Eble vi havis la malbonan adreson».

«Nu, mi venis ĉi tien hodiaŭ, ĉu ne?»

«Jes, sed tio ne signifas, ke vi ne faris eraron antaŭ tri semajnoj. Devas esti eraro ie, Rik'», ŝi ridetis. «La fakto estas, ke ne nur estas ĉi tie nun: ankaŭ mi estas».

Post longa sopiro, ŝi aldonis: «Tio signifas, eble, ke vi ne devas veni ĉi tien antaŭ mi diras al vi, Rik'. Ne venu antaŭ ok semajnoj. Tio estos pli sekure por vi. Bonvolu forgesi pri mi dum du monatoj kompletaj kaj koncentriĝu pri la knabinoj, kiujn vi povas rendevui».

«Ĉu mi povas rendevui vin,  Sam'?»

Ŝi ekridegis. Poste ŝi diris:

«Tiel mi ŝatas vin! Ne perdu tiun senton, Dikjo. Tiel vi progresos!»,

«Sed ĉu vi rendevuos min?»

«Je la fino de via kuracado, Dikjo, mi promesas, ke mi rendevuos vin, se vi ankoraŭ volas».


Nekutima ekkono.

Atentu!Ŝi ŝajnis anĝelo. La knabino estis vere bela, bruna, ne tre alta, ĉarma. Ŝi havis ĉion esti feliĉa en vivo, sed ŝi ploris, kiam mi unue vidis ŝin. Ŝi kriis tiom multe, fakte, ke ŝi ne vidis, ke la trafiklumo estas ruĝa por ŝi. Kaj ankaŭ ne vidis ŝi la aŭton, kiu venas. Subite ŝi vidis ŝin kuŝante sur la grundo, vidante suben kun protektanta brako sur ŝiaj ŝultroj. La aŭto malaperis, sed ĝi ĵus maltrafis ŝian kapon per nur kelkaj centimetroj. Mi devas aldoni, ke tiu brako, kiu ankoraŭ protektas ŝin kaj premas ŝin kontraŭ la grundo, estas mia. Mi ĵus savis ŝin el morto.

«Ho, Dio! Kiu estas vi?», ŝi diris duonkonstatante tion, kio ĵus okazis.

«Ĉu vi bone fartas?», respondis mi. «Vi marŝis rekte al tiu aŭto, kvazaŭ vi volis morti. Mi devis fari tion, se mi eraris kaj vi ne deziris memortigi vin. Se vi vere tion volas, estas multe da aliaj aŭtoj en la ŝoseo. Sed se vi ne intencis morti hodiaŭ, junulino, jen vivo via».

La knabino aŭskultis mian paroladon silente, ĉar ŝi estis tre nervoza kaj ne sciis kion diri. Ankaŭ mi estis nervoza, ĉar mi povus esti mortinta kune kun ŝi. Se mi pensintus la aferon, mi lasus ŝin morti. Sed mi vidis malgajon mem en ŝia vizaĝo, kaj ĝi tuŝis profunde je koro mia, do mi sciis, ke mi devas paroli al ŝi. Eble ŝi rendevuos min. Kaj tiam mi vidis la aŭton.

Ŝi rigardadis min silente. Kaj tie ni estis, kuŝante sur la grundo vizaĝoj suben, rigardante unu la alian, kun mia brako ankoraŭ sur ŝiaj ŝultroj. Subite mi konstatis, kaj metis ĝis for de ŝi, kaj ni ekridis laŭte, kvazaŭ ni du ekfreneziĝis. Estis neniu proksime, kaj estis malfrue en posttagmezo.

Mi staris kaj helpis ŝin stari denove. Ŝi estis tre bela kaj maldika. Ŝi estis tre juna kaj ŝiaj okuloj estis tre grandaj, brilaj kaj brunaj. Ŝi ridetis al mi kaj diris:

«Dankon. Mi ŝuldas mian vivon al vi».

«Sufiĉos rendevuo», mi respondis aŭtomate.

«Ĉu rendevuo?»

«Mia psikologistino ĵus diris al mi, ke mi devas havi rendevuon kun bela knabino. Ŝi diras, ke tio estos bone por mi. Eble tio helpos min solvi mian problemon, kion ajn ĝi estas... Sed...», mi daŭrigis senpaŭze,  «ŝajnas, ke estas problemoj pli malbonaj ol tiuj miaj, mi vidas».

«Ja», ŝi kapjesis al tio. «Ĉu vi havas problemon kun virinoj?»

«Nu, ne ekzakte», mi penis ŝajni kuraĝiga, «mi ĵus kuŝigis unu el ili».

«Ho, vi estas vere amuza», ŝi diris tre serioza. Poste ŝi ridetis kaj aldonis: «Sed vi pravas. Vi kuŝigis min. Kaj mi dankas vin pro tio, ĉar vi savis mian vivon».

«Nun diru al mi: ĉu vi intencis, ke tiu aŭto prenos vian vivon? Interkrampe, kiu estas via nomo?»

«Me estas Marino. Ĉu mi rajtas scii la nomo de mia savinto, bonvolu?»

«Ha! Rik' estas mia nomo. Riket' por miaj geamikoj».

«Bone, mi supozas, ke tio igas min via amikino, Riket'».

Ni ankoraŭ ne finis stari, kaj ankoraŭ genuante, ŝi brakumis min tiom forte, kiel ŝi povis, kaj poste kisis mian vangon tre brueme.

«Neniam forgesu mian kison, Riket', savinto mia», ŝi diris.

«Sed vi ankoraŭ ne respondis min», diris mi helpante ŝin veni sur ŝiajn krurojn.

«Nu, mi ne konsciis pri tiu aŭto venante al mi, Riket'. Sed ne gravus al mi, ke ĝi frapis min. Ĉio estus pli rapida por mi».

«Pli rapida! Kion vi celas diri per pli rapida

«Mi venas vidi doktoron, Riket'. Li diris al mi, ke mi havas kanceron».

«Kanceron!»

«Jes. Ostan kanceron. Mi falis en mia hejmo lastan semajnon, kaj mia genuo doloras multe. Mi iris vidi doktoron kaj oni testis min. Hodiaŭ oni diris al mi la konkludojn: mi havas ostan kanceron. Li diris, ke mi mortos post unu, eble du monatoj».

«Ho», mi diris, ĉar mi povis diri nenion pli. Vivo ne preparis min por situacio kiel ĉi tiu.

«Kiom jaraĝa estas vi, Marino?»

«Deksep».

«Deksep! Kancero devus esti malpermesita kiam oni estas deksep jaraĝa!»

«Mi scias, sed tiel estas realo».

Mi vere ne sciis kion fari. Do mi diris ion stulta: «Ĉu vi scias kion mi faros, se mi estus vi?»

«Kion? Memmortigi?»

«Ne. Mi irus vidi alian doktoron. Eble tiu via eraras. Vi scias, homoj eraras la tutan tempon, kaj doktoroj estas homoj, ankaŭ».

Ŝi rigardis al mi, senkomprene. Poste ŝi ridetis kun malgajo, kaj diris: «Dankon, Riket'. Dum kelkaj momentoj mi kredis vin. Mi volis kredi vin. Sed rigardu: doktoroj ne prenas tiujn aferojn supraĵe. Se li diras, ke mi havas kanceron, li devas pravi. Ankaŭ oni atendas min morgaŭ ĉe hospitalo por mia unua sesio ĥemioterapia».

«Morgaŭ!», mi eksklamis. Tio ne povas esti tiel. Ĉi tiu knabino venis en mian vivon ne por malaperi tuj, tiom rapide, kiom ŝi venis.

Mi levis miajn okulojn, kaj vidis literojn sur muro: «Dr-o. Jones', Onkologisto».

«Nu, Marino, mi diros tion, kion ni faros: ni demandu tiun ulon tie. Se li konsentas kun sia kolego, mi kredos tion».

«Sed mi ne havas monon, Rik'. Li postulos bilancon».

«Ho, ne zorgu pri tio. Mi pagos».

«Mi ne scias... Bone, vi estu mia savanto. Mi fidos vin ĉifoje».

Tiumaniere ni venis en la oficejon de la doktoro kaj demandis ĉu ni povas vidi lin. La flegistino rigardis al ni duonmoke, duonsurprize, sed antaŭ ŝi diris eĉ unu vorton, mi aldonis: «Ni estas vere maltrankvilaj».

«Mi vidos kion mi povas fari, sinjoro. La doktoro estis ironta».

Ŝi iris en la alian ĉambron, kaj mi aŭdis voĉojn. Post kelkaj minutoj ŝi revenis.

«La doktoro konsentas vidi vin. La vizito kostas £200».

Marino turnis sin al pordo, sed mi prenis ŝian kubuton kaj igis ŝin vidi min dum mi diris: «Aŭskultu, pupino: estas nun aŭ neniam. Faru tiel, kiel mi diras».

Mi prenis mian monujon kaj donis al la flegistino, la lastajn £200-jn, kiujn mi havis.

La doktoro estis maljunulo, kiu aspektis same kiel tiu dolĉa avo, kiun ĉiu homo ŝatus havi. Li estis tre ĝentila kaj aŭdis mian rezumon pri ŝia klinika historio, ĉar ŝi silentis:

«Nu, doktoro, Marino estas deksep jaraĝa kaj vizitis sian doktoron ĉar ŝia genuo doloras. Oni faris kelkajn testojn kaj oni konkludis, ke ŝi havas ostan kanceron. Sed mi opinias, ke tio ne povas esti vera. Deksep jaraĝaj knabinoj ne havas kanceron, ĉu?»

«Ho, junulo», li diris, «eĉ okjaraĝuloj akiras kanceron hodiaŭ. Ĉu knaboj, ĉu knabinoj».

«Sed certe oni povas fari ion, ĉu ne?»

«Lasu ŝin paroli, dekomence, mia amiko», li diris al mi kun rideto.

«Nu..., mi...», ŝi diris.

«Kiel vi nomiĝas, junulino?»

«Marino, doktoro. Mia nomo estas Marino Vilhelma».

«Bonorde, Marino. Ĉu vi havas la raportojn sur vi?»

«Jes, doktoro. Mi ĵus venas el hospitalo».

«Mi vidu ilin, bonvolu».

La doktoro pristudis la paperojn zorge, kun eĉ pli faldita frunto ol ni vidis antaŭe. Poste li pristudis la iksoradiajn fotojn kaj rigardis al kruroj de Marino. Ŝi uzas minijupon, do li facile vidis ilin, kaj poste li ridetis.

«Bone, Marino, bonvolu sidiĝu tie», li diris fingromontrante brankardon, kiun li havis tie ekzameni pacientojn.

«Ĉu mi eliru, doktoro?», mi diris.

«Ho, ne, amiko. Vi povas vidi ĉion. Trankviliĝu».

«Ĉu mi kuŝu?», ŝi demandis.

«Ho, ne, nur sidiĝu kaj krucumu viajn krurojn. Metu la dolorantan genuon sur la alia. Mi volas vidi viajn genuojn».

Ŝi faris tiel, kiel li diris, kaj ambaŭ piedoj ŝiaj estis en aero, ĉar la brankardo estis alta.

«Do tiu ĉi estas via delikata genuo, Marino, ĉu ne?», li diris indikante ŝian dekstran kruron, kiu estis sur la alia.

«Jes, doktoro».

Li premis ĝin per sia palmo, kaj poste kun la pinto de siaj fingroj. Poste li prenis marteleton guman kaj diris al ŝi:

«Ni ŝajnigu, ke ne temas pri via kruro, Marino. Nur rigardu al miaj okuloj, kaj diru al mi tion, kion vi sentos».

Rigardante ŝi al li, li frapis la genuon ĝentile. Ŝia piedo venis iomete alten kelkajn centimetrojn en la aeron post ĉiu frapeto.

«Ĉu doloras?»

«Ne, doktoro».

«Kion vi sentas?»

«Tute nenion, doktoro».

Li koncentriĝis, kaj frapis la genuon tre forte.

«Aŭĉ!», ŝi diris.

«Mi kredis, ke vi sentis nenion ajn», li diris, ridetante. «Mi devas diri, ke ĉiu ajn, eĉ mi, sentus doloron kun tiu frapo, Marino, kvankam kelkaj sukcesas ne senti. Tial mi frapis vin tiom dure».

«Ho, ne gravas, doktoro».

«Nu, la afero ne estas tiom malbone, kiel mi kredis. Ne iru morgaŭ al ĥemioterapio. Anstataŭ, mi mendos kelkajn testojn, kiujn vi jam havis, kaj kelkajn aliajn».

«Sed, doktoro...»

«Jes?»

«Mi ne havas monon. Pro tio mi iris al Hospitalo Sankta Patrico. Ĝi estas en la Nacia Sanservo».

«Mi vidas... Nu, merkrede mi vizitas en Sankta Paŭlo Hospitalo, kiu estas ankaŭ en la Sanserva Sistemo. Venu morgaŭ je la oka matene. Ne matenmanĝu. Venu al mia oficejo tie kaj diru la flegsitinon vidi min. Diru, ke mi mem datumis vin, Marino Vilhelma. Sed diru..., kio signifas  B?»

«Ĉu B?»

«Ĉi tie diras Marino B. Vilhelma».

«La nomo denaska de panjo estas Bates. Mi ne scias kiel ili scias. Mi neniam uzas ĝin».

«Lertaj homoj ĉe Sankta Patrico», Doktor' Jones diris grmace.

Poste li turnis al mi kaj diris: «sekurigu, ke ŝi estas tie je la 08:00 akurate. Ne lasu ŝin iri denove al Sankta Patrico, bovolu».

«Ni estos tie,, doktoro», mi diris.

Ni eliris la oficejon kaj mi akompanis ŝin hejme.

«Nu, mi ne scias kiel mi redonos la monon al vi, Riket'. Mi ne havas monon, kaj miaj gepatroj ne havas ĝin ankaŭ».

«Trankviliĝu, Marino. Li estas bonulo. Li zorgas pri vi. Morgaŭ mi estos ĉi tie je la sepa kaj duono. Mi protektos vin. Poste, kiam viaj testoj jam finiĝis, mi gastigos vin al matenmanĝo ie».

La venontan tagon la testoj estis simplaj kaj rapidaj. Post kiam ili finiĝis, ni matenmanĝis.

«Ĉu vi ne laboras?», ŝi demandis.

«Nu, mi hazarde ferias nun», mi diris. «Sed mi devos labori post du tagoj».

«Kion vi faras dum viaj ferioj?»

«Ho, ne multe. Mi ne havas multe da mono iri ien ajn. Sed mi ĝuas vivon vidante, ke mi ne laboras kaj ĉiuj aliaj devas fari tion. Mi promenas, iras al biblioteko publika, al kinoteatro, eĉ al koncertejo... Vi vidas, estas plenplene fari ĉi tie. Oni ne devas iri aliloken pasigi bele la tempon».

«Ho, mi vidas. Domaĝe mi ne povas fari tion».

«Ho, ne pensu tion, Marino. Ĉio iros bone, vi vidos».

«Dio aŭdu vin».

Du tagojn poste ni reiris vidi la doktoron denove.

«Estis ekzakte same kiel mi suspektis, junulino!», la doktoro komencis, «Kiam mi marteladis la lokon, kie via kancero devus esti, vi ne kriaĉis, do mi suspektis tuj, ke estis kuracista eraro, sed ankaŭ eblis, ke via kancero nur komencas, do mi mendis novajn testojn. Kaj ili diras, ke vi havas resaniĝantan tuberon en osto proksime de via genuo pro via falo, sed estas nenia kancero. Mi jam diris al via doktoro ĉe Sankta Patrico, ĉar devas esti virino kun kancero kaj nomo simila al tiu via, kiu bedaŭrinde ankoraŭ ne scias, ke ŝi estas malsana. Sed rilate al vi, via sano estas tia, kian plaĉus al mi mem havi».

Marino ekploris kiam ŝi aŭdis tion.

«Ho, doktoro, ĉu vi certas?»

«Mi estas tiel certa, kiel estas tago nun,junulino. Vi havas mirindan vivon fronte al vi, eble kvindek, eble sesdek jarojn aŭ pli vivi. Profiti ĉiun sekundon de ili estas mia konsilo».

Revenante ekstere, Marino premis mian brakon kun plenpleno da korinklino. La flegistino surprizis nin denove:

«La doktoro ĵus diris al mi ne ŝarĝi vin monon pro la vizito. Ne estas tiom ofte diri tiajn bonajn novaĵojn», ŝi diris kun larĝa rideto kiam ŝi malfermas la pordon por ni.

Jam ekstere, Marino diris:

«Riket', vi savis ian vivon denove. Mi amas vin».

Mi ne sciis kion diri. Fakte mi ne sciis kial mi insistis tiom multe pri tio, ke ŝi vizitu alian doktoron, nek kial mi pagis la  £200-jn por la unau vizito. Sed mi sentis, ke mi estis aliĝinta al tiu knabino.

«Nu, Marino», mi diris laste, «vi estas dankema, jen ĉio.  Vi ne konas min, kaj mi ne konas vin. Sed mi nur volas rendevuon kun vi. Aŭ vi povas doni al mi du».

«Stultulo».

Mian tutan vivon mi malamis tiun vorton, stulta, aŭ stultulo. Sed en ŝiaj lipoj ĝi sonas kvazaŭ ĝi estas muziko.

«Mi scias Marino. Mi estas tre feliĉa, ankaŭ. Ni iru viahejmen kaj diru al viaj gepatroj. Vi estas plensana».

«Nu, mi ne diris al ili, ke mi estis mortonta. Ne ankoraŭ. MI estis dironta al ili kiam mi trovis vin, kaj tial ili estas trankvilaj nun. Bone por ili, ke ili nenima sciis, Riketo mia».

«Bone faris vi. Ni havu glaciaĵon festumi tion».

Ni sidis en glacaĵoejon kaj parolis dum horoj. Poste mi akompanis ŝin hejmen, kaj la venontan tagon ni havis nian unuan formalan rendevuon. La unuan en mia tuta vivo.

«Sed tio ne estas normala rendevuo», diris al mi Sam' la venontan viziton. «Ĉu vi provis alian knabinon?»

«Ne..., bone..., se mi estas kun Marino, mi ne povas esti kun alia knabino».

«Ĉu vi havas formalan rilaton kun ŝi?»

«Nu, mi ne volas riski kion mi havas».

«Mi vidas», Sam' diris skribante en sia kajero. Poste ŝi aldonis: «Kion havas vi?»

«Bone, mi ne scias. Mi ŝatas ŝin, ŝi ŝatas min... Kion pli devas esti?»

«Jes, vi pravas. Sed aŭskultu:», ŝi diris malrapide, «vi savis la vivon de tiu knabino dufoje. Ŝi estas dankema al vi, kaj tio povas esti ĉio. Povas esti alia, pli juna, viro al kiu ŝi ekenamiĝos. Kaj tio vundos vin du multe pli ol se vi finas nun. Tamen, vi povas esti ŝia amiko, la aparta amiko ŝia kiu savis ŝian vivon. Mi opinias, ke vi bezonas alian fianĉinon, eĉ se vi daŭre vidas Marinon».

«Bone, mi povus aranĝi tion. Sed mi ne volas vundi ŝin iel ajn».

«Tio estas tenere el vi. Sed vi bezonas trovi alian knabinon, ankoraŭ. Unu kies vivon vi ne savis».

«Mi supozas tion...», mi diris sentante, ke ŝi pravas.

«Kion vi faris en via unua rendevuo kun Marino?»

«Ni iris en kinejon».

«Kion vi vidis?»

«Stultan komedion titolita Kolizio».

«Ĉu vi ĝuis ĝin?»

«Jes, ni ridis multe».

«Kaj poste?»

«Post kino, ni promenis laŭ parko kaj parolis pri ŝiaj problemoj. Ŝi estas en la lasta lernojaro nun, sed kun ĉio ĉi ŝi perdis koncentriĝon, kaj ŝi timas, ke ŝi ne havos nivelojn A».

«Do kion ŝi faros?»

«Estas ne multe ŝi povas fari, mi supozas. Ŝi faros la ekzamenojn denove la venontan jaron».

Samantha notis ĉion, kion mi diris. Poste ŝi rigardis al mi denove:  «Mi ankoraŭ opinias, ke vi bezonas alian rendevuon. Iu pli proksime al via aĝo ol Marino».

«Bone, mi provos».

«Vidu, ke vi ne povas projekti la rolon de via panjo en knabinon deksep jaraĝan».

«Mi ne faras tion».

«Ho, vi ankaŭ ne povas esti la protektanta patrino de tiu knabino».

«Mi scias».

«Sekve, vi devas ŝanĝi al alia rolo. Iru lokojn, parolu homojn. Trovu aliajn amikinojn, kaj kiam vi konos ilin bone, elektu bone».

«Jes, Sam'».

«Tio estas ĉio nune. Via tasko por viaj du venontaj monatoj estas trovi alian rilaton, konu ilin kaj elektu saĝe».

«Konsentite».





Mia dua knabino.

Romantika vespermanĝo.Tiun vesperon mi telefonis Marinon kaj diris al ŝi, ke mi ne povos vidi ŝin dum kelkaj tagoj.

Mi jam revenis labori. Mi estas oficisto en banko, kaj plaĉis al mi unu el miaj koleginoj. Mi neniam kuraĝis paroli al ŝi, ĉar mi timis, ke ŝi rifuzos min, aŭ eĉ pli malbone, ke ŝi ridaĉos al mi. Sed ĉifoje mi provis:

«Lisa, ĉu plaĉus al vi drinki ion kun mi post laboro?»,

«Ĉu drinki?»

«Jes. Ĉu?»,

«Hodiaŭ mi devas fari kelkajn aferojn. Eble morgaŭ».

«Konsentite, morgaŭ. Je kioma horo?»

Ŝin amuzis mia insistado.

«Rik', ĉu vi volas rendevui min?»

«Mi volas, jes».

«Nu, mi ne scias...».

«Temas pri nur drinkaĵo kaj paroli pri aferoj, kiuj neniel rilatas al nia laboro ĉi tie. Vi scias, vivo ekzistas preter nia oficejo».

«Vi lerte parolas, Rik'. Mi ne scias. Jes, ni drinkos kune morgaŭ. Je la sepa».

Do je la sepa akurate mi estis proksime de la domo de Lisa, ĉar ŝi ne diris al mi sian ekzaktan adreson.

Lisa estas averaĝa: ne tro bela, ŝia nazo estas maldika kaj longa, ŝiaj okuloj estis grandaj, ŝia hararo estas maronkolora, kaj venas sur ŝiajn ŝultrojn, tre maldika kaj glata. Ŝi estas tre maldika, ankaŭ, kaj ŝajnas, ke ŝiaj mamoj estas tre grandaj, sed tio vere ne estas tiel, ĉar ŝi uzas mamzonan grandon 85C. Ŝi ne uzas altajn ŝuojn, kaj ŝia voĉo estas mola. Ŝi neniam krias, ĉar kiam ŝi bezonas paroli laŭte, ŝi aŭskultas kaj poste murmuras senkulpigon kaj forlasas la kunvenon. Ŝi estas tre sentema, sed tio povas esti pro tiu ĉarmo, kiun mi konis je la momento, kiam mi venis en la bankon. Ŝu estus tre agrabla kun ruĝaj ŝuoj, blua minu jupo kaj ruĝa ĉemizo. Ŝi ankaŭ havis bluan ĉapelonkaj la plej agrablan rideton, kiun mi vidis en mia vivo. Mi rigardadis ŝin en nia laborejo kelkfoje, kaj sonĝis pri rendevui ŝin, kaj nun, danke al mia psikologistino, tiu sonĝo realiĝis. Mi movis ŝian seĝon, por ke ŝi sidiĝu. Kiam si sidiĝas, ŝi kisas mian vangon! Mi scias, ke ŝi parolas tre malmlte kaj skribas multe. Tio povas esti pro tio, ke neniu aŭskultas ŝin, mi pensis. Do mi demandis kiel ŝi fartas hodiaŭ, kaj ŝi komencis paroli. Dum duono da horo ŝi parolis kaj parolis, kaj mi nur aŭskultis, escepte de kelkaj mallongaj demandoj, kiujn mi faris pri la aferoj, pri kiuj ŝi parolas en tiu momento.

Kaj poste ŝi diris: «mi ne sciis, ke vi estas tiel bona aŭskultanto, Riket'. Ĉu vi ĉiam estas tia?»

«Nu, jes, mi estas. Kutime mi havas neniun aŭskulti aŭ alparoli».

«Tio estas malgaja penso», ŝi respondis. «Nun vi parolu. Diru al mi pri vi».

«Nu, mia vivo ne estas interesa, Lisino. Mi ne konis mian patrinon, ĉar ŝi lasis nin kiam mi estis dek jaraĝa, kaj kelkaj jaroj poste miaj du fratinoj ankaŭ forlasis nin. Kiam mi estis dekkvin jaraĝa mi devis zorgi pri mia pli juna frato kaj paĉjo, kiu ĉiam estis ebria. Mia frato malsaniĝis kaj mortis, kaj kvin jaroj poste finfine paĉjo mortis pro hepata malsano. Mi ne konis multe da virinoj, aŭ viroj, kaj mia vivo esas tre teda: mi okupiĝas dum la tago pri mia laboro, kaj poste mi estas sola. Mi iras al kinoteatro ĉiun tagon, aŭ preskaŭ, kaj mi ŝatas legi multe. Mi estas bona kliento de la publika biblioteko ĉar mi ne havas multe da mono elspezi en libroj. Kiel vi povas vidi, Lisino, mia vivo ne estas tiom interesa kiel tiu via».

Je la fino de mia parolado ŝi estis tre sentema. Kompreneble, mia vivo estas interesa, ŝi devas pensi. «Vidu, Riket', mi venas de konvencia familio kun paĉjo kaj panjo kaj mia frato. Mi neniam havis problemon: mi iris en lernejon kaj kiam mi finis, paĉjo parolis al amiko, kaj li donis al mi postenon en nia banko, kie mi laboras de kvin jaroj. Sed vi venis antaŭ tri. Kiel vi sukcesis ekhavi la postenon?»

«Homo feriis...»

«Jes, Jeffo, kompatinda».

«Mi venis por nur tri semajnoj, sed li mortis en tiu flugakcidento. Mia anstataŭo estis provizora, kaj tiam la estro diris, ke la posteno estas mia, se mi volas ĝin».

«Por ĉiam. Jes, Jeffo estis tiom agrabla. Ni pensis, ke oni forpuŝis lin ĉar gravulo premis la estron havi vin. Tial oni estis tion malagrabla al vi je la komenco».

«Nu, mi kredis, ke tio okazis al ĉiuj novaj laboristoj ĉi tie».

«Ĉu estis via unua posteno?»

«Mi antaŭe estis masonisto kaj kelnero, sed jes, kiel oficisto jes, tiu ĉi estas mia unua kaj lasta posteno».

«Kompatinda», ŝi diris. Ŝi havis novan impulson, kaj kisis mian vangon denove, kaj brakumis min dum ŝi diris «Pardonu min, Riket'. Vi estas agrabla. Ho, tiom agrabla!»

Mi ne sciis kie kaŝi. Dum malpli ol unu horo mi ricevis du kisojn de la bela, neatingebla knabino de la najbara tablo ĉe mia laborejo. Mi ne scias kion fari, do mi metas miajn brakoj ĉirkaŭ ŝiaj ŝultroj, kaj premas malforte. Poste mi atingis ŝian buŝon kun mia kaj kisis ŝiajn lipojn.

«Ham'», ni aŭdis. Mi rigardis kaj tie estis la kelnerino kun niaj drinkaĵoj. Ruĝema, ĉar oni kaptis min je la unua kiso en mia vivo, mi pagis la drinkaĵojn kaj poste pardonpetis.

«Lisino, mi bedaŭras».

«He, stulta, ne, mi ne bedaŭras. Ĉu tiu estis via unua kiso?»

«Yes, mia unua».

«Bone, ĉi tiu estas via dua», ŝi diris dum ŝi kisas mi denove. Sed ĉifoje mi ricevis ŝian langon en mian buŝon. Mi ne sciis, ke homoj faris tiajn aferojn, kaj eĉ dekomence mi sentis, ke tio estas malpura, sed mi konstatis, ke kelkaj partoj de mia korpo ne konsentas pri tio kun mia cerbo: mia peniso Dikjoĝis kaj peziĝis pli, kaj mia koro pumpis multe pli rapide. Mi faris nenion, sed premis ŝin kontraŭ mi per miaj brakoj. Post kelkaj minutoj ŝi lasis min kaj ridetis.

«Tio estas vera kiso», ŝi diris.

«Lisino, dankon», mi diris. «Kial vi estas tiom dolĉa al mi?»

«Mi ŝatas vin, Riket' Longstorm'. Mi sentas, ke ni sentos bone kune.

Ni parolis dum kelkaj horoj pri ĉio escepte de nia laboro. Kaj poste ni interkonsentis havi novan rendevuon denove baldaŭ.

Mi prenis ŝin hejme, kaj ĉifoje ŝi permesis min vidi tie, kie ŝi vere vivas.

Ĉe laborejo aferoj marŝis same kiel kutime, sed Lisino kaj mi ofte rigardis unu la alian kaj ridetis. Zorgema rigardanto supozus, ke io okazas, sed en tiu oficejo neniu zorgis krom pri si mem kaj sia propra laboro.

La sekvantan tagon, tamen, mi havis rendevuon kun Marino.

Mi kutimis vivi for de virinoj, kaj subite mi rilatis al du diversaj kaj belaj virinoj: deksep jaraĝa Marino kaj dudekok jaraĝa Lisino. Mi savis la vivon de la unua, kaj la  socialan vivon de la dua. Ŝi diris al mi, ke neniu petis ŝin rendevui. Kaj mi trovis, ke ambaŭ virinoj estis amuzaj, vere amuzaj.


La problemo.

Mia psikologistino.La venontan fojon, kiam mi vizitis Samon, ŝi estis kontenta pri mia rakonto. Mi eĉ montris al ŝi fotojn, en kiuj mi estis kun ĉiu knabino.

«Bone, Rik', nun vi havas du virinojn, kiuj zorgas pri vi. Kaj neniu el ili aspektas kiel via patrino».

«Jes, tio estas vera. Ĉu mi jam estas sana?»

«Ankoraŭ ne. Sed mi donos al vi pluan taskon por la venontaj ses monatoj, Rik'».

«Ses monatoj! Kiom mi faros se mi bezonos vian konsilon antaŭ tion?»

«Ĉu vi opinias, ke vi bezonos tion?»

«Certe jes».

«Bone, jen mia karteto, Rik'». ŝi diris donante al mi karteton kun sia nomo kaj metio, kaj ankaŭ strangan telefonnumeron: 433666.

«Stranga numero».

«Voku min».

«Nun?»,

«Jes».

Mi faris tion per mia poŝtelefono kaj tiu de ŝia oficejo komencis soni, kaj post kvar aŭ kvin fojoj, ŝia poŝtelefono sonoris anstataŭ tiu de la oficejo, kaj poste mi aŭdis mesaĝon: Bedaŭrinde, mi ne povas respondi nun. Bonvolu lasu vian mesaĝon kaj mi respondos al vi plej eble kiel baldaŭ. Kaj tiam estis mallonga fajfsono kaj mi malŝaltis mian telefonon.

«Do, Rik', mi kutime estas ĉi tie, sed se mi ne povas respondi, vi havos tiun mesaĝon, kaj mi respondos al vi kiam mi povos. Mia flegistino ne respondis ĉar ne multe da homoj havas tiun numeron. Tiu estas mia persona telefono, ne tiu de la oficejo».

«Ee..., dankon, Sam'».

Ŝi ridetis al mi. Poste mi diris: «Kiom longe pli mia kuracado daŭrigos nun?»,

«Nu, laŭ mia opinio, jaron kaj duonon».

«Tio signifas almenaŭ tri vizitoj pli».

 «Du. Se ĉio iras bone, mi vidos vin post ses monatoj, kaj ankaŭ unu jaron poste».

«Ho, bone. Do, kio estos mia tasko por la venontaj ses monatoj?»,

«Nu, vi neniam vivis kun virino, krom via patrino kaj fratinoj, ĉu?»,

«Ne, kompreneble ne».

«Nu, nun vi devas».

«Kio?!»,

«Vi devos provi konvinki virinon vivi kun vi aŭ akcepti vin en sian domon».

«Nu..., mi ne scias kion diri».

«Mi scias, ke tio estos malfacile por vi. Sed se vi neniam provas, vi neniam scios, ĉu tio estas bona por vi, ĉu ne».

«Ne estas tio, Sam'. Mi ne scias ĉu iu el ili akceptos».

«Jen la problemo, Rik'. Vi devas riski. Via problemo estas solvi rifuzon. Sed pensu, ke se ŝi diras, ke ne, ŝi perdos pli ol vi, ĉar ŝi ne nur neas vin, sed komunan vivon kaj sin mem. Tial vi povos peti al alia virino. Finfine unu el ili konsentos».

«Konsentite, Sam', mi provos. Vi donas al mi tiom da forto kaj komforto, ke mi opinias, ke mi vizitos vin mian tutan vivon».

Ŝi ridetis, sed daŭrigis:

«Nun, ne pensu, ke tio estos ĉio. Ĝi povas ne esti bona sperto por vi. La plej malfacila parto en rilato estas la arto fini ĝin. Rompi povas esti traŭma, aŭ solvo dezirata de ambaŭ partoj. Kaj la plej arta disrompo estas kiam vi igas ŝin peti, ke vi lasu ŝin».

«Ho, mi vidas. Sed mi havas nur du eblecojn. Fakte nur unu, ĉar Marino ankoraŭ ne estas plenkreskulino laŭleĝe».

«Hodiaŭ. Sed Marino 18jariĝos baldaŭ, laŭ vi. Ankaŭ vi povas koni aliajn virinojn».

«Jes...», mi konsentis ne tre konvinke.

«Do ni rendevuos denove post ses monatoj de nun, Riket'. Faru vian taskon diligente kaj aldonu multe da amo al ĝi. Vi rilatas al homoj, ne al objektoj. Vi eble devos konsenti pri negravaj aferoj, sed vidu la tutan bildon: gajno devas esti pli granda ol malgajno».

«Konsentas mi».

«Sed pensu, ke tiu ĉi estas via unua misio. Ĝi povas malsukcesi. Ne estu malgaja pro tio se ŝi ne plenumas vian esperon, aŭ se vi konstatas, ke ne indas vivi kun ŝi. Nur diru al ŝi sen rompi ŝian koron aŭ vundi ŝian senton».

«Jes, mi provos».

«Ankaŭ pensu, ke vivi kune ne estas sekvi manlibron, sed majstra artaĵo: metu vin mem en ŝian lokon, kaj metigu sin en vian, sen diri al ŝi. Amu kaj vi estos amata. Komprenu kaj vi estos komprenata, helpu kaj vi estos helpata, kisu kaj vi estos kisata, kaj apogu ŝin je ŝiaj mallaltaj momentoj, kaj vi estos apogata en tiuj viaj».

«Ŭaŭ. Ĝi ŝajnas manlibreto. Mi provos, Sam'».

Kiam mi lasis ŝian oficejon, mi estis vere malĝoja. Vidi Samon kuraĝigis min, sed nun mi estos sola dum cent okdek tagoj. Tro multe da tempo. Tro multe da tagoj sola... Sed mi diris al mi mem: He! Ĉu mi staras sur Sam'? Mi devus esti libera homo, mi ne povas esti mian tutan vivon plorante por mia panjo. Do mi decidis stari je la tasko kaj okazigi ĝin, tiel ke unu jaron kaj duonon poste, en mia lasta sesio kun tiu eksterordinara psikologistino mi estos finfine feliĉa homo, mastro de mia vivo.

Kaj tiam mi vidis ŝin.


Duobla problemo.

Dick eskapas.«Dik'!», ŝi kriis. «Venu ĉi tien!»

Dik' estis knabeto, iu kuras. Ŝi timis, ke la infano kuros en la vojon de aŭto kaj havos akcidenton. Estis feliĉe, ke li kuras al mia vojo, do estis facile, ke mi prenis lin kaj redonis al ŝi.

«Ho, dankon, sinjoro. Dik' estas vere petolema, kaj zorgigas min multe».

«Dik'!», mi diris al li, «ĉu vi ŝatas promeni? Se vi eskapas, via panjo ne plu prenos vin promeni denove!»,

«Ŝi ne estas mia panjo», la infano diris. «Ŝi estas mia onknjo».

«Ho, pardonpetas mi, sinjorino», mi diris rigardante ŝin. Kaj al li: «Tamen vi ne devas kuri en la straton, Dik'. Vi povus havi akcidento kaj morti».

«Dankon, sinjoro», ŝi diris.

«Ne menciu, sinjorino...»,

«Tajloro. Lucio Tajloro».

«Plezuro koni vin, S-ino Tajloro. Rik' Longstorm' ĉi tie».

«Dankon denove, Rik'. Vi povas nomi min Lucio».

«Ok, Lucio, la onklino de Dik. Vi povas nomi min Riket'. Ĉu vi loĝas proksime?»

«Ho, jes, tre proksime».

«Ni estas preskaŭ najbaroj», mi diris. «mi loĝas en tiu domo, fronte al ni».

«mi ne povas kredi tion».

«Kion?»

«Mi loĝas en la sama konstruaĵo, Rik'. Je la kvara planko».

«Ŭaŭ! mi loĝas en la unua. Sed mi neniam vidis vian nevon en la konstruaĵo».

«Ne, estas mi tiu, kiu loĝas ĉi tie, sed mia fratino vivas kelkajn stratojn for de ĉi tie», ŝi diris fingromontrante suden.

«Ho, mi vidas».

«Atendu, Rik', mi enkondukos vin al Aleksandrino. Ŝi venas tie».

Mi atnedis kelkajn minutojn dum blondulino venis al ni.

«Riket', tiu ĉi estas la patrino de Dik, Aleksandrin'. Alnjo, Riket' hlepis min kun ia filo».

«Ho, plezuro koni vin, Rik'»,

«Estas mia plezuro, Aleksandrin'».

«Kio signifas, ke vi helpis Lucion pri Dik'?»

«Nu, li forkuris kaj mi prenis lin por ŝi. Ne multe».

«Dik'!», ŝi diris tre serioze dum la knabo mallevis siajn okulojn.

«Dankegon», ŝi ripetis al mi denove.

Ni parolis multe dum ni venis en nia konstruaĵo. Tiam patrino kaj filo iris supren kaj Lucio kaj mi restis en la enirejo.

«Kion vi faras nun, Lucio?»

«Nenion. Mi supozas, ke mi iros hejmen kaj legos libron aŭ rigardos televidon».

«Ĉu vi volas drinki ion kun mi?»

«Bone, sed ni ne iru for».

«Estas drinkejo proksime».

La tago estis varma kaj suna, tre agrabla. Ni aĉetis paron da bieroj kaj klaĉis ĉe tablo en subĉiela drinkejo.

«Mi pensis, ke vi vivas kun via fratino», mi diris.

«Ho, ne, ŝi ne estas mia fratino, vere», Lucio protestis.

 «Sed vi diris...»

«Bone..., kiel klarigu al okjaraĝa infano, ke lia patrino havas  amantinon?»

Tio vere ŝokis min. Mi estis najlita al mia seĝo.

«Ho...», mi ne povis kredi tion. Mi scias, ke tiuj aferoj okazas, sed mi neniam trovis lesbinon antaŭe.

«Sekve vi kajAleksandrin'... ĉu vi du estas amantinoj?»

«Nu, jes. Kial vi estas tiom mirita?»

«Bone..., mi neniam antaŭe trovis lebon».

«Ĉu vere? Nu, ni estas same kiel aliaj homoj». Ŝi ridetis, kaj iner du suĉaĵoj de sia biero, ŝi aldonis: «Nun vi jam konis du lesbojn, Rik'».

«Sed vi diris, ke vi estas mia najbarino, kaj  Aleksandrin' kaj Dik' ne vivas ĉi tie».

«Ne, ili vivas tie», ŝi inDikjos en tiu direkto per sia biero, «kaj mi live ĉi tie, super vi. Kiel vi vidas, ni lesboj estas normalaj homoj, same kiel iu ajn aliaj».

«Kompreneble, Lucio. Mi povas vidi tion».

«Ni povas esti geamikoj, Rik', ĉar ni estas genajbaroj».

«Kompreneble, Lucio. Kaj mi estas kontenta esti tia».

Ni drinkis niajn bierojn silente, kaj poste mendis du aiajn, sed tiu ĉi fojon ni toastis je amikeco.

«Mi komprenas nun», ŝi diris.

«Kion?»

«Vi miras, ke ni estas amantinoj, sed ni ne vivas kune».

«Jes. Sed mi ne kuraĝis demandi».

«Stulta, mi diros al vi: kiam Dik' dormas, mi vizitas ŝin».

«Ĉu ŝi ne venas ĉi tien?»

«Ne, estas mi tiu, kiu moviĝas. Pro la infano».

«Kompreneble. Sed kio okazos, kiam li kreskos?»

«Li divenos, kaj akceptos tion. Aŭ li povas foriri».

«Mi komprenas».

Mi akompanis mian novan amikinon al nia domo. Mi iris kun ŝi al kvara etaĝo, kie ŝi vivas, kaj poste venis en la unuan, kie mi loĝas.

Post mia vespermanĝo, dum mi lavis pladojn, mi vidis, ke ŝi lasas la konstruaĵon. Ŝi iris vidi sian amnatinon. La virinon, kiun ŝi amas.

Mia vivo ĉiam estis simpla. Sed laste mi rendevuis kun laborkunantino kaj trovis najbarinon, kiu estas lesbo. Mia vivo ŝanĝas multe, certe.

«Nu, lesbo vivas ie ajn, kompreneble», diris Lisino kiam ni iris en kinejon. «Vi ŝajnas surprizita».

«Ne, mi supozas, ke mi devas alkutimiĝi al la ideo nun».



Miaj du fianĉinoj.

Du inoj, kiuj amas unu la alian.Mia rilato kun Lisino progresis tre bone, sed mi ne sciis, ĉu post ses monatoj mi sukcesos iri vivi kun ŝi, tiel kiel Sam' petis de mi. Mi ankaŭ pensis, ke havi amrilaton kun kolegino ne estas la plej bona aranĝo, ĉar se tio ne finas bone, mi ankoraŭ devos vidi ŝin ĉiun tagon, kaj tio povas influi sur nia laboro.

Mi diris tion al ŝi la unuan fojon, kiam ŝi proponis al mi drinkaĵon ĉe ŝi.

«Ho, ne estu stulta», ŝi diris. «Mi invitis vin al mia drinko, ne al mia lito!»

Tamen, post nia dua viskio si sidiĝis je sofao kaj manfrapetis la sidlokon apud si, kun rideto al mi.

Tiun vesperon ni estis vidintaj filmon pri du homoj, kiuj estis mortontaj pri kancero. Ni diskutis la rakonton venante de la kinoteatro, kaj ŝi diris, ke ni ne vere scias kiam ni mortos, kaj ke ni ne devus iri el ĉi tiu vivo sen sperti la plezurojn kaj interesantajn aferojn, kiujn ĝi ofertas al ni. Neniu el ni menciis ĝin, sed amo kaj sekso estas en tiu menuo de eblecoj. Ĉe ŝia sojlo ŝi insistis pri mia eniro en sian domon por trinkaĵo aŭ  drinkaĵo: «kafon, aŭ eble pokalo da vino», ŝi diris. Sed ni havis neniun el ili, sed du glasojn da viskio. Dum mi drinkis mian, ŝi drinkis du. Kaj poste ŝi diris al mi pri siaj pasintaj amantoj. Ili estis platonaj, ĉar ne multaj knaboj atentis multe al ŝi. Mi memoris, ke mi laboris apud ŝi dum monatoj antaŭ mi rimarkis, ke ŝi estas tie. Ĝis kiam unu tagon ŝi preskaŭ falis kaj kelkaj paperoj falis proksime de mia tablo. Mi helpis ŝin kaj mi eksciis tiam pri tio, ke ŝi estas tre agrabala, kvankam ne aparte alloga aŭ bela. Estis ŝiaj manieroj, kiuj altiris min al ŝi.

Sed nun mi vidas ŝin tie, en sia sofao, malfermante ŝian koron al mi, dirante, ke nur ŝia unua fianĉo, kiam ŝi estis 18jaraĝa, volis sekson kun ŝi, kaj li forlasis ŝin ĉar ŝi rifuzis. Poste ŝi ekamikiĝis kun kelkaj homoj, sed neniu faris al ŝi tian peton denove. Kaj dek jaroj jam pasis de tio, kaj ŝi volis havi familion, bebon, aŭ almenaŭ fari amon almenaŭ unu fojon. Ne, ne nepre mi, kaj ne nepre tiun nokton...

Kaj tiam, ne demandu al mi kial aŭ kiel, mi konstatis, ke ŝi havas mian manon kaj karesas miajn fingrojn per siaj. Mi rigardis al ŝi kiam ŝŝi haltis sian murmuron, kaj subite ŝi kisis min. Ŝi ne kisis min de antaŭ du aŭ tri rendevuoj. Ĉifoje ŝia kiso estis pasia, senespera, kaj antaŭ mi sciis, ŝi estis sur min, kvazaŭ ŝi rajdas min, kun unu kruro sur ĉiu flanko mia.

Ŝia deziro estis evidenta sed mankis al ambaŭ ni la korekta metodo, ĉar neniu el ni faris tion antaŭe. Ni kisis pasie unu la alian, kaj poste mi komencis tuŝi ŝin ĉie ajn ĝis kiam ŝi kriis tre laŭte kaj falis sur min kvazaŭ ŝi mortis. Sed ŝi ne mortis, ĉar mi povis aŭdi ŝian respiron kaj vidi ŝian rideton.

«Vi estas ĉarma, Riket'. Vi scias kiel tuŝi virinon. Mi amas vin», ŝi diris.

Mi eksaltis aŭskultante tion.

«Ĉu vi ne amas min?» ŝi insistis.

«Vi estas nekredebla», mi diris. «Kompreneble mi amas vin, Lisnjo».

Ŝi ridetis kaj brakumis min.

«Mensogulo». Kaj post kelkaj sekundoj silente, ŝi aldonis: «Bonorde».

Eble ŝi sciis, ke tiu mia estas unu el tiuj amoj, kiuj igas onin senti bone kiam oni estas kun ŝi, sed ankaŭ oni povus esti bone sen ŝi...

Kaj la sekvintan tagon mi renkontis Marinon.

Ŝi ankoraŭ estas mia plej bona amikino. Mi decidis ne rakonti al ŝi pri Lisino, aŭ Lucio kaj Aleksandrin'. Mi konsciis, ke mia rilato kun ili ne estis tiom pura kiel tiu kun Marino, kiu estas iel mia bebo, ĉar mi donis al ŝi novan vivon. Nun ŝi estas feliĉa. Ŝi ĵus finis lernojaron kaj sukcesis havi siajn nivelojn A-ajn, malgraŭ ĉio, kaj ŝi estis komenconta sian unuan jaron en Universitato. Ŝi diris al mi ĉion, kio okazis al ŝi; mi aŭdis ŝian paroladon, sed mi diris nenion pri mi mem.

«Sed vi neniam diras ion al mi», ŝi konkludis. «Estas mi kiu ĉiam parolas pri ĉio al vi.  Mi eĉ ne scias kie vi laboras aŭ vivas, aŭ kion vi faras».

«Vi pravas», mi diris. «Kion vi ŝatus scii?»

«Ĉion, Riket'. Vi estas mia savanto, mia amiko, mia amo. Do mi devas scii ĉion pri vi».

Ŭaŭ! Antaŭ kelkaj monatoj mi estis sola kaj neniu zorgis pri mi. Nun mi havas du knabinojn, kiuj diris, ke ili amas min, kaj mi ne ĉesas koni novajn. Mi sentas iomete dronigata, se mi diras la malplej forta farto...

«Nu, mi kreskis kun paĉjo ĉar panjo forlasis nin kiam mi estis dejkaraĝa. Kvin jarojn poste mi devis ekzorgi pri paĉjo ĉar li estis ebria la tutan tempon, kaj miaj du pli aĝaj fratinoj ankaŭ forlasis nian hejmon. Sep jaroj poste, mia patro mortis,  kaj mi estis sola en la mondo tiam. Post labori kiel masonisto kaj kelnero, mi fine eklaboris por la West Midland Bank kaj nun mi estas oficisto tie. Mi laboras kun aliaj dek homoj, kaj mi ne bone fartis ne malofte ĉar mia sociala vivo alproksimiĝas al nenio. Mi komencis vidi psikologistinon antaŭ kelkaj monatoj, kaj ŝi diris al mi, ke mi devas rendevui virinojn, kaj tiam mi trovis in. Ne estas bona resumo pri mia vivo, mi scias, sed mankas nenio grava».

«Ho, mia kompatinda Riket'», ŝi diris tenante mian manon, «vi povas rendevui min ĉiam, ĉiun tagon, kiam vi volos».

«Dankon, Marino. Mi kredas, ke mi amas vin, ankaŭ», mi diris impulsive. Sed poste, mi vidis, ke tio estis eraro, ĉar si aĝas nur 17jare, kaj mi duobligas tiun aĝon. Sed tio ja estas vera: mi amas ŝin, sed ne je la sama maniero per kiu Lisino amas min: mi neniam havus sekson kun Marino... Malfeliĉe ŝi komprenis ĝin erare, kaj ŝi kisis min per multe da forto, tiel, kiel ŝi vidis en filmoj.

«Mi amas vin, ankaŭ», ŝi diris.

«Sed, Marino, vi estas tro juna».

«Tro juna ami? Mi dubas».

«Viaj gepatroj ne aprobos, ke vi estos kun mi».

«Tio ĉi ne estas ilia afero», ŝi diris asertive.

«Ĉu vi vivus kun mi?» mi diris demande.

Sed ŝi prenis ĝin litere:

«Kompreneble jes. Mi povas veni morgaŭ ĉe vi».

«Atendu, atendu!, ĝi estis demando, ne propono».

Ŝi ekmalfeliĉiĝis.

«Ĉu vi ne volas vivi kun mi?»

«Bone, jes, sed vi esas tro juna. Vi ankoraŭ ne povas lasi viajn gepatrojn sen ties permeso, laŭleĝe».

«Mi estos 18 jaraĝa la venontan semajnon. Se vi povas atendi ĝis tiam, mi estos ĉe vi». Kaj, ekruĝiĝante, ŝi aldonis: «kaj ĉe via lito, ankaŭ».

Nu, bonege ĝis nun: en la lastaj du tagoj du diversaj virinoj proponis al mi sekson, kaj vivi kun mi.

«Karulino, ni pensu tion malrapide. Post via datreveno ni parolos pri tio denove, ĉu bone?»

«Jes, bonege», ŝi diris.

Sed neniu el ili estis la unua preni min en liton.


La Reĝino de Koroj.

Unu el la plej gravaj kartoj.Aleksandrin' trovis min surstrate, kiam mi eliris mian hejmon en mia libera tago, kaj ŝi venis el la lernejo de Dik'.

«Saluton! Mi kredas, ke mi konas vin».

«Saluton, Aleksandrin'».

«Alnjo. Geamikoj nomas min Alnjo», ŝi diris. Kaj poste ŝi aldonis: «Kie renkontis ni? Kiu estas via nomo?»

«Rik'».

«Rik'...»

«Rik' Longstorm'. Lastan semajnon via filo, Dik', eskapis vian amikinon Lucio kaj mi haltis lin por ŝi. Poste vi renkontis nin».

«Ho, jes! Kiel mi povis forgesi tion? Lucio diris al mi, ke vi gastigis ŝin por drinkaĵo poste».

«Jes».

«Nu, se vi volas alian drinkaĵon, vi povas havi ĝin ĉe mi».

Mi ne povis kredi tion. Nun mi ne devas serĉi rendevuon, sed rendevuojn oni ĵetas sur min! Nur por certigi, ke mi scias tion, kio okazas, mi diris:

«Kompreneble, Alnjo. Vi nur gvidu min al via loko».

Tiam mi ankoraŭ ne sciis, ke mi havos sekson unu horon pli malfrue, sed tio okazis same:

Ŝia apartamento ne estas vere malgranda: ĝi havas du dormoĉambrojn kaj manĝoĉambron, aldone al kuirejo kaj banejo. Estas balkono el kiu oni vidas straton, kiu iras al tiu mia. Tial ĝi vere estas tre proksime al mia loĝejo.

«Mi kredis, ke vi vivas kun via fratino».

«Ĉu mia fratino?»

«Lucio».

«Ho, Lucio. Ne, ŝi ne estas mia fratino».

«Ho, jes, nun mi memoras, ke ŝi diris tion al mi, kvankam via filo nomas ŝin onklino».

«Jes. Sed ŝi estas amikino».

«Mi vidas».

«Ĉu vi ŝatus senalkoholaĵon, aŭ bieron?»

«Kion ajn vi havos».

Ŝi plenigis du glasojn per vino kaj ni komencis paroli pri sengravaĵoj.

Poste ŝi diris al mi, ke ŝi ne konis la patron de sia filo antaŭ ŝi enlitiĝis kun li, kvazaŭ li estis nur aventuro por ŝi, sed je la mezo de sia seksumado ŝi decidis patriniĝi. Ŝi vere sentis, ke ŝi volas esti patrino, sed ne vivi kun viro.

Ni sidis sur sofao, granda sofao. Ni sidis proksime unu al la alia. Kiam ŝi verŝis pli da vino en mian pokalon, ŝi tuŝis min per sia brako. Ŝia tuŝo estis mola kaj agrabla. Mi karesis ĝin kaj ŝi rigardis al mi kaj ridetis. Poste ŝi desegnis cirklon per siaj lipoj kaj kisis mian pokalon tuj antaŭ doni ĝin al mi. Mi drinkis ĝin dum mi tenis ŝian brakon. Poste mi kisis ĝin. Ŝi brakumis min kaj poste mi kisis ŝin; unue sur ŝia vango, kaj poste ŝiajn lipojn. Ni vere havis varman scenon, kiel tiuj, kiujn mi vidis en filmoj. Mi scias, ke tiuj aferoj okazas, se mi neniam pensis, ke ili povus okazi al mi.

Ŝi estis malseka kaj mi estis varma, do ni provis sufoki mian fajron per ŝia akvo. Post duon horo ni estis ankoraŭ sur la sofao, sed ni ne plu sidis, kaj ŝi demandis al mi inter du sopiroj:

«Ĉu tiu ĉi estas via unua fojo?»

«Jes, Alnjo. Kiel vi scias?»

Ŝi ridetis antaŭ ŝi klarigis:

«Oni ĉiam rimarkas tiujn aferojn».

«Ĉu vi estas kontenta?»

«Kial?, ho, kompreneble, karulo. Ĉiu virino trovas agrable esti la unua por viro. La unuan oni neniam forgesas. Estus bonege esti la lasta, ankaŭ, sed tio estus postuli tro multe de Destino...

«Nu, Alnjo, je ĉi tiu momento vi estas mia unua kaj mia lasta amantino».

«Ho, vi, stulta!», ŝi diris frapante mia sidvango. «Jes mi scias. Nun, kiom longe tio estos tiel?»

«Mi ne scias. Tio dependas el vi..., kaj el mi. Sed mi opinias, ke vi estas la homo, kiu ne vivas kun alia homo».

«Ĉu vivi? Ĉu vi volas vivi kun mi, Riket'?»

«Mi ne scias... Ĉu tio estas via propono?»

«Kompreneble ne, Rik'. Mi nur scivolas...»

«Nu, mi ne scias. Mi opinias, ke sekso kun vi estas bonega. Sed vivi kun iu estas multe pli malsimpla ol tio. Mi vivas sola de kiam mia patro mortis, kaj ne estis facile vivi kun li. Ankaŭ vi havas filon...»,

«Jes, li estas en lernejo nun».

«Nu, mi diros ion al vi: mi povas veni ĉiun tagon, dum Dik' estas en lernejo, kaj ni povas vidi tiel, kiel la afero progresas, ĉu ni rilatas bone unu la alian».

«Mi pripensos la aferon, Rik'. Mi nenaim vivis kun viro».

«Ĉu vi vivis kun virino?»

«Ho, jes, mia panjo kaj miaj du fratinoj. Poste ili lasis nin, kaj fine mi havis kverelon kun panjo, kaj ŝi foriris. La lasta afero, kiun mi sciis pri ŝi estas, ke ŝi vivas kun ulo, iu estas multe pli juna ol ŝi».

«Sed ĉu vi havas filon?»

«Nu, mi vivis kun knabino, kiun mi trovis en drinkejo. Mi ne sciis tiam, ke mi ŝatis virinojn. Ŝi estis kvin jarojn pli juna ol mi. Ŝi vere estis lesbo kaj sendunga. Je la momento, kiam ŝi prenis laborpostenon, ŝi malaperis, kaj rompis mian koron. Mi trovis viron en mia plej suba momento kaj tiam mi decidis havi bebon subite, bebo, kiu ne perfidos min, kaj jem Dik', mia pupo.».

«Sed ĉu li ne helpas vin pri la infano?»

«Ne, bedaŭrinde ne. Li ofertis pagi aborton, sed kiam mi diris, ke mi nepre havos lin, li malaperis, ankaŭ».

«Kiel li nomiĝas?»

«Johano».

«Bone, Alnjo, mi vidis nenian protekton hodiaŭ. Ĉu vi uzas pilulon?»

«Ne, Riket'», ŝi diris mallevigante siajn okulojn. «Mi neniam seksumas kun viroj. Mi nur havas ĝin kun Lucio. Mi ne kredas, ke ŝi gravedigos min».

«Ho, tio estas terure... Kion ni faros, se vi estas graveda nun?»

«Mi havos du infanojn, kaj vi havos unu. Ĉu tio estos tragedio por vi, Rik'?»

«Nu..., gravus al mi, ke paĉjo kaj panjo ne estis geedzoj».

«Ni ne geedziĝos, Rik'. Ne nur pro tio, ke nia bebo havos familion. Havi familion estas multe pli serioze ol tio. Bebo povas okazi. Oni okazigas familion».

«Vi timigas min, Alnjo».

«Ho, venu ĉi tien, kaj ne pensu pri teruraj aferoj. Mi ne estas tiom timiga, Riket', ne eĉ se mi estas nuda», ŝi diris kun granda rideto. «Mi nur ŝatas ŝerci. Tio, kio estos, estos. Ni vivu, kaj lasu vivi».

Kaj ŝi kisis min ĉie kaj faris al mi tion, kion mi neniam kredis, ke oni povas fari. Mi varmiĝis multe pli ol antaŭe, sed mi ne malŝarĝis en ŝin denove. Mi celas diri, ne same kiel antaŭe, ĉar ŝia buŝo estis pli utila ol mi pensis...

Ni finis lacegaj, kaj poste ni havis duŝon, sed ne kune: unue ŝi havis ĝin, kaj poste estis mia vico. Kiam mi venis el banejo ŝi jam estis preparinta manĝadon, kaj post ni havis ĝin, ŝi iris al lernejo preni sian filon, kaj tiam mi reiris hejmen, promesante al mi mem, ke mi ĉiam havos kelkajn kondomojn en mia posedo.

Mi vizitis Alnjon ĉiun tagon dum la sekvintaj du monatoj. Je la sama tempo Marino kaj Lisino premis min vivi kun ili. Kaj mi ne sciis kiun elekti. Kiam mi finfine amindumis kun Lisino kaj trovis, ke tio estis tre diversa al tio, kion mi faris kun Alnjo. Ĝi estis pli turpa, ĉar ŝi ne estis tiom sperta kiel Alnjo, sed ĝi estis tre agrabla, ankaŭ. Ĝi okazis kelkajn monatojn poste.

Sed aferoj estis malsimilaj kun Marino.

«Mi ne scias, Marino. Vi povas miri pri mi, sed kiam oni vivas kune, oni ŝanĝas, kaj estas tre grava ŝtupo lasi vian panjon kaj paĉjon por iri vivi kun mi. Kial vi ne diras al ili pri mi? Vidu kio okazas. Plaĉus al mi koni ilin. Ni povas amikiĝi».

«Mi ne kredas, ke tio estas bona ideo... Mia panjo ne opinias tre alte pri viroj de kiam paĉjo forlasis nin kiam mi estis eta, kaj eĉ se li poste revenis hejmen, ili diskutas la tutan tempon».

«Li forlasis...»

«Nu, ne ekzakte. Li batadis panjon kaj najbaroj vokis policon. Li iris en kortumon kaj estis sendita en karceron. Li revenis kiel nova homo, kaj neniam batis ŝin denove. Mi supozzas, ke oni faris ion al li en karcero».

Ŝi neniam antaŭe diris tion al mi. Jes, kelkaj homoj havas pli duran vivon ol havi ebrian patron... Mi povis vidi, ke la temo doloras al ŝi, do mi parolis pri alia afero.

«Bone, tiukaze ni rendevuu dum iom da tempo pli. Eble unu jaron. Poste ni decidos. Ĉu bone?»

«Unu jaron! Tio estas tro multe!»

«Pli bone provi koni unu la alian iom post iom ol ekvivi kune kaj disiĝi baldaŭ».

«Mi neniam disiĝos kun vi, Riket'!»

«Ni provu».


Ĵaluzo.

Ĉu vi fikis Alnjon?Sed mi ne antaŭvidis, ke Lucio vizitis min la sekvintan tagon. Ŝi manfrapis mian pordon, kaj surprizis min vidi ŝin tie.

«Saluton, najbarino», mi diris kun larĝa rideto. «Ĉu vi bezonas salon?»

Sed ŝi ne venis por tio. «Ĉu mi pova eniri?», ŝi diris, tre serioza.

«Kompreneble. Vi ŝajnas malkontenta. Kio okazas?»

«Ĉu vi fikis Aleksandrinon?»

«Ŭaŭ! Kontrolu vian langon, knabino!»,

«Mi bedaŭras. Sed respondu».

«Ni amindumis, jes».

Ŝi iĝis eĉ pli kolera.

«Kiel povis vi?»

«Nu, aferoj okazas, Lucio. Sed diru al mi: kial tio ĝenas vin? Eĉ se ŝi estus via vera fratino, tio ne estus via afero, Lucio».

«Bone..., mi vidas. Eble vi ne kredis min, kiam mi diris al vi ke ŝi kaj mi estas amantinoj».

Mi sentis, ke la planko mankis sub miaj piedoj. Mi rigardadis al ŝi, tre serioze. Jes, ili ambaŭ diris al mi pri tio: ili du ja estas amantinoj. Sed mi ne vere kredis tion, ĉefe post kiam mi amindumis kun Alnjo.

«Ĉu vi asertas, ke vi du estas vere lesboj?»

«Jes. Bone, ne ekzakte».

«Kion vi celas diri?», mi esperis elirejon al tiu problemo.

«Ni estas duseksemaj. Nu, ŝi pli ol mi».

«Kio zorgigas vin, Lucio? Ĉu vi timas, ke mi prenos Alnjon for de vi?»

«Nu, jes».

«Ne zorgu, amikino. Ti ne okazos. Mi ne vere scias kion diri..., mi simple ne kredis kion vi diris, kaj eĉ malpli kiam mi vidis, ke ŝi ĝuis la momenton kun mi. Fakte mi kredis, ke temas pri ŝerco de vi du kontraŭ mia kredemeco, eble por forigi min de vi kaj de ŝi».

Ŝi ŝajnis iom malpli timanta nun. Ŝi sidiĝis proksime de mi kaj prenis mian manon.

«Ni ne estas monstroj, Rik'. Vi estas dolĉa kaj komprenema, kaj plaĉus al mi, ke vi estos mia amiko».

«Ni estas geamikoj, mia kara Lucio», mi diris kisante ŝian manon. Poste mi komprenis la kontraŭdiron itner mia ago kaj miaj vortoj. Sed ŝi nur ridis.

Subite mi havis intuicion:

«Ĉu vi iam seksumis kun viro, Lucio?»

Ŝi rigardadis al mi, ektimante.

«Kial vi demandas?»

«Nu, venis al mia menso, ke vi ne estis kolera pro tio, ke mi fikis vian amikinon, sed ĉar mi ne faris tion al vi».

Ŝi ridetis, kaj diris: «Tio povas esti. Mi ne scias».

«Tio signifas, ke vi neniam estis en lito kun viro».

«Vi pravas. Mi neniam koitis kun viro. Nur kun virinoj».

«Ĉu vi volas provi nun?»

Ŝi ekserioziĝis denove:

«Riket', ne temas pri ĉu ni iru en kinejon, ĉu ne?» Ŝi preskaŭ ploris. Mi prenis ŝian manon kaj karesis ĝin. Poste mi kisis ŝian brakon, kaj poste ŝian gorĝon kaj vangon. Ŝi lasis min fari ĉion. Poste mi serĉis ŝiajn lipojn, kaj mi trovis ilin malfermaj al mi.

Mi prenis ŝian manon kaj gvidis ŝin en mian dormoĉambron. Mi nudis ŝin dum mi kisis ŝin. Kaj kiam ni du jam estis nudaj, ni amindumis. Kun Alnjo okazis nur sekso, sed estis nun io pli, kiun mi ne povis difini: estis diferenco, tamen. Ne estis la sama afero. Kiam ni finis, mi demandis: «Lucio, ĉu vi havas la pilulon?»

«Ne, kial?»

«Ĉar vi povas gravediĝi».

«Ho, bone, tio ne estus katastrofo. Mi havus infanon, same kiel Alnjo».

«Ŝi estas pli maljuna ol vi, ĉu ne?»

«Mi miras, kiel vi scias?»

«Ĉar vi volas imiti ŝin».

«Nu, ŝi estas 30 jaraĝa, mi estas 28».

«Kiom longe vi du konas unu la alian?»

«Kvar jaron».

«Kiam mi iĝis amantinoj?»

«Antaŭ ĉirkaŭ tre jaroj».

«Trankviliĝu, knabino: vi ne gravediĝos ĉifoje».

«De kie vi scias?»

«Ĉar mi uzis kondomon».

«Ho! Mi ne rimarkis. Nu, venontfoje ne uzu ĝin, Riket'».

«Kial ne?»

«Mi diris, vi, Riket': mi volas esti patrino, ankaŭ».

«Sed mi devas decidi pri tio, ankaŭ, Lucio, ĉu vi freneziĝis? Vi bezonos multe da helpo, se vi havas bebon! Ne temas nur pri momento da lascivo. Via vivo ŝanĝos multe se vi havas bebon».

«Alnjo helpus, kaj vi..., ĉu vi ankaŭ helpos?»

«Mi ne scias, Lucio. Se mi patras vian bebon, mi devus. Sed mi devos pensi kaj poste mi decidos pri tio».

Do nun mi povus esti la patro de la dua bebo de Alnjo, kaj Lucio pretiĝas havi mian bebon. La situacio estis kvazaŭ humura: antaŭ kelkaj semajnoj neniu virino atentus al mi, sed nun estas kvar virinoj en mia vivo, du volas vivi kun mi, kaj la aliaj du volas havi mian bebon, eĉ se ili vere ne deziras vivi kun mi, kaj aldone al tio, du el ili estas lesboj!

El la kvar virinoj, la plej bona ŝanco por mi estas Lisino, eĉ se mi preferus Marinon, ĉar tiu ĉi lasta estus la plej malbona kaj malfacila kaj riska aranĝo por mi. Mi devus atendi, tamen. Pro tio mi provos la aliajn tre unue, kaj vidi tion, kio okazos. Ĉu mi malgraŭ tio konservos Marinon proksime de mi?

Hispana ferio.

El Saler, fama plaĝo de Valensjo.Lisino kaj mi devis labori la somerferiojn tiel ke niaj kolegoj povis ĝui siajn somerojn kun familioj. Sed ni povis havi niajn feriojn en Septembro, kun kvin tagojn pli kiel kompenson. Pro tio ni povis vojaĝi kune al Hispanio dum pli ol monato. Ni prenis malmultekostan flugon al Valensjo, kaj poste ni pasigis tutan semajnon en El Saler'. Poste ni vizitis Madridon. Toledon kaj mirindan lokon nomitan La Monaĥejo de Ŝtono. Ne vere estis konstruaĵo por monaĥoj, sed granda parko natura kie anstataŭ arboj ni vidis multe da egaj ŝtonoj. Ni fotis multe kaj pasigis belan tempon kune. Ni estis paro dum monato, kaj fakte ni ŝajnis nova geedza paro. Kiam ni atingis Maniseson (flughaveno de Valensjo) oni prenis nin en hotelon de tiu ĉefurbo, kaj poste ni revenis a El Saler', kie ni pasigis la ceterajn ses tagojn de nia ferio.

Estis en la valensja hotelo Diana kie Lisino kaj mi finfine rendevuis enkarne. Kvankam ne mia unua fojo (fakte ŝi estis mia tria virino, kaj almenaŭ mia 20ª fojo), mi ne diris tion al Lisino, ĉar tio estis ŝia unua fojo. Ŝi estis multe pli agrabla kaj mola ol Alnjo kaj Lucio, kaj je la fino si komencis plori. Ŝi diris, ke ne estas pro doloro, sed duone pro finfine esti virino (ŝi aĝas 30) kaj duone por ne plu esti infanino. Mi diris al ŝi, ke ŝi ne bezonas zorgi pri tio, ĉar ŝi ĉiam estos mia bebo.

Ni iris kune ĉienkaj evidentiĝis, ke Lisino amas min. Mi povis iri vivi kun ŝi nun, sed mi pensis, ke tio estis tro frue en nia amrilato.

«Bone, Riket', mi donacis mian virgulecon al vi, kaj tio signifas multe, ĉu vi ne opinias same?»

«Kompreneble, Lisino. Sed vi ne havis alian kandidaton, ĉu?»

«Vi estas malbona».

«Mi scias, ke tio sonas tiel, Lisino. Mi dankas vian donacon. Sed mi ne prenis ĝin: vi donacis tion al mi. Kaj mi dankas kaj alte taksas ĝin. Sed tio ne signifas, ke ni devas vivi kune nun. Ni kunhavas tutan monaton, jes. Sed kial ni ne atendu vidi kio okazas antaŭ komenci promesi aferojn, kiujn ni eble ne plenumos?»

«Sed ni povus havi infanon...», ŝi diris pero subita eksplodo da saĝeco.

«Ĉu vi ne uzas la pilulon?»

«Ne».

«Vi devintus diri al mi, karulino». Mi estis vere maltrankvila pro tio. Du beboj subite estis tro multaj por mia soleca vivo. Mi povus preni aliajn knabinojn anstataŭ tiujn, kiujn mi nun havas, sed miaj geinfanoj estos miaj ĉiam.

«Kion ni povas fari?»

«Kelkajn aferojn: unue sangoteston por kontroli, ĉu vi gravediĝis. Aldone, uzi kondomon».

Lisino ne havis antaŭan seksan vivon, sed ŝi lernis tre rapide. Mi diris al ŝi, ke mi estas spertan porna vidanto, kio estas vera,, kaj ŝi neniam rifuzis praktikon, kiun mi petis de ŝi.

Sed ŝi kreskis kiel persono, ankaŭ. Ŝi estis pli agrabla kaj pli matura je la fino de nia vojaĝo ol je la komenco.

Kaj jen la reiro hejmen. Estis malgaje diri ĝis la venonta tago, en nia oficejo. La sekvintan matenon ŝi diris, ke mankis mi en sia lito, kaj ŝi almozpetis min trovi ŝin dum la vespero. Sed mi diris al ŝi, ke mi estas laca de la vojaĝo kaj ke mi ankaŭ deziris vidi kelkajn amikojn. Ŝi preskaŭ ploris.


Lucio.

Sed mi vizitis Lucion. Ŝia apartamento estas same kiel tiu mia, sed la meblaro estas pli multekosta kaj agrabla. Por mi hejmo estas la loko, kie mi dormas, duŝas kaj manĝas. Por ŝi ĝi estas sia universo.

Ŝi volas scii kun kiu mi estis. Mi diris, ke mi vojaĝus kun kunantino de mia laboro, kaj al ŝia demando mi jesis: jes, mi havis sekson kun ŝi. Ĉiun nokton. Ŝi demandis ĉu estas io inter ŝi kaj mi, kaj mi respondis per pasiaj kiso kaj brakumo. Ni amindumis dum horoj, kaj poste, ankoraŭ nudaj, dum ŝi karesas mian stomakon kaj ŝia kapo kuŝas sur mia brusto, ŝi demandis kial ni ne vivas kune.

Mi diris, ke mi povas dormi ĉe ŝia apartamento ĝis kiam mi forpelos min, kio feliĉigis ŝin multe. Mi nur postulis unu kondiĉon: ŝi ne devas diri al Alnjo pri tio. Se ŝi ekscias, mi revenos en mian apartamenton. Ŝi promesis ne diri al ŝi. Ankaŭ mi diris al ŝi, ke mi ne rezignos mian koleginon, kiu estas mia sola afero, kaj ŝi konsentis. Mi ankaŭ promesigis ŝin, ke se mi denove seksumas kun Alnjo, ŝi ne bruos pri tio. Mi volas, ke ili du estos amikinoj, kaj se ili ĉesos amikecon pro mi, neniu el ili vidos min denove.

«Vi volas nin ĉiujn por vi, ĉu ne?»

«Ne estas tio, Lucio. Mi ne volas vundi iun el vi. Mi amas vin pli ol tio».

«Bonorde, blubarbulo!», ŝi diris.

Sed dum a venontaj kvin monatoj ni vivis kune tre feliĉaj. Lucio volis bebon, kaj mi finfine akceptis patri ĝin, kondiĉe ke tio ne signifas ion pluan, ke nia rilato ne ŝanĝu, eĉ se mi rilatas al nia bebo multe pli profunde ol ni pensas.

Aleksandrino.

Sed vivi kun Lucio tamen ne signifis ke mi ĉesis viziti mian amikinon Aleksandrinon. Ŝi ne diris al ŝi, kiel ni interkonsentis, sed Alnjo rimarkis, ke io ŝanĝis pri mi.

«Ĉu vi vidas alian virinon?»

«Nu, Alnjo, mi havas amikinojn...»,

«Ĉu vi kuŝas kun ili?»

«Fojfoje sed ne zorgu: mi havas protekton».

«Mi ne ŝatas la ideon pri mia fianĉo enlitiĝas kun aliaj knabinoj», ŝi diris serioze.

«Bone, Alnjo, mi ne estas via fianĉo. Estas korinklino inter ni ambaŭ, ni havas sekson kaj kunhavas bonajn momentojn, sed ni ne apartenas unu la alian».

Ŝi rigardadis al mi silente. Poste ŝi sopiris kaj diris: «mi supozas vi pravas. Sed diru al mi: ĉu plaĉus al vi, ke mi seksumos kun alia viro?»

«MI scias, ke vi havas Lucion».

«Ho! Kiel vi scias? Ĉu ŝi diris al vi?»

«Ne. Dik' parolas pri ŝi kiel sia onklino. Vi ne estas fratinoj, sed estas evidente, ke estas amo inter vi du. Tio lasas nur unu eblan eksplikon. Kaj ankaŭ vi diris al mi, kaj jes, ŝi diris al mi».

Sed spite tiajn konversacioj, kiuj ni havis fojfoje, ni daŭrigis nian seksumadon. Ĝis kiam Alnjo diris, ke ŝi gravediĝas. Ŝi estis tre feliĉa pri tio. 

Lucio estis tre kolera, ĉar Alnjo, ne ŝi, havos mian bebon. Pro tio ŝi petis de mi eliri sian apartamenton. Pro tio mi iris en tiun de Alnjo.

Ŝi surpriziĝis vidi min, kaj konsentis provi, finfine. Tamen, unu monaton poste ŝi denove havis menstruon.

Sam' atakas denove.

Kaj kiam la ses montatoj jam pasis, mi devis viziti mian psikologistinon.

«Nu, Rik', diru al mi: ĉu vi sukcesis vivi kun virino?»

«Jes kaj ne».

«Kion vi celas diri?»

«Mi vivis kun virino dum du monatoj. Sed hieraŭ ŝi forprenis min el sia hejmo».

«Kompatindulo. Kial ŝi faris tion?»

«Ĉar mi diris al ŝi, ke mi gravedigis ŝian amantinon».

«Ĉu ŝia amantino estas alia virino?»

«Jes».

«Ĉu vi nun vivas kun la virino, kiun vi gravedigis?»

«Jes kaj ne».

«Kion vi volas diri?»

«Jes, mi translokiĝis en sian lokon, la hejmo de Aljo. Sed ŝi vere ne estas graveda. Tio estis nur falsa novaĵo».

«Mi vidas. Kiel nomiĝas la alia virino?»

«Lucio».

«Lucio kio?»

«Lucio Tajloro».

«Bonorde. Diru al mi: ĉu vi amas iun el ili?»

«Ne. Ni neniam parolis pri amo. La tasko konsistis el vivi kun virino, ne eknamiĝi aŭ ekenamigi».

«Vi pravas. Sed ĉu vi amas alian virinon?»

«Mi kredas, ke jes».

«Kiun?»

«Mi kredas, ke mi amas Marinon. Kaj eble Lisinon, ankaŭ».

«Do, kion vi faros pri ili?»

«Mi vere ne scias. Mi rendevuas Lisinon du-tri foje ĉiun semajnon. Mi vidas Marinon unu foje semajne. Kaj mi estas diferenca homo, kiam mi estas kun unu aŭ alia el ili kvar».

«Do vi vivas kun Aleksandrin'...»

«Ŭeb'. Aleksandrin' Ŭeb'. Jes, ŝi estas bela blondulino».

«Mi vidas», Sam' diris skribante. «Kiel ŝi aspektas?»

«Ho, ŝi estas 30jaraĝa, blonda, kun bluaj okuloj kaj tre bela longa kaj densa hararo, ĝis la mezo de sia dorso. Ŝi estas tre agrabla kaj ridigas onin la tutan tempon. Bona korpo, unu metro naŭdek centimetroj alta..., mi ne scias kion plu diri. Rigardu al ŝia foto», mi diris montrante foton pri ni du.

«Ho, mi vidas..., ŝi estas bela. Nu, tio sufiĉas. Ŝi havas filon dekjaraĝa, ĉu ne?»

«Jes, nu, ŝi volas havi alian infanon baldaŭ».

«Ĉu ŝi petis de vi esti la patro?»

«Jes».

«Aha'. Kiel vi fartas pri tio?»

«Bone..., se mi estas patro, mi devos zorgi pri mia infano. Mi devos helpi ŝin...»,

«Sed estas alia virino. Lucio Tajloro. Ili estas amantinoj».

«Jes, sed se temas pri mia filo aŭ filino, tie estos mi, ankaŭ».

«Bone. Tio estas tre respondeca el vi. Sed ŝi petis, ke vi estos patro. Ĉu ne?»

«Jes».

«La problemo estas, ke vi ne amas ilin».

«Ne. Neniu el tiuj virinoj».

«Vi amas Lisinon kaj Marinon».

«Jes».

«Se vi devus elekti nun, kiun vi elektus?»

«Marinon, kompreneble».

«Kaj Lisino?»

«Mi ne volas vundi ŝin. Mi amas ŝin, ankaŭ. Kaj mi vivis unu monaton kun ŝi kiam ni du feriis en Hispanio...»

«Ĉu estis facile vivi kun ŝi?»

«Jes, tio estis mirinda».

«Do, kion vi faros, Rik'?»

«Nu, mi vivis kun Lucio dum du monatoj. Nun mi provos Anjon. Sed mi ne vidas min mem vivi kun unu el ili. Mi ja vidas min vivi kun Lisino. Mi ne scias pri vivi kun Marino. Ŝi diras, ke ŝi amas min, sed vivi kune estas alia afero».

«Saĝaj vortoj».

Sam' pristudis siajn notojn. Poste ŝi silentis dum momento. Je la fino de kelkaj minutoj, ŝi diris:

«Vi venis ĉi tie kun problemo: vi diris, ke vi vidis neekzistantan virinon en parko. Vi eĉ diris, ke tiu virino estis mi. Via baza problemo estis, ke vi timis havi rilaton kun virino, sed nun vi vivas kun unu el ili, kaj estas du aliaj, kiuj volas vivi kun vi».

«Jes».

«Nu, jen la tasko por la venonta jaro: Elektu unu de tiuj virinoj kaj vivu kun ŝi. Kiam vi jam vivis dekdu monatojn kun unu el ili, telefonu min. Tio signifas, ke vi ne vokos min se vi ne vivis kun la sama virino dekdu sinsekvajn monatojn».

«Ho, tio ŝajnas tro multe!»,

«Nu, vi povas provi, Rik'. Ankaŭ se tio estas nepre necesa, vi povas voki min por helpo».

«Ho, mi vidas», mi diris duonŝerce, «ĉu vi estos mia gvardanĝelo, sekve?»

Ŝi iĝis tre serioza subite, kaj diris: «iel jes».

Mi ridis.

«Kial vi ridas?» ŝi demandis kun duonrideto.

«Mi bedaŭras, Sam'. Ĝi estas vere stulta: mi pensis, ke oni devus povi voki sian gvardanĝelon kiam oni bezonas lin aŭ ŝin. Multajn probelmojn oni povus eviti per bona konsilo ĝustatempa...»

«Bone», ŝi diris kun tiu larĝa rideto, kiun mi amis tiom multe, «vi povas. Telefonu min, kaj mi diros al vii». Kaj tiam, serioze, ŝi avertis: «Sed ne faru se vi ne vere bezonas tion».

«Ho», mi diris serioze, ankaŭ: «mi memoros tion».

«Bone. Diru al mi, se vi ne volas vundi iun ajn, kiun vi elektus nun? Kaj kial?»

«Bone, mi amas Marinon, sed mi elektus Lisinon. Marino estas tre juna kaj ŝi trovos alian viron pli frue aŭ malfrue. Sed mi mas Lisinon ankaŭ. Se mi vivas kun ŝi, mi ankoraŭ povus esti amiko de Marino kaj mi povos konsili al ŝi, kaj eble Lisino ŝatos Marinon, ankaŭ. Sed se mi lasas Lisinon kaj vivas kun Marino, mi ne kredas, ke mi daŭre estos amiko de Lisino, ĉar mi rompus ŝian koron, kaj mi ne volas tion».

«Ĉu vi certas, ke vi ne rompos la koron de Marino?»

«Ne, mi ne kredas. Marino admiras min. Ŝia amo venas el admiro, do ĝi povas iĝi en veran amikecon, kaj eĉ se ŝi suferas iom da tempo, ŝi pardonos min. Sed Lisino sentos tre mizere, ŝia amo estas bazite sur sekso kaj manko da kompanio, kaj pro tio, se mi lasas ŝin por Marino, ŝi povus iĝi amara virino, kiu amos neniun».

«Tiuj vortoj estas kortuŝantaj, Riket'», Sam' diris evdente trista. «Pro tio mi devas averti vin: pensu ĉefe pri via intereso, ne la intereso de alia homo: pensu tion tre zorge, kaj certiĝu ne erari. Kaj tiam, kiam vi libere decidis kion vi faros, ne dubu. Lisino respondecas pri siaj propraj faroj, kaj ankaŭ Marino. Kaj vi, kompreneble, pro viaj faroj, no tiuj iliaj. Sed neniam pensu pri kio okazintus kiam se viaj rilatoj al ambaŭ virinoj firmiĝos. Memoru, ke malfeliĉa viro neniam povas feliĉigi virinon. Pli bone unu feliĉa ol neniu, Riket'. Kaj vi meritas esti feliĉa. Estu feliĉa, n zorgu pri aliaj tiom multe».

«Konsentite, Sam'. Mi pensos pri tio la tutan semanon kaj lundon mi klarigos ĉion al ambaŭ ili».

«Ĉu ambaŭ? Ĉu vi ne diros al la lesboj??»

«Ne. Ili ne bezonas scii pri tio».

«Kion diros vi al ili?»

«Mi diros, ke mi konis iun kaj mi eble edziĝos al ŝi».

«Edziĝi! Tio ne estas parto de via kuracado!»

«Mi scias», mi ridetis, «ni diru, ke ĝi estas flankefekto».

Sam' ridetis kaj aldonis tre malrapide:

«Ne edziĝu ĝis la fino de via kuracado, Riket'».

«Kial?»

«Ĉar mi ŝuldas rendevuon al vi. Kaj mi ne volas esti la kaŭzo de divorco».


Mi klarigas mian vivon.

«Estas knabino pri kiu mi deziras diri ion al vi, Lisino».

Ŝi rigardadis al mi, silentege:

«Mi ekkonis Marinon antaŭ dek monatoj, kaj la unua afero, kiun mi faris, esti puŝi ŝin kontraŭ la grundo, for de la vojo de aŭto, kiu estis mortigonte ŝin».

«Do vi savis ŝian vivon».

«Jes, dufoje. Ŝi venis tiam el doktoro, kiu ĵus diris al ŝi, ke ŝi havas kanceron. Mi insistis, ke ŝi vidu alian doktoron, kiu mendis novajn testojn por ŝi, kaj oni malkovris, ke temas pri eraro hospitala: ŝi estis tute pura pri kancero».

«Do..., bone..., tiuj aferoj okazas, sed tio ne estis savi ŝian vivon».

«Iel tio estis tiel, Lisino: kiam oni havas kanceron, oni donas al vi ĥemioterapion kaj aliajn pilulojn, kiuj vundas vin se vi estas sana. Ŝi ankaŭ konsideris memmortigon».

«Ho, mia Dio!»,

«Jes, kaj pro tio ŝi estis tre dankema al mi...»

«Mi povas kompreni tion. Ĉu ŝi ekenamiĝis al vi?»

«Jes, ŝi diris al mi».

«Ĉu vi amas ŝin?»

«Bone, jes... Ne je la sama maniero per kiu mi amas vin, tamen. Kiam mi rigardas al vi, mi deziras amindumi kun vi. Sed mi rigardas al ŝi kvazaŭ al pli juna fratino, kiun mi ne havis. Ŝi iam petis de mi vivi kune, sed mi rifuzis».

«Mi vidas. Plaĉus al mi koni ŝin iam».

«Vi konos ŝin. Sed mi unue devos diri al ŝi, ke mi estas vivonte kun vi».

«Riket', amo mia! Ĉu tio estas vera?»

«Kompreneble. Bone, se vi permesas, ke mi loĝos ĉe vi, kompreneble».

«Ne, mi ne permesas», ŝi diris kun amuza rideto.

«Ĉu ne?»,  mi demandis kun surprizo.

«Kompreneble jes, stultulo! Mi atendis tiujn vortojn viajn de multe da tempo! Eĉ nun mi ne povas kredi, ke vi diris tion».

«Ho, bone, karulino. Mi iros vivi kun vi, kaj vi ne rajtas obĵeti», mi kontraŭatakis.

«Nun vi diru al mi pri ŝi».

«Ŝi povas havi la eraran ideon pri mi, do mi iros al Aberdin', kie ŝi studas medicinon, por klarigi ĉion al ŝi».

«Ĉu vi deziras, ke mi iru kun vi?»

«Ne, karulino. Mi devas fari ĉi tion sola».

Mi uzis unu el miaj liberaj tagoj vojaĝi al Skotlando klarigi ĉion al Marino dum longa semajnfino.

Ŝi estis tre komprenema, sed surprizis min per ŝiaj vortoj:

«Mi vidas, Riket'. Vi scias kiom multe mi amas vin, ĉu ne? Sed mi ne povas konservi vin por mi mem, se vi amas alian virinon pli ol vi amas min...»

«Marino, ne pli ol vin. Per alia maniero, sed mi neniam ĉesos ami vin. Mi ne povas halti ami vin. Mi ne povas eviti tion. Mi povas diri, ke vi estas aparta por mi kaj ke mi amas neniun pli ol mi amas vin».

«Ho, Riket', Riket'! Mi ankaŭ ne povas ne ami vin. Ni amos unu la alian ĉiam fore aŭ proksime, sed ĉiam estos amo inter ni du. Neniu alia sento eblas, sed vi povas fari favoron por mi...»

«Favoron? Mi konsentas!»

«Atendu ĝis kiam vi scios. Ĉu vi dormas en hotelo?»

«Jes, la Krofton' Hotelo».

«Nu, vidu: ni ne povas preni iun ajn dumnokte en nia ĉambro en ĉi tiu dormejo, sed mi hontas diri al vi, ke mi neniam enlitiĝis kun viro. Mi iam preskaŭ perfortis vin, sed vi sukcesis kontroli la aferon, kaj eĉ se mi havis orgasmon, vi neniam estis en min. Tion mi volas, Riket': mi volas, ke vi estu la unua, kiu posedos min».

«Bone..., tio estas stranga, Marino. Mi ne esperis tion».

«Tio estus afablan manieron rompi kun la ununura viro, kiun mi iam amis, Riket'».

«Jes..., bone..., mi ne scias, Marino. Estas Lisino...»

«Lisino ne bezonas scii, Riket'. Post hodiaŭ mi neniam petos de vi tian aferon. Mi nur deziras scii pri tio, kion mi perdos, sed ankaŭ tion, kiel dolĉaj memoraĵoj gustumas. Kaj referenco, se mi iam havas fianĉon».

Vere mi ne havis argumenton nei ŝin pri tio, kion ŝi vere volas. Ĝi povus esti manovro ŝia konservi min, sed mi sciis, ke ŝi konstatas, ke mi ne povas esti manovrata per tiu ruzo tiom evidenta.

«Bonorde, Marino. Mi estas en ĉambro 409ª. Venu vidi min ĉinokte. Mi provos vivigi vin pri nokto, kiun vi nenima forgesos.

«Vi estas ĉarmega, Riket'», ŝi diris kun kiso, varmega, pekega kiso.


Mia skota nokto.

Marino aperis ĉirkaŭ la oka vespere. Ŝi manĝis hejme kaj mi vespermanĝis iom pli frue. Mi legas libron, Grandaj esperoj, de Karlo Dikens, kiam mi aŭdis mallaŭtan frapon sur mia pordo ĉambra.Aberdino, Skotlando.

«Venu, Marino, la pordo estas malŝaltita». La pordo malfermiĝis silente kaj tie ŝi estis, la plej bela versio de Marino, kiun mi iam ajn vidis.

Ŝi portis blueskan silkan veston unupecan de sia kolo al tri-kvar centimetroj super siaj genuoj. Ŝiaj ŝuoj kaj sako estas klarbrunaj. Ŝi vere aspektis bele.

«Saluton, Marino, venu ĉi tien».

«Saluton, amanto», ŝi diris ŝerceme.

«Hodiaŭ mi estas amanto de literaturo, Marino. Ĉu vi iam legis Karlon Dikens?»

«Kompreneble, mi legis lin ĉe lernejo».

«Aha'. Kion lian vi legis?»

«Bone, mi legis kelkajn: Oliver Twist, Eta Dorrit, Rakonto pri du urboj, kaj ankaŭ tion, kion vi legas, Grandaj esperoj.

«Ho, do vi estas fanatikulino de Dikens».

«Nu, li estas lerta verkisto».

«Mi neniam pensis pri li kiel lerta, sed vi pravas, jes, mi supozas, ke li estis vere lerta».

«Mi ŝatas la manieron per kiu li parolas pri li mem».

«Ĉu li mem!?»

«Bone, jes. En tiu libro, kiun vi legas nun, ekzemple, li estas Pip, la infano kiun ĉiuj malestimas. Ne nur malestimas lin la prizonulo, sed ankaŭ lia propra fratino kaj liaj gastoj. Nur Joĉjo, lia bofrato, estas agrabla al li, kaj kondutas kvazaŭ li estus vere patro lia».

«Do ĉu vi opinias, ke ĉi tiu libro estas membiografio de  Dikens?»

«Bone, mi ne scias. Eble Dikens ne havis feliĉan infanaĝon, sed eĉ se ili estis knabo, mi ne kredas, ke li iam estis knabineto kiel Eta Dorrit».

«Nu, mi neniam pensis pri tio, sed tio, kion vi diras, estas nekontestebla».

Marino ridetis. Ŝi sidis sur mia lito kaj nun kuŝas apud mi dum ni parolas amike pri angla literaturo, kaj escepte de tio, ke ŝi tenas mian manon, ne estas fizika kontakto inter ni du.

«Sed diru, Marino», mi daŭrigis rigardante mian jam fermitan libron, «kiuj aliaj anglaj verkistoj interesas al vi?»

«Nu, Jane Austen estas mia privata diino», ŝi diris kun rideto, «Ĉu vi iam legis Northanger Abbey? Tio estas magio per vortoj».

«Ne, mi ankoraŭ ne legis tiun. Sed mi legos ĝin por diskuti kun vi poste», mi tiris ŝian manon kaj kisis ĝin malrapide.

«Ĉu mi mankis al vi?», ŝi demandis per pli mola voĉo.

«Jes, iel vi mankis al mi. Ĉu vi scias?, mi povas paroli kun vi pri pli da temoj ol kun iu ajn alia homo, kiun mi konas».

«Kaj Lisino?»

«Nu, ŝi faras bone, sed ŝi ne estas tre intelekta. Ŝi nur daŭrigas vivon. Mi neniam diskutis literaturon kun ŝi».

«Eble vi neniam provis...»

«Ŝi vidis min kun libro en la manoj ofte. Ŝi sentigas min kvazaŭ mi devus atenti pli al ŝi. Sed vi venas en miajn temojn kaj provas vidi tion, kio interesas al mi...»

«Ĉu Lisino ne faras tion?»

«Bone, mi ne scias... Kiel mi diris al vi, mi neniam parolis pri literaturo kun ŝi. Mi faros tion kiam mi vidos ŝin denove, kaj mi diros al vi».

«Bone, nun vi diru al mi, Riket': kiu estas via plej ŝatata libro?»

«Bone, tio estas malfacile diri... Vidu, mi estas sekvanto de Asimov...»,

«Sciencfikcio? Vi ne ŝajnas sufiĉe stranga por tio!»

«Ĉu stranga?»

«Nu, mi ne intencis ofendi vin».

«Ne, min vi ne ofendis, sed surprizis!»,

«Aha'. Bone, mi nur diras, ke mi kompreni sciencfikcion oi devas kompreni pri scienco, ĉu ne?»

«Nu, ne vere. Asimov klarigas ĉion, kion oni bezonas por kompreni liajn rakontojn».

«Ĉu vere? Bone, tiam».

«Ni konsideru la novelon La dioj mem: ĝi estas reala fantazio de la komenco. Imagu tri specojn da estaĵoj, kiuj vivas en la sama planedo, sed ili ne vere vidas unu la aliajn, ĉar iliaj vivetosoj ne kongruas unu la aliajn. Sed tamen ili vivas kune per tiom glata kaj agrabla maniero, kiu ebligas, ke ili tri vivu en la sama loko sen konkurenco inter ili tri...»

«Bone, mi notos tiun novelon por estonta legado».

«Kiam vi volos, mi havas ĝin hejme».

«Ho, ni renkontos iam ajn, Riket'. Mi estos hejme por Kristnasko, post du-tri monatoj».

«Certe».

Ni tenis manojn unu la alian dum longa tempo nun, kaj tio estis nekredeble: je mia hotelĉambro estas bela dekokjaraĝulino tenante mian manon dum ni paroladas pri Ĝejn Osten, Karlo Dikens kaj Izaak' Asimov', kaj mi vere ĝuis la momenton. Jes, tiu knabino estas vere aparta. Kaj tiam mi kisis ŝin. Ŝia kiso estis li mola kaj dolĉa ol tio, kion mi memoris. Ŝi estas pli matura, malpli malordigita pri ŝiaj emocioj, vere multe pli virina ol mi memoris. Kaj ŝi vere scias kion fari.

Dum du horoj kaj duono ni havis seksan ludon, kiun ni du ĝuis, kaj je ties fino ni du konstatis, ke ŝi ne plu estas infanino, ĉar ŝia unua sango estas en miaj littuko. Ŝi ridetis al mi laca, ŝvita, nuda.

«Ĉu vi ĝuis ĝin?»

«La tutan tempon», ŝi diris.

«Kiam vi devas esti en via dormejo?»

«Antaŭ sepdek minutoj».

«Do vi estos mia gastino ĉinokte».

Ŝi ridetis kaj diris: «Mi povas esti via gastino tiom longe, kiom vi prenos min». Tiam ŝi kisis min denove, kaj tiam diris: «Kiam vi ekos por Londono?»

«Morgaŭ tagmeze».

«Bonorde, tiam. Mi estos via gastino ĝis tiam, se vi ne forpuŝas min antaŭ tio».

Mi povas diri, ke ĝi estis unu el la plej interesaj noktoj, kiujn mi iam havis en mia tuta vivo. Ni parolis ĝi la tria matene. Ŝia parolado estis mola, tre mola, interesa kaj kultura. Jes, ŝi naskiĝis por lerni kaj paroli. Sed finfine mi falis en dormon.

La veninta afero, kiun mi memoras estas kiam ŝi vekis min je la sepa. Ni amindumis denove kaj tiam ni iris matenmanĝi kaj promeni. Estis agrabla dimanĉa mateno. Post taso da teo en la urbocentro, ŝi venis kun mi al Aberdina Stacidomo, kaj mi revenis al mia normala vivo, post tiu magia semajnfino en la lando de feinoj, Skotlando, kie mi pasigis feliĉan tempon kun la Reĝino de Feinoj, Marino, la Sinjorino de la Maro, kun kiu restis parto de mia koro.

Komuna vivo.

Lisino atendis min ĉe la Stacidomo. Kiam ŝi vidas min, ŝi salutas kaj kuras al mi. Mi venas el trajno kaj ni kune iras ĉe ŝi, ĉe ni.

Ŝi loĝas en dometo ekster la urbo. Mia apartamento estas multe pli proksima al nia laborejo, sed mi ne insistis vivi tie, ĉar mi ne pretis paroli al ŝi pri la lesboj ankoraŭ. Mi taksas ĝin kiel unu el tiuj veroj, kiuj ruinigas multe pli ol riparas. Jes, mi scias, ke se ŝi ekkonas pri ili, Lisino ne estos tre feliĉa, sed tiam mi devos klarigi al ŝi pri tio, dum se mi malvarme iras al ŝi, mi certas, ke ŝi ne komprenos rapide pri la cirkonstancoj, kiuj gvidis min ami ilin.

«Kiel ŝi prenis la aferon?» Lisino volis scii.

«Bone, tre bone. Mi diris al ŝi, ke mi estas ironta vivi kun vi kaj ŝi estis malfeliĉa dum kelkaj minutoj. Mi vidis doloron en ŝia vizaĝo, sed tiam ŝi deziris al mi feliĉon kaj promesis esti mia amikino ĉiam».

«Kiom agrabla!»

«Jes, vi ŝatos ŝin, kiam vi konos ŝin».

Mi ne scias tion, kio vere estas en la menso de Lisino, sed tuj iam ni venis en sian domon, ŝi senvestiĝis kaj tentis min en amfaradon. Eble ŝi sentis la kutiman mankon pri sekureco, kiun ĉiu femalo havas, kiam ŝi vidas konkurenco kun pli juna virino. Sed mi devas agnoski, ke ŝia seksumado estis pli dolĉa ol kutime, kaj je kelkaj punktoj multe pli pasia ol kutime. Jes, mi konkludis, ke ŝi konkurencas.

Du horojn poste, ĉirkaŭ la oka vespere, ŝi diris:

«Ho, mi bedaŭras, ke mi ne ofertis al vi ion manĝi..., ĉu vi malsatas?»

«Bone..., mi ŝatus sandviĉon, almenaŭ».

Ŝi ridis kaj staris. Ŝi prenis antaŭtukon kaj dudek minutojn poste, kiam mi sentis ekdormema, ŝi vokis: «Jen vesper­manĝo!»,

Ŝi ne povis pretigi tion en nur dudek minutoj: sur bela tablotuko ŝi metintis kelkajn pladojn sub lumo de kandeloj. La supo estis bonega, kraba supo, mi kredas, kaj poste ni havis tre agrablan fiŝon, merluĉon, kaj ananaso, mia plej ŝatata deserto.

«Vi estas tre dolĉa, Lisino», mi diris je la komenco de la manĝado. «Vi ne devis ĝeni vin pri tio. Sandviĉo estus bone, ankaŭ».

«Neniu estas tro por mia viro», ŝi diris. Kaj tiam, pli serioze, aldonis, «por la viro kun kiu mi restos la ceteran parton de mia vivo, se vi akceptas tion».

Tiuj estas grandaj vortoj!

«Karulino», mi diris, «kiu povus rezisti oferton kiel tia ĉi?»

Mi finis mian pokalon da vino kaj tiam atakis mian ananason, kaj poste mi diris nur unu vorton: «Dankon!»,

En tiu vorto devis esti tutan ŝarĝon da amo kaj soifo por ŝi, ĉar ŝi ekridetis kaj ekkriis samtempe.

«Ho, Riket'!», ŝi diris kovrante sian vizaĝon per ambaŭ manoj.

Mi venis al ŝi, metis mian brakon sur ŝiaj ŝultroj kaj brakumis ŝin dum longa tempo.

Legado.

Vivi kun Lisino estas facile. Ŝi estas tre agrabla kaj simple kompreni. Ŝi vidas min legi ofte, sed neniam rimarkis ion pri ĝi. Mi ne havas multe da libroj, nur dek, sed evidentiĝas, ke mi ne relegas ilin la tutan tempon.

«Vi ĉiam legas», ŝi diris iam.

«Ho, jes, mi amas librojn. Ĉu vi ankaŭ?»

«Jes, mi ŝatas legi, ankaŭ, sed ne tiom multe, kiel vi».

Sed ŝi ne demandis al mi pri miaj legadoj, kaj ankaŭ ne diris kiajn librojn ŝi legas.

«Kion vi legas?» mi demandis.

«Bone, estas malfacile diri... Mi ne legas de kelke da tempo. Mi preferas rigardi televidon».

«Televidon. Mi eĉ ne havas aparaton hejme. Mi preferas uzi la monon de televidpermeso en aĉetado de libroj, aŭ eĉ en drinkaĵoj. Ili estas pli utilaj ol televido».

«Ĉu tio eblas? Ĉiu homo havas televidaparaton hodiaŭ!»

«Bone, mi devas estis speciala. Televido faras same kiel kino: ili mortigas imagopovon, dum radio kaj libroj vekas ĝin».

Kiam ni venas el laborejo mi kutime aĉetas dum ŝi purigas kaj ordigas aferojn hejme. Kiam mi venas, mi kuiras kaj ŝi metas ĉion sur la manĝotablo, kaj poste ni manĝas dum ni vidas la novaĵoj en televido. Poste mi kutime legas mian libron dum ŝi lavas la pladojn, se ŝi ne devas fari ion alian. Sed ni povas diri, ke televidon ni ŝaltas nur por novaĵoj dum ni manĝas. Tamen, ni parolas kaj komentas, kaj ne atentas multe al la televidaparato.

Sed post kelkaj semajnoj, ŝi komencis rigardi televidon dum horoj, do mi komencis iri al nia dormoĉambro kun mia libro, ĉar mi vere tedigas la programoj, kiuj ŝi rigardas. Oni povas diri, ke tio apartigas nin, sed vere estas al nia lito, kie tio irigas min. Ŝi konscias pri tio, kaj pro tio ŝia televida tempo mallongiĝas iom post iom.

«Vi ne ŝatas, ke mi rigardu televidon», ŝi asertis pli ol demandis.

«Mi ŝatas vin, Lisino, kaj mi komprenas, ke vi povas ŝati aferojn, kiujn mi ne ŝatas, kaj inverse, kaj mi ne amos vin malpli pro tio».

Ŝi ridetis kaj tiam kuŝis sur la lito apud me kun magazino por knabinoj kaj legis.

Jen bona komenco, mi pensis.

Post momento, mi demandis:

«Kion vi legas, karulino?»

«Ho, ĝi estas unu el tiuj stultaj televidaj magazinoj. Nur klaĉado».

«Ho, mi vidas. Sed tiuj magazinoj normale havas ĉapitron de libro kun nur teksto, ĉu ne?»

«Ho, jes. Mi ne legas ĝin kutime..., jes jen ĝi: Kiam via koro rompiĝas, ĉapitro 4ª. Mi legos pro vi».

«Ho. Mi legos ĝin post vi, tiel ke ni povos komenti poste».

«Ĉu vere? Ho, mi iros al tiu ĉapitro nun...»

«Sed ĉu vi legis la antaŭajn ĉapitrojn?»Romeo y Julieta.

«Bone..., ne. Mi serĉos ilin morgaŭ. Mi kmencos tiun ĉi kaj poste mi provos imagi la rakonton».

Tiun nokton ŝi legis dum duono da horo. Poste  ŝi diris, ke ŝi ŝatis la rakonton.

«Kiu stas via plej ŝatata verkisto, Lisino?»

«Bone, mi ne scias. mi legis Romeo kaj Julieto. Tiu estis tre romantika. Mi ŝatis ĝin, sed se ili nur ne mortis je la fino...»

«Se ili ne mortis, ĝi ne estus romantika...»

«Ho, jes, mi supozas, ke vi pravas».

«Sed kiu verkis ĝin?»

«Mi sciis..., sed mi timas, ke mi forgesis tion».

«Vilhelmo Ŝekspir', Lisino. Nia nacia gloro».

«Ĉu?» ŝi diris, nervoze. «Jes, mi devintus supozi».

«Vidu, Lisino, mi diros ino al vi: ni povas iri en teatron kaj vidi liajn teatraĵojn kiam ni povos. Poste vi povas legi ilin kaj vi memoros».

«Mi bedaŭras, ke mi ne legis multe de kiam mi lasis lernejon...»

«Ne gravas. Vi ne devas legi, se vi ne ŝatas fari tion».

«Sed mi ja ŝatas».

«Bone, teorie vi ŝatas legi, Lisino».

«Kiel vi scias? Kial vi diras tion?»

«Ĉar mi scias, ke vi ŝatas filmojn. Kaj novelo estas same kel filmo, sed nur oni vidas imagojn, anstataŭ vortojn».

«Ho, jes, mi ŝatas imagojn. Ili estas belaj».

«Sed se la imagoj estas belaj kaj la argumento estas absurda,  vi ne ŝatas la filmon, ĉu?»

«Jes, vi pravas: filmo devas havi sencon».

«Bone, novelo estas same kiel filmo, sed ĝi igas vin pensi, imagi la scenon, la homojn en la rakonto. Novelo estas malferma, dum filmo estas ferma: la homoj estas ekzakte tiuj, kiujn vi vidas, kaj tio estas fina Mia heroino, kiam mi legas Anna Karenina, ekzemple, povas ŝajni Jodie Foster kaj tiu via povus esti Susan Sarandon, aŭ inverse, kaj tamen estas la sama libro kaj la sama rakonto».

«Ekzakte».

«Ankaŭ la reĝsoro de la filmo povas ŝanĝi multajn aferojn, dum la verkisto estas multe pli libera disvolvi la rakonton. Se li bezonas tri cent homojn en sia rakonto, ne estas problemo. Sed en filmo oni devas pagi ĉiujn geaktorojn, kaj ne estas same pagi tridek kaj tricent geaktorojn».

«Vi pravas. Bonorde, mi kredas, ke mi komencos per anglaj klazikuloj».


La nova Marino.

Tiun Kristnaskon Marino venis vespermanĝi kun ni. Ni renkontis subite kiam Lisino iris ien, kaj mi revenis sola hejmen. Mi invitis ŝin veni ĉe mi la venontan vesperon, tiel ke ŝi povos koni la virinon, kun kiu mi vivas, Lisino, do mi ne havis multe da tempo ŝpari surstrate kun Marino tiun fojon, sed tamen ni havis multe priparoli.

Kiam Marino venis tiun vesperon, Lisino estis tre agrabla al ŝi, kion Marino kaj mi ne atendis, sed tamen estis tre nature, ke ŝi volis koni plej eble kiel multe pri ŝia ebla rivalino. Virinoj havas specialan sesan sencon por tiuj aferoj, kiu estas tute fremda al ni viroj.

«Do, kiel vi unue renkontis?» Marino volis scii.

«Ni jam laboris en la sama loko dum du jaroj antaŭ ni rimarkis unu la alian, ni diru», respondis Lisino. «Kaj vi? Kiel Riket' kaj vi renkontis?»

«Nu, li savis mian vivon», Marino diris. «Mi marŝis tute senkonscie kaj tiam aŭto ne mortigis min nur ĉar Riket' puŝis min kontraŭ la grundo».

La vespero estis tre agrabla kaj ili du parolis dum horoj. Je noktomezo mi ofertis akompani ŝin hejmen. Survoje ŝi diris al mi neatenditan novaĵon:

«Ni atendas bebon, Riket'».

«Kion?!»,

«Ĉu vi memoras vian viziton al Aberdin'? Bone, ŝajnas, ke ni havas aberdinanon. Mi estas graveda».

«Sed..., ĉu ĝi estas..?»

«Riket', mi amindumis nur unufoje en mia tuta vivo. Mi seksumis kun neniu krom vi».

«Bone...», mi devis halti kaj sidiĝi sur la trotuaro. «Ĉu ni havos ĝin?»

«Riket', aŭskultu!: mi ne povas havi vin ĉar vi estas kun Lisino. Sekve, mi havos vian bebon. Lisino vivas kun vi, kaj mi vivos kun via infano».

«Sed mi devus vivi kun vi kaj nia bebo!»

«Diable, Riket'! Mi ne volas tion. Vi elektis ŝin, kaj mi elektas nian bebon. Tio estas justa».

«Mi miras, ke vi ne postulas de mi vivi kun vi, Marino».

«Tio estas ĉar mi amas vin, kaj mi volas, ke vi estu feliĉa ĉiam».

«Sed mi estus feliĉa kun vi kaj nia bebo».

«Mi ne kredas vin. Vidu, vi povas havi la bebon tiom longe, kiom vi volos. Mi promesas. Ankaŭ tio povas esti utila al mi, ĉar mi devos studi kaj gajni mian gradon ĉe la universitato, vi scias».

«Kompreneble, karulino».

Mi brakumis ŝin kaj kisis ŝian vangon, kaj ploris dum longa tempo en silenta emocio, pro tio, kio ne lasas min eliri la kaĝon, en kiun mi mem eniris laŭ mia libera volo. Se mi elektintus Marinon, ni povus esti tipa agrabla brita familio, sed mi devis bedaŭri pri Lisino, mia vundebla Lisino. Ne, mi ne sekvis la konsilon de mia psikologistino: mi ne konsideris nur mian propran intereson. Jen mia pago al tio. Sekve, mi devas lasi Marinon daŭrigi sian vojon kiel fraŭla patrino, eĉ se la patro de ŝia bebo ĉiam apogos ŝin. Mi diris al Lisino tuj kiam mi revenis hejmen.

«Mi estas havonta bebon, Lisino», mi diris duonfiere, duonti­mante.

«Ĉu vi?», ŝi ne komprenis.

«Jes, mi».

Ŝi rigardadis al mi. Ŝi pensis ke mi ŝercas.

«Sed viroj ne...», kaj tuj ŝi ekŝanĝis frazon: «Marino! Aberdin'?»

«Jes».

Lisino sidis sur seĝo kaj pensis rapide.

«Mi fidis vin...»

«Mi bedaŭras, Lisino. Ŝi petis de mi ami ŝin kiel adiaŭa geston».

«Adiaŭa geston...», Lisino ripetis kvazaŭ eĥo. «Do, kion ŝi faros? Ĉu ŝi havos la bebon? Ŝajnas, ke ŝi havos, ĉar ŝi diris vin».

«Jes, ŝi diris al mi, ke ŝi havos ĝin».

Mi haltis kaj rigardis Lisinon. Ŝi devis pensi, ke mi estas bastardo, kiu tuj diros al ŝi, ke mi lasas ŝin.

«Bone, kion vi faros, Riket'? Ĉu vi lasos min por ŝi kaj krei familion kun ŝi kaj la bebo, kiun mi ne povas doni al vi?»

«Kompreneble ne, Lisino», mi diris. «Ni jam parolis pri tio. Mi povus diri al vi male, sed la fakto estas, ke nek mi nek ŝi volas, ke vi kaj mi rompu tion, kion ni havas. Ŝi estas tre komprenema kaj diras, ke ŝi ne volas, ke ni rompu nian rilaton, ĉar ŝi vidas, ke mi estas feliĉa kun vi, kaj ŝi ne volas kulpi pro ĉeso de tiu feliĉo. Ŝi ankaŭ diris al mi ion strangan: ŝi diris, ke vi havos min, kaj ŝi havos mian bebon, kaj tio estas nur justa. Ŝi diris, ke ni povas havi la bebon kiam ni volos. Ŝi diras, ke ni du estas ŝia familio ĉar vi estas la edzino de ŝia amato».

«Ho, tiom estas dolĉa!!», Lisino diris. Kaj tiam ŝi komencis plori.

«Ho, ne ploru», mi diris brakumante ŝin. «Ĉio iros bone».

«Sed ĉu vi ne forlasos min, Riket'?»

«Mi ne povus, eĉ se mi volus, karulino. Mi jam diris al vi».

«Kompatinda Marino. Kaj ŝi estas tiom agrabla...»

«Ŝi estas, kompreneble. Ŝi estas nur knabino, granda knabino».

«Kion diris ŝiaj gepatroj?»

«Ho,  mi kredas,ke ili ne scias ankoraŭ».

«Eble ili postulos, ke vi edziniĝos ŝin».

«Mi dubas. Tio ne estas ilia afero. Ili povas esti geavoj, aŭ nenio».

«Do ŝi ne estas knabino tiom juna», Lisino diris. «Mi ne estus tiom brava kun paĉjo kaj panjo».

La geavoj ne estis tre feliĉaj pri tio. Ili postulis la nomon de la patro, sed Marino ne volis diri al ili. Ili estis vere malkontentaj kun ŝi kaj provis montri al ŝi sian malkontenton tiom multe, kiom ili povis, ĉar ili estis malfeliĉaj pri la ideo, ke sia filino havos senpatran infanon. Finfine ŝi diris al ili, ke ŝi ne diros ĉar temas pri edzo. Ili diskutis multe, kaj finfine Marino forlasis sian hejmon.

Ne, aferoj ne estis tiom facilaj, kiel ŝi pensis. Ŝi telefonis min, kaj mi zorgis pri ŝi. Mi prenis ŝin al mia apartamento, kaj poste mi parolis kun Lisino, kaj ni decidis, ke la patrino de mia bebo estas vivonta kun ni. Ŝi devos iri al Aberdin' denove, kaj je la fino de la jaro ŝi havos mian bebon. Pro tio Lisino kaj mi pasigis parton de nia ferio kun ŝi en Skotlando.

Tamen, okazis io terura al Marino: ŝi ekhavis anemion strangan, kaj kelkajn tagojn poste ŝi mortis pro stranga malsano, kiun ŝi disvolvigis en sian korpon de longa tempo, eble de sia kancera afero, sen tio, ke kuracistoj konstatis ĝustatempe. Ni estis ŝokataj, aparte ŝiaj gepatroj, kiujn mi telefonis kaj venis al Aberdin' rapide, ĝustatempe vidi sian filinon morti. Estis aparte kortuŝe por mi vidi ilin peti pardonon al ŝi:

«Mi amas vin, paĉjo, mi amas vin, panjo. Estu bonaj al via nevino kaj al ties patro», estis ŝiaj lastaj vortoj.

Mi jam registris la bebon kiel mian kaj de Marino kelkajn horojn post kiam ŝi naskiĝis, do ne estis problemo konservi ŝin ĉe mi. Ni nomumis ŝin same kiel sia patrino, Marino, kaj kvankam la afero estis malgaja, mi vidis feliĉon en la vizaĝo de  Lisino. Ŝi estas bonega edzino kaj estis bonega patrino. Rilate al geavoj, ili devis alfronti la fakton, ke la patrino de sia nevino  ne plu estis sia filino. Kun tempo ili iĝis bonegaj geavoj, kaj fakte ili agis kiel la bonaj gepatroj, kiujn mi neniam ĝuis.

Do, mia filino havis du avojn kaj du avinojn, eĉ se ambaŭ miaj gepatroj jam mortis.

La lasta tasko.

Kaj tiam mi konstatis, ke jam pasis jaro kaj duono de kiam mi komencis vivi kun Lisino. Mi dubis..., ĉu mi voku Samon? Verŝajne mia problemo kun virinoj jam estis solvita: de infano, kiu plorvokas sian patrinon, mi jam iĝis viro, kiu vivas kun virino kaj havis mian propran filinon kun alia virino, kaj regule mi vizitis mian bopatrinon, kiu neniel rilatis al mia propra patrino. Tiu alia, mia boa, estis tute utila kiam ajn mi bezonas ŝin. Mi priparolas la patrinon de Marino. Sed mi ankaŭ havas alian bopatrinon, la patrino de Lisino. Ŝi ne multe ŝatis unue, ke ni vivu kune sen geedziĝi antaŭe, sed tiam ŝi vidis ke Marineto estis pli grava geedziĝa certigilo ol iu ajn alia farita de papero. Kompatinda S-ino Harrison: ŝi vidis nin geedziĝi unu jaron antaŭ ŝi mortis, kiam nia Marino jam aĝis 20 jarojn, la aĝo, kiun sia vera patrino havis, kiam ŝi mortis.

Tamen, mi telefonis Samon:

«Saluton, Dink'», ŝi salutis min. «Kiel estas vivo?»

«Vivo! Bone, mi havas filinon kaj mi vivas kun virino de pli ol unu jaro. Ni vivas kune de unu jaro kaj duono, fakte, kaj mi havas du bopatrinojn».

«Ŭaŭ! Filino, edzino, kaj du patrinoj. Mi vetas, ke neniu el ili similas vian veran patrinon... Nu, mi opinias, ke vi devas klarigi ĉion al mi. Kiun vi elektis finfine?»

«Mi elektis Lisinon, kiel mi diris al vi».

«Ho! Kiel Marino prenis tion?»

«Marino, kompatindulino. Ni amindumis nur unu foje, kaj ŝi gravediĝis. La bebo estas bonorde, sed Marino mortis naskante ŝin...»

«Neniu mortas pro nasko hodiaŭ».

«Ne. La doktoro diras, ke estis kondiĉo en ŝia sango, pri kiu neniu sciis ion. Ĝi disvolvigis strangan tipon de anemio, kiu kaŭzis ŝian morton en nur kelkaj tagoj».

«Ho, mi vere badaŭras tion, Ricky. Kiel vi fartas pri tio?»

«Terure».

«Pensu, ke Marino povus morti du jarojn antaŭe, kaj vi donis al ŝi du ekstrajn jarojn, kaj ankaŭ la eblecon koni amon kaj esti patrino».

«Bone..., jes, vi pravas. Sed estis vere tri jaroj: Marino estis deksep jaraĝa kiam mi konis ŝi, kaj ŝi estis dudekjaraĝa kiam ŝi mortis».

«Bonorde. Estas belega tiu ideo, ke vi donis al ŝi la ŝancon esti patrino».

«Ŝi donis al mi la eblecon esti patro. Lisino ne povas havi infanojn».

«Mi vidas», ŝi diris post mallonga paŭzo. «Aŭskultu, ĉu vi povas veni morgaŭ je la kvina posttagmeze?»

Tie mi estis kiam vespero komencas. Ŝia flegistino estis tie, ankaŭ, ridetante al mi kiel ĉiam, kiam ŝi malfermis la pordon. Mi ne povis ne pensi pri la unua fojo, kiam mi venis ĉi tie. Mi estis senmatura knabo. Nun mi estas plenkreskulo kun sufiĉe da sperto pri la vivo. Patro, vidvo kaj edzo samtempe. Ne plu mankas al mi patrino, ĉar nun mi havas du.

«Mi vidis vin kelkajn fojojn», mi diris al flegistino, «kaj mi ankoraŭ ne konas vian nomon...»

«Mercedes», ŝi diris. «Eniru, S-ro Longstorm».

Post refrazigi nian telefonan dialogon denove, ŝi demandis al mi pri miaj virinoj:

«Ĉu vi vidis la lesbojn denove?»

«Mi vidis Lucion kelkajn fojojn, sed ne la alian, Alnjon. Mi povus viziti ilin baldaŭ. Mi iros kun Lisin' montri la bebon al ili. Vere, ili ambaŭ volis havi mian bebon, do ili rajtas almenaŭ vidi ŝin».

«Ĉu vi gravedigos ŝin?»

«Ĉu Alnjon? Bone, mi forgesis pri tio. Lucio ankaŭ volis mian bebon... Mi ne scias, sed mi opinias, ke unu bebo estas pli ol sufiĉe por mi. Sed kompreneble mi ne scias kio povas okazi en la estonto...»

«Bone..., ŝajnas al mi, ke mankas nur unu ero».

«Ĉu ero?»

«Via patrino».

«Kio pri mia patrino?»

«Vi ĉiam parolas pri ŝi kun multe da amo, Kaj da malgajo, samtempe. Unue neniu alia virino havis lokon ĉe vivo via, nur ŝi. Ne eĉ viaj fratinoj. Sed tuj kiam vi komencis pensi pri virinoj, kiujn vi jam konis, kiel Lisino, kiun vi konis de kelkaj jaroj, aŭ Marino, kiun vi konis akcidente, vi eliris tiun malsanan cirklon en kiu vi eniĝintis, kaj vi trovis, ke estas aliaj virinoj en la mondo. Sed la eala problemo, tiu pri via patrino, ankoraŭ ne estas solvita, sed arĥivita.

«Kion vi celas diri per arĥivita?»

«Jes, ĝi estas en forekaŝita loko de via menso, sed ĝi povas veni denove en vian ĉiutagan vivon kaj ruinigi ĝin. Ekzemple, se vi havas problemon kun Lisino. Imagu, ke ŝi perfidas vin, ŭ ŝi forlasas vin iam: via modelo estas tiu de via ptro, ekebriiĝi».

«Mi neniam faros tion».

«Nur pro tio, ke vi ne estas en tiu situacio».

«Ne, ne temas pri tio...»

«Nu, Dinko: vi amas vian patrinon, sed funkore vi ne respektas ŝin».

«Diable, Sam'! Kial vi povas diri tion?!»

«Vi diris, ke via patrino forlasis vin kiam vi estis dekjaraĝa, ĉu ne?, kiam infano plej bezonas sian patrinon. Tal vi serĉis ŝin en ĉiuj aliaj virinoj, kie ŝi ne estas».

«Nu, mi...»

«Se ne, diru: kiel via patrino forlasis vin? Kial? Kien ŝi riis?»

«Nu, paĉjo diris ĉiam simple, ke ŝi forlasis nin. Li neniam aldonis ion ajn».

«Kaj kiam li diris tion, kiel aspektis lia vizaĝo? Ĉu li ŝajnis indiferenta, malgaja, kolera, nervoza, agresema?»

«Trista, ege trista. Ŝajnis, ke li ekploras kutime, fojfoje li ploregis kaj kriis Sami, mia Sami, kie vi estas? Mi ĉesis demandi lin, ĉar la lastan fojon li forlasis sian bieron kaj prenis botelon de viskio, kiun li drinkis senhalte ĝis ĝia fino sen glaso. Mi devis enlitigi lin dum li diliris kaj ploris senkonsole».

«Kaj vi?

«Mi ploris ankaŭ, ĉar mi kredis ke li ekmortas. Mi ne kuraĝis demandi lin denove».

«Kiam estis tio?»

«Mi estis dekkvinjaraĝa..., do antaŭ dekkvin jaroj, Sam, Ekzakte je la ekvatoro de mia vivo».

«Duono da vive sen scii kial via patro ploradis, kiam li pensis pri via patrino...», Sam daŭre notis en la kajero pri mi. Poste ŝi restis pensive, rigardante la pordon dum ŝi apogas la skribilon sur la kajeroj. Kaj ŝi denove rigardis al mi kaj daŭrigis:

«Nu, diru al mi: kiu estas la ekzaktan nomon de la patrino via?»

«Samantha Longstorm».

«Ne, la fraŭlan nomon».

«Beagle. Samantha Beagle1».

«Nu, bone, mi donos al vi novan taskon, Dinko. Se ĉio iras bone, ĝi estos la lasta».

«Ho! Mi kredis, ke mi jam estas kuracita».

«Ni sukcesis forpreni fevron el vi, Dinko. Nun ni estas ekscintaj la infekton, kiu kaŭzas ĝin, tiel ke ni povos kuracii vin».

«Kiel vi diras?»

«Jes, Dinko: via  timo al virinoj estas la simtomo, sed ne via problemo, vere. La problemo estas tio, kio kaŭzis ĝin. El tio, kion ni faros nun venos ĉu ni nur kaŝis la problemon, ĉu ni kuracis vin jam per la adekvata medicino».

«Ho, bone. Mi faros ĉion, kion vi diros».

«Nu, tio estos tasko detektiva: serĉu en policejo aŭ ĵurnaloj la informon, kiun vi povos pri Samantha Beagle kaj Samantha Longsorm. Vi konsultu fontojn de antaŭ dudek jaroj, ĉar se vi iras en interreton, vi trovos centojn da ili. Vi pensu, ke viro, al kiu sia edzino perfidas, aŭ al kiu sia edzino forlasas, ne ploras pensante pri ŝi, sed li insultas, malamas kaj diras malagrablajn vortojn pri ŝi, eĉ al komunaj gefiloj, ĉefe kiam vi jam estis plenkreska. Je via dekkvinjaraĝo  li jam povintus diri al vi, ke ilia geedziĝo ne bone funkciis, aŭ ke sia edzino perfidis lin kun alia viro, sed certe, ke ŝi estis fiulino, kiu forlasis siajn gefilojn. Pro tio jen tasko via, Dinko: eksciu kial via patrino foriris. Kien ŝi iris, kaj kion ŝi faris de tiam».

Ververe, tiuj vortoj ŝokis min multe. Mi neniam konsideris kial mia amata patrino forlasis nin. Kaj Sam' pravis: du knabinojn 17ª kaj 15ª jaraĝajn, kaj du infanoj 10ª kaj 6ª jaraĝajn oni ne facile forlasas. Io grava devis okazi por ke mia patrino foris kaj mia patro povis fari nenion eviti tion, kio malgajigis lin profunde por lia cetera vivo. Normale, se geedziĝo ne funkcias, la patrino havas la gefilojn kaj edukas ilin, dum la patro pagas la elspezojn. Sed mia patro pagis nenion, ĉar li ne laboris. Mi ne scias de kie venis la mono, kiu pagis la supermerkaton de kiam miaj fratinoj foriris ĝis kiam mi komencis labori, tri jarojn poste. Mi memoras, ke kiam vi petis krediton de ili, tiu paro, kiu posedis la supermerkaton diris al mi, ke ĉio estis jam pagita, ke mi ne zorgu pri tio. Kaj ili neniam volis diri al mi pri tio, kiu pagis. Ĉu mia patrino?

Sed se estis ŝi, kial ŝi ne okupiĝis sin pri tio, ke ni fartubone? Ĉar ni tute ne fartis bone. Neniu el ni. Miaj fratinoj forlasis nin kelkajn jarojn poste, post keverelgo kun patro. Ili aĝis 17e kaj 19e.Mia patro ebriiĝis, li estis drinkulo senutila por ĉio, mia frato ĉiam estis malsana, kaj mi dubas, ke li vivus, se ni havus pli da mono. Kaj mi..., nu,  mi ŝajnas esti la plej sana el ni tri, kiuj havis grandajn problemojn en niaj animoj. Probelmoj, kiujn mi anoraŭ solvas dekkvin jarojn poste, duonon de vivo. Ne, se estus mia parino, ŝi solvintus aferojn per pli bon maniero. La memoraĵoj neprecizaj kaj nekompletaj, kiujn mi havas pri miaj gepatroj kunaj, ne inkluzivas imagon pri mia patro ebira, eĉ kun bieron en sia mano. Kiam mi demandis al li, post mallonga tempo post ŝia forlaso, pri tio, kiam patrino revenos, mia patro ektristiĝis kaj diris: Mi ne kredas, ke ŝi revenos, Riket', bedaŭrinde ŝi estas nerevenonta. Kaj li ekploris. Mi ĉesis demandi al li, kiam mi konstatis, kekiam ni parolis pri tiu tema, li ne evitis ĝin, sed li ekmalgajiĝis kaj drinkis eĉ plie. Pro tio mi ne plu demandis kaj prenis tiun malgajon nur por mi.

Mi konis neniun policano, do mi iris al plej proksima policejo kaj demandis al serĝenton deĵorantan:

«Serĝento, antaŭ dudek jaroj mia patrino malaperis. Mi volas scii, ĉu mia mortinta patro dnoncis sian malaperon, kaj kie la kazo finis, kaj se oni arĥivis ĝin, kial tio okazis».

La serĝento rigardadis al mi, surprizita.

«Nu, sinjoro», diris li, «se ŝi aperus, certe miaj kolegoj tiamaj diris al ŝia familio».

«Jes, sed povus okazi, ke ŝi aperis, sed ne volis reveni hejmen».

«Jes, tio povus okazi», li respondies, malkomforte. «Sed vidu, ke ni ne povas konservi la arĥivojn tiom da tempo. Kontroli tion vi devas viziti la centran oficejon de Scotland Yard. Tamen estas komplika procedo por tio, kaj pro tio, kion mi faris se mi estus vi, estas serĉi en ĵurnaloj tiutempaj ĉu io neordinara okazis, en kiu la nomo de via patrino aperis».

«Ĉu io nerordinara?»

«Jes, stranga evento, akcidento, nekrologio, io, kion ĵurnalo publikigus».

Kiam mi komentis al Lisino, ne eskapis al ŝia atento la vorto nekrologio:

«Aŭskultu, Riketo: se via patrino estus mortinta, oni ankaŭ povus diri, ke ŝi forlasis vin, ĉu ne?»

Mi rigardadis al Lisino, mirita pri tio, ke ne mi pensis pri tio. Jes, evidente tio povus esti ŝpuro... Neado pri realo ne igas ŝin nereala...

La sekvintan tagon ni estis ĉe Londona Cemeterio. Ĝi estas la plej granda el Eŭropo kaj unu el la plej grandaj el la tuta mondo. Ĉe oficejo oni diris al ni, ke tie ripozas iu Samantha Strongstorm kaj du Samanthaj Beagle. Ni kontrolis unue tiuj du, sed ni konstatis, ke la datoj estis 1919 kaj 2014. Sed oni diris al ni, ke Samantha Stronstorm' estis entombigita tie je la 13ª de junio de 1996. Ni vizitis la tombon, kaj sur ĝia glatŝtono ni povis legi:

 

R.I.P.
Samantha Strongstorm
mortinta per trafikakcidento je 12-6-1996.
Via edzo Harry, kaj gefiloj Elnjo,
Magnjo, Rick kaj Ben
ne forgesas vin.

Do miaj fratinoj esits Elizabeth kaj Margaret' Longstorm'. Mi ĉiam pensis pri ili kiel miaj fratinoj, kaj tio forgesigis min pri iliaj nomoj. Mi ne konservis tre dolĉan memoron pri ili. Finfine mi estis trovinta mian patrinon. Mian revatan patrinon. Mi ploris, pensante pri tio, kio okazis, de kiam mi laste vidis ŝin. Ĉu mi estis la lasta homo, kiun ŝi vidis? Plej verŝajne, ŝi ne volis, ke ŝiaj gefiloj ne estas amikaj. Lisino kaj mi diretis preĝgon, kaj post ĉiu silentis kaj perdiĝis en siajn pensojn. Mi promesis silente al mia patrino, ke mi ekscios pri miaj fratinoj, kaj kio okazis al ili. Se ili ankoraŭ vivas, mi vidos ilin, kaj rakontos al ili la lastajn tagojn de nia patro. Kaj mi petos al ili, ke ili rakontu al mi pri tio, kion ili faris kun siaj vivoj. La lastan fojon, kiun mi parolis pertelefone kun Magnjo, ne estis facila konversacio. Kiel aspektas Magnjo nun? Ĉu ŝi similas al mia patrino? 




Panjo.

Mi jam sciis, kial mia patrino forlasis nin. La kompatindulin ne havis la ŝancon resti kun ni. Mi povintus esti kun ŝi nun, sed aliĝis al ŝi unue Ben' kaj poste patro. Tie estis duono de mia familio, kaj la alia duono estas ĉi tie, en la mondo, sed for unu el la aliaj.

Konsiderante la ekzaktan daton de ŝia morto, Lisino kaj mi vizitis la gazetotekon lokan, kaj trovis nvaĵon en ĵurnalo La Suno je la 13ª de junio de 1996:

Mortinto en  Floss Hill

Hieraŭ je la kvara posttagmeze okazis akciedente en Floss Hill. Nekonata aŭto trafis sinjorinon kaj ŝian filon kaj poste eskapis. S-ino Strongstorm, kaj filo venas el lernejo, kiam ili estis trafitaj je la zebrotransirilo, kiu estas proksime al numero 36. La infano estis sengrave vundita en brako kaj kruro, sed lia patrino mortis survoje al hospitalo pro siaj gravaj vundoj kapaj.


La venintan tagon ni trovis pli da informo pri tio: la  kazon pristudis Inspektoro Hanson, kaj la sinjorino ricevis tiom gravaj vundoj ĉar ŝi klopodis protekti la infanon, kies korpo estis kovrita per tiu de sia patrino, tiel, ke la vundojn sur la korpo de la infano venis el falo, kaj ne el kolizio kun la aŭto. La ŝoforo, laŭ alia ĵurnalo unu semajnon poste, estis arestita, juĝita kaj sentencita al dek jaroj en malliberejo pro senprudenta stirado kun rezulto de mortigo.

Denove en policejo, oni diris al ni, ke Inspektoro Hanson mortis dumlabore, sed du gepsikologistoj laboris surscene: Sino Smith kaj S-o Finĉ'.

Mi ne trovis la sinjorinon, sed S-o Finĉ' ĝuis tiutempe pri sia emeritiĝo en hejmo por la tria aĝi, La bona vivo, malproksime de la urbocentro, kaj li akceptis vidi nin.

«Mi nebule memoras la kazon. Vi komprenu, ke estas multe da tempo, kaj malfeliĉe ne estis ununura kazo. Sed ne tiom multe da infanoj ni devis trakti pri akcidenta hazardo. Mia sekretariino memorigis al mi hieraŭ kelkajn detalojn pri tiu akcidento. Estis ebria ŝoforo, kiu trairis la transiron sen vidi, ke estas homoj tie, kaj koliziis kun sinjorino kaj filo dekjaraĝa. Li ricevis pluan punon pro tio ke li ne haltis helpi, kvankam la kompatindulo povus fari nenion, se li haltintus. Ŝi klopodis protekti sian filon per sia propra korpo. Kiam nelpo venis, ŝi ankoraŭ tenas la filon per brako sur  liaj ŝultroj forte. La helpistoj devis uzi forton por forpreni la brakon. La infano estis senkonscia.

«Kion vi povas diri al ni pri la infano^»

«Li estis blonda, lentugplena..., mi ne scias, infano simila al ĉiu infanoj. Ni traktis lin dum monatoj, ĝis kiam finfine iris al Dr-o Jakvo, fakisto pri infana psikiatrio. Mi kredas, ke ili ankoraŭ laboras».

Ni dankis S-ron Finĉon pri lia helpo, kaj estis pli facile trovi D-ron Jakvon pro tio, ke li ankoraŭ laboras. Li estis homo kun densa, blanka hararo, ĉirkaŭ sesdekjaraĝa, tre afabla kaj parolis per klara, preciza maniero. Li kuracas en Hospitalo Santka Patrico, kie li ricevis nin. Tiu hospitalo vekis malagrablan memoron al mi, ĉar ili eraris pri la malsano de Marino, sed D-ro Jakvo tute ne rilatis al tio, evidente.

«Mi reviziis miajn notojn, S-ro Longstorm. Vi jam estas tre granda homo. Tre diferenta al tiu timema infano, kiu ne ĉesis vokante sian panjon».

«Doktoro: Kial mia patro kaŝis ĉiam la akcidenton, per  kiu patrino perdis sian vivon?»

«Vidu: vi estis tre proksima al via patrino. Ŝi mortis klopodante protekti vin. Se ŝi ne farus tion, eble vi estus mortinta nun, ankaŭ».

«Sed...»

«Pro tio mi rekomendis al li, ke li neniam rakontos al vi tion, kio okazis, ĝis plenkreskaĝo».

«Eble li neniam konsideris min sufiĉe plenkreska diri al mi. Vidu: mia patro iĝis ebriulo, kaj mi devis forlasi lernejon por zorgi pri li».

«Strange: Socialaj Servoj devintus zorgi pri vi kaj gefratoj».

«Mi amis mian patron, doktoro. Se mi volis esti kun li kaj Ben, mia malgranda frato, mi devis zorgi pri ili. Mi perdis miajn gepatrojn, kaj eĉ se dekomence Elnjo zorgis pri tio, poste ŝi kaj Magnjo, mia alia fratino, forlasis la domon post granda kverelo kun patro, kaj restis nur mi zorgi la familio, eĉ se teorie estis mia patro, kiu estris ĝin, kiam li ne estis ebria».

«Ho, mi vidas. Elizabeth kaj Margaret'. Kion vi scias pri ili?»

«Ĝis antaŭ kelkaj jaroj mi sciis. Unu el ili, Magnjo, telefonis min regule. Ni diskutis multe, ĝis kiam ŝi ĉesis telefoni min. Ŝi neniam diris al mi sian numeron aŭ adreson».

«Ĉu vi scias, ĉu aferoj iris bone al ŝi?»

«Mi dubas, ĉar ŝi ĉiam petis monon de mi».

«Hm. Mi kredas, ke vi devus kontakti ilin. Jam estis ili sufiĉe plenkreskaj por scii pri tio, kio okazis. Ĉefe la plej aĝa, Elizabeth. Mi miras, ke ne ŝi zorgis pri la familio».

«Jes, tion mi neniam komprenis. Kie estis ŝi dum tiu tempo?»

«Se vi volas, mi povas uzi miajn kontaktojn en polico por provi scii pri ili. Estus bone por tiu infano, al kiu mi penis helpi antaŭ dudek jaroj, se li finfine trovas sian ceteran familion».

«Jes, doktoro. Mi multe dankos al vi».

Verdire mi ne esperis tiun helpon, kiun mi multe dankis ĉar mi ne sciis kie komenci. Fakte mi intencis lui detektivon, eĉ se mi ne sciis, ĉu mi povus pagi.

Kelkajn tagojn poste li telefoni al mi, kaj diris la telefonnumeron kaj adreson de mia plej aĝa fratino, Elizabeth Wendell.


Trovita fratino.

Elnjo vivas en domo apartigita el aliaj, same kiel tiu de Lisino, sed multe pli granda, kaj krom gazono, ĉirkaŭis ĝin kelakj arboj, kiuj kaŝis sekurefotilojn. Tiu domo ja devis kosti fortunon.

La pordon malfermis junulinon kun uniformo, kiu pasigis nin al ĉambro kie estas pentraĵo, kiu kovris tutan muron, en kiu oni vidas paron tenante la manon unu la alian, kiun granda feliĉo en siaj vizaĝoj. La pentraĵo kovris la tutan muron. Ni miris pri la pentristo, Alan Biŝop' laŭ subskribo, kiu vere sukcesis fari tre artisman bildon.

Kvin minutojn poste mia fratino aperis. Mi komprenis, ke ŝi estas la sama virinu sur la mura bildo. Ŝia kostumo estis blanka kaj bela, same kiel tiu de la bildo, kvankam ŝi estas nun pli malplibonigita. Ŝi estas malalta, kun blanka hararo, sed abunda kaj bone zorgita. Ŝia vizaĝo estas plena da faldoj kaj verŝajne li laboris multe dum sia vivo, kiel okazas al tiuj homoj, kies vivo ne estis facila.

«Elnjo...», mi diris ekstarant, neebla diri ion alian.

«Mia fratino finfine trovis min!», ŝi diris prenante miajn manojn inter ili siaj. «Mi vidas, ke vi bonaspektas. Kaj kiu estas tiu junulino? Ĉu edzino via?

Lisin' rigardadis al mi dum mi diris:

«Ŝi estas kvazaŭ mia edzino, nur mankas paperoj».

«Mia frato kun paro! Mi ĝojas. Nur mankas, ke vi diru al mi, ke vi havas filon».

«Filinon».

«Ho, bonege! Gratulon», ŝi diris rigardante Lisinon. Sed antaŭ mi diros ion nekonvenan al tiu momento, Lisin' diris:

«Dankon, Elnjo».

«Sed diru, fratino: kie vi estis tiom da tempo? Kial mi kreskis sen vi? Kie estas Magnjo?"

«En Unuiĝintaj Ŝtatoj, mi rakontos ĉion al vi. Jes, mi kredas, ke vi rajtas scii ĉion, frato. Via vivo ne estis facil kaj ni ja povintus fari pli por vi. Mi bedaŭras tion. Mi scia, ke ne, vi ne povas pardoni nin, sed eble vi povos kompreni nin, kiam vi scios ĉion».

Mia fratino subite serioziĝis, rigardadis la plankon, la plafonon, sed ne plu kuraĝis rigardi Lisinon aŭ min

«Ni aŭskultas, Elnjo».

«Ververe, mi ne scias de kie komenci...»

«Komencu per tio, kial vi forlasis la hejmon, Magnjo kaj vi».

«Hu! Via patro estis malfcile eltenebla viro, frato. Liaj ideoj estis tre fiksaj kaj eksmodaj, kaj li ne estis fleksebla aŭ tolerema. Li tute ne havis praktikan senson. Li estis persista romantikulo»...

«Mi scias. Li subiĝis en sian malesperan puton anstataŭ komenci labori por manĝigi Benon kaj min. Se estintus pri li, ni tri mortus pro malsato».

«Ne, vi ne scias pri tio bone, Riket'. Estas vere tio, kion vi diras. Sed vi estis lia plejŝatata jam antraŭ la akcidento. La unua virinfano, lia kolego, eĉ se li estas pli ol dudek jaroj pli aĝa ol vi. Certe li rakontis al vi multe da aferoj, kiujn vi ne komprenis... Tio kolerigis multe Magnjon».

«Nu, se tio estis tiel, mi ne memoras. Fakte mi tute ne memoras grandan parton de mia infaneco. Sed mi estis nur 12jaraĝa kiam vi du forlassis nin, kaj dekkvin kiam li perdis sian kapon tute».

«Kompatinda frato... Mi ne sciis tion. Kial vi diris neniun? Certe oni zorgus pri vi kaj Ben. Kaj oni metus lin en hospitalon specialan».

«Ne, dankon. Mi jam legis la libron Oliver Twist. Mi ne volis koni S-inon Mann, aŭ S-on Bumble aŭ Jack Dawkins, aŭ similaj».

Ŝi atente rigardis al mi, kvazaŭ ŝi ne komprenas.

«Vi ne povas paroli serioze...»

«Tute».

«Sed Riket'!, tio estas sensenca! Dum unu jarcento aferoj ŝanĝis multe».

«Tio povas esti, kaj mi povas kompreni nun, ĉar mi jam kreskis plene. Sed antaŭ dekok jaroj mi estis infano senhelpa, nestabila, imagoplena, por kiu Fagin' kaj kunantoj estas tiom reala, kiel vivo mem».

«Kompatinda Riket'. Tiu libro ne estis por infanoj».

«Nu, estis libro, kiun mi trovis ĉe ni».

«Jes, paĉjo devintus zorgi pri tio, kie li lasas siajn aferojn».

«Nu, ankaŭ mi ne havis pli aĝan fratinon, kiu prenus tiujn decidojn por mi, aŭ kiu dirus al mi, ke tio estis mondo fikcie en kiu imagopovo de aŭtoro anstataŭas realon».

«Ho, Riket'..., vi ne scias kiom profunde mi bedaŭras tion. Sed..., ĉu vi scias..? Ho, Dio, tiom dificile diri!»

«Antaŭen, Elnjo. Ni jam kreskis, kaj mi kulpas al vi pri nenio. Mi nur priskribas, kaj volas scii».

«Nu, vidu: ni ne lasis la hejmon».

«Ho, ĉu ne? Kaj kie vi estis tiam, kiam tiom multe bezonis vin Ben' kaj mi? Kaj patro?»

Tiam Elnjo ekploris amare. Lisin' rigardis al mi, konfuza. Eble jam estis momento foriri...

«Pardonu, Elnjo», senkulpigis min, timeme sed tenante ŝian manon. «Ŝajnis riproĉo, sed ne estis. Estis scivolemo tio, kion mi sentis. Mi bedaŭras. Mi ne kondamnas aŭ juĝas vin. Mi nur volas kompreni vin. Mi jam sukcesis pluvivi. Kun iom da helpo», mi ne povis ne rigardi al Lisin', kiu ridetis al mia referenco al ŝi. «Sed mi deziras scii ĉion. Ne timu malagrabli al mi. Mi jam vizitis psikologistinon, mi kreskis, mi havas bonan postenon kaj finfine mi scias, ke panjo ne plu vivas. Kaj ke mi bonŝance havas fratinon, kiu estas rakontonte ĉion al mi kaj kun kiu mi havos tiu rilaton gefratan, pri kiu mi soifis mian tutan vivon. Jes, plej aĝa fratino, finfine mi trovis vin», mi finis kisante ŝian manon.

«Ho, Riket', Riket'», ŝio diris spirante peze kaj sekante siajn larmojn, «ni ne forlasis la domon. Paĉjo forpelis nin».

«Ĉu li forpelis vin? Ĉu li jam freneziĝis?»

«Nu...»

«Mi ne komprenas... Vi estis plenkreskulino. Vi povus regi la domon, ne infano kiel mi».

«Li eksciis pri nia metio».

«Ĉu via metio?»

«Jes, Riket'. Ni estis putinoj».

Lisino kaj mi rigardis unu la alian kun miro. Estis kvazaŭ pezo ŝtono falus sur niajn ŝultron subite.

Lisa y yo nos miramos con cara de asombro. Fue como si una baldosa pesada me cayese sobre los hombros de pronto.

«Ĉu putinoj?»

«Jes. Ni laboris en klubo nokta, kaj unu el miaj klientoj konsi paĉjon. Li vidis min tie, li informiĝis pri tio, kion mi faras tie, kaj poste rakontis al li»

«Ĉu Magnjo ankaŭ?»

«Ŝi laboris en alia klubo, sed same kiel mi».

«Kompreneble vi devis foriri...»

«Ne, li forpelis nin. Li diris, ke ni estas la honto de nia familio».

«Sed tio estis kruela. Kion vi faris?»

«Nu, profesie tio utilis al ni. Ni luis apartamenton je la centro de la urbo, kaj tie ni ricevis niajn plej selektajn klientojn, kaj baldaŭ poste ni ĉesis viziti la klubojn. Nur dek klientoj por ĉiu el ni, sed ili havis multe da mono».

«Mi imagas nun pri tio, kiu pagis la bilancon de la supermerkato».

«Jes. Ni diris al ili, ke ni pagos kondiĉe ke paĉjo neniam scios».

«Kaj vi pagis tuton».

«Jes, ni. Ankaŭ Magnjo partoprenis».

«Ne, Magnjo telefonis min por peti monon».

«Sed tio estis truko por scii, ĉu vi havis sufiĉe. Ĉu vi neniam demandis al vi mem kial en la konto de paĉjo ĉiam estis mono? Magnjo vivis kun mi kaj inter ni du provizis per ĉio necesa. Almenaŭ por vivi».

«Jes, mi vidas. Sed kial Magnjo ne vivas kun vi?»

«Antaŭ kelkaj jaroj kliento de Ohio proponis geedziĝon al ŝi. Ili vivas nun en Cincinnati».

«Ho. Do ĉu vi ankoraŭ laboras, Elnjo?»

—Ne, Riket', ne plu. Vidvo, Roberto, proponis al mi, kaj ankaŭmi edziniĝis. Li estis vere malfeliĉa tiam, kiam mi konis lin. Ĉi tiun domon li posedis. Rigardu: li estas tiu, kiu estas sur tiu bildo kune kun mi. La bildo estas de antaŭ dek jaroj».

«Ĉu li mortis?»

«Jes. Antaŭ dek jaroj».

«Nu, vfratino, mi vidas, ke ĉio iras bone por vi du».

«Jes. Sed vidu, ke mi sekvis vin..., kvankam post la morto de paĉjo mi trankviliĝis pri tio, ĝis kiam mi finfine perdis vin».

«Sed vi eĉ pli trankvile serĉis min».

—Mi sekvis Benon, paĉjon kaj vin. Mi sciis tion, kion v faris. Kiam Ben' estis ĉe hospitalo, mi iris vidi lin. Li promesis, ke li ne diros al vi. Kiucele?»

«Kaj ĉu vi neniam plu vidis paĉjon?»

«Jes, kiam vi jam estis diagnozita senespere. Mi kredas, ke li ne rekonis min. Finfine li estas kun sia amata Sami', kiel li kutime diris».

«Bonorde, fratino. Bone, venu vidi nin. Ni prezentos al vi vian nevinon».

«Nevino. Kiom bone! Kiel ŝi nomiĝas?»

«Marino».

«Marino, plaĉas al mi. Kial vi metis tiun nomon al ŝi?»

«Pro ŝia patrino».

«Ĉu patrino..?, vi celas diri ŝia avino», ŝi diris rigardante per mi-ne-komprenas-vizaĝo al Lisino.

«Ne: Lisino ne estas la patrino de la infanino. Mi rakontos al vi venontfoje, Elnjo. Tio estas longa rakonto, kaj ni devas foriri nun».


Fina rendevuo.

Samantha Burns aŭdis mian resumon de la intervjuo kun fratino Elnjo kaj poste pristudis la raportojn de l' psikiatro kaj de la polico.

Puŝinte la paperojn flanken, ŝi finfine ridetis kun tristo en sia vizaĝo kaj diris:

«Dinko, mia kompatinda Dinko, vi finfine scias kial via patrino forlasis vin. Kaj kial vi simple ne povis pensi malbone pri ŝi, eĉ pro la difekta evidento, kiun vi havis. Kaj kial, spite al ĉio, vi serĉis ŝin en aliaj virinoj».

«Jes, sed mi finfine trovis ŝin».

«Ho, vi rimarkis...»

«Kompreneble: estis alia zebratranspaso, kvankam kun trafiklumo. Estis alia aŭto, kiu eskapis. Estis alia brako protektanta. Estis alia virino kun mi tie».

«Marino».

«Jes».

«Kaj vi konstatis, ke Marino ne estas patrino via».

«Tio estas. Tiumomente mi ekkonsciis, ke estas pli da virinoj en la mondo: Marino tute ne rilatis al patrino mia».

Sam' rigardis al mi plena de senbalastiĝo kaj ĝojo.

«Bone», Sam' diris post longa tempo. «Ŝajnas, ke vi jam estas sana. Vi ne plu bezonas fantaziajn knabinojn al kiu paroli, Rikardo mia...», ŝi daŭrigis sia skribadon dum longa tempo. Poste ŝi fermis sian kajeron, rigardadis al mi, ridetis, kaj diris:

«Sekve, mi supozas, ke ni havas rendevuon, se vi ankoraŭ volas ĝin: vi ne plu estas mia paciento».

Kam mi revenis hejmen mi rakontis al Lisino ĉion: kial mi iris vidi mian psikologistinon, kaj ĉion pri miaj spertoj kun Marino, la lesboj kaj ŝi mem, kaj kiel kaj kial mi elektis ŝin, kaj kompreneble mi ne povis eviti la fakton, ke mi ekenamiĝis ŝin kaj amas ŝin plie ĉiun tagon, kiun mi pasigas kun ŝi, mia Lisino, inter ili ĉiuj. Ŝi venkis super pli spertaj amantinoj kaj pli juna virino, ĉar mi ne povas vivi sen ŝi kaj sukcesis vivi sen Marino.

«Do, kial vi havas tiun rendevuon kun Sam'?» ŝi volis scii.

«Bone, mi povus ne rakonti al vi, Lisino. Mi rakontis al vi kiel pruvo pri amo kaj fido».

«Mi ne volas, ke vi iru».

«Bone, tio estas parto de mia kuracado, mi supozas. Mi ne povas eviti vidi ŝin. Sed mi rakontos al vi ĉion, kiam mi revenos».

Kaj mi faris, kvankam mi kredas, ke ŝi ne kredis eĉ unu vorton pri tio. Fakte ankaŭ mi ne kredus, se mi ne estintus tie:


«"Ni renkontis ĉe drinkejo Lacey's, kiel ni antaŭe interkonsentis.

Ŝi estis tre bele vestita kaj ŝminkita. Ŝi ŝajnis anĝelo, virino multe pli kvalita ol ŝi aspektis en sia konsultejo.

«Saluton, Ricky. Vi ŝajnas surprizita», ŝi diris.

«Jes, Sam', mi estas. Mi kutimas vidi vin kiel mian doktoron, sed ne kiel anĝelon».

Ŝi ridis kaj tiam prenis mian manon kaj diris: «Mi diros al vi sekreton, Ricky: mi estas». Kaj tiam ŝi ridis pli laŭte.

Sed mi ne ridis. Mi vere estis timema, ĉar ŝi povus pravi. Estis io nesurtera pri ŝi.

«Sed», ŝi aldonis, «Mi apartenas al tiu tipo de anĝelo, kiu manĝas. Ĉu ni vespermanĝas?»

«Kompreneble, kara Samanto. Ni mendu ion».

«Se vi fidas min, mi surprizos vin per agrabla vespermanĝo, kiun vi ĉiam memoros».

«Ho, bonvolu, faru».

Ŝi vokis kelneron levigante du fingrojn, kaj tiam li portis al ni pokalojn da vino kaj poste strangan supon, kiu gustumis tre bone.

«Supo de saĝeco», ŝi diris. «Oni kuiras ĝin en Paradizo mem».

Ŝi ŝercis dum la tuta vespermanĝo, kaj mi trovis ŝiajn humuraĵojn tre amuzaj kaj ili ridigis min multe.

«Sam', ĉu vi opinias, ke mi povus rendevui knabinon kiel vin, se mi ne irintus al via konsultejo?»

«Certe. Kial ne? Via problemo estis simpla: mankis al vi memcertigo».

Post la vespermanĝo ŝi proponis, ke ni iru dancadi. Tio estis loko, kiun mi ne konis, vere: La krio de l' Dino, dancejo en parto de Londono, kiun mi ne konis. Tie oni faras nur tiajn dancojn en kiuj oni devas teni la knabinon kaj igi ŝin danci je onia paŝo. Ŝia korpo estis pli subtila kaj malpeza ol mi kredis, kvazaŭ ĝi estu farita el aero. Kaj tiu estas la difino pri feino: belulino farita de aero.

Sam' ridis multe. Estis agrable esti tie kun ŝi.

Kaj tiam, je a dekdua noktomeze, ŝi diris al mi, ke ŝi devas reiri hejmen. Kiel ĝentila kavaliro, mi akompanis ŝin hejmen, kiu estis en la sama konstruaĵo, kiun mi tiom bone konas: la placo kie ŝia konsultejo estas, tie, kie ŝi vidis min kiel mensa analizistino. Je la lasta etaĝo de la kosntruaĵo estis du pordoj. Mi kutimis sonorigi la maldekstran pordon. Ĉi foje ŝi malfermis la dekstran.

«Ĉu vi volas tason da teo?» ŝi ridis.

«Pokalo da vino estus pli bone», mi respondis.

Ni eniris kaj ŝi startis muzikon de maŝino. Poste ŝi prenis mian manon kaj rigardadis al mi kun tre amuza vizaĝo, kaj diris per tre mola voĉo:

«Adio, Ricky. Nun vi jam estas kuracita».

Kaj tiam mi konstatis, ke miaj palpebroj estis vere pezaj. Mi devas esti dorminta kelkajn horojn. Kiam mi finfine vekiĝis, ŝi ne plu estis tie. La muziko ne plu estis en la aero, la lumoj malŝaltitaj, kaj eĉ la farbo sur la muroj mankis. Mi povis vidi la brikojn de la muroj, kaj neniu vitro aŭ ligno sur la fenestroj, ankaŭ. La nura meblo en la ĉambro estis la malpura, malnova kaj eluziĝinta sofao sur kiu mi sidis. Perpeksiglita, mi staris kaj rigardadis ĉirkaŭ mi provante kompreni tion, kio okazas. Mi komprenis nenion. Tra la fenestra truo mi vidis la lunradiojn, kiuj lumigis la ĉambron kaj permesis al mi vidi, ke la nura pura loko estis la parto de la safao, kiu mi sidiĝis..., mia Dio!, dum kiom da tempo? La cetera parto de la sofao estis plena da pulvero.

Ankoraŭ mensoŝokata, mi iris al la pordo sed estis nur granda truo tie, kie la pordo devus esti. Fronte al ĝi estis simila truo. Mi trairis ĝin kaj tiam mi vidis la lokon, kie la flegistino de Sam' estis tiom okupata ĉe sia skribejo ĉiun fojon, kiam mi vizitis la lokon. Mi paŝis en la lokon kie Sam' demandadis min tiom multe da fojoj. Ĉio estis for.

Tiam mi aŭdis surdan bruon, kvazaŭ mi estus ene de ega gitaro kies plej dika kordo estis ĵus rompinta. Mi konsciiĝis, ke mi estis ene de tre malnova konstruaĵo, kiun oni neniam finis fari, kvazaŭ mankis la mono finfari ĝin. Kaj tiam mi ektimis.

Mi turniĝis kaj kuris al ŝtuparo. Mi estis je la sepa etaĝo, kaj mi tiam vidis la lifton veni kaj aŭdis sonorilon kiam ties pordo malfermiĝis. Mi eniris la lifton kaj puŝis sur la grundetaĝan butonon. Post dudeko da sekundoj la maŝino prenis min al stratnivelo kaj mi eliris la ejon. Mi iris al la alia trotuaro, kaj rigardis al tiu malnova, tamen neniam finita konstruaĵo. Tiu alia malantaŭ mi ŝajnis firma. Ĝi estis senluma, ankaŭ, sed verŝajne oni ja finis konstrui ĝin. Kaj tiam, dum mi ankoraŭ rigardadas al ĝi, la konstruaĵo, kiun mi ĵus vizitis, kolapsis suben kaj iĝis rubo, kvazaŭ oni malkonstruas ĝin pere de dinamitado je ĝia fundamento, kvankam mi ne povas aŭdi la bruon de la eksplodo. Min suprizegis ne vidi eĉ eron da polvo. Poste la vicoj de rompitaj brikoj iĝis montetoj da polvo tie, tie ĉi kaj ĉie, kaj poste ili mem kolapsis suben, ankaŭ, ĝis kiam restis nur larĝa peco da glata grundo tie, kie iam impresiva, sepetaĝa konstruaĵo staris, nur kelkajn minutojn antaŭe.

Kaj tio estas ĉio, Lisino. Se mi ne estus tie, mi ne kredus tion, ankaŭ. Pro tio mi ne kulpas vin, se vi ne kredas tion, kion mi ĵus rakontis al vi. Kion vi opinias?"»

«Bone, mia kara, vi suferis multe da streĉantaj eventoj. Nun vi estas ĉi tie, kun mi. Ni amu unu la alian kaj forgesu pri tiu freneza rakonto».



Ĉu la fino?

La anĝeino de Dinoko ĝisas lin.La tago estis agrabla. La suno brilis, la infanoj kuris en la parko, kaj nia trijaraĝa Marino estis unu el ili. Kiam Lisino kuras post ŝi preni ŝin, mi vidas ion strangan: apogante sin sur arbo estas belega knabino, kiu ne ĉesas rigardi min.

Senperdante sian rigardon, mi venas al ŝi.

«Do vi nun estas kuracita, Dikjo», ŝi diras.

Ŝi ridetas.

«Vi ne vere estas feino!», mi eksklamas.

La belulino ade ridetas.

«Ne, vi ne estas tia. Vi pravis: vi estas anĝelo!», mi aldonas.

Ŝi denove ridetas, kaj kapjesas. Kaj tiam ŝi diras preskaŭ la samajn vortojn denove:

«Nun vi estas kuracita, Dikjo..., filo mia. Ĝis. Dio benas vin».

Kaj tiam ŝi malaperas malrapide, kvazaŭ ŝi estas fumo, kiu vento forblovas, fronte al miaj okuloj, dum mi ankoraŭ diras:

«Ĝis revido, Sami'. Plezuro koni vin..., finfine!»


Murcia, Oktobron 23an 2014.
Finesperantigita la 9an
de Aŭgusto de 2016






Bibliografio.


Se tiu ĉi libro plaĉis al vi, vi povas legi aliajn libroj de la sama aŭtoro:

  1. Infana rakonto, aŭ La soldato kaj la sorĉistino: ĝi havas du partojn: unua estas por geinfanoj kaj la dua por plenkreskuloj. Mi verkis la rakonton festumi la Internacian Infanan Libron la 2an de aprilo de 2012.  Ankaŭ estas hispana kaj angla versioj. Tiu ĉi estas miaj plej mallonga verko
  2. La peko de l' taliban: fervora kredanto ebligas ŝtonigon kaj poste bedaŭras tion dum sia tuta vivo. Tamen Dio estas kompatema kaj li povas korekti tion..., ne senkoste. Mi nun tradukas iom post iom kaj disponigas al vi por legado.
  3. Estu tiel: mallonga novelo pri tio, kio okazas post kiam oni mortas. Publikigita de Eldoneio La fantomo de sonĝoj en la hispana surpapere kaj de Amazon elektronike.
  4. La jaron, kiam mi estis virino: Maljunulo iĝas virino juna. Ĉi tiu estas mia unua longa noveleto verkita origine en la angla lingvo. Nun vi povas legi ĝin en Esperanto. Mi esperas, ke vi ŝatos ĝin. Eldonita en la angla de The Dream Ghost Editions surpapere, kaj elektronike de Amazon, provizore nur en la angla kaj Esperanto, baldaŭ ankaŭ aperos en la hispana.

Oni trovos pli da informado ĉe http://www.obracompleta.com/eo

Se vi komprenas la hispanan lingvon, vi povos legi miajn aliajn 49 verkojn en tiu lingvo. Pli da informo ĉe http://www.obracompleta.com.


 Mia verkaro.