Sago maldekstren Sago supren Sago dekstren
La insulo,
de Jesús Ángel de las Heras Jiménez
© 2020 de Jesuo Anĝelo. Nenia parto de ĉi tiu teksto povas esti kopiita sen antaŭa skribita permeso de la aŭtoro.

24 Arzuz'. EnglishEnglish

Arzuz Ses jarojn antaŭ sia morto, Remiĥjo trairas en la kavernojn montritajn al li de sia forpasinta edzino, Reŭtin', la plej mirindan estaĵon, kiun li iam ajn renkontis. Lin akompanis lia nepo Alonso, la filo de Aldora, kiu jam aĝas dek kvin jarojn. Li fariĝis regula kunulo de La Avo, ĉar oni nomis lin tiel ne nur en sia familio, sed en la tuta loĝantaro de la insulo, ĉar li estis la plej maljuna el ĉiuj, kaj tial ili rigardis lin kun respekto kaj admiro.

Kaj dirite kaj farite. La junulo iris al sia avo kaj kune ili kuraĝis esplori tiun galerion, kiun ili prenis kiel kavernon komence. Ili eliris denove por fari al si torĉon, kaj denove eniris, kun lumo. Ĉi tiu galerio milde deklivis malsupren, kaj ŝajnis, ke ĝi neniam finiĝas. Ĝis kiam aperis muron, kiu blokas la vojon al ili.

Ja estis muro, kiu baris ilian vojon. Sed estis io alia: homaj ostoj. Kranio, kaj la resto de ostoj de skeleto, iom disaj, ĉar ili estis disigitaj perdinte la kartilagon kaj muskolojn, kiuj unuigis ilin dum ties tuta vivo. Apud la skeleto ili vidis serion da manskribitaj folioj, kaj objekton, kiun ili ne povis identigi. Ĝi estis prismo ĉirkaŭ ok colojn longa, kvin larĝa kaj tri profunda.

Ili kolektis la manskribitajn paperfoliojn, ĉirkaŭ tricent, kaj tiun strangan objekton, kaj iris eksteren, post duonhora marŝado supren. La malfacila afero ne estis la vojo al tiu kaverno ĉe la fino de la galerio, la malfacila afero estis trovi ĝin, ĉar de jaroj ili trairis la galeriojn de la Granda Monto, kiu alportis tiel bonajn memorojn al Remiĥjo, saed neniam ĝis nun oni trovis tiun kavernon. La Kaverno de Scio, kiel Alonso nomis ĝin, pro tio, ke ĝi malkaŝis la manuskripton al ili, kaj precipe tiun objekton, kiun ili forprenis.

Iam ekstere, dum Alonso iris por preni iom da frukto por regajni fortojn, Remiĥjo restadis legante la manuskripton, kaj de tempo al tempo diris li, legante mirigita: —Hah ...

Mi estas Francisko, la manuskripto komenciĝis, kaj mi verkas ĉi tiun taglibron por registri mian trajektorion tra ĉi tiu mondo, kaj kia estis mia vivo en la lastaj kvindek jaroj, ekzilita de miaj samurbanoj, post kiam mi perdis miajn kunvojaĝantojn en la vrako, kiu alportis min ĉi tie.

La objekto, kiun ili trovis kun la manuskripto, komencis fari mallaŭtan sonon laŭ regulaj intervaloj. La objekto estis nigra, sed Remiĥjo rimarkis, ke ĝi ne estas kvadrata laŭ sekcio, kiel li supozis, sed sesangula. La vero estas, ke la objekto estis alportita eksterlanden de lia nepo, ĉar li transprenis la manuskripton. Li alproksimiĝis al la objekto, kaj preninte ĝin en siajn manojn, li rimarkis, ke la bazo povas gliti flanken. Li faris tion, puŝante tiun finon al la supro, kvazaŭ malfermante skatolon, kiu tamen estis solida, kaj tial enhavis nenion ... Ĉu jes?

Ĉar tuj, kvazaŭ el nenio, aperis la figuro de ridanta diketa viro, sidanta en la lotusa pozicio, rigardante lin kaj salutante lin: —Bonan posttagmezon sinjoro. Jen via servisto, Arzuz'. Kiun mi havas la plezuron alparoli?

La viro rigardis malsupren momenton, kvazaŭ pensante, kvankam li efektive ricevis datumojn.

Remiĥjo redonis la kovrilon al sia originala pozicio, kaj la malgranda Budha-simila viro malrapide malaperis.

Do civilizo antaŭ pli ol tridek mil jaroj..., li pensis, maltrankviligita. Mi opiniis, ke Homo Sapiens estas la unua inteligenta estaĵo sur la Tero. Kiel aspektus ĉi tiuj aliaj estaĵoj? Manĝinte, Remiĥjo esprimis al sia nepo sian deziron retiriĝi en la kavernon por ripozi. Li scivolis, ke li volas fari ĝin en kaverno, anstataŭ ekstere, kiel ĉiam.

Fakte, Remiĥjo nur volis esti sola por revidi tiun estaĵon.

Li eniris la galerion ĉe kies fino estis la loko, kie li trovis tiun objekton. Dek metrojn de la enirejo estis etendaĵo, kaj tie li sidis, apogante sin sur la muro. Estis malvarmete tie. Kaj li prenis la objekton kaj reglitis la kovrilon.

Tiumomente montriĝis en aero besto tre simila al moderna lacerto, sed pli granda kaj kun manoj, kiuj havis ses artikitajn fingrojn.

Tio multe surprizis Remiĥjon. Li ĉiam pensis, ke la homo estas la Reĝo de la Kreado. Almenaŭ tion oni instruis al li de kiam li estis infano. Kaj subite ŝajnas, ke tio estas komplete falsa.

Remiĥjo longe pripensis. Poste li prenis la taglibron kaj ĉiujn foliojn lozajn, kiujn li trovis kun la manskribo de kompatinda Francisko, kaj iris eksteren kun la dokumento. Li apogis sin sur la muro ĉe la enirejo de la kaverno, kaj pretis legi.

Sago maldekstren Sago supren Sago dekstren