La insulo,
de Jesús Ángel de las Heras Jiménez
© 2020 de Jesuo Anĝelo. Nenia parto de ĉi tiu teksto povas esti kopiita sen antaŭa skribita permeso de la aŭtoro.

Sago supren

Bibliografio. EnglishEnglish

La ĝisdatigita listo de miaj verkoj troviĝos ĉe mia retpaĝo, Kompletaj Verkoj. Jen la listo de libroj, kiujn ni legis ĉi tie ĝis nun:

  1. Infana Rakonto, aŭ La Soldato kaj la Sorĉistino: ĝi havas du partojn, unu por infanoj kaj la dua por plenkreskuloj. Mi verkis ĉi tiun fabelon por honori la Internacian Infanan Tagon, la 2an de aprilo 2012.
  2. La peko de l' taliban': vera dikredanto okazigas ŝtonumadon kaj poste lamentas pri ĝi dum la cetero de sia vivo. Tamen Dio kompatas kaj povas korekti tion..., kvankam ne senkoste.
  3. Tiel estu: fantazio pri tio, kio okazas post la morto..
  4. Avo kaj nepo: Mi elpensis la centran ideon por ĉi tiu libro, kiam mia nepo naskiĝis, kaj tial mi dediĉis ĝin al li. Tamen estas nenio biografia en ĉi tiu rakonto. Ĝi estas tre mallonga libro, apenaŭ kvardek paĝoj en A5—grandeco, kaj la intrigo traktas literaturon kiel ponton, kiu kunigas avon kaj nepon. Laŭ la opinio de la legantoj, la rakonto estas amuza, kaj neniu plendis pri la tempo, kiun ili pasigis legante ĝin. Kiel miaj aliaj rakontoj, ĝi legeblas senpage kaj sen resumo en sia Esperanta versio. Mi publikigis ĝin en ĉi tiu retejo la 15an de aŭgusto de 2016.
  5. La psikologistino: la heroo renkontas virinon, kiun neniu alia povas vidi, apud arbo en la parko. Li pensas, ke li freneziĝis, kaj tial li vizitas la plej bonan psikologon en la urbon, kiu surprizas lin plurmaniere. Origine verkita en la angla en februaro 2015, kaj poste tradukita en la hispanan kaj Esperanton.
  6. La jaro, kiam mi estis virino: maljunulo fariĝas juna virino. Ĝi estas la unua romano, kiun mi verkis originale en la angla. Nun vi povas legi ĝin en la hispana en Amazon. Vi povas legi ĝin senpage ankoraŭ en Esperanto.
  7. La Kronistino, aŭ La Mastroj de l' Tempo: emerita instruisto decidas ĉirkaŭiri la mondon. En Ĉenaj' (alinome Maddras), Hindio, li renkontas strangan knabinon: tempovojaĝantino kiu klarigas sian mondon al li. Dum pli ol 400 paĝoj ni kunhavas la aventurojn de Indalecio kaj Vanessa en la pasinteco kaj la estonteco, ĝis la fino ni ĉeestas la aferon transgreson, kiu estigas la trilogion Transgredo, kiun ĉi tiu libro komencas, sekvita de Trikronio kaj La senlandigituloj, en kiuj novaj herooj estas helpataj de tiuj en la unua volumo por nia ĝojo.
  8. La Libro de anĝelaj kronikoj kaj demonaj nekdotoj: 21 rakontoj pri anĝeloj aŭ demonoj en la ĉefaj roloj. Tri el la fabeloj estis verkitaj de miaj kolegoj Ann Lake, Gema Gimeno kaj Jack Crane. Ĉi tiu estis La Libro de la Jaro 2018.
  9. La Federacio: la Historio de la Estonteco el eksterordinara vidpunkto. Tradukita kaj eldonita je 2019.
  10. Umu', la Ebona Hetajro: knabineto evitas teruran etoson por fali en iom malpli teruran. Angla Originalo, tradukita je 2019.
  11. Kiam Marsanoj Konkeris la Teron: viro vekiĝas el komato, kaj trovas, ke dum sia foresto lia hejmplanedo havas novan posedanton... Laŭ pli ol ĉirkaŭ cent paĝoj lia nova realaĵo estas priskribita, kvankam ĉi tiu libro ofertas tri malsamajn finojn, por lasi la leganto elekti tiun, kiun ili plej ŝatas. :—) Finita afiŝado la 5an de majo 2020.
Reiru


Sago supren