Reiri  

Esperanto English
Jesuo Anĝelo

La libro de la jaro 2019: Kronikoj
Enkonduko.

Ĉiun jaron ni legas novan libron en la hispana kaj en la angla ĉe mia retejo, Obra completa (Kompleta verkaro).

Ĉi tiun jaron ni legas La Federacion, kiun vi trovos suben en ĉi tiu dokumento. Notu, ke nur dum la jaro 2019 oni povas legi ĉi tiun libron en la hispana kaj en la angla, ankaŭ, sed je la fino de la jaro ĝi lasos sian spacon al nova libro, kiun ni legos trilingve. Poste oni daŭre povos aĉeti tiujn versiojn en Amazon, dum en Esperanto vi trovos ĝin ĉi tie.
Sed notu, ke mia intenco estas havigi al vi mian tutan verkaron en Esperanto por via libera legado, senpage.

Ĝis nun ni jam legis la sekvantajn librojn: Pincha para la versión en español Click for English version.

  1. Infana rakonto, aŭ La soldato kaj la sorĉistino (Julio 2016).
  2. La peko de l' taliban' (Aŭgusto 2016).
  3. Estu tiel (Septembro 2016).
  4. Avo kaj nepo (Oktobro 2016).
  5. La psikologistino (Novembro 2016).
  6. La jaron, kiam mi estis virino (Decembro 2016).
  7. La kronistino, aŭ La mastroj de l' tempo (2017).
  8. La libro de la kronikoj anĝelaj kaj anekdotoj demonaj (2018).
  9. La Federacio (2019, fintradukita la 25an de februaro.)

Nun ni legas la vivon de Polholo, rakontata de li mem, kiun mi esperas, ke plaĉos al vi.


La Federacio
La Admiralino kaj mi
de Jesuo Anĝelo

Al tiuj, kiuj scias, ke spaco
estas la sola realo.
MMXVII-MMXVIII
Esperantigo: MMXVIII

Kopirajto


Enhavo Pincha para la versión en español Click for English version.

  1. La evento.
  2. Kontakto.
  3. Polholo.
  4. Fera ŝipo.
  5. Mia kapitanino.
  6. Hurlanoj kaj Hurlio.
  7. La Floto Fera.
  8. La forto federacia.
  9. Ĉu tempo perdita?
  10. Li, roboto.
  11. Stranga navigilo Fnkriĉ'.
  12. Nova vivo, malnova kulturo.
  13. Fino.
    Notoj.
    Bibliografio.

1 La evento. Pincha para la versión en español Click for English version.

bosqueMi estas trankvila. Mi jam naskiĝis tiel, kaj tiel mi restis mian tutan vivon ĝis nun.

Mi intencas resti same ĝis la fino de mia vivo. Almenaŭ tiun senton havis mi ĝis kiam kelkaj stranguloj venis vivi ĉe mi. Mi neniam invitis ilin, sed mi devis gastigi ilin vole-nevole, ĝis kiam ili decidos foriri propravole, ĉar ni holanoj malŝatas trudi nian volon. Ni ĝuas solecon kaj individuecon, kaj ĝuste pro tio ni estas tre respektemaj al medio kaj al ĉiuj vivantaj estaĵoj.

Estis sunbrila tago kun malmulte da nuboj, kiam tiu ŝipo venis el ĉielo kaj surgrundiĝis apud mi. Mi ĵus ĝuis longan pluvadon kaj profitis la belecon de densa ĉielarko, kiam mi vidis ĝin pendi el arko, kaj poste lante fali suben, al tiu loko, kie mi kuŝas sekiĝante pri la humideco per kiu ĉielo ĵus benis min.

Ni, holanoj, havas multe da tempo, kaj longan memoron. Pro tio, mi notis ĉion, kion ili diris, kaj kiam mi finfine sukcesis kompreni ilian lingvon, mi memoris kaj komprenis ĉion. Bedaŭrinde jam estis tro malfrue por ke nia unua renkontiĝo estus pli sukcesa.

El tiu ŝipeto, kiun mi poste komprenis, ke ili nomas lifto, venis du estaĵoj. Ili movis pere de du longaj branĉoj, same kiel simioj faras fojfoje, sed havis grandan kapon, ununuran okulon, kaj ne havis kolon, kiel simioj havas. Ili komencis babili kaj fari strangajn movojn. Mi kredas, ke ili salutos min, sed ili eĉ ne rimarkis, ke mi estas tie ĉi. Strange, ĉar mi estis tiam la sola inteligenta estaĵo en radio de kelkaj kilometroj. Miaj sensoj detektis, ke ili estas tre nervozaj. Poste mi rekonstruis la dialogon, kiun ili havis tiumomente:

Ili du faris ion tre stranga: ili forpenis parton de sia kapo, kiu enhavis la grandan okulon. Mi vidis, ke ili havas kapon kaj kolon, sed vere estis malaltaj.

Mi emis diri ion tiam, tamen ne sciis tiumomente pri kiu temas, kiuj estas ili, aŭ kion ili volas. Do mi daŭre observadis ilin.

Ili prenis ŝtonon kaj alporksimigis ĝin al maŝineto, kiun ili portis sur sia zono.

Nun ili provis tranĉi ŝultron mian, kvazaŭ mi estus objekto, kaj mi ne povis ne defendi min:

Kompatinda komandanto ricevis mian aŭtomatan elektran baton. Mi tute ne intencis ataki lin, sed mia reago estis instinkta. Min li ne kaŭzis doloron, sed mi eknotis tiron kaj defendis min aŭtomate. Kaj tuj mi detektis tion en Pol'.

2 Kontakto. Pincha para la versión en español Click for English version.

Planedo Fero Tiam mi komprenis, ke pere de sentoj mi povus komuniki kun ŝi. Subite mi sendis radion de bonfarto al ili du. Ŝi rigardis al mi, preter mi, super mi kaj ĉirkaŭ mi.

Pol' ridis. Plaĉis al mi tiu ridado. Freŝa, eleganta, melodia...

Mi ne komprenas, ke la nomo de Pol' estas tiom mallonga, kaj tiu de la alia estas kvaroble longa, Ko-man-dan-to. Sed tiam mi ekkomprenis, ke ili venas de loko, kiun mi neniam priaŭdis. Laŭ ilia babilado, mi komprenis, ke ili venas el planedo, kiu ne estas tiu mia. Mi ekkomprenis, ke mia mondo ne estas la universo, sed estas aliaj mondoj en universo. Almenaŭ tiu mia kaj tiu de ili, kiu havis alian nomon, Tero. Sed poste mi komprenis, ke la planedo de Pol' ne estis Tero, do estas tri en la universo, Tero, Klato, kaj tiu mia, kiu ankoraŭ ne ricevis nomon. Eble Komandanto kaj Pol' nomos ĝin, kaj ĝi cesos esti La Mondo, por mi, kaj en la universo estas tri planedoj: Tero, Klato kaj tiu mia.

Ankaŭ mi komprenis, ke teranoj kaj klatanoj havas du seksojn, kaj Pol' estas ino kaj Komandanto estas viro. Poste mi lernis, ke viro kaj virino povas kuniĝi ekscite, kaj poste naskiĝos eta persono, kiun ili du devas prizorgi kelke da tempo, ĝis kiam ĝi funkcios efike per si mem. Sed Komandanto kaj Pol' ne kuniĝis tiel, ĉar ili venas el diversaj planedoj, kaj ili timas, ke siaj specoj ne kongruas. Komandanto havas klarkoloran hararon, kaj Pol' havas mallongan, densan kaj nigran. La okuloj de Pol' estas tre nigraj, kaj tiuj de Komandanto estas bluaj kiel ĉielo.

Dum tuta jaro li estis ĉe mi, kaj kiam sezono ŝanĝis kvinfoje, ili decidis foriri. Dum tiu jarperiodo ili iris kaj revenis pere de sia lifto kaj fortranĉis pecojn de fero el grundo kaj faris novan ŝipon, en kiu ili enhavigis diversajn aferojn, kiujn ili kolektis el mia planedo, inter ili kelkajn ekzemplerojn de bestoj kaj vegetaĵoj. Mi provis diri al ili, ke la bestoj mortos se ili estas for, sed tiutempe mi ankoraŭ ne povis paroli al ili, ĉar ilia lingvo estis tre fremda al mi. Iom post iom mi komprenis ĝin pli kaj pli bone laŭ la jaro, sed mi ne sukcesis paroli al ili.

Pol' ne ofte venis. Sed venis multaj aliaj homoj de ambaŭ seksoj fari diversajn funkciojn sur mia grundo. Ili eĉ finfine sukcesis tranĉi brakon al mi, kaj miris ili, ke preskaŭ tuje mi denove anstataŭigis ĝin per nova. Jes, ili rimarkas, ke mi estas tie de la komenco, sed ili ne komprenas, ke mi estas inteligenta.

3 Polholo. Pincha para la versión en español Click for English version.

Polholo dormas kontraŭ mia trunko. Dum tri tagoj post mia kripligo denove venis Pol'. Oni dirus, ke ŝi deziras adiaŭi la planedon. Tiam mi jam komencis kompreni ion, pri kio temas... Kaj mi sukcesis kontakti ŝin dum ŝi dormis sub la ombro de mia trunko.

Mi notis, ke si reagis timege. Tiom multe, ke ŝi vekiĝis.

Mi vidis, ke la ino prenis ion el sia zono kaj parolis:

Mi vidis, ke la ino malaperis subite. Ŝi estis tie, kaj subite ŝi ne plu estis.

Post horo mi vidis dek personojn ekaperi tie, kaj ankaŭ dudek diversajn bestojn, kiuj rapide forkuris laŭ la ebenaĵo, ĝis kiam oni ne plu povis vidi ilin.

La viro alproksimiĝis kaj rigardadis al mi dum longa tempo. Li tuŝis min, pendis sin el unu el miaj branĉoj, kaj fine diris al mi:

Sed mi ne sukcesis komprenigi min al li. Pro tio post kelkaj sekundoj, Pol' diris: —Li ne povas paroli, komandanto. Li petis de mi, ke mi traduku al vi. Li diras, ke ni povas forpreni mineralajn kaj likvidojn, escepte de hidrargo, kiu estas ankaŭ sentanta kaj inteligenta estaĵo. Fakte estas maro de intermiksitaj individuoj, kiuj povas solidiĝi individue, sed kiam ili tion faras ili devenas tre koleraj.

Komandanto Ferris' kaj siaj kunantoj foriris per tiu ŝipeto pere de kiu Pol' venis unue, kaj ŝi kaŝis inter miaj branĉoj. Mi helpis ŝin atingi la plej altan. De tie ŝi povis vidi la tutan ĉirkaŭaĵon.

Simio Granĥ' venis post du horoj. Kun li estis sia filo kaj dudek militistoj. Saluton, li diris rigardante al mi.

Tiu simio rigardadis ĉiuloke, sed mi notis, ke li ege timis.

Li kaj lia kunaro foriris. Post unu horo venis du simiinoj.

Ŝi ankaŭ timis, sed ankaŭ scivolema. Do mi diris al Pol', ke ŝi povas veni suben.

Ruznjo teruriĝis, kiam ŝi vidis inon strange vestitan veni el supre.

Mi telepatiis al ambaŭ, do ŝajnis al ili, ke ili rekte parolas. Fakte Pol' komencis paroli kvazaŭ ŝi rekte konversacias kun Ruznjo, kiu faris same.

~Komprenu, Pol', intermetis mi, ~ke ŝi vivas en prahistorio. Ŝi komprenas nur ĉielo kaj grundo.

Dialogo daŭris kelkajn horojn, kaj mi devis averti Polon dufoje, ke mi ne vere tradukas, sed interpretas, ĉar la vortaro kaj idearo de tiuj simioj estas tre limigitaj. Finfine mi sukcesis komprenigi al Ruznjo, ke estro de Pol', viro, deziras paroli al estro de tribo P'kol. Ili foriris, kaj kunulo mia sciigis al mi, ke Granĥ' konsentas, se ĉielano estas viro. Post unu horo, Ferris' kaj Granĥ' renkontiĝis antaŭ mi.

Post formalaj enkondukoj, la du viroj parolis libere tra interpretado mia kaj de Pol'. Ilia konversacio estis pli simpla ol tiu inter la inoj, kaj finfine ili venis en komercan aferon: homoj povos libere preni ĉion el planedo, eĉ veni vivi sur ĝin, kondiĉe, ke ili ne ĝenos la simiojn, kaj ankaŭ ne okupu teritorion kie mi estas, en radio de 50 kvadrataj kilometroj, sed ili povas lokiĝi preter maro. Simioj ne scias pri tio, kio estas preter maro, sed mi kaj miaj samspecanoj sciis jam, ke estis sufice diversaj kontinentoj kaj oceanoj, do simioj vere donacis la planedon al homoj. Mi interaldonis kondiĉon, sen atento de simioj: homoj ne ŝanĝu la medion, kaj ili nepre konsultu min aŭ alian miaspecanon, se ili dubas pri la afero.

4 Fera ŝipo. Pincha para la versión en español Click for English version.

Kaj finfine venis la momento de la adiaŭo. Ferris' kaj Pol' venis ĝisi, kaj ili promesis, ke ili revenos baldaŭ.

Ferris' rigardadis al ŝi, kaj poste al mi.

Sed Pol' ne konvinkis dek, sed cent. Fakte multe pli volis resti kun ŝi. Mi rimarkis, ke la ŝipanaro tre favore konsideris sian altrangan observantinon. Mi vidis, ke multe pli ol dek sekvus ŝin ĝis morto, kaj ili vidis ŝin tiom iluzihavanta pri la afero helpi konstrui novan Spacfloton, ke ili volis esti apud ŝi. Tial mi lasis Polon konvinki min, ke cent laboros pli rapide ol dek.

Ferris' reiris sola en sian ŝipon, kaj poste ĝi forlasis nian planedon por ĉiam.

La teranojn surprizis subitan leviĝadon de tavoloj feraj el grundo kaj formi murojn pere de kiuj granda konstruaĵo rezultis. Ene de ĝi ili vidis formiĝi ŝtuparojn kaj ĉambrojn, kaj meblojn, ĉiuj feraj.

Ni konstruis grandan hejmon por ili, sed ankaŭ grandan ripozejon kaj ludejon. Poste ni organizis la laboron. Min suprizis, ke ili ne kapablis fari gravitecajn motorojn kaj aliajn maŝijojn necesajn por interstela vojaĝo, ĉar ili jam havis la necesan konon por fari tion. Ni holoj sufiĉe facile sukcesis aldoni kaj miksigi la eltrovojn kaj laborojn de diverspecaj fakuloj teraj por atingi sukcesajn celojn.

Eĉ se la homoj ne vere kredis tion, post nur du semajnoj ni finis fari grandan ŝipon sferan. En ĝin oni metis la konstruaĵon, kiujn ni faris por ke ili dormu, kaj ankaŭ la distrejon kaj ceterajn spacojn, kiujn ili uzis. Plej delikata estis la tasko konstrui la sensilojn, gvidan kaj, vivsubtenan sistemojn kaj ĉefe la translokigsistemon, pli efika kaj rapida ol tera. Cent homoj kaj klatanino laboris sub mia gvidado dure kaj tiel post nur du semajnoj ni havis la plej grandan spacŝipon, kiun ili iam vidis, kaj certe la unuan, kiun mi vidis. Ni konstruis ĝin ĉirkaŭ la loko, kie mi vivis, do vere mi estis hejme en la ŝipo. Jen mia medio estis la kerno de la ŝipo. Poste oni aldonis ferdeko post ferdeko ĉirkaŭ mi, ĝis kiam ni kompletigis kvar kubajn kilometrojn da ŝipo. Tio vere mirigis Polon kaj la teranojn.

Dum la ceteraj tri tagoj la homoj rekontrolis, ke la sensiloj kaj la ceteraj sistemoj de nia stelŝipo efike funkcias, kaj mi lernigis al Pol' pri la motoroj kaj la ceteraj sistemoj, kaj ties avantaĝoj kaj limoj. Poste ili ripozis, promenis, kaj kolektis memoraĵojn, kiuj povus manki al ili, kiam ni estus for.

La Simio Spacŝipo. Kaj dudek tagojn post la foriro de la Bluesko, la tera spacŝipo, venis la momento adiaŭi mian planedon por la unua fojo. Motoroj ekfunkciis, kaj nia ega ŝipo lante komencis movi supren. Iom post iom ni malproksimiĝis el Fero dum niaj ŝipanoj rigardadis tra la fenestro, mirite pro tio, ke la tuto movas. Ili fakte dubis, ke tiu enorma artefaritaĵo fera lasis la grundon. Ili fakte provintis konvinki min fari tion el ŝtalo, sed ne estas stano en la planedo, kaj ankaŭ, mi diris al ili, fero estas sufiĉe forta, kaj eĉ se peza, la motoroj, kiujn ni desegnis, ne havos problemon movi ĝin.

Fakte ni havis tri motorojn: por mallongaj distancoj estis la malgravitacia motoro, kiu profitis la forton de ĉielkorpoj proksimaj por glisi inter ili kun rapido nekonita mia tripulacianoj. Por longaj distancoj ni konstruis motoron KVT: Kreanto de Vermaj Truoj, kiuj permesis al ni eliri la sinsekvon pri spaco-tempo je difinita punkto kaj aperi je alia punkto, kiun ni antaŭe elektis. Nia sistemo permesis al ni memorigi ambaŭ punktoj tiel ke ni povos reveni en la unuan aŭtomate, eĉ se la plej komplika aspekto de la problemo estas kalkuli la revenon en spaco-tempon ne kolizii kun objekto tie starante. Sed tion ni evitos sendante virtualan objekton antaŭe en tiun punkton, tiel ke se ĝi revenas aŭtomate, la vojaĝo estas sekura, kaj se ĝi ne revenas, tio estas ĉar en tiu punkto aŭ en ĉirkaŭaĵo de dekono de lumjaro estas objekto solida, kaj tiukaze ĝi malaperas senrimarkate de tiu objekto. Nia tria motoro estis hola kontribuaĵo: Inercia Kontrolilo, tio estas, aparato, kiu nuligas la inercian trajton de materio. La tuta intelektaro de mia denaska planedo kompilis kaj kombinis la tutan scion de du planedojn por atingi tion. Sen ĝi vojaĝo estus malkomforta por mi kaj mortiga por mia tripulacio.

Nia rapido kreskis konstante pli kaj pli, kaj post nur du tagoj, ni vidis la teran spacŝipon.

5 Mia Kapitanino. Pincha para la versión en español Click for English version.

Ferris' mem solvis la problemon. Jes, eble li vidis nian teĥnologion en manoj de niaj venkintoj kaj tio ne povus esti bona por Tero mem. Pro tio li proponis, ke Pol' venu en mian militon kiel komandanton, kaj leŭtenanto Nihaŭ' Lee' kaj subleŭtenanto Karin' Ostrová' venu kiel observantoj sub la rekta komando de Pol'.

Mia kapitanino Ili du ne povus esti pli diversaj: virino el Olomuc, urbeto je la centro de Eŭropo, la antikva Ĉeska Respubliko, Karin' estis malalta ruĝharulino, maldika ja tre serioza, kaj respondeca pri siaj devoj; dum Nihaŭ' naskiĝis en Sudameriko, el ĉinaj gepatroj, kiuj trovis unu la alian en Bonaero. Li estis tre bona tangokantanto, kaj ĉiam bonhumura, liaj ŝercoj estis famaj en sia spacoŝipo. Tre alta, brunulo, iomete dika, sed tre efika pri eksteraj lingvoj kaj zorgado de la navigilo kaj ties anoj. Ne estis mirinde, ke Pol petis lin de Ferris'. Rigarde al Karin', Pol' scias, ke ŝi iĝos bonega kapitatnino en la estonto, kaj ŝi antaŭvidis, ke la Simio en estos la sola navigilo de la Fera Spacfloto dum multe da tempo...

Dum Karin' kaj Nihaŭ' elektis siajn plej durajn soldatojn inter la kvin cent homoj, kiuj voluntulis por iri en militon, mi konferencis kun Pol':

Vidi, kapitanino, ke mi estas civilulo. Mi estas pacema kaj mi neniam eĉ pensis preni vivon el alia estulo. Viaj ordonoj estos leĝoj por mi kaj mi obeos vin tiom blinde, ke mia ebla respondeco pri tio, kio okazos, kuŝos rekte sur viajn ŝultrojn. Vidu, ke via juĝo estos neapelaciebla leĝo por mi. Ĉu vi pretas akcepti la respondecon? Vi ankoraŭ povas reiri en vian ŝipon, se vi ne konsideris tion antaŭe. Fakte ne estas via milito. Ĉu vi iam mortigis iun ajn?

Ne timu, Polholo. Jes, mi mortigis multe pli da fojoj ol mi dezirus, sed tiuj mortigoj estis necesaj, kaj mi ne pentas pri tio. Tiu ĉi ne estas la unua milito, kiun mi eniras. Kaj mi opinias, ke mi ne plu devos mortigi iun ajn per miaj propraj manoj, kiel mi faris antaŭe. Estante vi pacema, mi savos al vi la penon aŭdi kiel mi malmoligis mian koron. Sed sciu, ke vi havas duran militiston, eĉ se mia aspekto estas senrimarkebla fizike.

La reveno al mia planedo estis momenta, danke al nia motoro KVTª. Ferris' ankoraŭ bezonos tutan jaron atingi sian planedon, sed mi ne povis uzi nian pli malrapidan motoron, ĉar mi timis pri la ekzisto mem de mia kara naskiĝloko, miaj amikoj kaj mia universo tuta.

Antaŭ komenci agadon militan, Pol' kaj mi konferencis por solvi la internan regadon de la ŝipovivo. Kie interkonsentite, la lastan parolon havos ĉiam Pol', sed mi rajtas mendi taskojn necesajn, kaj ankaŭ helpon de Nihaŭ' kaj Karin' antaŭ la fina decido de kapitanino.

Dum tuta horo Pol' kaj siaj du oficiroj konferencis solaj. Poste, ili vokis min: —Polholo, ni preskaŭ estas tie. Kian situacion ni trovos surface?

Antaŭ veni en la surfacon de Fero, Karin' kaj Nihaŭ' provis niajn armilojn en granda halo sur manekenoj. Al liaj normalaj laseraj pistoloj ni aldonis bombojn, kiuj ne bezonis aeron aŭ oksigeno por eksplodi, ĉar vere ili ne kaŭzis eksplodon, sed kolapson de la atomoj en radio de dek metroj. Kompreneble, ili estas tre danĝeraj armiloj, kaj ili estis subskribitaj, tio estas, nur unu individuo povas funkciigi ilin, tiel ke alia homo neniam povus uzi ilin. La ŝipo mem havas dudek radikanonojn, kiuj povas detrui ĉion ĝis malproksimo de jarlumo. Sed nia plej granda forto estis virtuala ŝildo, kiu povas malebligi ke objekto, radio aŭ fulmo, povos atingi nian ŝelon (alidirite korpon de nia ŝipo). Derivaĵo de nia ŝildo estas, ke ni povas kaŝi el normala lumo kaj ankaŭ el alitipaj radiadoj, kio povus, almenaŭ teorie, ebligi nian ŝipon esti sub surfaco de stelo.

Pol' kaj la teranoj ne sciis, ke ili jam havas la teĥnologion produkti tiujn armilojn. Necesis, ke iu el fora planedo, kiel mi, venis kunigi diversajn fakojn homajn en saman celon.

Ni telepatie konferencis, kaj mi montris al ŝi kiel manipulacii ĉiajn armilojn kaj militajn rimedojn je nia dispono.

Jes, la rilato de Pol' kaj Polholo estis vere ama. Ŝiaj ideoj pri strategio estis tre taŭgaj, kaj ŝi sugestis, ke mi klarigu al miaj samspecanoj enkarcerigi la invandintoj pere de feraj tavoloj, kiujn ili devas levi ĉirkaŭ ili, kiam ili dormas. Ili faris, kaj eĉ se la atakantoj sukcesis fari truon en unu el la muroj, holoj reagis metante novan, pli dikan, tavolon sur la unua, tiel ke kiam ni alvenis ili estis enkarcerigitaj en tri grandaj feraj ĉeloj, kiu siavice estis ene de alia pli granda ĉelo.

Do nia milito estis tre rapida kaj sensanga. Ni nur necesis treni tian ĉelegon kaj lasi ĝin sur alian planedon. Sur mia planedo restis nur kvin hurlanoj, la atakantoj, kaj Pol' venigis ilin al ŝia presenco, en la ĉambro, kie ni ĉefŝipanoj kunvenas por oficialaj aferoj.

La hurlano pafis kaj ĉiuj miris, kiam ili vidis, la paflumo trairis la korpon de Pol' kaj karbonigis kurtenon kaj parton de fera muro, dum Pol' ade ridetis. Post kelkaj sekundoj, ŝi diris:

Kaj subite Pol' malaperis el sia vido. Ili rigardadis la lokon, kiu ĝis tiam ŝia holografia fantomo uzis por paroli al ili.

Pol' notis brueton malantaŭ sin, kaj turnis aŭtomate. Ŝi vidis Komandanton Ferrison!

La Komandanto klakis fingrojn, kaj Pol' vidis dudek kopiojn de Komandanto Ferris'. Unu el ili prenis seĝon kaj lanĉis ĝin kontraŭ la planko, kaj ŝi aŭdis bruon kaj vidis ĝin resalti dufoje, ĝis kiam ĝi haltis, difektita.

6 Hurlanoj kaj Hurlio. Pincha para la versión en español Click for English version.

Kiel dirite, baldaŭ poste ni estis proksime de la planedo Hurlo. Ni povintus veni instante, sed ni volis psitude niajn malamikojn unue. Ni falis en orbiton 400 kilometrojn super ties surfaco, tiel ke se hurlanoj zorge rigardus al ĉielo povis vidi nur novan stelon, ĉar la Simio movis samtempe kiel la planedo mem. Ni sendis sondilon sur la surfacon, kaj dum ĝi falis, informis nin pri la kvalito de aero, akvo kaj grundo, kiam finfine ĝi atingis ĝin. Ni vidis, ke estas ok kontinentoj, kaj duono de la planedo estas akvo pli sala ol Mediteraneo tera.

Kune kun aliaj specoj ne inteligentaj, tie loĝas mil milionoj da hurlanoj, tre similaj al homo, sed ili havas pli longan kolon, tri okulojn, mallongajn brakojn kun sesfingrajn manojn.

Kiam niaj hurlanoj vidis sian planedon, ili serĉis elirejon, sed ili ne trovis ilin, ĉar ne estas. Survoje unu el ili sukcesis trovi truon al suba ferdeko, sed li tuj estis arestita de holografaj policanoj kaj reportita antaŭ Rask', kiu asertis, ke tio ne plu okazos.

Tuj post tio, niaj du policanoj vaporiĝis antaŭ iliaj timantaj okuloj.

Kiam Rask' kaj siaj 600 kuna ntoj estis teleportitaj al Placo de Konkero, en la centro de la ĉefurbo, ili denove pafis al Pol'. Si denove ridetis, metis sian manon en sian ventron kaj donis ses klugojn al Rask', dirante: —Prenu, mi kredas, ke tio ĉi apartenas al vi. Ni ankoraŭ ne detruos Hurlon. Ne antaŭ mi parolos al viaj regantoj.

Timanta Rask' portis Polon al sia estro, Generalo Boĥ.

Ŝi tuŝis la brakon de Generalo Entebo, kaj subite li vidis sin en la konferencoĉambro de la Simio. Tie atendas lin la veraj Pol', Nihaŭ', Karin' kaj dek armitaj ŝipanoj.

Dek minutoj poste alvenis la aliaj givdantoj de la planedo. Dek personoj entute.

Ili rigardis la teranojn kun miro. Kial ili havas nur du okuloj? Tiuj mallongkoluloj esis iomete malsimilaj: la bluokululo havas longan orkoloran hararon, dum la alia havas du nigrajn okulojn kaj tre mallongan hararon.

Ili ĉiuj neis, sed mi diris al Pol', ke nur la Generalo Entebo mensogis. Sekve, Pol' turnis al li kaj severe diris:

La hurlanoj rigardis unu la aliajn, kaj finfine la aksa prezidento petis:

Li atente legis. Estis tre klara kaj mallonga:

Per ĉi tiu pakto, la popolo de Akso kaj la planedo Fero havos pacajn rilatojn, aŭ nenian.

Li petis plumon kaj subskribis. Poste li estis translokigita en sian palacon kune kun kopio de la pakto, subskribita ankaŭ de Pol'. Iom post iom la aliaj registoj malaperis kun sia kopio de la pakto ĝis restis nur Generalo Entebo.

Mia klarigo al Pol' estis tiom rapida, ke ŝi diris tuje:

La kompatinda hurlo devis akcepti, ĉar li sciis, ke ni povas forviŝi lian kontinenton el la surfaco de Hurlo.

La ŝipanoj pasigis la tutan semjanon feriante en Hurlo. La popolanoj ne estis same kiel siaj registoj. Ni lernis, ke ne ekzistis libereco pri penso aŭ politika en tiu kontinento, sed Pol' decidis, ke ni ne estis tie por solvi la problemon socialajn al tiuj duoncivilizitaj individuoj. Ni kolektis la tutan literaturon kaj muzikon de la tuta planedo, kaj tiel nia biblioteko kaj muzeo komencis kolekti kulturajn trezorojn, kiu iĝos nia ĉefa misio de tiam.

Dorin' iĝis vere nia ŝipano, kaj Pol' nomumis ŝin subleŭtenanto. Ŝi estis nur 18 jaraĝa, sed kiel pruvo pri konfido, ŝi komisiis Dorinon gvidi la ŝipon. Tio signifas, ke ŝi devas fari kalkulojn por nia kurso kaj stiri ŝi mem la motorojn kaj direkton pere de stirilo. Fakte tiu stirilo donis al mi la deziratan kurson kaj mi provizis la necesajn funkciojn por ke tio okazu kune kun la rapido necesa. Estis ankaŭ la ebleco ke ĝi iru rekte el stirilo al motoroj, kvankam mi povus kompreneble superregi tion se necese. Sed kaj Pol' kaj mi decidis fidi al ŝi tiun grandan rolon, kaj kapitanino nomumis Dorinon stiristo kaj navigisto de nia ŝipo. Nur Pol' sciis veron, kaj sekve nek Nihaŭ' nek Karin', nek Dorin', kaj pli evidente ankaŭ ne la aliaj dudek ŝipanoj, sciis pri mi. Ili nur referencis al mi kiel komputilo, do kiam oni bezonis komputilon fari ion, ili kredis, ke ili ordonas, sed mi kaj Pol' sciis, ke temas pri peto. Ankaŭ ili scias, ke estas hola konsilanto Polholo, sed neniu ankoraŭ vidis lin.

La dudeko de simplaj ŝipanoj estis soldatoj, kaj sekve ili ekzercis en la uzo de siaj personaj armiloj. Karin', kiel subleŭtenanto, estis rekta estro de Pil' Pang' kaj Filip' Ferante', kiuj estis serĝentoj, kiuj zorgis po 9 soldatoj. Sed la plej grava tasko por ili ĉiuj estis regi solidholografian kopion de si mem, tiel ke se la aferon oni bezonus, ĉiu el ili povus uzi ilin plej efike, sen timo al mortigo de propraj vivoj. Ili vere ne ŝatis tion, sed feliĉe Karin' estis tre strikta kaj ordonema, do ĉio iris glate plej ofte. Nia soldata forto povus esti dek mil senmortuloj, se necese.

7 La floto fera. Pincha para la versión en español Click for English version.

Kiam ĉio estis en ordo ĉe Hurlo, almenaŭ rilate al interstelaj rilatoj, ni devis iri denove al Komandanto Ferris. Bluesko ne estos atingante la Teron ankoraŭ dum preskaŭ jaro. Fakte ĝi apenaŭ estis je la centona parto de sia vojaĝo. Pro tio mi proponis al Ferris' kunhavi nian teĥnologion al ili, ŝanĝe de kunlaborado kaj favorado reciproka.

Ŝi paŭzis kelkajn sekundojn, ĉar ŝi devas fari gravan decidon, la plej gravan en sia vivo, kaj poste rigardis Komandanton Ferris'n rekte al liaj okuloj, kaj diris:

Ambaŭ oficiroj vidis tie bonan ŝancon personan kaj militkarieran, kaj jesis tuje:

Ilin mi transportis subite al konferencoĉambro de nia ŝipo, kie Pol' atendis ilin. Pol' akceptis ilin kiel kolonelon kaj vickolonelinon, kaj poste pristudis las trajtojn kaj bezonojn de ŝipo tiom granda kiel nia, kaj post kelke da diskuto, ili decidis mendi cent ŝipanoj al komandanto Ferris.

Kaj li estis tre akceptema. Li mem estis en komisiono kune kun la tri feraj oficiroj por filtri la petojn de preskaŭ duono de la ŝipanaro de Bluesko. Ili avertis ilin, ke la komisio estus nur dum unu jaro, kaj poste ili povos reiri en la teran floton sub la rekta komando de Ferris', aŭ ili povos resti en la fera spacarmeo, se ili tion deziras kaj iliaj superuloj konfirmas ilin definitive. Sed Ferris ne permesis, ke aliaj oficiroj eliros sian ŝipon. Do, Karin' devis proponi kvin kapitanojn kaj dek leŭtenantojn. Post longa dickutado kun siaj du oficiroj, finfine Pol' akceptis ilin, provizore, kompreneble, kondiĉe, ke ili sukcesos kurson pri militarto kaj ordonanta scienco, kiun mi mem instruos al ili pere de difinotaj rimedoj.

Mi sciis, ke estas tre malvarme, ke mia rilato al homoj estas tra laŭtparoliloj, do mi desegnis holografian hibridulon kun korpo de simio, vizaĝo homa kaj hararo hurla, kaj tiuforme, mi prezentis al Ferris' ĉe lia konferencĉambro, kiam li estis tute sola.

Jes, esti holmo (holo kaj homo samtempe) estis bone por mi. Mi diskutis kun Pol', kaj decidis, ke ŝi prezentu min al la aliaj kiel civilulon, kiu estis tie nur observanto hola, kiu povas oferti konsilon, nur se oni petos de mi. Pol' eĉ aljuĝis kajuton privatan por mi, tuj apud tiu ŝia, por ke la aliaj vidu kiom grave estas havi opinion de hola persono proksime de ŝi. Sed mi ne aperis tro multe inter la ŝipanoj. Nur tiam, kiam mi devis paroli al iu ajn aparte, kiel ni vidos poste.

La ĝisa festo estis tre varma, kaj oni diris paroladojn korajn kaj sentivajn. Kelkajn horojn poste, ĉiuj ŝipanoj iris al sia ŝipo, kaj ni du disiĝis.

Poste ni sciis, ke estis granda miro en Tero, kiam ili vidis spacoŝipon veni tiom rapide kun tiom multe da novaĵoj. Laŭ la eltrovoj de Ferris', dekunu ŝipojn oni faris, kaj preparis novajn.

Sed ni havis pli grandan taskon: ni devis organizi novan Spacfloton de nulo, kaj ni havis malmulte da tempo. Nur post dek tagojn poste ni denove orbitis mian planedon, kaj mi teleportis min kaj mian grundon denove en la lokon, kiu vidis min naskiĝi, kaj kiun miaj radikoj denove traboras nun. Mi konferencis kun miaj samspecanoj, kaj nur dek decidis fari same kiel mi, do ni interkonsentis esti nur komputiloj ĉe nia ŝipo, ĉar tiumaniere ni kontrolos ĉion. Kompreneble, estas vera komputilo en ĉiu ŝipo, kiu povas preni la samajn taskojn, kiujn mi faris, sed komputilo ne decidos, kaj fakte nia ĉeesto estas la voĉo de nia planedo, kaj eĉ se ni estos respektemaj al la decidoj de la kapitanoj de la ŝipoj, ni povas superregi ĉion en la ŝipo, se necesas. Sed ni konsentis ŝajnigi ke eĉ tiam la aferoj ŝajnus, ke kapitano mem decidis tion. Ni devas dorloti la sendependencon kaj aŭtoritaton de ĉiu kapitano al kiu ni servos kiel civiluloj.

De mia grundo mi helpis Polon kaj la aliajn teranojn fari dek aliajn ŝipojn, kaj poste Kolonelo Nihaŭ' kaj nova Kolonelino Karin' praktikis siajn novajn ŝipojn, Tero I kaj Tero II, kiujn ili baldaŭ referencis kiel Unu kaj Du. Sed la plej alta rango por ŝipo estos kapitano, kaj sekve la sep kapitanoj, kiujn ni havis el Bluesko havis siajn ŝipon, Nubo, Holo, Apogo, Sirenido, Fajro, Stelo kaj Hurlo. Ĉiu enhavis holan komputilon krom veran komputilon, kompreneble, kaj ankaŭ holografian civilulon kiu loĝis apud la kapitano. Nur Pol' Nihaŭ' kaj Karin' sciis pri ni, kaj post longa diskutado, ni decidis, ke neniu alia kapitano scius pri tio, ĉar se ili vere ne havus la trankvilon scii ke holo povas superregi ĉion, ili sentos sin pli asertive se ili kredas, ke ili havas la tutan aŭtoritaton kaj respondecon. Tiu estus unu grava sekreto, kiun ne scius oficiro malpliranga ol kolonelo, laŭ nia decido. Kaj, tamen, se kapitano perdiĝas, la ŝipon ni ne perdas.

Pol' kaj mi dezegnis planon havi fortan spacfloton da ne pli lo cent ŝipoj sub la rekta komando de la Alta Admiralin' Pol', antaŭ kiu respondecos kvin geadmiraloj kiuj komandos dek kolonelojn, kiuj siavice respondecos po dek ŝipoj. Devige la plej bonaj kaj spertaj individuoj promociiĝos kiam estos necese al floto. Nihaŭ Lee' kaj Karin' Ostrová' jam estis gekoloneloj komandantaj siajn ŝipojn, kune kun hepantaj kapitanoj. Koloneloj baziĝos en siaj ŝipoj ĉefaj, ĉar ne estos surplaneda ĉefstabejo por Fera Spacfloto, eĉ se ĉiam deĵoros du ŝipoj per perpendukolaraj samdirektaj orbitoj super la planedo, tamen ne ĉiam la samaj ŝipoj, sed tio estos sinsekva tasko. En ĉiu tripulacio estos hidrurgoj kaj nuboj, kaj almenaŭ unu holo, laŭ persona dispono. Simioj venos kun tempo, ankaŭ, kiam ili jam estos pretigitaj. Ĉiu ŝipo inkluzivos du cent senrangajn anoj, fakulaj aŭ ne, kaj almenaŭ kvar subleŭtenantojn kaj two leŭtenantojn. La plej alta rango en ŝipo estas kapitano, sed kolonelo radikiĝas en sia ĉefa ŝipo, de kie li aŭ ŝi kontrolos siajn dek ŝipojn. Sed la kutimajn taskojn de sia ŝipo kontrolos kaj komandos kapitanon.

Jen la hierarkio de nia spacfloto, senrigarde al kiu planedo konstruis la koncernan ŝipon, ĉu Fero, Klato, Surli' aŭ Tero, kvankam ĉiu planedo povas havi tiom multe da ŝipoj kiom ili bezonos aŭ deziros. La sola limio estas en la nombro da holoj, kiuj partoprenos en la ŝipoj de la Federacio, sed la enŝipa komputil povas esti lernigitaj de ni, kiuj fakte inspektos ilin ofte por plibonigi ties eblecojn laŭ peto de la koncerna admiralo (kaj kono, kompreneble), ĉar ili adresos niajn holografiajn perasonecojn kiel malnovajn amikojn de la akademio aŭ simila rilato. Sed ne nur holoj partoprenos federaciajn ŝipojn, ĉar hidrurgoj ankaŭ servos kiel inĝenieroj kies ĉefa tasko estas la bonstato de la kaska integreco; kaj ankaŭ nuboj servos kiel interligaj oficiroj ene de la ŝipo kaj ankaŭ inter sufiĉe proksimaj navigiloj. Dum kelke da tempo Karin' kaj Nihaŭ laboris kunkune al Pol' ĉar ili estis la du unuaj geadmiraloj kies unua tasko estos instrui la novajn kolonelojn sub siaj koncernaj komandoj pri la taskoj kaj eblecoj de la kompleksaj maŝinoj, kiujn ili uzas en siaj ŝipoj. Jam Heriberto diris al Pol', ke en estonto ŝipoj ne plu estos necesaj, sed ankoraŭ mankas trairi grandan vojon por ke inteligentaj estaĵoj kapablos vivi sen ili, ĉar iu ajn je tiu malproksima estonta tempo, povos iri ie kaj iam ajn en la universo, nur por la bono de ĉiuj, ne nur sia individua profito.

Nova epoko komencis por pacema, trankvila planedo, kiun ekstera forto jam minacis iam kaj kiun oni povos denove minaci en la estonto. Ni sentis nin sufiĉe povaj, ĉar dek procento da la hola popolo deĵoris en la spacfloto. La cetera naŭdek procento havis aliajn taskojn, multe pli efikajn ol nur naskiĝi, reprodukti kaj morti.

De la momento, kiam teranoj vizitis nin unuafoje, ni komencis novan eraon, la spacan, ĉar ni konstatis, ke estas bela misio malkovri kaj lerni el aliaj specoj disigitaj en la universo.

Sed tiam mi trovis, ke ni ne devas malzorgi pri niaj soldatoj, kaj periode ni vizitis la teron por ŝanĝi la provizon de nia homforto, kiuj servis unu jaron kaj ripozis hejme alian jaron, en la planedo, kiun ili elektis. Dekomence tiu estis la Tero, sed iom post iom ili elektis aliajn, kaj fakte kiam ili feriis, ili ankoraŭ konis aliajn rasojn, aliajn planedojn, aliajn indajn travivaĵojn.

La unuan fojon, kiam Simio vizitis la Teron oficiale, mi havis la honoron subskribi Pakton kun Tero pri reciproca defendo, kiu gvidis nin al formigo de Interstela Federacio de Planedoj kaj Specoj, kune kun Klato, la planedo de Pol'. Poste venis Hurlo, kaj kvin planedoj pli. Tio komplikis la aferon, kaj eventoj kaj problemoj aperis inter ni ĉiuj, sed tio devigis nin esti pli toleremaj kaj serĉi neperfortajn solvojn, kio estis la ĉefa trajto de nia federacio.

Paradokso estis, ke fojfoje Komandanto Ferris' partoprenis operaciojn sub komando de Pol', lia iama helpantino. Sed tio ne daŭris multe, ĉar post kelkaj jaroj ankaŭ li estis admiralo en la Tera Spacfloto. Klatanoj ne vidis bone, ke la floto de Fero estu plena de homoj, do ili petis, kaj sukcesis havi, ke duono de ŝipanaro en ĉiuj niaj ŝipoj estu klatanoj kaj la alia teranoj, kvankam poste ni havis ŝipanojn el ĉuj planedoj de nia Federacio. Miksiĝo kaj kunlaboro cementis novan pakton. Tio, ni konsentis, faros nian federacion multe pli forta kaj solida. Ili miris, ke ni holoj, motoroj de la federacio kaj de la konstruado de spacŝipoj, kontentiĝas kun ununura civilulo per ŝipo. Sed jen estas ni: pacemaj observantoj, kaj korplenaj konsilantoj. Miaj samspecanoj elektis solidiĝi kiel inoj anstataŭ kiel viroj, escepte de Izholo, kiu deĵoris la ŝipon Teron II, eble pro tio ke estis komandantino, ne komandanto, kolonelin' Karin'. Estis lia ideo, ke du viroj povus emi konkurenci, almenaŭ en la menso de kapitano, dum civilulo de la alia sekso povus havi pli ĝentilan rilaton. Mi ne povas plendi pri tiu mia kun Pol', kaj laŭ sperto, ni konstatis, ke la ideo de Izholo estas korekta. Fakte, kiam kapitano Sebastjan' devis lasi sian komandon pro promocio al Alta Komando en Tero kiel Kolonelo, kapitanino Petra Schneider trovis konsilanton Paŭlon Holeskon preta helpi ŝin, anstataŭ la antikvan Inminon Kaldan, kiu devis reiri en Feron pro nova komando tie... Sed fakte estis Inmino, la sama komputilo, kiu nur ŝanĝis sian solidan holografion por pli bone rilati la novan kapitaninon.

8 La forto federacia. Pincha para la versión en español Click for English version.

Tero, nia hejmo. Post nur kelkaj jaroj de vivo, la Federacio de Planedoj pruviĝis kiel forta alianco, kiam ni detektis eskterteranoj en la Tero mem.

Tio okazis je la lasta tago de nia vizito. Teranoj havas apartan subskribojn en sia genaro, sed niaj sensiloj detektis alian subskribon en kelkaj urboj. Ni estis scivolemaj pri tio. Ni demandis, kaj teranoj diris al ni, ke ne estis aliaj specoj en Tero, almenaŭ ne ankoraŭ, krom miaj kaj tiuj de kelkaj klatanoj. Ni prokrastis nia foriro, kaj sendis cent holografiajn soldatojn kun sensiloj analizi kelkajn urbojn. Ili kaptis tiujn strangajn subskribojn kaj identigis la individuojn, kaj kaptis kelkajn el ili kaj portis ilin en nian ŝipon. Oni pridemandadis ilin, kaj finfine ilia menskontrolo cedis, kaj mi povis kompreni, ke ili apartenas al speco kies planedo mortos post kelkaj jaroj, kaj ili pro tio preparas invadon de Tero. La kaptitoj estis tiom similaj al teranoj, ke ili povus facile ŝajni tute ili, kaj finfine diris al ni, ke ili estas olvanoj, kaj sia planedo estas Olvo. Ni kontrolis la tutan genaron de la kaptitoj, kaj danke al tio povis trovi la tutan ekspedicion olvan, entute dek mil soldatoj, kaj portis ilin siaplanede. Ni lasis la ilojn necesajn trovi eksterteranojn inter ili, kaj iris al Olvo lasi la invadintojn tie. Sed survoje ni trovis planedon Elbol', ĉe konstelacio Alfa-Centaŭro, kaj post fari la necesaj provoj, ni konstatis, ke olvanoj povas sufiĉe bone loĝi tie. Ni venis en Olvon mem post semajno, kaj diris al ili la novaĵon.

Kancelieron Pessnen' estis tre ĝoja pri tio, kaj post informado al l' popolo, plej granda kvanto el ili decidis translokiĝi, dum la ceteraj, maljunuloj, preferis resti en la planedo kaj morti tie kune kun ĝi, kvankam plej eble la planedo daŭros dekoj, eble cent jaroj pli ol ili. Sed la civilizacio olva supervivis danke al nia agado. Ni petis de ili, la jam elbolanoj, subskribi enirpakton en nian Federacion, kaj kvankam ili ne havis spacforton, sed nur veturilojn, ili volonte akceptis esti inter ni. Unu el niaj ĉefaj gvidlinioj estas helpi la malpli disvolvitajn civilizacion, kie en ĉi tiu kazo, kaj poste, kiam ilia spacvojaĝebleco kaj teĥnologio permesos, ili estos plenplena ano de nia Federacio.

Jen la forto de nia Federacio: Uno de multoj.

Vivi radikiĝinte havas avantaĝon, inter ili, ke oni ne movas sennecese, kaj sekvo oni ne endanĝerigas sin aŭ kunantojn. Sed aliaj individuoj, kiel Pol' kaj Karin', emas veni en nevolatajn aventurojn ekzakte pro tio, ke ili povas movi kaj aldone ili scivolemas pri multaj aferoj, kiuj ne ĉiam konvenas al ili... Sed ni atentu al la rakonto de Pol' mem:

9 Ĉu tempo perdita? Pincha para la versión en español Click for English version.

Tempo flugas... Tio okazis dum mia periodo kontrolante Feron. Tiutempe via planedo, Polholo, havis jam dudek spacŝipojn, tero dedku kaj Klato 200, kvankam nur dek povis kompariĝi al teraj aŭ viaj. Malkiel teranoj, ili decidis ne detrui siajn malnovajn ŝipojn pro sentimentalaj kialoj, mi supozas. La desegno sfera de niaj ŝipoj permesas aldoni novajn ferdekojn senlime, kaj nun niaj ŝipoj estis tiom grandaj kiel etaj satelitoj, kaj povas subteni dekojn da miloj de teranoj kaj klatanoj, kune kun, se necesas, la tutan popolantaron de Fero, la 4 specojn kompletajn. Se estus katastrofo natura, kaj ni devus ŝanĝi planedon, ni jam povis fari tion.

Herberto estas lia nomo. Li diris, ke li estas terano, sed ne naskiĝos antaŭ tri mil jaroj en estonto.

Kompreneble, kiel vera klatano, mi ne kredis lin. Tamen, konsentis imagi la teorion, kaj vidi kien ĝi povas preni nin, kaj kion li vere volas de mi.

Kaj li subite malaperis. Eble li havis maŝinon teleportantan same kiel ni havas. Mi kredis, ke ni estis la solaj, kiuj havas tiun teĥnologion, sed verŝajne mi eraris.

Sed la afero marteladis mian menson dum kelkaj tagoj. Mi ne povis forgesi la tempo-vojaĝanton: Ĉu mi pro antaŭjuĝo mia renoncas al sufiĉe inda sperto? Vere ne estis multe fari ĉi tie, en la orbito de Fero. Mi jam pristudis ties geografion, atentante ĉiun etan variaĵon... Do mi diskutis la aferon kun la unua oficiro, kiun mi trovis.

Herberto sciis, verŝajne, kiam mi estos preta, ĉar tiumomenton li aperis, kvazaŭ diablo, kiu kolektas animon.

Mi venigis leŭtenanton Gonzon Duforest al mia kunvenĉambro kaj petis de li, ke li estru la ŝipon ĝis kiam ni revenos, ĉar Senda' kaj mi havas mision fari kun nia vizitanto. Li rigardis mallonge Herberton, kaj jesis al mia peto, kaj certigis, ke li klopodos fari tiom saĝajn decidojn, kiel mi farus.
Kiam Gonzo foriris, mi diris al nia vizitanto:

Li ne diris al ni sur kiun planedon li portis nin. Estis frumatene kaj ni estis en vilaĝeton meze de vasta ebenaĵo. Verŝajne ĉiuj dormas, eĉ bestoj, ĉar estis neniu sono. Ni triope marŝis trankvile laŭ stratoj, ĝis kiam ni atingis grandan placon. Ili du portis ĉapelojn kaŝi siajn orelojn, kiuj estis tro rondaj kompare al tiuj miaj kaj, kiel mi poste vidis, tiuj de la vilaĝanoj. Ĉu ili estis miaj prauloj? Mi vere estis ekscitita al la penso.

Ni vidis vagabondon, kiu dormas sur benko. Li vekiĝis je nia alveno, kaj demandis.

Lia pokera vizaĝo diris al ni, ke li ne scias kie diablo estas Romeno, kaj poste diris al mi Herberto, ke ankaŭ li ne scias.

Iom post iom la vilaĝanoj aperis kaj marŝis al siaj aferoj, fojfoje ĵetante alrigardon sur nin, stranguloj kiuj parolas al vagabondo. Sed persono venis demandi al ni ĉu ni estas la senditoj de la dioj helpi ilin pri leonoj. Temis pri la vilaĝestro.

Zenzum... Tion mi konas.

Sed li eraris, kiel ni estas vidontaj.

En tiu momento ni vidis spacoŝipon veni el ĉielo kaj surgrundiĝi lante. Ni marŝis saluti ilin, sed leonoj estis pli rapidaj. Kiam ili ĵus venis sur la grundon, kvar leonoj jam ĉirkaŭas ilin, du personoj en spacvestoj. Unu el ili prenis pistolon kaj pafis al plej proksima leono, sed ne povis vundi ĝin. La besto faris teruran grumblon, kaj tiumomente Karin' pafis lin kaj mortigis lin tuje. Mi prenis mian armilon kaj pafis alian, kiu simile falis mortinta dum Karin' pafis trian. La kvara forkuris savi sian vivon.

La viro faris similan geston kaj diris ion, kion ni ne komprenis. Tamen, mi vidis en lia menso, ke ili estas dankemaj. Ankaŭ, ke ili ne esperis trovi pli avangardan specon ol tiu sia, kaj tamen estis bone, ke ni savis liajn vivojn de la leonoj. Post kelko da duonsurda konversacio (fakte mi interkomprenigis unu la alian pro miaj telepatiaj rimedoj, sed vortojn mi ne komprenis, nur imagojn mensajn), ili decidis reiri en ĉielon, eble al pli granda ŝipo diri al siaj superuloj, ke tiu planedo ne taŭgas, ĉar estas pli avangarda speco. Fakte, ili serĉas planedon vivi.

Tiun momenton Herberto montris al mi sferan, ruĝan objekton, dirante:

Mi rigardis al Senda'. Ŝi diris nenion, ĉar ŝi miris tiom multe, kiel mi mem.

Li prenis Senda'on kaj min per niaj ŝultroj kaj subite ni troviĝis en la kunvenĉambro de la Simio, nia spacoŝipo.

Li kisis niajn vangojn, brakumis nin ambaŭ samtempe, kaj poste malaperis.

prizorgu pri via Mi observis la sferon atente, kaj sciis, ke estas du milionoj kaj duono da jaroj en teĥnologio tie, en tiu malgranda objekto. Senda' pensis tiumomente, ke tio estu nia sekreto.

Kaj nun vi scias ĉion, Polholo. Ni travivis la plej strangan matenon en nia vivo. Ĝi estu sekreto de ni tri.

10 Li, roboto. Pincha para la versión en español Click for English version.
Memore al Isaac Asimov.

Robot

Dum ili du estis for, Gonzo oficis kiel admiralo, ne sciante, ke mi kontrolas ĉion, eĉ se mi ne estas en Simio, sed sur mia kara grundo, kiu vidis min naskiĝi.

Jes, estis granda plezuro por mi denove trabori la molan feron de mia grundo kaj solidigi ĝin pere de mia vivanta procedo per kiu mi solidiĝas en mian trunkon kaj miajn branĉojn, forlasante la gazojn nenecesajn en la aeron por ke nubuloj profitos ilin. Sed tiuj ferioj miaj ĉe mia denaska planedo ne malebligas, ke mi kontaktu kun mia ŝipo ĉiutage kaj ricevu informon pri tio, kio okazas. Dum mi ne estas surŝipe, komputilo kaj riparistoj zorgas pri ĉio, sed aferoj difektitaj devas esti riparitaj permane, kaj riparistoj ne ĉiam povas alveni al loko necesa ĝustatempe. Mi, male, estas ĉie samtempe pere de sensiloj, kaj relajsoj. Domaĝe mi devis fortranĉi kelkajn el ili por reveni al mia alia hejmo, la Simio, sed dum kelkaj monatoj, fakte jaro, mi estis denove en mia planedo.

Sed ĉio pri mia malproksima deĵorado pri nia ŝipo ne estis videbla al Gonzo aŭ aliaj teranoj kaj klatanoj, kiuj deĵoras en la ŝipo dume. Tamen, mi parolis al li ĉiun tagon, eĉ se mi kuŝis sur la surfaco de mia planedo, pere de radio. Jam estis jaro de kiam mi ekferiis, kaj mankis al mi movo kaj aventuro. Mi trovis, ke mi disvolvis soifon por kontakto kun aliaj specoj, kiujn mi povus helpi kontraŭ ties malamikoj, kiel hurlanoj, aŭ helpis ilin, kiel ni faris al hurloj mem, evolui kaj esti utilaj al aliaj. Jes, tiu invento de Tero kaj Klato, krei Federacion Stelan, estas tre bona ideo por ke neniu speco inteligenta malaperos el universo. Nia vivmaniero integrigi, kaj ne konkuri, aliajn specojn inteligentajn estas tre utila kaj enriĉiga, kiel ni pruvis aliĝante en ununuran civilizacion multekulturan ni, holoj, kaj simioj, hidrurgoj kaj nubuloj, kiel Feran Kulturon.

Kiam Pol' kaj Senda' revenis el sia stranga ferio (poste Pol' informis al mi, ke vere estis misio kaj aventuro en la pasinto), ni devis patroli nian spacon, kiu inkluzivis nian stelsistemon kaj ceteron de nia galaksio, kaj batalŝipo Unu anstataŭis nin orbite de mia planedo.

Oni metis magnetan radion kaj baldaŭ ni havis ĝin en nia ŝarĝodeko 14ª. Ambaŭ Urikami' kaj mi eraris kaj pravis samtempe. Ĝi havis homan vizaĝon kaj korpan formon, sed meĥanikan korpon. Fakte ĝi estis meĥanika objekto, kiu ŝajnas persono: temis pri roboto, kiu drivas en spacon.

Oni prenis ĝin en grandan ĉambron. Inĝenieroj pristudis la meĥanismojn, kaj trovis, ke ili estas preter riparado. La cerbo tamen eĉ se venas de teĥnologio tute ne konata de federacianoj, ŝajnis esti kompleta. Kompreneble, cerbo (eĉ robota) ne havas moveblajn partojn, sed eĉ se ĝi ŝajnis nerompita, ĝi ne funkciis.

Ŝi rigardis al sia rekta estro, Rolstovo, sed Pol' diris al li:

Tiu pruviĝis esti saĝa ordono, ĉar du monatoj poste Pol' havis tutan raporton de Ulkin':

La komputilo, tio estas, mi, silentis. Oni ne esperas ke komputilo konversaciu kun ŝipanoj, kvankam ni devas ĉiam esti preta disdoni informon.

Pol' respondis per subtila rideto.

La ŝipanino pasigis multajn tagojn provante la paŝvortojn, per kiuj mi provizis al ŝi. Fakte mi donis milojn, sed mi lasis ŝin sola kun la roboto. Nur kiam mi konstatis, ke ŝi jam lacas kaj estas en malalta animstato mi venis per solida holografio paroleti kun ŝi pri nia projekto. Mi elektis aspekton kiel kvindek jaraĝan, patreskan homon, maldikan, kun malmulte da haroj sur mia kapo kaj komprenema rideto. Mi multe aŭskultis ŝin, eĉ se mi scias pri ĉio, kion ŝi jam konas pri la roboto. Tio utilis al mi pri tio, kion ŝi konsideras grava. Mi vizitis ŝin mallonge kelkajn tagojn dum semajnoj, ĝis kiam mi aŭdis ŝin diri finfine:

Poste, li programis la centran ŝipkomputilon por operaciumi nin du. Fakte li metis sian propran cerbon ene de tiu mia.

Al mi surprizis tion, ke mi ne vidis antaŭe. Certe devas esti nova tavolo en la datenbazo de la roboto, kiun mi ne vidis, aŭ eble ĝi ne aperis ĝis kiam paŝvorton ni aŭ ĝi diris en sia rakonto... Mi sondis ĝin, kaj vidis, ke estas tuta nova kulturo sub tiu alia, kiun mi kopiis en la datenbazon de nia ŝipo. Do, mi tuj komencis kopion de la roksa historio, kulturo kaj aliaj trajtoj de ties civilizo.

Sed ne pro tio Roberto ĉesis informi nin.

Mi kontrolis en la datenbanko de Simio, kaj mi trovis: tiu stelo estis tri lumjaroj for de ni. Sostrent' estis detruita en milito inter du imperioj ne plu ekzistantaj. Post detruo de la koncernaj planedoj, la supervivuloj ekstermis unu la alian ĝis kiam ili estis finfine absorbitaj de aliaj kulturoj tute fremdaj al ili du. Tamen, restas nur 200 individuoj, el pli ol ses bilionoj da personoj.

Sed inĝeniero Tellem' ne pravis: post nur tri tagoj ni vidis, ke Roberto16 jam moviĝas per si mem. Li ankoraŭ ne povis fari pezan laboron, sed tamen li povis marŝi kaj fari delikatajn laborojn pere de siaj manoj, kvankam, mi notis, ke ne estis multe da kohero en la agoj kaj paroloj de tiu maŝina individuo. Ĝi diris, ke li povas ripari sin poste, kiam ni dormos, sed Ulkin' insistis malŝalti ĝin ĉiam, kiam ŝi ne estas kun li. Jes, mi ade konstatas, ke teranoj estas iom paranoidaj...
Dum kelkaj horoj ni parolis kun Roberto, ĝis kiam Ulkin' diris, ke ŝi estas laca, kaj ni tri iris dormi...

Sed kiam ŝi jam dormis, mi revenis al roboto.

Sed estis alia stranga afero, kiun mi konis jam, sed nun scivoligis min: mi povis legi la penson de la roboto Roberto16! Ĉu li vere estas persono? Nu, mi konfesas, ke mi ne konsideris la penson eĉ unu minuton. Mi simple konsideris, ke tio estis tre utila. Mi diris la roboton, ke mi devas fari ion aliloke, kaj mi ĝisis ĝin. Elirinte la ĉambron, mia holografia korpo disiĝis en aero. La roboto pensis, ke ĝi estas sola, sed mi atente observis ĝin. Roberto staris tie je la mezo de la ĉambro, kaj intencis moviĝi, eble ripari sin, sed io malpehlpis tion: subite li memoris la ĉefajn cent verkojn de literaturo sostrenta. Fakte mi igis ĝin pensi detale pri tio, kaj mi registris ĉion en la memorbankon de Simio. Tio estis maniero savi kulturon: mi kaptis ĝian spiriton pere de ĝiaj verkoj. Ankaŭ mi registris ĝian muzikon kaj pentraĵojn, aŭ almenaŭ ties imagojn. La kulturon sostrentan mi savis tiun nokton por historio universala. El nia komputilo mi sendis al centra komputilo federacia en Tero kaj ankaŭ en Klato, do jam estis tri kopioj de la sostrenta civilizacio kaj kulturo, inkluzivante tiun en cerbo de la roboto. Tio sekvas el regulo de Federacio Interstela: kunhavi la tutan informadon pri ĉies kulturo.

Kiam la kopiado estis finita, mi denove vizitis Roberton kaj kafke malŝaltis ĝin. Tamen, mi ne povis ne demandi al mi mem pri tio, kian cerbon tiu roboto havas? Telepatio funkcias kun homaj cerboj, ne kun komputilo. Al tiuj ĉi mi devas konektiĝi pere de ilo, sed kun ŝipanoj tiu ilo estis iliaj mensoj mem: se estaĵo kapablas pensi per si mem, mi povas konekti kun ĝi telepatie. Sekve, tiu roboto povas pensi per si mem, ĉar mi telepatie povas scii pri tio, kio estas en ĝia cerbo, kaj kion ĝi pensas. Pro tio, jen grava demando: ĉu Roberto estas persono? Ĉu menso produktas animon..? Ĉu animo ebligas penson? Ĉu penso estas nur funkcio de cerbo kaj nenio plu..?

La venintan tagon, mi denove trovis la roboton pere de alia, ina holografia solida formo:

La roboto paŭzis, kvazaŭ ĝi fiŝas ion en sia memoro. Sed mi trovis la datenon, kiu li ne volis konfesi. Finfine li diris:

Ulkin' kaj mi rigardadis unu la alian.

Dum multe da tempo tiu rakonto pri nia roboto martele pensigis min. Ĉu vere li estis persono, almenaŭ denaske? Ulpja en sia origino, kaj poste roksa kaj sostrenta. Eble kun tempo li iĝus tera, klata, aŭ plej verŝajne federacia. Sed sufero interna kaŭzis lin deziri morton, aŭ almenaŭ malkonekton. Bedaŭrinde, Roberto Nkala, alidirite Roberto U. Sostrenta Ulpja ne konsideris, ke pro lia foriro tri kulturoj mortas kun li. Jes, mi ne povis ne pensi pri tio... Jes, sepcent jara vivo ja meritas ripozon. Ni mem holoj ne vivas pli, sed Roberto ne konsideris, ke pro tio, ke li foriras, tri kulturoj mortos kun li. Bedaŭrinde ni ne konas ion ajn pri ulpjanoj. Ĉu ili ankoraŭ ekzistas?

11 Stranga navigilo Fnkriĉ'. Pincha para la versión en español Click for English version.

Kvin jaroj jam pasis. Pol' kaj mi jam havis longajn konversaciojn pri robotoj kaj nia roboto; kaj finfine ni atingis duoblan pakton: ni konservos la roboton en nia ŝipo  en loko kie nur ni tri scios, kaj ni neniam rakontos al iu ajn pri Roberto. La Fnkriĉ Tio estos nia privata, sekreta afero por Pol', Ulkin' kaj mi mem. Laŭ tiuj jaroj, multaj aferoj okazis, inter ili la promocio de Ulkin', kiu en deziris forlasi la Simion, kaj pro tio ŝi estis finfine nomumita kunkunan kapitaninon de nia ŝipo. Fakte ŝi delonge jam estis la defakta kapitanino, ĉar Pol' trakti multajn problemojn pri la tuta Floto, kaj zorgis pri nia ŝipo nur dum sia libertempo...

Baldaŭ post la malapero de nia roboto, ni devis vojaĝi ekster nia sistemo patroli la ceteran parton de la galaksio, serĉante novajn kulturojn inteligentajn, lasinte klatan ŝipon Aŭreo vigli pri nia hejmo kune kun Ruskin', tera.

La spacfloto de Federacio nun havas pli ol mil ŝipoj, kaj pro tio niaj unuaj leŭtenantoj kaj subleŭtenantoj estas nun kapitanoj komandante ŝipojn. Ulkin' mem estas subkapitano de Simio, kaj baldaŭ ŝi havos komandon, kvankam Pol' ofte devas zorgi pri aliaj problemoj tutflotaj, kaj la vera komando de nia ŝipo regas Ulkin' mem tre ofte.

Pol' havas pli da laboro kunigante la taskojn de la tuta floto, ĉar ŝi estas ĉefadmiralino kaj spertulino pri spacmilita strategio, kvankam ŝi neniam renoncis komandi la Simion. La afero estas iom komplika por ŝi, ĉar niaj ŝipoj estas multe pli rapidaj ol antaŭe, kaj sekve ni povas patroli pli vastan spacon ol iam en federacia historio.

Pro tio niaj misioj estas multe pli tedaj ol tiam, kiam ni komencis. Sed antaŭ du semajnoj ni trovis strangan ŝipon meze de spaco, inter nia galaksio kaj Andromedo. Ni sendis mesaĝon al ĝi, sed neniu respondo venis. Do, kelkajn esploristojn ni sendis kontakti ilin, kaj finfine ili sukcesis eniri la navigilon. Tamen, ili trovis neniun vivan en ĝi verŝajne..., ĝis kiam ili venis en ĉambron, kie estis dek maŝinoj kun formo de ĉerkoj. Pol' mem vizitis la ĉambron, kaj mi vidis ĉion pere de ŝiaj propraj okuloj.

Ĉu sostrenta?, mi demandis.

Eble. Sed ni havas spertulon demandi.

Do Ulkin' havis novan mision en tiu sekreta ĉambreto. Ŝi iris en grandan manĝejon kaj diris al flanka ŝranketo laŭte Ferdekoronkon!, kaj subite malaperis la pordo de la ŝranketo montrante starantan Roberton!

Kiam ili du venis en la strangan ŝipon, ni ne bezonis diri al Roberto pri kio temas. Li iris al granda meblo, kiu staris apud muro, kaj malfermis pordeton. Poste li deprenis klavon, kaj ekranon komencis montri multe da teksto per literoj, kiujn ni ne konis. Li balbutis ion mallaŭte, kvazaŭ li preĝas. Post dek minutoj, liaj manoj kaj fingroj ŝajnis vivaj, sendependaj bestetoj de lia korpo, ĉar ni preskaŭ ne vidis ilin. Sed multe da teksto tiutipa komencis flori en kelkaj aliaj ekranoj, kaj la ĉerkoj lumiĝis subite en diversaj koloroj. La ŝipo mem komencis lumiĝi per si mem, kaj ni aŭdis, ke la sistemoj de la ŝipo komencas funkcii denove.

La roboto premis diversajn klavojn en alia meblo, kaj la stranguloj komencis respiri malrapide, kaj la koloro de iliaj haŭtoj komencis preni koloron, brunan koloron.

Ŝi kapjesis al siaj ŝipanoj, kaj ili ĉiuj forprenis la kapajn pecojn de siaj kosmovestoj.

Roberto daŭrigis laboron kun la komputiloj de tiu ĉambro, kaj iom post iom la sistemoj revenis en siajn funkciojn. La spacoŝipo denove lumiĝis kaj estis zuma brueto ĉie ajn. Verŝajne ne nur la personoj dormis.

Post du horoj, la ĉerkoj ĉesis zumi, kaj la malaltaj individuoj malfermis la okulojn kaj sidiĝis. Ili parolis per stranga lingvo, sed danke al penso de Roberto, mi komprenis ĉion:

Ĉi foje la mastro estis Roberto mem!

Li diris al ino:

Ŝi tuj iris, kaj Roberto revivigis lin unue. Dum li revenas en sian konsciencon, li revivigis la aliajn sep.

Mi konstatis, ke la ŝipo jam havas efikan ŝildon, motorojn kaj vivsistemon, kvankam la teĥnologio, kiun ili uzas estas tre malsamaj al nia, kaj mi dirus, ke multe pli antikva.

Pol' kaj kelkaj teranoj helpis lin starigi la individuojn, kaj finfine ili revenis en siajn konsciencojn.

Evidente, ni ne komprenis lian lingvon, kaj ankaŭ li tiun nian, sed Roberto produktis la samtempan tradukadon:

Sen plia ordono pri la afero, Roberto injektis ion en la brako de Kapitano, kaj li ekdormis kiam nia roboto diras: —Vi ripozu iomete, kapitano Dmtruck. Mi rakontos al vi poste.

Sed raporto devis atendi, ĉar en tiu momento oni informis, ke oni ĵus trovis du aliajn ĉambrojn kun po 20 ĉerkoj. Roberto sukcesis instrui ŝipajn doktorojn revivigi ilin, tiel, ke duono de la originala tripulacio estis savitaj. Kaj tiam, Roberto serĉis Admiralinon diri al ŝi pri tio, kion li trovis en la komputiloj de la ŝipo.

La raporto de Rob' estis tre longa kaj kompleta: Fnkriĉ estas esplora sciencŝipo, kiu lasis sianplanedon 50235 jarojn antaŭ nun, kaj ili trovis diversajn civilizaciojn, sed estis atakataj de predantoj, kiuj kaptis ilin, kaj forprenis ĉion valoran, kiujn ili kolektis, eĉ manĝaĵojn. Pro tio la nura ebleco ne morti estis ripozi en apartaj ĉerkoj, kiu ĉesigis ilian vivstaton ĝis aparta procedo redonos ĝin al ili, aŭ ili pereos. Estis bone por ili, ke Roberto povis eklerni la korektan procedon el tiu maŝino pere de tiu malnova lingvo uzata de ulpjoj. La ŝipo nomiĝas Fnkriĉ, kiu signifas kverko.

La komputilo de nia ŝipo aktualiĝis siajn konojn pere de la datenbanko de Fnkriĉ. La atakintoj estis estinta raso de estinta planedo, Krintsuĥ, kiuj volis krei imperion tiutempe. Bedaŭrinde la informo de la komputilo ne estis kompleta, ĉar ĝi finis registri kiam la sistemo ekdormis kvin jarojn post la lasta persona ago en la ŝipo. Danke al tio ĝi havis sufiĉe da energio subteni la ŝipanojn vivaj tiom longe, kaj aldone provizi al Roberto per la necesa informo ripari ĉion. Nur poste ni sciis pri la gravaj taskoj, kiujn la roboto faris dum tiom malmulte da tempo. Nia ŝipkomputilo registris fabelon ene de sciencficia novelo sostrenta, pri Krintsuĥ. Eĉ se en tiu rakonto krintsuĥanoj estis herooj kaj bonkoraj, ni eltiris, ke tiu raso kaj sistemo planeda ĉesis ekzistis antaŭ pli ol dek mil jaroj. Do, la plej freŝaj kaj akurataj novaĵoj pri ili estis tiuj en la komputilo de Fnkriĉ kaj en la memoro de ties ŝipanoj. Ironioj de spaco kaj tempo, ĉu ne?

Survoje kapitano Dmtruck vekiĝis, kaj amikiĝis kun Pol' kaj la ceteraj oficiroj. Li rakontis, ke dum pli ol dek jaroj ili trairis diversajn sistemojn, kaj pristudis ties rasojn kaj planedojn, kaj ili ĉiuj estis amikaj, escepte de tiuj Krintsuĥoj, kiuj preskaŭ mortigis ilin. Roberto ricevis oficon de Pol', kiu nomumis lin federacia civitano, kaj donis al li oficialan mision en Simio kiel nian doktoron. Fakte li sciis pri medicino multe pli ol aliaj doktoroj, kaj regis kelkajn fakojn medicinajn de ĉiu speco vivante en nia ŝipo. Li ne plu deziris memmortigi, ĉar li denove trovis la estonton de sia propra raso, kvankam ili ankoraŭ ne havas planedon. Sed li akceptis tion de Pol' nur provizore, li diris. Li ankoraŭ ne scias pri tio, kion li faros kun vivo sia, sed estis klare, ke ĝi estos apud liaj samkulturanoj, ulpjoj.

Roberto klarigis al kapitano kaj kunantoj, ke dum ili dormis multe da aferoj okazis hejme, kaj roksoj subpremis la tutan planedon, kaj eĉ baptis ĝin laŭ ili, Roksio. Ulpjoj kaj aliaj rasoj de la planedo estis subpremitaj kaj poste ekstermigitaj de roksoj, escepte de tiuj, kiujn ili uzis por plibonigi siajn robotojn, kiuj finfine laboris por ili dum miloj da jaroj, tiel ke la lastaj roksoj tute ne konsciis, ke aliaj rasoj iam vivis pace en sama planedo, Unskro, kiu en ilia lingvo signifis Unueco.

Ni havis la lastan registritan lokon de ties sistemo, kaj post kalkuli la variaĵojn dum la lastaj kvindek mil jaroj, ni komencis vojaĝon direkte al la trovita loko.

12 Nova vivo, malnova kulturo'. Pincha para la versión en español Click for English version.

Ni eraris la lokon de Unskro ĉirkaŭ tri mil lumjaroj, sed kiam ni trovis la planedon, ni dubis ĉu ĝi temis pri tiu de ulpjoj kaj roksoj ĉar estis nek ia spuro de wondoj tie. Ni serĉis ilin dise tra la planedo, sed trovis neniun. Eble ili ŝanĝis sian intencon kaj foriris. Sed kial?

Unskro Estis tre emocia momento, kiam ni venis en orbiton de malnova planedo Ursko. Ni sendis sondon, kaj la informoj estis tre esperigaj: la atmosfero ne plu estis wonda, sed preskaŭ respirebla de ulpjoj kaj roksanoj.

Ni sendis solidajn holografiojn de diversaj soldatoj kaj sciencistoj niaj kaj ulpjaj, kaj iom post iom ni restarigis la originalan atmosferon.

La Simio restis kun ulpjoj dum du longaj jaroj. Antaro, la plej nova klata ŝipo de nia interestela floto, venis helpi nin. Ĝi enhavis du mil ŝipanoj kaj kvin mil laboristoj diversfakaj, kiuj helpis revivigi la planedon.

Post kelkaj monatoj la aero denove estis respirebla de niaj amikoj, kaj eĉ de ni. Teranoj kaj klatanoj devis uzi kosmoveston, tamen, ĉar oksigeno en tiu atmosfero estis 30%, kaj la aliaj gazoj ne gravis, vere. Sed se ili ne uzis kosmoveston, ili povas ebriiĝi pro troa koncentriĝo de oksigeno.

Jes, Roberto estis nia doktoro kaj sciencoficiro. Li estis tre utila al ni. Jes, li mankos al ni. Ĉefe al sia patrino, Ulkin'.

Mi ne multe kredis Dorinon, sed tamen akompanis ŝin venintfoje per personeco simia. Mi atentis al tio, kio okazas la tutan tagon, kaj mi vidis, ke ni ne plu estis dek, sed dek tri. Mi venis proksime de ĉiuj, kaj al ĉiuj mi diris ion. Sed mi malkovris tri personojn, kiujn mi ne konis: viron kaj du virinojn.

Unu el la virinoj estis pli proksime al mi ol la aliaj, kaptante brullignon.

Tio mirigis min.

La ino vidis tro malfrue, ke ŝi perfidis sin.

Kelkajn tagojn poste mi kaj Pol' estis invitaj klarigi pri tio, kion mi diris resume al Zorkaz'. Ankaŭ venis Dmtruck, kiel plej alta funkciulo de renaskiĝanta socio ulpja.

Sed klarigo venis el Roberto mem, kiu venis kiam ni jam komencis niajn prezentadojn. Li atente atendis ĝis kiam ni klarigis nian inviton al ili. Ili diris, ke ili pridiskutos la aferon poste..., sed tiam nia roboto petis parolon kaj diris ion, kio surprizis nin ĉiujn, ĉefe wondojn:

Post Roberto silentis, Dmtruck prenis parolon kaj diris:

Ili diskutis la favorajn kaj kontraŭajn argumentojn, kaj finfine ili decidis, ke ili restos en Ursko. Post kelkaj jaroj, la planedo denove estis denove funkcianta, kaj urskanoj komprenis, ke robota socio ne taŭgas, ĉar robotoj povas fari nur tion, kion oni diras al ili, ke ili faru. Ili ne estas konceptitaj por militi, sed por servi. Roberto ne volis funkcion en registaro aŭ eĉ en Ŝtato, sed li estis bona doktoro, kiu sukcesis lernigi multajn promociojn de doktoroj kaj flegistoj

Ursko disvolvis propran floton spacan. Finfine ili ankaŭ aliĝis al Federacio, kiam ili pruvis, ke en sia planedo estis nur unu sopiro kaj socio, eĉ se estas diversaj rasoj kaj kulturoj. Wondoj estis bonvenigitaj kiel federacianoj, ĉar ili estas urskanoj.

Dorino iĝis kapitanino de spacoŝipo Kanster', kaj havis tre eventoplenan vivon, sed mi eble rakontos tion al vi iam aliloken. Federacia Floto kreskis multe, kaj ĉiu nova ano kontribuis per siaj ŝipoj, kiuj nun nombras ducent mil. La fakto, ke ni estas multaj estas nia plej bona gluigilo.

Mi povus rakonti multe da aliaj eventoj, kiujn mi atestis, aŭ rakontis al mi samrasanoj, sed per mia rakonto vi jam havas ideon pri tio, kion Federacio povas fari por personoj. Uno de multoj. Jen devizo nia.

Ĉu fino?


NOTOJ.-
  1. Aludo kaj omaĝo al bonega libro I, Robot (Mi, roboto), de Isaac Asimov, kiu tiom multe instruis min, kiam mi lernis la anglan, antaŭ kelkaj jaroj. Reiru al legado.
  2. Vere la ŝiponomiĝas Tero I. Reiru al legado.
  3. Miĥaelo Pruvski estis unu el la personecoj, kiujn mi adoptis per solida holografio laŭ konveno de la ŝipbezonoj, se homo ne estis disponebla provizore. Reiru al legado.
  4. Izaako estis la persona nomo de Asimov', do mi ne tiom multe eraris pri la afero. Reiru al legado.
  5. Π estis la nomo de dormoĉambro de Ulkin' en universitato, kaj la cifero stranga estas la jaro, monato kaj tago de ŝia naskiĝtago, la 14an de oktobro de la jaro 3239, je tri minutoj post la sesa kaj duono posttagmeze. Reiru al legado.
  6. Kompreneble tio ĉi estas traduko en nian manieron kalkuli tempon. Reiru al legado.
  7. A clockwork Orange, de Anthony Burgess, 1966. Reiru al legado.

Bibliografio.
Esperanto English

Mis obras. Se tiu ĉi libro plaĉis al vi, eble vi emos legi aliajn de la sama aŭtoro. Vi trovos ilin ĉe ĉi tiu sama retejo.

Vi povas daŭre legi la pasintajn Librojn de la jaro, nome:

  1. Infana rakonto, aŭ La soldato kaj la sorĉistino: ĝi havas du partojn: unua estas por geinfanoj kaj la dua por plenkreskuloj. Mi verkis la rakonton festumi la Internacian Infanan Libron la 2an de aprilo de 2012.  Ankaŭ estas hispana kaj angla versioj. Tiu ĉi estas miaj plej mallonga verko.
  2. La peko de l' taliban:
    fervora kredanto ebligas ŝtonigon kaj poste bedaŭras tion dum sia tuta vivo.
    Tamen Dio estas kompatema kaj li povas korekti tion..., ne senkoste. Mi nun tradukas iom post iom kaj disponigas al vi por legado. 
  3. Estu tiel: mallonga novelo pri tio, kio okazas post kiam oni mortas.
    Publikigita de Amazon elektronike.
  4. La psikologistino: la heroo ekkonas strangan virinon, kiu aliaj personoj ne povas vidi, apud arbo en parko. Li kredas, ke li estas freneza, do li vizitas la plej bonan psikologistinon en sia urbo, kiu vere surprizas lin. Mi verkis tiun rakonton en februraro de 2015 originale en la angla, kaj nun prezentas al vi en Esperanto. Se vi preferas legi ĝin la angla, vi ankaŭ povas trovi ĝin en la koncerna ligo. Plua enkonduko en la verkon. En la hispanan mi tradukos ĝin poste.
  5. Avo kaj nepo: mi ekhavis la ideon kernan pri tiu libro kiam mia una nepo naskiĝis, kaj pro tio mi dediĉas tiun ĉi libro al mia nepo Miĥaelo. Tamen, estas nenio biografia aŭ membiografia en tiu rakonto. La libro estas tre mallonga, ĉar la surpapera versio (la unua, kiu ekzistis) havas nur kvardek paĝoj A5aj, kaj la argumento temas pri la literaturo kiel ponto, kiu unuigas avon kaj nepon. Se mi kredas legantojn, la rakonto estas amuza, kaj verŝajne oni ne plendos pri la tempo, kiun oni povas dediĉi legi ĝin.
    Kiel miajn aliajn rakontojn, vi povas legi ĝin tute senpage kaj senrezume. Mi dankos komenton vian kiam vi jam legis ĝin. Mi komencas publikigi la 15an de aŭgusto 2016, kaj esperas fini publikigi ĝin baldaŭ.
  6. La jaron kiam mi estis virino.
    Maljunulo iĝas virino juna. Ĉi tiu estas mia unua longa noveleto verkita origine en la angla lingvo. Nun vi povas legi ĝin en Esperanto. Mi esperas, ke vi ŝatos ĝin. Eldonita elektronike enla angla de Amazon kaj ankaŭ en la hispana. Sed memoru, ke ĉi tie vi povas legi ĝin en Esperanto.
  7. La kronistino, aŭ la mastroj de l' tempo: emerita instruisto decidas vojaĝi tra la mondo. En Ĉenaj' (alidirite Madras'), Bharato, li trovas tre strangan knabinon:
    tempovojaĝantinon, kiu klarigas al li pri sia mondo. Dum pli ol 400 paĝoj vi kunhavas la aventurojn de Indalecio kaj Vanessa en pasinto kaj estonto, ĝis kiam vi finfine atestos la rompon de materio, kiu titoligas la trilogion: Materirompo, kies ĉi tiu libro estas la unua volumo, al kiu sekvas Trikronio kaj Senlandigitaj, kie iamaj ĉefroluloj prenas pli malgravajn rolojn, kaj novaj agantoj aperas kiel ĉefroluloj por via amuzdistrado.
  8. La libro de la kronikoj anĝelaj kaj anekdotoj demonaj: Dudek unu rakontoj en kiu anĝeloj aŭ demonoj rolas diversgrade. Tri el ili ne venas el mia plumo, sed el tiuj de miaj geamikoj Anna Lake, Gema Gimeno kaj Jack Crane. Tiu ĉi estis la Libro de la Jaro ĝis la unua de januaro de 2019.
  9. La Federacio. Ĉi tiu libro. Jam finita kaj pretigita por legado.





Verkaro