Volver

Jesús Delas.

Viro estas persekutata pro siaj fiagoj ĝis preter sia vivo.

La peko de l' taliban',

La sengaja rakonto pri Abdul' Saleh'

Abdul' Saleh' estas fervora Servanto de Dio,  kiu instigas ŝtonigon kontraŭ virino pro ŝia malmodesteco kaj malpureco. La memoro pri tiu netolerema kaj murda ago persekutas lin dum lia tuta vivo, ĝis kiam li sukcesas liberiĝi sin pri tio. Sed ne senkoste...

  Komentojn pri la verko vi povas sendi al mi, bonvolu.


Enhavo
Unua parto: La peko.
  1. Ekzekuto.
  2. La homo de l' dezerto.
Dua parto: Zorajd'.
  1. Amara vekiĝo.
  2. La kandidato.
  3. Pia parolado.
  4. Geedziĝo.
Tria parto: Rejno.
  1. La defendanto.
  2. Nova homo.
  3. Sajn' geedziĝas
  4. La dua edzino.
Kvara parto: Benazir'.
  1. Koŝmaro
  2. Celo pri korekto.
  3. La solvo.
  4. Amiko Aben'.

© 2016. Jesuo Delas.  Neniun parton de ĉi tiu libro oni povas kopii sen skribita antaŭa permeso de la verkisto


Unua parto: La peko.

1 Ekzekuto.

La virino estis subterigita en la grundon, sed ŝia kapo estis sur ĝi. Ŝi timegis, sed ŝi ne povis forkuri: multaj aliaj viroj de ĉiu aĝo inter dekdu kaj okdek insultas ŝin nome de Dio, sia dio persona kies komandojn tiuj viroj bestigitaj de sia religia sinteno pledis, ke ili obeas. Ĉar dian justicon oni devas akcepti kaj realigi senprokraste.

Abdul' Saleh' estis inter tiuj, kiuj unue venis al ŝtonadejo. Rejn' ne estis la unua, kiu suferos la koleron de Dio, kaj ŝi ne estos certe la lasta. Sed li estis brako ekzekuta de dia justico, kaj li vere fieras pri tio. Atenta al la komenca voĉo de l' imam', la unua ŝtono kiu flugis estis tiu, kiun ĵetis Abdul' Saleh', plej plenumanta servulo de Dio. Oni aŭdis klaran, fortan sonon kiam lia glata ŝtono atingis la centron de la frunto de tiu kompatinda virino. Feliĉe por ŝi, la frapo senkonsciigis ŝin. Malpli ol sekundo poste falis pluvo da ŝtonoj tiuloke, kaj eĉ se multaj el ili ne atingis sian celon, multaj aliaj trovis la kapon de la kompatinda virino, inter ili du pluaj ŝtonoj ĵetitaj de sindonema Abdul' Saleh', kiu ne sukcesis ĵeti kvaran ĉar la kapo de tiu kompatindulino jam frakasiĝis en kelkajn pecojn kaj vivo ne plu estis en tiu korpo: la virino jam pagis pro sia peko kaj tiuj viroj revenis en siajn hejmojn kun tiu feliĉo, kiun nur la servo plenumita povas doni al siaj animoj.

Hejme neniu volis scii pri tio, kion li ĵus faris, aŭ kie li estis. Li fieris pri tio, kaj li ne komprenis, ke gepatroj kaj fratino ne komprenas lian religian emon. Ni estas sur ĉi tiu mizera mondo, li ofte diris al ili, kaj se ni deziras ĝui Paradizon kun Dio post ĉi tiu vivo, ni devas sin oferi kaj honori Liajn Komandojn.

«Sed tio estas terura, Abdul'! Ne estas sence murdi kompatindan virinon nur pro tio, ke ŝi estis malforta dum unu momento».

«Ni ne povas kompreni Dion, panjo: Li estas tro granda por niaj mizeraj mortontaj mensoj. Vi nur faru Lian Volon».

Liaj gepatroj ne povis kontraŭdiri sen ricevi lian koleron kaj tiun de Dio, ĉar ĉio, kion ili povus diri sonus kiel balsfemon. Abdul' estis lerninta legi pere de La Sankta Libro de Ĉiuj Kredantoj, kiun oni kutime referencas kiel La Libron. Lia patro pensis iam, ke estas bona ideo, sed poste li bedaŭris tion, ĉar Abdul' prenis ĝin litere punkto post punkto, kiel ĉiu bona kredanto devas fari, kaj ili ne plu eblis peti al li ne legi ĝin. Kaj senutilis ĉiuj klopodoj klarigi al li, ke oni verkis La Libron antaŭ multaj jarcentoj, kiam la mondo malsimilis multe al tiu ĉi mondo, ĉar li asertis, ke Dio konas la mondon dum ĉiuj jarcentoj, kaj Lia Vorto estas nur ununura kaj neŝanĝebla.

Tiu junulino, Rejn', ne sufiĉe forte oponis al ŝiaj perfortistoj. Li scias tion, ĉar li vidis ĉion. Li konas ĉiujn, kiuj partoprenis la perforton, sed li ne denoncis ilin ĉar ŝi estis incitinta ilin pere de sia provokema marŝmaniero kaj ŝia malmulte modestaj vortoj. Jes: ŝi faligis ilin en pekon kaj pro tio ŝi devis pagi per ŝia vivo, ĉar neniu filo de Dio povus patrinigi ŝin al siaj gefiloj, ĉar ŝi prenis honton sur la domon de sia patro ĉar ŝi estis malbona filino de Dio. Pro tio li vizitindis la juĝiston kaj rakontindis tion, kion li vidis. Policano prenis ŝin tuj antaŭ la juĝisto, kiu kondamnis ŝin al morto, laŭ Leĝo de Dio. Tiel ŝi pagos pro sia malpura peko kaj povos iri al Paradizo kun Dio nur post ofero de tio, kio ankoraŭ restas al ŝi, sia vivo, ĉar ŝi ne malebligis, ke oni malpurigis ŝin. Abdul' Saleh' ne necesis mensogi al juĝisto, ĉar li ne demandis la nomojn de la perfortistoj. Viroj, kompreneble, estas malfortaj antaŭ karno, kaj se ili estas bonaj filoj de la Plej Alto, li disdonas sian semon ĉie, kiel ili povas. Sed ŝi devis oponi eĉ se per sia propra vivo al perforto. Se ŝi farintus tion, juĝisto serĉintus perfortistojn kaj pendigus ilin. Sed tiel, kiel Abdul' Saleh' rakontis la aferon, temis pri konsentita seksumado malgraŭ ŝiaj krioj kaj vortoj kontraŭaj, kaj sekve ili ne plu estis puneblaj laŭleĝe.






2 La homo de l' dezerto.

Tri tagojn poste Abdul' Saleh' promenis ekster vilaĝo kiam li trovis maljunulon.

«Dio estu kun vi, junulo».

«Kaj kun vi, nobla maljunulo».

«Ŝajnas, ke io turmentas vin».

«Vi estas eksterlandano, certe, maljunulo. Se ne, vi scius, ke ĵuse junulinon oni ekzekutis pro malpureco».

«Vi pravas, knabo. Mi vivas en dezerto, kaj mi scias nenion pri ekzekuto».

Abdul' Saleh' rigardis la ŝtonojn de l' vojo kun malgaja mieno.

«Ĉu ŝi estis via konatulino?»

«Jes. Rejn' aĝis same kiel mi, kaj mi konis ŝin de multe da jaroj».

«Kaj kion tiu junulino faris meriti morton?»

«La plej malnobla el ĉiu ago, respektebla maljunulo: malpureco».

«Ĉu ŝi estis putino?»

«Ne, sed ŝi ne sufiĉe firme oponis al viroj, kiuj volis seksumi kun ŝi».

«Kion povus fari knabinon kontraŭ kelkaj viroj, se ĉiu el ili estis pli forta ol ŝi?»

«Virino meritanta venigi en mondon bonajn gefilojn de Dio devas oponi sin al perforto pere de sia propra vivo, se necese, ĉar sufiĉas nur unu momento de akcepto por ke perforto iĝas konsentata ago, kaj sekve ŝi ne plu estas viktimo, sed kulpulino».

«Tre dura vi estas kun via najbarino, pia junulo. Kiel vi nomiĝas?»

«Abdul' Saleh'».

«Abdul' Saleh'», ripetis la homo. «Dio ne volas, ke siaj filoj mortigu siajn filinojn. Dio volas, ke siaj filoj amu siajn filinojn».

«Tio estas blasfemo, maljunulo! Kiel nomiĝas vi?»

«Oni konas min kiel Pro El Fu».

«Proelfu', ĉu vi ne scias, ke nia leĝo superas niajn personajan dezirojn? Nenio povas antaŭ la volo de Dio!»

Pro rigardis tiun projekton de homo kun kompato sur lia vizaĝo. Post momento de silento, li riproĉis:

«Abdul' Saleh', ĉu vi diras, ke Dio volas la vivon de juna virino?»

«Jen estas leĝo».

«Dio estas kompatema, Dio amas siajn gefilojn, Dio ne volas ke ili murdas unu la aliajn».

«Blasfemo, oldaĉulo! Kiu vi kredas, ke vi estas por interpreti la dezirojn de Dio?»

«Rigardu al mi, aroganta junulo kverelema: mi civitanas la Sanktan Urbon Ibn Alsaah, kaj oni konas min kiel Pro El Fu ĉar mi estas la Profeto El Futuro, kiu venis puni vin pro via senkompato kaj dureco de via koro. Se vi plenumas vian punon vi povos iri en Paradizon kun Rejn'».

Kaj preninte manplenon da sablo de la grundo, li kraĉis sur ĝin kaj kun apartigitaj brakoj li rigardis la ĉielon kaj kriis:

«Je la nomo de Dio, la Justa, la Pia, La plej Alta, la Bona, mi kondamnas vin, Abdul' Saleh', trairi ĉion, kion vi per viaj malmultaj respekto kaj sento kondamnis tiom maljuste! Estu la Volo de Dio nun kaj dum ĉiam, jarcenton kaj jarcenton, Amen'!»

Kaj li ĵetis la manplenon da sablo sur la junulon.

Kaj kompatinda Abdul' Saleh' vidis, ke la suno malaperis el ĉielo. Ĉio iĝis nigra kaj li sentis fortan ekdeziron dormi, dormi, dormi...




Dua parto: Zorajd'.

3 Amara vekiĝo.

«Supren, Zorajd'! Vi malfruas purigi la domon!»

Abdul' Saleh' malfermis siajn okulojn kaj vidis la koleran rigadon de sia patrino. Al kiu krias ŝi per tiu kolera maniero?

Zorajd', ripetis li. Kiu estas tiu Zorajd'? Ĉu siaj gepatroj finfine luis servistinon?

Sed vangofrapo vekigis lin finfine.

«Vestiĝu, knabino maldiligenta! Vi ankoraŭ devas fari multe por gajni tion, kion vi manĝos hodiaŭ».

«Mi...»

«Supren!», ordonis patrinon kun alia vangofrapo. «Sed kio okazas al vi hodiaŭ?»

Per akra movo ŝi forprenis la tualon sub kiu ŝi dormis, kaj ĵetis sur ŝin vestaĵon, kiu estis vere sako kun tri truoj grandaj kun kapilo.

Terurigita, Abdul' Saleh' tuŝis sian bruston kaj du trovis du protuberancojn sentemaj al sia tuŝo. Li rigardis al sia interkruroj kaj konstatis, ke tie mankas io. La tri aferoj, kiuj difinas sian virecon. Anstataŭ, estas fendaĵo, kiun li volis havi sian tutan vivon, sed ne per tiu ĉi maniero, sed el ekstere. Patrino rapidigis el apuda ĉambro:

«ˇZorajd'! Vi venu nun! Ĉu mi devas venigi vin per bastono?»

Li ankoraŭ memoris la du fortajn vangofrapojn, kujn sia patrino ĵus donis antaŭ kelkaj minutoj. Rapide ŝi metis sian kapon tra la plej granda truo el sia vestaĵo kaj elirigis manojn tra la du aliaj. Poste ŝi metis sian kapilon pendantan, kiu alĝustiĝis perfekte al ŝia kapo. Farante tion ŝi konstatis, ke sia hararo estas nigra kaj longa, kaj ŝi metis ĝin tiel bone, kiel ŝi povis ene de la kapilo, kaj eliris sian ĉambron.

«Panjo, mi...»

«Silentu. Prenu balailon kaj balau. Ni havas malmulte da tempo antaŭ via patro venos, kaj vi jam konas lin...»

Ŝi silentis ne pli pro la voĉo de sia patrino, ol pro la sia propra, multe pli akuta ol ŝi memoris. Abdul' Saleh' ne plu estis Abdul' Saleh'. Ŝi konstatis, ke li nun estas Zorajd'. Ŝi prenis balailon per ambaŭ manoj kaj ekbalais dum larmoj faladas laŭ siaj vangoj».

«Nun kio okazas al vi, Zorajd'? Kial tiuj larmoj? Mi ne batis vin tiom forte».

«Panjo..., mi ne scias. Kial mi ne estas viro?»

«Ho mia filino! Tiel Dio volis. Kiam niaj patrinoj naskis nin, neniu demandis al ni ĉu ni volas esti viro, ĉu virino. Dio, per sia nelimigita saĝeco tiel decidis».

Zorajd' silentis kaj balais per pli granda forto la tutan domon en kelkaj minutoj. Poste ŝi prenis kuvon plena da akvo kaj frotilon kaj purigis la plankon de la tuta domo en malpli da duonhoro.

Patrino rigardis ŝin mirigite, sed iris al siaj taskoj.

«Lasu min, panjo!», aŭdis Zulem' dum Zorajd' forprenis la ventumilon el ŝiaj manoj kaj aerumis energie la fajron kie karbo brilanta varmigis la manĝaĵon.

Per multe da impeto ŝi faris domajn taskojn, kaj poste petis permeson al sia patrino por lavi sin. Zulem' rigardis sian filinon surprizite:

«Filino, ĉu vi fartas bone? Kio okazas al vi?»

«Panjo, mi sentas min malpura. Mi volas puriĝi».

«Kompreneble, filino, vi ne devas peti permeson por tio. Faru tion. Sed mi ne komprenas, ke vi estis tiom maldiligenta dekomence, kaj nun vi purigis la tutan domon kvazaŭ vi estas  kirlo....»

Zorajd' trovis puran vestaĵon en sia ĉambro kaj poste fermigis sin en duŝejo. Ŝi nudiĝis tre malrapide, kaj poste ŝi rigardadis sin per spegulo: ŝia haŭto estis pli klara ol kiam ŝi estis viro. Ŝiaj mamoj estas grandaj kaj duraj, kvankam ŝi estas pli malalta kaj larĝa ol li, sed ne dika. Ŝi karesis siajn koksojn, krurojn, mamojn, koncentriĝante pri tio, kion ŝi sentas, sian tuŝon, same de siaj manoj kaj de tio, kion ili tuŝas. Ŝi konstatis, ke ŝia sekso reagas tiom rapide kaj intense, kaj ŝi havis kvazaŭ nevolante la unuan orgasmon en sia vivo. Ŝi eniris la duŝon kaj prenis pluvon da malvarma akvo dum dek minutosj. Neniam en lia tuta vivo li spertis malvarman duŝon, sed ŝi konstatis, ke en tiu ĉi momento tio estas tio, kion ŝi bezonas.

Ŝi ne estas aparte bela. Ne, ŝi ne estas unu el tiuj virinoj, kiujn li rigardadis surstrate. Ŝi estas agrabala kaj trovis en si sufiĉe da ĉarmo, tamen, pekigi viron, same kiel Rejn' faris. Kompatindulino. Nun ŝi estas Rejn'. Ĉu ŝi finos same kiel ŝi?

Zorajd', male, scias ĉion, kion La Libro diras pri virinoj. Ŝi scias, ke ŝi havas sufiĉe da armiloj por ke unu viro iĝos ŝia sklavo, sed tiuj samaj armiloj povus irigi ŝin al morto, se kelkaj viroj trovas ŝin uzante ilin.

La tutan matenon Zorajd' pensis pri La Libro, kaj ŝi decidis kaŝi sin.

Kiam Ibrahim', ŝia patro, venis el laboro, li trovis siajn babuŝojn apud lia preferata seĝo, kaj proksime de ĝi sian filinon kun ejo plena da varma akvo.

«Sidiĝu, patro. Bonvenigita en vian hejmon».

Se surprizata estis la edzino, ŝokata estis la kompatinda viro. Ĉu tiu estis sia filino? Kio okazis? Kie estas plendoj ŝiaj? Kial ŝi ne plu estas ĉe sia ĉambro, kaŝita de li kiel kutime? Kion ŝi faris por tiele kompensi sian kulpon?

La bona homo sidiĝis kaj vidis kun plezuro, ke lia filino malŝuigis lin kaj poste lavis liajn piedojn per varmeta akvo. Poste ŝi tre efike sekigis ilin, kaj laste metis babuŝojn sur ili.

«Jen, paĉjo. Kun via permeso, mi forprenos la akvon, sed mi revenos tuj».

«Ĉi tie mi atendas vin, filino», la viro sukcesis diri.

Kiam ŝi revenis, la geedzoj ne povis kompreni strangan dialogon:

Unue Zorajd' kisis sian patron survange. Poste ŝi diris:

«Paĉjo, mi volas peti ion de vi».

«Ho! Ne plu mi miras pri via ĝentileco, filino. Petu».

«Patro, mi volas peti permeson de vi por legi La Sanktan Libron».

«Virinoj ne legas La Libron, filino. Vi scias tion».

«Jes, patro. Sed mi bezonas ĝin».

«Kial vi bezoas ĝin subitre?»

«Paĉjo, mi ne volas fini kiel tiuj junulinoj, kiujn oni ŝtonigas pro ignoranteco kulpa».

«Filino, mi diros al vi ĉion, kion vi bezonas scii. Vi devas esti modesta kaj prudenta, ne montri multe, kaj marŝi prudente».

«Jes, patro. Mi ankaŭ volas peti permeson por vesti burkon».

«Burkon! Kial?»

«Patro, mi scias, ke mi tre bela ne estas, sed kelkaj senesperaj viroj volas ĉian virinon. Mi ne volas esti dezirata de ĉiu viro krom mia edzo. Burko protektos min».

«Bone. Mi obĵetas nenion. Mi ne permesas al vi legi La Libron, sed mi permesas vin uzi burkon. Tamen, vi malkovros vian vizaĝon ĉiam, kiam mi ordonos vin».

«Jes, patro. Mi ĉiam faros ĉion, kion vi ordonos min, ĝis kiam mia edzo ordonos min. Dankegon, patro».

«Kaj pro tio, ke vi interesiĝas tiom multe pri La Libro, ni povas fari ion: portu ĝin al mi tuj post vi metis burkon sur vian vizaĝon, kaj sidiĝu je miaj piedoj. Mi legos La Libron por vi. Tio estos bona por vi».

«Dankon, patro», ŝi diris brakumante liajn piedojn kaj kisante ilin. Poste ŝi faris tiel, kiel sia patro ordonis.

Dum tuta horo bona Ibrahim legis por sia filino kaj sia edzino tutajn ĉapitrojn de La Sankta Libro. Li parolis al ili pri tio, kion Dio volas de virinoj kaj pri iliaj devoj kaj taskoj por siaj familioj, por siaj edzoj kaj kiel prezenti sin antaŭ aliuloj.

Edzino ne sidiĝas sur planko, sed sur seĝo apud muro. Filo Ahmed, male, sidiĝas apud patro.

Kiam li jam legis dum horo, li petis trinkaĵon, kaj Zorajd' prenis ĝin al li rapide, kaj poste ili ĉiuj manĝis kune.

Jes, tiu estis memorinda tago en domo de Ibrahim'. De antaŭ multe da tempo ĝi estis la unua tago, en kiu ne okazis diskutado kaj puno. Dio estas pova.






4 La kandidato.

La venontan tagon patro venigis amikon manĝi. Li estas iomete pli juna ol li, sed ne multe. Lia nomo estas Aben' Abdala', la filo de la servanto de Dio, homo tre religiema, kiu neniam edziĝis pro tio, ke li kredas, ke virino estas invento de la diablo por malproksimigi viron al Dio. Ankaŭ li neniam atentis al virino dum sia tuta vivo. Li ĉeestis du ŝtonigojn, kvankam li neniam partoprenis aktive. Li kompatis vere tiujn virinojn kaj vere sindemadis ĉu vere kompatanta Dio volas tion. Sed li decidis, ke li estos for de tiu besto pekigema, kiu frenezigas viron, ino.

Zorajd' servis la tablon kie sia patro manĝas kun gasto, kaj post ŝi portis la unuan pladon, Ibrahim' ordonis:

«Zorajd', montru vian vizaĝon kaj vestu pli ine por servi la duan pladon».

La gasto rigardis ŝian patron kun miro, sed diris nenion. Ili ambaŭ daŭrigis sian paroladon pri negocoj, kaj je la fino de la manĝado, dum ili du jam fumas pere de siaj cigaringoj, gastiganta Ibrahim' diris:

«Nu, Aben', kion vi opinias pri mia filino?»

«Ŝi ŝajnas modesta, beleta, obeema... Mi ŝatas ŝin, jes. Vi estas tre bonŝanca havi filinon tian».

«Dio estas bona kun mi, jes. Min terurigas la ideo, ke ŝi iam estos kun junulaĉo kiu ne respektas niajn leĝojn, kiuj tiom oftas hodiaŭ».

«Vi edzinigos ŝin al bona homo, sendube».

«Per la helpo de Di'», diris Ibrahim'.

Dum la sekvaj monatoj Aben' Abdala' ofte venis en la domon de Ibrahim', kaj alkutimiĝis vidi Zorajd'n, kiu allogis lin per ŝia modesteco, prudento kaj obeemo, ĉar ŝi malkovris sian vizaĝon nur por servi sian patron kaj gaston kiam Ibrahim' eksprese ordonis tion.

Aben' estas la plej riĉa viro en la urbo, kaj li ankaŭ havis negocojn en aliaj lokoj, krom la vendejo en urbocentro, la plej granda vendejo pri tualoj kaj ekzotikaj aferoj en la tuta regiono.

Pro tio li ne miris, ke lia amiko Ibrahim' gastigis lin manĝi tiom ofte. Li volis meti sian filinon kun li, sendube. Li ne estis malbona elekto, ĉar la fortuno de Ibrahim rangas inter la dek plej riĉaj en la urbo, sed nun Aben' sciis, ke la filino de Ibrahim estis la plej saĝa el la tuta landoparto.

«Ĉu plaĉas al vi mia Zorajd'?», amiko Ibrahim' diris kvazaŭ li nur pensas. Ili ĵus parolis pri la politika situacio en la lando, pri popola kulturo, pri literaturo, muziko kaj pri Santaj Skribaĵoj, ĉar ili ambaŭ estis tre kulturaj kaj fervoraj. Kaj ĵus parolinte pri modesteco de virinoj, Ibrahim' glitigis la demandon kvazaŭ oni ne bezonas respondi.

«Zorajd'», murmuretis la viro kvazaŭ al si mem, «estas dolĉa, obeema, ŝi estas modesta... Kial vi havas ŝin kun burka eĉ ene de via hejmo?»

«Ŝi estas tiu, kiu insistas vesti ĝin. Fakte mi ordonas, ke ŝi ne faru, sed ŝi petas permeson ĉiun tagon por vesti ĝin. Ŝi diras, ke tiumaniere ŝi ne sentas sin strange kiam ŝi devas eliri la domon».

«Modesta, jes. Plezuro por ĉiu ajn viro. Ŝi certe havas multe da kandidatoj».

«Ne. Ŝi neniam eliras la domon, kaj kiam patrino sendas ŝin eksteren fari ion, vi jam scias kiel ŝi marŝas. Ŝiaj paŝoj estas malgrandaj kaj ŝi revenas plej eble kiel baldaŭ».

«Ĉu ŝi ĉiam agis tiel?»

«Ne. Sed antaŭ kelkaj monatoj ŝi komencis atendi min kun babuŝoj je la domenirejo kaj peti, ke mi legu al ŝi el La Libro Sankta. Ŝi iĝis tre fervora».

«Plaĉus al mi paroli al ŝi private, kara amiko, se tio ne ĝenas al vi».

Ibrahim' ŝajnis ekmirita. Poste li ridetis kaj leviĝis aldonante:

«Konsentite, kara amiko. Ŝi venos tuj. Miaj garantioj estu ŝia modesteco kaj via prudento».

Tuj post la eliro de la mastro de la domo, ties filino edziniĝebla aperis senburke, sed vestante modestan vestaĵon, kiu kovris ŝin de la kolo al planko.

«Ĉu vi vokis min, sinjoro?»

«Yes, Zorajd'. Sidiĝu, ĉar mi devas paroli al vi».






5 Pia parolado.

Paro diskutas.Zorajd' sidiĝis surplanke kaj aŭskutis per zorga atento.

«Mi vidas, ke vi estas modesta kaj prudenta virino. Kaj mi ŝatas tion», li diris mole. «Neniu rilato al juna Rejn'».

Zorajd' eksaltis sur sia postaĵo surgrunde. La vortoj de Aben' ektimigis ŝin multe.

«Rejn'?», diris ŝi spektante.

«Rejn', knabino, kiun mi konis antaŭlonge. Ŝia manko da modesteco kaj eksterlandaj kutimoj prenis sur ŝin la kolero de Dio kaj oni ŝtonigis ŝin. Ĉu vi ne memoras tion?»

Iel Aben' nun estis pli konata al ŝi, multe pli ol antaŭe. Ne nur pro tio, ke li estas ofta vizitanto de patro, sed pro tio, ke lian vizaĝon ŝi vidis antaŭ tion..., sed kie?

«Ĉu Proelfu'..?», diris ŝi kun plenpleno da dubo.

Li ridetis. «Vi rimarkis, knabino».

«Sed vi ne ŝajnas tiun maljunulon de la dezerto, kiun mi trovis tiam».

«Ne, vi pravas. Mi ne estas tiu. La Profeto El Futuro vizitos vin en diversaj fazoj de via vivo, virino, kun diversaj vizaĝoj. Via patro edzinigos vin al Aben', al kiu vi naskos gefilojn kaj kies hejmon vi regos, sed via vivo ne estos feliĉa. Tamen estas je via mano, ĉu vi plaĉos Dion, ĉu ne, virino».

Tiam la vizaĝo de Aben' tuj ombriĝis. Ŝi komprenis, ke Proelfu' jam estis for.

«Knabino», li diris, «mi serĉas edzinon, kiu donos al mi heredonton por ke li daŭrigu miajn negocojn».

Ŝi rigardadis al li kun miro. Certe Proelfu' estas impo, genio, spirita servanto de Dio, kaj li jam diris al ŝi sian mesaĝon.

«Ĉu vi estas la knabino, kiun mi serĉas?», Aben' aldonis.

«Sinjoro», diris ŝi rigardante la plankon, «tion vi devas paroli kun miaj gepatroj. Mi faros tion, kion ili kaj Dio, kiu estas ankaŭ patro mia, petos de mi».

«Ĉu vi amos min, se via patro petas tion de vi, virino?»

«Certe, sinjoro, mi faros tion. Aŭ almenaŭ mi provos. Mi malfermos mian koron al vi, sed nur se mia patro petas tion de mi».

«Multe da prudento kuŝas en viaj vortoj, knabino. Sed diru: kion vi faros, se vi trovas junulon kiun vi ŝatos kiam vi ne plu estos libera?»

«Sinjoro, Dio decidis, ke mi ne estas libera, nek nun nek kiam mi apartenas al tiu, kiun mia patro decidos».

Aben' ridetis kaj miris pri tiu knabino tiom juna kaj tamen tiom profunda. Vera filino de Dio.

«Iru diri al via patro, ke mi deziras paroli al li. Al li kaj al via patrino, ankaŭ».

Kiam la knabino foriris kaj ŝiaj gepatroj venis antaŭ Aben', tiu ĉi diris: : «Multe mi ŝatas vian Zorajd'n, miaj geamikoj. Kiom da jaroj ŝi aĝas?»

«La venontan monaton estos dek sep jaroj, de kiam mi naskis ŝin», diris Zulem'.

«Ibrahim Saleh, mi volas peti la manon de via filino  Zorajd'. Kion respondas vi al mi?»

La demandato rigardis sian edzinon, kiu ridetis plezure.

«Kion vi opinias?», li diris al ŝi.

«Edzo», ŝi respondis, «estos honoro havi Aben' Abdalaon kiel filon».

«Aben'», li diris turniĝante al lia gasto, «estos honoro por ni subskribi kontrakton kun vi laŭ niaj kutimoj. Se vi ambaŭ plenumas miajn dezirojn, mi benos vian unuiĝon en la estonto».

Aben' ekhavis malagrablan geston. Li esperis, ke lia amiko respondu simile al sia edzino. Sed li rimarkis, ke la homo multe amis sian filinon. «Vi estas prudenta homo, frato», li diris ekridetante. «Mi ŝatos ke vi estos, aldone, mia bopatro».

Ibrahim' plenigis glasojn per varma teo kaj ofertis unu al sia gasto kaj la alia al sia edzino. «Ni tostu», li diris,  «je nia konsento».







6 Geedziĝo.

Zorajd' sentis sin stranga. Tiu viro diris al ŝi que estus bone edziĝi al ŝi. Li estas tre aĝa homo, multe pli aĝa ol ŝi. Li havis, laŭ lia aspekto, kvin dek jarojn, preskaŭ trifoje ŝia aĝo. Sed ŝi ne devis dubi pri la decidoj de Dio, kaj pri tiuj de sia amata patro. Zulem', ŝia patrino, dirintis al ŝi, ke Aben' Abdala', la plej riĉa viro en la urbo, volas edziĝi al ŝi. Kaj ŝi ne scias nun kion fari. Sed ŝi esperas, ke sia patrino, kaj ĉefe sia patro, klarigu al ŝi. De tiu tago ŝi demandis al ili multe da aferoj pri tio, kion li diris al ili, ĉar ŝi volas kompreni lin pli bone. Ne estis obĵektoj, sed klariglotaj demandoj.

Vizitoj de ŝia fianĉo iĝis pli oftaj, ĉar li venis ĉe ŝi unu aŭ dufoje semajne, se nun li portis manĝaĵojn, kelke da ili ekzotikaj, kiujn ŝi neniam antaŭe vidis, kiel samarkandajn pavojn. Ili gustumis tre dolĉe, kaj ili ne venas el Uzbekio, evidente, sed ilia raso venis origine de tiu fora lando. Li ankaŭ enportis daktilojn, kiuj estas ŝia plejŝatata deserto.

Laŭ veno kaj foriro de monatoj, ŝi konis pli bone tiun viron, kiu tiom multe malplaĉis al ŝi la unuan fojon, kiam ŝi vidis lin. Ŝi dekomence opiniis, ke li estas aroganta kaj tromemfida, eĉ pli patrineska ol sia propra patro. Sed ŝi konstatis, ke li havis multe da pacienco kaj pieco. Ŝi ĉiam parolis pri aliaj homoj kun tiom da komprenemo, kompatante ilin, ke finfine ŝi konkludis, ke tio, kion ŝi kredis memfido estis vere kompato kaj malaprobo samtempe: homoj faras maldecajn agojn pro tio, ke sia turpeco igis ilin kredi, ke tio feliĉigas ilin, sed li kompatas ilin, ĉar ilia malfeliĉo venas el tiuj agoj.

Post dudek monatoj, ŝia patro diris tiel al ŝi tuj post legi al ŝi pri la devoj de edzino, kiu Dio decidis, laŭ La Libro Sankta:

«Filino: vi jam estas klerigita virino, kaj estas mia deziro, ke vi edziniĝu. Aben' Abdala' estas bona homo, kaj li iĝos bona edzo por vi, kaj kiam viaj gepatroj jam mortis, li aŭ filo lia zorgos pri vi».

«Jes, patro».

«Ĉu vi ne volas?»

«Mi volas tion, kion vi volos, patro. Kaj kion Dio volas, ĉar ankaŭ li estas mia patro».

«Saĝaj vortoj, filino. Sed ĉu vi amas lin?»

«Patro, por ami lin, mi devas koni lin, kaj mi ne konas lin sufiĉe bone».

«Bone. Vi prudenta estas. Sed vi scias, ke post geedziĝo vi estos lia por ĉiam».

«Jes, patro».

«Kaj ĉu tio ne timigas vin?»

«Ne, patro. Se li estas via amiko, li certe estas bona persono kaj zorgos pri mi bone».

Zulem' ĉeestis tiun ĉi intervjuon kun granda agrablo. Ŝi ne povis eviti memori kiam, dudek jarojn antaŭe, ŝia propra patro parolis al ŝi simile. Sed ŝi diris tiam al sia patro, ke ŝi ne amas lin. Ibrahim' estis nur dek jarojn pli aĝa ol ŝi kaj ŝi ne  volis viron tiom aĝan por naski gefilojn al li kaj vivi kun li. Sed ŝia patro estis nefleksebla: Ibrahim' estas bona homo, laborema, kaj zorgos pri ŝi kiam li, la patro, ne plu estos. Tiel okazis. Ŝia patro mortis antaŭ kvin jaroj, kaj ŝia edzo ekzorgis pri sia bopatrino kaj tre junaj bofratoj, kiujn li lernigis sian metion kaj ili jam estas sukcesaj komercistoj. Sed Zorajd' respondis per citaĵoj de La Libro Sankta anstataŭ la protestoj, kiujn ŝi estis dirantaĉe tiam, kaj per submetiĝo anstataŭ larmoj, malgraŭ la fakto, ke la proponata edzo triobligis ŝian aĝon. Zulem' ne bone fartis la tagon de sia geedziĝo, kaj la unuan fojon, kiam Ibrahim' prenis ŝin fartis ŝi terure. Sed la ega pacienco lia finfine konkeris ŝin, aldone al lia firmeco: li vangofrapis ŝin dufoje tre forte tiel ke ŝi trankviliĝu, kaj kiam ŝi komencis obei sian edzon ŝi ekfeliĉiĝis. Tamen, ŝia filino estas obeema jam antaŭ geedziĝo, kio mirigis patrinon, ĉar nur kelkajn monatojn antaŭe ŝi estis tiom malobeema kiel sia patrino, kaj ankaŭ tre malĝentila. Kio okazis al ŝi, por ke ŝi ŝanĝis subite kelkajn tagojn antaŭ ŝi deksepjariĝis?

«Ne, mi ne timas, patro», ŝi diras nun. «Ĉar vi volas tion».

«Vi mankos  al ni, Zorajd'. Kiu lavos miajn piedojn kiam mi venos el laborejo», li diris malgaje.

Sed tiam la filino rigardis la patrinon.

«Edzo, mi tion faros la ceteron de mia vivo, se vi permesas».

Ibrahim' rigardadis al ambaŭ virinoj, kaj diris: «Dio benas vin, filino mia. Kaj ankaŭ vin, edzino. Mi estas bonŝanca homo».

«Dio amas vion, patro».

Post mallonga paŭzo, ŝi demandis:

«Kiam vi edzinigos min, patro?»

«Mi intencas diri al Aben' Abdala', ke la unan tagon de printempo estos bona tago. Ĉu vi jam estos preta por tiu tago, filino mia?»

«Patro, mi estas preta de la momento, kiam vi diris al mi al kiu mi edziniĝos».

«Vi ne devas fari, se vi ne volas, filino».

«Patro, mi deziras tion, kion vi volas. Kun la helpo de Dio mi lernos fari ĉion bone. Aldone mi havis bonan lernadon el via edzino, mia patrino».

Zulem' sentis larmoj en siaj okuloj. Ŝi papelbrumis rapide por ke ili ne fontis laŭ sia vizaĝo.

Kaj finfine venis la tago, kiun timas kaj samtempe deziras ĉiuj virgaj fianĉinoj, la tagon de sia edziniĝo.

La ceremonio estis longa, tre longa, kaj ĉeestis preskaŭ la tuta urbo. Estis multe da preĝo, legado de La Libro Sankta kaj poste ĉiuj, unu post la aliaj, diris vortojn tre belajn al la ekgeedzoj. Fine ili ambaŭ diris siajn promesojn, kiujn ŝi prenis rekte el La Libro Sankta:

Mi estos via lojala kunantino kaj donos al vi heredontojn, kuj entreprenos vian laboron kaj vian alporton al la mondo, edzo amata.

Poste komencis manĝado, kiu daŭrigis tri tagojn. Gastoj foriris nur mallonge por necesejo kaj poste ili revenis.

Sed ĉio finas, kaj kiam gastoj jam estis for, nur restis la du geedzoj, unu apud la alia.

«Jam ĉiuj foriris», Aben' diris finfine. «Edzino, iru al nia dormoĉambro kaj pretigu ĉion, ĉar mi restos ĉi tio por preĝo por ke Dio lumigu min».

Zorajd' kisis la manon de sia jam edzo, kaj iris al ilia ĉambro per mallongaj, silentaj paŝoj, kiel decas bona, fervora, obeema edzino.

Duonhoron poste venis la ĵusa edzo. Li venis en la ĉambron per firma, sed ne brua paŝo. Ŝi rigardis lin de sub la litotuko kun iom da timo, sed montris nur okulojn kaj hararon. Ŝi konsciis, ke ŝi estis forlasonte sian infanecon kaj eble inicionte alian infanecon ene de ŝi.

Li venis en la liton kaj poste forprenis sian ĉemizegon. Li rigardis al sia edzino, kaj plaĉis al li tion, kion li vidis.

«Ĉu vi konas la devojn de via nova situacio, edzino?»

«Feliĉigi vin, plezurigi vin kaj venigi posteulon vian, edzo», diris Zorajd'.

Li karesis ŝian vizaĝon, kisis ŝin kaj, metante sin sur ŝin, eniris ŝin.

Zorajd' sentis molan doloron, ĉar la dureco de sia edzo ne estis tia, kia junulo. Ankaŭ ne estis tiaj lia impeto kaj malpacienco. Li puŝis malrapide, kaj ŝi helpis premante liajn renojn per siaj manoj kaj apartigante siajn krurojn plej ble kiel ŝi povis por faciligi la enkondukon de la membro portanta semon de futura vivo.

Dum tiu momento supera en sia vivo, kiam ŝi amindumis unuafoje, ŝi ne povis ne pensi pri Abdul' Saleh', pri sia vivo antaŭa kiel viro. Jes, tio estis alia senteco: penetri kaj malŝarĝi. Tio estas tio, kion li ĉiam pensis, ke Dio volas, ke siaj bonaj filoj faru: meti sian semon en filinojn de Dio, kaj ŝanĝe al tio, La Plej Altulo provizis ilin per plezuro. Estas sengrave la plezuro de virinoj, ĉar ilia tasko estas doni novan vivon, krei novajn gefilojn de Dio, sengrave al tio, ĉu ili sentas plezuron, ĉu ne: tio estas laboro ilia, kaj kiam oni faras laboron, oni ne pensas ĉu oni ŝatas, ĉu ne ŝatas la laboron: oni faras ĝin kaj fino. Sed Zorajd' trovis, ke la procedo generi novan vivon estis plezura afero, tre plezura: post la alveno sukcesa de la edza murbatilo tra la pordo de ŝia plezuro, tuj post kiam tiom malfacile li sukcesis rompi la sigelon, kiun Dio estis metinte sur ŝia ineco tiel, ke ŝia edzo sciu, ke li estas la unua eniri tien, kiam pikis ŝin doloro kiel mola mordo, kiam la ventro de sia edzo karesis tiun ŝian, ŝi sentis ondo da plezuro, kiu invadis ŝian ventron de la interkruro, io kio de sia edzo enloĝis ŝian enon, kaj kriigis ŝin pro plezuro.

«Ĉu vi fartas bone?»

«Bonege, edzo, bonvolu ne halti».

Kaj Aben' daŭrigis ĝis li mem ekspolodis en ondon da plezuro. Tamen li ne haltis ĝis kiam ŝi kriis samtempe kiel li, kaj poste ili du, svetante kaj brakumante, unu sur la alia kaj perspirante, ridetante, feliĉaj. Poste li turniĝis kaj restis apud ŝi, dum ŝi alproksimigis siajn krurojn por lasi pli da loko al li. Li apogis sian manon sur la sekso de Zorajd', kaj karesis ĝin. Poste portis sian manon al brusto ŝia kaj ludis kun cico dum li suĉis la alian.

Baldaŭ mia filo suĉos tion ĉi kaj prenos eliksiron de vivo, pensis Aben'.

Do temis pri tio ĉi, pensis ŝi. Mi neniam imagis, ke virino povas senti ĝin tiel. Kaj li memoris siajn sentojn kiam li estis viro, kvankam certe li neniam amindumis, ĉar li atendis edziĝon, kaj ankaŭ ĉar li neniam trovis virinon, kiu volis fari tion kun li.

Dio ne volis tion, li pensis.

Post tiu, multaj noktoj da amo sekvis. Aben' sciis kiel atingi ŝin el sia sekso al ŝia ventro, kaj el ŝia ventro al ŝia koro. Baldaŭ ŝia korinklino, ŝia amo, saltis el ŝia koro al ŝia animo, kaj ili du jam estis nur unu sola esto. Ankaŭ, li estis atentema edzo, kiu portis al ŝi multajn detalojn al sia edzino, la plej bone vestita virino en la tuta urbo.

Unu jaron poste, ŝi naskis infanon, kiun ili nomigis Ali'. Post li venis Fatima, bela infanino, kiun ŝi edukis en respekto al tradicio de iliaj geantaŭuloj kaj la Leĝo de Dio. Ali' kaj fratoj Ben' kaj Mustafah', ricevis edukadon de sia patro pri la arto de negoco, kaj kiam ili plenkreskis, kiam Ali' jam estis dekkvarjaraĝa, Aben' lasis la vendejon en liaj manoj kaj foriris kun siaj aliaj filoj negoci aliloke. Dume, Zorajd' restis hejme kun sia filino, Fátima, kaj kiam Ali' revenis ili manĝis familie, kaj poste li, la viro de la domo, legis por ili virinoj la vorton de Dio el La Libro, tiel ke sia fratino estu ankaŭ prudenta virino same kiel patrino.

Sed kiam Fatima jam estis dekok jaraĝa, Zorajd' sonĝus pri Rejn'. Ŝi sonĝis pri la ŝtonigo, tiu terura ceremonio, kaj ŝi vidis kun korpeno, ke la vizaĝo de Rejn', je la momento lia ŝtono trafis ĝin, estis tiu de Fatima, ne tiu de Rejn'. Ŝi vekiĝis kriante.

«Kio okazas al vi?», demandis la edzo. Li jam alproksimiĝis al sedekjaraĝo, dum ŝi venis en duonon de tio.

Ŝi rakontis sian koŝmaron, kaj timante, ke estas averto de Dio, ili decidis atente pli al sia filino kaj edzinigi ŝin al bona homo, kiu zorgos pri ŝi, dorlotos ŝin kaj faros gefilojn al ŝi por ke ŝi ne pensu pri frenezaĵoj tipaj de ŝia aĝo.

Fátima kaj Zorajd' estis la plej piaj virinoj en la tuta urbo. Sed eĉ tiel ili decidis edzinigi jam, por eviti, ke ŝi ekfreneziĝu, same kiel Rejn' faris. Ili vizitis la imamon de la urbo, la noblan Omaron. Tiu ĉi aŭskultis atente tion, kion ili rakontis, kaj kiam li parolis, li estis tre klara:

«Ne zorgu pri via edzo, Zorajd': li ne memoros, ke li dormis».

Ŝi rigardis al Aben' kaj konstatis, ke li, vere, ekdormas sur sia seĝo.

Ŝi rigardis al Sankta Omar', kaj li ridetis al ŝi: «Ne timu», ripetis li, «li ne devas scii tion, kion maljuna Pro El Fu devas diri vin, juna Abdul' Saleh'».

Denove ŝi vidis tiun homon de la dezerto antaŭ li, kiu per okuloj de nedifinita aĝo diras al li: «Ĉu vi ankoraŭ kredas, ke Rejn' devis esti murdita de vi kaj viaj fantaikaj fidokunantoj?»

«Mi..., nobla El Pro Fu, mi scias, ke ni fie faris».

«Ĉu vi pardonus la vivon de Rejn' nun?»

«Ŝi pekis kontraŭ sia familio, kontraŭ sia estonta edzo, kontraŭ Dio, sed ne kontraŭ mi...»

«Ĉu vi malbone faris, kiam vi denoncis ŝin?»

«Jes».

«Ĉu vi fie faris, kiam vi ne defendis ŝin kontraŭ ŝiaj perfortantoj?»

«Jes».

«Ĉu vi defendus ŝin nun, eĉ se vi riskas vian vivon?»

«Certe».







Tria parto: Rejn'.

7 La defendanto.

Subite pejzaĝo ŝanĝis. Li ne plu troviĝas en la domo de la imamo. Pro El Fu ne plu estas. Li vidas konatan lokon en ĉirkaŭaĵoj de sia urbo. Estas olivarbo kiun preterpasas tre bela knabino, dece vestita. Li konas ŝin. Li vidas, ke temas pri Rejn'. Li venas al ŝi, sed antaŭ ŝi vidis lin, knabo parolas al ŝi.  Rejn' volas turni for, sed li kaptis ŝin kaj du aliaj viroj venas al ili: dum du el ili senmovigas ŝin, la tria suprenirigis ŝian vestaĵon. Sed li ricevas ŝtonfrapon je flanko de lia kapo.

«Vi lasu ŝin, satanidoj!», Abdul' Saleh' laŭte krias.

«Vi estas unu, kaj ni estas tri».

«Dio kaj mi povas pli ol vi tri», li diris saltante sur unun el ili kaj puŝante lin sur la grundon, tuj antaŭ li kovras lin per pugnobatoj. Se la aliaj du tenas lin je liaj brakoj kaj kruroj dum la tria viro frapas lin per granda ŝtono plurfoje, ĝis kiam li perdas konscion.

«Murdistoj!», krias Rejn', «Vi murdis lin!»

La tri viroj konsciis subite pri tio, kion ili ĵus faris, kaj forkuras. Rejn' restis kun li kaj kovris lin per kisoj. Poste ŝi vidas, ke li ankoraŭ respiras, kaj iom da tempo poste li rekonscias, eĉ se li estas tre malforta. Ŝi helpas lin stari kaj, apogante sin sur ŝi, li povas veni en la domon de urbokuracisto. Li metas malsekan tualon sur liaj vundoj kaj helpas lin veni en la domon de sia patro. Zulem' venas tre nervoza, kaj tuj post la junulo kuŝas komforte ĉe lito sia, Rejn' kaj la kuracisto iras vidi juĝiston, kiu sendas policanon aresti la tri junulojn. La doktoro asertas, ke la malsanulo fartos bone post semajna ripozado, kaj pro tio la juĝisto decidas lasi la juĝon por tiu tempo, kaj dume li sendis la tri fiagintojn al malliberejo por ke ili pripensu sian fian agon.

Rejn' visitas sian defendanton ĉiun tagon, kaj dum li resaniĝas, li instruas ŝin pri la saĝo de La Libro. Li diris al ŝi pri la neceso vesti kaj marŝi kun modesteco, kaj li eĉ konsilas al ŝi, ke ŝi petu permeson al sia patro vesti burkon. Sed la bona homo rifuzis:

«Se li volas, ke vi uzu burkon», li diris, «li povas edziĝi al vi kaj li ordonu tion al vi».

Kiam Abdul' Saleh' sciis pri tio, li konsultis sian patrinon:

«Panjo, plaĉus al mi edziĝi al Rejn'. Ĉu vi opinias, ke ni povos konvinki paĉjon peti ŝian manon?»

Zulem' miris multe al tio, ke ŝia filo volas formi familion kun bona knabino, ĉar ĉiuj kredis, ke li estis dediĉonte vivon pian observante leĝon de Dio, eble kiel derviĉo, fakiro aŭ imamo. Ŝi kuris en la vendejon de sia edzo rakonti al li, kaj poste ili komunikis al filo, ke tuj kiam li estos sana, ili petos la manon de Rejn' al ŝiaj gepatroj.

Kiam li estis sana, la juĝo okazis. La kulpatoj defendis, ke Rejn' inicitis ilin al peko, sed la juĝisto kredis pli la ateston de  Abdul' Saleh', pia homo, kiu asaertis, ke la konduto de la knabino estis pia dum la tuta evento, kaj ili tri intencis perforti ŝin pro sia fia koro. La juĝisto kondamnis ilin al pendumilo pro intenco de perforto kaj murdo. Sed Abdul' Saleh' petis de la juĝisto, ke anstataŭ pendigi ilin, enlandigu ilin al fora loko por ke ili neniam plu revenos, sub pendopuno, ĉar tiumaniere filinoj de Dio estos liberaj el ilia fieco. La patrinoj de la tri knaboj feliĉiĝis kiam, je la demando de la juĝisto, Rejn' diris, ke Dio estas kompatema, kaj ke ŝi sentos sin pli bone, se ili ne mortos, ĉar morto ĉiam estas malbono. Sekve, la tri junuloj estis prenitaj ĝis tri urboj for kaj avertataj, ke se ili estos iam pli proksime al sia urbo ol ili estas nun, oni pendos ilin aŭtomate.

La venintan tagon Ibrahim' kaj Zulem' vizitis la patron de Rejn' por peti ŝian manon. Kaj unu monaton poste ili geedziĝis.

Abdul' Saleh' nun helpas sian patron en negoco, kaj forlasis la mistikan vivon, kiun li kulturis de multe da jaroj. Li jam estis dudekvin jaraĝa, kaj nun jam estas tempo havi familion. La patro de Rejn' notigis, ke li konsideris, ke la gefianceco estis tro mallonga, sed Abdul' Saleh' garantiis al li, ke lia filino estos la plej pia virino en la urbo kaj ke li zorgos pri ŝi dum li vivos.

La nupto daŭris tri tagojn, kaj gasto aparta estis la plej riĉa viro el la urbo, S-ro Aben' Abdala'.

«Ni ne bone konas unu la alian, Abdul' Saleh', kaj eĉ se via patro kaj mi havis komunajn negocojn en la estinto, ne estas amikeco inter ni».

«Aben'», diris Abdul' Saleh', «mi analizis viajn metodojn, kaj mi ŝatas ilin. Plaĉus al mi, ke ni estos amikoj kaj en la estonto, partneroj. Kaj mi deziras komenci amikecon inter ni gastigante vin al la plej grava evento en mia vivo, mia edziĝo. Mi opinias, ke ni iĝos bonaj amikoj, malgraŭ estas multaj aĝjaroj inter ni du».

Tiuj vortoj ŝokis la fraŭlan kvazaŭermiton, ĉar li ne havis amikojn en la urbo, kaj tio igis lin akcepti la inviton de sia nova amiko.

Abdul' Saleh' proponis, ke Aben' sidiĝu apud lia patro, kaj dum la festumado ekestis bona amikeco inter ili du. La juna fratino de Abdul', Sajn', plaĉis multe al fraŭlego, kaj konstatinte tion la edziĝanto, li decidis instrui ŝin pri la detaloj, kiujn li sciis, ke sia nova amiko ŝatas, same kiel pri la Leĝoj Diaj kaj la virtoj, kiujn igos ŝin prudenta, modesta kaj kormola.

Kiam ĉiuj gastoj jam estis for, tri tagojn post kunveni por diri la koncertajn, ritualajn vortojn, kaj esti benataj de la imamo, la nova paro alfrontis la superan momenton.

«Edzino», li diris, «iru al nia ĉambro kaj aranĝu ĉion por via edzo, dum ĉi tie mi preĝas al Dio, por ke Li lumigu min je la momento plej grava en niaj vivoj».

Ŝi kisis lian manon, klinis antaŭ sia novedzo, kaj iris al tiu ĉambro, kiun ŝi kunhavos al li dum la cetera parto de sia vivo.

Kiam Abdul' Saleh' venis en la ĉambron, li trovis sian edzinon en la lito, sed ankoraŭ en ŝiaj vestoj.

«Virino, kion vi faras en viaj vestoj?»

«Edzo, oni neniam vidis min nuda. Mi hontegas».

«Rejn', mia dolĉa edzino», diris Abdul' Saleh' per rompata voĉo, sed mola kaj karesema, «mi..., mi estas via edzo. Antaŭ mi vi neniam sentos honton, ĉar vi kaj mi estas nur ununura karno kaj ununura sango. Kaj ni devos generi bonajn gefilojn de Dio. Ne sentu honton pro via edzo, same kiel via mamo ne sentas ĝin pro mano via».

«Jes, edzo. Mi jam scias, ke vi estas mia posedanto. Sed honto venkas min».

«Venu», diris li ekĵetante la koverton kaj litotukon. Li starigis ŝin kaj kisis ŝin longe kaj tenere. Li karesis ŝian vizaĝon kaj ŝian dorson, kaj antaŭ ŝi notis, li karesis ŝian ventron kaj sekson kaj sukcesis sentigi ŝian korpon. Kaj baldaŭ, sen scii kiam aŭ kiel, ŝi vidis sin tute nuda antaŭ li. Tiam Abdul' Saleh' prenis la litotualon kaj metis ĝin ĉirkaŭ la korpon de Rejn', kaŝante ŝin tute, de la kapo al piedoj. Poste li prenis ŝin sur siajn brakojn kaj kuŝigis ŝin sur la lito. Poste li nudiĝis tute kaj malfermis ŝian tualon.

«Saluton, fremdulino», li diris kun rideto. «Mi volas koni vin».

Ŝi brakumis lin kaj li prenis ŝin. Li estis laŭgrada, pacienca, kaj karesis ŝin tutkorpen, tiel ke ŝi ne multe sentis doloron, ĉar ĝin li tinkturis per plezuro. Ankoraŭ li prenis ŝin tri foje plu laŭ la nokto, kaj ĉiun fojon ŝi spertis orgasmon, kiun ŝi ne kriis, same kiel Zorajd' faris, sed ŝi ploris.

Kaj Abdul' Saleh' komencis okupiĝi pri la negocojn, kiujn sia patro faris antaŭe, ĉar li diris, ke li estas tro maljuna por tio. Dum unu el tiuj vojaĝoj, ekfalinte en sablŝtormon meze de la dezerto, dum karavananoj sidiĝas sur la grundo ene de la cirklo, kiun kameloj formas protekti homojn, li aŭdis konatan voĉon:

«Multe influis en vian personecon pia Zorajd', nobla Abdul' Saleh'».

«Ho, pia Pro El Fu! Dankon pro vizito via. Al kio devas mi la honoron?»

«Ĉu vi ankoraŭ opinias, ke Rejn' pli bone estu mortinta?»

«Ho, ne, Pro El Fu! Ŝi estas virta virino, kiu esperas doni filon al mi post kelkaj monatoj».

«Nu, tio povas atendi, Abdul' Saleh', ĉar bela Zorajd' ankoraŭ havas taskojn fari».

Kaj Abdul' Saleh' eksentis dormemon, kaj nokto regis liajn okulojn kaj animo. Kaj li vekiĝis kun kanto de koko, apud lia edzo, la riĉa Aben' Abdala'. Ŝi memoris, ke kelkajn jarojn antaŭe ŝi lasis lin ĉe Sankta Imamo Omar' por paroli kun Pro El Fu, kaj ke post tio li konsilintis ilin pri ilia filino Fatima, kiun ili edzinigis al bona homo, kiu agas bone al ŝi kaj faris al ili plenpleno da genepoj, ŝiaj gefiloj.

«Edzo», ŝi diris al sia viro, kiu ankoraŭ dormemas apud ŝi,  «atendu, mi portos matenmanĝon por vi».

Ŝi portis al li lakton kaj poriĝon, kaj nudiĝinte, ŝi amis lin por plibonigi lian ektagon. Tridek jarojn ili jam geedziĝis, kaj ŝi donis al li tri gefilojn, kaj ankoraŭ ŝi portas kvaran en sia sino. Sed tio ne malebligis, ke ŝi ankoraŭ donas al sia edzo tion, kion neniu alia virino povas doni al li, eĉ la plej profesiaj amantinoj.

Tri monatojn poste ŝi naskis filinon, kiun ili nomigis Sajn', same kiel la fratino de Abdul' Saleh', kiun neniu konas.

Tempo pasas rapide en feliĉa hejmo, kaj kiam Aben' jam okdekjariĝis kelke da tempo, li mortis. Ŝi omaĝis lin eĉ la antaŭan tagon. Je sunleviĝo li fartis ne tre bone, kaj ŝi helpis lin kun zorgo de bona edzino. Ŝi venigis la doktoron, kiu diris, ke la koro de la maljunulo jam atingis la finon de sia vojaĝo. Kaj je la mezo de la vespero li mortis sur la brakoj de sia bona edzino dum ŝi diris al li fragmentojn de La Libro Sankta, kiun ŝi parkeris, por prepari lin vivi en la kampoj de la Paradizo kune kun bona Dio kaj tiuj bonuloj, kiuj mortis antaŭ li.

«Dankon, Zorajd'», li diris kvazaŭ adiaŭo. «Vi estis bona edzino. Dio benu vin..., Dio benas vin». Kaj tion dirite, li mortis.

Zorajd' jam sesdekjariĝis, kaj pasigis la du trionojn de sia vivo kune kun tiu bona homo. Kaj ŝi ploris. Ploris ŝi sincere kaj amare dum horoj. Finfine lia unua filo, Ali', aranĝis la funebron de sia patro, kiu estis entombigita en la cemeterio urba.

Kiam ĉiuj iris hejmen, kiam restas nur ŝi kaj Ali' en la cemeterio kun siaj preĝoj, entombigisto venis al ili:

«Sinjorino, mi devas fermi la lokon. Bonvolu, sekvu min».

Dum Ali' elliris, ŝi parolis al tombigisto pri la zorgado de la tombo de sia edzo.

«Multe vi ploris vian edzon, sinjorino. Mi opinias, ke via edukado jam finas, kaj ni povas finfine lasi sola junan Abdul' Saleh'», diris la homon malantaŭ ridetegon.

«Pro El Fu!»

«Jes, sinjoro. Mi opinias, ke nun vi estas pli kompatema ol pia. Nun vi estas pli proksime al Dio. Mi opinias, ke vi vidos min nur unu foje pli, eble du».






8 Nova homo.

La ŝtormo malkreskis iom post iom, kaj baldaŭ estis neniu vento kaj suno brilas denove. Pro El Fu ne plu estis ie ajn.

La karavano daŭrigis sian vojaĝon malrapide ĝis Asra, la plej grava urbo de la lando, kie oni devas negoci, se oni volas riĉiĝi, kaj dekkvin tagojn poste Abdul' Saleh' revenis tra la vojo, laŭ kiu li venintis.

Li suferis du novajn sablŝtormojn, sed Pro El Fu ne aperis dum ili.

Kiam li revenis hejmen, sia edzino diris al li, ke Aben' Abdala', la plej riĉa viro el la urbo, finfine petis manon de fratino Sajn'.

Tuj post ripozi pri la vojaĝo, tiun saman tagon, li iris al vendejo de sia patro klarigi al li pri siaj demarŝoj kaj ekkoni de li mem la detalojn de la manpeto. Ankoraŭ ne estis aranĝita la dato por geedziĝo, kvankam la fianĉo volis, ke ĝi okazos baldaŭ.  Abdul' Saleh' kalkulis, ke li bezonas tutan jaron pretigi sian fratinon esti bona edzino. Unue, li devis igi ŝin akcepti bonvole tian edziniĝon, ĉar ŝi vere estas infanino dekses jaraĝa, kaj ŝi ne komprenas, ke ŝi devas edziniĝi al maljunulo, kiu aĝas jam kvardek, eĉ se li estas la plej riĉa homo el la tuta regiono.

Kiam li jam konvinkis sian patron ne rapidi, li dediĉis sian tempon prepari sian fratinon. Tiucele kaj li kaj edzino Rejn' komencis ofte vizitadi la domon de siaj gepatroj dum granda parto de la tago.

«Fratino, vi ne povas decidi al kiu vi edziniĝos. Ni ĉiuj viroj estas same en lito, kvankam edziniĝi al oldulo havas sendubajn avantaĝojn».

«Ĉu vere? Kiaj? Mia vivo apud li estos teda».

«Ne. Aben' Abdala' estas tre klerigita kaj li havas bonan konversacion. Kaj li estas korinklina. Li zorgos bone pri vi. Vi vidos».

«Kiel vi scias pri tio?»

«Fratnjo, junulo estas senpacienca, kaj se vi malobeas lin, li batos vin per mano aŭ per bastono. Sed Aben' estas pacienca kaj persistema, kaj konvinkos vin pri tio, ke via feliĉo baziĝos grandparte sur via obeemo al edzo. Kaj li havos detalojn kun vi, kiujn vi ne povas imagi nun. Sed vi devas esti obeema, ĉar tiel vi honoras vian patron kaj patrinon, kiuj volas la plej bono por vi. Pro tio ili volas edzinigi vin al li, ne dubu pri tio. Vi estos la plej riĉa virino en la urbo».

«Kaj al kio tio utilas al mi, se mi ne amas lin?»

Abdul' Saleh' rigardadis al ŝi, kun malfermita buŝo. «Ĉu vi amas alian viron?»

«Nu, mi ŝatas virojn ĉirkaŭ mia aĝo».

«Rigardu, fratino, kredu min: mi vidis viraĉaron ŝtonigi virinon ĝismorte pro malpura konduto. Se vi marŝas maldece, vidos vin tiuj, de kiuj vi volas esti vidata, sed tiuj, de kiu vi ne volas esti vidata, ankaŭ vidos vin. Inter ili estas fiaj homoj, kiuj eble volos perforti vin. Malebligi ĝin povas kosti al vi vian vivon. Se vi ne malebligas tion, ili mem denoncos vin pro via tentado, kaj oni ŝtonigos vin ĝismorte, ĵetante honton sur la domon de via patro. Se vi sekvas mian konsilon, ni prokrastos vian geedziĝon ĝis kiam vi jam estos pretigita. Se ne estas tiel, mi diros al patro, ke oni rapidigu ĝin kaj vi edziniĝos la venontan monaton, kiel via fianĉo deziras. Vi decidu. Ĉu ni havas interkonsenton?»

«Kian konsenton?», ŝi diris nervoze.

«Se vi promesas al mi fari ĉion, kion mi diros al vi, mi povas prokrasti vian edziniĝon unu jaron. Se ne, vi edziniĝos la venontan monaton kaj vi suferos pli».

«Nu..., frato, mi ne povas elekti multe, ĉu?»

«Ne. Vi edziniĝos al Aben' Abdala' eĉ se patro devos puŝi vin en imamejon kaj subskribi la kontrakton je via nomo. Vi scias, ke li povas fari tion».

«Bone, frato. Mi konsentas. Ni havas kontrakton».

Abdul' Saleh' ĉirkaŭbrakis sian fratinon kaj kisis ŝian frunton. Poste li legis al ŝi la tri ĉapitrojn, kiujn La Libro Sankta dediĉas al virinoj. Poste li petis Zulem'n, ke ŝi ne laborigu fratinon dum la cetera parto de la tago, ĉar ŝi devas mediti.

Ĉiun tagon li conversaciis kun sia fratino pli ol du horoj, kaj parkerigis ŝin longajn paragrafojn de La Libro Sankta de Ĉiuj Kredantoj.

Sed li ne nur instruis sian fratinon pri tio, kion Dio esperas de virino. Li ankaŭ klarigis tion, kion esperas de ŝi edzo, patro kaj familio; same kiel tion, kion ŝi povas kaj devas esperi de sia edzo, kiu devas protekti, zorgi ŝin kaj samtempe esti zorgata de ŝi. Tio signifas feliĉon kaj longan geedzan vivon.

Estas kelkaj situacioj en kiuj edzo repudias sian edzinon, jes, kaj ne ĉiuj venas el tio, ke ŝi ne plenumas siajn devojn kiel edzinon, sed estas vere, ke ĉiam temas pri malfeliĉo, frustro kaj tensio ene de la paro.

«Se via edzo», Abdul' Saleh' diris al sia kara fratino, «iam diras al vi, ke li volas duan edzinon, ne fermu vian menson al la ideo neflekseble, ĉar li povus repudii vin por edziĝi al ŝi. Male, konu ŝin kaj instruu ŝin, flankiĝu al via edzo ĉiam, sed helpu lian duan edzinon. Se li amas ŝin, amu ŝin vi ankaŭ. Kaj instruu ŝin: lernigu ŝin akcepti la trian edzinon, se iam estas tia, kaj bonvenigu ilin, ĉar ju pli da edzinoj li havas, des malpli da laboro estos por vi».

«Sed, frato, normale estas nur unu edzino».

«Jes, sed La Libro, permesas lin havi ĝis kvar. Tio venas el tio, ke ni estas batalema popolo, la popolo de Dio. Se via edzo mortas kaj lasas vin sola kun viaj gefiloj kaj sen mono, via bofrato aŭ najbaro povas preni vin kiel duan edzinon laŭleĝe sen devi elekti inter vi kaj la edzino, kiun li jam havas, ĉar tio estus kruela, kaj en nia kulturo tio estas nenecesa. Kaj li kondutos al vi same kiel al sia unua edzino, kaj al viaj gefiloj same kiel al siaj gefiloj, ĉar li adoptintus ilin de la momento, kiam li edziĝis al vi. Tial se via edzo havas duan nupton, ne pro tio li ignoros vin aŭ viajn gefilojn».

Tio, kion frato diris al ŝi ĝenis ŝin multe, sed Abdul' Saleh' ĝuis la maloftan virton irigi homojn al loko de aliaj homoj, kaj lia fratino ne estis imuna al lia persona ĉarmo.

«Vi ĉiam povas esti», li diris, «la plej ĝentila al via edzo, la plej submetata, la plej nevidanta kiom neperfekta li estas por vi. Kaj se vi fojfoje havas mankon, prenu bastonon kaj petu al via edzo, ke li punu vin. Certe li ne faros tion, sed se li faras, akceptu ĝin kun humileco kaj amo. Tion diras La Libro, ke oni esperas de vi kaj la devo lia, kvankam estas vere, ke li povas apelacii al kompato de Dio por prokrasti la punon sendate. Ne forgesu, ke bona edzino kreskigas la esperojn de edzo, kiu ne povas ne meriti ŝin, kaj tiujn de la ceteraj edzinoj, se estas».

La lecionoj de Abdul' Saleh' estis tiaj, kaj Sajn', scivolema, demandis al Rejn' ĉu sia fratino mistraktas ŝin.

«Li neniam batis min», ŝi diris. «Nur manfrapeton ene de amoludo».

«Ĉu vi neniam faris ion por ke li devos puni vin?»

«Je la komenco, kelfoje».

«Kaj ĉu li ne batis vin?»

«Pli malbone. Vidi lian tristan vizaĝon dolorigis min pli multe. Mi donis bastonon al li por esti punata, kaj li diris: Rejn', se mi batas vin, vi ne plu sentos kulpa, sed se mi ne batas vin, vi doloros ĉiun fojon, kiam vi memoros la frustron, kiun vi kaŭzis min. Kaj mi ne povas kaŭzi tion al li denove. De tiu tago la vorto de mia edzo estas mia leĝo».







9 Sajn' Geedziĝas.

Unu jaron poste, doninte la manon de filino Sajn', Ibrahim' kaj Zulem' edzinigis ŝin. En tiu tempo ŝi aĝis same kiel Zorajd' je la momento, kiam ŝia mano estis petata, kaj pro tio Aben' havis avantaĝon de du jaroj.

Por Abdul' Saleh' ĝi estis aparta ĝojo vidi feliĉon de sia fratino. Post unu jaro danke al li ŝi akceptis la decidon de sia patro kiel la plej bonan, kiu eblas por ŝi, kaj dum tiu tempo ŝi iĝis respektebla kaj maturigita virino por geedziĝo. Li sukcesis fari tion per helpo de Rejn' kaj La Libro Sankta.

La nupto estis ĉarma. Ĉiuj familianoj de ambaŭ gefianĉoj diris ion belan pri ili, kaj kiam venis la vico de Abdul' Saleh', li staris kaj diris kun granda rideto:

«Por pli aĝa frato estas ago tre grava vidi tion, ke sia fratineto estas benata de geedziĝo, kiel ŝi forlasas la domon de sia patro kaj ekregas tiun de sia edzo. Mi konis mian fratinon Sajn'n kiam mi estis dekjaraĝa. Mi jam rimarkis pri tio, kio estas ĉirkaŭ mi, kaj jam decidis kio estas bona, kio malbona. Mi vidis, ke mia fratino estas bona, juvelo, kiu ornamis mian domon, kvankam ĝis kiam kelkaj jaroj pasis mi ne sciis meti tiun pensojn en vortojn simplajn. Mi vidis ŝin kreski kaj edukiĝi, lerni kiel regi hejmon, kaj samtempe kreski pri saĝo kaj pacienco. Tial mia fratino ne povis esti por iu ajn. Mi konis Aben' Abdala' antaŭ kelkaj jaroj, kiam mi akompanis mian patron negoci. Mi scias, ke li estas homo bona, korinklina, firma kaj serioza. Amiko de siaj amikoj, sen malamikoj konsiderindaj, ĉar li estas justa kun tiuj, kiuj estas misfortunaj, kaj tamen estas korinklina al siaj amikoj. Male al la diferenco pri aĝo ne estas alia viro en la tuta urbo, eble en la tuta mondo, kiun mi povas fidi mian fratinon por ĉiam. Ĉar mi scias, ke li estas korinklina kaj sindonema, pura kaj sencoplena. Aben' Abdala', bonvenigata vi estu en mian familion. Brakumu min, frato!»

Kaj ili ĉirkaŭbrakis unu la alian en komplicon kaj ĝojon de ĉiuj.

Poste Aben' dankis «tiujn elkorajn vortojn», kaj promesis, ke «mi donos La Lunon al Sajn', se ŝi tion necesas, ĉar mi atentos al ŝi la ceterajn tagojn de mia vivo, kaj mi amos kaj respektos ŝin ĝis la morto apartigos nin».

Finfine Sajn' mem devis diri kelkajn vortojn:

«Edzo: mi ne multe povas aldoni al tio, kion vi diris. Mi estas amonta vin dum mia tuta vivo, kaj se mi ne estas sufiĉe bona pri tiu tasko, kion vi esperas de mi, mi esperas, ke vi diros al mi kaj postulu tion de mi, ĉar mi nun estas via. Gepatroj amataj, mi venos vidi vin ofte, kvankam nun vi scias, ke mi dediĉiĝas korpanime al mia edzo kaj gefiloj».

Tiam ŝi sidiĝis sur la kusenoj, apud sia edzo. Servantoj venigis manĝaĵojn por festumantaj gastoj.

Dum la festumado, profesiaj mukizistoj kaj dancistinoj ĝojigis la gastojn, kaj tri tagojn poste, kiam la lasta el ili jam estis for, Aben' petis de sia edzino pretigi ilian dormoĉambron por ricevi lin, kaj ŝi faris tion per la maniero kiun sia frato estis instruinte ŝin: unue ŝi kisis liajn manojn kaj modeste iris en la ĉambron per mallongaj paŝoj. Kiam ŝi jam estis tie, ŝi malmetis siajn ŝuojn kaj nudiĝis tute. Poste ŝi malfermis la liton kaj moligis la matracon, por ke ĝi estu plej komforta. Poste ŝi kuŝis kaj atendis sian edzon.

Kiam li venis, li ne esperis trovi sian edzinon tute nuda kuŝante sur la geedza ripozejo.

«Venu, edzo», ŝi diris, dorlotema, kun gesto de mano kaj brako, dum ŝia alia mano ripozas sur sia ventro kaj ŝiaj kruroj estas benditaj kune, turnitaj flanken.

Aben' restis senmova apud la pordo, sed ŝi staris per ĝentila salto kaj ĉirkaŭante lin per brakumo tenera, ŝi kisis lian buŝon kaj komencis nudigi lin dum ŝi diris:

«Edzo, venu, ne estu timema. Ni realigu nian amon, ĉar mi ne sentos min via ĝis kiam mi sentos vin ene de mia sino».

Li lasis ŝin fari ĉion. Ĵus tiel, kiel frato diris al ŝi, Aben' estis tute ignoranta pri virinoj kaj la arto ami, kaj pro tio ŝi devis instrui lin laŭ la scio de  Abdul' Saleh' kaj Rejn'. Ŝi kuŝigis lin sur la liton, kaj metante ĉiun genuon flanken de sia edzo, ŝi falis sur la starantan virecon de sia edzo, kio kriigis ŝin pro doloro, eĉ se ŝi atendis ĝin. Prenante la edzan manon, ŝi metis ĝin ĉe ineco sia kaj malsekigis ĝin per sia unua sango, kaj montrante liajn fingrojn makulitajn per la ruĝa likvo, ŝi diris:

«Edzo, estu tiu sango ĵus originita de via fonto de vivo kiel pakto inter ni du por venigi vivon novan al nia hejmo kaj ami ĝin kaj igi ĝin bonaj gefiloj de Dio».

Tion dirinte, ŝi daŭrigis siajn koksajn movojn saĝe kalkulitaj, tiel, kiel ŝi vidis Rejn'n fari al sia edzo, ŝia frato, kelkaj fojojn, ĝis kiam ŝi portis sian edzon al seksa paroksismo post malmulte da tempo, malpli ol Rejn' al Abdul', kio estis strange, ĉar sia frato estas multe pli juna ol Aben'. Kaj ŝi estis tre feliĉa scii, ke ŝi jam havas ion de sia edzo ene de ŝi, eĉ se ŝi ankoraŭ ne sciis ĉu temas pri nova vivo ankoraŭ.

Aben' revenis en forton, kaj dum la nokto li prenis ŝin trifoje denove.

«Sed kiel povas virgulino lerni tiom multe pri amarto, edzino», mirigite li demandis.

«Patrino pretigis min efike, edzo, kaj tion, kion ŝi silentis pro prudento, mia bofratino rakontis al mi».

«Ho, dolĉa Rejn'».

Poste li restis brakumante ŝin longe, flarante ŝian hararon, kaj fine li konfesis: «vere mi devas diri, ke mi havas la senton, ke mi jam vivis tion, edzino. Mi neniam estis edzo, sed tiujn lastajn noktojn mi sonĝis pri tio ĉi, esti en lito kun virino simila al vi, aŭ via pli aĝa fratino, ĝuante la plezuron, kiun vi donas al mi».

«Sed, edzo, mi ne havas fratinon, nek pli aĝan nek malpli aĝan, sed nur pli aĝan fraton, Abdul' Saleh'».

«Jes, edzino, mi scias. Tamen mi sonĝis, ke vi havas fratinon kies nomo estas Zorajd'…»

«Zorajd'! Jen bela nomo. Do, se vi tion volas, edzo, mi estos Zorajd' por vi kiam ni estos en intimeco nia».    

Aben' kisis ŝin kaj venigis ŝin en orgasmon. Kiam Sajn' venis tien, ŝi kriis tre laŭte, same kiel Zorajd' faris en la sonĝo de Aben'.

Dek monatojn poste ili havis belan bebon, kies nomo estis Zorajd', je la surprizo de Abdul' Saleh'. Tio zorgigis lin, ĉar li kredis, ke tion scias nur Dio,  Pro El Fu kaj li.

«Diru, bofrato: kial Zorajd'?»

«Tiel nomiĝis mia mortinta patrino. Mi ĉiam pensis, ke ĝi estas la plej bela nomo, kiu estas, kaj en la tuta urbo neniu nomiĝas tiel, nur mia filino».

Unu jaron poste Sajn' naskis ĝemelojn, kaj fraton denove surprizis tio, ke ili ricevis la nomojn Abdul' Saleh' kaj Ibrahim'. Kaj kiam du jarojn poste ŝi naskis filinon denove, ŝi eknomiĝis Zalem'.

Abdul' Saleh' ankaŭ ne estis pigra, kaj kiam eta Zalem' venis en la mondon, ŝi trovis kvin gekuzojn pli aĝaj ol ŝi. Kvin geinfanoj naskitaj de la ventro, kiun Abdul' Saleh' ŝtonigis je sia unua juneco.






10 La dua edzino.

Nun Abdul' Saleh' estas sepdekjaraĝa. Li perdis sian hararon kaj siajn gepatrojn, kaj eĉ dolĉa Rejn' preterpasis antaŭ kelkaj monatoj. Li vivis kun filoj Asen' kaj Ali', kiuj zorgas pri la vendejo. Ili estas filoj de Benazir', Tiu, kiun oni neniam vidis, sia bofratino, pli juna ol sia unua edzino. Benazir'  restis sola kiam siaj gepatroj mortis, antaŭ dudek jaroj, sen edziniĝi. Li parolis al Rejn' pri la afero, kaj anstataŭ akcepti ŝin en sian domon kiel malriĉan familianinon, li deziris fari tion pli bone, kiel edzinon kaj sekve posedantinon de sia domo kune kun sia fratino.

La geedziĝo estis diskreta, kun partopreno nur de familianoj plej proksimaj, kiel estis la kutimo se temas pri dua, tria aŭ kvara edzinoj. Abdul' estis religiema, kaj pro tio li promesis siajn du edzinojn, ke neniu el ili iam havos plendon taŭgan pro la alia edzino. Rejn' estis feliĉa havi sian fratinon hejme ĉe si, same kiel tiam, kiam ili estis infaninoj kaj kunhavis hejmon. Tiam temis pri la hejmo de ilia patro, kaj nun temas pri tiu de ilia edzo, la edzo de ambaŭ ili.

La unuan fojon, kiam li prenis ŝin, tamen, evidentiĝis, ke Benazir'' ne estas virga. Abdul' Saleh' ŝajnigis, ke li ne rimarkas, sed li vidis je la vizaĝoj de la fratinoj la frustron, kiu kaŭzas al ili la ebleco, ke li repudias sian duan edzinon. Ĉu ili vere timas, ke li faros tion al la plej juna fratino?

Kiam li jam malŝarĝis ene de la sino de Benazir'' kaj ŝi laŭte spiris ĝis kiam ŝi perdis aeron, post longa ripozado, li petis al Rejn', ke ŝi portu La Libron.

Kiam ili kredis, ke li estis malfermonte ĝin je la paĝo kun la formulo rita por repudio, li kantis tiun ĉi fragmanton per elokventa maniero:

Dio estas kompatema, pia, lojala kaj fidela al tiuj, kiuj estas fidelaj kaj malfidelaj, lojalaj kaj mallojalaj, kaj suferas pro la manko de virto de la duaj, kvankam Lia Koro ĝojas pro pento kiu alproksimigas la duajn al la unuaj.
Se via edzino trompas vin, aŭ se ŝi kaŝas ion de vi, aŭsultu ŝin kun zorgo kaj justeco, kaj ne rapidu. Vivo de feliĉo valoras multe pli ol momento de dubo. Ĉar Dio estas kompatema kaj vi, filo mia, estas pia.

Ili du rigardadis la viron, unu plena de miro, la alia de pento.

«Edzo», diris Benazir'' kun voĉtremo, «mi devas diri ion al vi, ion mi ne diris al vi antaŭe».

«Ni aŭskultas».

«Vi ne estas la unua en mian sinon».

«Rakontu».

«Antaŭ multe da jaroj, mi komencis esti virino, kaj mi konis knabon iomete pli aĝa ol mi, kaj li logis min».

Benazir' refeliĉiĝas.«Kiom da fojoj?»

«Nur unu, edzo. Mi sentis tre malbone pro tio, kaj mi ne vidis lin denove».

«Ĉu pro tio vi rifuzis edziniĝi la tri fojojn, kiam niaj gepatroj volis?»

«Jes, edzo. Mi ne volis esti repudiata kaj sekve altiri malhonoron al mia hejmo. Vi ne edziĝus al mia fratino...»

«Prudenta knabino. Ĉu la gepatroj sciis pri tio?»

«Ne, edzo. Ili nur kredis, ke mi ne ŝatas virojn».

«Ĉu tio estas tiel?»

«Ne! Mi ĝuis multe tiun momenton kun vi, edzo».

«Nu, vere, se mi sciintus, mi ne prenus vin kiel edzinon, Benazir'', sed kiel malriĉan familianon de mia edzino, aŭ eble kiel konkubinon. Sed tion neniu scios. Nur Dio kaj ni tri», diris li rigardante Rejn'n. «Sed pensu, Benazir'', ke pro malpli ol tio mi vidis ŝtonigi aliajn virinojn. Vi komprenas tion, ĉu ne?»

«Jes, edzo», ŝi respondis inter larmoj.

«Sekigu viajn larmojn, kaj venu ĉi tien, Benazir'', kaj plezurigu vian edzon denove».

Tiun nokton Abdul' Saleh' ĝuis ambaŭ siajn edzinojn, kaj ili  neniam parolis pri tiu temo denove dum siaj tutaj vivoj.

Kaj nun, kiam  jam pasis unu monato de kiam  jam forpasis lia koramata edzino Rejn', la virino, kiun unue li murdis nome de kruela dio kaj poste savis de la morto kaj amis nome de amanta dio, post amindumi sian duan edzinon, kiu nun estas la unua kaj ununura, li ekdormis inter ŝiaj brakoj.







Kvara Parto: Benazir'.

11 Koŝmaro.

Noktomeze li vekiĝas nervoze. Io mankas al li. Ne estas la brakoj parfumitaj de sia amata edzino Benazir'. Li malfermas siajn okulojn, timante, kaj rigardis ĉirkaŭ sin, kaj unue li ne konis la ĉambron, kie li estas. La fenestro estas je la alia flanko... Li staras kaj malfermas la fenestron, kaj la lumo de la Luno diras al li la sekreton: tiu estas lia ĉambro ĉe sia patro! Li ne uzis ĝin de antaŭ kvardek jaroj. Li malfermas sian dormoĉambron kaj tio, kion li vidas, tute ne trankviligas lin: Ibrahim' kaj Zulem' dormas trankvile.  Li eniras la alian ĉambron, kaj tie dormas fratino Sajn'..., dekjaraĝa!

Li rapide vestas sin kaj eliras la domon. Liaj paŝoj gvidas lin ekster la urbon, al la loko, kiun li malamis dum multe da jaroj. Tie li vidas aron da hundoj, kiuj rigardas al li agreseme, kaj grumblas kaj bojas malame al li. Li ekŝtonigas ilin ĝis kiam la hundoj jam forestas. Li disŝiras branĉon el olivarbo kaj faras bastonon por defendi sin, se la hundoj revenos. Poste li rigardas la lokon, kie ili estis. Li trovas homajn restaĵojn sangajn kaj iom da haŭto kaj muskoloj. Kiam li ekkomprenas tion, pri kio temas, li teruriĝas kaj ekploras tre laŭte, disŝirante siajn vestaĵojn: 

«Rejino! Mia dolĉa Rejnjo!»

Ĉar hundoj malsubterigis la restaĵojn de tiu kompatinda knabino malhonorigita dufoje tiun teruran tagon..., unue pro virvolupto, kaj poste pro netoleremo, mensfermeco kaj kordureco de viroj, kiuj ne kapablis legi la vortojn de Dio sur La Libro, kaj ili restis je la supraĵo de la vortoj, kiuj estas tie. Tie restas la malmultaj ostoj, kiuj ankoraŭ ekzistas de tiu virino, kiun li amis en alia vivo kaj kiu donis al li kvin gefilojn. Per la bastono kaj siaj manoj li enprofundigas la truon en kiu li kaj liaj senkompataj, senraciaj kunantoj forlasintis ŝin, kaj poste li metis tion, kio ankoraŭ restas pri ŝi multe pli profunde. Li kalkulas, ke estis ses hundoj. Li persekutis ilin kaj ĉasis ilin unu post la aliaj. Li batis ilin per la bastono, kaj poste li mortigis ilin ĉiujn per sia guĝo. Neeblas, ke ili jam digestis ŝin dum tiu mallonga tempo, do li venigas la ses kadavrojn en la tombejon, kiun li faris per siaj propraj manoj, kaj metas ilin sur la malmultaj restaĵoj de la knabino, kiujn la hundoj ne havis tempon manĝi. Poste li plenigas la truon per sablo, kaj lasas la bastonon sur la tombo je vertikala posicio. Nun tie, meze de la ĉielo, la lunduono atestas la plej bonan agon sian de la tago, kiu tamen ne nuligas la fian kaj mizeran eraron, kiun li faris tian matenon. Poste, per voĉo malakuta pro ploro, kun manko da spiro fojfoje, li denove diras:

Dio estas kompatema, pia kaj fidela kun fidelo kaj malfidelo, kun lojalo kaj mallojalo, kaj Sia Koro doloriĝas pro mako da virto de la duaj, eĉ se Ĝi ĝojas pro la pento, kiu alproksimigas la duajn al la unuaj.

Aŭskultu, Dio, mian ploradon,
kaj taksu mian penton.
Dum mia tuta vivo mi malamas ne kompreni vin
kaj pro tio mi murdis la plej belon, kiun mi konis.

Pardonu min, Dio,
pardonon petegas mi
kaj ricevu, petas mi vin
kaj ĝoju la kuneston
kiun mi ĝoji ne povis.


Li ankoraŭ ploris sidante sur ŝtono ĝis la momento, post kelkaj horoj, kiam li rimarkas presencon. Li levas sian rigardon kaj vidas malnovan konatulon, la fakiron, kiun li vidis en la dezerto tiun saman tagon, samtempe kvardek jarojn pli frue:

«Pro El Fu!»

«Longan sonĝon vi havis, Abdul' Saleh'».

«Ĉu sonĝo? Ĉu mia vivo kun Aben' ne estis reala?»

«Ne. Sonĝo estis, nenio pli».

«Ĉu vivo mia kun Rejn' estis fraŭdo?»

«Jes. Dio amas vin kaj montris al vi la vojon, sed kion oni faris, farita restas. Oni ne povas malfari. Oni povas fari bonajn aferojn en la estonto. Ne estu fia denove, kaj ne kulpu Dion».

«Sed…»

Antaŭ li, lia malnova amiko, ĉu anĝelo, ĉu diablo, sed ĉiam la bona Pro El Fu, malaperas same kiel nokto malaperas kiam radioj de la suno sangigas la horizonton.

Abdul' Saleh' sentas sin subite kvazaŭ oni batadas lin. Ĉu ĉio estis koŝmaro, eĉ la morto de sia amata Rejn'?

Sed ne, tie kuŝas tiu vertikala bastono, kaj la premita grundo, kiu atestas lian postmortan laboron. Kaj ankaŭ pri tio, ke li ĵus rompis la tradicion de sia popolo: li entombigis malpuran virinon. Li nun estas malpurulo, kaj oni povas mortigi lin pro tio.

Li kliniĝas pro la ridatako, kiun li subite suferis. Li ekridegaĉis pri siaj tradicioj bazitaj sur turpa interpretado de La Libro, teksto tro simpla por la malsimplaj mensoj de sklavoj de litero.

Li revenas en sian domon kaj enlitiĝas antaŭ la unuaj najbaroj vekiĝas. Neniu vidis lin foriri, neniu vidis lin reveni. Nur ses hundoj, kiuj ne plu respiros, kaj ankaŭ Mistera Luno.






12 Celo pri korekto.

Dum tri tagoj Abdul' Saleh' ne eliris sian domon. Li diris patrinon, ke li ne bone fartis. Ili ankoraŭ estis koleraj kontraŭ li pro tio, kion li instigis, sed ili diris nenion por ne diskuti. Kaj ĉar  Abdul' Saleh' estis tre malplialtiĝita kaj li nur emis plori, kion sia patrino ankaŭ ne komprenis. Ĉu eblas, ke la fingro de Dio finfine tuŝis la koron de ŝia filo fanatika?

La kvaran tagon li vekiĝis frue, kaj kiam sia patro estis ĵus ironta labori, li petis lian benon iri al dezerto preĝi kaj peti konsilon de la derviĉa ermito. Ibrahim', timigata, multe surprizis pri tio. Kiam li reagis, li prenis sian filon al imamo de la urbo, kiu aŭdis la knabon private, kaj donis al li vortojn  kuraĝigajn:

«Filo, preĝi estas bona. Iru, preĝu, kaj revenu post unu semajno. Se vi ne revenas, vi igos vian patron kaj min iri serĉi vin, kaj ni ne revenos sen vi».

Abdul' Saleh' iris en dezerton serĉi la sanktulon, kaj revenis  per si mem antaŭ semajno pasis.

Fakte li estis hejme ses tagojn poste. Antaŭ li revenis, li vizitis la Kampon de Honto, kaj malaperigis la bastonon, kiu signalis la lokon, kie li subterigis Rejn'n. La lokon li tenas en sia menso, sed li ne volas, ke iu ajn profanos ŝian restaĵojn. Pli bone forgesitaj ol profanataj.

«Patro, mi parolis multe kun la sankta homo».

«Mi ĝojas, filo. Kion vi decis fari?»

«Li konvinkis min pri tio, ke mia devo estas helpi vin pri nia familia negoco».

«Mi ĝoje salutas vian decidon, mia filo».

«Ankaŭ, mi decidis edziĝi».

«Mia filo! Ĉu edzo? Tio estas iom subita, ĉu ne?»

«Patro, mi deziras edziĝi al pli juna fratino de Rejn', la virino kiu estis majuste murdita de mia netoleremo kaj nia popolo».

Patro mutiĝis.  «Filo», li diris kiam li povis denove paroli, «tio estas delikata afero».

«Ne, patro, ni murdis ŝin, kaj ne estas ŝia familio tiu, kiun perdis siajn honoron kaj honton, sed ĉi tiu urbo. Mi volas fari ion por ripari la fiaĵon, kiun mi faris».

«Mi ne scias..., filo. Ili hontas multe. Eble ili forlasos la urbon, kaj komencos vivon en alia loko».

«Tiukaze mi foriros kun ili».

«Kion vi diras?!»

«Patro, mia vivo estas sensencohava ĝis kiam mi korektos tion, kion mi faris malbone».

«Tio vian patrinon kaj min lasas en delikatan lokon».

«Patro, se vi ne deziras peti manon, mi mem faros».

«Atendu, almenaŭ lasu min diskuti la temon kun patrino. Morgaŭ mi diros al vi nian decidon».

La gepatroj de  Abdul' Saleh' vizitis tiujn de Benazir' la venontan tagon.

«Dankon pro via vizito», diris Hahim' Aboĉakra, la familiestro. «Neniu vizitas nin de kiam nia kompatinda filino…»

«Pri via filino ni deziras paroli al vi, Hakim', pri via alia filino, Benazir'».

«Kion faris ŝi?»

«Nenion. Nia filo ekenamiĝis al ŝi kaj deziras edziĝi al ŝi».

«Kion?! Ĉu vi ne scias, ke tiu estas hejmo de honto?»

«Ĉu via filo estas Abdul' Saleh'?», interrompis Ajŝin', la patrino de Benazir'.

«Li estas, jes».

«Li estas tiu, kiu denoncis nian kompatindan Rejn'n».

«Jes, sed li iris en la dezerton preĝi kaj revenis tre ŝanĝita».

«Mi ne edzinigos mian filinon al murdisto de ŝia fratino», diris la virino. «Preferas mi, ke ŝi restos fraŭla».

«Edzino…», diris ŝia edzo, «ni jam estas maljunaj, kaj neniu petos ŝin pro la honto de nia familio… Ni pripensu tion».

«Neniam!», ŝi diris, ekstarante kaj forlasante la ĉambron.

«Pardonu ŝin», diris la edzo. «Ŝi ankoraŭ doloras pro perdo nia. Ĝi estas tre ĵusa. Malfortuno de Rejn' ne lasas ŝin pensi pri la estonto de Benazir'. Kaj ankaŭ mi miras, ke la akuzanto de Rejn' volas edziĝi al ŝia fratino».

«Yes, sed li estas tre klara pri tio. Ni ne volis veni, sed li konvinkis min. Kion vi respondas?».

«Lasu al mi kelkajn tagojn por ke mi povos konvinki mian edzinon kaj parolos al mia filino. Mi respondos plej eble kiel frue».

Hakim' bedaŭras.Du tagojn poste Hakim' vizitis la vendejon de Ibrahim kaj komunikis ke, kun peno sur sia koro, li ne povas akcepti tion, kion ili demandas de li, ĉar li ne volas altiri pli grandan honton al alia familio, eĉ se temas pri tiu de la akuzinto de lia filino Rejn'.

Kiam Abdul' Saleh' eksciis pri tio, li estis tre malgaja. Li mem iris vidi Hakimon kaj post tre longa konversacio ili interkonsentis renkontiĝi kun Benazir' kaj Ajŝin', kaj poste li informos siajn gepatrojn, se li devos diri ion al ili.

«Abdul' Saleh'», komencis Ajŝin', «tio estas tre neregula. Mi estas ĉi tie nur pro tio, ke mia edzo ordonas tion al mi. Sed kial estas vi ĉi tie?»

«Ajŝin', mi volas edziĝi al via filino».

«Mia filino estas ankoraŭ dekkvarjaraĝa. Ŝi estas infanino. Vi povintus edziĝi al mia alia filino, Rejn', sed vi elektis akuzi ŝin kaj murdigi ŝin. Vi eĉ partoprenis ŝian ŝtonigon, kaj hundoj manĝis ŝin. Kial mi donus al vi mian alian filinon?»

«Mi scias, ho Ajŝin'!, ke vi funebras, doloras, kaj havas kialon malami min. Sed vi ne povas malami min pli ol mi vere malamas min mem», li diris inter liaj larmoj. Mi venigis ruinon al via familio. Permesu al mi, ke mi estu unu el viaj familianoj, kiuj kunhavos vian malfeliĉon, se mi ne povis kunhavi vian feliĉon. Mi scias, ke Rejn' estis bona, ĝentila kaj tre korinklina. Mi scias, ke plaĉis al ŝi grapfrukto kaj ĉio dolĉa, kaj mi scias, ke ŝi kantis tre bele. Ŝi povintus plezuri la plej postuleman edzon...»

«Kiel..., kiel vi scias tion ĉi?»

«De kiam ŝi forlasis nin mi sonĝas pri ŝi ĉiun nokton. Ŝi parolas al mi. Sed hundoj ne manĝis ŝin. La nokton post la tago, kiam ŝi estis murdata, mi venis en la lokon, kaj mi mortigis la ses hundojn, kiujn mi trovis tie kaj enfosigis ilin kune kun la restaĵoj de ŝia korpo. Ŝi kaŝas sub tero, sed ŝi estas tie kompleta».

«Ĉu mia filino parolas al vi en viaj sonĝoj?»

«Tiel okazas, Ajŝin'. Se mi konintus ŝin pli frue, mi sendintus miajn gepatrojn peti de vi ŝian manon».

«Do, kial vi volas nun edzinigi Benaziron?»

«Benazir' estas juna kaj inteligenta. Ni ne necesas geedziĝi nun, mi povas atendi. Sed tio helpos vin. Via familio estos rehonorigita. Mi provos konvinki ĉiujn pro tio, ke mi eraris. Tiuj fiaj viroj perfortis ŝin, kaj poste akuzis ŝin kiam la juĝisto demandis ilin. Jes, mi scias, li vokis ilin pro tio, ke mi akuzis ŝin. Mi venigis malbonan fortunon sur vian familion, kaj forprenis vian filinon de vi pro tio, ke mi ne efike legis La Libron. Sed mi relegis ĝin pli bone, kaj mi scias nun, ke Dio estas kompatema kaj pioplena, kaj li ne volas, ke ni murdados inter ni. Sed eĉ se mi forprenis vian filinon, mi povas doni al vi multajn genepojn».

«Kion vi diras?», demandis tiam Hakim' al sia filino.

Ŝi rigardis al li, levigante siajn okulojn de la planko, kaj per tre dolĉa voĉo, ŝi diris: «Mi diras kiel vi diros, patro. Mi komprenas nenion».

«Abdul' Saleh', diru al viaj gepatroj, ke ni daŭrigos nian konversacion post tri tagoj, je ĉi tiu horo».

La gastiganto ekstaris, kaj la vizito finiĝis. Abdul' Saleh' staris, ankaŭ, kaj post reverenco al ĉiu el ili tri, li forlasis la domon.





 

13 La solvo.

Abdul' Saleh' rakontis al sia patro tion, kion la familio de Hakim' Aboĉakra ĵus faris, kaj aldonis, ke ili estis atendataj por paroli pri la ebla ligo inter ambaŭ familioj. Unu ebleco estas, ke li forrabos Benaziron, kaj la alia estas, ke oni anoncos la estontan geedziĝon fare de ambaŭ familioj.

Sed gepatroj ne plu opiniis, ke estas bona ideo, ĉefe Zulem':

«Ne volas mi, ke oni detruos du familiojn pro tio, ke ni faru aferojn malbone. Ni devas paroli nenion kun ili. Ni jam vizitis ilin, kaj ili ne volis geedziĝon».

«Panjo, mi bezonas ripari tion ĉi. Mi ne povas vivi kun tiu pezo sur miaj ŝultroj».

«Ĉu edzinigi sian fratinon revivigos Rejn'n?»

«Ne. Sed mi sentas netolereblan pezon. Benazir' fartigos min pli bone... Eĉ se ŝi aŭ ĝi povos ankaŭ mortigi min. Tiel mi ne sentus tiun ĉi malhonoran pezon sur min».

Zulem' ne esperis tiun respondon el sia filo.

«Abdul' Saleh', ŝi estis malpura. Eble vi ne devintus denonci ŝin, tio ne estis via afero, sed eble ili mem farus por kovri sin malhonton. Kiel diable tio rilatas al vi? Kial ajn vi zorgas pri tiu afero?»

Abdul' ne povis diri al ili kiom bona, senkulpa, adorinda Rejn' estis. Tial li diris:

«Mi havas honoran ŝuldon kun tiu familio. Homo, kiu ne pagas honorŝuldon ne estas homo. Pro tio homo sen honoro ne rajtas vivi».

«Ĉu La Libro diras tion?»

«Ne, panjo. Sed ne nur pro La Libro homo devas vivi. Ni estas humanaj, kaj ni devas vivi ĉi tiun vivon pace kun Dio, sed ankaŭ kun nia konscienco. Kaj Dio diras al mi, en mia eno, ke mi devas batali por mia spirita paco. Dio ne oponas min ripari la fian agon, kiun mi faris».

«Bone, filo. La oferojn de patrino por siaj gefiloj  nur komprenas Dio..., aŭ alia patrino».

La venintan tagon la gepatroj de Abdul' Saleh' kaj tiuj de Benazir' denove kunvenis kaj ili interkonsentis, ke ili permesos al siaj gefiloj geedziĝi, ĉar se en hejmo, kien honto venis, neniu pli deziris veni, eble povas veni la viro, kiu estis la ilo de Dio kaj de tradicio por ripari parton de la misfortuno, kiun ĝi suferas.

Benazir' ne tute konsentis, sed  Hakim' Aboĉakra kaj Ibrahim' Saleh' ordonis ŝin venigi sian jam fianĉon. Ili ambaŭ estis klarigitaj pri la kondiĉoj pri ilia rilato: li venos ĉiun tagon vidi ŝin, tuj post sia laborado, kaj parolos al fianĉino en ĉeesto de patrino, dum tuta jaro. Fine de tiu periodo ili ambaŭ iros al Asra, la ĉefurbo de la lando, de kie ili venos kun certigilo subskribita de la Imamo Ĝenerala por silenti murmuradon de samurbanoj, kaj tiumaniere la honoro de la familio Aboĉakra estos riparita pere de la akuzinto de sia bofratino.

Dum tuta jaro Abdul' Saleh' fartis vere malbone. Ĉiun tagon li vizitis sian fianĉinon kun sia propra kopio de La Libro Sankta de Ĉiuj Kredantoj, kaj legis al ŝi unun aŭ kelkajn ĉapitrojn, kaj poste li komentis ilin al ŝi, kaj aŭdis ĉion, kion li deziris diri pri ili, kaj ankaŭ kion diris sia estonta bopatrino kaj estanta fratino, Sajn', kiu fojfoje akompanis lin, ĉar laŭ indiko de sia patro ŝi devas pretiĝi por edziniĝo, ĉar ŝi estas tri jaroj pli aĝa ol Benazir', kaj jam estas tempo por ke ŝi pensu pri edzo.

Sajn' kaj Benazir' ne povas legi La Libron pro tio, ke ili estas virinoj, sed ili ja povas esti instruataj pri ĝi de viro.

Abdul' Saleh' negocis fojfoje kune kun  Aben' Abdala', la plej riĉa homo en la tuta urbo, kaj profitante sian konon pri la karaktero, ŝatoj kaj malŝatoj de la riĉulo, ili ambaŭ amikiĝis facile. Li fakte estis la unua amiko, ĉar Aben' ne havis amikojn en la urbo, kaj li volonte ekhavis unun, finfine. Kaj sia patro, Ibrahim', aprobis tion, ke sia filo invitis manĝi sian amikon ofte, aŭ tio, ke Abdul' vizitas la hejmon de Aben'. Tiu ĉi miris al tio, ke lia amiko mildigis sian fervoron religian tiel ke nun la estinta fanatikulo iĝis kompatema kaj pia homo, kiu tiom libere parolas pri Dio, Paradizo kaj la plezuroj de Ĉi tiu Mondo samtempe, kaj defendas pri la plej granda plezuro kiel paco kun sia konscienco, kun siaj genajbaroj, kaj kun la ceteraj urbanoj.

Post la interkonsentita jarperiodo, Abdul' Saleh' vojaĝis al ĉefurbo kune kun sia fianĉino, kaj kvin tagojn poste la Imamo Ĉefa de la lando, Kassim Ibn Ĉakur (Tiu agnoskata), post pristudi la dokumentojn, kiujn la gepatroj de ambaŭ homoj subskribis, geedzigis ilin en ĉeesto de du preterpasantaj atestantoj. Kun skribita certigilo en mano, ili vizitis la imamon de sia urbo kune kun siaj gepatroj. La loka imamo subskribis novan dokumenton, kiu pruvas, ke ili estas geedzoj laŭleĝe ĝis kiam venos repudio aŭ morto. Tiel, je la momento en kiu Benazir' sonĝis, ke nekonatulo malpurigis ŝin, sia edzo prenis ŝin kiel unuan edzinon en pura kondiĉo, kiam ŝi komencas sian dekkvinan jaron en vivo.






14 Amiko Aben'.

Vivo denove fluas malrapide en tiu urbo, kie ĉiuj scias pri tio, kion oni devas fari laŭ sia La Libro Sankta, kaj homoj estas piaj, sed ankaŭ kompatemaj kaj komprenemaj, kaj oni denove akceptis en sia sino tiun familion, kiu suferis misfeliĉon pro la honto venigita de malpura filino. Sed Dio jam pardonis la kompatindulinon, ĉar Li inspiris pardonon en la animo kaj koro de ŝia ĉefa akuzinto, kiu riskis esti konsiderata malpura ankaŭ pro tio, ke li trovis vortojn de pardono kaj komprenemo tie, kie en pasinto li havis nur vortojn netoleremajn. Li diris, ke suferado kaj pento plifortigis animon kaj indiĝis oni meriti ĝojon kaj subtenon de Dio Plej Alta.

Abdul' Saleh' kaj Aben' Abdala' vizitis unu la alian tre ofte, kaj sia amikeco iĝis tre intima. Ankaŭ Ibrahim' ofte vizitis Abenon, kiu ne povis ne rimarki la modestecon kaj prudenton de Sajn', kaj iom post iom allogis lin la ideo parenciĝi kun siaj amikoj. Tial post kvin jaroj li decidis, finfine, peti manon de tiu filino al sia amiko Ibrahim'. Sajn' Saleh' edziniĝis al Aben' Abadalah' post lernado de siaj devoj kiel edzino fare de sia frato kaj bofratino. Abdul' revivis la geedziĝon de Aben' por la tria fojo, se vere estas gravaj diferencoj kun la aliaj du. Tiu ĉi nupto ne estis sekreta, kiel tiu de Abdul' Saleh' kaj Benazir', sed festumata tre laŭte.

Estis paroladoj de ĉiu familiano, kaj antaŭ kaj post la ceremonio, farita de  Imamo Hussein, la sankta homo de la urbo. Gastoj havis diversajn sentojn kiam parolis Ibrahim' kaj Abdul', kiu estontus la nova imamo kiam Omar Hussein ne plu povos plenumi siajn devojn kiel imamon, ĉar Abdul' estas, vere, la homo plej pia kaj fidela al la Leĝo de Dio kaj Tradicio  en la urbo; sed neeksplikeble li sekrete edziĝis la fratinon de la Malhonorata Rejn', kaj sendube pro kio la urbanoj denove akceptis familion Aboĉakran kiel anojn de la pia ditimema komunumo, ĉar vere ili ne kulpis pro la peko de la plej aĝa filino, kiel pruvis la fakto, ke la plej pia viro el la urbo kuraĝis parenciĝi kun ili: tio estis akceptata tie kiel pruvo pri kompato de Dio. Tamen, ankoraŭ estas tiuj, kiuj memoris pri tio, kaj sekve rigardis Benaziron kaj ŝiajn gepatrojn kun malfido.

Tial la vortoj de la dua parolado de Abdul' Saleh', kiam li jam estas bofrato de Aben' Abdala', kaŭzis sencon malfacile difini:

Gefratoj, parencoj, samurbanoj, gekredantoj ĉiuj:

Hodiaŭ estas tago por ĝojo kaj espero en ĉi tiu urbo. Hodiaŭ edziniĝas mia fratino, vere ŝi jam estas la edzino de mia bona amiko Aben' Abdala', kiun Dio benu ĉiam. Hodiaŭ mia fratino eniras tiun elektitan aron, kiun Dio protektas aparte por ke ŝi generos, vivigos kaj edukos bonajn gefilojn ŝiajn kaj de Aben', kaj ĉefe de Dio. Tiel, kiel vi scias, mia propra edzino, Benazir' Saleh', jam atendas unuan filon, kiu venos post kelkaj monatoj en bono de Dio, la Plej Alta, la Justa, la Kompatema.
Abdul klarigias sian korpezon.
Ĉi tiun tagon de ĝojo mi devas konfesi al vi ĉiuj mian krimon, krimon, kiu de multe da jaroj turmentas min. De antaŭ nur sep jaroj, kaj tamen ŝajnas, ke jam estis for kvindek, kaj mi certas, ke mi mortos kun tiu pezo kaj zorgo en mia koro. Ĉar la plej bona, la plej pura, kvankam la plej ignoranta el la knabinoj de ĉi tiu urbo, estis malhonorigita de tri krimuloj malkuraĝaj kaj stultaj, kiuj tenis ŝin duope dum la tria perfortis ŝin, unu post la alia. Vidante mi de malproksime, mi kredis, ke ŝi ne rezistis sufiĉe forte, kaj farante interpreton mizeran kaj partan de La Libro Sankta de Ĉiuj Kredantoj, mi denoncis la kompatindan knabinon antaŭ la juĝisto, kiu per la atesto de la koncernaj krimuloj kondamnis ŝin al ŝtonigado ĝismorta, kvazaŭ la krimo estus farita de ŝi kaj ne de ili. Mi defias nun tiujn tri diablojn, Jusufon Japaron, Alion Mukarzelon kaj Kalebon Ĉemeson, klarigi antaŭ ni kiun tenton  faris por ili
juna Rejn' Aboĉakra, la knabino kies virton ne meritis ili inter ili tri, kaj kiun tamen ili malhonorigis...

Nun la tri menciitaj homoj levis sin kolere kaj kriis: «Blasfemo!» Sed Abdul' Saleh' rapide prenis sian guĝon kaj diris: «Ĉu vi deziras la Juĝon de Dio?» Tiu juĝo temis pri ĝismorta batalo inter akuzanto, Abdul' Saleh', kaj ili ĉiuj unu post la alia, venkonte tiu, kiun Dio proklamis vera.

Sed ili silentis subite, ĉar ili estis malkuraĝaj kaj konis la lertecon de Abdul' Saleh' kun tranĉilo, kaj ili vidis firmecon nekonatan en la vizaĝo de la pia homo.

«Ne, ni ne volas tion», diris ili unu post la aliaj.

«Sekve, vi obeu la Leĝon: morgaŭ vi forlasos la urbon je sunapero, kune kun viaj familioj. Se oni trovos vin post sunsubiro, ĉiu filo de Dio povos postuli viajn vivojn kaj havaĵojn, kaj sklavigi viajn edzinojn kaj gefilojn. Tia estas nia leĝo, kaj tiel oni plenumos ĉar mi, Abdul' Saleh', tion postulas nome de nia Dio kaj Nia Tradicio.

«Tiel estu!», diris la Imamo, kiu rigardas ilin kun rankoro. Preter li rigardadas la scenon du virinoj, kiuj ne plu kaŝis siajn larmojn: Ajŝin' Aboĉakra kaj Zalema Saleh'.

Je tiu momento, Jusuf' prenis sian tranĉilon, sed tiam parolis la imamo: «tiu gesto mafruas, Jusuf'. Vi mem kondamnis vin kiam vi ne faris tion antaŭe. Se vi montras vian guĝon, ni ĉiuj mortigos vin kaj vian nomon oni malbenos, kaj viajn posedaĵojn, viajn gefilojn kaj viajn edzinojn posedos la posedanto de tiu ĉi domo, Aben' Abdala'. Ĉu ĝi estas tio, kion vi volas?»

La tri viroj, submetante siajn kapojn, forlasis la domon kaj kelkajn horojn poste forlasis la urbon, prenante kun si siajn havaĵojn, familiojn kaj la malhonoron de la urbo, kiu finfine scias la veron pri la murdo de nekulpulino.



Murcia, je 18 de decembro de 2014,
fintradukita en Esperanton de la aŭtoro
mem la 10-an  de julion de 2016,
je la 12:23 horo.




Indekso.

  Mia verkaro.










Volver