Mia verkaro

Kovrilo por "Estu tiel".

Indekso

 

Enkonduko.

    Fojfoje eble ni pensis kio estas la senco de vivo, kial ni venis ĉi  tien, kiom  da tempo ni estos en la mondo, kaj kien ni iros, kiam nia vivo  finis.  Sinjoro Anĝelo, la heroo de la unua novelo, kiun mi sukcesis  publikigi en la hispana lingvo en Amazon neniam demandis sin tiujn gravajn  demandojn, sed li tamen estis vivinta sian vivon komplete.  Sed  kiam li estis en sia 91ª vivojaro li mortis subite kaj tute  konscia pri  tio, kio ĵus okazis, ĉar li povas vidi sian korpon rompita  multpece  pro akcidento, kaj tamen li trovas dure kredi ĉion, kion li  ekscias iom  post iom, konkludante, ke vivo komencas nur tuj post morto.  Serio de  nekredeblaj aferoj okazas al li, kiel oni legos en mia libro, se  vi  estas sufiĉe pacienca legi ĝin. Ĝi havas surpaperan version en  la  hispana, kiu havas 127 paĝojn. Mi esperas surpaperigi ĝin baldaŭ  en  Esperanto, ankaŭ. Sed provizore oni povas legi la tutan tekston  ĉi tie  senpage. Se vi, leganto, deziras apogi min verki originale en  Esperanto, kaj ankaŭ traduki en nian belan lingvon la ceteron de mia  verkaro, sciu, ke vi povas mendi surpaperan kopion, kiun mi  sendos al  vi je la momento, kiam mi jam havos ĝin. Ĝi kostos, mi supozas,  dek  eŭrojn plus sendokoston. Sed mi diros al vi ĉi tie, kiam mi  ekhavos ĝin.
         
   


 

 


 

 

 Indekso
 

  Kovrilo por "Estu tiel".
  1. Geamatitoj.
  2.  
  3. Morto mia.
  4.  
  5. En Ĉinion.
  6.  
  7. Denove lernejon.
  8.  
  9. Katalino.
  10.  
  11. Sorĉistino.
  12.  
  13. Serĉante laborpostenon.
  14.  
  15. Spiona rakonto.
  16.  
  17. Virgulino Makarena.
  18.  
  19. Decido.
     Rimarko.
  20.  
 
I
 

Lastan   nokton mi estis mortinta   antaŭ unu montato. Mi neniam pensis, ke mi iam diros tion. Mi pensus   tion sensenca. Sed jes, mi ne plu rangas inter tiuj vivaj. Mi ne plu   estas inter tiuj miaj. Mi signifas nenion en la mondo. Bedaŭrinde mi   disvolvis amon al ĝi. Mi ne volas foriri. Ĉiun tagon mi vidas homojn,   kiuj mortas per akcidentoj, malsano, malsato, kaj multaj aliaj kaŭzoj.   Kaj baldaŭ poste mi ne plu vidas ilin. Mi havas ne sufiĉe da   tempo   amikiĝi. Eble tio estas pro tio, ke mi iĝis tro algluita al ĉi tiu   mondo..., mi emas esti kun la homoj, kiujn mi amis.

 
 

Kiujn  mi amis. Stranga frazo, ĉu ne? Sed nun mi vidas la aferojn, kiujn ili diras pri mi, aŭ kiujn ili diras unu la aliajn, kaj mi prifajfas. Aŭ mi vidas, ke ili ne bone fartas, aŭ havas problemojn, kaj mi prifajfas eĉ pli. Evidentiĝas, ke korinklina mondo estas organa areo, io, kio restas kun la korpo, kiam oni mortas. Mi ne scias ĉu mi estas mia animo, aŭ ĉu mi estas nur skeptro. Aŭ eble io alia. Kiam mi paŝas antaŭ spegulo, mi vidas nenion. Sed mi vidas ĉion alian krom mi. Mi notas nenian lacon. Mi ne scias kiel mi moviĝas, sed mi iras ĉien kun enviebla facileco. Mi vidas nek miajn manojn nek miajn krurojn; sed mi vidas ĉion. Mi aŭdas ĉion. Kaj mi sentas nenion pri tio.

 
 

Dum tiu lasta monato mi lernis multe pli ol dum mia tuta vivo. Iom malfrue, ĉu ne? Mi estas same kiel tiu studento, kiu studis la ekzamendemandojn nur post malsukcesi pri ĝi. Tiam, kiam ne plu estos diferenco. Nun mi devus senti min malplena. Sed mi konstatas, ke mi estis eĉ pli malplena kiam mi estis viva. Kaj ke vivantoj estas pli malplenaj ol tiom, kiom mi suspektis.

 
 

Sed mi estas rakontonte al vi, leganto neniel timema, kiu akompanas min en tiun vojaĝon post morto, kiel mi venis ĉi tien. Poste ni diskutos kelkajn nociojn, kiuj povus ankoraŭ esti nekaptitaj. 

 
 

Sed por tio mi bezonas, ke vi turnu la paĝon.

 

II

 

Mia sano neniam estis enviebla. Tial mi tre ofte vizitis kuraciston. Oni faris al mi multe da testoj, kiujn oni neniam devus fari al mi. Ĉar tio, kio mortigis min ne estis konsiderata de ili. Mi mortis en akcidento trafika.

 
 

Mi memoras kian vizaĝon faris bofrato Abelardo, kiu estas tia kuracisto, kiu diras, ke kiam oni ne plu havas sufiĉe da vivokvalito, oni devas scii kiel foriri, ke pli bone estas, ke oni havu trankviligan pilulon kaj iru en pli bonan vivon senkonscie; mi ankoraŭ memoras lian vizaĝon, kiam mi diris al li, ke mi estas skribonta vitalan testamenton. Lia prikonsentanta vizaĝo estis tre ŝanĝata kiam mi prezentis al li la tekston:


 

 

Mi, Anĝelo del Valle Rikote,  ĝuante plen­ple­non da eblecoj kaj fizikaj kaj mensaj,  prila­bo­ras la  prezentatan Testamenton Vitalan   en Mursjo, je la kvina de februraro de   la jaro du mil dudek sepa, je la horo dekkvara kvardek.

 

Kiam   mi kuŝos sendefenda en lito sen ebleco resaniĝi al vivokondiĉoj   konsidereblaj kel dezireblaj, nome: memmovebla, koni kaj esti   konata de   miaj familianoj, orientiĝi space kaj tempe, kaj esti sen doloroj   neelteneblaj, fronte al la ebleco esti malŝaltigita de iloj kaj   apartoj, iuj ebigos min vivi, ĉu mi estos konscia, ĉu nekonscia   pri   tio, per la nuna TESTAMENTO VITALA:

 

 MI DEKLARAS,   ke mi ne volas esti malŝal­ti­gi­ta   el iu ajn maŝino aŭ artifakto, kiu eblas   daŭrigi mian vivon, 

 

 KE mi   ne agnoskas valida aŭ prezentebla koncepto tiun falsaĵon   likvidantan   nomitan bona morto1,   kiu estas vere perversigita maniero   paroli pri neigo de kuraca kaj klinika helpo al tiu, kiu bezonas   ĝin,

 

 KE  pro la ebleco, ke iu parenco proksima al mi estu temptata  subskribi  dokumenton por ke mi “estos ŝparigita de doloroj” per malkonekto,

 

 MI  POVAS DECIDI KAJ DECIDAS, ke per tiu ĉi dokumento mi malheredigas,   laŭ tio, kio disponigas la   Hispana Civila Kodo2ĉi tiun aŭ tiujn   familianoj, ĉar ke je tiu supera momento li aŭ ŝi   rifuzis, pro ago aŭ   neago, doni al mi   la necesan helpon vivi.  

 

 ALDONE  mi klarigas, ke se estas alia vivo, aŭ sekvo al tiu-ĉi iel  ajn, mi  revenos el ĝi   turmenti ĉiujn gekuracistojn, geflegistojn, geparencojn kaj ĉiu   alia   persono, kiu kunlaboris ĉu aktive, ĉu pasive al procedo de mia   likvido el  mondo de vivuloj. Vivo estas regalo plej mirinda, kiun mi ricevis  el  miaj gepatroj, kaj mi ne rezignos ĝin sen batalo.

 

 En  Mursjo, je la dato mi diris supren,

 

Subskribis  Anĝelo del Valle Ricote

 


Mia   bofrato estas homo sufiĉe amikema   kaj kompre­ne­ma, sed mi devas agnoski, ke tio superis lin. Li   serioziĝis kaj diris, “Nu, Ánĝelo, vi ne scias tion, pri kio vi   parolas”. Mi aŭskultis ĉiujn argumentojn de homoj, kiuj defendas   morton   fruan, kiam jam elĉerpiĝis tio, kion ili nomas vivokvalito, kaj kiu estas vere nur vivi sen ĝeni aliajn pro sanaj kialoj. Je la fino de sia doktora prelego, mi diris, ke mi certe pensas tiel, kaj ke mi esperas, ke mi ne devos veni el pretervivo turmenti homojn, kiujn, nune, mi amas, aŭ almenaŭ prisentis korinklinon. Tiuj aliaj familianoj niaj silentis du la tuta argumentado. Oni povus pensi, ke ni estis solaj, sed ne: tie ĉeestis bopatrino, venerebla maljunuletino 120-jaraĝa; edzino, kvar jaroj pli juna lo mi; miaj gefiloj, kiuj ne plu atingos kvindekon; kaj iliaj gefiloj kaj iu nepo ilia, prapranepo de mia bopatrino, la plej aĝa homo, kiun mi iam konis; kaj eble ankaŭ vi, leganto kiu ankoraŭ sekvas min.

 

Mi memoras, ke iam oni detektis tumoron en mia esofago. Mi spertis ĝenon kaj oni metis tubon en mian buŝon. Sed ripetinte la testo, oni trovis, ke tumoro ne plu estis, aŭ krome ĝi neniam estis tie. Eble por ĝeni mian bofraton, mia vivokvalito malpliiĝis, sed tre malmulte, kaj je mia naŭdek jaraĝo mi ankoraŭ stiris mian aŭton, Mercedes, kiun mi aĉetis kiam mi emeritiĝis, kaj fojfoje mi vizitis iun el miaj nenombreblaj amikoj, kiuj loĝis dise laŭ la lando kaj eĉ eksterlande. Sed tiam, parkuminte mian aŭton ĉe la konstruaĵo kie mia filino Selene loĝas, promenante cele al ĝui iom da suno kaj verda printempo, same kiel alrigardo al bela pejzaĝo plena da junulinoj en flor' de fiero, trairante zebrpaŝon sen trafiklumo, stultulino, kiu diskutas kun fianĉo paŝas sur min per sia kvar por kvar aŭto. Mi supozas, ke oni enkarcerigos ŝin baldaŭ, sed vere pri tio mi jam prifajfas. Mi mortis subite, kaj sekve mia testamento vitala estas nur kuriozaĵo de unu el tiom multe da raruloj, kiuj iam vivis en Mursjo.

 

Mi estis tuj portita al mortejo, jus post kiam prokuroro venis. Poste oni petis mian nepon Benjamin', kiu trifoje studas la kvinan kurson pri medicino, ke li agnosku, ĉu tio, kion oni povas vidi, estis mi. Vere la knabo agis tre bele. Li ne permesis al sia patrino vidi min, ĉar mi estis tre rompita. Antaŭ oni permesis miajn konatulojn vidi min, li luis la servojn de la plej bona kudristo de mortintoj por ke la laboro estu bone farita, kaj eĉ li mem kunlaboris al plibeligo de mia kadavro, por ke almenaŭ oni ne timus vidi min tiom multe, ke oni forkuru kriante Mi neniam estis tre bela, kvankam mia patrino, edzino kaj kelkaj aliaj personoj eble kontraŭdirus tion. Sed ne estis mi fizike bela. Mi ankaŭ ne estis terura. Ne pri mia vizaĝo. Sed laŭhumure, fojfoje mia edzino diris laŭ nia komuna, longa kunenkarceriĝo, ho, mi diru geedziĝo, mi adoptis mienon, kiu timigis ŝin kaj gefilojn. Tamen je aliaj momentoj mi estis la plej bela persono el la mondo. Tion neniam mia filino diris al mi, kvankam mi ja diris al ŝi ofte, sed mia edzino, miaj nepinoj kaj kelkaj najbarinoj fojfoje diris al mi. Sed humurantoj ekzistis ĉiam, ene de mia familio, kaj en mia konstruaĵo mem. Kompreneble mi neniam vidis min bela aŭ malbela, terura aŭ primokebla. Sed mi vidis min ia. Ne same kiel nun, ke mi ne vidas min en spegulo.

 

Filino Selene estis tiu, kiu plej suferis. Mi supozas ke tio estas pro memoro de tiom da diskutoj, kiujn ŝi havis kun mi laŭ sia tuta vivo. Ŝi diskutis pri ĉio. Ĉar mi estis masklisma, ĉar tiel oni ne faras aferojn, ĉar mi estas malĝentila, ĉar mi estas faŝisma, kaj ĉar longa kaj tiel pluo da stultaĵoj pri kiuj ŝi diskutis kun mi la unuaj tridek jaroj de sia vivo. Poste ŝi komencis havi bebojn kaj forgesis tiujn absurdaĵojn, ĉar ŝi volis meti siajn tenerajn gefilojn al mia zorgo por iri labori. Mi, vere, preskaŭ ĉiam havis gravajn aferojn fari ekster mia urbo, sed en tiuj fojoj, kiam ŝi prenis min libera, mi sukcesis promenigi la geinfanojn, kaj mi reprenis ilin hejme lacegaj kaj ŝi poste admonis min pro tio, ke ili ne estis farintaj siajn hejmtaskojn3   kaj   ankaŭ ili en povus fari ilin poste, ĉar ili estas tiom lacaj...

 

Mia   filo Servando, tamen, akceptis la   aferon multe pli malvarme, stoike. Li sciis, ke iam li orfiĝos pri   patro. Sed mi promesis al li, ke mi ĉeestos sian emeritiĝon, same kiel   li ĉeestis tiun mian, kaj mi plenumis mian vorton. Lia edzino,   Marinieves, ploris kiel Magdaleno. Ŝi amis min pli ol mi kredis. Mi   ankaŭ korinklinis al ŝi. Ŝi venis en la familion kiam mia filo jam   estis pli lo plenkreska, al kiu ŝi vere estis reedzino.

 

Miaj   nevinoj, Leticia, Marisa, Amelia   kaj Isabel, ankoraŭ junulinoj kvankam la du unuaj edzinoj, ploradis   dum   la tuta funebro. Kompatindaj. Mi amis ilin, kaj portis ilin stultajn   aferojn okaze de miaj vojaĝoj eksterlandaj. Ĉefe se mi vojaĝis per   aŭto, ĉar tio estis pli facile: mi metis ilin en la trunko, kaj ne plu   zorgis pri tio. Sed ili ploris vere. Evidentiĝas, ke ili amis min. Kaj   mi amis ilin ankaŭ, diable.

 

Laŭ   la tuta nokto multe da homoj venis   vidi min. Ili promenadis duope, fojfoje venis unuopulo. Ili rigardadis   al mi, diris ion gravan unu la aliajn, kaj poste malaperis. Virinoj   emis   malpli vidi min. Bopatrino, tamen, kiam ŝi estis sola tie, kiam   bofratino iris necesjen kaj edzino ekdormis proksime, levis sin kaj   venis en la ejo, kie mi estis sub malmultaj gradoj da varmeco por tio,   ke mi ne malbonodoris tro fue. Ŝi alproksimiĝis ĝis kiam ŝi bone vidis   min, el du aŭ tri centimetroj. Ŝi kisis mian frunton. Kaj parolis al   mi:

   

Kaj   larmoj falis laŭ ŝiaj vangoj.   Ŝi rakontis al mi aferojn, kiujn ŝi pensadis pri mi dum ni vivis kune,   ĉar ŝi loĝis en apartamento fronte al tiu nia, du metrojn for de ni.   Multajn el tiuj aferoj oni pli bone ne diru, kompreneble. Sed nun,   kiam   mi ne plu povas respondi al ŝi, rakontis ilin ŝi al mi. La resumo   estas, ke ŝi amas min, kaj ke ne venas en ŝian kapon, ke mi mortis   antaŭ ŝi. Evidentiĝas, ke ŝi komprenas, ke tio ne okazis laŭ mia   volo. Kiam ŝi sentis sin laca, ŝi turnis sin kaj eliris la mortejon,   kaj iris tien, kie siaj filinoj estis. Ŝia filino Selene estis   reveninta de longa tempo, kaj vidante la scenon, ploradis silente.   Ankaŭ ŝia edzo, Maŭro, venis intertempe.

 

Kelkaj   el miaj familianoj volis bruli   min, kaj pro tio, ke mi diris nenion pri la afero, ambaŭ partioj   svingis argumentojn. Sed finfine triomfis kriterio de mia edzino kaj   ties patrino, mia bopatrino, kiuj diris, ke mi estos ĉiam kun ili, en   la cemeterio de Mursjo. Tie ili portus florojn al mi dum ili povos.   Postaj generacioj ankaŭ portos ilin al mi. Aŭ ili forgesos   pri tio. Kaj, baze, mi prifajfus.

 

Sed   cemeterio estas soleca kaj malvarma   loko, malgraŭ la agrabla temperaturo de la printempo de 2040. Spite al   atea vivo dum lastaj jardekoj, oni preĝadis en cemeterio al eterna ripozo de mia animo. Ho, ŝajnis, ke ili ne deziris, ke mi vizitos ilin eĉ sonĝe! Poste ii metis la skatolon kun tio, kio ankoraŭ restas de mi, en murtruo, kaj fermis ĝin per granda ŝtono kaj cemento. Finfine ili ĉiuj foriris, multe da ili plorante. Mi komprenis nenion, ĉar krom miajn familianojn, mi ne konis ilin. Ili estas amikoj de miaj gefiloj. Kelkaj el ili oftis mian hejmon dum multe da jaroj, kaj eĉ havis filozofan aŭ historian diskuton kun mi4, sed tiam ŝajnis al mi, ke ili estis tro da geamikoj de miaj gefiloj. 

 

Laŭ   la paso de la tempo, mi ekvidos,   kiel sinceraj ili estas. Iom post iom forlasis la morturbon ili ĉiuj,   la lasta estante miaj gefiloj kaj edzino, kaj kompreneble mia   bopatrino, kiu ne volis foriri, Sed finfine oni portis ŝin for. Kaj mi   restis tute sola, rigardante kiel ili forlasas la cemeterion, kiel la   cemeteristoj fermis la pordojn, kaj instaliĝas silento en la lokon.   Nokto falas iom post iom .Jen mia unua nokto tie. Mi pensis, ke estos   iom da movo. Mi ne kredis, ke mi estas la sola mortinto de la tago,   kaj   la strato, en kiu mi estis entombigita, havas tombojn ĵuse uzitaj. Tie   estis pli da homoj. Sed mi vidis neniun. “Estas ŝokante”, mi pensis,   “ke mi devas esti la sola vivanta mortinto en la tuta cemeterio”.

 

Kiam   mi laciĝis pri atendi ion okazi,   malsukcese, forlasis la lokon ankaŭ mi. Mi ne scias kiel, sed   sufiĉis al mi pensi pri mia hejmo por esti tuj tie. Mi vidis nur   tristajn vizaĝojn. Miaj gefiloj restis tiun nokton ĉe mi,   kvazaŭ ili denove estus gefraŭloj. Akompanis ili mian eksulinon5   kaj sian patrinon kaj konversaciigis ilin. Servando diris al patrino,   ke ŝi ne zorgu pri la paperaj aferoj, ĉar li mem faros tion. Selene   estis tre dolĉa kaj amema al ili du maljunuletinoj, homa grupo al kiu   ŝi mem ne plu estis stranga, ĉar ŝi emeritiĝos nur du jarojn poste.

 

Ili   parolis la tutan nokton pri kiom   bona patro kaj edzo, eĉ bofilo, mi estis, “Krom kvereloj”, mi pensis.

 

Sed   vivo daŭrigas same. Mi memoris pri   la sageco de mia Onklo Prudento, kiam venantaj entombigi sin patrinon,   li diris al mi apud bierejo: “Anĝel', mortinto al truo, vivanto al menuo6.   Venu havi bieron kun mi”.

 

  IIIKovrilo por "Estu tiel".

 

Sed   vivo sekvas same, kiel diris tiu   kantisto7.   Kelkaj naskiĝas, aliaj mortos. Ĉiam estas pro kiu ami, pro kiu morti, pro kiu suferi... Sed tio nur pruvas, ke li neniam mortis, nek la kantisto nek la aŭtoro de la kanto. Mi ne plu suferas, ne plu amas. Sed mi miras pri ĉio, kion mi vidas. Kion mi vidas sen tiu filtro de inklinoj kaj malinklinoj, kiuj akompanis min laŭ mia tuta vivo.

 

Vere   estas, ke mi ĉiam repensis ĉion.   Kiam mi ne komprenis ion, ekde infaneco mi demandis ree ĝis kiam mi   sukcesis havi ideon pri tio, kion ili celis diri. Tiu trajto iĝis   preskaŭ ununura en mia nova personeco: mi estis jam la Fantomo de   Scivolo, tiu, kiu deziris scii ĉion, kiu demandas sin pri ĉio, ĉar   estas neniu al kiu mi povas demandi. Tamne, mi baldaŭ lernis esti   ankaŭ   Fantomo de Observado, ĉar tio, ion miaj oreloj ne povas doni al mi,   aŭskultante respondojn al miaj demandoj, mi povas ricevi de observado.   Mi koncentriĝis pri mia filino Selene, la sola, kiun mi havas, sed mi   ripetas ŝian nomon, ĉar ŝategas mi ĝin: ĝi plaĉas al mi de kiam ni   provizis ŝin per ĝi. Mia bopatrino ankaŭ nomiĝas Selene. Kaj   bofratino.   Ĝi estas triĝemela nomo, ripetita trifoje en nia familio. Pro tio mia   bopatrino finfine estis Bopatrino, la meza selene estis Bofratino kaj   la malgranda selene estas Filino. Tio estas, ke mi ŝanĝis komunajn kaj   proprajn nomojn inter si. Ĉar mi trovis malmulte serioze diri   Selenego,   Seleno kaj Seleneto... Nu, kiel mi dirantis, Filino havis grandajn   okulliniojn la sekvintan tagon. Mi ne scias ĉu pro ploro aŭ manko da   dormo, kvankam eble estas pro ili du. Mi devis morti por trovi   aferojn,   kiujn ili en diris al mi por ke mi ne koleru. Kiel, ekzemple, ke mia   filo povis resti kunni kiam li gajnis postenon, sed li petis lokon   ekster Mursjo ne esti kun ni aŭ sia tiama fianĉino. Mi iris   viziti   lin ofte, tamen, kaj sekve li liberigis pri mi malmulte. Mi ne   alkutimiĝis al ripozo kiam mi emeritiĝis. Mi komprenis, ke la mondo   indas esti konata tute, komplete, kaj ke la mondo estas tiom mia, kiel   de tiuj, kiuj loĝas en la respektivaj lokoj. Pro tio mi vizitis ofte   miajn gefilojn, kiuj loĝis en diversaj partoj de Mursjo.

 

Ĉar   la hejmoj de miaj familianoj ne   estis tiom rekomendeblaj lokoj tiujn tagojn, ĉar funebro instaliĝis   tie   (ve!, mi preferus, ke ili ne amus min tiom multe), mi iris promeni   aliloken. Mi baldaŭ trovis la konscion pri la avantaĝoj esti   fantomo: mi ne bezonis manĝi aŭ dormi, kaj mi en bezonis elspezi monon   en transporto. Mi pensis pri alia loko kaj mi tuj estis tie. Tio ne   estis ekzakte teleportado, ĉar estis nenio transporti: mia tuta   materio   kuŝas, putriĝante, en skatolo de pino en la cemeterio de Mursjo. Sed   mia mio, mia esenco, tiu ĉi afero sen kiu mi ne estus mi, vagadas ie   ajn laŭ la larĝa mondo. Mi estis libera spirito, fifine, liberigita de   miaj materiaj ligoj. Mi trapasis tri kvaronojn de mia vivo en la   kredo,   ke kiam oni mortas, ĉio finiĝas, kaj mi subite trovas tiun ĉi donacon,   regalon, tiun ĉi scion pri tio, ke mi ankoraŭ vivas, konscias, kaj ke   mi daŭre lernas aferojn. Kaj mi subite vidas min en tiu loko, kiun mi   iam vizitis, je la jaro 2004: La Ĉina Muro, kiun oni konas kiel La   Granda Muro. Mi venis en la tre profundan nokton, matene, kiam neniu   plu vizitas ĝin. Mi vidis ĉion. Ĝi estas malluma, kaj tamen mi vidas   ĝin. Mi vidas la eksteran flankon, kaj la internan, ankaŭ, tie, kie   jam   estis Ĉinio je la jaroj de imperiestroj. Kaj tie mi faris la unuan   petolaĵon de kiam mi vagadis la mondon kiel mortinto: mi vidis   gvardisto dormanta, kaj mi envenis en lian sonĝon. Ili estis ĝojajn.   La   viro sonĝis kun virino, eble edzino sia, aŭ krome fianĉino. Kaj mi   vekis lin. Mi demandis lin, ĉu li ne devas gvardi ĉu li ne devas   kontroli ion. Kaj tio subite vekis lin. Sed stranga afero estis, ke mi ne venis eksteren el li. Komence mi kvietiĝis, kaj mi nur sentis ĉion, kion li sentas: denove mi sentis doloron. La doloron esti, porti korpon. Lia korpo ne estis sama kiel tiu mia estis. Ĉi tiu korpo estis pli malgranda. La ĉineto ne estis tiom lerta kiom mi estis, kaj en tiom praktika, ankaŭ. Li havis grandan kvanton da komunaj eraraj pensoj, terure grandan. Mi ne kontraŭis, ĉar estas plej ĝentile: se oni venas en lokon kiel novulo, oni en povas komenci diri al lokanoj pri tio, kion ili devas fari. Tiu ĉi ĉineto timis sian estron. Li pensis, ke se estro notis, ke li dormas, li perdos sian postenon kiel gvardiston, kaj certe lin oni donos novan postenon, eble for de sia edzino, kiu laboris kiel purigistino en konstruaĵo de la registaro, bona posteno, kaj ŝi ne emus ŝanĝi ĝin nur pro tio, ke li ricevas novan postenon aliloke. Mi rezistis kiel leono, kaj kiam oni anstataŭigis lin en sia gvardloko, mi iris en li al sia hejmo. Tie li matenmanĝis iomete kaj kuŝis en lito. Dum li dormis, mi trafoliumos lian menson lerni aferojn pri lia vivo kaj pri Ĉinio, kiuj estis disvastigitaj en subkonscio de dormanta cerbo. Je la dekdua aperis lia edzino, Yun Li, kaj ili returnis sur unu la alian. Dioj, mi jam ne memoris pri kia estas fiko! Vere la ĉinetino estis tre alloga. Dudekkelkaj jaroj ŝi aĝas, kaj la ĉineto kelkaj pli. Mi ne ĝenis lerni lian nomon, ĉar mi estis li, je praktikaj faktoj. Mi ne volis ĝeni ilin iel ajn, kaj kiam nokto falis mi ekkonsciis pri io, kiu surprizis min multe: mi jam estis kompreninta ĉiun dialogojn inter la geĉinetoj, sed ankaŭ inter li kaj lia estro, kaj kun liaj gekolegoj. Ili vidis la televidon kelke da tempo, kaj mi komprenis ĉion. Evidentiĝas, ke mi jam scipovas la ĉinan lingvon! Aŭ almenaŭ mi komprenis ĝin. Kaj, kio estas pli grava, mi komprenas la ĉinan kulturon tiom bone, kiom se ĝi estu tiu mia! Tio surprizis min. Se mi havus sentojn, mi timus multe. Sed mi jam estis preter tio.

 

Mi estis kun la ĉinoj kelkajn tagojn, sed kiam mi decidis forlasi ilin, mi volis fari provon: ĉu eblus al mi kontroli mian ĉinon? Sekve, tiu lastan tagon, kiam li ĵus finis amori kun Yun Li, mi daŭre rigardis la plafonon, kaj kvazaŭ ĝi havus propran vivon, mi lasis mian manon8 leviĝi kaj ripozu sur la maldekstra kruro de Yun Li. Ŝi montris iom da surprizo pro la movo, kaj rigardis al mi mirigita. Mi diris al ĉi ĉine: “Yun Li, ju pli mi rigardas al vi, des pli mi amas vin”, kaj alproksimiĝante al ŝi, mi kisis ŝin pasie, tiel kiel mi ne faris de pli ol antaŭ kvardek jaroj. Ŝi ligiĝis al mi per siaj piedoj kaj kruroj, kaj ni amoradis denove. Sed ĉifoje la afero ne daŭrigis nur dekkvin minutojn, kiel kutime faris la ĉino. Ni amoradis dum du kompletaj horoj, sen veni eksteren volante aŭ nevolante, kvankam mi certe en volis, kompreneble. Ŝi venis en orgasmon kvin fojojn en tiuj du horoj, sed ŝi ankaŭ ne volis lasi min ekstere. Ŝi estis sorĉigita per la pruvoj da korinklino, amo, kiujn ŝia ĉino donacis al ŝi de tiu momento. Ni estis la tutan nokton dancante tiel sur la lito, praktikante la cento kaj unu pozicioj de Kama Sutra, kiujn oni ankoraŭ ne bone konas en Ĉinio, sed kiujn mi scias de mia antaŭa vivo. Poste ni dormis ĝis tagmezo. Tiu estis la libera tago de mia ĉino. Kiam ni vekiĝis, li konsciis pri tio, ke li faris ĉion ĉi, kvankam li ankoraŭ ne komprenis kiel li povis elteni tiom multe da tempo, aŭ de kie li venigis tiun   scienco ama, kaj li konkludis, ke tio devas esti io denaska, kiu ĉiam estis tie, kaj kiu ekaperis tiun tagon kaj nokton. Kaj tiam mi faris ion eĉ pli perversa: mi ne iris kun li, sed kun ŝi. Mi forlasis la korpon de la ĉino kaj eniris tiun ŝian. Mi estis la tutan tagon purigante la grundon de unu el la konstruaĵoj el la registaro. Poste mi diris al mi,ke ja sufiĉas pri la ĉina kulturo, kaj mi foriris. Mi deziris eliri la korpon de YunLi, kaj mi vidis min denove sen pasioj, sen doloroj, sen pezo en mia animo, kiu vere estas io materia, kaj mi iris promeni laŭ la vojoj de Ĉinio.

 

Promentante laŭ plenplena strato, mi aŭdis bruegon da eta homoj. Ĉar mia senkorpa estato en permesis al mi kompreni la ĉinan, mi eniri bicikliston preterpasantan, kaj mi haltigis lin tiel, ke ni du ne falu, ĉar malplaĉis al mi memori pri kiel gustumas doloron pro falo, kaj mi igis li aŭskulti tion, kion la infanoj diras. Ili kantas lernejkanton. Mi denove rigardis la antaŭe nekomprenebla avertego sur la pordo, kaj mi nun legis: “Lernejo”. Mi venis proksime de la fenestro de la lernejo, kaj unu el la infanoj, laŭŝajne lerta, kaj tute tondita, rigardis scivoleme la biciklanton. Tiun momenton mi decidis reveni en la biciklon, sed irante, mi saltis al korpo de la infano. Li nomiĝas Lin Ĉun kaj ne bone faris pri siaj studoj. Li estis timida kaj timis multe sian instruistinon, ĉarman maljunulinon, kiu lernintadis la infanojn legi de antaŭ pli lo kvardek jaroj. La infano kaj ni rigardis al ŝi kun korinklino kaj respekto. Tiuj estis valutoj, kiujn la infano ne kulturis antaŭe, ĉar li sentis nur timon al ŝi. Sed mi igis lin riagardi al ŝi per aliaj okuloj. Kiam ŝi petis voluntulon kanti la tutan kanton, mi levis manon, kaj laŭ ŝia peto, mi iris al ŝi. Post kurtezia saluto, kiel mi iam vidis en filmoj pri ĉinoj, mi demandis, ĉu ŝi permesas Lin ĉun provi la kanton kiel solo. Ĉiuj silentis atente, ĉar Lin ĉun estis la plej timida infano en la lernejo, kaj ili ne sciis pri kio okazas al li nun. Mi neniam antaŭe, en mia alia alia vivo, havis bonan voĉon por kanti, sed mi studis en la Mursja Konservatorio kurson pri kantarto kaj ses pri gitaro, do uzante la konojn, kiujn Lin Ĉun havas pri la ĉina alfabeto kaj tiujn, kiujn mi jam havis pri solfao de mia antaŭa vivo, komencis la Kanton de Grilo kaj Muso en la ĉina versio, kaj mi donis al ĝi apartan tonon, kun vibrato kaj glisando en tiuj versoj, kiujn mi konsideris oportunaj, kaj mi baldaŭ vidis larmojn sur la vizaĝoj de la instruistino kaj kelkaj el la infanoj mem. Tiu estis la plej bona kanto en mia antaŭa vivo kaj en tia ĉi. Ĉar mi havas nun tion, kion mi en havis dum tiu alia: novan voĉon. Infanan voĉon. Eble Lin Ĉun estis la unua homo, kiu uzis diafragman respiradon kantante en la historio de tiu lernejo, kiu vere estis nur unuagrada lernejo, kies ĉefa celo estas lernigi legi kaj skribi la dek mil signojn, kiujn ĉinoj devas scii, kaj la aliajn subjektojn kaj artojn oi lernas nur helpe al tiu ĉefa celo. Sed mi ĝuis la momenton, kiel nano, kiel mi estis je la tenera aĝo, kiun Lin Ĉun havas: sep jaroj. Mi igis lin progresi el la lasta ĝis la unua loko en sia klaso. Sinjorino Yin demandis kial mi kantas tiom bele, kaj mi diris al ŝi, ke panjo ĉiam kantas hejme, kaj ke mi fojfoje kantas kun ŝi, kio estas litere certe. Kio okazas estas, ke Lin Ĉun estas tio timida, ke neniam eĉ pensis diri al instruistino. De tiu tago sinjorino Yin kaj lernanto Ĉun iĝis geamikoj, kaj kiam patrino iris al lernejo preni lin, la instruistino gratulis ŝin pro sia filo, tiom inteligenta kaj kun tiom bela voĉo, kiu finfine venkis sian timidecon kaj pasigis ilin ĉiujn agrablan momenton. Ĉar post kanti la unuan kanton, je peto de sinjorino Yin, Lin kantis kelkajn el al kantojn, kiujn li aŭdintis al panjo hejme, eĉ italan kanton, O sole mio, kiun li lernis iam per radioaparato, sed kun ĉinaj vortoj, kompreneble, por ke liaj geamiketoj de la lernejo povus kompreni:

 

Ho,   suno mia,
 foriru neniam,
 Ho, suno mia,
 kun vi mi lernas pli,

 
 La Luno,
 kiam ŝi aperas,
 studi min devigas
 sub kandel' lumo
 ĝis la unua horo.
 

 

La patrino de Lin Ĉun estis tre surprizita agrable pro la novaĵoj de la instruistino, kaj eĉ surpriziĝis multe pli kiam tiun nokton la infano insistis pri lavi la pladojn voluntule. Ŝi neniam permesis tion fari al la infano ĉar li estis tro malgranda kaj povus rompi ion, sed ĉifoje li diris argumentojn, kiujn ŝi neniam aŭdis: Panjo, vi laboris la tutan tagon. Permesu, ke mi faru ion por vi, ĉar vi faras ĉion por mi; vi donis vivon al mi, mi ricevas manĝaĵon de vi, al lernejo vi portas min, pri ĉio protektas vi min. Panjo mia, mi amas vin kaj kiam vi estos maljuna kaj malforta, mi ankoraŭ amos vin kqj lavos pladojn por vi. Aŭskultante de infaneton sepjaraĝan diri tiun serion da stultaĵoj bonkorajn, ne nur patrino lasis larmon fali, sed ankaŭ patro kaj gefratoj pli aĝaj, dek tri kaj dek kvin jaraĝaj sentis grandan honton kaj levis sin kaj helpis lin lavi la pladojn kaj la kuirejon.

 

Kiam   ĉiuj dormis, mi iris sola, sen la   infano, promeni laŭ la urbo. Ĝi estas malgranda urbo, ne tre   grava. Ne temis pri Pekino. Sed, aldone, mi jam laciĝis iomete pri   Ĉinio, kaj sekve mi revenis en mian hejmon..., bone, vere ĉe mia   eksulino, kontroli ĉu estas gravaj novaĵoj.

 

Mursjo   estas je la alia angulo de la   mondo, do tie ankorau estas tago kiam mi venas, ono da sekundo poste   mi   decidis tion. Mi ne scias tra kiaj strangaj vojoj ni fantomoj atingas   nian celon, sed mi kredas, ke ni iras per rekta ilinio, do anstataŭ   pli   ol dek mil kilometrojn, kiujn mi farintus laŭ la tersurfaco, mi   kredas,   ke mi faris nur kvar mil per rekta linio. Tiel, mi trovis miajn   ĝistiamajn familianojn en kunveno, pristudante mian testamenton. Tio   ne   okazis same kiel en filmoj, kie oni kunvenas en notariejo, sed mia   eksulino havis ĝin en portfolio, kiu mi konservis miajn paperojn. Ĝi   estas tre simpla:

 

Mi lasas la propecon de ĉio, kion mi havas, al ĉiuj miaj gefiloj vivantaj aŭ ties gefiloj, kaj mian edzinon la uzadon kaj ĝuon de ĉio mia dum ŝi vivos.

 

Tio   estas: nune ili vidos nek unu eŭron.   Tamen, mi ne havis multajn: mi investis multe da tempo, sed ĉefe da   mono en “kombi” la mondon per miaj vojaĝoj dum la lastaj tridek jaroj,   tiel ke de mia mono restis malmulte, krom mia domo en la plaĝo, kie mi   verkis preskaŭ ĉiujn miajn librojn. Mia eksulino estis pli bona   gepatro ol mi, ŝi elspezis malmulte kaj havis grandan bienon. Tial   miaj   parencoj ade pensas, ke ili havas grandan perdon kiam mi foriris el ĉi   tiu mondo, ĉar vivante mi donacis al ili pli da mono ol mortinte, kaj   ankaŭ tiuj kisetoj, kiujn mi donis al ili ĉiutage malfacile donos al   ili alia persono. Eĉ ne mi mem, ĉar nun mi ne havante korpon, ne emis   manĝi iun ajn per kisoj.

 

 IV

 

Kiam   tiu tago finiĝis, mi konstatis, ke   mia eksfamilio en plu ploris min tiom multe. Vere, la afero estis   martelfrapo por ili: subite ili perdis tiun, kiu amuzigis, tiel diri   bonvole, familiajn kunmaĝadojn kaj aliajn komunajn eventojn, dum pli   ol   sesdek jaroj. Iom post iom ili alkutimiĝis. Kaj iom post iom ili   lernis  vivi sen mi. Tio estus domaĝo, se mi ankoraŭ havus iom da sentoj,   sed tio estis denaska al korpo, en al tio, kio supervivis post morto   mia. Nun mi kapablis eniri kaj eliri korpojn, kaj sekve mi decidis   trankviligi miajn eksulino kaj eksbopatrino, kaj mi eniris ties   sonĝojn. Mia bopatrino sonĝas kun paca pejzaĝo, griza, mola. Sen multe   da etosa bruo. Subite mi prezentis min antaŭ ŝi kiel rolulo en   fora loko. Kaj mi kantis. Mi reprenis la voĉon de Lin Ĉun kaj kantis   la   kanton de la grilo:

 

Mi   kantas, kantas por bela virino
 bela hodiaŭ, same kiel hieraŭ
 Mi kantas por bela virin'
 kiu mi neniam laciĝis vidi
 patrino de mia edzin'
 al kiu mi sendas la diron
 ke finfine mi sukcesis scii
 ke estas bone scii havi
 scion, fidon, povon,
 kiuj fluas el planko de mi:
 bopatrin', mi fartas bone, kaj
 mi ĉiam estas amante vin.

  
Poste   mi alproksimiĝis malrapide, ĝis   kiam mi estis tuj apud ŝi, kaj diris:  

“Ne   zorgu pri mi, virino. Temas pri mi,   via bofilo Anĝelo. Ĉi tio ests sonĝo, sed oni permesas al mi komuniki   al vi, por ke vi sciu, ke mi fartas bone kaj ke mi ankoraŭ amas   vin ĉiujn. Kaj ke estis lukso havi vin kiel familion; kaj mi nur   plendas pri tio, ke daŭrigis tiom malmute da tempo. Ripozu kaj   feliĉigu   tiujn, kiuj estas ĉirkaŭ vi. Je mia nomo kisu ilin ĉiujn, kiam vi   ilin vidos. Kaj nun vekiĝu kaj rakontu ĉi tiu sonĝo al via filino, ĉar   alimaniere vi forgesos ĝin”.

 

Kaj   en ŝia sonĝo mi manfrapis forte, kaj   mia bopatrino vekiĝis. Ŝi plendis, kaj mia eksulino vekiĝis, helpema.

 

“Ĉu   vi ne povas dormi?”, ŝi demandis.   “Ne, ne estas tio. Mi ĵus sonĝis. Mi sonĝis pri via edzo”.

 

“Ĉu?   Kaj kio diris al vi Anĝelo? Ĉu li   fartas bone?”, diris mia eksulino, videble multe pli kredema mia   bopatrino.

 

“Li   bone fartas, kaj li sendas kison por   ĉiuj vi”, kaj ŝi venis al mia eksulino kaj kisis ŝia vangon. Ambaŭ   virinoj brakumis kaj estis tiel iom da tempo, sen ne ploreti silente.

 

“Li   estis tre bona. Li estas bona eĉ   post li mortis”, mia eksulino diris.

 

“Ho”,   diris mi al mi mem. “Mi ne sciis,   ke ŝi pensas tiom bele pri mi. Se mi sciintus, mi profitus tion eĉ   pli”. Sed mi tuj sentis min kulpa, tre hontema por pensi tiel. Sed mi   rapide konstatis, tamen ke tio okazis ĉar mi forgesis foriri el mia   bopatrino. Nu, almenaŭ la sonĝo ne estis forgesita.

 

Kiam   ili denove ekdormis, estis la vico   de mia bona edzino amata. Mi venis en ŝian kapon, kaj mi estis   saltigita de tio, kio mi vidis. Ŝian tutan vivon ŝi estis tre nervoza.   Mi vidis multe da imagoj pri ŝia lernejo, ŝiaj kolegoj, ŝiaj   gelernantoj, kiuj krom bruemaj, ili amegis ŝin. Tamen ŝi en laboris en   lernejo de multe da jaroj. Ekzakte 26, ĉar ŝi emeritiĝis je sesdek   jaraĝo, same kiel mi, sed kvar jarojn pli malfrue. Tamen ŝi reiris   tien, al sia lasta lernejo. La Lernejo Jerusalemo, proksima al sia   hejmo. Kaj ŝi diris rakonton semajne. La unuajn dudek jarojn de mia   emeritiĝo mi verkis kelkajn librojn. Tridek novelojn kaj kvin   aŭ ses dikajn librojn da rakontoj. Tiujn mi verkis por miaj   genepoj, kiuj ne malfrue komencis aperi. Ni ŝanĝis el malgranda   familio   kun ĵus du gefiloj maljunetaj senfilaj en oknepan familion. Mia   kontribuo al familio kiel avo ne estis same kiel regula aveto, ĉar mi   havis urĝajn aferojn solvi en aliaj lokoj kutime je la plej   maloportunaj momentoj. Sed mi ĉiam revenis kun literatura donaco. Mi   vere ne havis tiom fruktodonan menson, kiel ili kredis: la afero   estas,   ke mi rigardis al ĉiutaga fakto per aparta maniero, kaj igis ĝin   rakonto. Kiel, ekzemple, kiam junulino falis en flughaveno kaj ĉiuj   havaĵoj ŝiaj eliris ŝian valizon. Mi helpis ŝin remeti ĉion en ĝin   denove, kaj ŝi dankeme kisis min dufoje survange. Poste mi neniam pli   vidis ŝin. Kiam mi revenis hejmen, mi rakontis mian nepon Abelardo,   filo de Servando (kiu finfine plezurigis mian dolĉan edzinon per tio,   ke nepo ŝia portu la nomon de ŝia patro) la rakonton de la princino,   kiu vojaĝis inkognite:

 

Bonifasjo kaj  Eŭlalja

 
 

Iam   ajn estis   princino tre bela, kiu havis onklinon, kiu estis sorĉistino, tre   malbona soristino, kiu deziris, ke sia nevino mortu por ke ŝi mem estu   la Reĝino. Tiu sorĉistino estis ĵetinta sorĉon, por ke ŝi ne sukcesu   eniri la aviadilon kiam ŝi estis venante ĵuri sian postenon kiel   reĝinon aŭ, se ŝi finfine sukcesis eniri la aviadilon, ke ĝi eksplodu   midfluge. Sed kiam la princino venis en la flughaveno, ŝi koliziis   akcidente kun Arkanĝelo Bonifasjo, kiu havis mision inkognitan.

 
 
 

Bonifasjo   estas tre bela nomo, kiu signifas “tiu, kiu faras bonon”. Kiam li   koliziis kun ŝi, la valizo de la princino falis surplanke, kaj   malfermante ĝi eksterigis kelkajn aferojn. La Arkanĝelo rimarkis tuj   kie estas la ĉarmo malbona de la sorĉistino, kaj tute senaverte li   prenis per sia maldekstra mano, kaj ĵetis ĝin en rubujon, kiu   purigistino preterpasanta puŝis, kaj dume per sia alia mano li helpis   la princinon levi sin el planko kaj poste meti ĉiujn havaĵojn ŝiajn en   la valizo denove. Kaj li aldonis biskoteton kun bondiraĵo de Virgulino   Maria por ke ŝi estu protektata dum la tuta vojaĝo. La princulino   kisis   la arkanĝelo dufoje, kaj liaj vangoj ruĝiĝis, ĉar de antaŭ mil   kvincent jaroj neniu kisis lin, kaj li akompanis la princulinon ĝis la   aviadila ŝtuparo.

 
 
 

Kiam   ili estis   suprenirantaj, li pretekstis, ke li eraris sian aviadilon, kaj li iris   al tiu sia, superirante la bonan ŝtuparon, sed malape­rante antaŭ   eniri   la pordon, ĉar arkanĝeloj en bezonas aviadilon flugi.

 
Kiam la  princino venis en sian landon, onklino la sorĉistino staris apud  ŝi  dum ŝi ĵuras sian postenon kiel reĝinon. Kaj de la unua vico da  ĉeestantoj arkanĝelo Bonifasjo rideme rigardis al ili du. La jam  Reĝino  memoris pri tiu ĝentila sinjoro ĉe flughaveno, kaj la sorĉistino  memoris tiun ĝardeniston, kiu remetis ĉapelon al ŝi, kiam  ventofrapo  faligis ĝin surteren. Ŝi subite fartis bone, kaj ekde tiam ŝi ne  plu  havas malbnajn sentojn. Ĉar arkanĝelo Bonifasjo estis ĵus  plenumanta  sian mision inkognitan: turni la sorĉistinon en la protektantan  feinon  de sia nevino Eŭlalja, “tiu, kiu parolas bone”, la Reĝino de Lando  de  Ludiloj.
 

Tiuj   kaj similaj rakontoj venis al mia   kapo ekde la plej banalaj faktoj de mia ĉiutaga vivo, kiu vere estis   tre intensa. Mia edzino estis mia ĉefa legantino, kaj al ŝi mi dediĉis   tiujn kolektojn de rakontoj, kiujn mi titolis Rakontoj por diri en lernejo. Ŝi iĝis ian avino-feinon por multaj tiaj nfanoj, kiuj danke al ŝi rehavis la rolon de dolĉa avnjo, kiu legasas fabelojn al ili. Tiu estas laboro, kiu ne lacigis ŝin, ĉar temis pri nur unu horon semajne, kaj ĉiuj infanoj volis, ke Sinjorino Paŭla legu al ili la rakonton de la semajno. Ĉiun semajnon ŝi tion faris rekte, sed ĉar la lernejo havis sistemon de interna televido, en la aliaj klasĉambroj la aliaj infanoj vidis kaj aŭdis ŝin per televido. Ŝi parkere sciis ĉiujn miajn rakontojn, tiel ke ŝajnis, ke ŝi ekpensis ilin. Ŝi vere donis la krediton al mi, kaj estis dirinta al aliaj instristoj, ke la aŭtoro vere estas sia edzo, sed mi kredas, ke ili ne kredis ŝin.

 

Hodiaŭ, interkrampe, estas ĵaŭdo, kaj estas la tago de la rakonto lerneja. Mi kredis, ke estas amuze vidi ŝin. Kaj mi iris kun ŝi. Temis ĉi-foje pri klasĉambro Tria-A, kaj la infanoj estis forprenintaj la tablojn kaj seĝojn al muroj, kaj sidiĝas nun surplanke, en rondo ĉirkaŭ tiu ĉi avineto preskaŭ naŭdek jaraĝa, dolĉa sed gaja, kiu venis ĉiam rakonti fabelon. Mi eniris infaninon, kiu rigardis al ŝi atente, kaj mi povis konstati la amon, kiun okjaraj infanoj povas senti al sia sinjorino, aŭ, ĉifoje, sia super sinjorino Kaj Plop!, per salto mi eniris la menson de tiu virino, kun kiu mi estis kunhavanta la lastajn sesdek du jarojn de mia vivo:

 

Saluton,   infanoj. Hodiaŭ mi rakontos   fabelon pri nano. Nano bona, kiu ĉiam faris petolaĵojn. Kiam li estis   malgranda li ne kuraĝis, ĉar li timis, ke patro admonu lin. But iam li   plene kreskis, kaj li iris tien, kien iras nanoj, kiam ili jam   kreskis,   kaj komencis fari tiujn petolaĵojn, kiujn nanoj faras kiam ili estas   malgrandaj, sed ili ne plu faras kiam ili jam kreskis. Sed tiu ĉi nano   neniam kreskis, ĉar li malfruiĝis pri petolado, kaj diris al si mem,   ke   li petolados dum sia tuta vivo.

   

Iun   tagon li trovis etan laktistinon,   infanino, kiu gajnis sian vivon per vendado da lakto en la vilaĝa   merkato. Ŝi sidis apud fonteto por ripozi, kaj la nano forprenis ŝian   lakton, kaj anstataŭis ĝin per akvo. Kiam la eta laktistino venis en   la   merkaton kaj volis vendi ĝin, ŝi konstatis, ke ŝi havis nur akvon, kaj   ŝi ekploradis, ĉar ŝi estis perdinta la lakton, kiam li sidiĝis apud   la   fonteto. “Fiaj nanoj de la fonteto”, plendis la infanino, “vi forrabis   mian lakton, kaj nun mi ne povos porti manĝaĵojn al miaj malgrandaj   gefratoj!”

 
 
 

“Ĉu   fiaj nanoj?”, diris la nano, kiu   ekaperis apud ŝi. “De kie vi scias, ke kulpas nanoj?” La infanino   rigardis lin, sed ŝi en sciis kio nano estas, ĉar nanojn infaninoj   neniam sukcesas vidi. Ŝi kredis, ke temas pri infano, kvankam pli juna   ol ŝi estas.”Ĉar nanoj petolemas, kaj ili ne atentas al sentoj de   homoj. Tial ili estas malbonaj. Nun miaj gefratetoj malsatos pro ilia   kulpo”. La nano fartis tre malbone, kaj prenis ŝian manon, kaj   rigardis   al ŝiaj okuloj. Li vidis multe da boneco sur ili, kvankam la infanino   ploris kaj estis tre kolera kontraŭ nanoj. Kaj la nano ne volis, ke la   infanino koleru pli kontraŭ nanoj. Kaj diris: “infanino stulta, ne plu   insultu nanojn. Kiam vi trovos bonan nanon, petu lin, ke li donacu al   vi okulvitrojn, ĉar tio, kio estas ĉi tie ne estas akvo”, kaj li   malfermis la ejon kaj diris: “Rigardu”. La infanino rigardis, kaj ŝi vidis, ke estis lakto. Kaj ŝi ekridis kaj kantis kontente:

   

Mia   lakto, lakto mia,
 aĉetu lakton mian,
 ĉar mi devos vendi ĝin
 antaŭ noktotempo
 por ke gefratetoj
 manĝu paneton
 kun fiŝeto
 kaj mia ameto.

   

La   nano vidis ŝin   tiom kontenta, ke akompanis ŝin al ŝia hejmo, por ke ŝi en perdu la   monon aŭ la manĝaĵojn, kiujn ŝi portis por gefratetoj.

    

La   nano ŝatis esti   kun la infanino. Kaj kiam ŝi plenkreski, la nano edziĝis al ŝi, kaj   kune ili havis multe da nanetoj. Sed ŝi neniam konstatis, ke sia edzo   estas nano. Ŝi nur kredis, ke li estis nur malgranda homo, sed tre   bona, ĉar li ĉiam portis grandajn botelojn da lakto, ŝi ne sciis de   kie, sed li amis ŝin multe.

Kaj   tiel finas la rakonto pri La nano kaj la eta lakto vendistineto.

 

Tuj   post kiam mi igis Paŭlan pensi, ke   la rakonton ŝi elpensis srvoje, mi saltis en ŝian mirantinon ĉefan, la   eta Ludovikino, kaj mi konstatis, ke la amo kaj miro kun kiuj ŝi estis   aŭskultinta en estis mia faraĵo, sed ĝi jam estis tie. Mi miris   konstati kian puran amon geinfanoj povas senti por tiuj personoj, al   kiuj ili volas doni ĝin. Ĉar ili donas ĝin pro instinkto.

 

Antaŭ   mi lasis la lernejon, mi vizitis   la kontrolĉambron, kaj mi konfirmis miajn suspektojn: jes, ili   registras ĉiun rakonton survidbende kaj poste konservas ilin en la   edukotekon de la lernejo. Bone farite, mi pensis.

 


 

 

VKovrilo por "Estu tiel".

 

Sed   eĉ se vivo kontinuas, vivo daŭras   same aŭ sen grandaj ŝanĝoj kiam persono mortas, senrigarde al kiom   grava   li aŭ ŝi estis al tiuj, kiuj ankoraŭ estas vivaj, morto en daŭras   same. Almenaŭ por mi. Ĉar mi eklernis pri tio, kio okazas al homoj,   kiujn ĉiutage mortas. Mi neniam konsideris min speciala, almenaŭ en   tro   speciala. Por mi ĉiu tago estis speciale, kompreneble, ĉar ĉiun tagon   mi ektrovis novan aferon, kaj mi gratulis min pro mia prakrasto en   mondo de vivuloj, aŭ en cirkonstancaro, en kiu mi estis en la   momento de la eltrovo. Kiam mi ektrovis abelojn, ekzemple, en la   insulo   de El Hierro9,   mi sentis min bonŝanca ĉar mi   tion faris kune kun fratino Maria Elena, kies enketema kaj maltimema   spirito faris tiun eltrovon pli bunta. Ŝi kaptis abelon flugantan, kaj   premante ĝin malforte je ĝiaj flankoj, ni vidis, ke ĝi fordonas   guteton   da mielo, kiun ŝi rapide kaptis per sia buŝo. Kiom bongusta ĝi estas! Mi imitis ŝin, kaj mi trovis, ke mielo estas bongusta kaj dolĉa. Mia frato Servandito, kiun ni fojfoje nomis DitoAndito eĉ se li estas pli aĝa lo ni, vidante nin ankaŭ li kaptis abelon kaj gustumis abelmielon rekte el produktisto al konsumanto. Post longa momento da gustumado, mi denove kaptis abelon, ĉifoje pli diketa, kiu anstataŭ doni al mi mielon, ricevigis min pri eta dozo de io multe pli maldolĉa kaj pika. Mi lasis ĝin libera, kaj anstataŭ forflugi rapide, kiel la aliaj, insistis alfronti min kaj piki min denove, kion ĝi sukcesis fari ĉar tiam mi ne havis multe da kono pri zoologio, kaj ankaŭ estis kaptita de surprizo. Jarojn poste mi lernis, ke vespoj estas iom malsimilaj al abeloj. Sed tiam mi ne vidis la botelon duone malplena, sed preskaŭ plena: mi ne havas alergion kontraŭ vespoveneno! Ankaŭ, la gustumo ne estis tute malagrabla, eĉ mi ne rekomendus gustumi ĝin.

 

Mi   estis memoranta tiujn kaj aliajn   momentojn de mia pasinta vivo, kaj mirante pri tio, ke mi ne plu sentas aŭ suferas pro tio, kion mi lasis malantaŭe, tiun vivon, kiu ŝajnis al mi eksterordinara pro ties rutineco, feliĉa pro manko da gravaj  incidentoj, escepte de la okazoj, malmultaj, en kiuj mi preskaŭ  mortis,  sed same mi pentis, ke mi ne profitis cirkonstancojn pli oportune,  kiam  mi subite vidis sinjorinon, kiu promenas kun sia filo. Ili havis ion  specialan. Ien malantaŭ ili amaso da homoj ĉirkaŭrondis ion. Mi  venis rapide kaj malvicis inter la homoj, kaj eksciis, ke estis  turniĝita  aŭto, kun sinjorino kaj sia filo en ĝi, ambaŭ mortintaj, laŭŝajne. Mi  turnis la kapon al loko, kie tiu sinjorino kun filo ankoraŭ marŝas,  kaj  konstatis, ke temas pri ili samaj. Mi sekvis ilin. Estis nekredeble:  mi  ĵus vidis du fantomojn. Du kolegojn miajn. En du paŝegoj, mi venis  apud  ili, kaj demandis: 

  —Jes—, la virino  diris. 

Ili  haltis subite. Kaj ŝi riagdis al mi  kun glacio en la okuloj, preskaŭ kun malamo.

Kaj ili daŭrigis sian vojon al lernejo. Mi sekvis ilin post prudenta distanco. Ili eniris la lernejon, kies pordo ankoraŭ estis malferma, ĉar ankoraŭ infano eniras. Sed aldone ili vidis, ke du infanoj kuris enen kaj pasis tra ili. Ili venis en la klasĉambron de la infano kaj fermis la pordon. Kiam la sinjorino provis malfermi la pordon, ŝi konstatis, ke sia mano trairis ĝin. Ŝi turnis sin, kaj trovis min, kiu observadis ŝin senhalte. Mi iris preter ili, kaj diris: “Sekvu min!” Ili vidis, ke mi trapasis la muron unu metron for de ili kaj eniris la klasĉambron. Subite ili aperis apud mi. Mi signalis amike al ili per mia okulo, kaj diris al ili: “Ĉi tio estos tre lerniga”.

 

Sinjorino Pérez Machín, la instruistino de Tomasito, la infano, kiu estas apud mi, vokis la infanojn:

Tiun momenton venis mia vandala emo, kaj mi diris:  

Estis nur unu ridon en la tuta klaso. Tiu de Tomaseto. La aliaj infanoj, kompreneble, ne aŭdis min. Ili nur aŭdis instruistinon, kiu diras:

La patrino de Tomaso jam rigardis al mi per alia vizaĝo, kun granda demandosigno en ĝi. Tiumomente malfermiĝis la pordo kaj eniris infanino tre pala kaj kun ŝpuroj de plorado:

   

La patrino de Tomaseto rigardis al mi, kaj demandis rekte kio okazas. Mi informis ŝin pri ilia nova statuso: “Saluton denove. Mi nomiĝas Anĝelo, se mi ne estas via gvardanĝelo. Same kiel vi, mi estas mortinto”.

 
 
    

Mi memoris la filon, kaj gestumis al li:

He, Tomaso! Venu ĉi tien. Tio ĉi ankaŭ interesas al vi.

La knabo venis salte, antaŭ surprizo de sia patrino.

Kiel vi faris tion?   Katalino, kiam ni pensas pri loko, ni subite iras al tiu loko. Vidu: pensu pri loko, kaj vi vidos, ke vi tuj estos tie.    

Ŝi malaperis, sed post unu momento ŝi denove venis al ni.Ho, tio funkcias. Mi deziris esti en Parizo, la urbo kien mi iris geedziĝe, kaj mi tuj vidis min tie, sub la Ejfel' Turo. Mi paŝis malantaŭen por vidi ĝin pli bone, kaj ne vidis buson, kiu trapasis min sen mia konsŝtato. Neniu pli vidis min.  

Ekzakte. Nun vi scias ĉion, kion mi scias. Vi povas movi. Subite. Ĉien en la mondo. Sed tiel mi estas de kelkaj tagoj.  
 
   
 
    Panjo, kion ni faru nun?  
 Mi konsilas al vi adiaŭi viajn gekarulojn.  
   Kiucele?—, diris ŝi.  
 Aha'. Vi en konservas sentoj pri amo aŭ doloro al ili, ĉu ne?
 Ne.  
 Kaj vi, Tomaseto? Ĉu vi deziras diri ion al paĉjo?
Certe. Ni povas reveni en vian akcidenton por ke vi provu. Mi avertas, tamen, ke se vi sukcesas, vi resentos doloron kaj grandan pezon en korpo, kiujn vi nun ne havas.  

Ni revenis subite en la lokon, kie la aŭto kapturnis. Fajristoj ankoraŭ rompas tiun pordon, kiu restas en supera parto, tiu de kunanto. Fajristo eniris ĝin kaj elirigis unue la korpon de la infano. Poste li prenis la kadavron de la patrino. La infano havis sian kolon en stranga pozicio, kvazaŭ ĝi estu rompita. La vizaĝo de la virino estis tute detruita: ĝi havis aĉan frapon en flankosto. Ambulancistoj ne zorgis pri la infano, kiam ili vidis la kolon, sed ili masaĝadis la koron de la patrino kaj respirigis ŝin buŝal­buŝe. Ili provis dum kelkaj minutoj. Kiam ni kredis, ke ili renoncas, ili prenis metalpecojn konektitajn al interno de la ambulanco kaj ili donis al ŝi sinsekvajn elektrofrapojn sur ŝia brusto. Ili insistis dum kelkaj minutoj, ĝis kiam unu el ili kriis: Ŝajnas, ke ŝi jam venas! En tiu momento Tomaso kaj ni vidis, ke la patrino komencas malaperi en la aero. Antaŭ ŝi finis malaperi, ŝi diris al mi per sensenta voĉo:

Anĝelo, zorgu pri mia filo—. Kaj ŝi malaperis.  

La infano kaj mi vidis, ke la korpo de la patrino komencis moviĝi kaj ĝemi, kvazaŭ ŝi suferas grandan koŝmaron. Baldaŭ oni donis al ŝi trankvilpilulon, kaj oni forportis ambaŭ korpojn, ŝian ambulancen, kaj tiun de la infano aliveturilen sed tute kovrita de littuko. 

—Normale—,  li diris al mi. —Kiel mi  povas farti? Vere estas, ke mi sentas nenion. Vi ankaŭ sentas  nenion, ĉu?    Ho, ĉu? Kaj kiel?    Ĉar vi denove sentas. Ĝi estas kvazaŭ vi estas tiu persono. Ĉiuj ties pensoj estas viaj, kvazaŭ vi mem pensas ilin. Ties sentojn vi ankaŭ sentas ilin. Kaj se io doloras al li aŭ ŝi, vi sentas tiun doloron. Aŭ feliĉon, aŭ ĝojon. Ĉiujn sentojn. Por vivulo estus vere granda sukceso salti de korpo al korpo. Sed por ni tio estas teda kaj peza. Ili ne povas moviĝi tiom rapide kiel ni. Kaj ili malsatas, malvarmiĝas, doloras.    Do kiom teda estas la afero morti.   Certe jes. Tion diris al mi miaj gepatroj kaj mia instruistino.   

Kaj Tomaseto malaperis el mia vido. Li estis tie, kaj subite li en plu estis. Tio mirigis min. Ĉu li vere iris en Ĉielon? Kaj se ĉielo ne ekzistas? Tiukaze li irus en plej absolutan nenion. Kaj mi pensas, ke valoras pli unu birdo en mano ol cento en la arbo. Pro tio esti ĉi tie, moviĝante kaj parolante iomete kun ĵusmortintoj estas pli interesa ol malaperi por ĉiam.

Mi ankoraŭ pensis pri tio, kiam mi subite demandis al mi pri kio okazas al Katalino. Mi sekvis la ambulancon, kies sirenbruon ankoraŭ mi aŭdis, al hospitalo. Fakte mi eniris la ambulancon kaj vidis, kiel oni portis ŝin en la emerĝencan unuon hospitalan kaj tubigis ŝin ĉie ajn. Mi restis apud ŝi la tutan nokton. La edzo, kompatinda homo, venis du horojn poste, kun vizaĝo lavita de plorado, kvazaŭ li estas ĉifono. Kun li venis iomete pli juna virino, fratino de Katalino, mi supozis.  

Post kelke da tempo, la fajfiloj de aparatoj konektitaj al Katalino ĉesis aŭdiĝi, kaj ties edzo iris kriadante la doktoron. Dum la mallongaj momentoj, en kiuj ili okupiĝas vivigi denove ŝin, ŝi sukcesis demandi al mi pri sia filo:

Ĉielon? Kaj vi, kial vi ne iris en Ĉielon?  

Dum tri longaj tagoj, Katalin' luktis kontraŭ vivo, pli ol kontraŭ morto. Sed kuracistoj venkis ĉifoje. Kaj iom post iom ŝi revenis denove en vivon. Tri monatoj poste ŝi eliris la hospitalon, kun granda malgajo, ĉar sia filo foriris por ĉiam. La edzo estis detruita pro lia perdo, sia ununura filo. Ŝi suferis pli, ĉar ŝi ŝoforis en la momento de la akcidento. La aŭto venis sur makulon da oleo surstrata en angulo, kaj kiam ŝi bremsis la iom malnovan aŭton, sen ABS, ĝi turniĝis senkontrole, kaj frakasante rado kontraŭ trotuarlimo, la aŭto kapturniĝis, mortante la infano per la frapo, kaj ŝi preskaŭ mortis ankaŭ.

  Tiun nokton mi trankviligis ŝin, tamen, per sonĝo ŝia: “Katalin', ne zorgu. Tio, kion vi sonĝis kiam vi estis senskonscia, estas vera. Via filo estas bone. Li estas en Ĉielo”. Mi fartis kiel aĉulo pro mia mensogo tiel, sed ne plaĉis al mi kiom malgaja ŝi aspektis. Estante en ŝi mi sentis ŝian triston, sed ankaŭ mi sentis kiom da trankvilo miaj vortoj donas al ŝi. Ŝi tuj ripozis pli profunde, kaj sekvonttage ŝi fartis pli pace. Ŝi ridetis al edzo kaj parolis al li dolĉe. De tiam ŝi helpis lin venki la morton de sia filo.  

Sed mi ankoraŭ ne scias, ĉu mi estas inter vivo kaj morto. Ĉu estas nenio pli. Ĉu mi estas en limbo aŭ en disŝiraĵo spaca inter vivo kaj morto, kaj tiu lasta ankoraŭ estas la nenio, la malapero. Mi ne sentas timon malaperi, ĉar se tio okazas al ni ĉiuj, finfine okazos al mi ankaŭ. Sed mi ankoraŭ havas grandan soifon koni multajn aferojn, kiujn mi neniam sukcesis scii kiam mi vivis. Mia skeptra statuso donis al mi avantaĝon lerni. Se mi daŭrigas la aferon, mi povos vivi kelkajn generacioj de sidloko kiel spektanto, kaj tio allogis min. Ĉu tio estas ŝlosilo al tio, kial mi restis inter du akvoj? Mia konsoifo malhelpis min iri ĉielen, aŭ inferen, aŭ kien ajn diable iras skeptroj kiam korpo mortas, inkluzivante en tiuj ebloj iri nenien? Mi ne sciis, sed mi intencis ekscii antaŭ mi prenus tiun salton ĉielen, kiun Tomaso prenis. Mi volis ekscii multe da aferoj. Koni la mondon, ekzemple, estis mia nesukcesigita subjekto dum mia tuta vivo, kiujn mi malfruigis dum mia tuta emerita vivo, dum tridek jaroj. Nun mi povas fari sen elspezi monon, kiun mi ankaŭ ne plu havas, kaj sen tiuj malkomfortoj pro vojaĝado. Pro tio mi vidos ĉion. Poste mi povos iri al korno, aŭ al ĉielo.

Sed dume, mi havis kelkajn demandojn: Kie estas Dio? Vere morti ne helpis min eliri tiun dubon, ĉu li ekzistas, ĉu ne. Kial mi ne vidis la aliajn mortintojn? Kien ili iras? Kaj Tomaso? Kien diable iris tiu damnata infano? Kion mi diros al lia patrino, se mi denove trovos ŝin?

 


 

 


 

 

 VI

  Sed finfine mi ja vidus aliajn skeptrojn. Kio okazas estas, ke ili malaperas post kelkaj tagoj. Kaj ili ne povis diri ion al mi, kien ili iras, aŭ kial, ĉar vere mi estis la plej malnova skeptro, pli malnova ol ĉiuj, kiujn mi trovis. Tagon, je surprizo mia, mi trovis homon, kiu prenis min el tiu maro da duboj, sub kiu mi jam droniĝas. Ne, ne temas, kiel oni povas pensi, skeptro. Temas pri vivanta knabino kiu, tamen, havas strangan kapablon: ŝi povas vidi mortintojn. Ŝi havas strangan teorion pri ni. Ŝi kredas, ke ni havas sentojn. Kaj ke sento kulpa ne lasas min foriri. Ŝi neniam diris al mi kien. Sed ŝi diris, ke ĉiuj foriras.

Mi konis ŝin en Placo de Hispanio, Seviljo. Mi amas Seviljo. Tie mi ekkonis ĉevalĉarojn, kun onklo Prudento, Nun, pro tio, ke mi povas iri tien, kien mi volas, mi ofte vizitas la ĉefurbon de Andaluzio, Seviljo. Estas multaj muretoj, sur kiuj oni povas vidi simbolojn, kiuj reprezentas ĉiujn provincojn de Hispanio, el kio venas nomon de la placo. Pripensante mi iam kiom komplika estas vivo, kaj longa morto estas, mi vidis junan knabinon sidante fronte al mi, sur benko. Mirigita, mi demandis:

—Ĉu vi vidas min?
—Kompreneble.
—Ĉu vi estas mortinta?
—Ne.

Verdire, tiun respondon mi ne atendis.
Iom defie, mi demandis:
—Sed mi ja estas.
—Mi scias.
—Ĉu vi scias? Ĉu vi ne timas? Kaj se vi vivas, kial vi povas vidi min kaj ne aliaj vivuloj?
—Ĉar mi estas sorĉistino. Jen respondo al viaj kvar demandoj—, ŝi diris kun rideto paciga.
—Kiel vi nomiĝas?
—Maribel.
—Sorĉistino Maribel'. Ŝajnas filmo.
—Jes. Sed vi ŝajnas malgaja.
—Ne, Maribel'. Skeptroj ne havas sentojn.
—Sed jam tedas al vi ĉiam vidi samajn aferojn. Ĉiun tagon mi trovas skeptrojn, kiuj petas aferojn de mi. Ili ĉasas, ĝenas min, verdire. Vi estas la plej simpatia. Vi kondutas al mi kvazaŭ normala persono.
—Ĉu ĝenas vin ili? Kial?
—Ĉar ili scias, ke mi vidas ilin. Kaj ili petas aferojn.
—Mi petas nenion de vi. Mi zorgas nur pri miaj propraj aferoj. Sed estas agrable paroli kun vivulino tiom simpatia kiel vi estas.
—Dankon. Ĉu vi vere volas nenion de mi?
—Se mi estus viva, mi petus kison de vi, kvankam mi ne kredas, ke vi povas doni ĝin al mi. Kaj se vi donus, mi kredas, ke mi sentus nenion. Vero estas, ke mi nur aŭdas kaj vidas. La aliajn sentojn mi ne spertas, se mi ne estas en vivulo. Sed mi malŝatas fari tion.
—Ĉu vi povas fari tion? Kaj kial vi malŝatas tion?
Nun ridis mi pri ŝia malpacienco. Kaj per rideto plej eble kiel amikema, mi diris:
—Ĉar mi sentas min peza, mi sentas doloron, senpovon, la problemojn de gastiganta homo.

 Aldone, fojfoje tiuj sentoj mem igas min interveni en iliaj vivoj, kaj mi ne taksas tion korekta.
—Vi pravas. Tio ne estas honesta. Vi donas maljustan avantaĝon.
—Prave. Sed multaj el ili suferas pro maljusteco. Kaj iliaj propraj problemoj kaj mankoj malpemesas ilin solvi siajn problemojn. Ili ne lasas ilin vidi la solvojn, kvankam ili kutime havas ilin antaŭ iliaj nazoj.
—Ĉu vi ham helpis iun el ili?
—Jes. En Ĉinio mi helpis ĉineton pri siaj studoj. Kaj soldatojn konservi sian edzinon. Poste mi komprenis, ke mi ne povas esti gvardanĝelo al ĉiuj homoj.
—Anĝelo de gvardo... Bone, se almenaŭ estus unu, la mondo estus iom pli bona.
—Eble ili ekzista, eĉ se ni ne ankoraŭ vidis ilin.
—Ĉu ankaŭ vi ne? Nu, mi supozas, ke vi havas multajn demandojn. Vi multe demandadis al vi mem de kiam vi mortis, ĉu ne?
—Kompreneble. La unua, kiun mi faris estas la plej sindemanda: de kiam mi mortis, mi trovis nur du mortintojn: unu revenis en vivon, kaj mi perdis ŝin. La alia iris en ĉielon, aŭ tion li diris al mi, almenaŭ. Sed mi restas ĉi tie, kaj vidis neniun pli. Ĉu vi scias kien iras mortintoj?
—Mi kredas, ke via supozo estas korekta: ili iras ĉielen. Tuj, kiuj petas helpon de mi, kiam mi sukcesas fari tion, malaperas. Ili diras, ke ili jam restas en paco kun si mem, kaj tuj malaperas en la aero. Aŭ almenaŭ tiel aspektas...
—Tio estas: vi ĉesas vidi ilin.
—Jes.
—Strange... Ĉu vi ne certas pri tio, kien ili iras?
—Ne. Eble ne ĉiuj iras ĉielen. Eble kelkaj iras inferen. Ĉu vi estis bona aŭ malbona en via vivo?
—Nu, mi ne vere scias... Mi mem ne povus taksi tion, ĉu vi ne samopinias?
—Aha'. Kiom jaraĝa vi estis, kiam vi mortis?
—Naŭdek.
—Ho, longa vivo! Eble via penso disvolviĝis tiom multe, ke ne plu estas loko por ideo pri Dio en ĝi. Tial vi restas ĉi tie. Ĉar vi devas havi fidon.
—Kaj kio okazas pri tiuj, kiuj ne havas fidon? Ĉu Dio ne amas ilin?
—Dio amas ĉiujn. Sed eble li konscie lasas vin je la pordo. Ĝis kiam vi vekiĝos al fido per vi mem.
—Ha! Sed li povus veni klaĉi iomete kun mi, same kiel vi faras nun.
—Li povus—, ŝi diris kun granda rideto. —Eble li jam faris tion, kaj vi ne rimarkis.
—Eble.
—Nu, mi devas foriri. Estis plezuro...
—Anĝelo. Mi nomiĝas Anĝelo.
—Ĉu vi vidas? Eble vi estas vera anĝelo. Anĝelo, kiu ankoraŭ devas lerni sian metion.
—Kaj kiumaniere mi scios pri tio?
—Ni vidu..., vi diras, ke vi spertas neniun senton, ĉu ne?
—Certe.
—Kaj kiam vi helpis la geĉinojn, ĉu vi sentis nenian plezuron, ĉu vi sentis pli bone pro tio, ke vi faris tion?
—Jes.
—Tio signifas, ke vi posedas stofon da anĝelo. Tio estas via destino, certe.
—Vi forgesas ion.
—Kion?
—Mi sentis tion ĉar mi ankoraŭ estis en korpo de ĉino. Mi sentis kun ili, mi sentis per ili. Sed kiam mi eliris ilin, mi ne plu sentis.
Ŝia rideto froziĝis.
—Ho. Bone. Mi devas foriri. Vere.
—Do ĝis, Maribel'. Zorgu bone.

Jen la lasta fojo, kiam mi vidus Maribelon, laŭŝajne. Sed mi eraris.

Ŝi iris al sia hejmo. Samtempe mi memoris pri unu el la plej belaj stratoj de Seviljo, Strato de la Sierpe 1, kie antaŭ multe da jaroj estis muzikvendejo, Domo Damas2, kie mi aĉetis muzikpaperojn por gitaro je la unuaj jaroj de mia juneco, kiam mi pasigis someron ĉe mia onklo Prudento. Mi emis promeni laŭ tiu strato, kaj tien mi venis tuj. Kiam mi venis en pinto de la strato, mi vidis ke per la alia, pli proksime de Placo de Hispanio, eniris la straton Maribel'. Tuj post ŝi venas du homoj, kiuj parolas al ŝi senĉese, kvankam ŝi ne atentis al ili. Kaj mi rimarkis, ke ŝi ne aspektas kontenta. “Kio okazas al ŝi?”, mi scivolemis. Tiam mi vidis infanon, kiu kuras trapasante tiujn du homojn. “Ha!”, mi diris al mi, “tiuj devas esti du skeptroj kiel tiuj, kiujn ŝi priparolis al mi”. Mi marŝis laŭ la alia stratoflanko, malantaŭ ili kaj alproksimiĝis al ili nerimarkate. Mi ŝajnigis, ke mi okupiĝas pri aliaj aferoj, tiel ke ili kredu, ke mi ankoraŭ estas en mondo de vivuloj. Sed mi aŭdis ĉion.

—Vi devas iri en policejon—, diris la viro. —Ne decas, ke ili sukcesu.
—Ankaŭ, tiuj, kiuj mortigis nin—, la virino diris, —volas havi la tutan monon.

Mi baldaŭ komprenis, ke tiuj skeptroj postulis venĝon kontraŭ iuj. Mi vidis, ke Maribel' estis tre kolera, sed ŝi ne kuraĝis reagi ĉar en strato plenpena da homoj ne estas prudente, ke oni vidu ŝin paroli al si. Se oni ne vidus min. Do, kiam mi jam komprenis la tutan situacion, mi subite diris:
—Ĉu vi ne hontas ĝeni virinon kompatindan, kiu havas pli decajn aferojn fari ol diri al policisto, ke du fantomoj informis ŝin?
Ambaŭ rigardadis al mi, kaj unue ili kredis, ke mi estas sorĉisto, same kiel Maribel'.
—Sed ili mortigis nin!
—Ĉu tio gravas nun? Vi estas mortaj, kaj eĉ se viajn mortigintojn oni enarcerigas, vi same daŭros mortaj.
—Sed tio ne estas justa!, diris la virino. —Aldone, ili havas la monon.
—Ĉu ĝi utilas al vi nun?
—Ne, ĝi ne utilas al ni. Sed mi volas, ke ĝin havu la aliaj heredantoj.
—Vi haltas pro stultaĵoj. Kaj vi amarigas vivon al la ununura persono, kiu povas aŭdi vin. La sola afero, kiun vi povas kaŭzi estas, ke ankaŭ ŝi ne atentu al vi.
Ili haltis, kaj konfrontis min:
—Kaj el kie diablejo vi ekaperis? Se vi estas skeptro, kial vi defendas ŝin?
—Ĉar se mi neniam estis partiano pri futbalo, politiko aŭ religio dum mi vivis, mi ne komencos kiam mi estas morta defendi du stultulojn nur pro tio, ke ili estas je la sama flanko kiel mi. Mi neniam honoris flankojn. Kaj Maribel' estas virino, kiu bezonas helon, ne ke du aĉuloj provoku ŝin. Ĉar diru al mi, infanetoj: kiumaniere vi pagontis Maribelon pro tiu granda favoro?
—Nu, verdire..., klarigi veron estas bono per si mem, pago en si mem.
—Ha!, kompreneble... Fari tion, kion vi diru devas estis akvofalo da plezuro. Ĉu vi estis ministro kiam vi vivis?
—Kion vi proponas, ke ni faru? Ni povas fari nenion kontraŭ vivuloj.
—Kaj kial diable vi devas fari ion ajn kontraŭ iu? Ĉu vi estas stultaj? Vi jam mortaĉis, ulo. Vi jam havas nenion fari. Kaput. Iru feken. Vi malmankas. Nenion plu vi eblas fari ĉi tie. Ne temas pri via mondo. Estas ĉi mondo por ŝi, ne por vi, frenezuloj. Sekve, alkutimiĝu. Dum vi havos la plej etan senton al vivulo, vi ne povos pasi al la alia dimensio, kie ajn ĝi estu. Kaj eterniĝi ĉi tie ne utilos al vi. Kaj al tiu kompatinda virino ankaŭ ne.
—Kaj kion vi faras ĉi tie? Ĉu vi deziras ŝin nur por vi? Ĉu vi volas, ke ŝi faru taskon por vi, kaj ĝenas al vi, ke ni deflankigu ŝin el vi?

Mi ne pensis pri tio, sed la penso ridigis min, pro ĝia maltaŭgeco.

—Rigardu, vere estas, ke mi ne scias kial mi ankoraŭ ne iris ien ajn. Mi mortis antaŭ tri tagoj. Kaj mi ne moviĝas el ĉi tie, eĉ se mi konstatas, ke nenio ligas min al ĉi tiu mondo. Se ne..., diable, tio ja devas esti!—, mi diris al mi dum mi frapis mian frunton forte.
—Kio?—, samtempe diris ambaŭ skeptroj.
—Ne, nenio. Mi ankoraŭ ne povas vortumi tion. Kiam mi ekkomprenos, mi malaperos. Sed vi du ne plu piku Maribelon, ĉar mi koleros. Mi ne scias, ĉu skeptroj sentas doloron kiam alia skeptro bategas ilin, sed estas nur unu maniero ekscii ĝin.

Ili ne montris havi multe da emo ekkoni tion, ĉar ili malproksimiĝis iom post iom, ĝis ili finfine decdis foriri. Ili promenis foren de ni, kaj kiam ili estis en komenco de la strato, io stranga okazis: dum ili parolis unu la alian, ili malaperis. Ni subite haltis vidi ilin.

—Ea!—, mi aŭdis konatan voĉon preter mia dorso. —Vi forpuŝis ilin de mi. Dankon, knabo—. Estas Maribel', kiu rigardadis al mi kun multe pli da simpatio ol antaŭe.
—Vi scias pri kio mi pensis, ĉu ne?
—Vi ne foriras, ĉar vi ankoraŭ ĝuas lerni novajn aferojn. Vi daŭre volas scii ĉion.
—Tio.
—Skeptroj, laŭŝajne, ne povas progresi al sekva dimensio dum ili havas ion de ĉi tia. Kaj vi havas tiun sciencan spiriton, tiun scivolemon pri ĉio. Ĝis kiam vi ne renoncos al tiu, vi ne povos foriri.
—Sekve, mi restas. Mi ne kredas, ke estas malbone deziri scii ĉion.
—Nu, estu via decido. Estu tiel—. Ni daŭre promenis al ŝia hejmo, kaj post dek minutoj ŝi subite diris: —Hej, kiel astrala gvardisto vi estas tre valora. Mi devos lui viajn servojn.

Mi ne ridis tro pro la ŝerco de la sorĉistino, sed tio pensigis min. Eble mi povus fari ion, kio maltedigu mian novan vivon. Lerni, lerni, lerni la tutan temon ne estas tre produktiva. Ne gravas kiom mi interesiĝas pri tio. Malgraŭ tio, je la fino mi decidis pozitive, ke mi volas lerni ĉion, kompreni ĉion. Kaj se mi povas helpi iun per tio, kion mi scias, mi povos fari tion. Ekzakte male al tio, kion tiuj skeptroj faris.

— Kien iris tiuj du?
—Ili iris en novan nivelon.
—Same kiel en vidludoj.
—Nu, jes. Sed tio estas pli serioza. Ili ĉesis senti tiun idiotan venĝemon, kiun ili havis, kaj ili trankviliĝis. Tial ili sukcesis iri en la sekvan dimension.
—Ho, tio estas kvazaŭ morti denove, ĉu ne?
—Eble. Vi povas ne kredi tion, sed vi agis kiel vera gvardisto. Vi forprenis tiun paraĉon for de mi. Verdire, ili furiozigis min jam.
—Vi vidu: ne ni ĉiuj skeptroj estas teduloj.
—Kelkaj el vi estas eĉ simpatiaj—, ŝi ridetdiris al mi.

Ni ne plu iris laŭ Strato La Sierpe, kompreneble. Ni jam estis proksime al ŝia hejmo. Ŝi vivas en kvara etaĝo. Ŝajne, ŝi vivas sola, kvankam ŝi havas multe da geamikoj.

—Bone, mi lasas vin—, mi diris. —Vi rajtas havi vian intimecon.
—Ĉu vi ne volas pokaleton?—, ŝi diris ridetante. —Neniam skeptro akompanis min hejme. Ne skeptro, kiu postulas nenion de mi.
—Ĉu vi havas astralan viskion?
—Ne, sed mi povas doni al vi konversacion. Kaj vi povas doni ĝin al mi.

Mi neniam estis en hejmo de sorĉistino. Kvankam la invito estis tre tentema, mi estis rifuzonta. Sed neonte al sindona invito, mi vidis, ke ŝi malfermas okulojn iom pli, kvazaŭ io mirigas ŝin. Mi ĝiris, kaj mi trovis infanon dekdujaraĝan. Eĉ se li estas en perfekta ombro, en nokto malluma, mi vidis lin perfekte.

—Estos plezuro pasigi la nokton kun knabino tiom bela— mi diris duonfaldigante mian skeptran korpon al ŝi kaj montrante al ŝi la pordon per mia mano. Dum ŝi eniras la pordon, mi diras al knabo:

—Se vi supreniras ĝeni ŝin, mi donacos al vi la batadon, kiun viaj gepatroj ankoraŭ ŝuldas al vi, infanaĉo. —Sed poste mi komprenis, ke tiumaniere mi helpos nenion, kaj aldonis:

—Atendu min ĉi tie, kaj mi helpos vin. Sed se vi venas al ŝi, mi ĵetos vin tra la fenestro.
—Kie vi estis?—, demandis Maribel'.
—Froprenante la rubon, sed ne zorgu. Diru al mi tion, pri kiu etaĝo estas via loĝejo.
—Kvara D.
—Bone. Supreniru per lifto.

Dum ŝi supreniras, mi demandis la infanon:

—Kion vi bezonas, infano?
—Oni ĵetis min en riveron.
—Kiu ĵetis vin en riveron?
—Vandaloj de mia lernejo.
—Kaj kion vi volas?
—Mi volas, ke oni diru al miaj gepatroj kie mi estas. Mi volas, ke ili trovu min.
—Oni ne revivigos vin. Tion vi jam scias, ĉu ne?
—Jes.
—Mi trovas vian peton prudenta. Atendu min. Mi revenos baldaŭ.

Mi venis en la Kvaran D-n kiam ŝi ankoraŭ malfermas la pordon.

—Saluton—, mi diris.
—Ho, stulta kaprico ne akompani min en lifto. Ĉu skeptroj jam suferas klaŭstrofobio? Diable, ne tiuj, kiuj turmentas min kutime en liftoj, ekzakte, kiam mi ne povas fuĝi...
—Mi laboris—, respondis mi. —Kaj vi ankaŭ havas laboron nun. Ne nudiĝu. Vi devas reveni surstraten telefoni.
—Mi havas telefonon. Kiun vi volas, ke mi voku? Ĉu amantinon vian, kiun vi ne adiaŭis?
—Nu, nu... Diru al mi, Maribel': kioma jaraĝa vi opinias, ke mi estas?
—Nu, vi ŝajnas tridek, eble tridek kvin.

Tiumomente mi konsciis, ke mia aspekto ne estas tiu, de aveto naŭdekjaraĝa. Skeptroj eble ne havas tiun videblan aspekton, kiun ili havis kiam mortis la korpo, kiu subtenis ilin. Mi imagis min je sesdekjaraĝo, kaj mi ripetis la demandon:

—Ho—, diris ŝi. —Kie iris via hararo? Ĝi estas malpli dika kaj pli griza. Haltu, ne ludu... Diru, kiel vi nomiĝas? Vi ne diris tion al mi.
—Mi ja diris al vi, sinjorino sorĉistineto Maribel': mi nomiĝas Anĝelo.
—Ha, jes. Ni diris La Anĝelo de Gvardio. Restu trankvila, klarigu al vi vian aspekton. Vi ankaŭ diris al mi, ke vi aĝis naŭdeke. Sed mi preferas vin tridekjara.

Mi reprenis mian antaŭan aspekton. Laŭŝajne, mi iam vidis min tiel interne, ĉar tiam mi ĝuis bonan sanon, mi ankoraŭ ne operaciis pri io ajn, sed mi jam estis sufiĉe matura por scii, ke mi ne scias ĉion, ke mi ne meritas ĉion, ke ankoraŭ la plej bono en vivo devas veni, sed ke mi ankoraŭ havas naivecon kaj pozitivan emon por ĝui ĝin, kiam ajn ĝi venos.

—Jes, pardonu, Maribel': mi ne memoris, ke mi diris al vi, ke mi mortis kiam mi estis naŭdekjaraĝa.

—Benata estu viaj genoj, Anĝelo. Mi ne scias, ĉu mi atingos tiun tridekaĝon, kiun vi aspektas nun.
—Kial ne? Ĉu vi fumas multe?
—Ne, pro tiu malbona farjo12, kiun mi havis dum mia tuta vivo.
—Bone, vidu, vi devas telefoni. Sed vi ne povos diri policiston, ke tio, kion vi diros al ili, ke vin informis spektro.
—Ne, kompreneble—. Ŝia vizaĝo eklumiĝis, kaj ŝi aldonis:—Vi parolis kun la infano.
—Jes. Vi kaptis min. Sed tio kostos al vi nur kelkajn sekundojn, kaj unu eŭro.
—Aŭskultu, Anĝelo: mi ne povas zorgi pri tiuj homoj. Mi ne estas NRO4. Mi devas labori. Mi devas vivi mian vivon. Kaj mi ne povas permesi al mi dediĉi mian tempon helpi mortintojn. Ĉefe nun, kiam mi estas maldungita.
—Ŭaŭ. Mi ne sciis tio. Kion vi kapablas fari profesie?
—Mi doktoriĝis pri Ekonomio. Sed mia lasta posteno estis en supermerkato, kiel kasistino. Oni fermis ĝin ĉi tiun matenon. Mi serĉis la tutan tagon, Kiam mi trovis vin mi estis ĵus eksidante sur tiu benko por ripozi. Paroli kun vi estis bona distro, kiu forprenis min de miaj problemoj. Sed mi devas pensi pri mi. Mi malmoliĝis multe de kiam mi trovis tiun eblecon paroli kun mortintoj. Deomence mi pensis, ke tio estas beno, sed reale ĝi estas malbeno. Ili ne lasas min trankvila. Ili vidas min de fore, kaj ili porkuloj fieras pri tio, kion mi faris por ili, kaj estas vico por peti favoron. Fakte kiam vi forpuŝis tiujn du hodiaŭ, atendis pli en vico.
—Kaj kial ili foriris?
—Ĉar vi vidigis ilin pri la senutileco de ilia restado ĉi tie. Kaj ili iris en la sekvantan dimensio. Kaj mi konstatis, ke aliaj ses foriris post ili du. Vi estus tre bona gvardanĝelo. Sed ne pri vivuloj, sed pri mortintoj.
—Nu, rigardu, Maribel', ni povas havi pakton: vi helpas min, kaj mi helpas vi.
—Ha. Kion povas fari mortinto por mi?
—Mi trovos laborpostenon por vi. Se mi sukcesas, ĉu vi helpos min?
—Ho, finfine vi ne laboros por mi, Anĝelo: mi laboros por vi...
—Sekve, donu al mi signon. Venu malsupren kaj voku telefonnombron. Vi devas diri nur unu frazon.

Ŝi turnis kaj rigardis sin en spegulo en enirejo de sia apartamento. Ŝi pentris iomete siajn lipojn, Ŝi aranĝis iomete sian hararon, kaj eliris denove. Ŝi venis en la telefonskatolon cent metrojn for de sia hejmo kaj sen depreni siajn gantojn, demandis al mi:

—Kiu estas la nombro?

La knabo diris. Poste, kiam oni respondis, ŝi diris:
—Serĉu Jozefon Mateon en el kilometro 45ª de la ŝoseo al Kordovo, en la rivero—. Kaj lasis la telefonon.

Ŝi rigardis al ni du, kaj aldonis: "Mi esperas, ke vi scias kion mi faras. Mi nun lasas vin, vi havas aferojn fari, mi supozas". Kaj ŝi reiris hejmen.

—Nu, Jozefo Mateo: mi faris tion por vi, sed nun vi devas fari ion por mi.
—Kompreneble.
—Mi volas, ke vi koncentriĝu. Kaj ke vi komprenu, ke vi jam mortis. Vi ne plu estas viva. Vi ne plu vidos viajn gepatrojn. Ĉu vi komprenas?

Mi kompatis la knabon. Li rigardis al mi per vizaĝo de tiu, kiu ne komprenas. Poste li rigardadis surplanken, kaj, rezignita, diris al mi:

—Jes, kompreneble. Sed ĉu mi ne povas resti kun vi?
—Vi povus. Sed mi ne scius kion fari kun vi. Verdire mi ankaŭ ne scias kion fari kun mi mem. Kaj mortintoj ne restas ĉi tie longe. Vi devas transiri al sekva dimensio.
—Kial vi ne venas kun mi?
—Ĉar oni lasis min ĉi tie por certigi, ke vi ĉiuj transiras. Neniu devas resti en tiu ĉi zono interluma. Estas kelkaj vivuloj, kiel Maribel', kiu povas vidi vin. Kaj tio povas influi iliajn vivojn. Tio ne estas justa. Ili jam havas sufiĉe da problemoj sen vi.
La infano rigardis al planko, kaj silentis dum longa momento. Finfine li rigardis al mi denove, kaj ne ploris ĉar skeptroj ne ploras. Sed li ŝajnis trista:
—Ĉu mi neniam plu vidos miajn gepatrojn?
—Certe vi vidos ilin, Jozefo. Kiam ili mortos. Ili iros tien, kie vi estos de baldaŭ.
—Ĉu vi konas la lokon, kien mi estas ironta?
—Ne. Ĝis nun mi ne povis transiri. Mi estas balailo, por ke neniu restu.

La knabo ŝajnis kredi min. Kompatindulo.

—Kaj kion mi devas fari por foriri?
—Ne multe. Unue, vi devas voli foriri. Due, malhaviĝi pri la ceteraĵoj da sentoj homaj, kiujn vi ankoraŭ havas.
—Kiel?
—Tiu intereso pri tio, ke viaj gepatroj trovu vian korpon estas restaĵo de la granda amo, kiun vi havis al ili. Fojfoje tio okazas. Spiritoj estas blokitaj en ĉi tiu dimensio ĝis ili perdas tiun ceteraĵon. Aŭ ĝis kiam ili plenumas sian deziron. Sed tio estas malpli bona, kredu min. Pensu ĝin kaj demandu al vi pri tio, kion vi volas. Ĉu vi volas preterpasi al venonta dimensio, aŭ resti ĉi tie, luktante kontraŭ aliaj skeptroj, kiuj povas vundi vin?
La infano rigardadis la plankon. Kaj kiam li finfine rigardis al mi denove, li ridetis dolĉe, kiel mi supozas, ke kerubinoj5 ridetas, kaj diris ĝoje:
—M jam scias kion fari. Mi memorigos pri vi al Dio.

Kaj lia vizaĝo ekbrilis. Lia aŭro lumiĝis kaj subite, plop!, li malaperis.

—Vi igis min faligi larmeton, diablo—, diris mia sorĉistino, kiam mi revenis al ŝi.
—Mi estas la teroro de sorĉistinoj—, mi diris moke.
—Ne, ne teroro. Sed manipulacianto senhonta vi ja estas, vi ŝtupilo. Mi ne scias pri tio, kion vi diris al infano, sed vi bancerbumis lin, kaj sukcesis forpeli lin.
—Jes. Kaj vere mi ne scias ĉu mi sendis en nenion, ĉu kun tiu Dio, kies ekzisto mi ankoraŭ ne konas.
—Ho, sovaĝa ateisto iĝante agnostikulo. Vi estas en bona vojo.
—Bone, mi ne scias. Vidu, mi nun havas laboreton fari kiam mi vidos, ke miaj kolegoj ne ĝenas vin. Interkrampe, diru al mi, je kioma horo kutime ili venas ĝeni vin dumnokte?
—Post du horoj aŭ tri komencas la parado. Ŝajnas, ke pli da homoj mortas ĉirkaŭ noktomezo, aŭ eble ĉirkaŭ tiu horo oni trovas min.

Mi kontrolis la horon.

—Konsentite. Mi havas du horojn. Sed antaŭ foriri, diru: kion vi povas fari, krom ekonomiojn?
—Ŝercemulo. Mi konas ion pri informadiko. Mi uzas komputilojn de kiam mi estis infanino, kaj mi programis per Kobol kaj C++, sed malmulte.
—Aha'. Ĉu bi tajpas per viaj dek fingroj?
—Kompreneble jes. Mi scias, ke preskaŭ neniu faras tion, sed mi finas la laboron pli rapide tiel.
—Bone. Krom via kariero, ĉu vi mastrumas aliajn branĉoj de kono?
—Mi ĝuas legadon. Mi legis multe. Sed ne, mi studis nenion krom Ekonomio.
—Ja sufiĉas, mi supozas. Bone, mi vidos kion mi povas fari.
—Vi parolas kvazaŭ vi povas fari ion.
—Pretigu viskion por vi, kaj alian por mi.

 Ŝi levis siajn brovojn:

—Ĉu? Ĉu vi drinkas?
—Vi pretigu ĝin. Vi vidos.

Kaj ŝi pretigis la viskiojn. Kiam ŝi drinkis sian, ŝi parolas al mi pri sia infanaĝo, pri kiel ŝi ektrovis la povojn, kiujn ŝi havas. Dekomence ŝi kredis, ke ŝi vidas ombrojn. Sed post kelke da tempo ŝi atentis, kaj tio, kion ŝi kredis ombroj rapidaj iĝis personoj.

—Ĉu vi ne ektimis?
—Ne, je la komenco ĝi ŝajnis amuza al mi. Same kiel al vi nun.
—Ne. Mi adaptiĝas—, mi diris serioze, —sed mi ne amuziĝas. Tute ne.
—Bone, konsentite, pardonu. Unue tiu afero paroli kun preterpasintoj ŝajnis al mi amuza. Sed tio ŝanĝis kiam ili komencis peti aferojn de mi. Kelkajn mi povis facile fari, kiel tiu ĉi nokta, telefoni. Aliaj estis pli malfacilaj, kiel viziti policejon kun informo grava pri krimoj. Fojfoje mi cedis al ilia insisto, kaj mi iris tien. Policistoj rigardis al mi kun malbonfido, kaj ili eĉ demandadis min kun malmolo. Sed kiam mi diris al ili, ke mortintoj informis min, ili lasis min, ĉar ili kredis, ke mi estas frenezulino. Kaj ili estis stultaj atenti al mi. Post jaroj mi lernis malmoliĝi al ili, problemoj de mortintoj, kaj kiam ili konstatas, ke mi ne atentas al ili, ili foriras. Ili provas bati min, sed ili ne povas. Ili insultas mi. Ili diras terurajn aferojn al mi, sed mi jam alkutimiĝis.
—Nu, ne ni ĉiuj estas samaj.
—Ne. Vi estas aminda.

Ŝi jam finintis sian glason, kaj aŭtomate ŝi prenis mian. Mi ne scias, ĉu mi sukcesis influi ŝin fari tion senkonscie, aŭ tiun senkonscion ŝi mem faris. Finfine, kun du glasojn ene, ŝi amuziĝis kaj iris liten.

—Bone, vi estas skeptro, do mi ne povas eksciti vin, mi supozas, kaj vi ne atakus min, eĉ se vi povus.

Kaj dirante tion, senhonte ŝi komencis nudiĝi. Tute nature, kvazaŭ mi ne estus tie. Verdire ŝi havas malgrandan sed belan korpon. Ŝi deprenis ĉion malrapide, kaj kiam ŝi estis tiom nuda kiel Evo, ŝi eniris sian liton.

—Ĉu tiu estas via noktovesto?
—Jes. Ĝi ne faldiĝas, kiam ĝi malsekiĝas. Kaj oni ne devas gladi ĝin. Kaj ankaŭ ĝi ne rompiĝas—, ŝi diris al mi el sia rideto. Ĉu ĝenas al vi, ke mi malŝaltu lumon?
—Plezurigu vin.
Mi ne diris al ŝi, ke skeptroj vidas senlume, ĉar ni profitas la radiojn infraruĝajn kaj superviolajn, kiujn homa okulo ne kapablas vidi.
Ŝi ne haltis paroli ĝis kiam ŝi ekdormis. Mi aŭskultis ŝin. Tio estas kutimo en personoj, kiuj vivas solaj: ili malofte havas homojn al kiuj paroli, sed kiam ili sukcesas trovi homon, kiu aŭskultas, ili diras nekredeblan litanion. Bonŝance, al mi interesis ĉio, kion ŝi rakontis al mi, kaj mi komprenas solecajn homojn. Mi mem estis tia dum mia vivo, malgraŭ tio, ke mi vivis ĉiam kun homoj. Multe da homoj, kiuj tamen ne komprenis min. Homoj, kiuj volis labori malmulte kaj gajni multe da mono, kaj ne komprenis, ke laboron oni povas fari pli kaj pli bone sendepene al tio, ke oni pagu al vi pli aŭ malpli: la laboro mem povas esti via premio mem. Tion oni nomas laborpatio, aŭ alia afero eĉ malplibon­sonanta, sed mia laboro konservis mian menson kaj korpon okupataj, kaj lernigis aferojn al mi.
Mi restis zorgante ŝian dormon, kaj ĉirkaŭ la kvara horo matene mi vidis homon alproksimiĝante al ŝia lito. La viro estis vere aĉvizaĝanta, kaj li ŝtoniĝis kiam li aŭdis voĉon en sia orelo, kiam li estis vekigonta mian sorĉistinon:
—Se mi batas vin, mi mortigas vin, putinido.
Li turnis sin al mi, kaj demandis:
—Kiu estas vi?
—Tiu, kiu rompos vian kapon, se vi vekas mian sorĉisti­non.
—Ĉu via sorĉistino?
—Jes. Vi serĉu alian. Ĉi tiun mi vidis unue.
La ulo rigardadis al mi, kaj poste diris, kun honto: —La afero estas, ke mi devas pagi ŝuldon.
—Ĉu nur unu? Diable!, bonŝanculo! Vi ne povas imagi kiom da ili mi lasis. Sed tio ne gravas. Vidu, knabo...
—Rodolfo.
—Do vidu, Rodolfo: la afero estas, ke nun vi estas morta. Konstatu tion. Tio, kio okazas en la mondo de vivuloj ne plu estas afero via. Do perdiĝu. Oni ne plu permesas al vi bruumi en mondo de vivulo, aŭ eĉ ĝeni vivulojn.
—Kaj kiu malebligos tion al mi?—, li diris al mi kun malestimo: —Ĉu vi?
—Jes.
—Ĉu vi kaj kiom da ili pli?
—Verdire ni estas tri.
La naivulo falis en la trukon, ĉar dum li ĉirkaŭrigardis serĉante la aliajn du, mi venis al li, prenis lian brakon kaj mi pensis pri fora loko, la pinto de Tejde, la plej alta loko de Hispanio. Tie estis unu horo malpli, kompreneble.
—Kie estas la aliaj du? Hej!, kio okazas?
—Ni tri estas miaj du ovoj kaj mi, stultulo—, mi diris batante lin tiom forte, kiel mi povis. —Ĉu tio doloras?
—Ne—, li diris revidante min, arogante: —Kiu diable estas vi?
—Bone, se tio ne doloras, mi estas tiu, kiu batados vin virtuale. Se vi ne bone kondutas.

La kompatindulo sidiĝis surgrunde, kaj rigardis foren. Ni vidis la malfrotajn lumojn el la aliaj insuloj, tie, fore. Ni pasigis la tutan nokton priparolante liajn plendojn kaj problemojn. Li estis puŝulo, tia, kia laboris pro mono por mafiuloj. Kaj li ankoraŭ devis fari kelkajn laborojn. Oni mortigis lin en batalo, kaj li volis venĝon kaj informi sian estron, por ke oni mortigu iun.
—Rodolfo, knabeto, tio jam ne ekzistas. Same tiel, kiam vi pliaĝiĝis vi ne plu ludis kun infanoj, nun vi jam mortis kaj ne povas ludi kun vivuloj. Ĉu vi ne konstatas, ke tio ne estas vira? Tio estas malpli honesta ol bati infanon.

La viro mallevigis sian rigardon, kaj agnoskis:

—Vi pravas. Kial diable mi ne havis gvardanĝelon kiel vi dum mi vivis?—, evidentiĝis, ke li mallevigis la majusklon, sed tio ne gravis al mi.
—Rigardu, Rodolfo, ju pli frue vi lasu tiujn stultaĵojn pri vivuloj, des pli frue vi povos iri en la sekvantan dimension.
—Ĉu vi kredas, ke povas iri en Ĉielon puŝulo, kiel mi, kiu respondecas pri dudek sep murdoj?—, demandis li per tremanta voĉo.
—Ĉielo estas tiu loko, kiun vi konstruas, Rodolfo. Dum vi vivis, vi faris enferon de via vivo. Nun vi povas havi novan ŝancon konstrui vian paradizon. Malvestu pri via malamo, via venĝemo, kaj de ĉiu alia pasio, kiun vi havis. Eĉ tiuj bonaj. Kaj pensu, ke estas loko. Loko por vi, kiu ne estas ĉi tiu. Ĉar en ĉi tiu loko vi jam estis kaj vi ne sciis kiel profiti ĝin. Nun vi profitu novan ŝancon, kiun oni donas al vi.
Dum mi lasis tiun riveron da vortoj eliri mian buŝon, lia vizaĝo lumigis iom post iom, pli kaj pli, per rideto kiu estis timema dekomence, sed finfine de orelo al orelo. Kiam mi finis paroli al li, mi vidis, ke malntaŭ li oni vidas mirindan pejzaĝon: maron, kaj pli malproksime oni vidis la insulon Granda Kanario, ĉar ektagiĝas. Mi kredis, ke lia vizaĝo ekbrilas pro sunleviĝo. Sed la sunradioj tiam estis ruĝaj, kvankam lia vizaĝo havis blankan lumon. Li murmuretis Dankon, anĝelo!, kaj plop!: li malaperis. Kaj tie mi vidis min je la plej alta punkto de Hispanio, parolante sola, kiel la perfekta idioto, kiu mi eble estas, rigardante la naturan belecon de la Insuloj Kanariaj, senmove.

Finfine mi ekvenis en realon: “Ĉieloj, la posteno de Maribel'!”

 


 

 


 

 


 

 

 VIIKovrilo por "Estu tiel".

 

Ŝi  diris, ke ŝi estas ekonomikistino,  kaj duoninforma­di­kis­tino, sed ŝi ne diris al mi gravan detalon: ĉu  ŝi parolas lingvojn? Sekve, antaŭ ĝeni eblajn kontaktojn miajn, mi  deciis ke mi devis demandi al ŝi.

 

Kiam  mi venis en ŝian hejmon, mi  rimarkis, ke ŝi dormas. Ne strange: estas la sepa horo matene, kaj  komenci serĉi laboron tiam estas absurda. Sekve mi eniris ŝian sonĝon  rapide. Mia sorĉistino estas pli malkomplika knabino ol mi antaŭvidis.  Ŝia sonĝo estis duonluma, per ruĝeta koloro, Ŝi sonĝis kun plaĝo senakva, kun speco da koto, kie neniu estas. Tie mi haltis kaj diris tute nature: 

   

Tuj  aperis imago ŝia, kiu demandis:

   

Kaj  mi malaperis el ŝia sonĝo. Mi  invadis triun de mia amiko Bernardo, kiu laboras en banko. Mi pikis  rekte en lia cerbo, sen demandi ion ajn, serĉante informon pri vaka  posteno. Mi trovis, ke oni ĵus forpelis vicdirektorino de branĉo de  Toledo pro tio, ke ŝi trukadis pri hipotekoj. Mi konstatis la nomon de  la estro, kiu devos decidi pri la nova postenulo, kaj kie li vivas.  Per  salto mi situiĝis en menson lian, sed mi trovis, je mia malkontento,  ke  li nun vekiĝas.

 

"Dormu  vi nur unu minuton pli, Eŭsebjo",  diris mi per la plej volupta voĉo, kiun mi sukcesis ŝajnigi. Kaj mi  vidis, ke vekiĝantulo denove falis en profundan dormon. Ene de tiu  dormo mi proponis al li imagon pri Maribel', kaj mi ankaŭ devigis lin  akcepti, ke li devos vidi ŝin ĉe sia laborejo du tagojn poste. Mi  serĉis en sia menso, kaj mi trovis la nomon kaj adreson de sia  sekretariino persona. Mi refaris la tutan procedon kun Kristin', lia  dekstromanulino, antaŭ mi venis revidi Maribelon:

 

Ŝi  ekforkuris al la stacidomo. Kiam ŝi  estis tie, venis voĉo per laŭtparoliloj:

Ŝi rigardis al mi subtile, kvankam kun spontana surprizo, kiam la informejistino donis al ŝi bileton por la AVE en unua klaso. Ŝi diris nenion. Ŝi eniris la trajnon kaj sidis ĉe sidloko sia. Iom da tempo poste ŝi signalis al mi per ŝiaj okuloj kaj eniris la necesjon. Tie ŝi vokis min mense, sed tre laŭte.

Mi  devis premi miajn vangojn por ne  ekridegi al naiveco de mia privata sorĉistino.

   

Je  la unua kaj kvarono ŝi estis en Atoĉa18.  Je kvarono antaŭ la dua ŝi jam estis antaŭ la bankoficejo, kie oni  atendas ŝin je la dua.

   

En  al oficejo ĉio estis trankvila. Je  tiu horo ne estis multe da klientoj, kaj la direktoro vidas raportojn  pretigitajn de la vicdirektorino, kiun oni ĵus forpelis de la toleda  branĉo. Mi trarigardis iomete la menson de Kristin', kaj kelkajn  sekundojn poste mi igis ĝin preni la telefonon kaj diri al sia estro:

   

Vidante,  ke Kristin' jam certas pri la  dato, mi saltis en la menson de Eŭsebio:

   

Kiam  mi kontrolis ĉion, mi eliris la  bankon, kaj diris al mia protektatinon:

   

Tuj  sekve Maribel' eniris la bankon,  puŝante malrapide kaj iris rekte al Kristin'. Neniu sciis tion, sed ŝi  nur sekvis min.

   

Ŝi  levis la telefonon, kaj parolis al  sia estro dum kelkaj sekundoj. Poste ŝi remetis la parolilon, kaj  diris  al Maribel':

 


Baldaŭ Kristin' signalis al alia dungito, kiu iris en proksiman trinkejon kaj portis botelon da akvo minerala.

 

Momenton poste sonis telefono de Kristin', kiu diris al Maribel':

   

Ŝi rigardis nevole al mi kaj eniris ni du.

   

Ŝi ridetis nervoze, kvazaŭ ŝi ne kontrolis ĉion.

 

La homo studis ŝin zorge, kaj post kelkaj minutoj li diris tre serioze:

   

Ili parolis dum longa tempo pri aferoj, kiujn mi ne komprenas. Finfine ŝi venis el banko subskribinte kontrakton. Ŝi komencos unu semajno poste. Ŝi devos translokiĝi al Toledo, sed post du-tri jaroj ŝi povus translokiĝi denove en Seviljon, se ŝi ankoraŭ volos. La banko pagos pro la necesaj elspezoj translokiĝi ambaŭfoje.

 

Dum tiu semajno, kiun oni donis al Maribel' komenci labori, ni promenadis laŭ Seviljo kaj ŝi rakontis al mi milojn da anekdotoj pri sia urbo, kie ŝi loĝis sian tutan vivon. Ili estis kvar tre intensaj tagoj. Poste, la aliajn tri ŝi uzis por translokiĝis al Strato Sillería, proksime al Placo Zocodover'. Ne estis granda domo, kaj ĝi ne havis garaĝon, sed ankaŭ ŝi ne havas aŭton:

         

Mi  lasis ŝin instaligita hejme, kaj mi vojaĝis al Almerio. Tie mi ankaŭ havas familion.

 


 

 


 

 

 VIII

 

Ververe, en Almerio mi havintis familion. El ili restas nur Eŭnisja en Valensjo, Kolomino kaj filino en Vigo, Andreso en nekonata loko, kaj tri tomboj en Alemrio mem, kiujn mi preskaŭ regule vizitis antaŭ mi mortis. Nun ankaŭ mi mortis, kaj pro tio mi devus vidi ilin, sed mi ne scias, ĉu la luma pordo, kiun ili devus esti pasintaj antaŭ jardekoj, kondukas al nova loko, se per tio oni iras al nova naskiĝo, aŭ se perdinte ĉion homan, oni perdiĝas en tutan nenion. Pro tio mia ŝanco vidi ilin denove estas nula. Mian patrinon kaj miajn du fratinojn. En Maljorko restis mia frato kaj patro, en alia jarcento. Mi ankaŭ vidos ilin du. Mi iris en la tombejon de Almerio, tamen.

 

Tie mi trovis Adolfon. Li aspektis ĉirkaŭ kvindej jaraĝo. Li estis municipapolicisto dum sia tuta vivo. Li ankoraŭ havis la mieno kaj parolmaniero de policano. Ĵus havinte koratakon, kiu mortigis lin, mi ekkonis poste, li vidis min eniri la cemeterion, kaj trovante mian aspekton suspektinda, li sekvis min kaj provis demandadi:

Ne estu sovaĝa, ĉar mi povas preni vin en policejon.    

Kvankam  la kompatindulo ne plu estis  knabo, li faris blokon kung-fua per kiu li senmovigis min, kvankam ne  pro tio mi perdis rideton.

   
Mi lasis min esti portata de tiu mizera skeptreto, kiu ankoraŭ ne scias kie li estas. Laŭ la vojo li premis pli forte la blokon, kvankam mirigis lin, ke neniu kunanto sia, kiujn ni trovis survoje al policejo, atentis al ni, kvankam li petis helpon de ili. Lia patrolkunanto irintis kun la aŭto, lasante lin tie, kio kolerigis lin iomete.
 
Venante en policejon, ni uzis pordon, kiu neniam fermiĝas, kaj li metis min antaŭ serĝento deĵora, kiu rimarkis nenion.
Mensogulo. Krom policano kaj stultulo, vi estas mensogulo kaj ignoranto.   Ho, samseksemulaĉo mera! Vi premas sendefendan homon, sed tiom malforte kiel infanino. Vi volus mortigi min, sed mankas al vi la kojonoj.  
Kiam la kompatinda laciĝis pri tio, ke serĝento ne atentis al li, kaj pro miaj provokoj, li metis min en ĉelo, kiu hazarde estis malferma, kaj komencis interrogado.
 
Ĉu vi ne fermos la ĉelon, Inskpektoro Cloiseau? Atentu, ke se mi eskapas, oni forprenos vin al la putina strato.
 

La  stultulo rigardis la malferman  ĉelpordon, kaj li konstatis, ke vere ĝi estas malfermita. Li  alproksimiĝis al ĝi sen ĉesi rigardi al mi, kaj li provis fermi ĝin  per  piedbato. Sed li turniĝis al ĝi, konstatante, ke ĝi ne fermiĝis. Fakte  li ne frapis ĝin ĉar lia piedo trapasis la barojn kvazaŭ ili ne estus  tie. Li rigardadis longe, stulte.

  Ho, ĉu vi jam konvinkiĝis pri tio, ke vi estas stultulaĉo?  

Li  rigardadis min longe, kaj antaŭ lia  subita neparolemo, mi aldonis:

   

Kaj  antaŭ liaj surprizataj okuloj mi  trapasis la muron kaj iris surstraten. De ti mi iris per palpebrumado  al cemeterio. Mi denove estis antaŭ la tombo de miaj gekaroj. Mi estis  tie multfoje en la pasinteco. Unue kune kun miaj fratinoj. Kiam la  plej  juna mortis, kun la alia, dum dek jaroj pli. Estis bone tiu  rerenkontiĝo, malgraŭ la malgajaj cirkonstancoj, ĉar ni babilis multe  pri tio, kion ni lasis malantaŭ ni, kaj pri tio, kio atendas antaŭ ni.  Je la fino de tiu jardeko restis nur mi, kiu iris du-trifoje ĉiun  jaron  vidi la tombon kaj babili kun ili pri diversaj aferoj, en unufona  dialogo, kiel oni vidas tiom ofte en kinejo. Mi petis konsilon de ili  pri kelkaj aferoj, mi rakontis al ili aliajn, mi raportis ilin pri  tio,  kion iliaj gefiloj kaj genepoj, eĉ pragenepoj, faras, kaj poste, per  pli trankvila animo, mi revenis en miajn taskojn ĉiutagajn.

 

Sed  revenante la tombojn de miaj  parencoj, mi trovis surprizon: Aurelie venis, kaj ŝi preĝas. Mi restis  apud ŝi, kaj akompanis ŝin iom da tempo. Ŝi ankaŭ babilas kun avnjo,  sed mallaŭte, tiom mallaŭte, ke mi preskaŭ ne povis aŭskulti ŝin. Mi  devis peni kompreni ŝin. Ŝi diris pri la aferoj, kiujn ŝi faris de la  lasta fojo, kiun ŝi vidis ŝin. Ŝi diris, ke vivo ŝanĝis de kiam ŝi ne  plu vidas ŝian avnjon. Kaj ke ŝi mankas multe al ŝi.

   

Mi  lasis nevinon trankvila kun sia doloro, sed mi decidis trovi mian nevon Andreo kaj klarigi al li  kelkajn aferojn. Vere mi rekonis min en tiu senintereso por familio.  Eble li estas nun en tiu momento de sia vivo en kiu familio povas  solvi  nenion al li, eĉ li povus senti, ke familio estas balasto, aŭ male li  povus esti balasto por familo. Mi vidis eĉ pli rarajn aferojn laŭ mia  vivo, kaj de kiam mi ne plu havas ĝin mi vidis aferojn eĉ pli  strangajn.

 

Mi  iris al Oviedo, urbo kie mi supozis  lin laste. Li laboras por Civila Gvardio, la hispana polico, do tie  oni  konservus registron pri liaj postenoj, kaj la loko kie li estas. Mi  scias, ke li laboris por Ekonomiejo de Civila Gvardio, do mi tuj venis  en tiun servon. Tie mi esploris la menson de liaj kunuloj unue, kaj  poste de la servestro, la policano kun plej alta rango. Mi sciis, ke  li  estis sampromociano lia, kaj ke ili laboris kune ĝis kiam Andreo iris  al specialaj servoj. Tio estas, ĝis kiam Andreo iĝis spiono. Kun tiu  informaĵo en la menso, mi serĉis iun de la inteligenteca servo de la benemerita20,  kaj mi baldaŭ trovis la personon, kiu kontrolas la registron de  specialaj postenoj, virino kvardekjaraĝa, sufiĉe bela, patrino de tri  geknaboj kaj edzino de inĝeniero, kies nomo estas Giĝermina, kaj kiu  estas la nura en tiu kazerno kiu povas atingi la informon pri  gvardistoj, kiuj faras specialajn servojn. Mi venis en ŝian menson,  kaj  serĉis novaĵon pri Andreo, sed mi trovis nenion. Tiam mi profitis, ke  li devas registri forviŝon de policano kiu malfeliĉe mortis en ago de  servo, kaj mi kreis al ŝi la bezonon kontroli tion, kiu estas la plej  ĵusa posteno de la serĝento Andreo Kolomion de la Valo. Post kelkaj  sekundjo aperis: Algeciras. En ĉelo de sekreta islama socio  suspektinda  pri terorismo. Ho, mi pensis, li finfine lernis la araban.

 

Post  simpla palpebrumado mi jam estis en  Algeciras, je la adreso, kiu estas en la komputio de Giĝermina. Tie  estis neniu. Mi atendis ĝis tagmezo, sed ankaŭ venis neniu. Mi  esploris  la hejmojn najbarajn kaj mi trovis Renatan. Ŝi estas knabinon ĉirkaŭ  27  jaraĝa, tre bela kaj bruna, kun tre nigra hararo. Iom flamenka, ĉar ŝi  pasigis la tagon duonkantante kanzonojn de tiu muzika stilo. Ŝi estas  la pordistino de la konstruaĵo, krom najbarino, kaj ŝi kontrolis ĉion,  kio okazas tie. Ŝi iam havis amrilaton al Andreo, sed finfine ili  lasis  tion. Ambaŭ estas dubesencaj, kaj anstataŭ malami unu la alian, ili  estis sufiĉe civilizaj lasi ĝin morti kaj resti geamikoj. De ŝi mi  sciis pri liaj amikoj. Malajes21 kun kiuj li foririas fojfoje. Lastan fojon li foriris kun fremdulo nomita Mustafa', kaj ŝi ne vidis lin denove. Tio estis antaŭ kvar tagoj.

 

Mi vizitis  la lokojn kiuj, laŭ Renata, li kutime vizitas mia nevo. Finfine  mi trovis ulon de tiu bando, kies pensoj parolis al mi pri Andreo.  Laŭŝajne ili malkovris lin, kaj eksciis, ke li laboras por polico. Kaj  ili torturdemandas lin. Mi forigis lin el la loko, kiu li estis. Mi  igis lin drinki duonon da botelo da raŭmo antaŭ li perdis konscion pro  drinkado.

 
 
 

Mi iris  al garaĝo, kie ili kaŝis lin, kaj mi trovis lin ligita al seĝo. Li  estis torturita, sed ŝajnis en sufiĉe akceptebla estato. La tri viroj  kiuj estis apude, dormas. Ili estis drogitaj per haŝiŝo, kvankam unu  el  ili estis skribinta raporton antaŭ fali en dormon provokita de drogo.  Mi venis en unu post la alia, ĝis kiam mi trovis tiun nomitan  Mustafa'.  Li estas la malpli drogata el ili ĉiuj. Ili estas bonaj muslimoj, kaj  pro tio ili neniam drinkas alkoholaĵon, ĉar la Nobla Korano  malpermesas  drinki tion, kvankam ĝi diras nenio pri drogoj. Pro tio ili estis  plenaj da haŝiŝo. Tio malfaciligis iomete pli al mi sukcesi movigi  lin.  Lia dormema menso montris preskaŭ neniun sekreton el tiuj, kiujn mi  volis scii. Sed manipulacii lian korpon en tiuj cirkonstancoj estis  tre  facila, pli facila ol normale, ĉar mi ne devis ŝajnigi memdecido de  atenta konscio. Sekve mi kontrolis lian korpon tute.

 

Unue mi prenis ŝnurojn kaj ligis la aliajn virojn kvazaŭ ili estu bovoj: mi ligis liajn manojn al liaj dorsoj, liajn piedojn, kaj poste mi faris maristligon inter ambaŭ ligoj, tiuj de manoj kaj tiuj de piedoj. Poste  mi malligis Andreon, kaj ĵetis kuvon  da akvo sur lian vizaĝon, pro kio li subite vekiĝis. Kiam li pretis  ataki min, mi donis al li pistolon, prenante mi la kanonon:

   

Li  rigardis al mi nekredante, li leviĝis  kaj forkuris tuj kiam mi donis a li la raporton, kiun Mustafao verkis  pri li.

 

Mi  ne sciis kiom da tempo havis ankoraŭ  la teroristoj, sed mi ligis ankaŭ miajn manojn, kaj poste mi pasigis  ilin sub la piedoj por esti kun ili ligitaj je la dorso. Mi venis el  la  korpo de Mustafao, kiu denove falis sur la planko senkonscia. Mi  eniris  la menson de alia el tiuj frenezuloj, kaj eksciis la nombron de unu el  la kreditokaroj, kiujn ili uzis, kaj la sekurnombron, alidirite PIN.

 

Per  salto mi troviĝis en vendejo de  poŝtelefonoj, kiu estas fronte al Hotelo Reĝino Kristino. Ĥasinto  estas  la responsulo de tiu vendejo. Li estas knabo ĉirkaŭ tridek jaraĝa, kun  multe da povo kaj juneco. Senkonscie pri tio, li aĉetis pere de  interreto ĉambron en la apuda hotelo, un uel la plej multekostaj kaj  izolitaj, nome al iu Esteban Pérez García, al kies nomo li aktivigis  kartopoŝtelefonon kun ducent eŭroj da kredito. Poste li metis ĝin  zorge  en pakedon kaj prenis ĝin al hotelo, mendante, ke oni donu tion al  Sinjoro Esteban plej eble kiel frue kiam li vnos. Ĉion pagis la  kreditokarto de la teroristoj.

 

Kiam  Esteban venis, li trovis,  ke akceptisto sen demandi aŭ postuli monon donis al li ĉambroŝlosilon  kaj la pakedon. Ne, ne gravas pri la identigilo, ĉar li konas lin de  antaŭaj fojoj. Ĉu aliaj fojoj?, li sindemandis, sed li lasis la aferon, ĉar li supozis ke Civilgvardio laŭŝajne havis alian anon en la kerno de la ĉelo terorista, kiu ĵus savis lian vivon, kaj sen plua vorto li venis en lifton al sia ĉambro.

 

Evidente,  kiam li eniris la lifton, la  akceptisto kaj Ĥasinto ne plu sciis, ke Andreo ekzistas. Kaj mi  revenis  al tiu loko, kie la teroristoj estas. Mi atente vidus lian vekiĝon.

 

Tie,  surplanke, estis iom da vivo.

 

Ili  ĵus konsciis, ke la malamata  policano forprenis la pistolojn, kiujn li havis. 


Ili  tri rigardis unu la aliajn kun  evidenta malfido. Tiun momenton mi atendis. Mi instaliĝis en liaj  mensoj, unu post la alia, ĝis kiam mi havis la tutajn datenojn, kiujn  ili povis doni al mi. Ili atakos bankon en Kadizo, kaj kun tiu mono  ili  estis aĉetontaj pafilojn por mortigi sin kune kun geinfanoj de lernejo  de tiu urbo, se la registaro ne liberigas cent prizonuloj de ilia  organizo, kiuj estas en diversaj karceroj laŭ Hispanio pro aparteno al  armita bando. Mi konstatis adresojn kaj datojn.

 

La  tri maŭroj diskutas inter ili venante  al manoj. MI profitis, ke mi etsas en la kapo de la ĉefteroristo,  Mustafao,kaj mi pugnofrapis Hasan'. Antaŭ li povis reagi, mi donis  kapofrapon al alia maŭro. Sed la aliaj du venis sur min samtempe, kaj  lio iĝis baldaŭ salaton da diversaj koloroj da batoj, mordadoj kaj  frapoj. Kiel batita hundo mi forkuris el menso de tiu malfeliĉulo, ĉar  mi jam havis sufiĉe da doloro. Mi rigardadis kiel ili batis unu la  aliajn, ĝis kiam unu el ili, pli sangavida ol la aliaj, tranĉvundis  Mustafaon kaj mortigis lin. Tamen li samtempe batis lin en la kolo kaj  mortigis lin. La tria, Hasan', vidante siajn du kunulojn mortaj, venis tra la pordo kiel animo kiun diablo ĉasas.

Estis  la unua fojo, kiam mi igis du  vivuloj mortigi inter ili. Se estas ekstertera povo, certe li petos  eksplikojn al mi pro tio. Sed ĉiel ajn, ili estis mortontaj post  kelkaj  tagoj, kun multe da senkulpuloj. Do tio, kio mi faris estis signifa  malaldono rilate al la nombro da viktimoj, tiel ke nur la malbonuloj  mortas. La fuĝanto ne plu havas forton kaj povon por rabi la bankon,  ne  diri forrabi la lernejon.

 

MI  tamen sekvis Hasanon kaj venis en  lin. Lia menso estas iom malpli forta ol tiu de lia estro, kaj ankaŭ  li  timas. Mi trankviliĝis lin tuj. Oni dirus, ke li avidis lasi la  kontrolon de siaj pensoj. Li ne volis pensi. Mi igis lin veni en  librovendejon ka jaĉeti kajeron kaj plumon .Kaj poste sidiĝi en  surstratan trinkejon kaj peti de kelknero blankan kafon. Kaj skribi  tion en la kajeron:

 

Estimata Andreo: ne timu, via sekreto estas sekura. Tiuj ĉi vortoj estas por diri al vi, ke morgaŭ je la dekdua kaj duono vi devas eniri la trajnon al Ĥeres, ĉar je kvarono antaŭ la dua vi devos preni la flugon IB151 por Madrido. Tie oni atendos vin du agentoj. Vi donos al li la raporton, kiun mi aldonas sekve. Diru al ili, ke via ĉelo ne plu ekzistas, ĉar Mustafao kaj Mohammedo mortis, kaj oni ne scias kie Hasan' estas. La elektronika bileto estas je via nomo kaj pro tio sufiĉos, ke vi montru vian identigilon, kiun vi uzis eniri nian ĉelon, por ke oni lasu vin eniri la aviadilon.

 

Kaj  li verkis dudekon da paĝoj pli kun  informo pli detala pri nomoj, konstruaĵoj, mono kaj ebloj de la  terorista grupo en la lando, kaj ĉio tio permesus enprizonigi ilin  antaŭ ili atencis. Poste li metis la kajeron en koverton, kune kun  kvar  biletojn da kvindek eŭrojn, kaj li iris en civerejon, de kie li aĉetis  bileton por la flugo al Madrido je la nomo de Jeremías Hernández  Gómez,  la identeco, kiun Andreon adoptis por sia misio. Poste li malfermis la  konton, kiun Andreo uzas por komuniki al siaj estroj en Madrido, kaj  sendis tiun kodigitan mesaĝon:

 

La truko eksplodis lastan nokton. Mi foriris ĝustatempe, kaj morgaj la suno brilos je Baraĥas je la deko minus tri..

 

Kio  signifas en simpla lingvaĵo: Oni malkovris min. Morgaŭ mi estos en flughaveno de Baraĥas je la 14:57. Mi bezonas fidindan protekton. 

 

Tuj  poste, Hasan' restartis la  komputilon, pagis la responsulon pri al ciberkafejo, iris al Hotelo  Reĝino Kristino, kaj lasis pakedeton por ke oni donu al Sinjoro  Esteban  Pérez García urĝe. Sed ne, li ne povis resti ĉar li devis fari aliajn  demarŝojn.

 
 
 

Hasan'  rapidis al haveno, kaj tie li  aĉetis bileton por la sekvinta ŝipo al Tanĝero. Kiam lia ŝipo han  lasis  la havenon kun li en ĝi, kaj la distanco estis tro longa por ke homo  povus naĝu denove al marbordo, mi forlasis la kompatindulon. Mi neniam  sciis pri li denove.

 
 
 

Mi  reiris al Hotelo kaj trovis Andreon  dormante. Pro la ŝpuroj, mi eltiris, ke li duŝis, vespermanĝis kaj  iris  dormi. Mi ne povis ne eniri lian sonĝon, kiu estis tre profunda. Mi  rigardadis lian menson.

 
 
 

Kiam  li iĝis policisto, li komencis  studi por plibonigi sian situacion en la institucio. Li pristudis  kriminologion kaj kriptografion, sciencoj pri kiuj li multe avantaĝis,  ĉar li multe ŝatis ilin. Li tre bone kodigis kaj malkodigis mesaĝojn.  Li sukcesis eniri grupon de ETA, kaj liaj raportoj estis tre gravaj  por  malkrei tiun terorisman aron por ĉiam, kaj entreprenistoj, kiuj apogis  kaj enriĉiĝis pro ties agado estis enkarcerigitaj. Poste li  partoprenis  kiel submarino en aliaj terorismaj organizoj, ĝis nun li estis  malkovrita de tiu areto en Algeciras. Li certe fartus tre malbone se  Mustafa' ne freneziĝus, se li ne estas, ankaŭ alia duobla agento.

 

Andreo, diris mi al li en lia sonĝo. Ĉu vi aŭdas min? Dum momenteto li ne reagis. Poste, en sia sonĝo, li diris: Vi estas mia mortinta onklo... Aŭcu vi ankoraŭ vivas? Li ne certis pri tio... Ne, Andreo. Atentu zorge al mi: tio ĉi ŝajnas al vi sonĝo, kaj ĝi vere estas tio. Mi zorgas pri via fratino kaj nevino. Vi ne skribas al ili. Mi nun scias kial vi ne faras tion. Sed vi povas fari ion. Sendu leteron al ili fojfoje. Sen responda adreso. Ŝe ĝi perdiĝas ne gravas. Sed gravas, ke ili sciu pri vi. Aŭ, eĉ pli bone, vizitu ilin iam ajn. Via laboro ne gravas pli ol via familio. Nun vi ekvekiĝos, kaj vi skribos surpapere: Laboro ne gravas pli ol familio. Kaj alia afero: post tleefoni vian fratinon Kolombino, forĵetu la poŝtelefonon en rubujon. Ĉu vi komprenis? Post lia jeso, mi manfrapis forte en lia sonĝo kaj li vekiĝis.  

 

Li  rigardadis la noktotablon kaj vidis  krajonon kaj pecon de papero. Li skribis tie tri frazojn:

 

Laboro ne gravas pli ol familio.

Telefonu Kolombinon.

Forĵetu poŝtelefonon


Tuj  poste li turnius aliflanken kaj  daŭrigis dormi.

 

Li  vekiĝis ĉirkaŭ la deka horo. Li  kontrolis, ke li ankoraŭ havas la pistolon, kiun mi donis al li. Fakte  ĝi estas sia propra pistolo. Li ankaŭ konstatis, ke la sako, kiu estas  sur la seĝo enhavas la ceterajn pafilojn, kiuj li prenis de la  muslimoj. Li ellitiĝis kaj matenmanĝis en la kafejo de la hotelo.  Poste  li venis en sian ĉambron kaj rigardis televidon pasigi la tempon. Je  la  dekunua kaj duono li prenis la poŝtelefonon kaj vokis sian fratinon.  Ili parolis dum duonhoro. Li volis paroli al Aurelie, sed ŝi ne estis  tie, kun patrino. Kompatinda knabino, ŝi neniam forgesos sian avnjon.  Ĵus fininte oni diris al li, ke estas pakedo por li ĉe la akceptejo  hotela. Ĉu oni portos al li? Li tion petis, kaj post minuto knabo  donis  al li la pakedon, kiun Hasan' portis al hotelo. Li okulumis la  paperojn, kaj konstatis la gravecon de tiu informo. Li denove legis la  komencon de la raporto, kaj vebis en la akceptejon, redonis la  ŝlosilon  kaj mendis taksion por flughaveno. Li ne uzis la trajnon, kion mi  aprobis. Forlasinte la hotelon, li telefonis policon kaj diris, ke je  la ĉambro 314 de Hotelo Reĝino Kristino estas dorsosako plena da  pafiloj kaj klugoj, kaj necesas, ke oni prenos ilin tuj. Ne, ne gravas  tio, kiu li estas. Li forĵetis la telefonon en starantan rubujon, kaj  eniris la taksion.

 

Plej  baldaŭ kiel li venis en Madridon,  pasenĝeroj de flugo IB151 vidis ion strangan: aŭto de Civila Gvardio  atendas apud la loko, kie la aviadilo haltis. Ili ankaŭ vidis, ke unu  el ili, pasenĝeroj, eniris la aŭton, kaj tiu malaperis el flughaveno

 

==**==

 

La  venintan tagon estis arestojn en  kelkaj partoj de Hispanio, ĉefe en Andaluzio kaj Katalunio. La krima  asocio estis tute malaperigita danke al raporto detala de mia nevo.  Oni  promociis lin al kapitaneco: Kapitano de la Civila Gvardio S-ro Andreo  Kolomino de la Valo. Avnjo fierus multe pri mi, li pensis. Kaj ankaŭ panjo. Kaj ankaŭ via avo, aldonis mi, kiu atingis nur  leutenantecon. Kaj la tuta Hispanio, se oni scius pri tio, kion vi ĵus  faris.

 

Kiam  al ceremonio finis, poŝtisto de  Lerido, en sia ĉiutaga ripoztempo meze de sia laboro, eniris trinkejon  kaj petis kafon kun lakto. Dum oni servas ĝin, li metis moneron en  telefonon kaj vokis mian nevon:

 

Kapitano Kolomino, mia nomo ne gravas. Iru vi viziti vian fratinon en Vigo. Vidu ŝin ĉiun monaton almenaŭ unufoje. Tio estas mesaĝo de via onklo Anĝelo. Fino de mesaĝo.

 

Kaj  li finis telefonadon.

 

Ankoraŭ  restas ion fari. Mi iris al  Algeciro, je la loko kie Mustafa' kaj Mohamed' mortis. La du  kompatinduloj ankoraŭ sencele marŝas ĉirkaŭ la loko. Ili komprenas  nenion, kaj ilia malamo ankras ilin al ĉi tiu flanko de morto. Kiam  ili  vidis veni policanojn, ili kaŝis. Poste ili provis ataki ilin,  sensukcese. Kiam ili vidis min veni, ili demandis pri tio, kio okazas  al ili.

    Ĉu vi mortigos nin?—, demandis militema Mohamed'.    De kio vi scias tion?     Ĉar mi jam estis mortinta.  

Nur  tiam la kompatindulo konstatis pri  tio, ke kion mi diris al ili estas raporta, ne minaca.

  Kaj nun kio okazos al ni? Ĉu Alaho akceptos nin en sian sinon, eĉ se ni ne havis gloran morton?     Kio?—, ili ambaŭ ekkriis samtempe.    

Tie  ankoraŭ vagis la kompatinda  policano, kiu arestis min, Adolfo. Li komprenas nenion, kaj post du  tagoj mortinta, li ne haltis provi ĝeni al ĉiu homo, kiun li vidis.  Sed  ili tute ne atentis al li, eĉ ricevi frapon lian. Finfine li memoris,  ke mi ja vidas lin, kaj li iris al cemeterio en la espero vidi min.  Kiam li vidis nin triope, lia vizaĝo trankviliĝis.

   

Kaj tie, dum ili silente sidas, mi klarigis al ili, ke ili jam estas mortintaj. Verŝajne la policano havis koratakon dum li laboris, kaj pro tio li ne konstatis, ĉar lia morto estis subita.

       

Oni ekvias, ke la vizaĝo de Adolfo iĝis pli kaj pli brila. Lia tuta korpo brilis per nenatura lumo, male al ili. Kaj al mi. Post kelkaj sekundoj, dum li diris al mi Dankon pro helpo via, Anĝelo. Sen vi mi ne sukcesintus, lia korpo brilis ĝis blindigo nia, kaj kiam ni denove povis vidi, li ne plu estis inter ni: li jam estis en la sekvanta dimensio.

   

Kaj tiel, brakumante, ambaŭ skeptroj lumiĝis iom post iom, laŭ malapero de iliaj fobioj kaj malfobioj, kaj post blindigantaj momentoj ili malaperis. Kaj mi restis sola en cemeterio, vidante, ke eĉ tiuj turpuloj finfine trairis la pordon, kiun mi ne volas preterpasi. Mia amo por kono ankoraŭ gravas pli al mi ol pasi en la alian vivon.

 


 

 

 ***

 


 

 

 IXKovrilo por "Estu tiel".

 

Mi  jam mortis antaŭ semajno. Mi jam  ordigis mian vivon, kaj preskaŭ alkutimiĝis esti mortinta, mi  alfrontis  kaj bravulaĉojn kaj policanojn, mi partoprenis aventuron de sekretaj  agentoj, terurisman, kaj mi ordigis familion mian. Mi fartis pace kun  mi mem. Tramen, estis afero, pri kiu ankoraŭ devis zorgi mi: mi vidis  tion, kiel aliaja homoj havis la memfidon kaj bravecon preteriri la  porton en la alian dimension, sed mankis al mi konvinko pri tio, ke ĝi  kondukas ien... Kaj mi ankoraŭ ne laciĝis vivi. Mi algluiĝis al tiu ĉi  imito de vivo, tiu de fantomo. Oni ĉiam timis kaj malestimis ilin, sed  mi fartis tre bone en tiu ĉi mondo, fantomolando, kiu permesis al mi  helpi kelkajn kaj malhelpi aliajn. Pro mia kulpo kelkaj mortis, sed  mi,  kiel bona fantomo, ne pentis pri tio. Vere estas, ke mi ne metis  pistolon aŭ guĝon en mano al ili. Mi helpis mian nevon kvindekjaraĝan,  kiu hazarde aĝos same kiel mi, kiam mi perdis kontakton kun li. Sed mi  konstatis, ke io mankas al mi. Mankas al mi tiu senrespondeco de tiuj  homoj, kiuj ĵusmorte saltis en la alian dimension. Mi pensis multe pri  tio, kaj mi eĉ pensis pri ĝuado de nova vivo inter tiuj du mondoj por  ĉiam, pro propa elekto. Tion, kion mi konsilis al aliaj, ne kuraĝis  fari mi mem. Eble tio estas pro mia propra nekredemo: mian tutan vivon  mi neis la ekziston de alia vivo krom ĉiu tiu terena, kaj kiam mi  finfine ekvidas ĝin, mi ne volas alproksimiĝi al ĝi. Ĉar veras, ke  neniu revenis el tiu vivo. Nur mi provis komuniki kun vivuloj. Sed  farante tion mi misfaris la normalan disvolvon de aferoj. Oni devis  mortigi mian nevon, sed danke al mia help li sukcesis fari grandan  servon al sia lando23  kaj al si mem. Ne estis li  ĉe ĉi tiu flanko de tombo, sed liaj malamikoj. Sed se estas bone, ke  oni ne forkaptis kaj eble murdis geinfanojn de lernejo, mi diris al mi  mem, ke mi devas prifajfi pri tio. Sed je mia koro, mi ne povis. Pro  tio mi ne sukcesis trairi la pordon. Ĉu mi iam trairos ĝin? Ne, mi  opiniis, ke ne... Sed mi ankaŭ ne scias, ĉu mi povos spektrumi la  tutan  eternecon... Nu, la tutan eternecon mi kredis malmulte da tempo...  Eble  mi sopiris al tuta eterneco, la tutan morton. Kaj tio soifigis min pri  lokiĝi tie, kie estus kondamno por ĉia fantomo: resti ĉiam inter vivo  kaj morto, sern iri preterviven.

 

Spite  al tio, mi bone fartis kun homoj,  helpante ilin iomete. Ĉefe tiujn ĵusmortintojn. Vere ŝajnis freneze:  mi  konsilis tion, kion mi ne kuraĝis fari. Ĉu timo? Eble. Sed tio, kion  mi  plej timis estis halti lerni, ekkoni novajn aferojn. Kaj trovi utilon  al ili.

 

Submetita  en miajn pensojn, mi eliris la  cemeterio de Almerio kaj vagadis dum horoj, malproksimiĝante el  urbocentro, kaj mi jam estis en vojo kampara kun multe da bendoj. En  unu el ili mi trovis kadavron de junulino, eble dudekjaraĝa, maldika,  kun glata, hela hararo, kvazaŭ la koloro de tritiko. Oni strangolis  ŝin  antaŭ ne multe da tempo, kaj ŝi aspektis perfortita sadisme. Mi  rigardadis ŝin zorge, kaj konkludis, ke ŝia spirito ankoraŭ devas esti  proksime de tiu loko, eble ankoraŭ ne sciante, ke ŝi mortis. Mi  ekvidis  tiam, ke mi venis ĝuste en la momento, kiam ĝi mortas, kiam ŝi faras  la  lastan spiron, kaj do ŝia spirito ankoraŭ ne lasis sian korpon. Mi  atendis paciencie, kaj subite ŝia skpetro sidiĝis, kaj poste staris.

 

Ŝi  turnis, kompatinda, kaj tio, kion ŝi  vidis, mirigis ŝin.

 

Mi  klinis min kaj observis la ŝupurojn.  La murdisto trenis ŝin de alia loko. Li perfortis ŝin kaj poste  strangolis ŝin. Poste li kuris enurben.

   

Ŝi  ridetis al mia ŝerco. Ni laŭiris la  direkton, kiun la ŝpuroj de la murdisto montris al ni, kaj baldaŭ ni  vidis lin. Li ne plu kuras. Li aspektas verdoflave, malalta,  senrazulo,  li ne tre bone zorgas pri si. Kompatinda Makareno. Necese estis tre  malagrable por ŝi. Mi scias, ke multaj virinoj havas la fantazion esti  perfortata, sed ne de homo tiel malagrabla kiel ĉi tiu. En fantrazioj,  kiujn kelkaj virinoj rakontis al mi iam, kaj tiuj, kiujn mi vidis,  kiel  tiu de Yun Li, la ĉinino en kies menso mi envenis kelkajn tagojn  antaŭe, la perfortisto ĉiam estis juna, agrabla viro, bone razita kaj  kun dolĉaj, kavaliraj manieroj, eĉ se firmaj. Sed neniam turpulo kiel  tiu.

   

Kaj  mi prenis ŝin per ŝia brako kaj mi  portis ŝin en la aŭton de la murdisto. Ni sidiĝis sur la malantaŭajn  sidlokojn.

   

Kaj  Plop'!, mi venis en la menson de tiu  degenerulo.

 

Mi  vidis terurajn imagojn, kaj ne validaj por mensoj tiom sentemaj kiel  mia. Makareno ne estis la unua virino, kiun tiu ulaĉo perfortis kaj  murdis. Sed li estis sufiĉe lerta esti nekaptita. Mi igis lin memori  tutajn siajn krimojn, kaj poste mi irigis lin eniri la policejon ĉefan  de Alemrio. Tien envenis ni triope, li kaj mi kaj Makareno, eĉ se nur  li estas videbla, kaj al li diris al la deĵoranta serĝento:

   

La  policano rigardis al li kun miro,  tiom granda kiel tiu de Makareno, kiu ne scias pri tio, kio okazas. La  serĝento vokis du policanojn, kiuj venis al ni kaj diris al ili, ke  ili  arestu la murdiston kaj notu tion, kion li diros.

 

Horon  poste, kun sia deklaracio  subskribita, Makareno vidis, ke mi venas de ene de la murdisto, kaj  poste mi klarigis al ŝi pri tio, kion mi ĵus faris:

     

Tiam mi ekkonsciis pri la eraro tiom granda, kiun mi ĵus faris: ŝi vidis ĉion.

   

Unuafoje mi perdas la kontrolon pri la situacio. Makareno memorigis lernantinon, kiun mi havis en klasĉambro  antaŭ pli ol kvardek jaroj, kiun mi ŝatis multe: mi diris al ŝi tro  multe da eksplikoj. Mi lasis ŝin iri preter la punkto de nereveno,  kiun  mi atingis kiam mi eniris la ĉinon kaj Yun Lin.

   

Ho,  tiu fantometino estas dura...

   

Maribel'  laboras en sia oficejo,  pristudante kelkajn paperojn. Kiam ŝi vidas nin veni el nenio, ŝi  staras kaj fermas la fenestron. Poste ŝi malkonektas telefonon.

   

Miris  mi pri la argumento. Makareno ne  respondis, sed ŝi rigardis al mi.

   

Dudek jaroj, kaj bakalaŭron... Maribel'  rigardis al mi, kaj silentis.

   

Mi  ne kredis tion, kion mi vidis:  virinoj helpas unu la alian eĉ preter morto. Mi deziris foriri, kaj mi  foriris.

 

Mi  ne scias kiel, Makareno trovis min en  tiu urbeto, Pamplono, departamento de Kagajan', Filipinoj. Vere ŝi ne  bezonis mute da tempo. Mi venis, kaj mi estis feliĉane vidi ŝin, sed  nur kvin minutoj poste ŝi venis al mi.

   

Ŝi  rigardadis al mi kvazaŭ ŝi estas  ŝafino. Mi kompatis al ŝi. Kaj tio ne estis malfacile kompreni: laŭ  tio, kion ŝi rakontis al mi, neniu atentis al ŝi dum ŝia tuta vivo, eĉ  ŝiaj gepatroj. Kaj subite, tuj post ŝia morto, ŝi trovas iun, kiu  atentis al ŝiaj problemoj tiel gravaj, kiel siaj propraj. Eble temas  nur pri dankemo...

   

Mi  ridetis nur pro tio, ke ni spektroj  ne ridegas. Sed mi neniam diris tiom multe da mensogegoj, volonte kaj  nevolonte, kiel ekde mia morto. Sed mi ne reagis, kaj ŝanĝis mian  taktikon:

   

Sed  ŝi ne ridis. Ŝi faris ion pli  terura: ŝi venis al mi kaj kisis mian vangon.

   

Ni  venis en la urbocentron Almerion. En  la Avenuon de la Reĝino Provizora. La Grandan Hotelon. Mi ne plu  atentas, ĉu ŝi sekvas min. Ŝi ombriĝas min kvazaŭ fidela jundino. Se  ŝi  ne perdis min en Filipinoj, ŝi certe ne perdos min en Alemrio. Ni  venis  en ĉambron duonombran. Estis paro da geriĉuloj dormantaj.

   

¡Plop!,  ŝi malaperis. Mi supozis, ke ŝi  faras la taskon. Mi ankaŭ invadas la knabinon. Tie ŝi estas,  rigardante  la pensojn plej intimajn de tiu virino. Mi eliris la virinon kaj  invadis la sonĝon de la viro apuda.

 

La  sonĝo de la viro estas iomete  nervoza. Lia kosncienco ne estas tre trankvila. Mi reserĉis iomete,  kaj  trovis, ke li estas spekulisto. Li aĉetas kaj disvendas domojn, kaj  faris kelkajn negocojn ne tre klarajn. Mi regis tiun korpon tute. Mi  vekigis ĝin kaj frapetis la vizaĝon de tiu virino, kiu dormas apud li.

   

Iomete  nervoza, mi rigardadis tiujn  okulojn, ĝis kiam mi vidis brileton da moko.

   

Ŝi  rigardis al mi scivoleme. Mi prenis  ŝian mentonon kaj venigis ĝin al tiu mia. Mi kisis ŝiajn lipojn.  Longe,  profunde. Kaj mi amingumis ŝin. Mi ne rakontos la detalojn, sed ni  fartis tre bone. Ŝi lernis rapide, kaj krome Marnjo Ludovikino, la  posendatino de tiu korpo, tute ne estis virga. Kaj tie estis multe da  informo, kiun Makareno uzis.

 

Post  kelke da horoj, ni lasis la paron  dormi denove, kaj mi elmigris el la korpo de Johano, la viro, kiu luis  ĝin al mi senatente. Ŝi sekvis min elen tuj.

   


 

 

 X

 

Mi  intencis regi ĉion, sed mi ne povis.  Finfine virino enmiksiĝis kaj detruis miajn planojn. Mi ne plu celis  konon. Nun mi prifajfas scii pli. Finfine mi trovas, ke ĉiam mankos al  mi multe scii. Kaj ankaŭ, kiu estas la celo scii aferojn, se oni ne  povas solvi problemon? Kaj mi ne plu havas problemojn. Nur kiel igi  tiun virinon, tiun mirindan virinon, kiu nun iĝis Makareno, forgesi  pri  mi kaj iri en la venontan dimension.

 

Antaŭ  du tagoj mi venis en ideon, kiu  sukcesis: mi iris al Toledo, kaj invadis menson de oficistino, kiu  helpas Maribelon. Pro nekonata kialo, Makareno ne povis trovi min. Ŝi  eĉ venis en la oficejon, sed mi ŝajnigis, ke mi ne vidas ŝin. Ŝi  rigardadis tien kaj ĉi tien, demandis al Maribel' pri mi, kaj poste  foriris serĉi min tra la mondo. Marisol', kiel ĉi tiu virino estas  konata, verkis ĉi tiun rakonton pri mia spektra vivo. Kiam ŝi finos,  ŝi  devos sendi ĝin al Maribel' kaj forgesi pri mia ekzisto kaj pri tio,  ke  ŝi verkis ĝin.

 

Ĵus dirinte al ŝi la lastan paragrafon, mi  lasis Marisolon je la tasko, kiun ŝi faris kiam mi venis en ŝin, kaj  mi  iris al la pinto de monto Everst', kaj vokis plej laŭte, kiel mi  povis:

   

Kaj  kiam tiuj montoj tiom altaj eĥis min  kvazaŭ ili aŭdas min, venis Makareno, kvazaŭ ŝi estas la eĥo mem.

   

Finfine  mi decidis fini tiun ĉi  duonvivon. Mi pretas iri en la alian dimension. Mi prifajas, ĉu mi  devos diskuti kun iu ajn versio de dio pri kiuj oni rakontis al mi en  mia antaŭa vivo, ĉu mi devos naskiĝi denove, ĉu mi simple eksiĝos en  nenion. Sed mi preferas fari tion kune kun tiu ĉi knabino, al kiu mi  alkutimiĝis. Finfine iu faros ion kun ŝi kaj por ŝi. Do, kiam vi legos  ĉi tion, Maribel', tenu ĝin, detruu ĝin, publikigu ĝin, aŭ bruligu  ĝin.  Mi lasas tion al vi kiel mian heredon. Vi scios kion fari kun ĝi.  Estis  premio koni vin. Destino estu bona al vi.


Ĵus nun Marisol' punktofinas la rakonton kaj sendas al vi.

 

Ĝis  ĉiam,

 

Anĝelo.

 


 

 
Rimarko.- Marisol' estis laborinta senlace dum tri tagoj. Mi ne volis ĝeni ŝin. Sed hieraŭ ŝi finfine haltis klavadon, metis sian laboron en dosieron, densigis ĝin kaj sendis al mia emajlo. Tuj poste ŝi eliris la oficejon kaj hodiaŭ ŝi sendis raporton de doktoro. Ŝi estas elĉerpita. Mi telefonis ŝin, kaj demandis pri tio, kion ŝi sendis al mi, kaj ŝi diris, ke la bilancon, kiun mi mendis de ŝi. Ŝi tute ne konscias pri iu ajn alia sendaĵo, nur normalan raporton.
 

Anĝelo venis la antaŭan tagon diri al mi, ke ŝi foriras. Li iras en la venontan dimension. Li finfine trovis kiel. Li venis kun Makareno. Kaj prenante siajn manojn, ili rigardadis unu la alian kaj iliaj aŭreloj ekbrilis. Ili iĝis unu sola aŭreolo. Iliaj ridetoj larĝiĝis kaj ekbrilis rapide, ĝis kiam mi vidis nur blankan makulon antaŭ mi. Kiam ĝi malaperis, neniu el ili estis tie. Kie ajn ili estas, mi esperas, ke ili estas feliĉaj. Iam mi vidos ilin, mi esperas.  

 

Sed tio estis en alia vivo. Promeso de sorĉistino.

 
Maribel  Jiménez de León.
 

Fino 

 

 

 

 Murcia, la 15-an de oktobro de 2010

 

 Fifine esperantigita la 22-an de julio de 2016.

  Mia verkaro.

 

Kovrilo por "Estu tiel".

  Mia verkaro

 

 
Notoj.-
 
 
 1Vere, terapia torturo.
 
 2Artikolo 853ª. 
 
 3 Mi ne emis fari hejmtaskojn, vere. Nun mi estis maljuna kaj lerninta multe da trukoj, kiujn mi lernigis al miaj genepoj por ke ili en estu stultaj tiom ofte kiel avo estis. Sed miaj gefiloj ne ŝatis tion, kiuj eĉ minacis min per ne laso de genepoj al mi, antaŭ mia fiera rideto... 
 

4Post iom da tempo mi lernis, ke miaj libroj estis pli vaste legataj ol mi kredis. Multe da miaj plorantaj akompanantoj estis fidelaj legantoj de miaj verkoj. Multaj eĉ nomis siajn gefilojn per nomoj kiel Ambrosio aŭ Elsa, memore al geherooj de mia unua verko, La domomastro, aŭ Vanessa, Myrna aŭ Indalecio, ĉefroluloj de La kronistino, eĉ Tirolino aŭ Calenda, tiuj de La versio de Tirolino. 

 

5Nu, mi havas tutan eternecon alkutimiĝi al tio, sed ŝi estis mia edzino ĝis kiam morto apartigis nin. Sed sesdek du jaroj vokante ŝin amata edzino estas multaj jaroj por ke nun, du tagojn poste, mi nomu ŝin eks.

  6Hspana diraĵo: El muerto al hoyo, el vivo al bollo. Mi ŝanĝis bollo (manĝaĵo kvazaŭ pana) por tuta menuo pro eŭfonaj kialoj. 
 7Julio Iglesias. Per tiu kanto li iĝis fama. 
 
 8Oni komprenu, ke temas pri la mano de “mia” ĉino. Sed prenante mi kontrolon de la viro, ekde nun mi parolas kvazaŭ la ĉino estas mi. 
 
 9Kanariaj Insuloj, alidiritaj Bonŝancaj Insuloj pro sia vetero. 
 
 10Serpento, en la latina lingvo. 
 
 11Tie mi aĉetis mian unuan lernolibron pri gitaro per cifero aŭ tablaturo, per kiu mi trovis la unuaj konoj pri mia plejŝatata muzikilo. 
 
 12Farjo estas cigana vorto, kiu signifas sorto, fortuno. 
 
 13 Ne Registara Organizo. 
 
 14 Anĝeletoj. 
 
 15Mi estas ĉi tie!, en la germana. 
 
 16 Mi sciis. 
 
 17 Red Nacional de Ferrocarriles Españoles: Nacia Reto de Hispanaj Fervojoj. NRHF: sonas pli bele en la hispana.  
 
 18 Fama madrida stacidomo. 
 
 19 Hispana onomatopejo, kiu signifas, ke tio ne gravas. 
 
 20 Bonemeritanta en Esperanto: Sinonimo de Gvardio Civila en Hispanio. 
 
 21 Malahes, ulaĉoj kun malbonaj sentoj kaj pli malbonaj intencoj. 
 
 22 Japana arto ligi per ŝnuroj.
 

23“Sia” lando: mi neniam sentis tro patriote, sed de mia morto mi sentis, ke naciismo kaj nacioj estis strangaj ideoj al mi, tre mizeraj kaj fiaj sentoj.