Sago maldekstren Sago supren Sago dekstren
La insulo,
de Jesús Ángel de las Heras Jiménez
© 2020 de Jesuo Anĝelo. Nenia parto de ĉi tiu teksto povas esti kopiita sen antaŭa skribita permeso de la aŭtoro.


3 Sociala vivo Bandera de EspañaBritish flag

La tabloj en tiu manĝoĉambro estis rondaj, kaj tre grandaj, sufiĉe por dekkevin homoj. Andreo estis unu el al unuaj alvenintaj, kaj sidis sur tiu seĝo plej proksima al la pordo. Tiel li vidus ŝin alveni. Li demetis sian jakon kaj metis ĝin sur la dorson de la tiu seĝo apud tiu lia. Kiam la kelnero venis, li mendis blankan vinon, kaj indikis, ke li atendas iun.

La aliaj pasaĝeroj alvenis. Apud li sidis viro de sia aĝo, sed multe pli alta, kiu estis akompanata de sia edzino. Ili prezentis sin, kaj li tuj sciis, ke estas asekuristo, kiu aliĝis al ĉi tiu krozado kun sia edzino por finfine fari sian mielmonaton, tiom multajn fojojn prokrastitan. Ili estis geedzitaj de tri jaroj, kaj ili ankoraŭ ne havis infanojn.

Andreo sindetenis demandi la kaŭzojn, parte pro prudento, kaj ankaŭ ĉar li sciis, ke multaj junaj paroj volas forlasi tiun taskon por kiam ili jam iom ĝuis la vivon. La aliaj tablokunuloj alvenis.

Ĉe la alia flanko de la seĝo rezervita al Dinin' sidis iom pli maljuna virino, franca, nomata Marin'. Ŝi vojaĝis vidi la mondon, ĉar ŝi neniam forlasis sian urbon, Nantes, en Francio. Eŭsebjo, viro el Kordovo kun granda deziro flirti kaj malmulta mondumeco, sidis apud ŝi.

Tio estis superforte logika. Tamen aŭdiĝis subpremata rido: kulpis Senen', la najbaro de Eŭsebjo.

Tio senvortigis Senenon, kiu laŭvorte konsentis pri ĉiu vorto de la hispanino. Fine, post la paŭzo kaŭzita de tia frazo, li kuraĝis demandi la francinon: —Kaj diru al mi, Marin', kia pentraĵo estas tiu via?-

Ŝi ridetis petole:

Ili ĉiuj ridis elkore.

En tiu momento alvenis Dinin', kiam fakte ili ankoraŭ ne finis fari la enkondukojn. Andreo, ĝentila sinjoro, movis la seĝon, por ke ŝi sidiĝu komforte, post kio li mem sidiĝis apud ŝi.

Krom tri el ili -Senen', Dinin' kaj Andreo mem- la aliaj ĉe tiu tablo estis riĉaj homoj, kio rimarkiĝis laŭ ilia parolmaniero kaj en la diskutataj temoj. Krom ili tri kaj Eŭsebio kaj Sofí­a, ili ĉiuj estis geedzaj paroj. La aliaj ne havas specialan gravecon en ĉi tiu rakonto, krom Maria, maljuna anglino, kiu loĝis sola en sia subtegmenta luksa ejo en centra Londono, kaj kiu, ŝi diris, krozis ĉiun jaron, ĉar ŝi malamas vivi sola dum longa tempo. Ĉi tiu maljunulino ligis de la unua tago kun Adolfo, la kelnero, kiu servis ŝian tablon. Iom post iom ili ekfidis per dialogo tiel supraĵa kaj anodina kiel tio, kion li volis manĝi.

Kaj ŝi kokete ĉiam salutis lin kaj respondis al li ion agrablan. Li ĉiam servis ŝin unue, kaj poste la aliajn homojn ĉe la tablo, kiuj bonŝancis, ĉar ĝi estis la unua tablo servita. Ŝi ankaŭ amikiĝis kun Senen', kaj konfidis, ke ŝi postvivis siajn infanojn kaj nepojn, kaj ke ŝi havas du pranepojn, kiuj volas, ke ŝi mortu baldaŭ por heredi la restontan monon, kiu ne estos malmulte... Sed eĉ pro tio ili ne akompanis ŝin nek al la krozadoj nek esti kun ŝi en ŝia loĝejo. Sed normale la konversacioj ne estis tre profundaj, okazante pli ofte duope kun neintencaj interrompoj.

Ŝi atente rigardadis sian teleron, kaj tre serioziĝis. Io okazis inter ili, ion pri kio ili ankoraŭ ne diskutis.



Sago maldekstren Sago supren Sago dekstren