Sago maldekstren Sago supren Sago dekstren
La insulo,
de Jesús Ángel de las Heras Jiménez
© 2020 de Jesuo Anĝelo. Nenia parto de ĉi tiu teksto povas esti kopiita sen antaŭa skribita permeso de la aŭtoro.

24.2 Arzuz' konfesas. EnglishEnglish

Remiĥjo denove prenis la komandon (aŭ tenilon, laŭ Francisko), kaj alvokis la hologramon.

Remiĥjo rigardis tiun luman Budhon, kaj estis tre pripensema. Li imagis, ke kompatinda maristo de la 16-a jarcento perdiĝis sur tiu ĉi insulo, trapasante la fazojn de malespero, akcepto kaj fina instalado sur la insulo, kiun li finis konsiderante kiel sian hejmon. Li ne miris, ĉar la samo okazis al li kaj liaj kunuloj, kvankam laŭ pli komforta kaj natura maniero, ĉar estis sep paroj. Kio estis pri tiu insulo, ke ĉiuj ekamas ĝin? Ĉu la vetero? Ĉu la ekologio? Ĝi estas mirinda habitato por homoj, se ili scias prizorgi ĝin.

Arzuz' mallevis la kapon, kvazaŭ pensante, kvankam li efektive ricevas datumojn.

Tial Remiĥjo ne portis ĉi tiun sekreton en sian tombon. Du monatojn antaŭ ol li mortis, li iris kun sia nepo Alonso por promeni ĉirkaŭ la nordo de la insulo, kaj li rakontis al li ĉion. Komplete. Sed li devigis lin ĵuri, ke li diros tiun sekreton nur al unu el liaj nepoj, tiu, kiu donos al li la sekurecon rakonti nur unu el siaj propraj, por ke la kolonio ĉiam estu adekvate protektata de saĝa kaj diskreta viro kun kiu ĉiuj povos kalkuli kiam estos bezono tra ĉiuj estontaj generacioj.

Sago maldekstren Sago supren Sago dekstren