Sago maldekstren Sago supren Sago dekstren
La insulo,
de Jesús Ángel de las Heras Jiménez
© 2020 de Jesuo Anĝelo. Nenia parto de ĉi tiu teksto povas esti kopiita sen antaŭa skribita permeso de la aŭtoro.


16 Portugalino kaj anglo. EnglishEnglish

La unuan nokton ĉiu komencis sian rilaton kun sia kunulo alimaniere. Ni jam vidis, ke Senen' prenis sian adoratan Martininon preskaŭ tuj, kaj ke Kristoforo seksperfortis Seljin' laŭ la plej primitiva maniero imagebla. La aliaj retiriĝis al diskreta loko por kompletigi sian rilaton en pli civilizita maniero. Speciale menciindas tio, kio okazis inter Albin' kaj Vilĉjo, por kiu lingvo efektive estis baro, kaj kvankam Dinin' helpis tiom multe kiom ŝi povis, estis tempoj, kiam la ĉeesto de interpretisto malhelpas. Albin' fuŝparolis la anglan sufiĉe mallerte. Ŝi sciis nur tion, kion ŝi lernis en siaj jaroj de deviga instruado, reen en Koimbro, antaŭ kelkaj jardekoj. Kaj Vilĉjo komprenis nek portugalan nek hispanan, kiu estis la dua lingvo de la portugalino. Li ĉiam kredis, ke kun la angla, la internacia lingvo en la mondo, oni povus iri ĉien sen havi komunikajn problemojn. Sed nun li malsukcesis interkonsenti kun la unu homo, kun kiu li bezonis paroli en la tuta mondo.

Ŝi kondukis lin malantaŭ unu el tiuj arboj, kiuj ĉirkaŭis la maldensejon, direkte al la maro. Ŝi rigardis al li tenere kaj dankeme.

Ŝi ridis pri la sensencaĵo, kiun li ĵus diris. Certe li celis ion belan finiĝantan per -inha, sed tiun brazilan alkoholaĵon diris li. Ŝi rezignis vortan komunikadon, kaj enfokusigis sian rigardon al tiuj bluaj okuloj. Li ridetis al ŝi. Ŝi prenis lian manon kaj alportis ĝin sur unun el siaj mamoj. Kaj ŝi ridetis al li, kaj kapjesis. Ĉar ŝi ĵus rimarkis, ke tiu viro jam estas ŝia edzo, por ĉiuj intencoj. Dio volis, ke li protektu ŝin kaj ke ŝi prizorgu lin kiel sian edzon. Kaj ŝi certis, ke se ili forlasos tiun insulon, ili geedziĝos. Por certiĝi pri tio, ŝi prenis la ringofingron de lia dekstra mano kun ŝia de la sama mano, kaj premis. Kaj li kapjesis. Li kapjesis same. Li karesis ŝian vizaĝon, kaj kisis ŝin. Tiun nokton ili amoris. Kaj preskaŭ ĉiun alian nokton, dum ili estis sur la insulo, ili faris same, kelkajn eĉ plurfoje. Ĉar la du, sen scii ĝin, enamiĝis. Kaj tio havis konsekvencojn, kompreneble. Ilia estis unu el la unuaj beboj naskitaj sur la insulo.


Sago maldekstren Sago supren Sago dekstren