Jesuo Anĝelo
Reiru
Kovrilo por *Estu tiel*.
Estu tiel

   Fojfoje ni eble pensis pri tio, kio estas la senco de vivo, kial ni venis ĉi tien, kiom da tempo ni estos en la mondo, kaj kien ni iros, kiam nia vivo finis. Sinjoro Anĝelo, la heroo de la unua novelo, kiun mi sukcesis publikigi en la hispana lingvo en Amazon, neniam demandis sin tiujn gravajn demandojn, sed li tamen estis vivinta sian vivon  komplete. Sed kiam li estis en sia 91ª vivojaro li mortis subite kaj tute konscia pri tio, kion ĵus okazis, ĉar li povas vidi sian korpon rompita multpece pro akcidento, kaj tamen li trovas dure kredi ĉion, kion li ekscias iom post iom, konkludante, ke vivo komencas nur tuj post morto. Serio de nekredeblaj aferoj okazas al li, kiel oni legos en mia libro, se vi estas sufiĉe pacienca legi ĝin. Ĝi havas surpaperan version en la hispana, kiu havas 127 paĝojn. Mi esperas surpaperigi ĝin baldaŭ en Esperanto, ankaŭ. Sed provizore oni povas legi la tutan tekston ĉi tie senpage. Se vi, leganto, deziras apogi min verki originale en Esperanto, kaj ankaŭ traduki en nian belan lingvon mian ceteran verkaron, sciu, ke vi povas mendi surpaperan kopion, kiun mi sendos al vi je la momento, kiam mi ham havos ĝin. Ĝi kostos, mi supozas, dek eŭrojn plus sendokoston. Sed mi diros al vi ĉi tie, kiam mi havos ĝin.

   Sed nun vi povas legi la tutan tekston tute senpage ĉi tie. Mi bonvenigos viajn komentojn.

Indekso

  1. La homoj, kiujn mi amis.
  2. Mia morto.
  3. Vojaĝo en Ĉinion.
  4. Denove en lernejo.
  5. Katalino.
  6. La mediumo.
  7. Serĉante laborpostenon.
  8. Spiona rakonto.
  9. La virgulino Makarena.
  10. La decido.
  11. Rimarko.

Entutas la supapera versio 127 pagoj.


© 2010.  Ĉia kopio malpermesata sen antaŭa skribita permeso de la aŭtoro. Tamen, oni povas legi la libron ĉi tie senpage.






I

   Lastan nokton mi estis mortinta antaŭ unu montato. Mi neniam pensis, ke mi iam diros tion. Mi pensus tion sensenca. Sed jes, mi ne plu rangas inter tiuj vivaj. Mi ne plu estas inter tiuj miaj. Mi signifas nenion en la mondo. Bedaŭrinde mi disvolvis amon al ĝi. Mi ne volas foriri. Ĉiun tagon mi vidas homojn, kiuj mortas per akcidentoj, malsano, malsato, kaj multaj aliaj kaŭzoj. Kaj baldaŭ poste mi ne plu vidas ilin. Mi havas ne sufiĉe da tempo amikiĝi. Eble tio estas pro tio, ke mi iĝis tro algluita al ĉi tiu mondo..., mi emas esti kun la homoj, kiujn mi amis.

   Kiujn mi amis. Stranga frazo, ĉu en? Sed nun mi vidas la aferojn, kiujn ili diras pri mi, aŭ kiujn ili diras unu la aliajn, kaj mi prifajfas. Aŭ mi vidas, ke ili ne bone fartas, aŭ havas problemojn, kaj mi prifajfas eĉ pli. Evidentiĝas, ke korinklina mondo estas organa areo, io, kio restas kun la korpo, kiam oni mortas. Mi ne scias ĉu mi estas mia animo, aŭ ĉu mi estas nur skeptro. Aŭ eble io alia. Kiam mi paŝas antaŭ spegulo, mi vidas nenion. Sed mi vidas ĉion alia. Mi notas nenian lacon. Mi ne scias kiel mi moviĝas, sed mi iras ĉien kun enviebla facileco. Mi vidas nek miajn manojn nek miajn krurojn; sed mi vidas ĉion. Mi aŭdas ĉion. Kaj mi sentas nenion pri tio.

   Dum tiu lasta monato mi lernis multe pli ol dum mia tuta vivo. Iom malfrue, ĉu ne? Mi estas same kiel tiu studento, kiu studis la ekzemendemandojn nur post malsukcesi pri ĝi. Tiam, kiam ne plu estos diferenco. Nun mi devus senti min malplnea. Sed mi konstatas, ke mi estis eĉ pli malplena kiam mi estis viva. Kaj ke vivantoj estas pli malplenaj ol tiom, kiom mi suspektis.

   Sed mi estas rakontonte al vi, leganto neniel timema, kiu akompanas min en tiun vojaĝon post morto, kiel mi venis ĉi tien. Poste ni diskutos kelkajn nociojn, kiuj povus ankoraŭ esti nekaptitaj.

   Sed por tio mi bezonas, ke vi turnu la paĝon.

II

   Mia sano neniam estis enviebla. Tial mi tre ofte vizitis kuraciston. Oni faris al mi multe da testoj, kiujn oni neniam devus fari al mi. Ĉar tio, kio mortigis min ne estis konsiderata de ili. Mi mortis en akcidento trafika.

   Mi memoras kian vizaĝon faris bofrato Abelardo, kiu estas tia kuracisto, kiu diras, ke kiam oni en plu havas sufiĉe da vivokvalito, oni devas scii kiel foriri, ke pli bone estas, ke oni havu trankviligan pilolon kaj iru en pli bonan vivon senkonscie; mi ankoraŭ memoras lian vizaĝon, kiam mi diris al li, ke mi estas skribonta vitalan testamenton. Lia prikonsentanta vizaĝo estis tre ŝanĝata kiam mi prezentis al li la tekston:

   Mi, Anĝelo del Valle Rikote, ĝuante plen­ple­non da eblecoj kaj fizikaj kaj mensaj, prila­bo­ras la prezentatan Testamenton Vitalan en Mursjo, je la kvina de februraro de la jaro du mil dudek sepa, je la horo dekkvara kvardek.

Kiam mi kuŝos sendefenda en lito sen ebleco resaniĝi al vivokondiĉoj konsidereblaj kel dezireblaj, nome: memmovebla, koni kaj esti konata de miaj familianoj, orientiĝi space kaj tempe, kaj esti sen doloroj neelteneblaj, fronte al la ebleco esti malŝaltigita de iloj kaj apartoj, iuj ebigos min vivi, ĉu mi estos konscia, ĉu nekonscia pri tio, per la nuna TESTAMENTO VITALA:

   MI DEKLARAS, ke mi ne volas esti malŝal­ti­gi­ta el iu ajn maŝino aŭ artfakto, kiu eblas daŭrigi mian vivon,

   KE mi ne agnoskas valida aŭ prezentebla koncepto tiun falsaĵon likvidantan nomitan bona morto1, kiu estas vere perversigita maniero paroli pri neigo de kuraca kaj klinika helpo al tiu, kiu bezonas ĝin,

   KE pro la ebleco, ke iu parenco proksima al mi estu temptata subskribi dokumenton por ke mi “estos ŝparigita de doloroj” per malkonekto,

   MI POVAS DECIDI KAJ DECIDAS, ke per tiu ĉi dokumento mi malheredigas, laŭ  tio, kio disponigas la Hispana Civila Kodo2, ĉi tiun aŭ tiujn familianoj, ĉar ke je tiu supera momento li aŭ ŝi rifuzis, pro ago aŭ neago, doni al mi la necesan helpon vivi.

   ALDONE mi klarigas, ke se estas alia vivo, aŭ sekvo al tiu-ĉi iel ajn, mi revenos el ĝi turmenti ĉiujn gekuracistojn, geflegistojn, geparencojn kaj ĉiu alia persono, kiu kunlaboris ĉu aktive, ĉu pasive al procedo de mia likvido el mondo de vivuloj. Vivo estas regalo plej mirinda, kiun mi ricevis el miaj gepatroj, kaj mi ne rezignos ĝin sen batalo.

En Mursjo, je la dato mi diris supren,
Subskribis Anĝelo del Valle Ricote


   Mia bofrato estas homo sufiĉe amikema kaj kompre­ne­ma, sed mi devas agnoski, ke tio superis lin. Li serioziĝis kaj diris, “Nu, Ánĝelo, vi ne scias tio, pri kio vi parolas”. Mi aŭskultis ĉiujn argumentojn de homoj, kiuj defendas morton fruan, kiam jam elĉerpiĝis tio, kion ili nomas vivokvalito, kaj kiu estas vere nur vivi sen ĝeni aliajn pro sanaj kialoj. Je la fino de sia doktora prelego, mi diris, ke mi certe pensas tiel, kaj ke mi esperas, ke mi en devos veni el pretervivo turmenti homojn, kiujn, nune, mi amas, aŭ almenaŭ prisentis korinklinon. Tiuj aliaj familianoj niaj silentis du la tuta argumentado. Oni povus pensi, ke ni estis solaj, sed ne: tie ĉeestis bopatrino, venerebla maljunuletino 120-jaraĝa; edzino, kvar jaroj pli juna lo mi; miaj gefiloj, kiuj ne plu atingos kvindekon; kaj iliaj gefiloj kaj iu nepo ilia, prapranepo de mia bopatrino, la plej aĝa homo, kiun mi iam konis; kaj  eble ankaŭ vi, leganto kiu ankoraŭ sekvas min.

   Mi memoras, ke iam oni detektis tumoron en mia esofago. Mi spertis ĝenon kaj oni metis tubon en mian buŝon. Sed ripetinte la testo, oni trovis, ke tumoro en plu estis, aŭ krome ĝi neniam estis tie. Eble por ĝeni mian bofraton, mia  vivokvalito malpliiĝis, sed tre malmulte, kaj je mia naŭdek jaraĝo mi ankoraŭ stiris mian aŭton, Mercedes, kiun mi aĉetis kiam mi emiritiĝis, kaj fojfoje mi vizitis iun el miaj nenombreblaj amikoj, kiuj loĝis dise laŭ la lando kaj eĉ eksterlande. Sed tiam, parkuminte mian aŭton ĉe la konstruaĵo kie mia filino Selene loĝas, promenante cele al ĝui iom da son kaj verda printempo, same kiel alrigardo al bela pejzaĝo plena da junulinoj en flor' de fiero, trairante zebrpaŝon sen trafiklumo, stultulino, kiu diskutas kun fianĉo paŝas sur min per sia kvar por kvar. Mi supozas, ke oni enkarcerigos ŝin baldaŭ, sed vere pri tio mi jam prifajfas. Mi mortis subite, kaj sekve mia testamento vitala estas nur kuriozaĵo de unu el tiom multe da raruloj, kiuj iam vivis en Mursjo.

   Mi estis tuj portita al mortejo, jus post kiam prokuroro venis. Poste oni petis mian nepon Benjamin', kiu trifoje studas la kvinan kurson pri medicino, ke li agnosku, ĉu tio, kion oni povas vidi, estis mi. Vere la knabo agis tre bele. Li en permesis al sia patrino vidi min, ĉar mi estis tre rompita. Antaŭ oni permesis miajn konatulojn  vido min, li luis la servojn de la plej bona kudristo de mortintoj por ke la laboro estu bone farita, kaj eĉ li mem kunlaboris al plibeligo de mia kadavro, por ke almenaŭ oni ne timus vidi min tiom multe, ke oni forkuru kriante MI neniam estis tre bela, kvankam mia patrino, edzino kaj kelkaj aliaj personoj eble kontraŭdirus tion. Sed ne estis mi fizike bela. Mi ankaŭ ne estis terura.  Ne pri mia vizaĝo. Sed laŭhumure, fojfoje mia edzino diris laŭ nia komuna, longa kunenkarceriĝo, ho, mi diru geedziĝo,  mi adoptis mienon, kiu timigis ŝin kaj gefilojn. Tamen je aliaj momentoj mi estis la plej bela perosno el la mondo. Tion neniam mia filino diris al mi, kvankam mi ja diris al ŝi ofte, sed mia edzino, miaj nepinoj kaj kelkaj najbarinoj fojfoje diris al mi. Sed humurantoj ekzistis ĉiam, ene de mia familio, kaj en mia konstruaĵo mem. Kompreneble mi neniam vidis min bela aŭ malbela, terura aŭ primokebla. Sed mi vidis min ia. Ne same kiel nun, ke mi ne vidas min en spegulo.

   Filino Selene estis tiu, kiu plej suferis. Mi supozas ke tio estas pro memoro de tiom da diskutoj, kiujn ŝi havis kun mi laŭ sia tuta vivo. Ŝi diskutis pri ĉio. Ĉar mi estis maĉisma, ĉar tiel oni ne estas aferoj, ĉar mi estas malĝentila, ĉar mi estas faŝisma, kaj ĉar longa kaj tiel pluo da stultaĵoj pri kiuj ŝi diskutis kun mi la unuaj tridek jaroj de sia vivo. Poste ŝi komencis havi bebojn kaj forgesis tiujn absurdaĵojn, ĉar ŝi volis meti siajn tenerajn gefilojn al mia zorgo por iri labori. Mi, vere,  preskaŭ ĉiam havis gravajn aferojn fari ekster mia urbo, sed en tiuj fojoj, kiam ŝi prenis min libera, mi sukcesis promenigi la geinfanojn, kaj mi reprenis ilin hejme lacegaj kaj ŝi poste admonis min pro tio, ke ili ne estis farintaj siajn hejmtaskojn3 kaj ankaŭ ili en povus fari ilin poste, ĉar ili estas tiom lacaj...

   Mia filo Servando, tamen, akceptis la aferon multe pli malvarme, stoike. Li sciis, ke iam li orfiĝos pri patro.  Sed mi promesis al li, ke mi ĉeestos sian emeritiĝon, same kiel li ĉeestis tiun mian, kaj mi plenumis mian vorton. Lia edzino, Marinieves, ploris kiel Magdaleno. Ŝi amis min pli lo mi kredis. Mi ankaŭ korinklinis al ŝi. Ŝi venis en la familion kiam mia filo jam estis pli lo plenkreska, al kiu ŝi vere estis reedzino.

   Miaj nevinoj, Leticia, Marisa, Amelia kaj Isabel, ankoraŭ junulinoj kvankam la du unuaj edzinoj, ploradis du la tuta funebro. Kompatindaj. Mi amis ilin, kaj portis ilin stultajn aferojn okaze de miaj vojaĝoj eksterlandaj. Ĉefe se mi vojaĝis per aŭto, ĉar tio estis pli facile: mi metis ilin en la trunko, kaj ne plu zorgis pri tio. Sed ili ploris vere. Evidentiĝas, ke ili amis min. Kaj mi amis ilin ankaŭ, diable.

   Laŭ la tuta nokto multe da homoj venis vidi min. Ili promenadis duope, fojfoje venis unuopulo. Ili rigardadis al mi, diris ion gravan unu la alian, kaj poste malaperis. Virinoj emis malpli vidi min. Bopatrino, tamen, kiam ŝi estis sola tie, kiam bofratino iris necesjen kaj edzino ekdormis proksime, levis sin kaj venis en la ejo, kie mi estis sub malmultaj gradoj da varmeco por tio, ke mi ne malbonodoris tro fue. Ŝi alproksimiĝis ĝis kiam ŝi bone vidis min, el du aŭ tri centimetroj. Ŝi kisis mian frutnon. Kaj parolis al mi:»
«Trukisto. Finfine vi foriris antaŭ mi. Vi devintus atendi min.

   Kaj larmoj falis laŭ ŝiaj vangoj. Ŝi rakontis al mi aferojn, kiujn ŝi pensadis pri mi dum ni vivis kune, ĉar ŝi loĝis en apartamento fronte al tiu nia, du metrojn for de ni. Multajn el tiuj aferoj oni pli bone ne diru, kompreneble. Sed nun, kiam mi ne plu povas respondi al ŝi, rakontis ilin ŝi al mi. La resumo estas, ke ŝi amas min, kaj ke ne venas en ŝian kapon, ke mi mortis antaŭ ŝi. Evidentiĝas, ke ŝi komprenas, ke tio ne okazis laŭ mia volo. Kiam ŝi sentis sin laca, ŝi turnis sin kaj eliris la mortejon, kaj iris tien, kie siaj filinoj estis. Ŝia filino Selene estis reveninta de longa tempo, kaj vidante la scenon, ploradis silente. Ankaŭ ŝia edzo, Maŭro, venis intertempe.

   Kelkaj el miaj familianoj volis bruli min, kaj pro tio, ke mi diris nenion pri la afero, ambaŭ partioj svingis argumentojn. Sed finfine triomfis kriterio de mia edzino kaj ties patrino, mia bopatrino, kiuj diris, ke mi estos ĉiam kun ili, en la cemeterio de Mursjo. Tie ili portus florojn al mi dum ili povos. Postaj generacioj ankaŭ portos ilin al mi. Aŭ ili forgesos pri tio. Kaj, baze, mi prifajfus. 

Sed cemeterio estas soleca kaj malvarma loko, malgraŭ la agrabla temperaturo de la printempo de 2040. Spite al atea vivo dum lastaj jardekoj, oni preĝadis en cemeterio al eterna ripozo de mia animo. Ho, ŝajnis, ke ili ne deziris, ke mi vizitos ilin eĉ sonĝe! Poste  ii metis la skatolon kun tio, kio ankoraŭ restas de mi, en murtruo, kaj fermis ĝin per granda ŝtono kaj cemento. Finfine ili ĉiuj foriris, multe da ili plorante. Mi komprenis nenion, ĉar krom miajn familianojn, mi en konis ilin. Ili estas amikoj de miaj gefiloj. Kelkaj el ili oftis mian hejmon dum multe da jaroj, kaj eĉ havis filozofan aŭ historian diskuton kun mi, sed tiam ŝajnis al mi, ke ili estis tro da geamikoj de miaj gefiloj.

   Laŭ la paso de la tempo, mi ekvidos, kiel sinceraj ili estas. Iom post iom forlasis la morturbon ili ĉiuj, la lasta estante miaj gefiloj kaj edzino, kaj kompreneble mia bopatrino, kiu ne volis foriri, Sed finfine oni portis ŝin for. Kaj mi restis tute sola, rigardante kiel ili forlasas la cemeterion, kiel la cemeteristoj fermis la pordojn, kaj instaliĝas silento en la lokon. Nokto falas iom post iom .Jen mia unua nokto tie. Mi pensis, ke estos iom da movo. Mi ne kredis, ke mi estas la sola mortinto de la tago, kaj la strato, en kiu mi estis entombigita, havas tombojn ĵuse uzitaj. Tie estis pli da homoj. Sed mi vidis neniun. “Estas ŝokante”, mi pensis, “ke mi devas esti la sola vivanta mortinto en la tuta cemeterio”. 

Kiam mi laciĝis pri atendi ion okazi, malsukcese, forlasis la lokon ankaŭ mi. Mi ne scias kiel, sed sufiĉis al mi pensi pri mia hejmo por esti tuj tie. Mi vidis nur tristajn vizaĝojn. Miaj gefiloj restis tiun nokton ĉe mi, kvazaŭ ili denove estus gefraŭloj. Akompanis ili mian eksulinon kaj sian patrinon kaj konversaciigis ilin. Servando diris al patrino, ke ŝi ne zorgu pri la paperaj aferoj, ĉar li mem faros tion. Selene estis tre dolĉa kaj amema al ili du maljunuletinoj, homa grupo al kiu ŝi mem ne plu estis stranga, ĉar ŝi emeritiĝos nur du jarojn poste.

   Ili parolis la tutan nokton pri kiom bona patro kaj edzo, eĉ bofilo, mi estis, “Krom kvereloj”, mi pensis.

Sed vivo daŭrigas same. Mi memoris pri la sageco de mia Onklo Prudento, kiam venantaj entombigi sin patrinon, li diris al mi apud bierejo: “Anĝel', mortinto al truo, vivanto al menuo. Venu havi bieron kun mi”.

III

Sed vivo sekvas same, kiel diris tiu kantisto: Kelkaj naskiĝas, aliaj mortos. Ĉiam estas pro kiu ami, pro kiu morti, pro kiu suferi... Sed tio nur pruvas, ke li neniam mortis, nek la kantisto nek la aŭtoro de la kanto. Mi ne plu suferas, ne plu amas. Sed mi miras pri ĉio, kion mi vidas. Kion mi vidas sen tiu filtro de inklinoj kaj malinklinoj, kiuj akompanis min laŭ mia tuta vivo. 

   Vere estas, ke mi ĉiam repensis ĉion. Kiam mi ne komprenis ion, ekde infaneco mi demandis ree ĝis kiam mi sukcesis havi ideon pri tio, kion ili celis diri. Tiu trajto iĝis  preskaŭ ununura en mia nova personeco: mi estis jam la Fantomo de Scivolo, tiu, kiu deziris scii ĉion, kiu demandas sin pri ĉio, ĉar estas neniu al kiu mi povas demandi. Tamne, mi baldaŭ lernis esti ankaŭ Fantomo de Observado, ĉar tio, ion miaj oreloj ne povas doni al mi, aŭskultante respondojn al miaj demandoj, mi povas ricevi de observado. Mi koncentriĝis pri mia filino Selene, la sola, kiun mi havas, sed mi ripetas ŝian nomon, ĉar ŝategas mi ĝin:  ĝi plaĉas al mi de kiam ni provizis ŝin per ĝi. Mia bopatrino ankaŭ nomiĝas Selene. Kaj bofratino. Ĝi estas triĝemela nomo, ripetita trifoje en nia familio. Pro tio mia bopatrino finfine estis Bopatrino, la meza selene estis Bofratino kaj la malgranda selene estas Filino. Tio estas, ke mi ŝanĝis komunajn kaj proprajn nomojn inter si. Ĉar mi trovis malmulte serioze diri Selenego, Seleno kaj Seleneto... Nu, kiel mi dirantis, Filino havis grandajn okulliniojn la sekvintan tagon. Mi ne scias ĉu pro ploro aŭ manko da dormo, kvankam eble estas pro ili du. Mi devis morti por trovi aferojn, kiujn ili en diris al mi por ke mi ne koleru. Kiel, ekzemple, ke mia filo povis resti kunni kiam li gajnis postenon, sed li petis lokon ekster Mursjo ne esti kun ni aŭ sia tiama fianĉino.  Mi iris viziti lin ofte, tamen, kaj sekve li liberigis pri mi malmulte. Mi ne alkutimiĝis al ripozo kiam mi emeritiĝis. Mi komprenis, ke la mondo indas esti konata tute, komplete, kaj ke la mondo estas tiom mia, kiel de tiuj, kiuj loĝas en la respektivaj lokoj. Pro tio mi vizitis ofte miajn gefilojn, kiuj loĝis en diversaj partoj de Mursjo.

   Ĉar la hejmoj de miaj familianoj ne estis tiom rekomendeblaj lokoj tiujn tagojn, ĉar funebro instaliĝis tie (ve!, mi preferus, ke ili ne amus min tiom multe), mi iris promeni aliloken. Mi baldaŭ trovis la konscion pri la avantaĝoj esti fantomo: mi ne bezonis manĝi aŭ dormi, kaj mi en bezonis elspezi monon en transporto. Mi pensis pri alia loko kaj mi tuj estis tie. Tio ne estis ekzakte teleportado, ĉar estis nenio transporti:  mia tuta materio kuŝas, putriĝante, en skatolo de pino en la cemeterio de Mursjo. Sed mia mio, mia esenco, tiu ĉi afero sen kiu mi ne estus mi, vagadas ie ajn laŭ la larĝa mondo. Mi estis libera spirito, fifine, liberigita de miaj materiaj ligoj. Mi trapasis tri kvaronojn de mia vivo en la kredo, ke kiam oni mortas, ĉio finiĝas, kaj mi subite trovas tiun ĉi donacon, regalon, tiun ĉi scion pri tio, ke mi ankoraŭ vivas, konscias, kaj ke mi daŭre lernas aferojn. Kaj mi subite vidas min en tiu loko, kiun mi iam vizitis, je la jaro 2004: La Ĉina Muro, kiun oni konas kiel La Granda Muro. Mi venis en la tre profundan nokton, matene, kiam neniu plu vizitas ĝin. Mi vidis ĉion. Ĝi estas malluma, kaj tamen mi vidas ĝin. Mi vidas la eksteran flankon, kaj la internan, ankaŭ, tie, kie jam estis Ĉinio je la jaroj de imperiestroj. Kaj tie mi faris la unuan petolaĵon de kiam mi vagadis la mondon kiel mortinto: mi vidis gvardisto dormanta, kaj mi envenis en lian sonĝon. Ili estis ĝojajn. La viro sonĝis kun virino, eble edzino sia, aŭ krome fianĉino. Kaj mi vekis lin. Mi demandis lin, ĉu li ne devas gvardi ĉu li ne devas kontroli ion. Kaj tio subite vekis lin. Sed stranga afero estis, ke mi ne venis eksteren el li. Komence mi kvietiĝis, kaj mi nur sentis ĉion, kion li sentas: denove mi sentis doloron. La doloron esti, porti korpon. Lia korpo ne estis sama kiel tiu mia estis. Ĉi tiu korpo estis pli malgranda. La ĉineto ne estis tiom lerta kiom mi estis, kaj en tiom praktika, ankaŭ.  Li havis grandan kvanton da komunaj eraraj pensoj, terure grandan. Mi ne kontraŭis, ĉar estas plej ĝentile: se oni venas en lokon kiel novulo, oni en povas komenci diri al lokanoj pri tio, kion ili devas fari. Tiu ĉi ĉineto timis sian estron. Li pensis, ke se estro notis, ke li dormas, li perdos sian postenon kiel gvardiston, kaj certe lin oni donos novan postenon, eble for de sia edzino, kiu laboris kiel purigistino en konstruaĵo de la registaro, bona posteno, kaj ŝi ne emus ŝanĝi ĝin nur pro tio, ke li ricevas novan postenon aliloke. Mi rezistis kiel leono, kaj kiam oni anstataŭigis lin en sia gvardloko, mi iris en li al sia hejmo. Tie li matenmanĝis iomete kaj kuŝis en lito. Dum li dormis, mi trafoliumos lian menson lerni aferojn pri lia vivo kaj pri Ĉinio, kiuj estis disvastigitaj en subkonscio de dormanta cerbo. Je la dekdua aperis lia edzino, Yun Li, kaj ili returnis sur unu la alian. Dioj, mi jam ne memoris pri kia estas fiko!  Vere la ĉinetino estis tre alloga. Dudekkelkaj jaroj ŝi aĝas, kaj la ĉineto kelkaj pli. Mi ne ĝenis lerni lian nomon, ĉar mi estis li, je praktikaj faktoj. Mi ne volis ĝeni ilin iel ajn, kaj kiam nokto falis mi ekkonsciis pri io, kiu surprizis min multe: mi jam estis kompreninta ĉiun dialogojn inter la geĉinetoj, sed ankaŭ inter li kaj lia estro, kaj kun liaj gekolegoj. Ili vidis la televidon kelke da tempo, kaj mi komprenis ĉion. Evidentiĝas, ke mi jam scipovas la ĉinan lingvon! Aŭ almenaŭ mi komprenis ĝin. Kaj, kio estas pli grava, mi komprenas la ĉinan kulturon tiom bone, kiom se ĝi estu tiu mia! Tio surprizis min. Se mi havus sentojn, mi timus multe. Sed mi jam estis preter tio.

   Mi estis kun la ĉinoj kelkajn tagojn, sed kiam mi decidis forlasi ilin, mi volis fari provon: ĉu eblus al mi kontroli mian ĉinon? Sekve, tiu lastan tagon, kiam li ĵus finis amori kun Yun Li, mi daŭre rigardis la plafonon, kaj kvazaŭ ĝi havus propran vivon, mi lasis mian manon leviĝi kaj ripozu sur la maldekstra kruro de Yun Li. Ŝi montris iom da surprizo pro la movo, kaj rigardis al mi mirigita. Mi diris al ĉi ĉine: “Yun Li, ju pli mi rigardas al vi, des pli mi amas vin”, kaj alproksimiĝante al ŝi, mi kisis ŝin pasie, tiel kiel mi ne faris de pli ol antaŭ kvardek jaroj. Ŝi ligiĝis al mi per siaj piedoj kaj kruroj, kaj ni amoradis denove. Sed ĉifoje la afero ne daŭrigis nur dekkvin minutojn, kiel kutime faris la ĉino. Ni amoradis dum du kompletaj horoj, sen veni eksteren volante aŭ nevolante, kvankam mi certe en volis, kompreneble. Ŝi venis en orgasmon kvin fojojn en tiuj du horoj, sed ŝi ankaŭ ne volis lasi min ekstere. Ŝi estis sorĉigita per la pruvoj da korinklino, amo, kiujn ŝia ĉino donacis al ŝi de tiu momento. Ni estis la tutan nokton dancante tiel sur la lito, praktikante la cento kaj unu pozicioj de Kama Sutra, kiujn oni ankoraŭ ne bone konas en Ĉinio, sed kiujn mi scias de mia antaŭa vivo. Poste ni dormis ĝis tagmezo. Tiu estis la libera tago de mia ĉino. Kiam ni vekiĝis, li konsciis pri tio, ke li faris ĉion ĉi, kvankam li ankoraŭ ne komprenis kiel li povis elteni tiom multe da tempo, aŭ de kie li venigis tiun scienco ama, kaj li konkludis, ke tio devas esti io denaska, kiu ĉiam estis tie, kaj kiu ekaperis tiun tagon kaj nokton. Kaj tiam mi faris ion eĉ pli perversa: mi ne iris kun li, sed kun ŝi. Mi forlasis la korpon de la ĉino kaj eniris tiun ŝian. Mi estis la tutan tagon purigante la grundon de unu el la konstruaĵoj el la registaro. Poste mi diris al mi,ke ja sufiĉas pri la ĉina kulturo, kaj mi foriris. Mi deziris eliri la korpon de YunLi, kaj mi vidis min denove sen pasioj, sen doloroj, sen pezo en mia animo, kiu    vere estas io materia, kaj mi iris promeni laŭ la vojoj de Ĉinio.

   Promentante laŭ plenplena strato, mi aŭdis bruegon da eta homoj. Ĉar mia senkorpa estato en permesis al mi kompreni la ĉinan, mi eniri bicikliston preterpasantan, kaj mi haltigis lin tiel, ke ni du ne falu, ĉar malplaĉis al mi memori pri kiel gustumas doloron pro falo, kaj mi igis li aŭskulti tion, kion la infanoj diras. Ili kantas lernejkanton. Mi denove rigardis la antaŭe nekomprenebla avertego sur la pordo, kaj mi nun legis: “Lernejo”. Mi venis proksime de la fenestro de la lernejo, kaj unu el la infanoj, laŭŝajne lerta, kaj tute tondita, rigardis scivoleme la biciklanton. Tiun momenton mi decidis reveni en la biciklon, sed irante, mi saltis al korpo de la infano. Li nomiĝas Lin Ĉun kaj ne bone faris pri siaj studoj. Li estis timida kaj timis multe sian instruistinon, ĉarman maljunulinon, kiu lernintadis la infanojn legi de antaŭ pli lo kvardek jaroj. La infano kaj ni rigardis al ŝi kun korinklino kaj respekto. Tiuj estis valutoj, kiujn la infano ne kulturis antaŭe, ĉar li sentis nur timon al ŝi. Sed mi igis lin riagardi al ŝi per aliaj okuloj. Kiam ŝi petis voluntulon kanti la tutan kanton, mi levis manon, kaj laŭ ŝia peto, mi iris al ŝi. Post kurtezia saluto, kiel mi iam vidis en filmoj pri ĉinoj, mi demandis, ĉu ŝi permesas Lin ĉun provi la kanton kiel solo. Ĉiuj silentis atente, ĉar Lin ĉun estis la plej timida infano en la lernejo, kaj ili ne sciis pri kio okazas al li nun. Mi neniam antaŭe, en mia alia alia vivo, havis bonan voĉon por kanti, sed mi studis en la Mursja Konservatorio kurson pri kantarto kaj ses pri gitaro, do uzante la konojn, kiujn Lin Ĉun havas pri la ĉina alfabeto kaj tiujn, kiujn mi jam havis pri solfao de mia antaŭa vivo, komencis la Kanton de Grilo kaj Muso en la ĉina versio, kaj mi donis al ĝi apartan tonon, kun vibrato kaj glisando en tiuj versoj, kiujn mi konsideris oportunaj, kaj mi baldaŭ vidis larmojn sur la vizaĝoj de la instruistino kaj kelkaj el la infanoj mem. Tiu estis la plej bona kanto en mia  antaŭa vivo kaj en tia ĉi.  Ĉar mi havas nun tion, kion mi en havis dum tiu alia: novan voĉon. Infanan voĉon. Eble Lin Ĉun estis la unua homo, kiu uzis diafragman respiradon kantante en la historio de tiu lernejo, kiu vere estis nur unuagrada lernejo, kies ĉefa celo estas lernigi legi kaj skribi la dek mil signojn, kiujn ĉinoj devas scii, kaj la aliajn subjektojn  kaj artojn oi lernas nur helpe al tiu ĉefa celo. Sed mi ĝuis la momenton, kiel nano, kiel mi estis je la tenera aĝo, kiun Lin Ĉun havas: sep jaroj. Mi igis lin progresi el la lasta ĝis la unua loko en sia klaso. Sinjorino Yin demandis kial mi kantas tiom bele, kaj mi diris al ŝi, ke panjo ĉiam kantas hejme, kaj ke mi fojfoje kantas kun ŝi, kio estas litere certe. Kio okazas estas, ke Lin Ĉun estas tio timida, ke neniam eĉ pensis diri al instruistino. De tiu tago sinjorino Yin kaj lernanto Ĉun iĝis geamikoj, kaj kiam patrino iris al lernejo preni lin, la instruistino gratulis ŝin pro sia filo, tiom inteligenta kaj kun tiom bela voĉo, kiu finfine venkis sian timidecon kaj pasigis ilin ĉiujn agrablan momenton. Ĉar post kanti la unuan kanton, je peto de sinjorino Yin, Lin kantis kelkajn el al kantojn, kiujn li aŭdintis al panjo hejme,  eĉ italan kanton, O sole mio, kiun li lernis iam per radioaparato, sed kun ĉinaj vortoj, kompreneble, por ke liaj geamiketoj de la lernejo povus kompreni:

Ho, suno mia,
foriru neniam,
Ho, suno mia,
kun vi mi lernas pli,
La Luno,
kiam ŝi aperas,
studi min devigas
sub kandel' lumo
ĝis la unua horo.

   La patrino de Lin Ĉun estis tre surprizita agrable pro la novaĵoj de la instruistino, kaj eĉ surpriziĝis multe pli kiam tiun nokton la infano insistis pri lavi la pladojn voluntule. Ŝi neniam permesis tion fari al la infano ĉar li estis tro malgranda kaj povus rompi ion, sed ĉifoje li diris argumentojn, kiujn ŝi neniam aŭdis: Panjo, vi laboris la tutan tagon. Permesu, ke mi faru ion por vi, ĉar vi faras ĉion por mi; vi donis vivon al mi, mi ricevas manĝaĵon de vi, al lernejo vi portas min, pri ĉio protektas vi min. Panjo mia, mi amas vin kaj kiam vi estos maljuna kaj malforta, mi ankoraŭ amos vin kqj lavos pladojn por vi. Aŭskultante de infaneton sepjaraĝan diri tiun serion da stultaĵoj bonkorajn, ne nur patrino lasis larmon fali, sed ankaŭ patro kaj gefratoj pli aĝaj, dek tri kaj dek kvin jaraĝaj sentis grandan honton kaj levis sin kaj helpis lin lavi la pladojn kaj la kuirejon.

   Kiam ĉiuj dormis, mi iris sola, sen la infano, promeni laŭ la urbo. Ĝi estas malgranda urbo, ne tre grava. Ne temis pri Pekino.  Sed, aldone, mi jam laciĝis iomete pri Ĉinio, kaj sekve mi revenis en mian hejmon..., bone, vere ĉe mia eksulino, kontroli ĉu estas gravaj novaĵoj.

   Mursjo estas je la alia angulo de la mondo, do tie ankorau estas tago kiam mi venas, ono da sekundo poste mi decidis tion. Mi ne scias tra kiaj strangaj vojoj ni fantomoj atingas nian celon, sed mi kredas, ke ni iras per rekta ilinio, do anstataŭ pli ol dek mil kilometrojn, kiujn mi farintus laŭ la tersurfaco, mi kredas, ke mi faris nur kvar mil per rekta linio. Tiel, mi trovis miajn ĝistiamajn familianojn en kunveno, pristudante mian testamenton. Tio ne okazis same kiel en filmoj, kie oni kunvenas en notariejo, sed mia eksulino havis ĝin en portfolio, kiu mi konservis miajn paperojn. Ĝi estas tre simpla:

Mi lasas la propecon de ĉio, kion mi havas, al ĉiuj miaj gefiloj vivantaj aŭ ties gefiloj, kaj mian edzinon la uzadon kaj ĝuon de ĉio mia dum ŝi vivos.

   Tio estas: nune ili vidos nek unu eŭron. Tamen, mi ne havis multajn: mi investis multe da tempo, sed ĉefe da mono en “kombi” la mondon per miaj vojaĝoj dum la lastaj tridek jaroj, tiel ke de mia mono restis malmulte, krom mia domo en la plaĝo, kie mi verkis preskaŭ ĉiujn miajn librojn. Mia eksulino estis pli bona gepatro ol mi, ŝi elspezis malmulte kaj havis grandan bienon. Tial miaj parencoj ade pensas, ke ili havas grandan perdon kiam mi foriris el ĉi tiu mondo, ĉar vivante mi donacis al ili pli da mono ol mortinte, kaj ankaŭ tiuj kisetoj, kiujn mi donis al ili ĉiutage malfacile donos al ili alia persono. Eĉ ne mi mem, ĉar nun mi ne havante korpon, ne emis manĝi iun ajn per kisoj.

IV

   Kiam tiu tago finiĝis, mi konstatis, ke mia eksfamilio en plu ploris min tiom multe. Vere, la afero estis martelfrapo por ili: subite ili perdis tiun, kiu amuzigis, tiel diri bonvole, familiajn kunmaĝadojn kaj aliajn komunajn eventojn, dum pli ol sesdek jaroj. Iom post iom ili alkutimiĝis. Kaj iom post iom ili lernis vivi sen mi. Tio estus domaĝo, se mi ankoraŭ havus iom da sentoj, sed tio estis denaska al korpo, en al tio, kio supervivis post morto mia. Nun mi kapablis eniri kaj eliri korpojn, kaj sekve mi decidis trankviligi miajn eksulino kaj eksbopatrino, kaj mi eniris ties sonĝojn. Mia bopatrino sonĝas kun paca pejzaĝo, griza, mola. Sen multe da etosa bruo. Subite mi prezentis min antaŭ ŝi kiel rolulo en fora loko. Kaj mi kantis. Mi reprenis la voĉon de Lin Ĉun kaj kantis La kanton de la grilo:

Mi kantas, kantas por bela virino
bela hodiaŭ, same kiel hieraŭ
Mi kantas por bela virin'
kiu mi neniam laciĝis vidi
patrino de mia edzin'
al kiu mi sendas la diron
ke finfine mi sukcesis scii
ke estas bone scii havi
scion, fidon, povon,
kiuj fluas el planko de mi:
bopatrin', mi fartas bone, kaj
mi ĉiam estas amante vin.

    Poste mi alproksimiĝis malrapide, ĝis kiam mi estis tuj apud ŝi, kaj diris:
“Ne zorgu pri mi, virino. Temas pri mi, via bofilo Anĝelo. Ĉi tio ests sonĝo, sed oni permesas al mi komuniki al vi, por ke vi sciu, ke mi fartas bone kaj ke mi ankoraŭ amas vin ĉiujn. Kaj ke estis lukso havi vin kiel familion; kaj mi nur plendas pri tio, ke daŭrigis tiom malmute da tempo. Ripozu kaj feliĉigu tiujn, kiuj estas ĉirkaŭ vi. Je mia nomo kisu ilin ĉiujn, kiam vi ilin vidos. Kaj nun vekiĝu kaj rakontu ĉi tiu sonĝo al via filino, ĉar alimaniere vi forgesos ĝin”.

   Kaj en ŝia sonĝo mi manfrapis forte, kaj mia bopatrino vekiĝis. Ŝi plendis, kaj mia eksulino vekiĝis, helpema.
“Ĉu vi ne povas dormi?”, ŝi demandis. “Ne, ne estas tio. Mi ĵus sonĝis. Mi sonĝis pri via edzo”.
“Ĉu? Kaj kio diris al vi Anĝelo? Ĉu li fartas bone?”, diris mia eksulino, videble multe pli kredema mia bopatrino.
“Li bone fartas, kaj li sendas kison por ĉiuj vi”, kaj ŝi venis al mia eksulino kaj kisis ŝia vangon. Ambaŭ virinoj brakumis kaj estis tiel iom da tempo, sen ne ploreti silente.
“Li estis tre bona. Li estas bona eĉ post li mortis”, mia eksulino diris.
“Ho”, diris mi al mi mem. “Mi ne sciis, ke ŝi pensas tiom bele pri mi. Se mi sciintus, mi profitus tion eĉ pli”. Sed mi tuj sentis min kulpa, tre hontema por pensi tiel. Sed mi rapide konstatis, tamen ke tio okazis ĉar mi forgesis foriri el mia bopatrino. Nu, almenaŭ la sonĝo ne estis forgesita.

   Kiam ili denove ekdormis, estis la vico de mia bona edzino amata. Mi venis en ŝian kapon, kaj mi estis saltigita de tio, kio mi vidis. Ŝian tutan vivon ŝi estis tre nervoza. Mi vidis multe da imagoj pri ŝia lernejo, ŝiaj kolegoj, ŝiaj gelernantoj, kiuj krom bruemaj, ili amegis ŝin. Tamen ŝi en laboris en lernejo de multe da jaroj. Ekzakte 26, ĉar ŝi emeritiĝis je sesdek jaraĝo, same kiel mi, sed kvar jarojn pli malfrue. Tamen ŝi reiris tien, al sia lasta lernejo. La Lernejo Jerusalemo, proksima al sia hejmo. Kaj ŝi diris rakonton semajne. La unuajn dudek jarojn de mia emeritiĝo mi verkis kelkajn librojn. Tridek novelojn kaj kvin aŭ ses dikajn librojn da rakontoj. Tiujn mi verkis por miaj genepoj, kiuj ne malfrue komencis aperi. Ni ŝanĝis el malgranda familio kun ĵus du gefiloj maljunetaj senfilaj en oknepan familion. Mia kontribuo al familio kiel avo ne estis same kiel regula aveto, ĉar mi havis urĝajn aferojn solvi en aliaj lokoj kutime je la plej maloportunaj momentoj. Sed mi ĉiam revenis kun literatura donaco. Mi vere ne havis tiom fruktodonan menson, kiel ili kredis: la afero estas, ke mi rigardis al ĉiutaga fakto per aparta maniero, kaj igis ĝin rakonto. Kiel, ekzemple,  kiam junulino falis en flughaveno kaj ĉiuj havaĵoj ŝiaj eliris ŝian valizon. Mi helpis ŝin remeti ĉion en ĝin denove, kaj ŝi dankeme kisis min dufoje survange. Poste mi neniam pli vidis ŝin. Kiam mi revenis hejmen, mi rakontis mian nepon Abelardo, filo de Servando (kiu finfine plezurigis mian dolĉan edzinon per tio, ke nepo ŝia portu la nomon de ŝia patro) la rakonton de la princino, kiu vojaĝis inkognite:

Bonifasjo kaj Eŭlalja

Iam ajn estis princino tre bela, kiu havis onklinon, kiu estis sorĉistino, tre malbona sorĉistino, kiu deziris, ke sia nevino mortu por ke ŝi mem estu la Reĝino. Tiu sorĉistino estis ĵetinta sorĉon, por ke ŝi ne sukcesu eniri la aviadilon kiam ŝi estis venante ĵuri sian postenon kiel reĝinon aŭ, se ŝi finfine sukcesis eniri la aviadilon, ke ĝi eksplodu midfluge. Sed kiam la princino venis en la flughaveno, ŝi koliziis akcidente kun Arkanĝelo Bonifasjo, kiu havis mision inkognitan.  

Bonifasjo estas tre bela nomo, kiu signifas “tiu, kiu faras bonon”. Kiam li koliziis kun ŝi, la valizo de la princino falis surplanke, kaj malfermante ĝi eksterigis kelkajn aferojn. La Arkanĝelo rimarkis tuj kie estas la ĉarmo malbona de la sorĉistino, kaj tute senaverte li prenis per sia maldekstra mano, kaj ĵetis ĝin en rubujon, kiu purigistino preterpasanta puŝis, kaj dume per sia alia mano li helpis la princinon levi sin el planko kaj poste meti ĉiujn havaĵojn ŝiajn en la valizo denove. Kaj li aldonis biskoteton kun bondiraĵo de Virgulino Maria por ke ŝi estu protektata dum la tuta vojaĝo. La princulino kisis la arkanĝelo dufoje, kaj liaj vangoj ruĝiĝis, ĉar de antaŭ mil kvincent jaroj neniu kisis lin, kaj li akompanis la princulinon ĝis la aviadila ŝtuparo.

Kiam ili estis suprenirantaj, li pretekstis, ke li eraris sian aviadilon, kaj li iris al tiu sia, superirante la bonan ŝtuparon, sed malape­rante antaŭ eniri la pordon, ĉar arkanĝeloj en bezonas aviadilon flugi.

Kiam la princino venis en sian landon, onklino la sorĉistino staris apud ŝi dum ŝi ĵuras sian postenon kiel reĝinon. Kaj de la unua vico da ĉeestantoj arkanĝelo  Bonifasjo rideme rigardis al ili du. La jam Reĝino memoris pri tiu ĝentila sinjoro ĉe flughaveno, kaj la sorĉistino memoris tiun ĝardeniston, kiu remetis ĉapelon al ŝi, kiam ventofrapo faligis ĝin surteren. Ŝi subite fartis bone, kaj ekde tiam  ŝi ne plu havas malbnajn sentojn. Ĉar arkanĝelo Bonifasjo estis ĵus plenumanta sian mision inkognitan: turni la sorĉistinon en la protektantan feinon de sia nevino Eŭlalja, “tiu, kiu parolas bone”, la Reĝino de Lando de Ludiloj.

   Tiuj kaj similaj rakontoj venis al mia kapo ekde la plej banalaj faktoj de mia ĉiutaga vivo, kiu vere estis tre intensa. Mia edzino estis mia ĉefa legantino, kaj al ŝi mi dediĉis tiujn kolektojn de rakontoj, kiujn mi titolis Rakontoj por diri en lernejo. Ŝi iĝis ian avino-feinon por multaj tiaj nfanoj, kiuj danke al ŝi rehavis la rolon de dolĉa avnjo, kiu legasas fabelojn al ili. Tiu estas laboro, kiu ne lacigis ŝin, ĉar temis pri nur unu horon semajne, kaj ĉiuj infanoj volis, ke Sinjorino Paŭla  legu al ili la rakonton de la semajno. Ĉiun semajnon ŝi tion faris rekte, sed ĉar la lernejo havis sistemon de interna televido, en la aliaj  klasĉambroj la aliaj infanoj vidis kaj aŭdis ŝin per televido. Ŝi parkere sciis ĉiujn miajn rakontojn, tiel ke ŝajnis, ke ŝi ekpensis ilin. Ŝi vere donis la krediton al mi, kaj estis dirinta al aliaj instristoj, ke la aŭtoro vere estas sia edzo, sed mi kredas, ke ili ne kredis ŝin.

   Hodiaŭ, interkrampe, estas ĵaŭdo, kaj estas la tago de la rakonto lerneja. Mi kredis, ke estas amuze vidi ŝin. Kaj mi iris kun ŝi. Temis ĉi-foje pri klasĉambro Tria-A, kaj la infanoj estis forprenintaj la tablojn kaj seĝojn al muroj, kaj sidiĝas nun surplanke, en rondo ĉirkaŭ tiu ĉi avineto preskaŭ naŭdek jaraĝa, dolĉa sed gaja, kiu venis ĉiam rakonti fabelon. Mi eniris infaninon, kiu rigardis al ŝi atente, kaj mi povis konstati la amon, kiun okjaraj infanoj povas senti al sia sinjorino, aŭ, ĉifoje, sia super sinjorino Kaj Plop!, per salto mi eniris la menson de tiu virino, kun kiu mi estis kunhavanta la lastajn sesdek du jarojn de mia vivo:

Saluton, infanoj. Hodiaŭ mi rakontos fabelon pri nano. Nano bona, kiu ĉiam faris petolaĵojn. Kiam li estis malgranda li ne kuraĝis, ĉar li timis, ke patro admonu lin. But iam li plene kreskis, kaj li iris tien, kien iras nanoj, kiam ili jam kreskis, kaj komencis fari tiujn petolaĵojn, kiujn nanoj faras kiam ili estas malgrandaj, sed ili ne plu faras kiam ili jam kreskis. Sed tiu ĉi nano neniam kreskis, ĉar li malfruiĝis pri petolado, kaj diris al si mem, ke li petolados dum sia tuta vivo.

Iun tagon li trovis etan laktistinon, infanino, kiu gajnis sian vivon per vendado da lakto en la vilaĝa merkato. Ŝi sidis apud fonteto por ripozi, kaj la nano forprenis ŝian lakton, kaj anstataŭis ĝin per akvo. Kiam la eta laktistino venis en la merkaton kaj volis vendi ĝin, ŝi konstatis, ke ŝi havis nur akvon, kaj ŝi ekploradis, ĉar ŝi estis perdinta la lakton, kiam li sidiĝis apud la fonteto. “Fiaj nanoj de la fonteto”, plendis la infanino, “vi forrabis mian lakton, kaj nun mi ne povos porti manĝaĵojn al miaj malgrandaj gefratoj!”

“Ĉu fiaj nanoj?”, diris la nano, kiu ekaperis apud ŝi. “De kie vi scias, ke kulpas nanoj?” La infanino rigardis lin, sed ŝi en sciis kio nano estas, ĉar nanojn infaninoj neniam sukcesas vidi. Ŝi kredis, ke temas pri infano, kvankam pli juna ol ŝi estas.”Ĉar nanoj petolemas, kaj ili ne atentas al sentoj de homoj. Tial ili estas malbonaj. Nun miaj gefratetoj malsatos pro ilia kulpo”. La nano fartis tre malbone, kaj prenis ŝian manon, kaj rigardis al ŝiaj okuloj. Li vidis multe da boneco sur ili, kvankam la infanino ploris kaj estis tre kolera kontraŭ nanoj. Kaj la nano ne volis, ke la infanino koleru pli kontraŭ nanoj. Kaj diris: “infanino stulta, ne plu insultu nanojn. Kiam vi trovos bonan nanon, petu lin, ke li donacu al vi okulvitrojn, ĉar tio, kio estas ĉi tie ne estas akvo”, kaj li malfermis la ejon kaj diris: “Rigardu”. La infanino rigardis, kaj ŝi vidis, ke estis lakto. Kaj ŝi ekridis kaj kantis kontente:

Mia lakto, lakto mia,
aĉetu lakton mian,
ĉar mi devos vendi ĝin
antaŭ noktotempo
por ke gefratetoj
manĝu paneton
kun fiŝeto
kaj mia ameto.


La nano vidis ŝin tiom kontenta, ke akompanis ŝin al  ŝia hejmo, por ke ŝi en perdu la monon aŭ la manĝaĵojn, kiujn ŝi portis por gefratetoj.

La nano ŝatis esti kun la infanino. Kaj kiam ŝi plenkreski, la nano edziĝis al ŝi, kaj kune ili havis multe da nanetoj. Sed ŝi neniam konstatis, ke sia edzo estas nano. Ŝi nur kredis, ke li estis nur malgranda homo, sed tre bona, ĉar li ĉiam portis grandajn botelojn da lakto, ŝi ne sciis de kie, sed li amis ŝin multe.

Kaj tiel finas la rakonto pri La nano kaj la eta lakto vendistineto.

   Tuj post kiam mi igis Paŭlan pensi, ke la rakonton ŝi elpensis srvoje, mi saltis en ŝian mirantinon ĉefan, la eta Ludovikino, kaj mi konstatis, ke la amo kaj miro kun kiuj ŝi estis aŭskultinta en estis mia faraĵo, sed ĝi jam estis tie. Mi miris konstati kian puran amon geinfanoj povas senti por tiuj personoj, al kiuj ili volas doni ĝin. Ĉar ili donas ĝin pro instinkto.

   Antaŭ mi lasis la lernejon, mi vizitis la kontrolĉambron, kaj mi konfirmis miajn suspektojn: jes, ili registras ĉiun rakonton survidbende kaj poste konservas ilin en la edukotekon de la lernejo. Bone farite, mi pensis.


V

   Sed eĉ se vivo kontinuas, vivo daŭras same aŭ sen grandaj ŝanĝoj kiam persono ortas, senrigarde al kiom grava li aŭ ŝi estis al tiuj, kiuj ankoraŭ estas vivaj, morto en daŭras same. Almenaŭ por mi. Ĉar mi eklernis pri tio, kio okazas al homoj, kiujn ĉiutage mortas. Mi neniam konsideris min speciala, almenaŭ en tro speciala. Por mi ĉiu tago estis speciale, kompreneble, ĉar ĉiun tagon mi ektrovis novan aferon, kaj mi gratulis min pro mia prakrasto en mondo de vivuloj, aŭ en cirkonstancaro, en kiu mi estis en la momento de la eltrovo. Kiam mi ektrovis abelojn, ekzemple, en la insulo de El Hierro, mi sentis min bonŝanca ĉar mi tion faris kune kun fratino Maria Elena, kies enketema kaj maltimema spirito faris tiun eltrovon pli bunta. Ŝi kaptis abelon flugantan, kaj premante ĝin malforte je ĝiaj flankoj, ni vidis, ke ĝi fordonas guteton da mielo, kiun ŝi rapide kaptis per sia buŝo. Kiom bongusta ĝi estas! Mi imitis ŝin, kaj mi trovis, ke mielo estas bongusta kaj dolĉa. Mia frato Servandito, kiun ni fojfoje nomis Dito aŭ Andito eĉ se li estas pli aĝa lo ni, vidante nin ankaŭ li kaptis abelon kaj gustumis abelmielon rekte el produktisto al konsumanto.  Post longa momento da gustumado, mi denove kaptis abelon, ĉifoje pli diketa, kiu anstataŭ doni al mi mielon, ricevigis min pri eta dozo de io multe pli maldolĉa kaj pika. Mi lasis ĝin libera, kaj anstataŭ forflugi rapide, kiel la aliaj, insistis alfronti min kaj piki min denove, kion ĝi sukcesis fari ĉar tiam mi ne havis multe da kono pri zoologio, kaj ankaŭ estis kaptita de surprizo. Jarojn poste mi lernis, ke vespoj estas iom malsimilaj al abelo. Sed tiam mi ne vidis la botelon duone malplena, sed preskaŭ plena: mi en havas alergion kontraŭ vespoveneno! Ankaŭ, la gustumo ne estis tute malagrabla, eĉ mi ne rekomendus gustumi ĝin.

   Mi estis memoranta tiujn kaj aliajn momentojn de mia pasinta vivo, kaj mirante pri tio, ke mi en plu sentas aŭ suferas pro tio, kion mi lasis malantaŭe, tiun vivon, kiu ŝajnis al mi eksterordinara pro ties rutineco, feliĉa pro manko da gravaj incidentoj, escepte de la okazoj, malmultaj, en kiuj mi preskaŭ mortis, sed same mi pentis, ke mi ne profitis cirkonstancojn pli oportune, kiam mi subite vidis sinjorinon, kiu promenas kun sia filo. Ili havis ion specialan. Ien malantaŭ ili amaso da homoj ĉirkaŭrondis ion. Mi venis rapide kaj malvicis inter la hmoj, kaj eksciis, ke estis turnĝita aŭto, kun sinjorino kaj sia filo en ĝi, ambaŭ mortintaj, laŭŝajne. Mi turnis la kapon al loko, kie tiu sinjorino kun filo ankoraŭ marŝas, kaj konstatis, ke temas pri ili samaj. Mi sekvis ilin. Estis nekredeble: mi ĵus vidis du fantomojn. Du kolegojn miajn. En du paŝegoj, mi venis apud ili, kaj demandis:»
«Ĉu vi estas tiuj en la aŭto?»
«Jes», la virino diris».
«Kio okazis al vi?»
«Nenio. La aŭto glitis en la bendo, kaj mi havis akcidenton. Sed mi portas la knabon en la lernejon. Mi revenos poste solvi la problemon pri la aŭto».
«Malbone, virino, vi iras malbone».
«Kio? Ne, la lernejo estas tuj fronte al ni, ni jam venas en ĝin».
«Mi n volas ĝeni vin, sed ne.  Mi konsilas al vi ne daŭrigi».
«Kial? Ĉu mi konas vin? Vi estas familiara al mi, sed mi ne memoras..».
«Anĝelo del Valle Ricote, je via servo. Sed mi ŝajnas familiara al vi, ĉar ni jam estas je la sama flanko. Vi ne ankoraŭ konstatis, ke vi estas morta pro via rapideco.

   Ili haltis subite. Kaj ŝi riagdis al mi kun glacio en la okuloj, preskaŭ kun malamo».
«Jen malbongusta spritaĵo

   Kaj ili daŭrigis sian vojon al lernejo. Mi sekvis ilin post prudenta distanco. Ili eniris la lernejon, kies pordo ankoraŭ estis malferma, ĉar ankoraŭ infano eniris. Sed aldaŭili vidis, ke du infanoj kuris enen kaj pasis tra ili. Ili venis en la klasĉambro de la infano kaj ermis la pordon. Kiam la sinjorino provis malfermi la pordon, ŝi konstatis, ke sia mano trairis ĝin. Ŝi turnis sin, kaj trovis min, kiu observadis ŝin sen halti. Mi iris preter ili, kaj diris: “Sekvu min!” Ili vidis, ke mi trapasis la muron unu metron for de ili kaj eniris la klasĉambron. Subite ili aperis apud mi. Mi signalis amike al ili per mia okulo, kaj diris al ili: “Ĉi tio estos tre lerniga”.

   Sinjorino Pérez Machín, la instruistino de Tomasito, la infano, kiu estas apud mi, vokis la infanojn:»
«Estela Antequera».
«Ĉi tie!»
«Tomás Buceta».
«Ĉi tie!», diris nia juna kunanto, irante al sia sidloko.
«Ĉu Tomás anioraŭ en venis?»
«Ne», diris sia kunantino Antonia».
«He!, mi estas ĉi tie!»

   Tiun momenton venis mia vandala emo, kaj mi diris:
«La instruistino havas vizaĝon pugan!»

   Estis nur unu ridon en la tuta klaso. Tiu de Tomasito. La aliaj infanoj, kompreneble, ne aŭdis min. Ili nur aŭdis instruistinon, kiu diras:»
«Strange! Lia patrino estas ĉiam tiom akurata! Devas seti grava kaŭzo por tio.

   La patrino de Tomaso jam rigardis al mi per alia vizaĝo, kun granda demandosigno en ĝi. Tiumomente malfermiĝis la pordo kaj eniris infanino tre pla kaj kun ŝpuroj de plorado:»
«Sinjorino,  estis akcidento ekstere, en apuda strato. La aŭto de la patrino de Tomaseto  kapturniĝis.

   La patrino de Tomaseto rigardis al mi, akj demandis rekte kio okazas. Mi informis ŝin pri ilia nova statuso: “Saluton denove. Mi nomiĝas Anĝelo, pero en estas via gvardanĝelo. Same kiel vi, mi estas mortinto”».
«Kia hororo! Kiel oni povas morti kaj en konscii pri tio?»
«Ĉar vi mortis subite. Via akcidento estis malpli skandala lo tiu mia, sed vi ricevis tre grandan frapon, kaj ĝi estis isntanta. En mia kazo ĝi ne estis tuja, ĉar mi vidis la aŭton, kiu surpasos min, kaj mi notis grandan doloron. Poste, silento. Kaj mi leviĝis kaj vidis mian propran kadavron disŝiritan sur la planko. Kaj tiu imago konvinkis min okulfrape. Via rapideco veni en la lernejon kredigis vin, ke nenio okazas al vi kaj filo, kaj via premo estis veni en la lernejon ĉiel ajn. Via filo mortis subite ankaŭ, ĉar alimaniere vi en povintus preni per mano ĉi tien».
«Ĉu vi mortis antaŭ longe?»
«Tri tagojn, proksimume».
«Kaj kio okazas al mortintoj? Ĉu ni en iras ĉielen? Ĉu estas juĝo?»
«Mi ne scias. Mi promenadas ĉi tien laŭ la loko de kelkaj tagoj, kaj vi du estas la unuaj mortintoj, kiujn mi trovas.

   Mi memoris la filon, kaj gestumis al li:»
«He, Tomaso! Venu ĉi tien. Tio ĉi ankaŭ interesas al vi.

   La knabo venis salte, antaŭ surprizo de sia patrino».
«Kiel vi faris tion?»
«Ne timu..., kiel vi nomiĝas?»
«Katalino. Katalino Tovar».
«Katalino, kiam ni pensas pri loko, ni subite iras al tiu loko. Vidu: pensu pri loko, kaj vi vidos, ke vi tuj estos tie.

   Ŝi malaperis, sed post unu momento ŝi denove venis al ni».
«Ho, tio funkcias. Mi deziris esti en Parizo, la urbo kien mi iris geedziĝe, kaj mi tuj vidis min tie, sub la Ejfel' Turo. Mi paŝis malntaŭen por vidi ĝin pli bone, kaj en vidis buson, kiu trapasismin sen mia kosntato. Neniu pli vidis min».
«Ekzakte. Nun vi scias ĉion, kion mi scias. Vi povas movi. Subite. Ĉien en la mondo. Sed tiel mi estas de kelkaj tagoj».
«Ĉu en estas pli da homoj kiuj estas same kiel ni? Certe estas multe da mortintoj ĉiun tagon».
«Kompreneble, sed mi ankoraŭ ne trovis ilin. Mi vidis vin du kaj sekvis vin. Mi en scias pri iu ajn alia. Mi en scias kien mortintoj iras kiam ili mortas. Kaj mi ankaŭ ne scias kial mi ne ankoraŭ iris kun ili. Sed mi ja scias, ke tio ne rilatas al tio, ke oni entombigas nin, ĉar oni jam entombigis min, kaj mi ankoraŭ iradas tien kaj reen».
«Panjo, kion ni faru nun?»
«Mi konsilas al vi adiaŭi viajn gekarulojn».
«Kucele?», diris ŝi».
«Aha'. Vi en konservas sentoj pri amo aŭ doloro al ili, ĉu ne?»
«Ne».
«Kaj vi, Tomaseto? Ĉu vi deziras diri ion al paĉjo?»
«Nu, jes, sed poste. Hej, panjo, se ni estas mortintaj, kio okazos al ni?»
«Mi ne scias, fileto. Ĉu vi scias, Anĝelo?»
«Ne. Mo ankoraŭ estas en muta takto de kiam mi mortis. Sed oni ne fartas tiom malbone: estas nek varme nek malvarme, kaj mi povas moviĝi tien kaj reen. MI ankaŭ lernis kiel eniri en la homojn».
«Ĉu oni povas?»
«Certe. Ni povas reveni en vian akcidenton por ke vi provu. Mi avertas, tamen, ke se vi sukcesas, vi resentos doloron kaj grandan pezon en korpo, kiujn vi nun ne havas.

   Ni revenis subite en la lokon, kie la aŭto kapturnis. Fajristoj ankoraŭ rompas tiun pordon, kiu restas en supera parto, tiu de kunanto. Fajristo eniris ĝin kaj elirigis unue la korpon de la infano. Poste li prenis la kadavron de la patrino. La infano havis sian kolon en stranga pozicio, kvazaŭ ĝi estu rompita. La vizaĝo de la virino estis tute detruita: ĝi havis aĉan frapon en flankosto. Ambulancistoj ne zorgis pri la infano, kiam ili vidis la kolon, sed ili masaĝadis la koron de la patrino kaj respirigi ŝin buŝal­buŝe. Ili provis dum kelkaj minutoj. Kiam ni kredis, ke ili renoncas, ili prenis metalpecojn konektitajn al interno de la ambulanco kaj ili donis al ŝi sinsekvajn elektrofrapojn sur ŝia brusto. Ili insistis dum kelkaj minutoj, ĝis kiam unu el ili kriis: Ŝajnas, ke ŝi jam venas! En tiu momento Tomaso kaj ni vidis, ke la patrino komencas malaperi en la aero. Antaŭ ŝi finis malaperi, ŝi diris al mi per sensenta voĉo:»
«Anĝelo, zorgu pri mia filo«. Kaj ŝi malaperis.

   La infano kaj mi vidis, ke la korpo de la patrino komencis moviĝi kaj ĝemi, kvazaŭ ŝi suferas grandan koŝmaron. Baldaŭ oni donis al ŝi trankvilpilulon, kaj oni forportis ambaŭ korpojn, ŝian ambulanco, kaj tiun de la infano alia, sed tute kovrita de littuko.
«Kaj nun kio okazas?», diris Tomaso al mi».
«Nu, mi ne scias, Tomaso. Se vi volas, ni povas iri al via hejmo kaj vidi kiel via patro ricevas la novaĵon. Aŭ ie ajn. Kiel vi fartas?»
«Normale», li diris al mi.  «Kiel mi povas farti? Vere estas, ke mi sentas nenion. Vi ankaŭ sentas nenion, ĉu?»
«Ne, Tomaso. Vere la mondo de vivuloj en plu intersas al mi tiom kiel antaŭe. Kvankam ni povas reveni kiam ni volos».
«Ho, ĉu? Kaj kiel?»
«Tio estas facila. Vidu: estas pli facile se vi eniras la sonĝojn de homo, kiu dormas. Kaj poste, kiam li aŭ ŝi vekiĝas se vi sukcesas ne eliri lin aŭ ŝin, vi povas lerni eliri kiam vi volos, kaj ankaŭ eniri kiam vi deziros. Ĝi estas amuza, sed dolora».
«Kial dolora?»
«Ĉar vi denove sentas. Ĝi estas kvazaŭ vi estas tiu persono. Ĉiuj ties pensoj estas viaj, kvazaŭ vi mem pensas ilin.  Ties sentojn vi ankaŭ sentas ilin. Kaj se io doloras al li aŭ ŝi, vi sentas tiun doloron. Aŭ feliĉon, aŭ ĝojon. Ĉiujn sentojn. Por vivulo estus vere granda sukceso salti de korpo al korpo. Sed por ni tio estas teda kaj peza. Ili ne povas moviĝi tiom rapide kiel ni. Kaj ili malsatas, malvarmiĝas, doloras.
«Ĉu vi jam faris tion?»
«Jes».
«Eble pro tio vi ankoraŭ estas ĉi tie», li diris.
«Eble. De tempo al tempo mi demandas al mi kial mi vidas neniun pi, kaj mi fartas sole, tre sole. Ne estas, ke mi malgajas, sed ni jam ne sentas malgajecon. Sed mi povas paroli al neniu. De kiam mi mortis, mi povis paroli nur kun v kaj via patrino».
«Do kiom teda estas la afero morti».
«Nu, jes. Se aferoj ne interesas al vi, vi fartos tre malbone».
«Kaj en venis al via kapo iri en ĉielon? Vi diras, ke vi povas iri tien, kien vi pensas».
«Nu, vere ne. Mi ĉiam opiniis, ke ĉielo ne ekzistas. Ĉu vi opinias, ke Ĉielo ekzistas?»
«Certe jes. Tion diris al mi miaj gepatroj kaj mia instruistino».
«Sekve, vi povas pensi pri la ĉielo kaj vidi, ĉu vi vere iras tien».
«Bone, Anĝelo. Mi irontas en ĉielon. Sed se mi ne plu vidos vin, mi volas  danki vin pro helpo al mia patrino kaj al mi. Se mi povas, mi revenos vidi vin».

   Kaj Tomaseto malaperis el mia vido. Li estis tie, kaj subite li en plu estis. Tio mirigis min. Ĉu li vere iris en ĉielon? Kaj se ĉielo ne ekzistas? Tiukaze li irus en plej absolutan nenion. Kaj mi pensas, ke valoras pli unu birdo en mano ol cento en la arbo. Pro tio esti ĉi tie, moviĝante kaj parolante iomete kun ĵusmortintoj estas pli interesa ol malaperi por ĉiam.

   Mi ankoraŭ pensis pri tio, kiam mi subite demandis al mi pri kio okazas al Katalino. Mi sekvis la ambulancon, kies sirenbruon ankora¥ mi aŭdis, al hospitalo. Fakte mi eniris la ambulancon kaj vidis, kiel oni portis ŝin en la emerĝencan unuon hospitalan kaj tubigis ŝin ĉie ajn. Mi restis apud ŝi la tutan nokton. La edzo, kompatinda homo, venis du horojn poste, kun vizaĝo lavita de plorado, kvazaŭ li estas ĉifono. Kun li venis iomete pli juna virino, fratino de Katalino, mi supozis.

   Post kelke da tempo, la fajfiloj de aparatoj konektitaj al Katalino ĉesis aŭdiĝi, kaj ties edzo iris kriadante la doktoron. Dum la mallongaj momentoj, en kiuj ili vivigis denove ŝin, ŝi sukcesis demandi al mi pri sia filo:»
«Kio pri Tomaso?»
«Mi ne scias, Katalino. Mi kredas, ke li iris en ĉielon».
«Ĉielon? Kaj vi, kial vi en iris en ĉielon?»
«Mi ne scias, Katalino. Eble mi devas resti kun vi. Mi diros al vi tuj, kiam mi ekscios».
«Ĉu vi diros al mi? Se tiuj stultuloj revivigas min, kiel vi kontaktigos min?»
«Tra viaj sonĝoj», mi ankoraŭ diris al ŝi kiam kormezurilo de nove bipis karakterize: mi denove perdis ŝin. Sed ŝia edzo ĵus gajnis ŝin.

   Dum tri longaj tagoj, Katalino luktis kontraŭ vivo, pli lo kontraŭ morto. Sed kuracistoj venkis ĉifoje. Kaj iom post iom ŝi revenis denove en vivon. Tri monatoj poste ŝi eliris la hospitalon, kun granda malgajo, ĉar sia fio foriris por ĉiam. La edzo estis detruita pro perdo de sia filo, sia ununura filo. Ŝi suferis pli, ĉar ŝi ŝoforis en la momento de la akcidento. La aŭto venis sur makulon da oleo surstrata en angulo, kaj kiam ŝi bremsis la iom malnovan aŭton, sen ABS, ĝi turniĝis senkontrole, kaj frakasante rado kontraŭ trotuarlimo, la aŭto kapturniĝis, mortante la infano per la frapo, kaj ŝi preskaŭ mortis ankaŭ.

   Tiun nokton mi trankviligis ŝin, tamen, per sonĝo ŝia: “Katalino, ne zorgu. Tio, kion vi sonĝis kiam vi estis senskonscia, estas vera. Via filo estas bone. Li estas en Ĉielo”. Mi fartis kiel aĉulo pro mia mensogo tiel, sed en plaĉis al mi kiom malgaja ŝi aspektis. Estante en ŝi mi sentis ŝian triston, sed ankaŭ mi sentis kiom da trankvilo miaj vortoj donas al ŝi. Ŝi tuj ripozis pli profunde, kaj sekvonttage ŝi fartis pli pace. Ŝi ridetis al edzo kaj parolis al li dolĉe. De tiam ŝi helpis lin venki la morton de sia filo.

   Sed mi ankoraŭ ne scias, ĉu mi estas inter vivo kaj morto. Ĉu estas nenio pli. Ĉu mi estas en limbo* aŭ en disŝiraĵo spaca inter vivo kaj morto, kaj tiu lasta ankoraŭ estas la nenio, la malapero. Mi ne sentas timon malaperi, ĉar se tio okazas al ni ĉiuj, finfine okazos al mi ankaŭ. Sed mi ankoraŭ havas grandan soifon koni multajn aferojn, kiujn mi neniam sukcesis scii kiam mi vivis. Mis skeptra statuso donis al mi avantaĝon lerni. Se mi daŭrigas la aferon, mi povos vivi kelkajn generacioj de sidloko de spektanto, kaj tio allogis min. Ĉu tio estas ŝlosilo al tio, kial mi restis inter du akvoj? Mia konsoifo malhelpis min iri ĉielen, aŭ inferen, aŭ kien ajn diable iras skeptroj kiam korpo mortas, inkluzivante en tiuj ebloj iri nenien? Mi ne sciis, sed mi intencis ekscii antaŭ mi prenus tiun salton ĉielen, kiun Tomaso renis. Mi volis ekscii multe da aferoj. Koni la mondon, ekzemple, estis mia nesukcesigita subjekto dum mia tuta vivo, kiujn mi malfruigis dum mia tuta emerita vivo, dum tridek jaroj. Nun mi povas fari sen elspezi monon, kiun mi ankaŭ ne plu havas, kaj sen tiuj malkomforto pro vojaĝado. Pro tio mi vidos ĉion. Poste mi povos iri al korno, aŭ al ĉielo.

   Sed dume, mi havis kelkajn demandojn: Kie estas Dio? Vere morti ne helpis min eliri tiun dubon, ĉu li ekzistas, ĉu ne. Kial mi en vidis la aliajn mortintojn? Kien ili iras? Kaj Tomaso? Kien diable iris tiu damnata infano? Kion mi diros al lia patrino, se mi denove trovos ŝin?

VI

Tamen, finfine mi sukcesis vidi aliajn spektrojn.  Eĉ se ili malaperis nur kelkajn tagojn poste. Kaj ili povis diris nenion al mi, kien ili iras aŭ kial, ĉar mi estas la plej malnova spektro, kiu estas, fakte pli  aĝa spektro en la mondo. Kaj venis tago, kiam oni deprenis min el la maro de duboj, kie mi droniĝas. Ŝi ne estis, kiel oni povus esperi, spektro. Ŝi estis vivanta knabino, kiu havas, tamen, strangan kapablon: ŝi povas vidi mortintoj. Ŝi havas strangan teorion pri ni: ŝi kredas, ke ni havas sentojn, kaj en mia kazo estas sento pri kulpo, kiu ne lasas min iri. Ŝi neniam diris al mi kien, sed ŝi fine asertis, ke ni ĉiuj foriras, baldaŭ aŭ poste.

Mi trovis ŝin en la Placo de Hispanio, en Seviljo. Mi amas Seviljon. Tie mi unue vidis tiujn ĉartojn tiritaj de ĉevaloj, kiam mi estis kun Onklo Prudento. Nun mi povas iri ĉien ajn, kien mi volas, sekve mi ofte vizitas tiun lokon. En tiu placo oni povas vidi ejeton dediĉitan al ĉiu hispana provinco. Nu, kiam mi sidis tie, pensante pri kiom komplika estas vivo preter morto, mi ekvidis junulinon, kiu sidas sur benko. Ŝi ridetis al mi, je surprizo mia, kaj tio igis min demandi al ŝi: «Ĉu vi povas vidi min?». ».
«Kompreneble».
«Ĉu vi jam mortis?»».
«Ne».

   Dio mia! Mi ne esperis tiun respondon!

   Per defianta vizaĝo, mi diris:
«Mi jam mortis».
«Mi scias».
«Ĉu vi scias?! Ĉu vi ne timas? Kaj se vi vivas, kial vi povas vidi min? Kial neniu alia povas?»
«Tial ke mi estas sorĉistino. Tio validas por viaj kvar demandoj», ŝi diris kun senarmigita rideto.
«Kiel vi nomiĝas?»
«Maribel'».
«Sorĉistino Maribel'. Tio ŝajnas titolo de filmo».
«Jes. Sed vi ŝajnas malgaja».
«Ne, Maribel', ni skeptroj havas neniun senton».
«Sed vi jam laciĝis pro vidi samajn aferojn ĉiam. Tagon post tago mi trovas skeptrojn, kiuj demandas al mi multe da aferoj. Ili premas min, fakte.  Vi estas la plej ĝentila al mi. Vi agas al mi tiel, kiel normala persono viva».
«Ĉu ili premas vin? Kial?»».
«Ĉar ili scias, ke mi povas vidi ilin. Kaj ili postulas aferojn de mi».
«Mi postulas nenion de vi. Mi zorgas pri miaj problemoj. Sed estas  bone kaj bonfartiga paroli kun vivantulino tiom agrabla, kiel vi».
«Dankon. Ĉu vi vere deziras nenion de mi?»».
«Se mi estus viva, mi povus peti kison de vi, sed mi ne kredas, ke vi povas kisi min. Kaj se vi kisus min, mi dubas, ke mi povus senti ion ajn. Mi povas nur aŭdi kaj vidi. Mi ne povas sperti la aliajn sentojn, se mi ne invadas la korpon de vivulo. Sed mi ne ŝatas tion multe».
«Ĉu vi povas fari tion? Kaj kial vi ne ŝatas tion?»

   Nun mi ridis al ŝia malpacienco. Kun amika rideto, mi aldonis:
«Ĉar mi sentas pezon. Mi sentas la problemojn de mia loĝanto, lian aŭ ŝian doloron, malsukcesigon... aldone, tiuj sentoj igas min partopreni lian aŭ ŝian vivon, kaj tio estas erara».
«Jes, vi pravas. Tio ne estas honesta. Vi donas al ili nejustan avantaĝon».
«Kompreneble. Sed multaj el ili suferas pro maljusteco. Kaj siaj problemoj kaj malplioj malebligas ilin solvi siajn problemojn. Tio ne lasas ilin vidi la solvojn, kiujn ili havas antaŭ siaj nazoj».
«Ĉu vi helpis iun?»
«Jes, en Ĉinio mi helpis infanon en lernejo. Kaj soldaton rehavi sian edzinon. Kaj tiam mi komprenis, ke mi ne povas iĝi la gvardanĝelo de ĉiuj homoj».
«Gvardanĝelo... Nu, se almenaŭ estus unu, la mondo estus iom pli bona».
«Nu, povas esti gvardaj anĝeloj, eĉ se mi ankoraŭ ne vidis ilin».
«Nu, mi supozas, ke vi havas multajn demandojn. Vi jam demandis al vi mem multajn de kiam vi mortis, ĉu ne?»
«Jes, kompreneble. La unua, kiun mi demandis min mem, estas la plej enigma: de kiam mi mortis, mi trovis nur du mortintojn: la virino reiris en vivon, kaj mi perdis ŝin; sed la infano iris en Ĉielon, aŭ almenaŭ tio estas tio, kion li diris al mi. Sed mi restas ĉi tie, kaj mi vidis neniun alian. Ĉu vi scias tion, kien mortintoj iras?»
«Mi kredas, ke ili iras Ĉielen. Tiuj, kiuj petas mian helpon, kiam mi sukcesas helpi ilin, malaperas. Ili diras, ke ili finfine atingis sian internan pacon, kaj ili dissolviĝas en aeron. Aŭ almenaŭ tio ŝajnas...»
«Vi celas diri, ke vi ĉesas vidi ilin».
«Jes».
«Tio estas stranga. Kaj ĉu vi ne certas pri tio, kien ili iras?»
«Ne. Ili povas ne iri Ĉielen. Eble ian enferon. Ĉu vi estis bona aŭ malbona en via vivo?»
«Nu, mi ne scias. Mi ne povus taksi tion, ĉu vi ne kreas tion?»
«Ah, ha. Kiom jaraĝa vi estis, kiam vi mortis?»
«Naŭdek».
«Ŭaŭ!, longa vivo. Eble via penskapablo disvolviĝis tiom multe, ke la ideo pri Dio ne plu elteniĝas en ĝi. Eble pro tio vi restas ĉi tie: vi devas havi fidon por moviĝi».
«Do, kio okazas al nefiduloj? Ĉu Dio ne amas ilin?»».
«Dio amas ĉiujn. Sed li povas esti lasinte vin ĉi tie konscie. Ĝis kiam vi ekvekiĝos al fido per vi mem».
«Sekve, li povus veni kaj paroligi min iom da tempo..., kiel vi faras nun».
«Li povus», ŝi diris kun rideto. «Aŭ li povus esti farinta tion sen tio, ke vi notis ĝin».
«Eble».
«Nu, mi devas foriri. Estis plezuro...»
««Anĝelo. Mia nomo estas Anĝelo».
«Vidu: eble vi estas reala anĝelo, tiu anĝelo, kiu ankoraŭ ne lernis sian metion».
«Kaj kiel mi scios pri tio?»».
«Nu..., vi diras, ke vi ne notas senton, ĉu?»».
«Jes».
«Sed kiam vi helpis tiujn ĉinojn, ĉu vi spertis plezuron, ĉu vi ne povis farti pli bone pro tio, ke vi helpis?»
«Jes».
«Vidu!: anĝeloj estas faritaj de tio. Tiu estas via misio, certe».
«Vi forgesas ion».
«Kion?»
«Mi sentis tion ĉar mi ankoraŭ estis ene de iliaj korpoj, unu ĉiufoje. Mi sentis kun ili. Sed kiam mi eliris ilin, mi ne plu sentis ion ajn».

    Ŝia rideto malvarmiĝis eke:
«Oh, mi vidas. Mi devas foriri, vere».
«Do adiaŭ, Maribel'. Zorgu pri vi».

    Mi kredis, ke mi neniam plu vidos ŝin denove, sed mi eraris.

   Dum ŝi iris hejmen, mi memoris, ke unu el la plej belaj stratoj en Seviljo estas Strato La Sierpe, kie antaŭ multaj jaroj estis muzikvendejo, Damas', kie mi aĉetis partiturojn por gitaro je miaj plej junaj jaroj, kiam mi vizitis Onklon Prudenton. Mi volis promeni laŭ la strato, do mi iris tien. Kiam mi eniris la straton, mi vidis ŝin je a alia fino, enirante el la Placo de Hispanio. Du personoj sekvis ŝin parolante al ŝi senĉese, kvankam ŝi ne atentis al ili, sed mi vidis, ke ŝi koleras. Kio okazas al ŝi?, mi demandis al mi mem. Tuj mi vidis infanon kuri tra tiuj du homoj. Diable!, mi diris, do ili estas la skeptroj, kiujn ŝi pridiris! Sekve mi atendis apud muro ĝis kiam ili venis, kaj poste mi sekvis ilin kvazaŭ mi ne atentas al ili, ĉar mi estas viva persono. Sed mi konsciis pri tio, kion ili diras.
«Vi devas iri al policanoj!». la viro diris. «Ili ne devas resti senpunaj».
«Krom ili mortigis nin», la virino diris», ili volas la monon por ili mem».
«Baldaŭ mi konstatis, ke tiuj skeptroj volis venĝon sur iu. Mi vidis, ke Maribel' estas tre kolera, sed ŝi ne kuraĝis respondi al ili ĉar tiu strato estis plenplena da homoj, kaj sekve ne estas bona ideo, ke oni vidas, ke ŝi parolas al neniu. Sed homoj ne povis vidi aŭ aŭskulti min. Tial, sciinte pri la problemo mi diris subite:
«Ĉu vi ne hontas puŝi kompatindan virinon, kiu havas pli gravajn aferojn fari ol iri en policejon diri, ke du fantomoj donis al ŝi informon?»

    Ili ambaŭ ekrigardis al mi, kaj tuj pensis, ke mi estas sorĉisto, same kiel ŝi.
«Sed ili mortigis nin!»
«Kaj sekve? Nun vi estas mortintaj, kaj eĉ se viaj murdistoj estas enkracerigitaj, vi daŭre estos mortintaj».
«Sed tio ne estas ĵusta!». la virino diris. «Aldone, ili havas la monon».
«Ĉu vi volas la monon nun? Por kio?»».
«Por nenio. Sed ni volas, ke la aliaj herendantoj ekhavu ĝin».
«Vi zorgas pri stultaĵo. Kaj vi ĝenas la ununuran personon, kiu povas aŭdi vin. Vi nur atingas, ke  ŝi ne atentas al vi».

   Ili haltis kaj konfrontis min:
«Kaj el kie diable vi venas? Se vi estas skeptro, kial vi apogas ŝin?»».
«Ĉar mi neniam apogis futbalteamon, aŭ politikan partion, aŭ religian fidon dum mi vivis; kaj sekve mi ne atendis esti mortinta por apogi du stultulojn nur pro tio, ke ili estas je la sama flanko de la morto kiel mi. Mi neniam aniĝis aron, kaj Maribel' estas virino, kiu bezonas helpon, ne tion, ke du stultuloj kiel vi premu ŝin. Ĉar vidu, geuloj: kiel vi pagos Maribelon pro tiu favoro?»».
«Nu..., vere..., diskonigi veron estas pago per ĝi mem».
«Ho, jes, kompreneble. Fari vian konvenon devas esti plezuro mem. Kiam vi vivis..., kion vi faris? Ĉu vi estis politikisto?»».
«Do, kion vi proponas, ke ni faru? Ni povas fari nenion kontraŭ vivantoj».
«Kial devus vi fari ion ajn kontraŭ iu? Ĉu vi vere stultas? Oni piedpuŝis vin el vivo, ulo. Vi povas fari nenion plu. Kaput'. Vi iru enferen. Vi malmankas. Estas nenio por ke vi faru ĉi tie. Do vi alkutimiĝu al tiu ideo: dum vi havos iun ajn senton al iu viva, vi ne povos transiri al venonta dimensio, kie ajn ĝi estas. Kaj esti ĉi tie por ĉiam ne estas bone por vi. Aŭ por tiu ĉi virino, ankaŭ».
«Do kion vi faras ĉi tie? Ĉu vi volas ŝin por vi mem nur? Ĉu vi volas, ke ŝi faros taskon por vi kaj ĝenas al vi, ke ni prenos ŝian atenton el vi?»

    Tiu sensencaĵo kaptis min sengarde, kaj mi ridaĉis laŭte.
«Nu, mi ne vere scias kial mi ne foriris ankoraŭ. Mi jam estas mortinta de tri tagoj, kaj mi ne povas movi de ĉi tie, eĉ se mi opinias, ke ne estas ligo por mi al vivanta mondo... Se ne..., ho, kompreneble, jen tio!». mi diris kvazaŭ al vi mem dum mi frapis mian frunton plurfoje.
«Kion», ili du diris samtempe.
«Ne, nenio. Mi ankoraŭ ne povas klarigi. Kiam mi povos, mi malaperos. Sed, bone, ne plu ĝenu Maribelon, ĉar mi koleros kontraŭ vi. Mi ne scias ĉu skeptroj sentas doloron kiam alia skeptro batas ilin, sed estas nur unu maniero ekscii tion».

    Ili ne montris multe da intereso scii pri tio, ĉar ili malrapidis iom post iom, ĝis kiam ili finfine turnis kaj foriris. Ili celis la finon de la strato. Ili serioze parolis unu la alian, kaj kiam ili estis atingonte la finon de la strato, mi vidis ion surprizigan: ili malaperis. Mi celas diri, ke mi ĉesis vidi ilin.
«Ea!». mi aŭdis konatan voĉon diri malantaŭ mi. «Vi sukcesis liberiĝi pri ili, knabo!». Maribel' rigardadis al mi pli amike ol antaŭe.
«Vi scias pri tio, kion mi trovis, ĉu ne?»
«Jes: vi ne moviĝas pro tio, ke vi ankoraŭ volas lerni aferojn. Vi volas scii ĉion».
«Ekzakte».
«Skeptroj, verŝajne, ne povas movi al venonta loko dum ili havas ion de ĉi tie. Kaj vi havas tiun diablan sciencan intereson, tiun scivolemo pri ĉio».
«Nu, tial mi restos. Mi ne kredas, ke soifo pri scio povas esti malbona».

    Ŝi rigardis al mi en kompato. Sed tamen aliteme diris: «Nu, do vi restu. Plaĉu vin mem».

    Ni marŝis al ŝia hejmo, kaj post dek minutoj ŝi diris: «Aŭskultu, vi estas tre valora astrala korpogvardisto. Mi luos vin».

    Mi ne estis tre feliĉa pri la ŝerco de la sorĉistino, sed ĝi pensigis min. Mi povus fari ion, ĉar mia nova vivo jam tedis min. Lerni, lerni, lerni la tutan tempon ne estas tre  utila. Ne gravas kiom multe tio interesas al mi. Sed malgraŭ ĝi, mi decidis mi volis lerni ĉion, kompreni ĉion. Kaj se mi povus helpi aliajn homojn per la aferoj, kiujn mi lernis, mi faros. Ĝuste male al tio, kion aliaj skeptroj faras.
«Kien tiuj aliaj iris?»
«Ili foriris al sekvanta nivelo».
«Same kiel en vidludo».
«Nu..., jes. Tio estas pli serioza, sed jes. Vi konvinkis ilin. Ili ĉesis senti tiun venĝosenton stultan, kiun ili havis, kaj trankviliĝis. Tial ili povis iri en la sekvantan dimension».
«Nu, tio estas kvazaŭ ili mortis denove, ĉu ne?»
«Eble. Vi eble ne estas serioza pri ĝi, sed vi agis kiel vera gvardisto. Vi forprenis rubon for de mi. Ili frenezigis min».
«Vi vidas, ke ne ĉiuj ni skeptroj ĝenas».
«Kelkaj estas eĉ agragblaj», ŝi ridetis al mi.

    Ni ne plu estis en Serpenta Strato. Ni estis proksime de ŝia hejmo. Ŝi vivis je la kvara etaĝo. Ŝi vivis sola, kvankam ŝi havis multe da geamikoj.
«Bone, mi lasas vin», mi diris. «Vi rajtas havi privatecon».
«Ĉu vi ne volas glason da vino?». ŝi ridis al mi. «Min neniam skeptro protektakompanis hejme. Neniu, kiu ne postulis ion de mi».
«Ĉu vi havas astralan viskion?»
«Ne, sed mi povas doni al vi iom da klaĉado. Kaj vi povas tion doni al mi».

    Mi neniam antaŭe estis en hejmo de sorĉistino. Kvankam la invito estis tempta, mi estis neinte kiam mi vidis ŝin malfermi sian buŝon iomete, kvazaŭ io surprizas ŝin. Mi turniĝis kaj trovis dekdujaraĝa knabo. Eĉ se li estis en ombro, ĉar estis nokto, mi vidis lin perfekte.
«Estos plezuro pasigi nokton kun tia belulino», mi diris klinante mian korpon ataŭ ŝi kaj montrante la pordon per mano mia. Dum ŝi eniris, mi diris la knabon:
«Se vi venis ĝeni ŝin, mi frapos vin tiel, kiel oni neniam frapis vin en via alia vivo, knabaĉo». Sed tiam mi komprenis, ke tio ne helpos lin, sekve mi aldonis: «atendi min ĉi tie, mi revenos helpi vin. Sed se vi venas kun ni, mi forĵetos vin tra la fenestro».
«Kie estis vi?». demandis Maribel'.
«Ho, mi nur forprenis rubaĵon, ne zorgu. Diru al mi kiun etaĝon vi iras».
«La kavaran D».
«Bone. Supreniru per la lifto».

    Dum ŝi supreniras, mi demandis la knabon:
«Kion vi bezonas, infano?»
«Oni ĵetis min en la riveron».
«Kiu?»
«Bravulaĉoj de mia lernejo».
«Kion vi deziras?»
«Mi volas, ke miaj gepatroj sciu kie mi estas. Mi volas, ke ili trovu min».
«Oni ne savos vian vivon, vi scias, ĉu ne?»
«Ne, kompreneble, mi scias».
«Mi opinias, ke tio estas prudenta. Atendu, mi revenos al vi».

    Mi venis al kvara etaĝo D kiam ŝi malfermas sian pordon.
«Saluton», mi diris.
«Jen stulta kaprico, ne veni kun mi per lifto. Ĉu estas skeptroj klostrobiaj nun? Diable, ne tiuj, kiuj turmentis min en liftoj, kiam mi povas iri nenien ajn».
«Mi laboris», mi respondis. «Kaj ankaŭ vi havas taskon nun... Ne malvestiĝu. Vi devas reveni malsupren telefoni».
«Mi havas telefonon hejme. Kiun mi devas paroli? Amintinon, kun vi ne adiaŭis?»
«Kiom jaraĝa mi aspektas nun?»
«Mi dirus..., ĉirkaŭ tridek kvin».

    Tiam mi konstatis, ke mia aspekto ne estas tiu de naŭdek jaraĝa avo. Skeptroj certe ne havas la aspekton, kiun ni havas kiam la korpo, kiu tenis nin, mortis. Mi imagis min kvazaŭ mi estis sesdek jaraĝa, kaj mi ripetis la demandon:
«Nu», ŝi diris», kia estas via hararo? Ĝi estas pli maldika nun, kaj pli griza. Vidu, ne ludu..., kiu estas via nomo, denove?»
«Mi diris al vi, Sinjorino Sorĉistineto Maribel': mia nomo estas Anĝelo».
«Ho, jes, gvardista Anĝelo. Trankviliĝu, ne plu ŝanĝu vian aspekton. Vi diris al mi jam, ke vi estas naŭdek jaraĝa, sed mi preferas vin kiel tridek jaraĝa».

    Mi revenis al mia antaŭa aspekto. Mi rigardis min je tiu aĝo dum mia tuta vivo, tridek jaraĝa, ĉar tiam mi ĝuis bonan sanon, mi neniam havis operacion, sed mi estis jam sufiĉe matura pensi, ke mi ne scias ĉion, mi ne meritas ĉion, kaj la plej bono de vivo ankoraŭ ne venis al mi, sed mi ankaŭ estis sufiĉe naiva alfronti ĉion per pozitiva sinteno.
«Bonorde, Maribel', mi pardoneptas: mi ne memoris, ke mi mortis naŭdekjaraĝe.
«Benataj estu viaj genoj, Anĝelo. Mi ne scias, ĉu mi atingos tiun tridek jaraĝon, kiun vi aspektas».
«Kial? Ĉi vi fumas?»
«Ne, pro la malbona ŝanco, kiun mi havis laŭ mia tuta vivo».
«Vidu: vi devas telefoni nun. Sed vi ne povas diri al policanoj, ke via informo venas de skeptro».
«Ne, kompreneble ne». Kaj tuj ŝia rideto estis pli brila: «Vi parolis al infano».
«Jes, vi kaptis min! Sed tio kostos al vi nur du sekundojn kaj unu eŭron».
«Aŭskultu, Anĝelo: mi ne povas zorgi pri ĉiuj homoj. Mi ne estas Ne Registara Organizo. Mi devas labori, mi bezonas vivi mian vivon. Kaj mi ne povas dediĉi mian tempon kaj forton helpi la mortintojn. Ĉefe nun, kiam mi ĵus perdis mian postenon».
«Diable! Mi ne sciis tion. Kian postenon vi havis?»
«Mi diplomiĝis pri Ekonomio. Sed mia lasta posteno estis kiel kaŝisto en supermerkato. Ĝi fermis ĉi tiun matenon. Mi serĉadis novan postenon la tutan tagon. Kiam mi trovis vin mi ĵus sidis sur tiu benko por ripozi. Paroli al vi estis bona ripozo, kiu forprenis min el miaj problemoj, sed mi devas pensi pri mi mem. Mi malmoliĝis de kiam mi ektrovis tiun povon pri paroli al mortintoj. Unue mi pensis, ke tio estas beno, sed ĝi vere estas malbeno. Ili ne donas al mi pacon. Ili vidas min de fore kaj se mi konsentas helpi ilin, poste ili fieras, ke mi helpis ilin, do estas vico por vidi min. Fakte, kiam vi timigis tiujn du hodiaŭ, aliaj spektroj atendis vidi min siavice».
«Kial ili foriris?»
«Pro tio, kion vi diris al ili. Kaj ili vidis, ke ili du malaperis en la venontan dimension. Kaj post ili mi vidis kvin aŭ ses, kiuj sekvis ilin. Jes, vi estus bona gvardista anĝelo, Anĝelo, sed ne por vivuloj, sed por mortintoj».
«Nu, rigardu, Maribel', ni povas fari konsenton: vi helpu min, kaj mi helpos vin».
«Ho! Kion mortinto povas fari por mi?»
«Mi trovos laborpostenon por vi. Se mi sukcesas, ĉu vi helpos min?»
«Diable! Finfine ne vi laboros por mi, Angĝelo. Ja mi laboros por vi!»
«Sed vi donu signon al mi. Venu malsupren kaj voku telefonnumeron. Vi devas diri nur unu frazon».
«Ŝi turnis, rigardis al si sur spegulo, pentris siajn lipojn iomete, premis sian hararon kaj reiris eksteren. Ŝi venis en telefonejon proksime de sia hejmo, kaj per mano vestita de ganto ŝi prenis telefonon kaj demadis al mi:
«Kiun numeron?»

    La knabo kantis ĝin al ŝi. Tuj kiam oni respondis, ŝi diris:
«Serĉu Jozefon Mateon en kilometro 45ª de ŝoseo al Kordovo, sur bordo de la rivero». Kaj ŝi tranĉis komunikon.

    Ŝi rigardis al ni du, kaj aldonis: «Mi esperas, ke vi scias tion, kion mi faras. Vi rakontos al mi. Nun mi lasas vin, ĉar vi certe havas aferojn fari». Kaj ŝi reiris hejmen.
«Nu, Joĉjo: mi faris tion por vi, sed nun vi devas fari ion por mi».
«Kompreneble».
«Mi volas, ke vi koncentriĝu, kaj pensu: vi jam mortis. Vi ne plu estas viva. Vi ne plu vidos viajn gepatron denove. Ĉu vi komprenas?»

    Mi kompatis la etan knabon. Li rigardadis al mi kun vizaĝo de homo, kiu ne komprnenas. Poste, li rigardis al planko, cedante, kaj diris:
«Jes, mi komprenas. Sed diru: ĉu mi ne rajtas resti kun vi?»
«Vi povus resti kun mi, sed mi ne scius kion fari kun vi. Ververe, mi ankaŭ ne scias tion, kion mi faros kun mi mem. Kaj mortintoj ne rajtas resti multe da tempo ĉi tie. Vi ĉiuj devas preteriri en la sekvantan dimension».
«Kial vi ne venas kun mi?»
«Car oni lasis min ĉi tie, tiel ke mi certigu, ke vi ĉiuj preteriras. Neniu devas resti en ĉi tiu nenies lando. Estas kelkaj vivuloj, kiel Maribel', kiuj povas vidi vin. Kaj tio povas influi iliajn vivojn. Tio ne estas justa. Ili jam havas sufiĉe da problemoj sen vi, mortintoj».

    La infano rigardis al ĉielo kaj silentis dum longa paŭzo. Poste, li rigardis al mi denove, kaj ne ploris nur pro tio, ke skeptroj ne ploras. Sed li ŝajnis malgaja:
«Kaj ĉu mi neniam plu vidos paĉjo kaj panjo?»
«Kompreneble vi ja vidos ilin, Joĉjo. Kiam ili du mortos. Ili iros tien, kie vi estas ironta».
«Ĉu vi scias pri lo loko, kie mi iros?»
«Ne. Ĝis nun mi ne povis iri. Mi estas balailo ĉi tie, tiel ke neniu restu».

    La infano ŝajnis kredi min. Kompatinduleto».
«Kaj kion mi faru por preterforiri?»
«Ne multe. Unue, voli iri. Due, malhavigi al vi pri la ceteraj sentoj homaj, kiujn vi ankoraŭ havas».
«Kiel?»
«Tiu emo por ke viaj gepatroj trovos vian korpon estas ceteraĵo pri la granda amo, kiu vi sentis al ili. Fojfoje okazas, ke spiritoj estas ŝtompitaj en ĉi tiu dimensio ĝis ili perdas tiun ceteraĵon. Aŭ ĝis ili plenumas sian deziron, kaj komprenas, ke ne indis. Sed tio estas malpli bone, kredu min. Pripensu ĝin kaj demandu al vi pri tio, kion vi deziras: ĉu vi deziras preteriri en la sekvantan dimension, aŭ vi preferas resti ĉi tie, kun mi?, batalante aliajn skeptrojn, kiu povos vundi vin?»

   La knabo rigardis surgrunden, kaj kiam finfine li denove rigardis al mi, li ridetis dolĉe, tiel, kiel mi supozas, ke kerubinoj ridetas, kaj diris ĝoje:».
«Mi jam scias tion, kion mi devas fari. Mi memorigos Dion pri vi».

   Kaj lia vizaĝo ekbrilis kaj Plop!, li malaperis.».
«Vi plorigis min, ulaĉo», diris mia sorĉistino ekvidante min.».
«Mi estas monstro por sorĉistinoj», mi blagis.».
«Ne, ne monstro, sed manipulacianto senhonta vi ja estas, ulo. Mi ne scias pri tio, kion vi diris al infano, sed vi cerbobanis lin por ke li foriru».
«Jes. Kaj vere mi ne scias, ĉu mi sendis en nenion, aŭ kun Dio, tiu Dio, kiun mi ankoraŭ ne konas».
«Ŭaŭ!: la fiera ateisto devenas agnostikulon. Vi ja estas survoje...«».
«Mi ne scias. Sed vidu, mi nun havas laboreton fari tuj, kiam mi vidas, ke miaj gekolegoj ne ĝenas vin...., kaj diru al mi: je kioma horo vi suferas tiujn noktajn vizitojn?»».
«Ĉirkaŭ post du horoj la parado komencas. Verŝajne pli multe da homoj mortas nokte, aŭ ili malkovras min ĉirkaŭ tiu horo».

   Mi rigardis horloĝon sur la muro:».
«Bone, mi havas du horojn. Sed antaŭ mi foriros, diru al mi: kion vi povas fari, krom ekonomion?».
«Mi scias ion pri kompuliarto. Mi uzas komputilojn de kiam mi estis infano, kaj mi programis per Kobol kaj C++, kvankam malmulte».
«Aha'. Ĉu vi tajpas per dek fingroj?».
«Kompreneble jes!».
«Kaj krom via universitatstudojn, ĉiu vi mastrumas alian branĉon da scio?».
«Mi amas legi. Me legis multe. Sed mi studis nenion, krom Ekonomion».
«Mi kredas, ke tio ja sufiĉas. Nu, mi vidos, kion mi povos fari».
«Vi parolas kvazaŭ vi povos fari ion».
«Vi havu viskion, kaj pretigu alian por mi».

   Ŝi okulbrovis al mi:».
«Ho? Ĉu vi drinkas?».
«Vi pretigu, kaj vi vidos».

   Kaj ŝi defie pretigis. Dum ŝi drinkis sian, ŝi parolis al mi pri sia infanaĝo, pri la maniero per kiu ŝi trovis la povojn, kiujn ŝi havas. Dekomence ŝi nur povis vidi ombrojn, sed post iom da tempo ŝi sukcesis kompreni, ke ne temas pri ombroj, sed personoj».
«Ĉu vi ne timis?»
«Ne, je la komenco mi trovis tion amuza, tiel, kiel vi trovas ĝin nun».
«Ne. Mi alkutimiĝas», mi serioze respondis», sed mi tute ne amuziĝas per tio, kara. Tute ne».
«Bone, pardonu min. Je la komenco la afero paroli pretervivulojn ŝajnis amuza al mi. Sed tio ĉesis esti amuza kiam ili komencis postuli al mi fari aferojn. Kelkajn mi povis fari, tiel, kiel tiun ĉi, kiun mi ĵus faris, telefoni. Aliaj estis pli malfacilaj, kiel ekzemple iri en policejon kun informon aresti krimulojn. Kelkajn fojojn mi kuraĝis akcepti iliajn postulojn kaj mi iris en policejon. Policanoj rigardadis min nefide, kaj ili eĉ demandadis min per multe da malmoleco. Sed kiam mi konfesis, ke mortintoj diris al mi, ili forpelis min ĉar ili kredis, ke mi estas frenezulino, kaj ili sufiĉe stultaj atenti al mi. Laŭ jaroj mi malmoliĝis multe al ili, kaj ili lasas min trankvila finfine, kiam ili vidas, ke mi tute ne atentas al ili. Ili provas bati min, sed ili ne povas, ĉar ili ne estas materiaj. Ili insultas min. Ili diras al mi hororajn aferojn, sed mi jam alkutimiĝis.».
«Nu, ne ĉiuj estas same».
«Ne. Vi estas suno en nokto da skeptroj».

   Ŝi jam finis sian viskion, kaj malatente lasis sian glason kaj prenis mian. Mi ne scias ĉu mi influis al tio, ke ŝi faris tion nekonscie, aŭ tio estis ŝia propra nekonscio. Finfine ŝi havis ambaŭ glasojn en ŝin, kaj ĝoja ŝi enlitiĝis.».
«Nu, vi estas skeptro, do mi ne povas eksciti vin, mi supozas, kaj vi ankaŭ ne atakus min, eĉ se vi povus».

   Kaj ŝi tuj komencis nudiĝi. Tre nature, kvazaŭ mi ne estis tie. Vere estas, ke ŝia korpo estas malgranda kaj bela. Ŝi forprenis ĉion malrapide, kaj kiam ŝi estis tiom nuda kiel patrino Eva, ŝi enlitiĝis.».
«Ĉu tiu estas via noktovesto?»
«Jes. Ĝi ne ŝrumbas, kiam ĝi malsekiĝas. Kaj oni ne devas gladi ĝin. Kaj se ĝi rompiĝas, ĝi riparas sin mem», ŝi diris per rideto. «Ĉu ĝenas al vi, ke mi malŝaltu la lumon?»
«Plaĉu vin mem».

   Mi ne diris al ŝi, ke ni skeptroj povas vidi sen lume, ĉar ni ankaŭ uzas subruĝajn kaj superviolajn radiojn, kiujn homaj okuloj ne eblas vidi.

   Ŝi parolis ĝis kiam ĝi ekdormis. Mi aŭskultis ŝin..., kaj komprenis, ke tio estas kutimo de homoj, kiuj vivas sole: ili havas malofte aŭskultantojn, sed kiam ili trovas ilin, ili rakontas ĉion, kion ili ne sukcesis priparoli dum multe da tempo. Feliĉe por ŝi, mi interesiĝis pri ĉio, kion ŝi rakontis al mi, ĉar mi komprenas solecajn homojn. Mi estis tia dum mia tuta vivo, kvankam min ĉiam ĉirkaŭis homoj. Multe da homoj, kiuj neniam komprenis min. Homoj, kiuj volis labori malmulte kaj gajni multe da monaĉo, kaj ne komprenis, ke laboro per si mem povas esti volata okupo, tiel, ke oni povas fari ĝin pli kaj pli bone, sendepende al tio, ke oni pagos al vi pli aŭ malpli pro tio: la laboro mem povas esti vian plej bonan pagon. Tion oni nomas labormalsano aŭ alia eĉ malpli belsona vorto, sed mia laboro konservis mian menson okupata, kaj la astrala korpo, kiu estas mia sola restaĵo nun, lernigas multe al mi daŭre.

   Mi restis tie, protektante ŝian dormon, kaj je la kvara matene, proksimume, mi vidis ulaĉon alproksimiĝi al ŝia lito. Li ŝtoniĝis kiam li aŭdis voĉon en sia orelo, kiam li estis ekvekigonte mian sorĉistinon:».
«Se mi batas vin, vi mortos, fiulo».

   Li sinturnis tuje, kaj demandis:
«Kiu diable estas vi?»
«Via ekvizaĝdisŝirontulo, se vi vekas mian sorĉistinon».
«Ĉu sorĉistino via?»
«Jes. Vi trovu alian. Mi vidis ĉi tiun unue».

   La ulo rigardadis, kaj diris honte: «Mi havas ŝuldon senpagitan».
«Nur unu ŝuldo? Diable, vi estas bonŝanca! Vi ne povas imagi kiom da ili mi lasis senpagotaj. Sed tio estas same nun. Vidu, knabo...«».
«Rodolfo».
«Nu, vidu, Rodolfo: okazas, ke vi estas mortinta. Akceptu tion. Tio, kio okazas en mondo de vivuloj, ne plu estas via afero. Selve, perdiĝu. Vi ne plu estas permesita miksiĝi en mondo de vivuloj aŭ ĝeni vivuloj denove».
«Kaj kiu malebligos tion al mi?» li diris malestime», Ĉu vi?»
«Jes».
«Kaj kiuj pli?»
«Nu, ni vere estas tri».

   La naivan bravulaĉon kaptis mia ruzo, ĉar dum li rigardis ĉirkaŭ si trovi la aliajn du, mi venis al li, prenis lian brakon, kaj pensis pri fora loko..., la pinto de Tejdo. Tie estis unu horo malpli, kompreneble.».
«Kie estas la aliaj du? Hej, kio okazas?»
«La tri estas miaj du koĥonoj kaj mi, stultulo», mi diris dum mi frapis lian kapon fortege. «Ĉu doloras?»
«Ne», li diris rigardante al mi per malestimo. «Kiu diable estas vi?»
«Nu, eĉ se tio ne doloras, mi estas tiu, kiu batalos vin, se vi ne kondutas dece».

   La kompatindulo sidiĝis sur la grundon, kaj rigardis al fora loko.  Lumetoj de urbetoj en aliaj insuloj estis ankoraŭ videblaj tie, fore.  la tutan nokton ni priparolis liajn plendojn kaj problemojn. Li estis bravulaĉo, kiu laboris pro mono por mafiuloj, kaj li ne finis kelkajn mendojn. Lin oni mortigis en kverelo, kaj li volis venĝon kaj doni informon al sia estro, por ke iu estos murdita.».
«Rodolfo, knabeto, tio ne plu estas. Same kiel kiam vi plioldiĝis, kaj vi ne plu ludis kun infanoj, nun vi estas mortinta kaj ne povas miksiĝi kun vivuloj. Ĉu vi ne konscias, ke tio ne estas vira? Tio estas malpli bone ol bati infanon.

   La ulo mallevigis sian rigardon, kaj agnoskis:».
«Vi pravas. Kial mi ne havis gvardanĝelon kiel vi kiam mi vivis?» Evidente li subigis mian majusklon, sed tio ne plu gravis.».
«Rigardu, Rodolfo: ju pli rapide forlasos vi tiujn vivulajn stultaĵojn, des pli rapide vi eniros la sekvantan dimension.».
«Ĉu vi opinias, ke bravulaĉo kiel mi, kiu respondecas pri dudek sep murdoj, iros Ĉielen?», li demandis per tremanta voĉo.».
«Ĉielo estas la loko, kiun vi konstruas, Rodolfo. Dum vi vivis, vi turnis vian vivon en enferon. Nun vi povas havi alian ŝancon konstrui vian paradizon. Forlasu vian malamon, vian venĝemon, ĉiujn pasiojn, kiujn vi havis. Eĉ tiujn bonajn. Kaj pensu, ke estas loko por vi, kiu ne estas ĉi tiu. Ĉar ĉi tie vi jam estis, kaj vi ne sciis profiti ĝin. Nun vi profitu ĉi tiun ŝancon, kiun oni donas al vi.

   Dum mi verŝis tiun ĉenon  da  pensoj sur lian cerbon, lia vizaĝo  briladis iom post iom per rideto, dekomence timema, sed finfine de orelo al orelo. Kiam mi finis paroli al li, mi vidis, ke malantaŭ li estis mirinda pejzaĵo: la maro, kaj pli fore oni vidis la insulo Granda Kanario, ĉar suno ekaperas tiam. Mi kredis, ke lia vizaĝo estas pli brila pro sunapero. Tamen radioj de suno estis ankoraŭ ruĝetaj, sed lia vizaĝo paliĝis pli kaj pli. Li murmuris Dankon, Anĝelo, kaj Plop!, li malaperis. Kaj restis dum kelkaj momentoj mi tie, je la punkto plej alta el Hispanio, parolante sola kvazaŭ perfekta stultulo, rigardante la naturan belecon de Kanariaj Insuloj, tute senmova.

Subite mi revenis en realon: «Diable!, la posteno de Maribel'!»



VII

Ŝi diris, ke ŝi estas ekonomikistino, kaj duoninforma­di­kis­tino, sed ŝi ne diris al mi gravan detalon: ĉu ŝi parolas lingvojn? Sekve, antaŭ ĝeni eblajn kontaktojn miajn, mi deciis ke mi devis demandi al ŝi.

Kiam mi venis en ŝian hejmon, mi rimarkis, ke ŝi dormas. Ne strange: estas la sepa horo matene, kaj komenci serĉi laboron tiam estas absurda. Sekve mi eniris ŝian sonĝon rapide. Mia sorĉistino estas pli malkomplika knabino ol mi antaŭvidis. Ŝia sonĝo estis duonluma, per ruĝeta koloro, Ŝi sonĝis kun plaĝo senakva, kun speco da koto, kie neniu estas. Tie mi haltis kaj diris tute nature:

«Ich bin hier

Tuj aperis imago ŝia, kiu demandis:

«Kion vi diras?»

«Ĉu vi la germanan parolas?»

«Ne».

«Kiom da lingvoj vi parolas?»

«Anglan, francan kaj Esperanton».

«Ĉu Esperanto? Kio estas tio?»

«Lingvo internacia. Mi lernis ĝin kiam mi ankoraŭ estis en universitato».

«Kaj ĉu tio utilas al io?»

«Ĝi utilis al mi por scipovi la anglan pli bone».

«Kiel?»

«Ĉar ĝi esas kvazaŭ modelo pri lingvo, kiun ĉiuj aliaj lingvoj sekvas. Ŝajnas, ke la aliajn lingvojn oni konstruis el Esperanto, kvankam vero estas, ke la iventinto de Esperanto faris inverse: li prenis la plej bonaj trajtoj de ĉiuj ligvoj, kiujn li konis, kaj la rezulto estis Esperanto».

«Ho, tre interese. Nu, diru al mi en Esperanto: Me gustan tus ojos color café. Me gustaría bebérmelos para ver si saben a miel».

«Ha, facila tasko: Plaĉas multe al mi viaj okuloj kafokoloraj. Mi ŝatus trinki ilin por konstati, ĉu ili gustumas miele».

«Mi agnoskas, ke la frazo ne estis facila. Sed mi vidas, ke vi estas artisma. Kaj en la angla, ĉu vi kapablus diri tion?»

«Mi provos: I like your coffee-coloured eyes. I would like to drink them to check if they taste like honey».

«Tre libra, sed jes. Mi jam vidas, ke vi scipovas la anglan. Ĝi ne estas facila frazo».

«Ne: ili estas du frazoj», diris la sorĉistino amuze. «Sed kial vi diris, ke mia traduko de la anglan estas tre libra?»

«Nu, mi dirintus: your eyes look like coffee. I would like to drink them to see if they taste like honey. Sed via diraĵo estas tute korekta».

«I knew».

«Bone, denove vi ekdormu, Maribel'. Poste mi vekos vin denove. Mi iras fari demarŝon».

Kaj mi malaperis el ŝia sonĝo. Mi invadis triun de mia amiko Bernardo, kiu laboras en banko. Mi pikis rekte en lia cerbo, sen demandi ion ajn, serĉante informon pri vaka posteno. Mi trovis, ke oni ĵus forpelis vicdirektorino de branĉo de Toledo pro tio, ke ŝi trukadis pri hipotekoj. Mi konstatis la nomon de la estro, kiu devos decidi pri la nova postenulo, kaj kie li vivas. Per salto mi situiĝis en menson lian, sed mi trovis, je mia malkontento, ke li nun vekiĝas.

«Dormu vi nur unu minuton pli, Eŭsebjo», diris mi per la plej volupta voĉo, kiun mi sukcesis ŝajnigi. Kaj mi vidis, ke vekiĝantulo denove falis en profundan dormon. Ene de tiu dormi mi proponis al li imagon pri Maribel', kaj mi ankaŭ devigis lin akcepti, ke li devos vidi ŝin ĉe sia laborejo du tagojn poste. Mi serĉis en sia menso, kaj mi trovis la nomon kaj adreson de sia sekretariino persona. Mi refaris al tutan procedon kun Kristin', lia dekstromanulino, antaŭ mi venis revidi Maribelon:

«Vekiĝu, beldormulino».

«Kioma horo estas?»

«Laŭ ĉi tiu horloĝo, la deka horo».

«La dela! Kial vi lasis min dormi tiom multe?»

«Mi estas skeptro, ĉu vi memoras? Mi estas ĉi tie neleĝe. Miaj devoj ne inkluzivas tiun de vekisto, kvankam mi ĵus faris tion».

«Bone», ŝi diris saltante kaj montrante denove ŝian ravan nudecon. Ŝi iris en duŝejon kaj kvin minutojn poste revenis freŝan kaj odorante sapone. Ŝi uzis vestobantukon por sekiĝi kaj pretigis malgrandan matenmanĝon: blankan kafon kaj du biskotojn.

«Ĉu vi volas?», ŝi ofertis min ĝentile».

«Ne, dankon», mi respondis per sama ironio», mi jam matenmanĝis iel ajn. Plibeligu vin tuj kiam vi finos matenmanĝi».

«Ĉu plibeliĝu? Kial?»

«Ĉar mi faris hejmtaskon. Vi vojaĝos al Madrido paroli kun S-ro Eŭsebio Alcaraz Fernandez, kiu serĉas intervenhelpanto en sia banko en branĉo de Toledo, ĉar oni forpelis vicdirektorinon kaj oni plialtigis la postenon de interventino, kaj nun oni bezonas helpantino de interventisto, ĉar la ĝisnunan helpantinon oni ĵus promociis».

«Ĉu Toledo? Mi ne scias, ĉu tio interesas al mi, posteno ekster Seviljo».

«Ne estu stulta, Maribel', la salajro estas preskaŭ du mil eŭroj».

«Ĉu du mil? Je kioma horo estas la trajno?»

«Kvarono antaŭ la dekunua. Se vi uzas la AVEan trajnon, vi atingos Toledon je kvarono post la unua. La banko fermas je la dua al la publiko. Sed je la dua S-ro Eŭsebio vidos vin».

«Konsentito. AVE je kvarono antaŭ la dekunua».

Ĝi ekforkuris al la stacidomo. Kiam ŝi estis tie, venis voĉo per laŭtparoliloj:

«Atentu, bonvolu! Sinjorino Maribel' Ĥimenes de Leon', bonvolu veni al informejo!»

Ŝi rigardis al mi subtile, kvankam kun spontana surpriso, kiam la informejistino donis al ŝi bileton por la AVE en unua klaso. Ŝi diris nenion. Ŝi eniris la trajnon kaj sidis ĉe sidloko sia. Iom da tempo poste ŝi signalis al mi per ŝiaj okuloj kaj eniris la necesjon. Tie ŝi vokis min mense, sed tre laŭte.

«Ĉu sinjorino la sorĉistino vokis min?», respondis mi el spegulo, ĉar ni du ne havis lokon en tiu malgranda spaco».

«Klarigu pri la bileto».

«Ĉu vi aŭdis pri interreto?»

«Jes».

«Nu, RENFE ricevis per interreto mendon pri unuaklasa bileto doni enmane en la stacidomo».

«Kaj kiel vi pagis?»

«Ĉu mi? Nu, vere mi ne pagis ĝin».

«Ĉu?»

«Mi pagis per interreto per nomo kaj karto de iu Ana Gomes, Ĝenerala Direktorino de Unuagrada Edukado de la Unuiĝo de Andaluzio».

«Kiam ili ekscios, ili serĉos min».

Mi devis premi miajn vangojn por ne ekridegi al naiveco de mia privata sorĉistino.

«Mia kara naivulino! Ĉu vi kredas, ke kun la granda amaso da mono, kiu la Unuiĝo Andaluza forbalaas en stultaĵoj ĉiutage, oni trovos tiun malgrandan elspezo?», mi vidis ŝian koleran mienon, do mi devis aldoni: «sed bone, mia kara, por honori vian konsciencon, la datenoj pri tiu ĉi vojaĝo via forviŝiĝos magie el komputiloj».

«Kiel vi faros tion?»

«Konvinkante la responsa funkciulo pri tio, ke estis eraro, kaj li forviŝos tion senkonscie».

«Vi fidas multe pri viaj povoj».

«Nu, vi ĉiam povas forĵeti vian bileton kaj diri, ke vi scias nenion. Ankaŭ, mi ne kredas, ke Andaluzio bankorotos pro okdek kvin porkaj eŭroj.

«Bone, ni lasu tion, Toledo atendas min».

Je la unua kaj kvarono ŝi estis en Atoĉa. Je kvarono antaŭ la dua ŝi jam estis antaŭ la bankoficejo, kie oni atendas ŝin je la dua.

«Aĥ!, nervoza mi estas! Ĉu estus pli bone, ke mi venu antaŭ la horo, aŭ ĉu mi atendu ĝis la dua?»

«Atendu, mi iros vidi».

En al oficejo ĉio estis trankvila. Je tiu horo ne estis multe da klientoj, kaj la direktoro vidas raportojn pretigitajn de la vicdirektorino, kiun oni ĵus forpelis de la toleda branĉo. Mi trarigardis iomete la menson de Kristin', kaj kelkajn sekundojn poste mi igis ĝin preni la telefonon kaj diri al sia estro:

«S-ro Eŭsebio, ĉu vi memoras, ke post dek minutoj vi devas vidi personon de Seviljo?»

«Ĉu tio ne estas morgaŭ?»

Vidante, ke Kristin' jam certas pri la dato, mi saltis en la menson de Eŭsebio:

«Diable, jes, mi forgesis! Nu, kiam ŝi venos, diru, ke ŝi atendu iomete, ĉar mi estas okupata. Sed akceptu ŝin bone, ĉar ŝin oni rekomendis tre bone».

Kiam mi kontrolis ĉion, mi eliris la bankon, kaj diris al mia protektatinon:

«Antaŭen. Eniru la bankon. Ne rigardu aŭ parolu laŭte al mi, sed faru ĉion, kion mi diros al vi. Se vi ne komprenas ion, demandu mense. Mi aŭskultos vin».

Tuj sekve Maribel' eniris la bankon, puŝante malrapide kaj iris rekte al Kristin'. Neniu sciis tion, sed ŝi nur sekvis min.

«Bonan vesperon. Ĉu Sinjoro Eŭsevio Alkaraz, bonvolu?»

«Kiu demandas?»

«Maribel Jiménez de León».

«Aha. Jes. Atendu, bonvolu».

Ŝi levis la telefonon, kaj parolis al sia estro dum kelkaj sekundoj. Poste ŝi remetis la parolilon, kaj diris al Maribel':

«Ĉu vi povus atendi iomete? Li devas fini gravan taskon».

«Ne estas problemo».

«Se vi deziras, ni povas preni kafon aŭ alian trinkaĵon al vi».

«Estus dolĉe el vi iom da akvo. Mia gorĝo estas seka».

Baldaŭ Kristin' signalis al alia dungito, kiu iris en proksiman trinkejon kaj portis botelon da akvo minerala.

Momenton poste sonis telefono de Kristin', kiu diris al Maribel':

«Vi jam povas pasi, sinjorino Maribel'».

Ŝi rigardis nevole al mi kaj eniris ni du.

«Trankviligu, Maribel', la posteno estas via».

Ŝi ridetis nervoze, kvazaŭ ŝi ne kontrolis ĉion.

«Vi vidos, ke li estas bonkora homo. Kaj li deziras dungi vin, kredu min».

«Mi provos. Sed ne iru tro for. Kaj diru al mi tion, kion mi devos diri».

«Bonan tagon, Sinjorino Ĥimenez. Ĉu vi faris bonan vojaĝon?»

«Jes, tre bona, sinjoro Alkaraz».

«Sed sidiĝu, bonvolu. Ĉu vi havas kun vi vian kurikulon?»

«Jes, kompreneble. Jen ĝi ĉi tie».

La homo studis ŝin zorge, kaj post kelkaj minutoj li diris tre serioze:

«Kvankam vi ne havas multe da sperto, viaj studoj estas kompletaj kaj bonegaj. Mi kredas, ke vi taŭgas por la posteno. Ni instruos vin pri la maniero labori en ĉi tiu banko».

Ili parolis dum longa tempo pri aferoj, kiujn mi ne komprenas. Finfine ŝi venis el banko subskribinte kontrakton kun la banko. Ŝi komencos unu semajno poste. Ŝi devos translokiĝi al Toledo, sed post du -tri jaroj ŝi povus translokiĝi denove en Seviljon, se ŝi ankoraŭ volos. La banko pagos pro la necesaj elspezoj translokiĝi amaŭfoje.

«Anĝelo, mi ne scias kie vi faris tion, sed dankon».

«Psĉe', ne gravas kara. Ankaŭ, mi devis diri al vi nenion. Vi ludis lin bone, kvazaŭ kato kun muso. Ankaŭ mi ne laboris tiom multe: mi ĉiam pensis, ke homa cerbo estas tre komplika, sed de kiam mi mortis, ŝajnas al mi, ke ĝi estas pli simpla ol meĥanismo ol krajono».

«Kaj kio pri mia bileto?»

«Nenio. Ĝi estas elektronika».

«Ne, mi celas demandi, ĉu oni trovos min».

«Ne: tiu por veni jam malaperis. Kaj kiam vi atingos Seviljon, la reenan bileton malperos. Por komputiloj de RENFE vi neniam vojaĝintos. Sed kiam vi revenos, vian bileton pagos la banko».

«Danke al dio. Kion mi faros nun sen vi?»

«Ne, vi devos elteni min iom pli da tempo..».

«Mi konsideros tion promeso».

«Aŭ minaco. Vi ankoraŭ ne konas min».

«Nu, nek vi, nek mi: promenaco».

«Ĉu? Kio estas tio?»

«Io tiom boninencigita kie promeso, sed tiom decidita kiel minaco».

«Ha, bone. Mi lernas tion».

Dum tiu semajno, kiun oni donis al Maribel' komenci labori, ni promenadis laŭ Seviljo kaj ŝi rakontis al mi milojn da anekdotoj pri sia urbo, kie ŝi loĝis sian tutan vivon. Ili estis kvar tre intensaj tagoj. Poste, la aliajn tri ŝi uzis por translokiĝis al Strato Sillería, proksime al Placo Zocodover'. Ne estis granda domo, kaj ĝi ne havis garaĝon, sed ankaŭ ŝi ne havas aŭton:

«Kaj mi neniam havos tion, Anĝelo: ŝoseo timigas min multe».

«Ho, kia sorĉistino. Ha, kompreneble, per via balailo vi venas pli frue».

«Kiom stereotipa, ulo! Sorĉistinoj ne plu havas balailojn. Nun ni vojaĝas per vakumigilo».

«Nu, ne koleru, knabino».

Mi lasis ŝin instaligita hejme, kaj mi vojaĝis al Almerio. Tie mi ankaŭ havas familion.

   


VIII

Ververe, en Almerio mi havintis familion. El ili restas nur Eŭnisja en Valensjo, Kolomino kaj filino en Vigo, Andreso en nekonata loko, kaj tri tomboj en Alemrio mem, kiujn mi preskaŭ regule vizitis antaŭ mi mortis. Nun ankaŭ mi mortis, kaj pro tio mi devus vidi ilin, sed mi ne scias, ĉu la luma pordo, kiun ili devus esti pasintaj antaŭ jardekoj, kondukas al nova loko, se per tio oni iras al nova naskiĝo, aŭ se perdinte ĉion homan, oni perdiĝas en tutan nenion. Pro tio mia ŝanco vidi ilin denove estas nula. Mian patrinon kaj miajn du fratinojn. En Maljorko restis mia frato kaj patro, en alia jarcento. Mi ankaŭ vidos ilin du. Mi iris en la tombejon de Almerio, tamen.

Tie mi trovis Adolfon. Li aspektis ĉirkaŭ kvindej jaraĝo. Li estis municipapolicisto dum sia tuta vivo. Li ankoraŭ havis la mieno kaj parolmaniero de policano. Ĵus havinte koratakon, kiu mortigis lin, mi ekkonis poste, li vidis min eniri la cemeterion, kaj trovante mian aspekton suspektinda, li sekvis min kaj provis demandadi:

«Ĉu nomo?»

«Kial diable gravas al vi?»

«Ne estu sovaĝa, ĉar mi povas preni vin en policejon».

«Prenu min», diris mi cinike.

Kvankam la kompatindulo ne plu estis knabo, li faris blokon kung-fua per kiu li senmovigis min, kvankam ne pro tio mi perdis rideton.

«Kaj kio plu, James Bond? Ĉu vi irigas min en karcero ĉar ne plaĉas al miaj kojonoj diri al vi kiu merde mi estas, malfeliĉaĉulo?»

«Ho, ridindigo al aŭtoritato, ĉu ne? Vi vidos tion, kion mi havas por vi en policejo».

«Vi ne havas kojonojn».

Mi lasis min esti portata de tiu mizera skeptreto, kiu ankoraŭ ne scias kie li estas. Laŭ la vojo li premis pli forte la blokon, kvankam mirigis lin, ke neniu kunanto sia, kiujn ni trovis survoje al policejo, atentis al ni, kvankam li petis helpon de ili. Lia patrolkunanto irintis kun la aŭto, lasante lin tie, kio kolerigis lin iomete.

Venante en policejon, ni uzis pordon, kiu neniam fermiĝas, kaj li metis min antaŭ serĝento deĵora, kiu rimarkis nenion.

«Serĝento, mi arestis kulpulon pri rezisto al aŭtoritato kaj neado identigi sin».

«Mensogulo. Krom policano kaj stultulo, vi esta mensogulo kaj ignoranto».

«Silentu!», diris li provante premi eĉ pli sia bloko sur mi.

«Ho, samseksemulaĉo mera! Vi premas sendefendan homon, sed tiom malforte kiel infanino. Vi volus mortigi min, sed mankas al vi la kojonoj.

Kiam la kompatinda laciĝis pri tio, ke serĝento ne atentis al li, kaj pro miaj provokoj, li metis min en ĉelo, kiu hazarde estis malferma, kaj komencis interrogado.

«Nun vi diros al mi kiu diable vi estas, per la gloro de mia patrino».

«Ĉu nun putinoj iras en Gloron?»

«Silentu!», diris li denove, dum li frapis min per la plej forta bato, kiun mi vidis en mia tutaj vivo kaj morto. Feliĉe por mi ke ni skeptroj sentas nenion, doloras pri nenio. Eĉ vangofrapojn de aliaj skeptroj.

«Ĉu vi ne fermos la ĉelon, Inskpektoro Cloiseau? Atentu, ke se mi eskapas, oni forprenus vin al la putina strato».

La stultulo rigardis la malferman ĉelpordon, kaj li konstatis, ke vere ĝi estas malfermita. Li alproksimiĝis al ĝi sen ĉesi rigardi al mi, kaj li provis fermi ĝin per piedbato. Sed li turniĝis al ĝi, konstatante, ke ĝi ne fermiĝis. Fakte li ne frapis ĝin ĉar lia piedo trapasis la barojn kvazaŭ ili ne estus tie. Li rigardadis longe, stulte.

«Ho, ĉu vi jam konvinkiĝis pri tio, ke vi estas stultulaĉo?»

Li rigardadis min longe, kaj antaŭ lia subita neparolemo, mi aldonis:

«Nu, knabeto, mi ne havas pli da tempo perdi kun vi. Fikiĝu, sed nur se tio ne plaĉas al vi. Se jes, forta virino batu vin».

Kaj antaŭ liaj surprizataj okuloj mi trapasis la muron kaj iris surstraten. De ti mi iris per palpebrumado al cemeterio. Mi denove estis antaŭ la tombo de miaj gekaroj. Mi estis tie multfoje en la pasinteco. Unue kune kun miaj fratinoj. Kiam la plej juna mortis, kun la alia, dum dek jaroj pli. Estis bone tiu rerenkontiĝo, malgraŭ la malgajaj cirkonstancoj, ĉar ni babilis multe pri tio, kion ni lasis malantaŭ ni, kaj pri tio, kio atendas antaŭ ni. Je la fino de tiu jardeko restis nur mi, kiu iris du-trifoje ĉiun jaron vidi la tombon kaj babili kun ili pri diversaj aferoj, en unufona dialogo, kiel oni vidas tiom ofte en kinejo. Mi petis konsilon de ili pri kelkaj aferoj, mi rakontis al ili aliajn, mi raportis ilin pri tio, kion iliaj gefiloj kaj genepoj, eĉ pragenepoj, faras, kaj poste, per pli trankvila animo, mi revenis en miajn taskojn ĉiutagajn.

Sed revenante la tombojn de miaj parencoj, mi trovis surprizon: Aurelie venis, kaj ŝi preĝas. Mi restis apud ŝi, kaj akompanis ŝin iom da tempo. Ŝi ankaŭ babilas kun avnjo, sed mallaŭte, tiom mallaŭte, ke mi preskaŭ ne povis aŭskulti ŝin. Mi devis peni kompeni ŝin. Ŝi diris pri la aferoj, kiujn ŝi faris de la lasta fojo, kiun ŝi vidis ŝin. Ŝi diris, ke vivo ŝanĝis de kiam ŝi ne plu vidas ŝian avnjon. Kaj ke ŝi mankas multe al ŝi.

«Vi ankaŭ mankas al ŝi, Aurelie. Kaj ŝi sendas al vi sian amon».

«Kiu estas vi?», diris ŝi laŭte, ĉirkaŭrigardante rapide».

«Mi estas onklo Anĝelo».

«Vi jam mortis!»

«Jes. Sed oni permesas al mi komuniki kun vi. Ne estu malgaja, Aurelie. Kaj danku pro tio, ke dum tiom da jaroj vi havis ilin. Vi ankaŭ havis min, kvankam vi ne multe vizitis min».

«Certe», ŝi diris kun malgajo.

«Bah, ne zorgu. Al pasinto oni adiaŭas. Sed tio utilu al vi por postuli malpli kaj doni pli al aliaj. Ili memoru vin pro la bonaj aferoj, kiujn vi faras por ili tute facilanime. Via familio super ĉio, Aurelie, kaj tio, kio malmanku, por la aliaj.

«Jes, onklo. Sed estas tiom da bonaj aferoj, kiujn mi perdis..».

«Nu, almenaŭ vi jam ĉesis perdi tiujn, kiujn ankoraŭ vi vivos. Sed vi ne estu malgaja. Nenio certas pli en vivo ol morto. Kaj kiam vi mortos, vi denove estos kun ĉiuj tiuj estaĵoj, kiujn vi amis. Eĉ kun mi», mi ridetis al tiu sennecesa ŝerco, kvankam ŝi ne povis vidi min».

«Nun mi volus esti kun vi ĉiuj. Ĉu esta maniero trovi vin kiam mi bezonos vin?»

«Mi ne scias, Aurelie. Vi voku min el la profundo de via koro, kaj se oni permesas al mi, mi revenos al vi. Mi promesas».

«Mi volus scii kie estas mia onklo Andreo».

«Ĉu via patrino ne scias?»

«Ne».

«Bone, ne zorgu, Aurelie. Eble li telefonos baldaŭ. Ni vidos».

Mi lasis nevinon trankvila kun sia doloro, sed mi decidis trovi mian nevon Andreo kaj klarigi al li kelkajn aferojn. Vere mi rekonis min en tiu senintereso por familio. Eble li estas nun en tiu momento de sia vivo en kiu familio povas solvi nenion al li, eĉ li povus senti, ke familio estas balasto, aŭ male li povus esti balasto por familo. Mi vidis eĉ pli rarajn aferojn laŭ mia vivo, kaj de kiam mi ne plu havas ĝin mi vidis aferojn eĉ pli strangajn.

Mi iris al Oviedo, urbo kie mi supozis lin laste. Li laboras por Civila Gvardio, la hispana polico, do tie oni konservus registron pri liaj postenoj, kaj la loko kie li estas. Mi scias, ke li laboris por Ekonomiejo de Civila Gvardio, do mi tuj venis en tiun servon. Tie mi esploris la menson de liaj kunuloj unue, kaj poste de la servestro, la policano ku nplej alta rango. Mi sciis, ke li estis sampromociano lia, kaj ke ili laboris kune ĝis kiam Andreo iris al specialaj servoj. Tio estas, ĝis kiam Andreo iĝis spiono. Kun tiu informaĵo en la menso, mi serĉis iun de la inteligenteca servo de la benemérita, kaj mi baldaŭ trovis la personon, kiu kontrolas la registron de specialaj postenoj, virino kvardekjaraĝa, sufiĉe bela, patrino de tri geknaboj kaj edzino de inĝeniero, kies nomo estas Giĝermina, kaj kiu estas la nura en tiu kazerno kiu povas atingi la informon pri gvardistoj, kiuj faras specialajn servojn. Mi venis en ŝian menson, kaj serĉis novaĵon pri Andreo, sed mi trovis nenion. Tiam mi profitis, ke li devas registri forviŝon de policano kiu malfeliĉe mortis en ago de servo, kaj mi kreis al ŝi la bezonon kontroli tion, kiu estas la plej ĵusa posteno de la serĝento Andreo Kolomion de la Valo. Post kelkaj sekundjo aperis: Algeciras. En ĉelo de sekreta islama socio suspektinda pri terorismo. Ho, mi pensis, li finfine lernis la araban.

Post simpla palpebrumado mi jam estis en Algeciras, je la adreso, kiu estas en la komputio de Giĝermina. Tie estis neniu. Mi atendis ĝis tagmezo, sed ankaŭ venis neniu. Mi esploris la hejmojn najbarajn kaj mi trovis Renatan. Ŝi estas knabinon ĉirkaŭ 27 jaraĝa, tre bela kaj bruna, kun tre nigra hararo. Iom flamenka, ĉar li pasigis la tagon duonkantante kanzonojn de tiu muzika stilo. Ŝi estas la pordistino de la konstruaĵo, krom najbarino, kaj ŝi kontrolis ĉion, kio okazas tie. Ŝi iam havis amrilaton al Andreo, sed finfine ili lasis tion. Ambaŭ estas dubesencaj, kaj anstataŭ malami unu la alian, ili estis sufiĉe civilizaj lasi ĝin morti kaj resti geamikoj. De ŝi mi sciis pri liaj amikoj. Malajes kun kiuj li foririas fojfoje. Lastan fojon li foriris kun fremdulo nomita Mustafá, kaj ŝi ne vidis lin denove. Tio estis antaŭ kvar tagoj.

Mi vizitis la lokojn kiuj, laŭ Renata, li kutime vizitas mia nevo. Finfine mi trovis ulon de tiu bando, kies pensoj parolis al mi pri Andreo. Laŭŝajne ili malkovris lin, kaj eksciis, ke li laboras por polico. Kaj ili torturdemandas lin. Mi forigis lin el la loko, kiu li estis. Mi igis iln drinki duonon da botelo da raŭmo antaŭ li perdis konscion pro drinkado.

Miiris al garaĝo, kie ili kaŝis lin, kaj mi trovis lin ligita al seĝo. Li estis torturita, sed ŝajnis en sufiĉe akceptebla estato. La tri viroj kiuj estis apude, dormas. Ili estis drogitaj per haŝiŝo, kvankam unu el ili estis skribinta raporton antaŭ fali en dormon provokita de drogo. Mi venis en unu post la alia, ĝis kiam mi trovis tiun nomitan Mustafao. Li estas la malpli drogata el ili ĉiuj. Ili estas bonaj muslimoj, kaj pro tio ili nenima drinkas alkoholaĵon, ĉar la nobal Korano malpermesas drinki tion, kvankam ĝi diras nenio pri drogoj. Pro tio ili estis plenaj da haŝiŝo. Tio malfaciligis iomete pli al mi sukcesi movigi lin. Lia dormema menso montris preskaŭ neniun sekreton el tiuj, kiujn mi volis scii. Sed manipulacii lian korpon e ntiuj cirkonstancoj estis tre facila, pli facile ol normale, ĉar mi ne devis ŝajnigi memdecido de atenta kosncio. Sekve mi kontrolis lian korpon tute.

Unue mi prenis ŝnurojn kaj ligis la aliajn virojn kvazaŭ ili estu bovoj: mi ligis liajn manojn al liaj dorsoj, liajn piedojn, kaj poste mi faris maristligon inter ambaŭ ligoj, tiuj de manoj kaj tiuj de piedoj. Poste mi malligis Andreo, kaj ĵetis kuvon da akvo sur lian vizaĝon, pro kio li subite vekiĝis. Kiam li pretis ataki min, mi donis al li pistolon, prenante mi la kanonon:

«Aŭskultu, Andreo, ĉar mi diros al vi nur unufoje: foriru, sed ne revenu en vian hejmon ĝis morgaŭ. Iru al Hotelo Reĝino Kristino kaj eniru la ĉambron, kiun mi rezervis al vi kaj pagis je la nomo de Esteban Pérez García. Nenniu scias, ke vi estas tie. Atendu ordonojn, kiuj venos al vi morgaŭ tagmeze. Ne eliru la ĉambron. En akceptejo vi trovos pakedon por vi. Estas poŝtelefono. Voku morgaŭ ne antaŭ dekunua kaj duono vian nevinon Aurelie, kaj rakontu al ŝi ian ajn historion, kiun vi ekpensos, sed certiugu al ŝi, ke ĉio estas en ordo, kaj ke vi baldaŭ iros vidi ŝin.

Li rigardis al mi nekredante, li leviĝis kaj forkuris tuj kiam mi donis a li la raporton, kiun Mustafao verkis pri li.

Mi ne sciis kiom da tempo havis ankoraŭ la teroristoj, sed mi ligis ankaŭ miajn manojn, kaj poste mi pasigis ilin sub la piedoj por esti kun ili ligitaj je la dorso. Mi venis el la korpo de Mustafao, kiu denove falis sur la planko senkonscia. Mi eniris la menson de alia el tiuj frenezuloj, kaj eksciis la nombron de unu el la kreditokaroj, kiujn ili uzis, kaj la sekurnombro, alidirite PIN.

Per salto mi troviĝis en vendejo de poŝtelefonoj, kiu estas fronte al Hotelo Reĝino Kristino. Ĥasinto estas la responsulo de tiu vendejo. Li estas knabo ĉirkaŭ tridek jaraĝa, kun multe da povo kaj juneco. Senkonscie pri tio, li aĉetis pere de interreto ĉambron en la apuda hotelo, un uel la plej multekostaj kaj izolitaj, nome al iu Esteban Pérez García, al kies nomo li aktivigis kartopoŝtelefonon kun ducent eŭroj da kredito. Poste li metis ĝin zorge en pakedon kaj prenis ĝin al hotelo, mendante, ke oni donu tion al Sinjoro Esteban plej eble kiel frue kiam li vnos. Ĉion pagis la kreditokarto de la teroristoj.

Kiam Esteban venis, li trovis, ke akceptisto sen demandi aŭ postuli monon donis al li ĉambroŝlosilon kaj la pakedon. Ne, ne gravas pri la identigilo, ĉar li konas lin de antaŭaj fojoj. Ĉu aliaj fojoj?, li sindemandis, sed li lasis la aferon, ĉar li supozis ke Civilgvardio laŭŝajne havis alian anon en la kerno de la ĉelo terorista, kiu ĵus savis lian vivon, kaj sen plua vorto li venis en lifton al sia ĉambro.

Evidente, kiam li eniris la lifton, la akceptisto kaj Ĥasinto ne plu sciis, ke Andreo ekzistas. Kaj mi revenis al tiu loko, kie la teroristoj estas. Mi atente vidus lian vekiĝon.

Tie, surplanke, estis iom da vivo.

«Vekiĝu, kapruloj! La gvardisto trompis nin kaj foriris!»

«Hmmm, kio okazas?», diris alia, kies menson mi ankoraŭ ne esploris.

«Vekiĝu, Hasan'. Li ligis nin tri kaj foriris. La stultulo. Li devintus mortigi nin. Nun ni iros por li».

«Kiel?», volis scii la ĵusvekiĝanta, kiam li vidis, ke ĉiuj estas ligitaj.

«Vidu, provu malfari la ligojn per viaj dentoj», kaj li alproksimiĝis reptante al sia kunulo. Li uzis pli horo pacienci liveri lin pri siaj ligoj, kun gravaj vundoj por siaj dentoj. Sed finfine li sukcesis, kaj Mustafao estis libera. Li rapide malligigis siajn du kunulojn, kio prenis pli da tempo ol li kredis, ĉar miaj ligoj ne estas tiom facile liberigeblaj, kiam oni ne mastras la arton noblan ŝibari.

«Kaj nun?», voli scii Hasan', kiu finfine vekiĝis.

«Nun ni prenas pistolon kaj iras al la domo de tiu porko. Se li ne estas tie, ni forrabos sian Renatan, kaj se li ne venos, ni mortigos ŝin».

«Kaj kie estas pistolo?»

Ili ĵus konsciis, ke la malamata policano forprenis la pistolojn, kiujn li havis.

«Ne gravas. Per niaj tranĉiloj ni havas sufiĉe por la tasko. Ni estas tri kaj li estas nur unu».

«Sed povas esti aliaj divilaj gvardistoj pretigitaj por ni..».

«Tiukaze ni ne eniros, sed ni atendos lin».

«Aŭskultu, Mustafao, estas io, kion mi ne komprenas...«diris Hasan'. «Se li estis ligita piedmane, kiel diable li povis senligigi sin?»

«Mi ne scias, sed vi vidas, ke li ne plu estas».

«Jes, evidente. Sed kiam Mohammed' kaj mi drogiĝis vi estis vigla. Ĉu vi drogiĝis ankaŭ».

«Jes. Sed ne estis danĝero. Ankaŭ mi estis tre malproksime al loko, kie li estis».

«Sed la seĝo ne estas frakasita. Ŝajnas, ke iu liberigis lin. Ne ŝajnas, ke li liberiĝis, ĉar ne estas restaĵoj da sango aŭ haŭto en la ŝnuroj», diris li tre serioze rigardante la estron de la ĉelo».

«Certe vi ne pensas, ke mi liberigis lin..!»

«Ne. Mi nur diras, ke estas neeble, ke viro per si mem liberiĝis el la ligoj, kiujn ni faris al li. Iu helpis lin».

«Eble iu venis helpi lin. Sed mi ne komprenas kial ili ne mortigis nin».

«Iu ŝajnigis, ke li drogiĝas..., kaj viaj piedoj ne estis ligitaj..».

Ili tri rigardis unu la aliajn kun evidenta malfido. Tiun momenton mi atendis. Mi instaliĝis en liaj mensoj, unu post la alia, ĝis kiam mi havis la tutajn datenojn, kiujn ili povis doni al mi. Ili atakos bankon en Kadizo, kaj kun tiu mono ili estis aĉetontaj pafilojn por mortigi sin kune kun geinfanoj de lernejo de tiu urbo, se la registaro ne liberigas cent prizonuloj de ilia organizo, kiuj estas en diversaj karceroj laŭ Hispanio pro aparteno al armita bando. Mi konstatis adresojn kaj datojn.

La tri maŭroj diskutas inter ili venante al manoj. MI profitis, ke mi etsas en la kapo de la ĉefteroristo, Mustafao,kaj mi pugnofrapis Hasan'. Antaŭ li povis reagi, mi donis kapofrapon al alia maŭro. Sed la aliaj du venis sur min samtempe, kaj lio iĝis baldaŭ salaton da diversaj koloroj da batoj, mordadoj kaj frapoj. Kiel batita hundo mi forkuris el menso de tiu malfeliĉulo, ĉar mi jam havis sufiĉe da doloro. Mi rigardadis kiel ili batis unu la aliajn, ĝis kiam unu el ili, pli sangavida ol la aliaj, tranĉvundis Mustafaon kaj mortigis lin. Tamen li samtempe batis lin en la kolo kaj mortigis lin. La tria, Hasan', vidante siajn du kunulojn mortaj, venis tra la pordo kiel animo kiun diablo ĉasas.

Estis la unua fojo, kiam mi igis du vivuloj mortigi inter ili. Se estas ekstertera povo, certe li petos eksplikojn al mi pro tio. Sed ĉiel ajn, ili estis mortontaj post kelkaj tagoj, kun multe da senkulpuloj. Do tio, kio mi faris estis signifa malaldono rilate al la nombro da viktimoj, tiel ke nur la malbonuloj mortas. La fuĝanto ne plu havas forton kaj povon por rabi la bankon, ne diri forrabi la lernejon.

MI tamen sekvis Hasanon kaj venis en lin. Lia menso estas iom malpli forta ol tiu de lia estro, kaj ankaŭ li timas. Mi trankviliĝis lin tuj. Oni dirus, ke li avidis lasi la kontrolon de siaj pensoj. Li ne volis pensi. Mi igis lin veni en librovendejon ka jaĉeti kajeron kaj plumon .Kaj poste sidiĝi en surstratan trinkejon kaj peti de kelknero blankan kafon. Kaj skribi tion en la kajeron:

Estimata Andreo: ne timu, via sekreto estas sekura. Tiuj ĉi vortoj estas por diri al vi, ke morgaŭ je la dekdua kaj duono vi devas eniri la trajnon al Ĥeres, ĉar je kvarono antaŭ la dua vi devos preni la flugon IB151 por Madrido. Tie oni atendos vin du agentoj. Vi donos al li la raporton, kiun mi aldonas sekve. Diru al ili, ke via ĉelo ne plu ekzistas, ĉar Mustafao kaj Mohammedo mortis, kaj oni ne scias kie Hasan' estas. La elektronika bileto estas je via nomo kaj pro tio sufiĉos, ke vi montru vian identigilon, kiun vi uzis eniri nian ĉelon, por ke oni lasu vin eniri la aviadilon.

Kaj li verkis dudekon da paĝoj pli kun informo pli detala pri nomoj, konstruaĵoj, mono kaj ebloj de la terorista grupo en la lando, kaj ĉio tio permesus enprizonigi ilin antaŭ ili atencis. Poste li metis la kajeron en koverton, kune kun kvar biletojn da kvindek eŭrojn, kaj li iris en civerejon, de kie li aĉetis bileton por la flugo al Madrido je la nomo de Jeremías Hernández Gómez, la identeco, kiun Andreon adoptis por sia misio. Poste li malfermis la konton, kiun Andreo uzas por komuniki al siaj estroj en Madrido, kaj sendis tiun kodigitan mesaĝon:

La truko eksplodis lastan nokton. Mi foriris ĝustatempe, kaj morgaj la suno brilos je Baraĥas je la deko minus tri..

Kio signifas en simpla lingvaĵo: Oni malkovris min. Morgaŭ mi estos en flughaveno de Baraĥas je la 14:57. Mi bezonas fidindan protekton.

Tuj poste, Hasan' restartis la komputilon, pagis la responsulon pri al ciberkafejo, iris al Hotelo Reĝino Kristino, kaj lasis pakedeton por ke oni donu al Sinjoro Esteban Pérez García urĝe. Sed ne, li ne povis resti ĉar li devis fari aliajn demarŝojn.

Hasan' rapidis al haveno, kaj tie li aĉetis bileton por la sekvinta ŝipo al Tanĝero. Kiam lia ŝipo han lasis la havenon kun li en ĝi, kaj la distanco estis tro longa por ke homo povus naĝu denove al marbordo, mi forlasis la kompatindulon. Mi neniam sciis pri li denove.

Mi reiris al Hotelo kaj trovis Andreon dormante. Pro la ŝpuroj, mi eltiris, ke li duŝis, vespermanĝis kaj iris dormi. Mi ne povis ne eniri lian sonĝon, kiu estis tre profunda. Mi rigardadis lian menson.

Kiam li iĝis policisto, li komencis studi por plibonigi sian situacion en la institucio. Li pristudis kriminologion kaj kriptografion, sciencoj pri kiuj li multe avantaĝis, ĉar li multe ŝatis ilin. Li tre bone kodigis kaj malkodigis mesaĝojn. Li sukcesis eniri grupon de ETA, kaj liaj raportoj estis tre gravaj por malkrei tiun terorisman aron por ĉiam, kaj entreprenistoj, kiuj apogis kaj enriĉiĝis pro ties agado estis enkarcerigitaj. Poste li partoprenis kiel submarino en aliaj terorismaj organizoj, ĝis nun li estis malkovrita de tiu areto en Algeciras. Li certe fartus tre malbone se Mustafa' ne freneziĝus, se li ne estas, ankaŭ alia duobla agento.

Andreo, diris mi al li en lia sonĝo. Ĉu vi aŭdas min? Dum momenteto li ne reagis. Poste, en sia sonĝo, li diris: Vi estas mia mortinta onklo... Aŭcu vi ankoraŭ vivas? Li ne certis pri tio... Ne, Andreo. Atentu zorge al mi: tio ĉi ŝajnas al vi sonĝo, kaj ĝi vere estas tio. Mi zorgas pri via fratino kaj nevino. Vi ne skribas al ili. Mi nun scias kial vi ne faras tion. Sed vi povas fari ion. Sendu leteron al ili fojfoje. Sen responda adreso. Ŝe ĝi perdiĝas ne gravas. Sed gravas, ke ili sciu pri vi. Aŭ, eĉ pli bone, vizitu ilin iam ajn. Via laboro ne gravas pli ol via familio. Nun vi ekvekiĝos, kaj vi skribos surpapere: Laboro ne gravas pli ol familio. Kaj alia afero: post tleefoni vian fratinon Kolombino, forĵetu la poŝtelefonon en rubujon. Ĉu vi komprenis? Post lia jeso, mi manfrapis forte en lia sonĝo kaj li vekiĝis. 

Li rigardadis la noktotablon kaj vidis krajonon kaj pecon de papero. Li skribis tie tri frazojn:

Laboro ne gravas pli ol familio.
Telefonu Kolombinon.
Forĵetu poŝtelefonon

   Tuj poste li turnis aliflanken kaj daŭrigis dormi.

Li vekiĝis ĉirkaŭ la deka horo. Li kontrolis, ke li ankoraŭ havas la pistolon, kiun mi donis al li. Fakte ĝi estas sia propra pistolo. Li ankaŭ konstatis, ke la sako, kiu estas sur la seĝo enhavas la ceterajn pafilojn, kiuj li prenis de la muslimoj. Li ellitiĝis kaj matenmanĝis en la kafejo de la hotelo. Poste li venis en sian ĉambron kaj rigardis televidon pasigi la tempon. Je la dekunua kaj duono li prenis la poŝtelefonon kaj vokis sian fratinon. Ili parolis dum duonhoro. Li volis paroli al Aurelie, sed ŝi ne estis tie, kun patrino. Kompatinda knabino, ŝi neniam forgesos sian avnjon. Ĵus fininte oni diris al li, ke estas pakedo por li ĉe la akceptejo hotela. Ĉu oni portos al li? Li tion petis, kaj post minuto knabo donis al li la pakedon, kiun Hasan' portis al hotelo. Li okulumis la paperojn, kaj konstatis la gravecon de tiu informo. Li denove legis la komencon de la raporto, kaj vebis en la akceptejon, redonis la ŝlosilon kaj mendis taksion por flughaveno. Li ne uzis la trajnon, kion mi aprobis. Forlasinte la hotelon, li telefonis policon kaj diris, ke je la ĉambro 314 de Hotelo Reĝino Kristino estas dorsosako plena da pafiloj kaj klugoj, kaj necesas, ke oni prenos ilin tuj. Ne, ne gravas tio, kiu li estas. Li forĵetis la telefonon en starantan rubujon, kaj eniris la taksion.

Plej baldaŭ kiel li venis en Madridon, pasenĝeroj de flugo IB151 vidis ion strangan: aŭto de Civila Gvardio atendas apud la loko, kie la aviadilo haltis. Ili ankaŭ vidis, ke unu el ili, pasenĝeroj, eniris la aŭton, kaj tiu malaperis el flughaveno

==**==

La venintan tagon estis arestojn en kelkaj partoj de Hispanio, ĉefe en Andaluzio kaj Katalunio. La krima asocio estis tute malaperigita danke al raporto detala de mia nevo. Oni promociis lin al kapitaneco: Kapitano de la Civila Gvardio S-ro Andreo Kolomino de la Valo. Avnjo fierus multe pri mi, li pensis. Kaj ankaŭ panjo. Kaj ankaŭ via avo, aldonis mi, kiu atingis nur leutenantecon. Kaj la tuta Hispanio, se oni scius pri tio, kion vi ĵus faris.

Kiam al ceremonio finis, poŝtisto de Lerido, en sia ĉiutaga ripoztempo meze de sia laboro, eniris trinkejon kaj petis kafon kun lakto. Dum oni servas ĝin, li metis moneron en telefonon kaj vokis mian nevon:

Kapitano Kolomino, mia nomo ne gravas. Iru vi viziti vian fratinon en Vigo. Vidu ŝin ĉiun monaton almenaŭ unufoje. Tio estas mesaĝo de via onklo Anĝelo. Fino de mesaĝo.

Kaj li finis telefonadon.

Ankoraŭ restas ion fari. Mi iris al Algeciro, je la loko kie Mustafa' kaj Mohamed' mortis. La du kompatinduloj ankoraŭ sencele marŝas ĉirkaŭ la loko. Ili komprenas nenion, kaj ilia malamo ankras ilin al ĉi tiu flanko de morto. Kiam ili vidis veni policanojn, ili kaŝis. Poste ili provis ataki ilin, sensukcese. Kiam ili vidis min veni, ili demandis pri tio, kio okazas al ili.

«Vi estas mortintaj, knaboj».

«Ĉu vi mortigos nin?», demandis militema Mohamed'.

«Ne. Vi mortigis unu la alian. Vi ponardis Mustafaon, kaj li frapis vin per terura bato en vian kolon, kiu mortigis vin pro asfiksio».

«De kio vi scias tion?»

«Ĉar mi estis tie ĉi».

«Kial ni ne vidis vin?»

«Ĉar mi jam estis mortinta».

Nur tiam la kompatindulo konstatis pri tio, ke kion mi diris al ili estas raporta, ne minaca.

«Kaj nun kio okazos al ni? Ĉu Alaho akceptos nin en sian sinon, eĉ se ni ne havis gloran morton?»

«MI timas, ke mi estas via Alaho».

«Kio?», ili ambaŭ ekkriis samtempe.

«Tio, ke Alaho ne ekzistas. Ke morto estas ĉi tio: vi estas du spiritoj vagantaj ĝis kiam vi forlasos vian malamon kaj ĉiun alian pasion aŭ senton homajn».

«Tio ne eblas».

«Eblas. Venu», diris mi dum mi prenis ĉiun el ili per sia brako, kaj venigis ilin al cemeterio de Almerio.

Tie ankoraŭ vagis la kompatinda policano, kiu arestis min, Adolfo. Li komprenas nenion, kaj post du tagoj mortinta, li ne haltis provi ĝeni al ĉiu homo, kiun li vidis. Sed ili tute ne atentis al li, eĉ ricevi frapon lian. Finfine li memoris, ke mi ja vidas lin, kaj li iris al cemeterio en la espero vidi min. Kiam li vidis nin triope, lia vizaĝo trankviliĝis.

«Danke al Dio mi vidas vin!»

«Ho, mi vidas, ke vi ne plu volas aresti min».

«Ne, pardonu min. Mi komprenis nenion. Nun mi ankoraŭ komprenas nenion. Nun tion, ke vi povas helpi min».

«Nun, vi tri sidiĝu ĉi tie, sur tiu tombo, kaj mi provos memori kiel oni instruas en klasĉambro».

Kaj tie, dum ili silente sidas, mi klarigis al ili, ke ili jam estas mortintaj. Verŝajne la policano havis koratakon dum li laboris, kaj pro tio li ne konstatis, ĉar lia morto estis subita.

«Kaj nun kio okazos al ni?», la policano diris.

«Adolfo, vi havas troigan sencon pri devo. Tiu devo estas pasio pro vi. Forprenu ĝin, kaj iun ajn alian pasion, kiun vi povas havi, ĉiun ajn senton, kaj vi venos en sekvantan lokon, sekvantan dimension».

«Ĉu vi estas anĝelo por gvidi nin, ĵus mortintojn?»

«Ni diru, ke jes», mi agnoskis per cinika rideto».

«Kaj ni?», unu el la islamanoj diris.

«Vi mortigis unu la alian. Vi devas ĉesi rigardi unu la alian kun rankoro. Ankaŭ vi devas forelasi vian malamon al tiuj, kiuj ne kongruas kun vi».

«Tio estas malfacile. Post tuta vivo lerninte malami malfidelulojn, ni ne povas komenci ami ilin».

«Ne, mi ne celas diri ami ilin. Sufiĉos, ke vi ne malamos ilin».

«Kial sentas mi tiun tikladon?», ridetanta Adolfo demandis».

Oni ekvias, ke la vizaĝo de Adolfo iĝis pli kaj pli brila. Lia tuta korpo brilis per nenatura lumo, male al ili. Kaj al mi. Post kelkaj sekundoj, dum li diris al mi Dankon pro helpo via, Anĝelo. Sen vi mi ne sukcesintus, lia korpo brilis ĝis blindigo nia, kaj kiam ni denove povis vidi, li ne plu estis inter ni: li jam estis en la sekvanta dimensio.

«Ĉu vi vidis? Adolfo sukcesis forpreni ĉiun homan pezon, kaj jam estas en la sekvanta dimensio».

«Ĉu li estas kun Alaho?»

«Eble. Ĉi tie oni nomumas lin alimaniere, sed vi devas forpreni ĉiun malamon kaj amon pri surteraj aferoj. Tiam vi estos skeptroj puraj, kaj povos trairi la pordon, kiu estas inter ambaŭ dimensioj, ĉi tiu kaj la sekvanta».

«Mustafa'», diris Mohamed'», mi ne plu malamas vin, frato. Mi ne scias pri tio, kio okazis al ni, sed mi pardonas al vi kaj deziras, ke vi pardonu al mi«. Kaj li brakumis lin. Estis strange vidi du skeptrojn en brakumado.

«Mohamed'», diris Mustafa'», ankaŭ mi pardonpetas. Ne estas bone, ke du amikoj denaskaj mortigu unu la alian. Plaĉus al mi reveni en vivon por zorgi pri vi pli bone ol dum tiu, kiu ni malŝparis.

Kaj tiel, brakumante, ambaŭ skeptroj lumiĝis iom post iom, laŭ malapero de iliaj fobioj kaj malfobioj, kaj post blindigantaj momentoj ili malaperis. Kaj mi restis sola en cemeterio, vidante, ke eĉ tiuj turpuloj finfine trairis la pordon, kiun mi ne volas preterpasi. Mia amo por kono ankoraŭ gravas pli al mi ol pasi en la alian vivon.


IX

Mi jam mortis antaŭ semajno. Mi jam ordigis mian vivon, kaj preskaŭ alkutimiĝis esti mortinta, mi alfrontis kaj bravulaĉojn kaj policanojn, mi partoprenis aventuron de sekretaj agentoj, terurisman, kaj mi ordigis familion mian. Mi fartis pace kun mi mem. Tramen, estis afero, pri kiu ankoraŭ devis zorgi mi: mi vidis tion, kiel aliaja homoj havis la memfidon kaj bravecon preteriri la porton en la alian dimension, sed mankis al mi konvinko pri tio, ke ĝi kondukas ien... Kaj mi ankoraŭ ne laciĝis vivi. Mi algluiĝis al tiu ĉi imito de vivo, tiu de fantomo. Oni ĉiam timis kaj malestimis ilin, sed mi fartis tre bone en tiu ĉi mondo, fantomolando, kiu permesis al mi helpi kelkajn kaj malhelpi aliajn. Pro mia kulpo kelkaj mortis, sed mi, kiel bona fantomo, ne pentis pri tio. Vere estas, ke mi ne metis pistolon aŭ guĝon en mano al ili. Mi helpis mian nevon kvindekjaraĝan, kiu hazarde aĝos same kiel mi, kiam mi perdis kontakton kun li. Sed mi konstatis, ke io mankas al mi. Mankas al mi tiu senrespondeco de tiuj homoj, kiuj ĵusmorte saltis en la alian dimension. Mi pensis multe pri tio, kaj mi eĉ pensis pri ĝuado de nova vivo inter tiuj du mondoj por ĉiam, pro propa elekto. Tion, kion mi konsilis al aliaj, ne kuraĝis fari mi mem. Eble tio estas pro mia propra nekredemo: mian tutan vivon mi neis la ekziston de alia vivo krom ĉiu tiu terena, kaj kiam mi finfine ekvidas ĝin, mi ne volas alproksimiĝi al ĝi. Ĉar veras, ke neniu revenis el tiu vivo. Nur mi provis komuniki kun vivuloj. Sed farante tion mi misfaris la normalan disvolvon de aferoj. Oni devis mortigi mian nevon, sed danke al mia help li sukcesis fari grandan servon al sia lando kaj al si mem. Ne estis li ĉe ĉi tiu flanko de tombo, sed liaj malamikoj. Sed se estas bone, ke oni ne forkaptis kaj eble murdis geinfanojn de lernejo, mi diris al mi mem, ke mi devas prifajfi pri tio. Sed je mia koro, mi ne povis. Pro tio mi ne sukcesis trairi la pordon. Ĉu mi iam trairos ĝin? Ne, mi opiniis, ke ne... Sed mi ankaŭ ne scias, ĉu mi povos spektrumi la tutan eternecon... Nu, la tutan eternecon mi kredis malmulte da tempo... Eble mi sopiris al tuta eterneco, la tutan morton. Kaj tio soifigis min pri lokiĝi tie, kie estus kondamno por ĉia fantomo: resti ĉiam inter vivo kaj morto, sern iri preterviven.

Spite al tio, mi bone fartis kun homoj, helpante ilin iomete. Ĉefe tiujn ĵusmortintojn. Vere ŝajnis freneze: mi konsilis tion, kion mi ne kuraĝis fari. Ĉu timo? Eble. Sed tio, kion mi plej timis estis halti lerni, ekkoni novajn aferojn. Kaj trovi utilon al ili.

Submetita en miajn pensojn, mi eliris la cemeterio de Almerio kaj vagadis dum horoj, malproksimiĝante el urbocentro, kaj mi jam estis en vojo kampara kun multe da bendoj. En unu el ili mi trovis kadavron de junulino, eble dudekjaraĝa, maldika, kun glata, hela hararo, kvazaŭ la koloro de tritiko. Oni strangolis ŝin antaŭ ne multe da tempo, kaj ŝi aspektis perfortita sadisme. Mi rigardadis ŝin zorge, kaj konkludis, ke ŝia spirito ankoraŭ devas esti proksime de tiu loko, eble ankoraŭ ne sciante, ke ŝi mortis. Mi ekvidis tiam, ke mi venis ĝuste en la momento, kiam ĝi mortas, kiam ŝi faras la lastan spiron, kaj do ŝia spirito ankoraŭ ne lasis sian korpon. Mi atendis paciencie, kaj subite ŝia skpetro sidiĝis, kaj poste staris.

«Kial ne venis vi pli frue».

«Ĉu doloras?»

«Ne. Strange, ĉu ne?!»

«Ne».

«Kiel vi diras, ne? Oni perfortis min kaj oni batis min. Venu, helpu min preni lin, aŭ ni voku policanojn».

«Rigardu viadorsen».

Ŝi turnis, kompatinda, kaj tio, kion ŝi vidis, mirigis ŝin.

«Ĉu mi mortis?»

«Jes».

«Kaj kiu estas vi? Ĉu vi estas La Morto? Kvankam mian tutan vivon mi kredis, ke La Morto estas ino».

«Oni vokis min tre malbelajn aferojn, sed tiu ĉi estas la unuan fojon, kiam oni vokas tion al mi. Ne, mi ne estas La Morto».

«Do, kiu estas vi?»

«Mortinto, same kiel vi».

«Ho, nu, kion ni faru?»

«Bone, se vi volas, ni povas promeni, aŭ serĉi vian murdiston, kiel vi proponis, kaj vidi ĉu ni povos fari ion kun li»

Mi klinis min kaj observis la ŝupurojn. La murdisto trenis ŝin de alia loko. Li perfortis ŝin kaj poste strangolis ŝin. Poste li kuris enurben.

«Venu», diris mi. «Ni sekvu lin. Interkrampe, kiel vi nomiĝas?»

«Makareno».

«Plezure koni vin, Makareno. Mi estas Anĝelo. Kun majusklo».

Ŝi ridetis al mia ŝerco. Ni laŭiris la direkton, kiun la ŝpuroj de la murdisto montris al ni, kaj baldaŭ ni vidis lin. Li ne plu kuras. Li aspektas verdoflave, malalta, senrazulo, li ne tre bone zorgas pri si. Kompatinda Makareno. Necese estis tre malagrable por ŝi. Mi scias, ke multaj virinoj havas la fantazion esti perfortata, sed ne de homo tiel malagrabla kiel ĉi tiu. En fantrazioj, kiujn kelkaj virinoj rakontis al mi iam, kaj tiuj, kiujn mi vidis, kiel tiu de Yun Li, la ĉinino en kies menso mi envenis kelkajn tagojn antaŭe, la perfortisto ĉiam estis juna, agrabla viro, bone razita kaj kun dolĉaj, kavaliraj manieroj, eĉ se firmaj. Sed neniam turpulo kiel tiu.

«Jen li», diris Makareno. «Kion ni faru nun?»

«Mi supozas, ke vi suferis multe da doloro».

«Multe. Li frapis min, forrabis min, kaj poste li prenis min al ĉi tiu loko per tiu aŭto, kiun li envenas nun».

«Nu, ni enkarcerigu lin».

«Kiel? Ĉu ni povas preni lin fizike, se ni estas fantomoj?»

«Ni estas fantomoj. Sed ne zorgu pri tio. Vi atentu al tio, kion vi vidos, sed diru kaj faru nenion. Vi vidos, me mi malaperos, sed vi ne perdu lin de via vido».

Kaj mi prenis ŝin per ŝia brako kaj mi portis ŝin en la aŭton de la murdisto. Ni sidiĝis sur la malantaŭajn sidlokojn.

«Nun mi malaperas, sed ne foriru. Vi ne perdu tiun ulon».

Kaj plop'!, mi venis en la menson de tiu degenerulo.

 Mi vidis terurajn imagojn, kaj ne validaj por mensoj tiom sentemaj kiel mia. Makareno ne estis la unua virino, kiun tiu ulaĉo perfortis kaj murdis. Sed li estis sufiĉe lerta esti kaptita. Mi igis lin memori tutajn siajn krimojn, kaj poste mi irigis lin eniri la policejon ĉefan de Alemrio. Tien envenis ni triope, li kaj mi kaj Makareno, eĉ se nur li estas videbla, kaj al li diris al la deĵoranta serĝento:

«Mi deziras denonci murdon».

«Ĉu vi vidis la murdiston?»

«Jes».

«Ĉu vi konas lin?»

«Jes».

«Ĉu vi povas priskribi lin?»

«Jes».

«Kiel li aspektas?»

«Estas mi».

La policano rigardis al li kun miro, tiom granda kiel tiu de Makareno, kiu ne scias pri tio, kio okazas. La serĝento vokis du policanojn, kiuj venis al ni kaj diris al ili, ke ili arestu la murdiston kaj notu tion, kion li diros.

Horon poste, kun sia deklaracio subskribita, Makareno vidis, ke mi venas de ene de la murdisto, kaj poste mi klarigis al ŝi pri tio, kion mi ĵus faris:

«Eble vi komprenas, ke mi unue venis en la menson de la murdisto. Mi vidis ĉiujn murdojn de li, kaj pro tio mi igis lin peti paperon kaj skribilon. Mi igis lin skribi liston pri tiuj misfaraĝoj liaj, kaj poste subskribi deklaracion per kiu li kulpiĝas de tiuj murdoj. Ankaŭ mi diris perskribe kie estas ĉiuj kadavroj, aŭ restaĵoj. Kun tiu iformo, polico akuzos lin kaj kondamnos. Sed gravas la afero, ke li ne plu murdos iun ajn».

«Kaj mia korpo?

«Oni jam trovis ĝin. Fakte oni portas ĝin nun al policejo».

«Nu, kio okazos al mi nun?»

«Vi devas forlasi iun ajn restantan homan senton por ke vi povos iri en la venontan dimension».

«Mi ne volas».

«Kio?»

«Mi restos ĉi tie, kun vi».

«Ĉiuj, kiuj provis, finfine foriris».

«Kial?»

«Ili finfine perdis siajn homajn sentojn kaj foriris».

«Ho. Sed ne mi».

«Kial ne?»

«Pro tio, kion mi ĵus vidis. Estas mirinda la afero. Estas multe da fiuloj nekontrolataj. Vi devas instrui al mi kiel fari tion».

Tiam mi ekkonsciis pri la eraro tiom granda, kiun mi ĵus faris: ŝi vidis ĉion.

«Makareno, vi ne povas resti».

«Kial ne?»

«Ĉar vi devas iri en la sekvantan dimension».

«Ni iru kune».

«Ne, mi ne povas».

Unuafoje mi perdas la kontrolon pri la situacio. Makareno memorigis lernantinon, kiun mi havis en klasĉambro antaŭ pli ol kvardek jaroj, kiun mi ŝatis multe: mi diris al ŝi tro multe da eksplikoj. Mi lasis ŝin iri preter la punkto de nereveno, kiun mi atingis kiam mi eniris la ĉinon kaj Yun Lin.

«Kial vi ne povas, kaj mi devas iri?»

«Por ne makuli vin mem pli, Makareno: foriru. Se estas tro malfrue por ke vi foriru, vi restos en ĉi tiu zono de neniu. Esti ĉi tie estas malbeno. Ĉiuj, kiuj povas, foriras».

«Kiu estas via sento?»

«Ĉu mia kio?»

«Tiu sento, kiu ne lasas vin foriri».

«Ne zorgu pri tio, Makareno. Foriru dum vi povas. Mi ne volas respondeci pri vi».

«Tute ne. Mian tutan vivon mi batalis miajn gepatrojn ĉar ili pensas, ke mi estas nerespondeca, kaj nun, kiam mi jam mortis, aperas nova paĉjo, kiun neniu mendis, turmenti min».

«Tial vi foriru».

«Ne».

«Ne estu stulta».

«Ne estu stulta vi. Se vi ne diras al mi, mi vidos tion. Sed mi ne foriras».

Ho, tiu fantometino estas dura...

«Makareno, ne estu fantomo. Foriru».

«Vi povus helpi min, sed vi ne helpas tiel», ŝi diris tre serioze. «Mi ankaŭ volas fari ion utilan. Se vi instruas al mi tion, kion vi jam scias, mi povos helpi vin pri tio, kion vi faras. Se ne, mi devos lerni per mi mem, eĉ se mi uzos pli da tempo ol vi uzis. Kaj tiukaze mi neniam foriros de ĉi tie, eĉ se vi foriras».

«Bone, ne diru, ke mi ne avertis vin. Ĉi tiu vivo inter du mondoj ne estas altira».

«Mi ne kredas tion. Vi estas ĉi tie pli ol semajno, kaj mi ne vidas, ke vi estas amara. Tiuj, kiuj iris en la dimension, kiun vi priparolas, ne revenis diri al vi kiom bone ili fartas».

«Ne, ili ne tion faris».

«Ĉu vi vidas?»

«Nu, vidu: mi ne scias tiom multe. Hazarde mi lernis eniri aliajn korpojn kaj farigi ilin aferojn. Sed mi lernis iom post iom».

«Jes. En tri tagoj».

«Jes. Vidu, se vi provas eniri vivulojn rekte, vi nur trairos lin aŭ ŝin kaj vi ekscios nenion. Sed se vi sukcesas eniri, tio estas la punkto de ne reveno. Mi ne konsilas al vi, Makareno. Restu kun vi, se vi volas, sed ne provu tion. Dume vi povos foriri kiam vi jam vidos ĉion klare. Mi opinias, ke mi ne plu povas forir en tiun dimension».

«Kaj kion pli mi devas fari, krom rigardi? Ĉar tio ŝajnas tre teda».

«Ĉu vi ŝanĝos ĉion, kion la nova dimensio ofertas al vi kontraŭ iom da maltedo?»

«Kial ne? Vi ne volas iri..».

«Ne, mi ne povas iri».

«Bone. Nu, tiukaze lasu al mi elekti ĉu mi iru, ĉu ne».

«Mi prezentos vin personon, kiu eble povas klarigi ĉion pli bone ol mi».

«Ĉu alia mortinto?»

«Ne, ŝi vivas», mi diris prenante ŝian brakon kaj alvenante Toledon.

Maribel' laboras en sia oficejo, pristudante kelkajn paperojn. Kiam ŝi vidas nin veni el nenio, ŝi staras kaj fermas la fenestron. Poste ŝi malkonektas telefonon.

«Kion mi povas fari por vi, spektra paro?», demandis ŝi ridetante vidi min. Sed vidante mian seriozan mienon, ŝi aldonis: «Kio okazas?

«Makareno ne volas iri en la sekvontan nivelon».

«Saluton, Makareno. Kial vi ne deziras foriri? Ĉu vi scias pri la risko ne preteriri?»

«Ne. Pri kio temas?»

«Eble vi restos kun ni multe da tempo. Vi devus preteriri en la venontan fazon. Vi jam scias pri tio, kio vivo estas. Kial vi volas resti sen ĝui la venontan?»

Miris mi pri la argumento. Makareno ne respondis, sed ŝi rigardis al mi.

«Do kial li ne venas?», ŝi denove demandis rigardante Maribelon.

«Li iam foriros. Sed pensu, ke ĉio okazas pro io. Ĉu vi ne kredas pri Dio?»

«Dio? Kie estis Dio dum oni perfortas min? Nur Anĝelo faris ion pri la afero. Mi ne volas forlasi lin».

«Ho!, kion vi faris, kompatindulo?»

«Nenion. La murdisto venis en policejon kaj akuzis sin mem pri siaj krimoj».

«Kaj tio neniel rilatas al vi, sendube..».

«Nu, bone, iomete..».

«Ĉu?», ŝi aldonis al Makareno: «Pro tiaj aferoj Anĝelo neniam povos iri en la alian flankon».

«Ĉu tio estas justa? Kio li devintus fari?»

«Nenio. Ne estas via afero, se vi estas he la alia flanko, tio, kio okazas ĉi tie. Jes, ĉi tiu mondo estas rubujo, sed ĝi estas nia rubujo, ne via. Spektroj ne havas rajton interveni. Se vi faras tion, vi finfine pagos».

«Kiel?»

«Ĉu estas sufiĉe resti ankorigata inter du mondoj?»

«Vere mi ankoraŭ ne scias... Ne plu suferi estas granda avantaĝo».

«Via vivo estis malfacila».

«Nu, mi havis miajn frustrojn. Ne tiom teruraj kiel la lasta, kiam oni perfortis min kaj murdis min, evidente. Sed mi ne ĝuis multe da la amo de tiuj, kiuj devis ami min».

«Ĉu viaj gepatroj ne amis vin?»

«Ili konsideris min bruilo, kiam mi estis malgranda, kaj kiam mi kreskis ili malestimis min pro tio, ke mi ne volis fari tion, kion ili volis. Mi ne estis bona studento, kaj ili sinsekve ripetis, ke mi estas sentaŭgulino».

«Ĉu vi ne venkis tion?»

«Ne, vere mi ne povis».

«Kion vi faris?»

«Mi studis».

«Kion vi studis?»

«Bakalaŭron».

Dudek jaroj kaj bakalaŭro... Maribel' rigardis al mi, kaj silentis.

«Nu», mi ekmalsilentis, «ne estas la afero tio, kion vi faris en la alia vivo, sed tio, kion vi estas faronte en ĉi tiu. Zorgigas mi pri tio, ke vi ŝtopiĝis ĉi tie. Tio estas nedece. Mi konscias pri eraroj miaj, kaj kial mi haltigas en ĉi tiun vivon. Ne restu vi ĉi tie ankaŭ».

«Vi bonfartigis min, Anĝelo. Mi estos tie, kie vi estos. Ĉiam».

«Ho, ne pendu el mi. Memoru, ke nun vi estas spektro. Kaj ni spektroj ne havas sentojn».

«Nu, ŝajnas, ke mi havas».

«Diable», Maribel diris, «enamiĝinta spektro. Mi neniam imagus…»

«Ne, ŝi ne sentas amon».

«Mi ne scias. Sed mi volas esti kun vi, Anĝelo».

«Tio estas kontraŭnatura, Makareno: mi estas sepdek jarojn pli aĝa ol vi!»

«Eĉ se estus naŭ cent, ne gravus al mi. Mi neniam fartis tiom bone kun alia homo».

«Vi ne fartas bone: vi ĉesis farti malbone, tio estas ĉio».

«Eble. Sed dum mia tuta vivo neniu defendis min. Mi devis morti por ke homo faru iom por mi. Mi ne scias kiel vi faris ĝin, sed ĝi funciis. Kie ajn vi iros, mi sekvos vin kiel hundino».

«Ne: vi foriru».

«Ŝajnas, ke vi havas problemon, Anĝelo», diris Maribel'. «Ververe ne estas granda katastrofo, ke ŝi pasigu tempon kun vi kelke da tempo, ĝis kiam ŝi konscios, ke ne estas bona futuro marŝi kun alia spektro ien kaj tien, kaj iam ajn ŝi finfine pasos en la alian dimension, kun aŭ sen vi. Ĉar mi diras ion: eble ŝi sukcesas tie, kie mi malsukcesis pri vi: ke vi iru en la venontan dimension».

Mi ne kredis tion, kion mi vidis: virinoj helpas unu la alian eĉ preter morto. Mi deziris foriri, kaj mi foriris.

Mi ne scias kiel, Makareno trovis min en tiu urbeto, Pamplono, departamento de Kagajan', Filipinoj. Vere ŝi ne bezonis mute da tempo. Mi venis, kaj mi estis feliĉane vidi ŝin, sed nur kvin minutoj poste ŝi venis al mi.

«Lasu min!», ordonis mi. «Ne estas bone por vi sekvi min. Mi sentas nenio por vi».

«Me gravas. Mi ne ĝenos vin».

«Knabino, ĉu ni ne scivolemas pri tio, kio estas preter tio ĉi?»

«Scivolemo estas homa sento. Se mi estus scivolema, kiel vi, mi ne povus iri en la venontan dimension».

«Vi pravas. Sed se vi ne havas homajn sentojn, kial vi estas ĉi tie?»

«Ĉar mi ne volas iri. Ne voli iri estas tre homa, ĉu ne?»

«Jes. La nobla arto fari kion ajn oni volas».

Ŝi rigardadis al mi kvazaŭ ŝi estas ŝafino. Mi kompatis al ŝi. Kaj tio ne estis malfacile kompreni: laŭ tio, kion ŝi rakontis al mi, neniu atentis al ŝi dum ŝia tuta vivo, eĉ ŝiaj gepatroj. Kaj subite, tuj post ŝia morto, ŝi trovas iun, kiu atentis al ŝiaj problemoj tiel gravaj, kiel siaj propraj. Eble temas nur pri dankemo...

«Makareno, vi konscias, ke mi sentas nenion pro vi, ĉu ne?»

«Jes. Ĉar vi estas spektro».

«Ekzakte. Tamen, vi insistas ne sekvi mian konsilon».

«Jes».

«Kial?»

«Ĉar mi volas esti kun vi».

«Ĉu vi ekenamiĝis al mi?»

«Ne! Kial vi diras stultaĵojn, Anĝelo? Ni spektroj ne povas ekenamiĝi. Mi volas esti kun vi: jen ĉio».

«Mi ne scias... Mi kredas, ke vi mensogas».

«Ĉu mensogas? Ne, ni spektroj ne mensogas. Kial mi devus mensogi? Kiun avantaĝon mi ricevos pro ĝi?»

Mi ridetis nur pro tio, ke ni spektroj ne ridegas. Sed mi neniam diris tiom multe da mensogegoj, volonte kaj nevolonte, kiel ekde mia morto. Sed mi ne reagis, kaj ŝanĝis mian taktikon:

«Konsentite, Makareno. Rigardu, se ni devas esti kune, mi timas, ke eterneco, mi devas lernigi al vi kelkajn trukojn, kiujn mi jam lernis. Sekve, kiam vi estos same kiel mi, via ŝanco kaj tiu mia estos ligitaj. Kaj ni restos ĉi tie vagante, aŭ iam eble ni kune iros vidi tiun Dion, kiun kelkaj priparolas, aŭ ni reenkarniĝos denove, aŭ al nenieco, kio estas plej certa al mi».

«Ja, mi jam komprenas, ke estas pli valora tiu ĉi duonekziastado ol nenieco, kompreneble. Kaj reenkarniĝo. Merdo: naskiĝi denove. Mi ne naskiĝintus la unuan fojon, do se unu ebleco estas renaskiĝi, mi restas ĉi tie kvankam vi foriros».

«Jen knabino mia», mi diris, pentante preskaŭ dirante tion, ĉar mi kredis vidi sur ŝia vizaĝo rideton fieran.

Sed ŝi ne ridis. Ŝi faris ion pli terura: ŝi venis al mi kaj kisis mian vangon.

«Kial faris vi tion, spektro?»

«Ĉar dum dudek jaroj neniu diris tion al mi. Vi estas la unua homo, kiu diras al mi ion belan. Tio estas agrabla, Anĝelo».

«Nu, bone», mi diris evidente ĝenata, «mi montros al vi kiel ĉio komencis. Ni denove iru en Almerion».

Ni venis en la urbocentron Almerion. En la Avenuon de la Reĝino Provizora. La Grandan Hotelon. Mi ne plu atentas, ĉu ŝi sekvas min. Ŝi ombriĝas min kvazaŭ fidela jundino. Se ŝi ne perdis min en Filipinoj, ŝi certe ne perdos min en Alemrio. Ni venis en ĉambron duonombran. Estis paro da geriĉuloj dormantaj.

«Ĉu vi certas, ke vi deziras fari tion? Mi havas la senton, ke mi perversigas vin».

«Oni jam perversigis min. Mi preferintus, ke estis vi tiu, kiu perversigis min. Nun mi jam pretas esti perversigata de homo kun via sperto».

«Bone, rigardu: ĉu vi vidas tiujn du, kiuj dormas?»

«Jes».

«Provu invadi la sonĝon de la knabino».

¡Plop!, ŝi malaperis. Mi supozis, ke ŝi faras la taskon. Mi ankaŭ invadas la knabinon. Tie ŝi estas, rigardante la pensojn plej intimajn de tiu virino. Mi eliris la virinon kaj invadis la sonĝon de la viro apuda.

La sonĝo de la viro estas iomete nervoza. Lia kosncienco ne estas tre trankvila. Mi reserĉis iomete, kaj trovis, ke li estas spekulisto. Li aĉetas kaj disvendas domojn, kaj faris kelkajn negocojn ne tre klarajn. Mi regis tiun korpon tute. Mi vekigis ĝin kaj frapetis la vizaĝon de tiu virino, kiu dormas apud li.

«Vekiĝu, Makareno».

«Ho, kial vi vekas min? Kioma horo estas? Mi estas laca!»

«Ho? Kiel vi nomiĝas?»

«Kiu diable vi volas, ke mi estas? Marnjo Ludovikino».

Iomete nervoza, mi rigardadis tiujn okulojn, ĝis kiam mi vidis brileton da moko.

«Makareno, vi estas huliganino. Vi zorgigis min».

«Tio okazas al vi pro via fido al virinoj. Ne estis malfacile trovi la sekretojn de tiuj ĉi knabino. Ŝi ne estas via fianĉino, sed via sekretariino».

«Mi vidas. Kiam vi amindumis lastfoje?»

«Antaŭ duonhoro».

«Mi ne celas diri ŝi, sed vi, Makareno».

«Ĉu vi celas diri antaŭ oni perfortis min?»

«Jes».

«Nu..., neniam. Vere mi estis virgulino».

«Kompatinda», diris mi, karesante ŝian vangon. Invadis min sento tenera kaj komplica, kiu malvarmigis mian haŭton. Kaj verŝajne ŝi spertis same.

Ŝi rigardis al mi scivoleme. Mi prenis ŝian mentonon kaj venigis ĝin al tiu mia. Mi kisis ŝiajn lipojn. Longe, profunde. Kaj mi amingumis ŝin. Mi ne rakontos la detalojn, sed ni fartis tre bone. Ŝi lernis rapide, kaj krome Marnjo Ludovikino, la posendatino de tiu korpo, tute ne estis virga. Kaj tie estis multe da informo, kiun Makareno uzis.

Post kelke da horoj, ni lasis la paron dormi denove, kaj mi elmigris el la korpo de Johano, la viro, kiu luis ĝin al mi senatente. Ŝi sekvis min elen tuj.

«Vi jam scias pri tio, kion ni ĵus faris, ĉu ne?»

«Jes. Amindumo. Oni konas tion kiel amindumon. Plaĉis al mi la afero».

«Ne. Vi perversiĝis, kaj nun vi ne povas irir en la alian dimension».

«Kial?»

«Ĉar vi havas senton homan. Ne nur restaĵon, sed tutan senton».

«Jes. Mi kredas, ke mi estas enamiĝinta. Sed vi ne al mi».

«Ne. Sed tio ne gravas. Vi estas la ununura virino en tiu spektra mondo. Do, ne zorgu pri tio. Mi atentos al vi».


X 

Mi intencis regi ĉion, sed mi ne povis. Finfine virino enmiksiĝis kaj detruis miajn planojn. Mi ne plu celis konon. Nun mi prifajfas scii pli. Finfine mi trovas, ke ĉiam mankos al mi multe scii. Kaj ankaŭ, kiu estas la celo scii aferojn, se oni ne povas solvi problemon? Kaj mi ne plu havas problemojn. Nur kiel igi tiun virinon, tiun mirindan virinon, kiu nun iĝis Makareno, forgesi pri mi kaj iri en la venontan dimension.

Antaŭ du tagoj mi venis en ideon, kiu sukcesis: mi iris al Toledo, kaj invadis menson de oficistino, kiu helpas Maribelon. Pro nekonata kialo, Makareno ne povis trovi min. Ŝi eĉ venis en la oficejon, sed mi ŝajnigis, ke mi ne vidas ŝin. Ŝi rigardadis tien kaj ĉi tien, demandis al Maribel' pri mi, kaj poste foriris serĉi min tra la mondo. Marisol', kiel ĉi tiu virino estas konata, verkis ĉi tiun rakonton pri mia spektra vivo. Kiam ŝi finos, ŝi devos sendi ĝin al Maribel' kaj forgesi pri mia ekzisto kaj pri tio, ke ŝi verkis ĝin.

Ĵus dirinte al ŝi la lastajn paragrafojn, mi lasis Marisolon je la tasko, kiun ŝi faris kiam mi venis en ŝin, kaj mi iris al la pinto de monto Everst', kaj vokis plej laŭte, kiel mi povis:

«Makareenooo!»

Kaj kiam tiuj montoj tiom altaj eĥis min kvazaŭ ili aŭdas min, venis Makareno, kvazaŭ ŝi estas la eĥo mem.

«Kie vi estis dum tiom da tempo, Anĝelo?»

«Mi petolis tie kaj tie».

«Nu, same kiel mi».

«Ĉu? Kion vi faris?»

«Mi mortigis kelkajn, kiuj meritis tion. Mi savis la vivon de kelkaj aliaj. Kaj mi eĉ riĉigis almozulojn».

«Ho, oni ne povas lasi vin sola. Mi vidas, ke indigno, kompato kaj plezuro fari bonon movas vin».

«Jes».

«Do vi devos resti ĉi tien, pune. Mi decidis iri en la venontan dimension. Mi esperis, ke vi akompanos vin, sed mi konstatas, ke tio ne povas okazi».

«Kompreneble jes».

«Ne, pro tio, kion vi ĵus rakontis al mi, vi ne plu povas».

«Nu, mi mensogis al vi», ŝi konfesis rigardante la grundon, kvzaŭ malkovrita pekulino. «Mi volis puneti vin».

«Do, kion vi faris?»

«Nenion. Serĉi vin».

«Ho, do atendu ĉi tie. Iru nenien ĝis kiam mi venos».

«Ĉu longe?»

«Ne, apenaŭ dek minutojn. Eble duonhoron».

«Bone».

Finfine mi decidis fini tiun ĉi duonvivon. Mi pretas iri en la alian dimension. Mi prifajas, ĉu mi devos diskuti kun iu ajn versio de dio pri kiuj oni rakontis al mi en mia antaŭa vivo, ĉu mi devos naskiĝi denove, ĉu mi simple eksiĝos en nenion. Sed mi preferas fari tion kune kun tiu ĉi knabino, al kiu mi alkutimiĝis. Finfine iu faros ion kun ŝi kaj por ŝi. Do, kiam vi legos ĉi tion, Maribel', tenu ĝin, detruu ĝin, publikigu ĝin, aŭ bruligu ĝin. Mi lasas tion al vi kiel mian heredon. Vi scios kion fari kun ĝi. Estis premio koni vin. Destino estu bona al vi.

Ĵus nun mia provizora sekretariino punktofinas la rakonton kaj sendas al vi.

Ĝis ĉiam,

Anĝelo

RIMARKO

Marisol' estis laborinta senlace dum tri tagoj. Mi ne volis ĝeni ŝin. Sed hieraŭ ŝi finfine haltis klavadon, metis sian laboron en dosieron, densigis ĝin kaj sendis al mia emajlo. Tuj poste ŝi eliris la oficejon kaj hodiaŭ ŝi sendis raporton de doktoro. Ŝi estas elĉerpita. Mi telefonis ŝin, kaj demandis pri tio, kion ŝi sendis al mi, kaj ŝi diris, ke la bilancon, kiun mi mendis de ŝi. Ŝi tute ne konscias pri iu ajn alia sendaĵo, nur normalan raporton.

Anĝelo venis la antaŭan tagon diri al mi, ke ŝi foriras. Li iras en la venontan dimension. Li finfine trovis kiel. Li venis kun Makareno. Kaj prenante siajn manojn, ili rigardadis unu la alian kaj iliaj aŭreloj ekbrilis. Ili iĝis unu sola aŭreolo. Iliaj ridetoj larĝiĝis kaj ekbrilis rapide, ĝis kiam mi vidis nur blankan makulon antaŭ mi. Kiam ĝi malaperis, neniu el ili estis tie. Kie ajn ili estas, mi esperas, ke ili estas feliĉaj. Iam mi vidos ilin, mi esperas.

Sed tio estis en alia vivo. Promeso de sorĉistino.



Maribel Jiménez de León.

Fino


NOTOJ.-
  1. Post iom da tempo mi lernis, ke miaj libroj estis pli vaste legataj ol mi kredis. Multe da  miaj plorantaj akompanantoj estis fidelaj legantoj de miaj verkoj. Multaj eĉ nomis siajn gefilojn per nomoj kiel Ambrosio aŭ Elsa, memore al geheroj de mia unua verko, La domomastro, aŭ  Vanessa, Myrna aŭ Indalecio, ĉefroluloj de La kronistino, eĉ Tirolino aŭ Calenda, tiuj de La versio de TirolinoDaŭrigu legadon.
  2. Nu,  mi havas tutan eternecon alkutimiĝi al tio, sed ŝi estis mia edzino ĝis kiam morto apartigis nin. Sed sesdek du jaroj vokante ŝin amata edzino estas multaj jaroj por ke nun, du tagojn poste, mi nomu ŝin eks. Daŭrigu legadon.
  3. Hispana diraĵo: El muerto al hoyo, el vivo al bollo. Mi ŝanĝis bollo (manĝaĵo kvazaŭ pana) por tuta menuo pro eŭfonaj kialoj. Daŭrigu legadon.
  4. Julio Iglesias: La vida sigue igual.  Per tiu kanto li iĝis fama. Daŭrigu legadon.
  5. Oni komprenu, ke temas pri la mano de “mia” ĉino. Sed prenante mi kontrolon de la viro, ekde nun mi parolas kvazaŭ la ĉino estas mi. Daŭrigu legadon.
  6. Kanariaj Insuloj, alidiritaj Bonŝancaj Insuloj pro sia vetero. Daŭrigu legadon.
  7. Serpento, en la latina lingvo. Daŭrigu legadon.
  8. Tie mi aĉetis mian unuan lernolibron pri gitaro per cifero aŭ tablaturo, per kiu mi trovis la unuaj konoj pri mia plejŝatata muzikilo. Daŭrigu legadon.
  9. Kerubinoj estas anĝeloj, kiuj estas plej proksime al Dio, laŭ popola tradicio. Daŭrigu legadon.
  10.  Mi estas ĉi tie! (en la germana lingvo). Daŭrigu legadon.
  11. MI sciis (en la angla). Daŭrigu legadon.
  12. Red Nacional de Ferrocarriles Españoes (en la hispana: Reto Nacia de Fervojoj Hispanaj). Daŭrigu legadon.
  13.   Fama madrida stacidomo. Daŭrigu legadon.
  14.   Hispana onomatopejo, kiu significas, ke tio ne gravas. Daŭrigu legadon.
  15.   Bonemeritanta en Esperanto: Sinonimo de Gvardio Civila en Hispanio. Daŭrigu legadon.
  16. Malahes, ulaĉoj kun malbonaj sentoj kaj pli malbonaj intencoj. Daŭrigu legadon.
  17.   Japana arto ligi per ŝnuroj. Daŭrigu legadon.
  18. “Sia” lando: mi neniam sentis tro patriote, sed de mia morto mi sentis, ke naciismo kaj nacioj estis strangaj ideoj al mi, tre mizeraj kaj fiaj sentoj. Daŭrigu legadon.


Mi iam lasos ĉi tie la tutan rakonton. Se vi deziras legi ĝin, vi povas skribi al mi kaj diri al mi, ke vi ŝatas ĝin, ĉar mi tradukos unue la rakonton, kiun plej granda kvanto da samideanoj petos al mi. Sed vi unue legu la pecetojn, kiujn mi lasos en ĉi tiu retejo, pri miaj aliaj 41 verkoj.

   

Reiru