Música: La danza de la muerte.Jesús Delas.

 Volver
The soldier and the Witch.

La soldato kaj la sorĉistino

Aprilon, la 2an de 2012 mi eklernis, ke estas la Internacia Tago de Infana Libro. Mi decidis festumi ĝin por ĉiam, kaj tiucele ekvenis en mian menson verki rakonton por geinfanoj malpermesitan al plenkreskuoj, kun dua parto por tiuj ĉi kaj kiun tiuj ne povos legi. Mi amuziĝis multe verkanti in, akj mi eĉ venis ĝustatempe publikigi ĝin je la sama tago. Mi opinias, ke ĝi estas la plej interesa defio en mia kariero kiel verkisto, eĉ se ĝi estas malgravaĵo, se oni atentas nur al longeco, kvankam ne se oni konsideras la enhavon kaj signifon.

Kelkajn tagojn poste mi pensis, ke estus bona ideo traduki ĝin en la anglan kaj Esperanton por igi ĝin pli internacia, kaj sendis tiujn tradukojn al sama eldonisto. Mi ne havas surpaperajn ekzemplerojn, kvankam mi havas la projekton publikigi la tri versiojn kune en sama libro..., aŭ eble en rakontaro infana... Eble je 2015, ĉar mi nun estas okupata pri aliaj kvin literaturaj projektoj.

Vere ne estas multe pli diri pri tiu ĉi modesta, tamen unviersala, verkaĵo. Mi ersperas, ke vi ŝatos ĝin.

Ĉi tiu rakonto estis ĉe http://viewbook.at/soldato je via dispono. Tamen, funkciuloj de Amazon ne povis kontroli ĝin pro tio, ke ili ignoras ĉion pri Esperanto, eĉ la lingvon mem, kaj arbitracie decidis, ke ĝi ne povas esti en tiu retejo. Pro tio mi eldonas ĝin ĉi tie tute, nur petante, ke se vi tiun ĉi rakonton ŝatas, vi aĉetu la hispanan aŭ la anglan version, per mone helpi al mi traduki mian ceteran verkandon en Esperanton.


 
La sonĝo

Mi venas kun soldata sako en la subon de scenejo de teatro kie oni performas verkon. Mi vidas pli brilajn sidloiojn, kiujn mi supozas rezervitaj, do mi sidiĝas sur unu, kiu brilas malpli, apud maljunulino, kiu dormas. La teatraĵo jam komencis, kaj geaktoroj kantas.
Mi eksentas bezonon pri necesejo, kaj sekve mi leviĝas silente kaj serĉas la lokon tra la tuta teatro. Mi ne trovas ĝin, do mi iras tra la pordo kaj troviĝas subite sur la strato.

Tie mi konstatas, ke mi estas en stranga lando, kun lingvo, kiun mi ne komprenas. Neniu surpriziĝas vidi min, kaj mi trovas ĉion normala, krom la lingvon. Mi vidas stratojn kaj kotajn vojetojn, kiuj aperas unu sekvante la alian po mallonge da paŝoj. Mi ne trovas necesojn. Mi eniras vendejon, kaj mi demandas pri la ejon per la hispana kaj per Esperanto. La vendisto parolas al mi per lingvo, kiun mi ne konas, sed li montras karteton kun mapo en kiu troviĝas necesejon. Elirante la vendejon, mi aŭdas, ke li diras al kunanto, ke mi venas el revolucia lando, Sudameriko. Estas lia lingvo, sed mi klare komprenis “revolucio” kaj “Sudameriko”.

Preterirante straton mi vidas knabinojn aĝantajn ĉirkaŭ dekdue ĝis dekkvare, kiuj ludas inter si. Ili sentencis unu el ili kiel sorĉistinon, kaj ili premas ŝin kontraŭ stratangulo. Ili nomas ŝin ripete “¡sorĉistino!”, kaj puŝas ŝin, ili eĉ piedbatas ŝin, sed ŝi ne plendas, sed ridas. Ŝi rigardas al mi, kaj ridetas. Ĉu mi konas ŝin? Ne mi, sed ŝi ŝajnas koni min. Ŝi estas tre bela, blonda, kun longa hararo. Ĉiuj knabinoj estas tre belaj. Ili ĉiuj vestas ruĝe, sed nur tiu sorĉistino ne portas ruĝan tukon sur sia kapo.

Mi daŭrigas serĉi necesjon, sed mi ne trovas ĝin. Mi eniras grandan magazenon, kaj ankaŭ mi ne trovas ĝin. Mi memoras pri mia soldata sako: ĝi certe estas tie, en teatro. Kiam mi jam pisis, mi reiros preni ĝin.

Mi vekiĝas.

La 2-an de aprilo de 2012


Dua Parto: interpretado


—Mi scias—, diris la sorĉistino, dum ŝi sorbis malrapide sian bieron. Li kontaktis ŝin tra averto ofertanta siajn servojn kiel mediumon kaj sonĝinterpretistinon. —Mi scias, ke vi sonĝis pri mi, ĉar mi ankaŭ estis tie.
Ili sidas en teraso subaera, ili ordonis bierojn kaj li klarigas al ŝi la sonĝon, kiun li havis la antaŭan nokton, kiu tiom multe timigas lin ankoraŭ. Ĉar li ne plu estas soldato aŭ juna: li jam sesdekjaraĝas, kaj la vizaĝojn de la sorĉistino kaj la maljunulino li tute ne konis.
—Ĉu vi estis en mia sonĝo?
—Tion mi diris. Mi estis en tiu sama rakonto, Arĥibaldo1.
—Kion vi vidis?
—Mi vidis vin sur scenejo, brakumante blondulinon dum mi staras kaj aplaŭdas, same kiel ĉiuj aliaj.
—Kaj kial vi aplaudis?
—Mi ne scias. Ĉiuj aplaudis, kaj mi ankaŭ.
—Ĉu vi memoras, ke vi dormas dum la performado?
—Ne. Sed estas logike dormi antaŭ sonĝi, ĉu ne?
—Tio signifas, ke mi vidis vin antaŭ vi vidis min.
—Eble. Povas esti, ke en alia vivo, antaŭa.
Arĥibaldo ne multe konis pri spiritaj sciencoj, kaj pro tio eble li ĉiam pensis, ke tiu afero pri antaŭaj vivoj estas mensogo.
—Bone, Artemis', diru al mi: kion sugestas al vi tiu ĉi sonĝo stranga?
—Ĝi sugestas, ke la teatro, la domoj, la vendejo, la urbo kompleta, estas vi.
—Ĉu mi? Ĉu ankaŭ la soldato estas mi?
—Ĉu vi vidis la soldaton de ekstere aŭ de interne?
—Mi ne scias. De interne, mi supozas. Mi estis la soldato, en mia sonĝo.
—Ĉu vi vidis vin mem kostumigita kiel soldato?
—Jes, sed kiam mi estis juna kaj mi armeservis.
—Tio estas alia afero. Evidente, vi vidis vian vivon de ekstere. Tio estas privilegio.
—Kaj la sorĉistino?
—Tion mi ankoraŭ me scias. Diru al mi, Arĥibaldo: ĉu estis grava ŝanĝo en via vivo laste?
—Nu, mi ĵus emeritiĝis.
—Pli da ŝanĝo.
—Antaŭ kelkaj monatoj mi komencis verki aferojn. Mi deziras ŝanĝi mian profesion kaj iĝi verkisto.
—Tio ja estas grava ŝanĝo: ne estas io normala, kio okazas al vi, sed tio okazas ĉar vi decidas tion. Kaj tio igas vion sonĝon pli bela ol mi kredis.
—Kial?
—Ĉar mi jam scias tion, kiel via blondulino nomiĝas.
—Ĉu vere?—, Arĥibaldo diris senpacience. —Kiel ŝi nomiĝas, kiu ŝi estas?
—Literaturo, Arĥibaldo—, diris la sorĉistino tiom dolĉe, kiel ŝi povis. —Via nova amantino. Pro tio ŝi kisis vin.
Arĥibaldo rigardadis mire kaj respektanta silento dum ŝi daŭrigis. Tiu virino mirigis lin de la momento, kiam li ekvidis ŝin, kelkajn minutojn antaŭe. Ŝi estas la maljunulino, kiu sidis apud li en la teatro dum lia sonĝo. Tiu, kiu dormas sur brilanta sidloko kaj kiu poste aplaudis tiom multe. Sed ŝi ne estas tiom maljuna: la trajtoj estas la samaj, sed ŝi ne aspektas nun pli ol kvardekjaraĝa, kaj ŝia vizaĝo estas tute sen faldoj. Ŝi havas belan, longan hararon plenan da blankaj haroj, pri kiuj ŝi fieras, car ĉiu povus rakonti ion indan revivi en sia ne tiom longa vivo. La sorĉistino daŭrigis:
—Ŝi estas virino pli juna ol vi ĉar vi nun nur komencas. Tiu blondulino ne estas vi, sed ŝi estas via kreaitaĵo. Ŝi estas via verkaro, kaj ŝi estas juna ĉar vi ankoraŭ ne faris multe da verkoj. Kaj la aliaj knabinoj, tiom etaj, tiom koleraj, tiom nepensemaj, tiom agresemaj, estas kritikoj, kiujn via verkaro ricevas kaj ankoraŭ ricevas kaj ricevos, Arĥibaldo. Tial ŝi ridas, ĉar ŝi scias sin pli supera ol ili. Ŝi scias, ke tiuj kritikoj foriros, kaj tie restos ŝi, por ke gelegantoj malkovros kaj ĝuos ŝin.
—Kaj kial la soldato, tio estas, mi, venas kaj savas ŝin el ili?
—Ĉar tiu soldato ne plu estas vi, Arĥibaldo. Estas multe da vi en tiu soldato, sed ankaŭ estas multe da legantoj viaj, tiuj, kiuj komprenas vin, tiuj, kiuj vidas, ke la enhavo de via verkaro estas bona. Tiuj, kiuj ekhavas plezuron pro la aferoj, kiujn vi rakontas al ili.
—Mi ne komprenas tiun kanton en lingvo, kiun mi malkonas, kaj tiun kison, kiun ŝi donis al mi.
—Vi malkonas la lingvon de famo, Arĥibaldo. Sed la kanto estas bela. La knabino kantas al vi per malkonata lingvo de vi kaj ĉiuj, ĉar ĝi ne estas lingvo. Ĝi estas la plezuro, la ĝojo, la resumo de bonaj sentoj. Ŝi amas vin, ĉar literaturo amas vin, same kiel vi amas ŝin, ĉar amo generas amon. Kaj estas fruktodona tiu amo, ĉar ĝi generas kaj naskas multajn verkojn, kiuj estas viaj filinoj. Kaj de literaturo. Vi ŝatas verki, Arĥibaldo: vi estas paro de literaturo. Tial vi estos bona verkisto. Tion pruvas la aro da spektantoj, kiuj aplaŭdas vin kaj literaturon.
—Kaj kial lumoj malŝaltiĝas kaj kurteno falas, kaj restas neniu?
—Ĉar famon kaj honoron oni ĝuas sole, Arĥibaldo. Esperu, ke neniu komprenu tiam, same kiel oni ne komprenas vin nun, kiam vi ne estas fama.
—Kaj ĉu vi certas, ke tio okazos?
—Ne.
—Kion!?
—Tre eble tio neniam okazos, Arĥibaldo.
Pro mia mirigita vizaĝo, ŝi daŭrigis sian rezonadon:
—Ĉar tio estas via sonĝo kaj sopiro, ulo. Tio estas tio, kion vi deziras, ke ĝi okazu. Nenio certigas, ke via sonĝo iam realigos. Ni nur certas pri tio, ke tion vi deziras. Kvankam se vi deziras ĝin sufiĉe serioze, eble tio iam realigos, ĉar vi laboros tiucele kaj sukcesos iam.
—Mi ne kredas, Artemis'. Tio ŝajnas pli eble frenezaĵo de mia animo malsana.
—Eble ne. Kaj ankaŭ povas esti, ke vi ja finfine estos famulo, kaj tamen vi ne ĝuos tiun famon. Tial je la fino de via sonĝo vi estis sola kaj ĉio estis malluma.
—Ĉu gravas mallumo?
—Jes, Arĥibaldo. Mallumo povas esti nokto. Sed ĝi povas esti morto, ankaŭ.
Mi eksperimentas nun la silento de batitulo. Tiel mi sentis. Je la fino de kelkaj momento ŝi alproksimigis sian bieron al sia buŝo, kaj malplenigis la pokalon. Poste, ŝi aldonis:
—Kiel finiĝis via sonĝo, Arĥibaldo?
—Mi metis mian soldatĉapelon sur mian kapon, mi prenis mian sakon, kaj portis ĝin sur mian ŝultron, kaj denove eliris la teatron tra la sama pordo, per kiu mi venis.
—Kaj kion vi vidis, kiam vi ĵus trairis la pordon?
—Straton. La tago estas luma, homoj promenas laŭ la strato, kaj mi estas feliĉa esti normala persono, kiun neniu rigardadas per ia ajn kialo, kvankam mi estas la ununura soldato tie. Sed homoj jam parolas per lingvo, kiun mi konas, per mia lingvo.
—Ĉu vi turnis vidi la pordon, kiun vi ĵus trairis?
—Jes, sed okazis io stranga...
—Ĉu?
—Mankis la teatro. Mi nur vidas nun normalan domon, kun nur unu etaĝo. Teatro ne povus esti ene de ĝi.
—Mi ja sciis! Ĉu tiu estas domo blanka, kun fenestro apud la domo, kaj kamentubo nigra sur duobla tegmento bruna?
—Jes. Kial?
—Ĉar tiu estas mia domo, Arĥibaldo. Tie mi loĝas.
—Kaj kiel mi povis imagi vian domon, se mi neniam vidis ĝin antaŭe?
—Eble jes. Tiu tipo de domo estas normala en tiu ĉi urbo.
Arĥibaldo finis sian bieron. Li pagis la konton, kaj ili adiaŭis.
La sorĉistino kaj Arĥibaldo neniam vidis unu la alian denove.

Murcia, je la 2a de aprilo de 2012,
La Tago de la Libro Infana.
Tradukita de la aŭtoro la 6-an de februaro de 2014.

Se poste vi ne ŝatas ĝin, vi povos sendi al mi vian kritikon pere de mia retadreso. Se vi ŝatas, mi ankaŭ legos vian opinion kun plezuro.



Volver